La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA TREZORO DE LA SIERRA MADREAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Sekvamatene ili renkontiĝis en tre fia humoro ĉe la bivakfajro. La fremdulo jam alportis lignon kaj jam ree ekflamigis ĝin. Li jam plenigis sian kaldronon per akvo kaj metis ĝin al la fajro. Dobbs tuj salutis lin: „Kara amiko, de kie vi havas la akvon?“
„Tion mi ĉerpis el la sitelo.“
„Do, ĉerpita el la sitelo. Tio estas ja tre afabla de vi. Sed vi ne pensu, ke ni estas viaj servistoj kaj pene portos la akvon supren por vi.“
„Tion mi ne postulas. Mi iros por denove plenigi la sitelon.“
Kiam li diris tion, Kurtin ĵus venis al la bivkfajro. Eble eĉ iom pli fihumore ol Dobbs. Ankaŭ li tuj ciis lin: „Ŝteli akvon, ĉu? Rabi nian lignon, ĉu? Kion vi pensas? Se vi ankoraŭ plian fojon tuŝos ion ĉi tie, kio apartenas al ni, tiam ni blovos kuglon en vin. Laŭ ĝangalrajto.“
„Mi pensis, ke mi estas inter honestaj homoj, kiuj ne envias gluton da akvo al mi.“
Tuj Dobbs saltis al li. „Kion vi diras, pestulo? Ke ni estas malhonestaj homoj? Eble eĉ banditoj, ĉu?“ Kaj li pugnobatis lin bone celinte sur la vizaĝon.
La fremdulo falis laŭlonge. Lante li denove ekstaris.
„Mi povus nun same tiel bone kroĉi baton al vi. Sed kion mi komencu kontraŭ via triopo? Vi atendas ja nur pri tio, ke mi eltiros mian revolveron, por elkliki min. Sed tion mi ne faros. Mi ne estas pajaco. Eble venos la tempo, kiam ni povos glatigi la finkalkulon.“
Howard, veninte intertempe al la bivakfajro kiel la aliaj, demandis nun trankvile: „Ĉu vi havas ion por manĝi, fremdulo?“
„Mi havas saketon kun teo, mi havas ankaŭ fabojn kaj rizon kaj du skatolojn da lakto.“
„Kafon vi povas trinki kun ni. Ankaŭ manĝi. Hodiaŭ.
Ekde morgaŭ vi devos zorgi por vi mem.“
„Dankon!“ respondis la viro.
„Ĉu morgaŭ?“ demandis Dobbs. Lia kolero rimarkinde malpliiĝis per la pugnobato, kiun li tiom sukcese lanĉis al la enpenetrinto. „Ĉu morgaŭ? Ja, aŭskultu foje, ĉu vi ĉi tie volas setli je daŭro?“
„Mi pensas, ke jes“, la viro trankvile respondis.
Jen Kurtin kriis: „Setli, ĉu? Ĉi tie? Sed nur kun nia permeso.“
„La vepro kaj la montoj estas liberaj por ĉiu, kiu venas.“
„Nu, tiel tio ne estas, knabeto mia“, diris pri tio Howard. „Liberaj estas la monto kaj la vepro kaj la ĝangalo malsupre, kaj la dezerto tie malantaŭe. Ĉio tio estas libera. Sed ni estas ĉi tie la unuaj, kaj la unua havas la setlorajton.“
„Tio estas ja prava. Sed leviĝas la demando, ĉu vi estas la unuaj ĉi tie? Eble mi estis ja jam antaŭ vi ĉi tie? Antaŭ ol vi eĉ nur pensis pri tio setli ĉi tie.“
„Ĉu vi registrigis vian rajtigon?“
„Ankaŭ vi ja ne havas aĉetkontrakton.“
„Mi demandas vin, ĉar momente ni estas ĉi tie. Vi ne markis ion. Se tio efektive pravas, ke vi estis ĉi tie antaŭ ni, vi forlasis la lokon, kaj per tio vi perdis ĉiujn rajtojn.“
La fremdulo silentis dum certa tempo. La triopo okupiĝis pri la preparado de la matenmanĝo. Ili ne rapidis, ĉar ili ne sciis, kion komenci post la matenmanĝo. Iri al la laboro ili ne povis, ĉar la fremdulo tiukaze trovus la minon. Sed ankaŭ ĉasi por ŝajnigi al la fremdulo okupon, ili ne emis. Unu el ili devus restadi kampadeje por malhelpi, ke la fremdulon haste traserĉas ĉion pro la mino, kaj eble eĉ trovos ĝin. Sed tiun unuopulon, kiu restadus ĉi tie, la fremdulo povus eĉ superforti. Restus ankoraŭ alia elirvojo. Du el ili sur la sekreta ĉirkaŭvojo povus atingi la minon kaj tie labori, dum unu el ili restadas tie por kontroli la fremdulon. Sed la fremdulo ne sidus trankvila, sed vagadus ĉirkaŭe, ĉu? .Se tiu, kiu postrestus ĉe li, malpermesus tion al li, tiukaze tio des pli vekus lian suspekton, ke ĉi tie okazas io sekretoplena. Fine Kurtin havis ideon pri elirvojo. „Ni iros post la matenmanĝo kune ĉasi“, li diris al la fremdulo.“ Ni bezonas iom da viando.“
La fremdulo rigardis la aliajn, kvazaŭ li serĉus sur iliaj mienoj la celon de tiu propono. Sola iri kun li por ĉasi? Tio donus al ili la okazon tiri lin en akcidenton, kaj tiel li estus forigita. Finfine li diris al si, ke tiukaze, se ili volus forigi lin, ili ja tamen farus tion, kaŭzo ĉiam troviĝus.
„Hodiaŭ mi ja povas iri ĉasi kun vi“, li diris, „por ke ni havu provizon. Sed morgaŭ mi havos malmulte da tempo.“
„Kial?“ demandis la triopo samtempe kaj rigardis lin mirigite.
„Morgaŭ mi ĉi tie komencos serĉi oron. Ĉi tie estas oro. Kaj se vi ankoraŭ ne trovis ĝin, tiukaze tio estus nur pruvo, ke vi certagrade estas ŝtipkapuloj.“
Tio ĉagrenis la oldulon kaj li ekkriis: „Sed, se ni ne estus stultegaj tiom,kiom vi pensas, se ni tamen estus trovintaj oron ĉi tie, kio tiukaze?“
„Tiukaze tio estus tute natura“, diris la fremdulo. „Sed vi ne trovis oron. Aŭ, se vi havas oron, tiukaze nur kelkajn manplenojn da ĝi, nur iomete da ĝi, kvazaŭ skrapita de la tersupraĵo. Sed ĉi tie la oro kuŝas abunde, ĉi tie, ie. Ĉi tie kuŝas certe pura oro, kiu valoras milionon da dolaroj.“
„Milionon, ĉu?“ demandis Howard kun malfermŝiritaj okuloj.
Dobbs kaj Kurtin tut ne povis diri ion pro ekscitiĝo.
„Vi ne kaptis la grasan orfosaĵon, tion mi scias“, parolis la fremdulo trankvile plu. „Mi scias, ke vi estas ĉi tie jam preskaŭ jaron. La indiĝenoj malsupre diris tion al mi, ke viro jam tiom longe estas ĉi tie supre. Se vi estus ekfrapintaj la alttavolan vejnon, tiukaze vi havus tiom da nuksetoj, ke vi estus jam delonge foriĝintaj, ĉar vi tute ne povus fortransporti ĝin sen frapi la atenton. Aŭ vi havus ĉi tie produktantan regulitan minejon, kun licenco kaj maŝinoj kaj du dekoj aŭ tri dekoj da laboristoj.“
„Ni havas ĉi tie nenion, tute nenion“, diris Dobbs.
„Vi pri mi povas pensas, kio plaĉas al vi. Sed infano mi ne estas. Kaj se vi triope tiom kaj tiom da monatoj vivadas ĉi tie, tiukaze vi faras tion ne pro plezuro. Mi pensas, ke ni parolu klare kaj metu la kartojn senkaŝite sur la tablon. Kiun valoron havu la kaŝludo? Mi ne estas fiulo, mi estas certe minimume tiel honesta kiel vi. Pli bone ol vi mi tute ne volas esti. Ni ĉiuj volas gajni ion, ĉu ĉi tie en la vepro aŭ ie en la urbo. Kompreneble vi povus forigi min, tion mi scias tute bone. Sed tio povas okazi al mi ankaŭ aliloke kaj ankaŭ pere de aliaj. La riskon mi devas ja transpreni.
Do, ĉu ni parolu tute klare reciproke?“
„Lasu nin foje iom interparoli tute solaj“, diris Howard.
„Tio estas en ordo, Howard“, respondis Dobbs. „Mi opinias, ke ni donu al li okazon pruvi, ke li estas nek spiono nek embuskas nin per io alia, kio ne plaĉas al ni.“
Nun li turnis sin rekte al la fremdulo: „Ni ja ne povas rigardi en vin, ĉu vi estas fripono, ĉu en ordo. Estas ĝuste, ke ni havas ĉi tie kelkajn monatojn da turmenta laboro post ni, honestan laboron, pri tio vi povas fidi. Kompreneble, se ni interkonsentiĝos kun vi, vi eble povus fari al ni ĉagrenon. Kion povus kosti? La perdon de nia laborrezultaĵo pro penoj kaj asketeco. Sed mi povas certigi al vi, ke ni kaptus vin, kaj se vi rampus ĝis supren al la Hudsona Maro. Ni kaptus vin kaj tiam ni estus sen pardono. Do, ekparolu, kion vi volas, kaj kion vi intencas fari?“
La fremdulo eltrinkis sian kafon kaj poste li diris: „Mi estis tute honesta al vi, dekomence. Mi diris al vi, ke ĉi tie estas oro, kaj ke mi venis por surpiki ĝin.“
„Kion plu?“ demandis Kurtin.
„Nenion plu“, la fremdulo respondis.
„Bone, bele kaj bone“, Howard obĵetis. „Sed kio estus en tiu kazo, se ni ĉi ti estus trovintaj pagokoton? Vi ja ne eble pensas, ke ni interkalkulus tion kun vi. Ni mem sufiĉe laboraĉis por tio. Nu, well, jen ĝi elestas. Jes ja, ni trovis iom kaj baldaŭ estos pretaj.“
Sen heziti diris nun la fremdulo: „Tio estas komenco. Se vi estos rektaj, ankaŭ mi estos rekta, kaj ni vidu kiel ni interkonsentiĝu. Tuj por komenci: „Je tiu loko mi havas rajton. Atendu, ne tuj ekscitiĝu. Kompreneble mi ne havas rajton sigelitan, neniun licencon kaj nenion similan. Mia rajto baziĝas sur tio, ke mi scias ion, kion vi ne scias. Tio estas pli bona ol la plej bela, stampita kaj impoŝtita licenco. Vi trovis neniom, tute neniom. Eble kelkajn orajn grajnerojn. Tiujn vi rajtas trankvile reteni.“
„Tion ni faros, je tio vi povas manĝi kreton, ke ni tion, kion ni havas ankaŭ retenos “, diris Kurtin.
„La afero estas tiel.“ La fremdulo parolis tre lante. „Sola mi ne povas fari tion, kion mi intencas fari. Mi bezonas homojn, kaj mi pensas, ke vi taŭgas plej bone. Vi havas tiom da intereso pri tio, kiom mi mem sekretigi la rakonton tiom longe, kiom eblas. Vi havas la ilojn. Mi havas neniujn. Mi povus tion, kion mi scias, vendi al kompanio. Sed apenaŭ iu pagos al mi eĉ nur cent dolarojn por tio. La homoj volas vidi faktojn. La faktojn mi povas montri nur ĉi tie. Mi havas krome bonajn kaŭzojn ne fari tro da bruo, ĉar alie iu kun tielnomataj rajtoj povus salti sur min. Mi proponas al vi la sekvan: Kion vi havas, tion vi retenu por vi. Sed de tio, kio ekde hodiaŭ estas enspezata, per tio estas enspezata, ke vi laboras kun mi je mia plano, mi ricevos du kvinonojn kaj ĉiu el vi unu kvinonon.“
La triopo reciproke rigardis sin dum iom da tempo kaj ekridis.
Poste diris Howard: „Pajlon ni povas mem ŝpini en oron, kara bubo, kaj rakontojn ni povas rakonti al ni mem. Kion vi ĉiuj pensas?“
Li turnis sin al siaj kamaradoj.
Dobbs diris: „Tiel aŭ tiel. Ni estas preskaŭ jam pretaj kaj ĉe l’ fino. Ni perdos nenion, se ni aldonos kelkajn tagojn.“ „Tion pensas ankaŭ mi, ni perdos nenion. Se efektive io estas je tio, kial ni ne provu ĝin, se ni jam foje estas ĉi tie?“ opiniis Kurtin.
„Mi ne partoprenos“, diris la oldulo, „tio estas rakontoj pri rabistoj. Kaj mi estas sufiĉe sata pri la ŝtelĉasado. Mi volas refoje havi ĝustan liton sub mia postaĵo. Al mi sufiĉas. Sed kompreneble, se vi partoprenos, ankaŭ mi devos partopreni. Sola mi ne sukcese povus barakti dum du semajnoj tra la vepro kaj la dezerto.“
„Aŭskultu, oldulo“, diris Kurtin, „multe da emo fari multajn kromhorojn, ankaŭ mi ne havas. Mi havas inon, kiu atendas min. Ni aldonu semajnon. Se ni trafos dum tiu ĉi semajno sur la historieton, kiun la birdeto ĉi tie rakontis al ni, jen bone. Kaj tiam ni povos ja decidi, ĉu indas la penon. Se ni ne atingos esperigan rezulton interne de semajno, jen mi kuniros kun vi, oldulo. Ĉu ĉiuj konsentas pri tio?“
Ili diris, ke jes, kaj la fremdulo havis la vorton por klarigi siajn planojn.
„Kiel vi cetere nomiĝas, ulo?“ demandis Howard.
„Lacaud“, diris tiu, „Robert Lacaud, el Arizona.“
„Parenco de la familio Lacaud en Losanĝeleso, mebloj, ĉu?“ demandis Howard.
„Jes, de la flanko de la praavo. Sed mi havas nenion komunan plu kun ili. Ni estas disigitaj je morto kaj pereo. Kaj se ni estus konvinkitaj, ke ili iros en la ĉielon, tiukaze ni cindrigus ses preĝegojn, nur por veni en la inferon kaj ja ne devi sidi kune kun ili. Sed ne zorgu vin, ili ne venos en la ĉielon, tiuj heredaĵaj trompistoj.“
„Tiukaze vi devos damne peni, por ke oni akceptu vin en la ĉielo“, kun rido diris Dobbs, „tiel kiel vi mem kondutas momente, vi ne povos eviti la vojon de via parencaro.“
„Eble tamen“, diris Kurtin. „Se mi estas ĝuste informita, ili havas tie diversajn boligajn sekciojn, kaj li povas ja sufiĉe frutempe petskribi, ke li ne ĝuste estos trempita en tiun kaldronon, en kiu oni stufas la aliajn honorindajn membrojn de lia moŝta familo. Io tia ĉiam aranĝeblas, ĉar Belzebuto havas koron. Kiel li alie povus tiom amuzi sin kaj ĉiam tiom gaji kaj esti ĉiam en bona humoro?“
Howard jam ekstaris por okupiĝi pri la azenoj, por ke ili ne disiru tro vaste malproksime. Ĉe tio li grimpis sur pli alte situantan elstaraĵon de monto, por tiel havi pli bonan superrigardon.
„Halo!“ li laŭte elvokis.
„Kio estas?“ vokis Dobbs kaj Kurtin samtempe. „Ĉu la azenoj estas for?“
„Venu rapide ĉi tien. Sed diable rapide.“
Ambaŭ eksaltis kaj kuris transen. Ankaŭ Lacaud sekvis rapide.
„Kio tio estas, tie transe, kio proksimiĝas al nia monto?“ vokis la oldulo. „Eble vi povas ekkoni tion pli bone.“
„Tio estas soldatoj aŭ rajdobesta federacia polico“, diris Dobbs.
Kaj tuj li aldonis: „Ha, kanajlo fia!“ Li turnis sin al Lacaud.“ „Do tio vi estas La malkovro okazis ja rapide.“
Per ektiro li eltiris la revolveron kaj levis ĝin kontraŭ Lacaud. Sed Howard staranta post li, premis ties brakon malsupren.
„Vi malpravas“, diris Lacaud, kiu ĉe la rapida movo de Dobbs paliĝis.
„Mi havas nenion komunan kun la soldatoj kaj la polico.“
„Aŭskultu, infaneto“, diris Howard al Lacaud. „Ne servu al ni tian kaĉon. Se ili persekutas vin, jen ek do, sed tuj. Lasu vin vidi de ili, sed ni ne volas havi policon ĉi tie, kiu venos supren al ni. Ek, malsupren de ĉi tie, kaj sur ilian vojon. Alie ni ĵetos vin rekte en iliajn faŭkojn. Ni ne bezonas ilin ĉi tie supre.“
Kurtin grimpis iom pli alten kaj longe kaj zorgeme rigardis malsupren.
„Foje paciencu, buboj“, li diris. „Mi pensas, ke ili ne estas soldatoj. Tio ankaŭ ne estas polico. Ili estas tro maluniforme vestitaj, ili havas ankaŭ diversajn fusilojn. Se mi vidas ĝuste, havas unu el ili eksterordinare longan pafilon, kiu certe havas cent jarojn. Mi scias nun, kiuj ili estas. Ili estas banditoj.“
„Damne“, vokis Howard, „jen ni saltas el la pato en marĉan truon. Banditojn ni bezonas eĉ dekfoje malpli ol la rajdantan federacian policon. Tio estas vivdanĝera. La polico fiksos nin, kaj ĉar ni ja krimis nenion, nur ĝuste forgesis pagi la kotizon, ni povus interkonsentiĝi. Sed, ĉar estas banditoj, ni devos mordi.“
Kvazaŭ li nun subite ekhavis ideon, li turnis sin nun al Lacaud: „Nu, filo, klarigu foje. Do, vi ĉi tie blekis la banditojn ĉi tien al ni, ĉu? Do bandita spiono. Mi do pensis dum certa tempo la ĝustan.“
„Mi ankaŭ ne havas ion komunan kun la banditoj“, diris Lacaud. „Lasu min foje mem rigardi.“
Li grimpis supren al Kurtin, rigardis dum certa tempo streĉite malsupren kaj diris poste: „Ili estas banditoj. Mi scias nun ankaŭ kiaj banditoj. Tion mi aŭskultis sur la haciendo de la señor Gomez. Li havas gazeton kun la priskribo. Mi ekvidas tie certan ulon kun orobronza pajloĉapelo, kiu estis menciita en la priskribo. Li kuraĝas, ĉar li ne ŝanĝis la ĉapelon. Certe li ne scias, ke la ĉapelo estas en la priskribo. Ili ja ne vidadas gazetojn kaj ankaŭ ne povas legi ilin. Tio estus la plej lastaj el ĉiuj banditoj, kun kiuj mi volus havi ion komunan.“
Kaj dum nun la tuta kvaropo observis la movojn de la banditoj el la alto kaj atendis, ĉu la rajdistoj enkurbiĝos en la padon, kiu kondukus ilin kun granda certeco ĉi tien sur la monton, rakontis Lacaud, kion li legis pri tiuj banditoj en la gazeto, kaj kion la homoj en la haciendo sciis raporti pri tio. Ĉar, kvankam la plimulto de la indiĝenoj kaj de la indiĝenaj laboristoj en la haciendoj ne povas legi gazetojn, tamen la raportoj disvastiĝas pri tiaj okazaĵoj tra la vasta malfermita lando kun la rapideco de moviĝanta prerifajro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.