La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORO DE LA SIERRA MADRE

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VII

Kurtin kaj Dobbs lernis tre rapide, ke ili estus senhelpaj sen la olda Howard. Tiel larĝe kaj tiel senkaŝe la oro ne kuŝas, ke oni stumblas sur ĝi. Oni devas kompreni vidi ĝin. Oni povas iri super ĝin kaj ĝin ne ekvidas. Sed Howard ĝin vidis. Eĉ se estis nur spuro de ĝi proksime. Li ekvidis ĝin je la aspekto de la regiono, ĉu ĝi povas havi oron ĉu ne, ĉu indas la penon malligi la ŝpatojn de la pakaĵo kaj elfosi kelkajn ŝpatplenojn da sablo kaj ellavi ĝin. Se Howard komencis pikadi per pikfosilo kaj fosadis kiel talpo aŭ komencis lavi en la fritpato, tiukaze estis promesplena tero, kiu laŭjuĝe devus havi oron. Kvarfoje ili jam trovis oron. Sed la kvanto, kiu lasis ellavi sin, estis tiom eta, ke oni ne povus atingi bonan tagsalajron. Unufoje ili trovis tre promesplenan lokon, sed la akvo, kiun ili bezonis, por ellavi ĝin, estis ses horojn for de la loko, kaj ili devis rezigni pri ĝi.

Tiel ili migris ĉiam plu, pli kaj pli profunden en la altan montaron.

Iumatene ili retrovis sin kvazaŭ firmpinĉitaj per kojnoj sur sia malvasta vojo. Ili rampadis kaj grimpis anhele kaj  havis penon antaŭenigi la azenojn. Ili estis en diable aĉa humuro. Kaj Howard diris eĉ aldone dum tiu fihumuro: „Jen mi elserĉis ja du fajnajn parazitojn, vin ambaŭ, tion mi faris. Ĉe l‘ diablo!“

„Fermu vian buŝaĉon!“ Dobbs vokis kolere.

„Fajnajn parazitojn“, ripetis Howard seke kaj moke.

Kurtin havis fortegan insultvorton sur la lango. Sed antaŭ ol li povis ekpafi ĝin, diris Howard: „Vi estas ja tiom ŝtipkapule stultegaj, ke vi eĉ ne vidas la milionojn, se vi tretadas kun ambaŭ piedoj sur ili.“

La du pli junaj, kiuj antaŭe iris, haltis, kaj ne sciis, ĉu Howard mokis ilin aŭ ĉu li pro la streĉiĝo de la lastaj tagoj havis atakon de frenezo.

Sed Howard rikanis al ili kaj diris tute sobre, sen montri eksciton: „Vi promenas sur la nuda klara radianta oro kaj eĉ ne vidas ĝin. Kiel mi venis al tio iri serĉi oron kun tiaj mefitoj, kiaj estas vi, tio ankoraŭ ofte cerbumigos min, dum la resto de mia vivo. Mi volus scii nur tion, kiun hontigan pekon mi pune repagadu, ke mi devas elteni vin.“

Dobbs kaj Kurtin jam haltis. Ili rigardis antaŭ si sur la teron kaj tiam ili rigardis sin reciproke, kaj poste ili rigardis al Howard kun mieno, kiu ne tute klare montris, ĉu ili ekstultiĝis aŭ ĉu ili supozis, ke Howard estas sur tiu vojo.

La oldulo kliniĝis, fosis permane en la loza sablo kaj levis manplenon de ĝi. „Ĉu vi scias, kion mi havas ĉi tie en la mano?“ li demandis. Sen atendi respondon li aldonis:

„Tio estas pagokoto, aŭ se vi ne komprenas tion, tio estas oropolvo. Kaj tie estas tiom multe da ĝi, ke ni eĉ triope ne povus forporti ĝin sur niaj dorsoj.“

„Montru foje“, ambaŭ vokis samtempe kaj proksimiĝis.

„Vi ne devas proksimiĝi. Vi devas nur kliniĝi kaj levi ĝin, tiukaze vi ekvidos la oron kaj havos ĝin en la manoj.“

Skeptike ili levis manplenon kun sablo.

„Vi apenaŭ vidos ĝin“, Howard diris rikane, „kokidetoj miaj. Sed je la pezo vi ja palpos ĝin, pri kio temas.“

„Efektive“, vokis Dobbs, „nun ankaŭ mi sentas ĝin. Ni povus tuj plenigi la sakojn kaj poste repeli la azenojn.“

„Kompreneble, tion ni povus fari“, diris Howard kaj kapjesis. „Sed tio estus malbona negoco. Pli bone estas, se ni lavos ĝin ĝis ĝi estos pura. Kial ni portu la superfluan sablon? La sablon oni ne pagos al ni.“

Howard sidiĝis kaj diris: „Tiukaze foje alportu unue kelkajn sitelojn da akvo ĉi tien. Mi faros procentoprovon.“

Kaj nun komenciĝis la efektiva laboro. Oni devis serĉi akvon. Ili trovis akvon, sed ĝi kuŝis cent kaj dudek paŝojn pli malalte de la monto. Kaj oni devis suprenporti ĝin en siteloj. Malsuprenporti la sablon kaj tuj lavi ĝin ĉe la akvo, farus pli da peno, se oni konsideras la tempon. La akvon oni povis uzi ĉiufoje denove. Kvankam ĝi fariĝis pli kaj pli malmulte post ĉiu ellavado, oni devis anstataŭi nur la provizon, dume oni male devus malsuprenporti la tutan sablon kaj ĝi povus okazi, ke en du sakoj da sablo estas apenaŭ gramo da valoraĵo.

Ili konstruis la kampadejon, starigis la balancilstablojn kaj la trogecajn skueblajn trafluilojn por la lavado de la ŝlimo, fosis kanaletojn por la dekliva akvo, kaj per ŝpatoj elfosis cisternon, kiun ili per kalko kaj argilo faris tiom akvorezista, ke la perdo fariĝis tiom malmulta, ke ne indis la penon paroli pri tio.

Post du semajnoj ili povis iri al la produktiva laboro.

Estis streĉa laboro. Tion oni rajtas diri. Ili laboraĉis kiel ŝtipkapuliĝintaj punkaptitoj. Je la hela tago estis tre varme, kaj nokte estis ege fride. Ilia laborkampadejo situis alte en la montaro, en la Sierra Madre. Neniu ordigita vojo kondukis tien, nur mulopado ĝis la akvo.

Por atingi la plej proksiman fervojhaltejon necesis azenrajdado dum dek aŭ dekdu tagoj. Kaj la marŝo kondukis tra krutaj pasejoj kaj montaraj padoj, tra riveroj, tra kavigitaj vojoj laŭ altaj akraj rokovandoj. Sur la tuta vojo troviĝis nur kelkaj indiĝenaj vilaĝetoj.

„Tiel mi ankoraŭ ne laboregis en mia tuta vivo“, opiniis Kurtin iumatene, kiam Howard lin ankoraŭ antaŭ la sunleviĝo vekigis skuante. Li tamen ekstaris, selis la azenojn kaj pene alportis la akvokvanton, kiu estis necesa por tiu tago, kvankam antaŭ la sepa li ne ricevos eĉ mordaĵon en la stomakon.

Kiam ili tiam ĉiuj sidis ĉe la matenmanĝo, diris Howard: „Kelkfoje mi demandas min tute serioze, kion vi fakte pensis pri la orfosado? Mi estas certa, ke vi imagis, ke oni devu nur kliniĝi, kapti per ungegoj la oron kuŝantan kiel silikoj, plenigi ĝin en sakojn, kaj poste oni formarŝos. Se tio estus tiel simpla kaj tiel senpene farebla, la oro havus nur la valoron de silikaj ŝtonetoj.“

Dobbs murmuradis ion kaj diris post certa tempo: „Sed devas ekzisti lokoj, kie oni trovas ĝin pli kompakte, kie ne estas tiom mizere penige kunskrapi uncon, ĉu ne?“

„Tiaj lokoj ekzistas, sed ili estas tiom raraj kiel ĉefgajna loto en loterio“, respondis la oldulo. „Mi vidis lokojn, en kiuj oni malkovris vejnojn, kie la uloj elhakis aŭ elfosis pugnograndajn orobulojn. Tri, kvar, kaj ok -funtajn mi vidis je unu tago. Kaj krome mi vidis, ke en la sama loko kvar viroj laboraĉis preskaŭ ĝismorte dum tri monatoj, kaj kiel kvaropo en la tri monatoj apenaŭ rafinis kvin pundojn. Vi povas volonte fidi pri tio al mi: Ellavi sablon, kiu konstante enhavas oron, estas la plej sekura. Estas streĉa laboro, sed se oni ok aŭ dek monatojn laboris tiel, oni povas ŝovi atentindan sumeton en la poŝon. Kaj se oni eltenas tion dum kvin jaroj, oni estas sekurigita dum la resto de sia vivo. Sed tiun mi volus unue vidi, kiu eltenas tion kvin jarojn. Plej ofte la kampo jam post kvin monatoj elĉerpiĝas, kaj oni devos denove ekmigri, por trovi alian virgecan kampon.“

La du flavbekuloj imagis la orfosadon pli simpla afero. Tiun penson ili havis en ĉiu horo kvarfoje. Fosi kaj fosi de sunleviĝo ĝis sunsubiro sub diabla ardo. Tiam surĵeti kaj surĵeti la sablon, balancadi kaj skuadi kaj kribri ĝin, kaj ĉion tion ripeti, tri-kvar-kvinfoje. Ĉiam denove meti la koncentraĵon en la balancpatojn, ĉar ĝi ne elvenis pura.

Tiel tio iris tagon post tago, sen interrompo. Ili nek povis rekte stari, nek kuŝi, nek sidi, tiom la dorso doloris. Iliaj manoj fariĝis kvazaŭ tuberaj ungegaĉoj. Ili ne plu povis rektigi la fingrojn. Il ne razis sin, kaj ili ne tondis sian hararon. Ili estis tro lacaj kaj tro indiferentaj por tiaj aferoj. Se la ĉemizoj aŭ pantalonoj disŝiriĝis, ili nur tiukaze flikis ion je ili, se tio nepre estis necesa por konservi la vestojn, ĉar alie ili estus disfalintaj.

Ne estis dimanĉo; ĉar la ripozotago necesis por ripari la primitivan maŝinaron, por foje lavi sin, pafi kelkajn birdojn aŭ kapreolon, serĉi novan paŝtejon por la azenoj kaj migri al indiĝena vilaĝo por tie aĉeti ovojn, disfrotitan maizon, kafograjnojn, tabakon, rizon kaj fazeolojn. Ili jam devis esti kontentaj, se ili efektive ricevis tiajn aĵojn. Pri faruno, lardo, blanka sukero kaj ladskatoloj kun lakto ili povis pensi nur tiukaze, se iu entreprenis tutan tagvojaĝon, por atingi la pli grandan vilaĝon, kie oni povis ricevi tiajn raraĵojn de tempo al tempo, sed eĉ ne ĉiam. Se ĉe tia ekspedicio sukcesis eĉ kunporti botelon da tekilo, oni rigardis tion triumfa procesio.

Tiam la demando leviĝis, kiel oni kondutu rilate la licencon. Sen licenco ili rajtis serĉi, sed ne fosi kaj ne rafini oron. Sed tio rilate la licencon ne estis senproplema. Unu el ili devis iri al registara oficejo, devis tie precize informi, kie estas la kampo, kaj devis pagi atentindan sumeton. De la gajno ili devis pagi eĉ procentaĵon. Entute povis daŭri kelkajn semajnojn ĝis ĉiuj aferoj estis plenumitaj laŭ la reguloj.

Ĉio ĉi ne estus tiom terura. Sed tio, kio estis plej terura, estis la simpla fakto, ke ili per la ricevado de la licenco, ankaŭ se ili estis kiom ajn atentemaj, surnukigis iujn banditojn. Tiaj banditoj, kiaj ne semas, sed rikoltas, kiaj embuskas semajnojn aŭ monatojn, lasas fervore laboraĉi la virojn, kaj se ili poste foriras kun sia ŝarĝo, ili atakas ilin kaj forprenas la tutan oron. Kaj ne nur la oron oni forprenus de ili, sed ankaŭ la azenojn kaj la ĉemizon, kiun ili havas sur la korpo. Sen azenoj kaj sen pantalonoj, ĉemizo kaj ŝuoj elveni el sovaĝejo, estas damne komplika afero. Ofte la banditoj eĉ komprenas tion, kaj por ne tiom afliktigi ilin, ili prenas de ili ankaŭ la vivon, ĉar ili havas kompatemajn animojn. Kiu sciu, kie la kompatinduloj restos? La vepro estas tiom granda, ĝiaj profundoj estas tiom netrapenetreblaj, ĝiaj danĝeroj tiom multaj. Tie serĉu foje perdiĝinton. Kaj antaŭ ol la serĉado efektive povus komenciĝi, la vepro apenaŭ postlasus plu lastan osteton kiel restaĵon. Kiel en tiu kazo eĉ raporti pri tia osteto, kiu estas la viro, al kiu apartenas la osteto. Kaj la banditojn, ĉu? Tiujn oni metaŭs antaŭ provizoran tribunalon. Sed por povi fari tion, oni devus havi ilin antaŭe. Kaj ĉar ili scias tion, ke neniu povas damaĝi ilin, antaŭ ol oni kaptos ilin, tial tio estas tiel simpla negoco esti bandito anstataŭ streĉege labori kaj gajni la oron, kiu kuŝas por ĉiu, per propra laboro.

Se iu ricevis licencon, tio ĉiam diskoniĝas. Kaj tio ne estus la unua fojo, ke ne banditoj, sed la murdistoj de granda nobla minkompanio sin liberigas de la proletaj malkovrintoj. Tiam la kampo dum kelkaj monatoj ne plu estas ekspluatata, la licenco senvalidiĝos, kaj la kompanio akiros la licencon, kiu efektive estos transdonita al ĝi, ĉar la antaŭa posedanto rezignis pri siaj rajtoj pro malĉeesto.

Sekve estis efektive prudenta, ne rompi sian kapon pri la licenco. Se oni tiam post certa tempo decidos, ke oni nun forlasu la kampon, ĉar oni havas sufiĉe da oro, oni povos diskrete forporti la predon. Neniu homo ekzamenos tiujn ĉifonitajn vagabondojn. Kaj ili facilanime kaj kuraĝe povus almozpeti ĉiujn homojn pri tabako, kiujn ili renkontas kaj kiuj povus esti banditoj aŭ ĉeokaze intencus fariĝi banditoj.

Tio estas do la afero pri la licenco. Se oni havas iun, la oron povas forpreni banditoj. Se oni havas neniun kaj tio fariĝos konata, la registaro forprenas de oni duonon aŭ la tuton de la kunskrapitaĵo kiel punon. Tie estas la vepro, kiu estas tiom granda, tiom vasta, tiom silentema. Kaj tie estas tiom aliaj aferoj. Tuj kiam oni posedas ion, ĉiuj aferoj en la mondo tuj aspektas tute alia. En ĉiu kazo oni apartenas ekde tiu momento al la malplimulto, kaj ĉiuj, kiuj posedas nenion, aŭ kiuj posedas malpli ol oni mem, fariĝos ĝismortaj malamikoj. Tiam oni devos ĉiam memgardi. Oni tiam ĉiam devos gardi ion. Tiom longe, kiom oni havas nenion, oni estas la sklavo de sia malsata stomako kaj la natura sklavo de tiuj, kiuj povas plenigi malsatan stomakon. Sed, se oni havas iom, oni estas la sklavo de sia posedo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.