La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORO DE LA SIERRA MADRE

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

X

Kurtin estis en la tienda de la vilaĝo kaj aĉetis provianton. Estis la lasta provianto, kiun ili bezonis, kaj ĝi devis sufiĉi ĝis ilia foriro. „Viro, kie vi estis tiom longe?“ demandis Howard, kiam Kurtin renkonte alrajdis kaj komencis preni la ŝarĝon de sia pakazeno.

„Mi ĵus volis seli mian azenon kaj iri renkonte al vi“, obĵetis Dobbs. „Ni pensis, ke io malbona okazis al vi. Vi ja plej malfrue estu reveninta je la dekkvara.“

Kurtin ne respondis, sed prenis la ŝarĝon de la azeno kaj portis la sakojn al la bivakfajro. Poste li sidiĝis, bruligis pipon, prenis la tabakon el la saketo kaj disdonis ĝin, kaj finfine li diris: „Mi devis fari damnitajn ĉirkaŭvojojn. Tie malsupre en la vilaĝo vagadas ulo. Li diris, ke li estas el Arizona.“

„Kion li serĉas ĉi tie?“ demandis Dobbs.

„Tion mi volonte volis ekscii“, respondis Kurtin. „Sed la indiĝenoj diris nur, ke li estas jam kelkajn tagojn tie kaj pigrumadas tie. Li demandis la homojn ĉu ĉi tie estas minoj aŭ oro aŭ arĝento. Tial la indiĝenoj klarigis al li, ke  minoj ne estas ĉi tie, kaj ke ankaŭ oro ne estas ĉi tie, ankaŭ ne arĝento kaj nenio ajn, ke ili ĝuste ankoraŭ iel povas nutri sin de la plektado de matoj kaj de la potfarado. Sed tiumomente diris la stulta azeno de la tienda al li, ke ie tie en la montoj rampadas usonano, kiu ĉasas sovaĝajn bestojn. Li ja ne scias, ke ankaŭ vi ambaŭ estas ĉi tie. Li konas ja nur min. Tion mi almenaŭ supozas. Kaj poste tiu azeno diris al li, ke mi frekventas lin ĉeokaze por aĉeti provianton, kaj ke mi do nun certe vizitos lin en tiu ĉi semajno. Tial la ulo el Arizona diris, ke li volas atendi min.“

„Kaj poste tiu kota brutulo ankaŭ efektive atendis vin, ĉu?“

„Jes, tion li faris. Kiam mi alvenis tie malsupre, li tuj atakis mi per vortoj, kion mi faras ĉi tie, ĉu io estas farebla, ĉu ĉi tie ne estas amaso da oro kaj pliajn tiajn sensencaĵojn. Mi grumblis vortŝpareme kaj apenaŭ respondis.“

„Ĉu vi ne laŭorde fabelumis ion al li?“ demandis Dobbs. „Tion mi faris. Se mi efektive respondis ion al li, mi liveris fidindajn rakontojn. Sed ĉio ĉi tute ne helpis. Li volis kunveni al mia kampadejo. Li opiniis, ke ĉirkaŭe en la regiono nepre devas esti oro, ke li vidas ĝin je la vojo de la elsekiĝintaj riveroj, je la malsuprenlavita sablo kaj je rokopecoj, kiuj solviĝis de la supra montaro kaj jetiĝis malsupren.“

„Li estas saĝa viro“, diris Howard, „se li povas ekkoni el ĉiuj ĉi aĵoj, ke ĉi tie devas esti oro.“

„Nenion scias la ulo“, interdiris Dobbs. „Li estas spiono, pri tio mi tute certas. Li estas spiono de la registaro pro la takso, aŭ li estas spiono de la banditoj, kiuj volas neniigi nin. Eĉ se ili ne pensas pri oro, sed ni havas ja azenojn kaj ilojn kaj vestaĵojn, tranĉilojn, revolverojn kaj felojn, tion ili supozas. Ĉio ĉi estas valorplena. Jen ja indas la peno ataki nin.“

„Ne“, diris Kurtin, „mi ne pensas, ke li estas spiono. Mi pensas, ke li efektive estas obsedita pri oro.“

„Nu, ĉu li do havas ekipaĵon fosistan?“ demandis Howard.

„Mi ne vidis ion tian. Li havas mulon, sur kiu li rajdas, krome kovrilon, kaldroneton por kafo, paton kaj sakon, en kiu eble estas ankoraŭ kelkaj ĉifonoj. Tio estas ĉio.“

„Per siaj fingroj li ne povas elskrapi la oron“, diris Dobbs. „Eble oni ŝtelis liajn ilojn, aŭ li devis vendi ilin. Sed kial tiu ventulo koncernu nin?“

Kurtin gratis sin je la kapo kaj havis la intencon poste rigardi la ungojn. Sed kiam li rimarkis, ke ankaŭ Dobbs kaj Howard rigardis ties ungojn, li lasis fali la manon kaj denove decidiĝis ne plu fari tion. Sed Dobbs kaj Howard ĉifoje rigardis ne tial sur liajn ungojn por memori lin, ke li estas nur plu malmultajn tagojn for de la civilizacio. Ili persekutis nur pro senpripensemo la delongan kutiman movon de Kurtin. Oni eĉ ne povas priskribi tion kiel senpripensemon. Iliaj pensoj estis absorbitaj de la sekretoplena ulo el Arizona, kaj ili havis la malklaran percepton, ke per tio, ke Kurtin rigardas siajn ungojn, kiel li kutimas fari tion, kvazaŭ solveblus la sekreto, kiu ĉirkaŭas tiun ulon.

Kurtin rigide rigardis en la fajron. Poste li diris: „Mi ne povas prijuĝi lin, li ne aspektas kvazaŭ li estus de la registaro aŭ de la banditoj. Li aspektas sufiĉe sensuspekta, tia, kvazaŭ li tion, kion li diras, efektive opinias. Sed ni ja tamen jam havas rilaton al li, eĉ se Dobbs supozas, ke ne. Li sekvis min. Li demandis min unue, ĉu li povos kunveni en mian kampadejon. Tion mi rifuzis, poste li rajdis malantaŭ mi, mi ekstaris kaj atendis lin. Mi diris al li, ke li foriĝu diablen kaj ne molestu min. ,Mi ja tute ne volas molesti vin’, li respondis,’mi nur volas esti dum kelkaj tagoj en societo. Mi estas jam tute freneza, ĉiam nur vagadi en la montaro kaj ĉiam paroli nur kun indiĝenoj. Mi volas iomete paroli kaj sidi kelkajn vesperojn kun blanka ulo ĉe bivakfajro. Poste mi foriros.’ Mi do diris al li, ke li serĉu alian kamaradon por tiu celo, ke mi ne volas havi ion komunan kun li. Ke li estas fripono, mi ja ne povis diri laŭorde al li, tion li estus povinta rediri al mi, tia, kia ni aspektas nun.“

„Kie li do estas nun?“ demandis Howard.

„Li ja ne eble estas jam ĉi tie?“ diris Dobbs kaj turniĝis.

„Tion mi ne pensas“ respondis Kurtin. „Mi iris ĉiajn eblajn ĉirkauvojojn kaj nerektajn padojn tra la vepro. Sed kiam mi povis superrigardi la vojon, mi ĉiam vidis, ke li estas sur la ĝusta vojo ĉi tien. Se mi estus irinta piede la vojon, mi estus tute miskondukinta lin, sed provu tion foje, se vi havas du azenojn ĉe vi. Kaj necesas ja nur, ke li scias, ke iu loĝas en la montaro, kaj se li scias ion pri la direkto nur proksimume, tiukaze li devos renkonti nin hodiaŭ aŭ morgaŭ aŭ postmorgaŭ. Li certe sukcesos pri tio. Estas nur la demando: Kion fari kun la viro, kiam li aperos ĉi tie? En lia ĉeesto ni ne povos iri al la mino.“

„Tio estas malica afero, tre malica afero“, diris Howard. „Se estus indiĝeno, ne estus tiom terure. Indiĝeno ne restadus, sed reirus al sia vilaĝo, al sia familio. Sed tiu ulo gluiĝis nin kiel plastro el peĉo. Li ankaŭ tuj flaris, ke ĉie tie io okazas. Nu, kial ĝuste ĉi tie kaŝiĝas tri blankuloj?

Ĉie tie en la montaro, ĉu? Ni povas rakonti al li nur, ke ni estas tri rabistoj kaj murdistoj, kiuj devas kaŝi sin ĉi tie. Sed se li poste malsupreniros, ni havos regimenton el soldatoj sur la nuko, kaj tiam ankaŭ niaj belaj planoj estontecaj estos finitaj. Kaj se tie oficiro inter la soldatoj efektive trovas fidinda tion pri la rabistoj kaj murdistoj, li eble eĉ tuj pafmortigos nin ĉi tie por esti tute certa, ke ni ne eskapos de li.“

„Estas tute facile“ diris nun Dobbs. „Tiun ulon ni rapide denukigos. Kiam li venos, ni diros al li, ke li tuj foriĝu el la regiono, ke ni plenigos lin per plumbo, se ni vidos lin ankoraŭfoje ĉi tie.“

„Tio estus tute certe azenaĵo“, opiniis Howard, „Tiukaze li iros malsupren, parolos malsupre stultaĵojn, eble eĉ trovos ie ruran policon, kaj ni havos ĉi tie la plej sukan sterkokaĉon. Tiukaze vi same tiel rajtigite povus rakonti al li, ke ni estas eskapitaj punkaptitoj de l‘ Sankta Maria.“

„Well, tiukaze restos nur plu la rekta metodo.“ Dobbs aspektis decidiĝinta. „Tuj kiam li venos, ni elklikos lin, kaj finita estos la far’. Aŭ ni pendumos lin tie transe je la arbo kaj senŝeligos ĝin. Tiel ni havos pacon.“

Certan tempon neniu diris ion pri tiu propono.

Howard ekstaris, rigardis al la terpomoj, do al rara luksaĵo, pikadis en ĝi, residiĝis kaj diris: „Tio pri la elklikado estus stultaĵo. Li eble estas tute senkulpa trampo, kiu prefere vagadas tra la vasta mondo de Dio kaj al sia kara kreinto preĝas per tio, ke li ĝojas elkore pri ĉio ĉi, kio videblas ĉirkaŭe je belaĵoj, ol ĝis renversiĝo laboraĉi en la naftokampoj aŭ en la minoj por mizera salajro. Kaj elkliki tian senkulpan trampon, tio estus krimo.“

„Ni ja ne scias, ĉu li estas naivulo aŭ fripono“, protestis Dobbs.

„Ĝi ankaŭ povus fariĝi publika“, diris Howard.

„Mi volus scii, kiel?“ Dobbs fariĝis nur des pli konvinkita pri tio, ke lia plano estas la plej bona. „Ni enfosos lin. Neniu lin trovos. Se ili malsupre rakontos, ke ili vidis lin supreniri, ni diros, ke ni ne vidis alveni lin, kaj per tio punkton. Ni ja povus ĵeti lin ankaŭ en la ravinon. Li povus esti falinta per si mem, ĉu ne?“

„Ĉu vi volas fari tion?“ demandis Howard.

„Kial mi? Ni ja povus elekti la faronton per alumeto.“

La oldulo rikanis: „Jes ja, kaj tiu, kiu faris tion, tiam povos rampi surventre dum sia tuta plua vivo antaŭ la du aliaj , kiuj vidis tion, ĉu? Tio estas ĉio bela kaj bona, se oni estas tute sola. Sed ĉi tie, kiel la aferoj statas, mi ĉiukaze rifuzas tion.“

„Ankaŭ mi rifuzas.“ Fine ankaŭ Kurtin denove miksiĝis en la interparoladon.“ „Tio estas ĉio tro multekosta, ĉio tro stulta. Ni devos trovi ion alian.“

„Ĉu vi vere estas tute certa, ke li sekvas vin, kaj ke li venos supren ĝis ĉi tie?“ demandis Howard.

Kurtin rigardis malsupren de si kaj diris rezignante: „Mi estas tute konvinkita, ke li venos, kaj ankaŭ, ke li trovos nin. Li faris tute la impreson, kvazaŭ li - “ Ĉi-momente Kurtin levis la okulojn, rigardis al la malvasta senarbejo de la vepro kaj diris kun laca voĉo: „Tie li jam staras.“

Nek la oldulo nek Dobbs demandis, kie? Ili estis tiom surprizitaj, ke ili eĉ forgesis kraĉi malbenon. Ili sekvis la okulojn de Kurtin. Kaj en la ombro de la ekestanta nokto, skeme iluminata de la bivakfajro, staris la fremdulo.

Apud si, tenante la bridojn, li havis mulon.

Li staris tute silenta, ne vokis la kutiman „halo“ transen, ankaŭ ne vokis „H'ye(How do you do?) kaj ankaŭ ne ofertis „Bonan vesperon“. Li staris nur tie kaj atendis. Li staris tie tiel kiel malsata viro, kiu estas tro fiera por almozpeti ion.

Kiam Kurtin rakontis pri la viro, kiun li renkontis malsupre en la vilaĝo, ĉiu el ambaŭ aŭskultantoj imagis ion certan pri la aspekto de la viro. Sed Howard kaj Dobbs tute alie imagis la viron. Dobbs pensis pri viro kun la krudaj parte bestecaj vizaĝtrajtoj de vagabondo en la tropikoj, kiu mizere vivas sian vivon helpe de stratrabado, kaj kiu ne ektimas pri kiu ajn murdo, se li rigardas ĝin necesa por sia propra sekureco aŭ por pli bona predo.

Howard tute male pensis la fremdulon kiel kutiman oroserĉiston, kiel korpe fortikan, veterrezistan, ledovizaĝan viron, kiu havas manojn kiel elsekiĝintaj arboradikoj, kiu timas neniun danĝeron kaj konas neniujn malhelpojn, kiu neniam estas en embaraso pri elirvojo, homo, kiu fikse direktas ĉiujn sencojn kaj ĉiujn pensojn obstine al la sola celo: trovi oron kaj senrespekte ekspluati ĝin. Li havis la imagon pri tute honesta oroserĉisto de la bona speco, kiu neniam krimos ion kaj murdos nur tiukaze iun, se temas pri la defendo de sia mino aŭ la predo.

Kaj nun ambaŭ estis surprizitaj. La fremdulo nek kongruis al la imago de Dobbs nek al tiu de Howard. Li aspektis tute alia. Tiu fakto, ke li aspektis tute alia ol ili imagis lin, kaj la alia fakto, ke li tiom subite kaj multe pli rapide staris tie antaŭ iliaj okuloj ol ili atendis, estis la kaŭzo, ke neniu diris ion, ke neniu vokis ion pro surpriziteco.

La fremdulo staris ankoraŭ nun silente en la malvastejo, kiu kondukis tra la vepro al la kampadejo. Li ŝajne simile surpriziĝis kiel la tri viroj, kiuj sidis ĉe la bivakfajro. Li atendis nur unu viron tie, Kurtin, kaj je sia surpriziĝo li trovis tri virojn. La mulo priflaradis arbustojn. Poste la mulo verŝajne ekflaris la azenojn de la viroj, kaj ĝi ekkriegis. Sed ĝi elpuŝis nur unu krion. Ankoraŭ en la mezo de la krio, sen fini ĝin, la mulo eksilentis, kvazaŭ ĝi ektimus pro la silentado, kiu regis tie inter la viroj.

La triopo ankoraŭ nun ne trovis vortojn. Ili atentis nek la fajron nek la manĝon, kiu bolis sur la fajro. Ili ĉiam gapis nur sur la fremdulon, kaj ili ŝajne atendis, ke li ion diros aŭ ke li faros ion. Sed li ne moviĝis.

Nun Dobbs ekstaris kaj iris per hezitemaj paŝoj renkonte al la sintrudulo. Li havis la intencon bruske ataki lin per la vortoj: ,Kion vi volas ĉi tie? Kiel vi venis ĉi tien? Kiu vi estas?‘ Sed kiam li tiam tute proksimis al li, li diris nur: „Halo!“ Ankaŭ la fremdulo diris: „Halo!“

Dobbs havis la manojn en la pantalonpoŝoj. Li ne sciis kion diri. Tiam finfine li diris: „Venu transen al a bivakfajro.“

„Dankon“, diris la fremdulo koncize.

Li proksimiĝis pli, levis la malnovan selon kun la du sakpakaĵoj de la mulo, katenis la antaŭkrurojn de la besto, frapis lin permane sur postaĵparton kaj tiam ĝi ektrotis lante en tiu direkto, en kiu la azenoj paŝtis sin.

„Bonan vesperon“, li salutis kaj sidiĝis al la bivakfajro.

Nur Howard respondis: „Kiel vi fartas?“

„Hm!“ diris la fremdulo.

Kurtin kirlis la fazeolojn kaj skuadis la terpomojn. Howard turnis la viandon, kaj Dobbs, kiu ankoraŭ ne denove sidiĝis, mallongigis per hakilo la lignon kaj ĵetis ĝin sur la fajron.

„Mi ja scias, ke mi ne estas bonvena ĉi tie!“, diris la fremdulo.

„Tion mi ja jam malsupre sufiĉe klare diris al vi.“ Kurtin ne rigardis supren, kiam li diris tion.

„Mi ne povas ĉiam nur pigrumi kun la indiĝenoj. Mi volonte scius kiel aspektas ĝustaj homoj.“

„Tiukaze do ekiru kaj rigardu ilin.“ Howard estis sufiĉe malĝentila. „Ankaŭ ni ne scias, kio okazas ekstere.“

„Ni ankaŭ tute ne interesiĝas pri tio“, obĵetis Dobbs grumble. „Ni havas aliajn zorgojn. Por ke vi ankaŭ tuj sciu tion, tiu alia zorgo estas vi. Ni vere ne bezonas vin ĉi tie, eĉ ne por bruligi fajron. Pli bone, se vi morgaŭ frue matene foriĝos de ĉi tie. Alie ni povus fariĝi tre malagrablaj.“

La fremdulo diris nenion pri tio. Li sidis kvieta kaj observis kiel la aliaj okupiĝis pri la vespermanĝo. Kiam ĝi estis preta, diris Kurtin: „Prenu al vi kaj manĝu. Hodiaŭ ĝi ja ankaŭ por vi ankoraŭ sufiĉas. Ĉu ankaŭ morgaŭ, tio montriĝos.“

La manĝo estis manĝata en silento. Se iu diris ion, temis nur pri la manĝo, ke la viando ne estas bona aŭ, ke la fazeoloj estas tro duraj kaj la terpomoj tro akvecaj. La fremdulo ne miksiĝis en la interparoladon. Li manĝis nur malmulte.

Kiam la manĝo estis finita, la triopo ekbruligis siajn pipojn.

„Ĉu vi havas tabakon?“ demandis Dobbs.

„Jes“, diris la viro trankvile, kaj li komencis ruli cigaredon por si. La triopo, por ne sidi tute silenta kaj samtempe por deflankigi la fremdulon de la spuro, parolis pri ĉasado. Sed ĉar ili ne okupiĝis pri ĉasado, ilia parolado ne sonis tre konvinka. Ili havis ankaŭ la senton, ke la fremdulo pli komprenas pri ĉasado kaj pri feloj kaj pri ĉio, kio koncernas tiun negocon, ol ili mem. Tial ili fariĝis nesekuremaj kaj komencis paroli pri tio forlasi la kampadejon kaj migri al alia regiono, kie ekzistas pli da grandaj ĉasbestoj.

„Ĉi tie tute ne estas ĉasregiono“, enmiksiĝis subite la fremdulo, kiam la aliaj ĝuste paŭzis atentofrape longe pri parolado. „Sed estas ĉi tie bona orregiono, ĉi tie estas oro. Mi vidis ĝin jam antaŭ kelkaj tagoj je la malnovaj elsekiĝintaj riverfluoj, kiuj ĉi tie malsuprenkondukas de la montaro.“

„Ĉi tie ne estas oro“ kontraŭdiris Dobbs. „Ni estas dum sufiĉe longa tempo ĉi tie por scii tion. Ankaŭ ni prefere fosus pagokoton ol ĉasi. Kia sensencaĵo!“ li aldonis moke ridante. Infaneta babilaĉo. Ankaŭ ni ne estas de hieraŭ, kaj ankaŭ ni povas distingi orobulon de siliko. Ni ne bezonas viajn konsilojn.“ Li ekstaris kaj iris al la tendo por sterni sin kaj dormi.

Neniu diris ion pri tio kaj la fremdulo ŝajne ne ĉagreniĝis pri la malĝentila parolmaniero de Dobbs. Eble li jam kutimiĝis pri tia maniero de interparolado.

Howard rektiĝis kaj oscedis. Kurtin per frapado malplenigis sian pipon. Poste ambaŭ, unu post la la alia, ekstaris kaj iris same malrapide al la tendo. Ili diris nek „Bonan nokton!“ al la fremdulo, nek ili invitis lin kunveni en la tendon.

Ankaŭ la fremdulo nun ekstaris. Li fajfis kaj post iom da tempo lia mulo alvenis iomete lamirante. Li iris renkonte al ĝi, frapis ĝin afable sur la nukon, parolis kelkajn vortojn al ĝi, kaj per frapo de sia plata mano li pelis ĝin reen sur sian vojon.

Poste li metis lignon sur la fajron, sidiĝis kaj zumadis antaŭ si. Finfine li denove ekstaris kaj iris al sia selaĵo. Li portis iun el la du paksakoj al la bivakfajro, elŝiris el ĝi kovrilon, ruliĝis laŭlonge en la kovrilon, sternis sin, apogante sin per la kapo sur la pako, etendis siajn piedojn al la fajro kaj komencis dormi.

Interne en la tendo oni interparolis. Estis sufiĉe for de la fajro, tiel, ke la fremdulo povis kompreni nenion. Krome ili parolis nur mallaŭte, sed tre fervore.

„Sed mi estas tamen por tio“, diris Dobbs, „ke ni denukigu lin. Ielmaniere.“

„Ĝis nun ni scias ja ankoraŭ nenion, kio koncernas lin.“

La oldulo diris tion en trankviliga tono. „Li aspektas sendanĝera. Mi ankaŭ ne pensas, ke li estas spiono. Li ne aspektas tiel. Spiono ankaŭ ne venus sola kaj ne aspektus tiom elmalsatigita. Mi pensas, ke li havas malpuran konsciencon. Ili persekutas lin, pro iu afero.“

„Oni povus komenci kverelon kun li“, diris Kurtin, „kaj poste oni povus kroĉi sukan baton al li.“

„Tio sonas sufiĉe drola“, diris Howard „sed tio ne estas tre rekomendinda. Ĝi estas fia.“ „Ĉu fiaĵo ĉu ne.“ Dobbs atakis lin per furiozaj vortoj: „Ni devas liberiĝi de li, tio estas ĉio. Li ja sufiĉe frutempe estis avertita.“

Ili ankoraŭ interparolis certan tempon, sed tamen ĉiam revenis al la punkto, ke li devus esti for, sed ke mortbatado havus kelkajn malavantaĝojn. Pri tio ili fine endormiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.