La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA TREZORO DE LA SIERRA MADREAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La tri viroj, kies vojoj ĉi tie kruciĝis, neniam estis amikoj. Ili ankaŭ apenaŭ iam pensis pri tio iam fariĝi amikoj. Ili estis, por diri la plej bonan pri tio, negocamikoj. Nur pro la kaŭzo de utileco ili kuniĝis. Tuj, kiam tiuj kaŭzo malaperos, ankaŭ ilia komuneco ĉesos. Ili ekdisputis, kaj ili kverelis, kiel tio ĉiam okazas, se homoj estas kunaj dum certa tempo. Tiu kverelado estus povinta fari el ili iom post iom amikojn. Tio ne estus tre miriga. Se homoj, kiuj ne estas amikoj, komencas disputi kaj kvereli, tiukaze tio estas plej ofte la komenco de longa amikeco.
La komunaj penoj, la komunaj zorgoj, la komunaj esperoj, la komunaj seniluziiĝoj, kiujn travivis la viroj en tiuj monatoj, devis konduki laŭ ĉiuj saĝoj de la sociologio al amikeco. Ili estis ja militkamaradoj, pli bonaj militkamaradoj ol milito povus formi ilin. Estis pli ol nur je unu okazo, ke Howard al Dobbs, Kurtin al Howard, Dobbs al Kurtin, savis la vivon; alitempe okazis, ke Dobbs konservis Howardon, je alia fojo Kurtinon de la perdo de la lasta enspiro. Ĉiuj eblaj kombinoj okazis. Ĉiu ĉiam tuj estis preta helpi al alia aŭ riski siajn proprajn ostojn, aŭ eĉ la propran vivon por sekurigi la vivon de la subita falinto. Ĉio ebla okazis. Ekzemple rompiĝis ekfaligita arbo tro frue, kaj Dobbs kaptis ĝin per ŝultro, kaj donis al ĝi tiel alian direkton, aliokaze la arbo estus frakasinta Kurtinon. La ŝultro de Dobbs aspektis aĉa post tio!
„Bone farite, Dobbs“, diris Kurtin. Kaj tio estis ĉio. Kion diri plu?
Du semajnojn poste trarompis tergalerio, kiam Dobbs estis en ĝi, kaj Kurtin elfosis lin, kvankam larĝa peza tavolo da silika tero pendis super li kaj ĉiun momenton povis subite fali por entombigi Kurtinon tiel sekure, ke Howard, se li estus provinta trafosi la galerion de la alia flanko, alvenus en ĉiu kazo tro malfrue por eĉ nur diveni, kie ambaŭ troviĝas.
Kiam Dobbs poste estis elŝirita, rekonsciĝinta denove kaj komencanta spiri, li diris: „Se vi estus kraĉintaj unu plian fojon manen, tiukaze mi mem ne plu povus sputi sur tiun sablomonton.“
Dum tio li elkraĉis buŝplenon da tero.
En tiaj okazoj oni neniam interŝanĝis multajn vortojn.
Estis tute sobra servo, kiun unu al la alia faris. Sed tiuj servoj, tiuj helposervoj ne proksimigis ilin. Ili ne fariĝis amikoj. Ili ne estus amikiĝintaj eĉ tiukaze, se ili ankoraŭ dek pliajn jarojn reciproke estus savintaj la vivon.
Ili mem ne povis observi sin, ili estis partoprenantaj partianoj. Sed tiu, kiu foje povus rigardi ilin antaŭ la bivakfajro, mallonge antaŭ la kuŝiĝo por dormo, gajnus la impreson, ke ĉiu el ili atendas bonan okazon, por salti al la gorĝo de ambaŭ aliaj. Tamen ne estis murdo, kio briletis en iliaj okuloj. Cu eble estis envio? Sed se oni demandus ĉiun unuopulon el ili, kion li sentas rilate al la du aliaj, li ne dirus „envio“ aŭ „poseda avido“. Tio tute certe ne estis. Ĉiu posedis same multe, ĉiu sciis, ke la aliaj preskaŭ la tutan posedon metis en la komunan entreprenon, ke ĉiu tre streĉe laboris, ke ĉiu mizerege vivaĉis, ke ĉiu el ili toleris ŝajne neeblan por atingi ion. Kiel en tiu kazo senti envion? Aŭ avidon? Tiel kontraŭnature sana homo ne sentas.
Ĉiuvespere ankoraŭ dum la hela taglumo oni zorgeme taksis la valoron de la tagogajno, tiam ili divids ĝin en tri partojn kaj ĉiu prenis sian parton al si. Tio okazis tuj dekomence kvazaŭ per si mem.
„Plej bone estas, se ni dispartigas la partojn ĉiuvespere, kaj ĉiu prenas sian parton al si.“ Tiun proponon Kurtin faris je la dua vespero de tiu semajno, en kiu la laboro komencis enspezigi la unuajn gajnojn.
„Tiukaze mi almenaŭ ne devos esti via trezorgardisto“, diris Howard.
Tuj la du aliaj rigardis supren: „Ni diris nenion pri tio, ke vi gardu la bonhavojn. Tio estus estinta antaŭe ankoraŭ gravega demando, ĉu ni ĉion tion transdonu konfide al vi.“
„Ĉu vi rigardas el la fenestro?“ ridante diris Howard. Li ne ofendiĝis. Li tro ofte travivis tiajn ŝanĝojn, por ekscitiĝi pri tio. Korafable li diris: „Mi pensis nur, ke mi estas la plej fidinda ĉi tie.“
„Vi, ĉu?“ vokis Dobbs. „Ĉu ni do ne? Ĉu ni estas do forkurintaj punkaptitoj?“
Kaj Kurtin diris: „Kiel ni sciu, kiel vi fariĝis maljuna?“ Howard ne lasis acidigi sian gajan humuron.
„Kompreneble vi ne scias tion. Sed mi pensas, ke ĉi tie kaj inter ni ĉio ĉi ne validas. Mi demandis neniun el vi, de kie li venas, kaj kie li pasigis siajn jarojn de senkulpeco. Tio cetere estus tre malĝentila. Oni neniam tentu iun mensogi. Ĉi tie ekstere, kie krias neniu koko, savas nin neniu trompo. Ĉu ni ĉi tie reciproke mensogas ion aŭ ĉu ni rakontas reciproke la sangan veron, tio validas eĉ ne kvincendon. Sed mi estas el nia triopo la ununura, kiu ĉi tie ekstere estas fidinda.“
La du aliaj rikanis. Sed antaŭ ol ili trovis la tempon doni sukan respondon, Howard daŭrigis: Vi ne devas ekscitiĝi. Estas ĝuste, kion mi diras. Ĉi tie validas nur sobraj faktoj. „Ni povus ja transdoni la oron konfide al vi“, ĉe tio li kapjesis al Dobbs, „por gardi ĝin. Sed se mi sidas en la vepro kaj ĉarpentas apogilojn kaj Kurtin rajdis malsupren en la magazenon, vi kunpakus ĉion kaj foriĝus.“
„Tio estas malica diri ion tian“, ekscitiĝis Dobbs.
„Povas esti“, rediris Howard trankvila, „ke tio estas malica elparoli tion. Sed estas same malice tion pensi. Kaj vi estus la unua homo, kiun mi iam ajn renkontis, kiu ne pensus ion tian. Kun la posedo de la aliaj fuĝi, mi tuj volas diri mian opinion, estas neniu malicaĵo, sed ĉi tie ekstere tio estus tute natura afero. Stultulo, kiu ne farus tion. Vi estas nur tro fiaj por konfesi tion. Sed lasu foje havi al ni kune trezoreton el dudek kilogramoj da tre pura oro, tiukaze mi foje volus scii, kion vi pensas. Vi ne estas pli bonaj aŭ pli malbonaj ol iuj aliaj uloj. Vi estas tute naturaj homoj. Kaj se vi ĉi tie iutage ligos min al arbo, ĉion surpakos kaj poste foriĝos kaj lasos mortaĉi min ĉi tie por havi mian parton, vi farus nur tion, kion ĉiu farus, se li ne ekhavus en la ĝusta momento la penson, ke tio finfine ne alportus la deziritan pagon. Sed mi ne povus deskui la polvon de la piedoj. Mi ne plu estas sufiĉe rapide per la piedoj. Vi kaptus min je la kolumo interne de dekdu horoj kaj pendumus min sen konsciencriproĉoj je la plej proksima arbo. Mi ne povas fuĝi, mi dependas de vi. Tial mi pensas, ke mi estas la sola fidinda persono ĉi tie.“
„Se oni pripensas tion tiel“, diris Kurtin, „tiukaze vi pravas. Sed ĉiukaze estas pli bone, se ni ĉiuvespere dividos la bonhavaĵojn en partojn, kaj ĉiu gardos sian parton sola. Tiukaze ĉiu povos foriri, kiam li emos.“
„Mi diras nenion kontraŭ tio“, diris Howard, „tio ne estas tiel aĉa. Tiukaze ĉiu konsideras tion, ke la aliaj povus elflari lian kaŝejon.“
„Kian aĉan karakteron vi havas“, opiniis Dobbs, „ke vi ĉiam pensas nur pri fiaĵoj!“
„Vi ne povas ofendi min, knabo“, rediris Howard. „Mi konas la homojn kaj scias, al kiaj karesemaj agoj kaj pensoj ili kapablas, se temas pri oro. Esence la homoj ĉiuj estas samaj, se la oro estas en la ludo, ĉiuj same fiaj. Tie, kie oni povas kapti ilin, ili estas nur pli memgardemaj, pli mensogemaj kaj pli hipokritaj. Ĉi tie ekstere ili ne devas hipokriti, ĉi tie la negoco estas ĉiam klara kaj travidebla. Simpla kaj klara. Interne de la urboj, tie estas miloj da diversaj rezistoj kaj malhelpoj. Ĉi tie estas nur unu rezisto, la vivo de la alia. Kaj ĉi ti estas ĉiam nur unu demando.“
„Kiu?“demandis Dobbs.
„Tiun mi volus scii“, respondis Kurtin samtempe.
„Ĉi tie estas nur la demando, ĉu ne iutage la memoro tro ŝarĝos la konsciencon de iu el ni. Agoj ne ŝarĝas iun.
Estas ĉiam nur la memoroj, kiuj ronĝas la animon. Ni venu do al la fino. Ni do ĉiuvespere dividu la oron. Kaj ĉiu elektu bonan kaŝejon. Se foje estos iam kvin kilogramoj, tiukaze ni neniel plu povus lasi svingopendi nian oron en saketo sur la brusto.“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.