La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORO DE LA SIERRA MADRE

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XIII

Ili sidis tie sur la roko kaj fikse rigardis malsupren por vidi ekaperi la rajdistojn el la vojkurbiĝo.

„Kiom da ili vi do kalkukis?“ demandis Howard.

„Dek aŭ dekdu da ili“, respondis Kurtin.

„Tiom de la banditoj ja tute ne plu povas ekzisti laŭ viaj propraj rakontoj“, diris Howard nun al Lacaud.

„Certe ne. La soldatoj kaptis la plej grandan parton de ili. Sed la kvaropo aŭ la kvinopo, kiu ankoraŭ postrestas, povis ja renkontiĝi kun aliaj aŭ unuiĝi al nova bando, kiu planas ion novan.“

„Mi supozas, ke Bob pravas. Kaj se tio estas tiel, kaj ili efektive venos supren, tiam ni fartos malbone. Ili bezonas revolverojn kaj municion.“

„Vi ja konas la vilaĝon kaj konas la fiulojn tie malsupre“, turnis sin Howard al Kurtin. „Eble la fiuloj tie malsupre serĉis revolverojn kaj la indiĝenoj timigite diris al vi, ke vi estas ĉi tie supre kaj havas fusilon, ĉar vi ja ĉasas.“

„Ĉe la diablo, vi pravas, oldulo. Tiel eble estas. Tiukaze ili  ĉiukaze venos ĉi tien supren por havigi la fusilon al si.“

„Tiukaze ni agos pli bone, se ni ne plu perdos tempon kaj tuj antaŭpreparos nin“, diris Dobbs. „Kurtin, vi sidu plu ĉi tie, ĉar vi povas akre rigardi kaj observi, ĉu ili alvenos. Ni nun organizu la defendon.“

Ili nun tuj kaptis la azenojn, kondukis ilin en densejon sur la alia flanko de la roko kaj firmligis ilin. Tiam ili portis siajn armilojn, du sitelojn kun akvo kaj la pakaĵon kun biskvito en profundan tersulkon, kiu troviĝis dense ĉe la rokovando. Tiu sulko estis bone uzebla kiel defendejo, ĉar ili povis esti nek atakataj de la dorsa flanko nek ĉirkaŭataj, kaj ĉar ili havis la senarbigitan liberan placon antaŭ si, kie ili povos persekuti ĉiun movon de la atakantoj kaj bone povos celi al ĉiu viro.

„Sed ni havus ankoraŭ sufiĉe da tempo“, diris Kurtin dum la preparoj, „por grimpi sur la rokon kaj rampi tie en fendon kaj atendi, ĝis kiam ili denove forestos.“

„Ho, azeno“, diris Dobbs, „tiukaze ili irus ja al la mino kaj ni ne plu povus proksimiĝi tien por elfosi la poparton, kiun ĉiu el ni kaŝis tie. “

„Mi ne vidis minon ĉi tie“, diris Lacaud.

„Kompreneble ne“, respondis Dobbs. „Ni ja nun tamen devos montri al vi niajn malfermitajn manplatojn. Kompreneble ni havas ĉi tie minon. Tiom longe, kiom ni defendos nian lokon, ili ne povos atingi ĝin. Sed, se ni forrampus en fendojn, tiukaze ili serĉus Kurtin kaj lian fusilon, kaj tiam ili kompreneble renkontus la minon, hodiaŭ aŭ morgaŭ. Ĉion ĉi elfosi ni ne havos sufiĉe da tempo. Kaj krome ni ne plu povus foriĝi de ĉi tie, se iu estos ĉe la mino, do ni ne povus porti hejmen niajn aĵojn. Ni ĉiam devus transiri la senarbejon ĉi tie kaj ne povus eviti ilin sur tiu vojo. Ni do devos kunpremi la dentojn, eĉ se ili tute ne scias, ke ni havas ĉi tie belajn raraĵojn, pesitaĵojn, ĉu vi komprenas, ili senvestigus nin, tute, eĉ la botojn ili ne lasus al ni. Tiukaze ni povus mortaĉi ĉi tie.“

„Tio estas tiel“, konfirmis Howard. „Se ni havus alian elirvojon, mi tamen ne serioze riskus tion. Ni fakte devos.“

„Ili enkurbiĝis, ili venas supren“, kriis Kurtin kaj saltis malsupren de la roka eĝo. „Sed nun rapide, pretigu ĉion.“

„Kion vi pensas, kiom longe ankoraŭ daŭros ĝis ili povos esti ĉi tie“, demandis Howard. „Vi ja konas la vojon plej bone.“

„Tio daŭros nun precize kvindek minutojn. Poste ili estos ĉi tie. Se ili venus sen ĉevaloj kaj scius la mallongigojn de la vojo, tiukaze ili povus esti dek minutojn pli frue ĉi tie.“

„Vi estas certa, tute certa, ke ili venos ĉi tien supren, ĉu?“ demandis Dobbs.

„Enkurbiĝinte ĉi tien, ili tute ne povas iri aliloken. Ili devos veni supren. Tie ne estas flankvojo.“

„Sed ili ja eble povus retroturniĝi, ĉu ne?“

„Kompreneble ili povus fari tion. Sed tion ni prefere ne atendu.“

„Ni sternos la tendon teren“, konsilis Dobbs. „Tiukaze ili ne tuj vidos, ke ĉi tie povas esti pli ol unu persono. Tio aspektas ankaŭ tiel, kvazaŭ ni estus mi ne scias kiom riĉaj.“

Ili kunfaldis la tendon kaj metis ĝin en la sulkon. Tiam ili trapikis paftruojn, por ke ili ne devu levi la kapojn, kaj tamen povos rigardi ĉion. Ili ankoraŭ interkonsiliĝis pri militplano kaj fine al ĉiuj batis la koro, ĉar ili aŭskultis la voĉojn de la viroj, kiuj troviĝis sur la lasta vojkurbiĝo.

Kelkaj minutojn poste la viroj paŝis el la vepro kaj venis al la rando de la senarbejo. La ĉevalojn ili evidente lasis post si ĉe la lasta vojkurbiĝo, ĉar ĝuste la lasta distanco de la vojo por la ĉevaloj estis malfacile irebla. Sed ili eble havis ankoraŭ alian kaŭzon, kial ili lasis la ĉevalojn post si. Ili estis sep viroj, la cetera triopo certe estis ĉe la ĉevaloj aŭ observis starante el favoraj lokoj. Ĉiuj estis armitaj. Ĉiu havis revolveron, kelkaj havis aldone ankoraŭ fusilojn. Ĉiuj surhavis grandajn ĉapelojn kaj portis buntajn tukojn ĉirkaŭ la nuko. Sed krom tio ili aspektis tre trivitaj. Nur du el ili posedis sandalojn, du el ili iris nudapiede, unu el ili havis sur unu gambo gamaŝon el ledo, la alia gambo estis sen gamaŝo; kaj kvankam la gambo kun la gamaŝo havis flavan ŝnureblan boton piede, la viro ĉe la alia piedo portis nigran gumoboton. Neniu el ili surhavis tute ne defektitan ĉemizon; por tio kelkaj el ili havis ledojakojn. Kaj triopo el ili surhavis longajn ĝismaleole etendiĝantajn stretajn brunajn ledopantalonojn. Sed ĉiu el ili portis unu aŭ eĉ pli da patronzonoj. Kelkaj portis kovrilojn transŝultre ĵetitajn. Verŝajne estis la kovriloj de la aliaj, tiel kiel la pakaĵoj kun la nutraĵoj, ĉe la ĉevaloj.

Ili ĉirkaŭrigardis scivoleme, post kiam ili paŝis sur la senarbejon troviĝantan ĉe la malantaŭa flanko de la kruta roko, kiu estis ĉirkaŭbarata ĉe la ceteraj flankoj per densa ŝajne netrapenetrebla vepro kaj per dornaj arbustoj miksitaj kun arboj. Ili faris la impreson kvazaŭ ili estus atendintaj ion alian ol tion, kion ili nun ekvidis. Ke ĉi ti estas ripozejo servinta ankoraŭ antaŭ malmulte da tempo kiel kampadejo, tion ili ja devis ekkoni. Tie kuŝas ankoraŭ la ligno, la fajrolokoj aspektas ankoraŭ freŝaj kaj ne surblovataj, tie kuŝas distritaj malplenaj ladujoj, disrompitaj pecoj de potaĵoj kaj ŝiraĵoj de gazetpapero, kaj tiam tie estas aldone la rodita loko, kie staris la tendo, tute akre dislimita. La senarbejo estas neregula kvarangula placo kun ĉirkaŭ sesdek paŝoj da flanka longo, kiu pli kaj pli grandiĝis per tio, ĉar de la flankoj ĉiutage estis forprenita la ligno, kiun ili bezonis por la bivakfajro. Ankaŭ je la freŝe forhakitaj arboj oni povas ekkoni, ke la placo ankoraŭ antaŭ malmulte da tempo devis esti uzata de loĝantoj.

La viroj staris en grupo kaj komencis fumi. Kelkaj kaŭris kaj la ceteraj parolis. La viro kun la orbronzita pajloĉapelo ŝajne estis la gvidanto, ĉar ili ĉiuj rigardis al li, se li diris ion.

Ili venis kelkajn paŝojn pli proksime en la senarbejon. Tie ili staris denove kaj interkonsiliĝis.

Estis klare videble, ke ili ne sciis, kion ili faru aŭ kion ili entreprenu. Unuopuloj ŝajne konvinkiĝiso, ke la gringo, la usonano, transloĝiĝis, kaj ke oni venis tro malfrue.

Tion ŝajne fine ankaŭ la gvidanto supozis, kiun ili nomis Ramirez.

La interparolado fariĝis pli laŭta, ĉar la uloj komencis pli disstriĝi kaj interparoli en pli granda distanco unu kun la aliaj. Tial la viroj en la tersulko preskaŭ ĉion povis kompreni, kio tie estis planata kaj agi laŭ tio. Eble la banditoj post pli ampleksa ripozo formarŝus, kaj ili estos ĉi tie lastfine en paco.

Kvankam unuopuloj el la banditoj ĉe la vagado venis ĝis la flankaj limoj de la senarbejo, oni tamen apenaŭ devis timi, ke ili tiel facile trovus la vojon al la mino, ĉar Dobbs kaj Kurtin kamuflis ĝin en lasta horo precipe bonkvalite, kaj tiom longe, kiom la enmetita dornarbustaĵo ne fariĝos senfolia kaj seka la vojo al la mino estos sufiĉe certa.

Fine, post longa tien- kaj tienbabilado la banditoj ŝajne interkonsentiĝis pri decido. Ili parolis tiel laŭte kaj ili mangestis dum tio tiel vehemente, ke la sieĝatoj nun rapide lernis, kion la banditoj intencis fari. Ili decidis starigi ĉi tie por kelke da tempo sian ĉefan komandejon, ĝis la afero pri la trajna elrabado iom malaktualiĝos kaj la soldatoj persekutos ilin en pli foraj distriktoj. La senarbejo ŝajnis al ili eksterordinare favora. Iom pli malsupre ili trovis akvon, ankaŭ herboj por la ĉevaloj certe estus proksime, kaj la nutraĵojn oni povus ŝteli ie de la kampoj malsupre en la valo, se oni ne plu povus manĝi ĉasbestojn. Pli malsupre sur la vojo ili trovis senarbejon, de kie oni povas observi la vojojn en la valo, kaj se oni vere ekrigardus proksimiĝi la soldatojn, tiukaze oni povus ankoraŭ sufiĉe frutempe foriĝi, se oni trovas en la intertempo alian vojon por retiriĝo; ĉar malsupreniĝi de tiu senarbejo ili devus, se soldatoj venus sur la vojon, ĉar oni sidus ĉi tie en kaptilo.

En la mallonga tempo ili vere bone observis la regionon. Ili devis trovi nur alian vojon por retiriĝo, kaj tion ili ja sukcesus, se ne ĝuste de ĉi tie, tiukaze pli malsupre sur la vojo, eble proksime de la fonto.

„Ĝuste mi pensis“, diris Howard mallaŭte al Kurtin, „ke ni ja estis veraj azenoj, ke ni ne rampis al la mino. Sed nun mi scias, ke tio estus estinta la plej malbona, kion ni povis fari. Ĉar, se ili ennestiĝus ĉi tie, ili baldaŭ rapide trovus nin ĉe la mino, estis do plej bone, ke ni ne rampis tien.“

„Sed kion ni faru nun, se ili ĉi tie starigos sian ĉefan komandejon, tion mi vere ne scias“, flustris Dobbs. „Tion pripensis neniu el ni. Mi almenaŭ supozis, ke ili venos ĉi tien kaj denove foriĝos.“

„Ni atendu do iom da tempo“, diris nun Lacaud, „eble ili reŝanĝos sian planon kaj foriros.“

„Mi proponas“, konsilis Howard; „ke ni disdividu nin laŭlonge de la sulko. Se ili ĉi tie vagados, ili ne devos trovi nin ĉiujn en formo de bulo kaj mortpafi nin kiel kuniklojn. Ili ja supozas, ke nur unu persono estas ĉi tie supre, kaj kiam ni tiam atakos ilin de pluraj flankoj, ni eble tiom konfuzos ilin, ke ili formarŝos.“

Howard kaj Lacaud nun okupis la du ekstremajn angulojn de la sulko. Ĉiu el ambaŭ havis bonan ĉasfusilon; Kurtin kaj Dobbs disdividis sin tiel en la mezo de la sulko, ke ambaŭ ne samtempe estis rigardeblaj de unu persono, kiu eventuale vagados en la loko de la sulko.

La banditoj kaŭris kiel aro sur la senarbejo. Ne tre fore de la malvasta enirejo. Ili fumis, parolis kaj ridis; du el ili kuŝis longe sternintaj kaj dormis aŭ dormetis. Unu el ili iris al la ĉevaloj, por diri tie al la garduloj, ke oni restados ĉi tie, kaj ke ili tie pli malsupre serĉu nutrolokon por la ĉevaloj. Alia estis sendita al la observanta gardostaranto por povi kunobservi la valon. Al ĉiuj sidantoj en la sulko venis nun la penso en la kapon, ke estus la plej bona okazo ekceli la kvin fiulojn, kiu ankoraŭ troviĝis sur la placo kaj transmondigi ilin. Se la ceteraj kvin venus por helpi, oni povus sukcese akcepti ilin el sekura kovrado, kaj tiam oni povus liberigi sin de la tuta kanajlaro. Kaj ĉiu ĉagreniĝis, ke oni ne sufiĉe frutempe interkonsiliĝis pri tia plano. Oni ja apenaŭ povus nomi tion murdo, ili pensis, ĉar ja ne estas homoj, sed bestaĉoj.

Dobbs implikiĝis ĉiam pli en tiun ĉi planon, kaj tiam li ne plu povis reteni ĝin por si mem. Li rampis al Howard, kiu estis plej proksima al Dobbs.

„La samon ankaŭ mi ĝuste pensis“, respondis la oldulo. „Sed tiam ni havos ĉiujn tiujn kadavrojn kuŝantajn ĉi tie.“

„Tiujn ni ja enfosos“, flustris Dobbs.

„Kompreneble. Sed mi ne volas havi ĉi tie preĝejan tombejon, se oni pripensas, ke ni eble devos ankoraŭ vivaĉi kelkajn semajnojn ĉi tie. Preĝeja tombejo estas ja necesa, sed oni ne devas havi ĝin ĉiutage kaj ĉiunokte ĝuste antaŭ la nazo. Aliokaze mi tute konsentus pri tio; unu el ili, tiu kun la variolmarkita vizaĝo, aspektas tiom insida, ke oni devas timi lin eĉ kiel plenkreskinta viro, se oni sidas kun li en preĝejo.“

„Lin vi ne renkontus en preĝejo.“

„Tute male. Ĝuste lin, kaj ĝuste tiun murdistobandon. Mi ĵuras al vi, ĝuste ili estas tiuj, kiuj surpendigas piede de la sankta virgulino de Guadelupe aŭ de sanktulo Antonio la plej multajn arĝentajn gambetojn kaj braketojn sub la piedojn. Ili rampas sur la genuoj de la preĝeja pordo ĝis la altaro kaj trifoje ĉirkaŭ la kvar vandojn. Iru foje tien kaj ekzamenu ilin foje, ili ĉiuj havas bildeton kaj medalon ĉirkaŭ la kolo. Nu, la registaro ĉi tie en Meksiko scias tre bone, kial ili traktas la eklezion tiel drakone. La uloj estas ja dekfoje pli superstiĉaj ol la la plej nigraj paganoj en Centra Afriko. Ili estas - sed homo, kion volas la ulo tie? Li proksimiĝas ja rekte al ni. Rapide al la postenoj.“

Dobbs rapide kiel kato rampis for.

Tiumomente efektive unu el la viroj rekte promenis al la sulko, ĝuste al tiu loko, kie sidas Kurtin. Li ne rigardis antaŭ si mem kaj ne al la sulko, li male tenis la kapon supren kaj rigardis la rokvandon laŭ ties tuta longo. Ŝajnis, ke li serĉas tie la rekondukan vojon. Eble li ekhavis la ideon, ke la serĉata gringo ie tie povas troviĝi, aŭ, ke li tie havas sian vojon en la valon, ĉar oni ja ne trovis lin sur alia vojo. Sed li vidis, ke tie ne estas irebla vojo, ĉio estis kvazaŭ fermmasonita. Li fajfis por si mem kaj turnis sin por retroiri. Ĉe tio li rigardis malsupren kaj rimarkis la tersulkon. Certe li pensis, ke tio estas la pado, kiun ili povus bezoni. Li proksimiĝis, preskaŭ ĝis la rando de la sulko kaj tie li ekrigardis Kurtinon.

Kurtin dum la tuta promenado observis lin; li tial ne surpriziĝis, kiam li ekvidis lin proksime super si mem.

„Caramba“, vokis la bandito, retroturnis sin kaj vokis laŭte al siaj kunuloj: „Venu ĉi tien. Ĉi tie la birdeto sidas en sia nesto kaj elkovas siajn ovojn.“ Li laŭte ekridis.

La ceteraj viroj tuj eksaltis kaj venis surprizite pli proksimen. Sed kiam ili estis meze de la vojo, ekkriis Kurtin: „Haltu, banditoj, aŭ mi pafos.“

La banditoj tuj ekstaris. Ili ne kuraĝis preni siajn revolverojn. Ili ja ne sciis precize, kio okazas.

La viro, kiu malkovris Kurtinon, tuj tenis ambaŭ manojn alten kaj iris seninterrompe suprentenante la manojn, reen al la mezo de la senarbejo, kie la aliaj staris.

Dum certa tempo ĉio estis trankvila, kaj tiam la viroj komencis haste kaj ekscitite interparoli.

Lastfine la ĉefo iom paŝis el la fono kaj diris: „Ni ne estas banditoj. Ni estas de la polico. Ni serĉas la banditojn.“

Kurtin iom levis la kapon. „Kie vi havas la polican plakedon? Se vi estas de la polico, vi devas havi almenaŭ insignon. Montru ĝin foje senkaŝe al mi.“

„Insignon, ĉu?“ rediris la viro. „Mi ne havas plakedon, mi ankaŭ ne bezonas ĝin. Mi ankaŭ ne devas montri ĝin. Elvenu foje de tie. Ni volas interparoli kun vi.“

„Vi povas interparoli ankaŭ de tie kun mi. Mi komprenas tute bone, kion vi diras.“

„Ni arestos vin. Vi ĉasas ĉi tie kaj ne havas licencon por la ĉasado. Ni arestos vin kaj forprenos vian revolveron kaj la fusilon.“

Kurtin ridis transen. „Kie estas via plakedo? Ĉu vi vere rajtas uzi armilojn? Vi ja ne havas plakedon. Kaj vi ne estas de la federacia polico, ankaŭ ne de la ŝtatpolico. Vi tute ne povas aresti min.“

„Aŭskultu, sinjoro“, diris la parolisto kaj venis paŝon pli proksimen, „ni ne arestos vin. Donu nur vian revolveron al ni. La ĉasfusilon vi rajtas reteni. Ni bezonas la revolveron kaj ankaŭ la municion.“

Li proksimiĝis ankoraŭ plian paŝon kaj la ceteraj viroj sekvis lin.

„Eĉ ne paŝon pli proksimiĝu!“ vokis Kurtin, aliokaze mi tuj pafos, por ke vi sciu tion.“

„Bonvolu esti iom pli ĝentila, sinjoro. Ni ja tute ne volas damaĝi al vi, ni bezonas nur la revolveron.“

„Tiun mi bezonas mem.“

„Ĵetu la pafilon transen al ni, tiukaze ni ne plu molestos vin kaj iros sur niaj vojoj plu“, vokis iu el la ceteraj viroj.

„Nenion vi ricevos. Kaj nun rapide foriĝu.“

Kurtin grimpis iom pli supren, por povi transrigardi la lokon iom pli bone.

La viroj denove interkonsiliĝis pri tio, kio estas farenda. Ili vidis, ke la viro en la sulko momente havas avantaĝon, li bone kaŝiĝis.

Tuj, kiam ili tirus la revolverojn, li lasus fali sin, kaj antaŭ ol ili povus atingi la trairejon de la vepro, li jam sesfoje estus pafinta kaj se li bone pafus, ili ĉiuj ekkuŝus plataj.

Ili tial reriris kaj kaŭris sin sur la teron. Intertempe fariĝis jam la deka, kaj ili pensis pri tio varmigi siajn tortiljojn aŭ tamalojn, aŭ tion, kion ili krome portis ĉe si.

Ili bruligis bivakfajreton kaj kaŭriĝis por prepari sian magran manĝon.

Certe ili konvinkiĝis, ke la gringo en ĉiu kazo devus fariĝi ilia predo. Li ne povis foriĝi de tie, kaj ĉar ili ĉi tie sur la senarbeja placo kampadis, temos certe nur pri du tagoj ĝis la sieĝato devos rezigni pri rezisto. Iam ankaŭ li dormus. Kaj tiam oni povus facile surprizi lin.

Ili manĝis, tiam ili kuŝiĝis kaj siestis. Tio daŭris du horojn, poste la uloj denove fariĝis vivantaj kaj interparolis insiste. Ili provis okupiĝi. Kaj pro tiu agemo ili ekpensis superruzi Kurtinon por aresti lin kaj poste agrable pasigi la posttagmezon pere de li. La viktimo trovas tian distron kutime malpli agrabla. La kulminon de tia kara societa ludo pri garantiaĵoj li ofte ne transvivas.

La homoj vidas ja ĉiuj en la preĝejoj tiom da bildoj kaj pentraĵoj kun la plej sangaj kruelecoj. Ili vidas la starigitajn figurojn de la sanktuloj kaj martiroj kun disŝiritaj korpoj, figuroj, kiuj estas plenpikitaj per lancoj kaj sagoj, ili vidas malfermitajn buŝojn, el kiuj elrikanas la fortranĉita stumpo de la lango, elŝiritajn homajn korojn, sur kiuj la sango gutas malsupren kaj el kiuj fulmas ruĝaj flamoj, manojn per najloj trabatitajn kaj sange makulitajn manojn kaj piedojn, ekrompitajn genuojn kaj frakasitajn genuajn patelojn, dorsojn, kiuj estas vipataj per fiŝhokoj kaj kapojn, sur kiujn estas batitaj dornokronoj per forta ligna martelo. Kaj antaŭ tiuj ĉi bildoj kaj lignaj figuroj, kiuj estas tiom realaj, ke oni estas skuata de nedirebla hororo, se oni vidas ilin, kaj, se oni estas krude vekita el dormo, se ili aperas en sonĝo. La kredantoj kaj piuloj surgenuas dum horoj kun vaste malfermitaj brakoj kaj etenditaj manoj kaj plorsingultas kaj ĝemas kaj preĝas kaj murmuras kaj kantas kun mallaŭta voĉo cent, ducent, kvincent avemariojn. Kaj tiaj viroj, se ili serĉas distron je siaj viktimoj, ne bezonas havi eltroveman talenton, ili devas imiti nur tion, kion ili vidis ekde la infaneco en la eklezio. Kaj ili imitas tion, lerte kaj fidele laŭ la modeloj, ĉar la tuta spirita imago, kiun ili havas, radikas en la religio, sed en religio, kiu efikas al ili nur pere de la eksteraĵoj, per reala prezento, per misteraj ceremonioj. Kaj tie estas, antaŭ tiuj homoj, kie en la sankta semajno antaŭ Pasko estas prezentata al la kredantaj amasoj la tuta kruela torturada historio kun ĉiuj kronikaj detaloj pere de vivgrandaj figuroj kaj per ŝokiga natureco. Tio ne estas Pasiono-ludo; la prezentadoj estas absorbataj laŭlitere kaj senpere de tiuj homoj, de tiuj bedaŭrindaj homoj, kiuj helpe de fatale agantaj potencoj dum jarcentoj kaj ĝis nun estas tenataj en superstiĉo kaj nescieco, pro la pure egoisma intereso de tiuj potencoj. Kaj registaro, kiu strebas labori laŭ vere moderna spirito por la beno de tiuj turmentataj senfeliĉaj homoj, kaj kiu estas devigata konduki la batalon kontraŭ tiuj potencoj, devas elsendi kavaleriajn regimentojn por kapti tiujn, kiuj faras nenion krom imiti tion, kion ili vidis, kaj trakti ilin kiel krimulojn.

Ĉu la priskribita trajnatako kun tia nekredebla krueleco povas esti entreprenata de normalaj homoj? La paganaj indiĝenoj en la Sierra Madre, en Oaxa, en Ĉiapaso kaj Jukatano ne estas kapablaj je tia bestaĉeco. Sed la mestizoj kaj meksikanoj, kiuj antaŭ la farado de la krimo preĝas al la patrino de Dio kaj antaŭ la sanktulo Antonio surgenuas dum horo kaj petegas, ke ili helpu al ili, por ke la krimo sukcesu, kiuj post la krimo denove surgenuas kaj petegas la patrinon de Dio kaj promesas dek stearinajn kandelojn al ŝi, ke la regimentoj ne kaptu ilin, ili ne konas krimon kaj neniun kruelecon, kiujn ekzerci ili ne sentus sin kapablaj. Ilia konscienco estas ĉiam malŝarĝita, ili metas la ŝarĝon de sia kulpo sur la dorson de tiuj figuroj, kiuj laŭ ilia opinio estas kreitaj por tiu celo.

Kaj pri agrabla postagmeza amuzo, kiu tute senpeke komenciĝas per tio, ke oni ŝovas ardantajn lignerojn en la buŝon de la viktimo, la viroj nun ŝajne pensis. Kaj pri tio ili parolis ankaŭ tute senkaŝe kaj tiel klare kaj sobre, ke Kurtin povis kompreni, kio atendu lin.

Unu el la viroj eltiris sian revolveron kaj ŝovis ĝin tiel sub sian malfermitan ledojakon, ke oni ne povis rimarki, ke la armilo estas pafpreta. Kurtin ne povis vidi la movon, ĉar ĝi estis kaŝita al li; sed Lacaud observis ĝin.

La viroj unu post la alia ekstaris, rektigis sin kaj revenis al la mezo de la placo.

„Aŭskultu, sinjoro“, vokis la viro kun la orobronza pajloĉapelo, „ni volas kune intertrakti. Ni volas nun foriĝi, ĉar ni ne plu havas ion por manĝi ĉi tie kaj ni ankaŭ intencas iri al la foirejo morgaŭ matene. Tial ni nun devos ekiri. Donu al ni la revolveron. Mi havas ĉi tie oran horloĝon kun bona ĉeno. Tiun mi donos al vi por la revolvero. La horloĝo validas 150 pesojn. Tio estas bona negoco por vi.“

Li tiris la horloĝon el la poŝpantalono kaj svingadis ĝin helpe de la ĉeno.

Kurtin leviĝis denove, li vokis transen: „Retenu vian horloĝon, mi retenos mian revolveron. Ĉu vi iros al la foirejo ĉu ne, tio estas indiferenta al mi, sed la revolveron vi ne ricevos, la diskuto pri tio estas finita.“

Li apogis la brakojn kaj volis denove salti malsupren. Kaj nun la viro, kiu tenis preta la revolveron sub la jako, direktis la armilon. Li staris kovrate de alia, kaj eĉ se Kurtin ekvidus la viron, li ja ne povus vidi, ke la armilo estas direktata pafprete al li.

Sed antaŭ ol la bandito povis pafi, krakis pafo, kaj la revolvero falis el la mano de la viro, dum li ĵetis la brakon en la aeron kaj kriis: „Mi estas trafita.“

Kiam la pafo krakis, ĉiuj viroj turnis sin surprizite al la sulko. Ili vidis nubeton ŝvebantan supren. Sed la nubeto venis el la maldekstra angulo kaj ne de tie, kie Kurtin sidis. Sed ili povis rigardi nek la pafinton nek la armilon.

Ili tiom miris, ke ili ne povis diri vorton. Atenteme irante malantaŭen, ili atingis la randon de la vepro. Tie ili sidiĝis sur la teron kaj komencis paroli denove. Tion, kion ili priparolis, la sieĝatoj en la sulko ne povis kompreni, sed ili vidis ja tiom, ke la banditoj troviĝis en la plej granda konfuzo. Tio ja ne eble eĉ estis polico, kiu estas kaŝita tie?

Nun ankaŭ tri pliaj, kiuj vepre surpostenis, elkuris rapide supren, ĉar ili aŭskultis la pafon kaj supozis, ke ili devus enmiksiĝi. Sed la gvidanto forsendis ilin, ĉar li evidente imagis ĝin pli grava, ke la ĉevaloj estu pretaj.

Interparolinte iom da tempo, ili per unu fojo laŭte ekridis. Ili leviĝis kaj seninterrompe ridante ili revenis al la mezo de la senarbejo.

„He, sinjoro, nin vi ne povas mistiifiki tiel“, vokis la gvidanto. „Ni vidis ĝin. Vi tie en la angulo firmligis la fusilon kaj pafis per tirado de ŝnuro. Sed ni ne lasas trompi nin per tiaj ŝercfaroj.“

La viroj ekridis amuziĝante. Kaj per unu movo ili havis nun ĉiuj revolveron ĉemane.

„Elvenu, bubeto, aliokaze ni venos al vi“, vokis la gvidanto. Rapidu? Unu, du, tri. Nu, elen nun!“

Kurtin kriis: „Mi eĉ ne pensas pri tio. Se vi faras paŝon, oni pafos.“

„Nu, tion ni volus vidi unue, hombre.“

Subite ĉiuj viroj lasis fali sin sur la teron kaj kun revolvero en la pugnoj ili komencis rampi de diversaj flankoj tien, kie Kurtin sidis. Sed ili ne avancis longan distancon. Kvar pafoj knalis el kvar diversaj lokoj de la sulko kaj du el la viroj kriis, ke ili estas trafitaj. Certe la pafoj nur skrapis ilin, ĉar ili ĉiuj turnis sin kaj rampis malantaŭen al la vepro.

Ĉi tie ili nun interkonsiliĝis, kio farendos. Fariĝis klara al ili, ke la sulko de pli ol nur unu viro estas okupita, eble eĉ de kvaropo aŭ de kvinopo. Kaj tiuj uloj ne povis esti io alia ol policanoj. Se tio efektive estus polico, tiukaze ties sorto estus certa, ĉar la polico ne nur ĉi tie supre atendus, ili intertempe jam ankaŭ tenus okupitaj la vojon kaj barus tiel la trairon al ili.

Restis do nur unu afero plu. La batalo nun devis komenciĝi. Sed faris la impreson, kvazaŭ ili ne volus komenci kaj kvazaŭ ili volus ĝisatendi, kion farus la uloj en la sulko. Ili atendis de tie la atakon. Sed kiam ne sekvis atako kaj ili ne aŭdis sonon el la sulko, il fariĝis denove necertaj kaj supozis pluan fojon, ke la gringo tie nur mistifkas ilin. Ĉar, se estus soldatoj, ili ne atendus, tiukaze ili atakus kaj pelus ilin en la brakojn de la soldatoj, kiuj haltas survoje.

Sed la postenuloj ne raportis ion, kaj kiam unu el ili proksimiĝis supren, li kapneis kaj ekkonigis, ke tie malsupre ne estas soldatoj, ke liberas la strato.

Poste ŝajne iu proponis, ke oni fakte sieĝu la ulojn ĉi tie en la sulko, ĉu estas soldatoj, ĉu ĉasistoj, ĉar tio nun valoras la penon tiom pli. Se tie estus pluraj homoj, tiukaze ili ricevus ankaŭ pliajn armilojn, nutraĵojn kaj kromaĵojn, kiujn oni bezonas. Plimulton ili ne povas formi, ĉar ili tiukaze estus uzintaj sian avantaĝon je la gŭsta tempo kaj estus atakinta precize en tiu momento, kiam la pafoj konfuzigis la ulojn.

La kvar viroj en la sulko trovis nun iom da tempo por interkonsiliĝi, ĉar ili vidis, ke la banditoj momente ne entreprenus ion. Ili rampis ĉiuj al tiu angulo, kie Howard sidas kaj interkonsiliĝis, kion fari. Ili manĝis ion, trinkis iom da akvo kaj permesis al si la saman ĝojon, kiun la banditoj nun jam multajn horojn ĝuis - ili fumis.

„Se oni nur scius, kion ili intencas fari nun!“ diris Kurtin.

„Ĉu ni scias tion, ĉu ne, signifas lastfine la samon“, diris Howard. „Ni ĉiam povos ekagi nur tiam, kiam ili komencos ion.“

„Ni povus ja eliri por ataki ilin“, konsilis Dobbs.

„Tiukaze ni estus en la kaptilo.“ Howard kapneis kaj plenŝtopis sian pipon. „Momente ili ne scias, kiom da personoj ni estas. Sed tiam ili povus dislokiĝi. La senarbejon ni povas defendi sukcese, sed sur la vojon ni ne atingos, tie ili embuskos. Kaj la lokon ni povos defendi pli bone, se ni trankvile restados en la sulko. Ni ja eĉ ne scias, ĉu ne estas plia bando sur la vojo.“

„Ankaŭ mi pensas, ke estas pli bone, se ni trankvile restados en la sulko“, diris Lacaud. Eterne ili tie ne sidos.“

„Por kiom da tempo la akvo, la lardo kaj la knalaĵoj sufiĉos?“ demandis Kurtin.

„Ŝpareme ni devos esti, tiukaze sufiĉos tri tagojn.“

Nun la azenoj komencis krii. La banditoj ekaŭskultis, sed ne tre okupiĝis pri tio. Eventuale tio donis al ili ankaŭ la sekurecon, ke tamen ne estas soldatoj tie. Ĉar tiuj ne venus sur azenoj. La azenojn, se ili efektive pensis pri tio kunpreni ilin, ili ne povus atingi antaŭ ol ili regus la terenon.

Howard diris nun: „Ni devas pensi pri la nokto. Tiam ili povos ŝtelire ataki.“

„Ne en tiu nokto, kaj ne en la sekva“, diris Lacaud „Estas plenluno kaj la tereno ĉi tie estas prilumata, kvazaŭ estus hela tago, mi scias tion de la pasinta nokto.“

„Tio estas efektive ĝusta“, konfirmis Howard. Pri tio ni bonŝancas. Je la nokto ni pli bone formos duopojn kaj defendos ambaŭ angulojn. Unu el ni tiam alterne povos dormi kaj la alia plu rigardos. Kompreneble, tion mi ja ne devus diri, se ambaŭ dormos, ni ĉiuj ne plu leviĝos.“

De la banditoj neniu plu montris sin sur la senarbejo. Ili restadis en la vepro, kie oni aŭdis paroli ilin kaj kie oni vidis ilin de tempo al tempo kuri tien kaj tien inter la kreskaĵoj.

„Estus nun la taŭga tempo, ke du el ni antaŭdormu“, diris Howard duonon horon poste. „Ili dum la tago ne plu venos. Pri tio ni povas esti tute certaj. Mi supozas kun certo, ke ili atakos mallonge antaŭ la matena krepusko. Pri tio mi vetas kun vi.“

Ili disdividis la dormtempojn kaj la nokto pasis tute trankvile, escepte de memgardema alproksimiĝo, kiu okazis je la komenco de la malhelo. Sed kiam krakis pafo, dum nur du el ili elestis jam el la vepro, ili rezignis pri tio. Iom da tempo poste ankaŭ la luno estis tiom hela, ke oni povus vidi hasti katon trans la senarbejon.

Sed je la tria matene Lacaud puŝis Kurtinon kaj Howard donis puŝon al Dobbs.

„Ĉu vi vekiĝis?“ demandis Howard.

„Jes, tute.“

„Transe moviĝas io. Ili proksimiĝas. De kvar flankoj ili rampas supren.“

„Ŝajne estas la tuta dekopo“, diris Dobbs, rigardinte certan tempon transen.

„Jes ja, ili nun riskas ĉion. Espereble ankaŭ la duopo je la alia angulo surpostene ne dormas. Mi diras al vi, Dobbs, tuj kiam ili estos en la mezo, ni pafos. Bone celu ilin, por ke ili tuj estu dece akceptataj. Se tiuj en la angulo - Kurtin estas ja dormema rato - iom dormemus, tiam ili vekiĝus pro nia pafado. Tiuokze ili tiam ankoraŭ havos tempon.“

Sed antaŭ ol la atakantoj atingis la mezon de la tereno, jam knalis du pafoj je la transa angulo, kie Kurtin kaj Lacaud sidis, ĉar ankaŭ ili supozis, ke eble estus necese veki Dobbs-on kaj la oldulon antaŭ ol la banditoj estus tro proksimaj.

Sed la atakantoj ne lasis fortimigi sin. Ili rampis plu.

Ŝajne neniu el ili estis trafita, ĉiukaze ne grave, nek sakro nek krio estis aŭdebla.

Nun Dobbs kaj la oldulo pafis. Kaj unu el la banditoj sakris. Unu el la kugloj do trovis ŝajne la celon.

Verŝajne la viroj supozis, ke nun la tuta municio estas elpafita kaj ke estis nur truko kun firmligitaj fusiloj, aŭ kiu sciu, kion alian ili eble supozis, ĉiukaze ili tiam volis fini la aferon rapide. Malgrandan distancon ili ankoraŭ rampis, poste ili eksaltis kaj kuris parte kliniĝinte al la sulko, larĝvice laŭ ties tuta longo.

Tiel ili kompreneble ofertis multe pli bonan celon. Tri el ili tuj estis trafitaj. Du el ili tenis vunditan brakon. Kaj la tria el ili treniĝis forte lamante al la vepro, ĉar li ricevis pafon en gambon. El la sulko oni pafis seninterrompe plu. Dum la atakantoj ne povis uzi siajn armilojn, ĉar ili vidis neniun, kiun ili povus celi. Ili ja ankaŭ ne sciis, kiel aspektas en la sulko, kie ili eble povus paŝi en kaptilon.

Ili denove lasis fali sin sur la teron, ion vokis reciproke kaj komencis rerampi al la vepro.

Tiam rapide mateniĝis, kaj dum la tago eblis pensi pri atako eĉ multe malpli ol en la nokto, kiel ili eksciis tiam tute certe.

Kiam la kvaropo denove kuniĝis en angulo por matenmanĝi, diris Howard: „En la sekva nokto ili revenos. Tiam ili certe venos kun alia plano. Ili ne rezignos. Nun ne plu. Ili intertempe lernis, kia bona defenda posteno estas tiu ĉi sulko. Pli bonan ĉefkvartiron ili tute ne povus trovi. Kaj tiam ankoraŭ estas niaj pafiloj, kaj kion ni havas krome. Ni devas bone pripensi, kion ni povos fari.“

Sed ĉar temis pri kvar viroj kontraŭ dek viroj, kiuj havas retirvojon, kvar, kies trinkakvo estas kalkulenda trinkujope, kontraŭ dek, kiuj pere de la malfermita fuĝvojo povas provizi sin per akvo kaj nutraĵoj kaj eĉ per helpofortoj, en tia okazo ne fareblis multaj planoj. Kaj ĉar decidas ankaŭ ĉiam la atakantoj, kiam oni rajtas dormi, kaj kiam oni devas esti maldorma, la atakantoj havis eĉ plian avantaĝon.

Kurtin, kiu surpostenis, dum la aliaj matenmanĝis, subite vokis: „Ĉi tien foje. Kion ili faras tie? Fariĝos nun serioze.“

La triopo tuj iris al la paftruoj kaj ĉiu el ili ekkonis samtempe, ke de nun temos pri morto aŭ vivo.

La banditoj estis tre fervoraj. Ili forhakis branĉojn kaj trunketojn kaj komencis konstrui ŝoveblajn lignajn fortikaĵetojn laŭ la maniero de la indiĝenoj. Kaŝite post tiuj, ili povis ŝoviĝi tute trankvile ĝis la sulko kaj oportune elpeli la sieĝatojn. Kelkajn pafojn oni ja interŝanĝus kun la sulkanoj, sed la finrezulto estis jam decidita.

Kontraŭ tiu plano ankaŭ Howard ne plu sciis konsilon. Temis nur plu ankoraŭ pri tio fari sin tiom multekosta, kiom tio eblas en la lasta batalo inter viro kaj viro. Kiu vivante falus en iliajn manojn, tiu certe ne havus kaŭzon verŝi ĝojoplorojn.

„Min propre miras ja nur, kial ili ne jam antaŭe ekhavis la ideon“, diris Kurtin. „Tio estas ja malnova truko de la indiĝenoj.“

„Faras tro da laboro“, rediris Howard.

Ili interkonsiliĝadis, sed ne ekhavis ideon, kiu povus liberigi ilin el la diable malbenita situacio, en kiu ili tiumomente troviĝis. Estus eble tamen eble haki vojon tra la vepro al si. Sed tion la viroj transe tuj vidus. Ili pensis ankaŭ pri la mino. Tamen tio estus nur negrava tempa gajno. Fine ili tamen revenis al la ideo provi ĝin per atako, kvankam estis senespere, ĉar tiukaze ili starus sur la senarbejo, dum la aliaj estus en la vepro kaj okupus la vojon. Kaj lastfine ili denove forlasis ankaŭ tiun ideon, ĉar laste eĉ Dobbs, kiu plej fervore subtenis tiun planon, akceptis, ke tio estus nun senmezure granda stultaĵo.

Se nur la rokovando estus grimpebla! Sed tiu estis tro kruta, kaj eĉ se ili provus tion kun la espero, ke ili pli supre super la elstaraĵo trovos ion por povi firmteni sin, estus tamen vane. Nokte ne eblis, kaj en la hela tago oni povus mortpafi ilin sen peno, dum ili ne povus defendi sin.

Ili povis fari nenion alian ol trankvile rigardi ilin transe, kiel ili laboras. Je la kvara posttagmeze ĉio povus estis preta, kaj tiam certe atendeblus la atako, se ili ne rigardos la komenciĝontan malhelon la pli avantaĝa tempmomento.

Estis je la dekunua. La viroj sidis je la eniro al la senarbejo kaj tagmanĝis. Ili havis bonan humuron kaj ridis. La kvar viroj en la sulko evidente estis la ĉefa temo de iliaj ŝercoj, ĉar ĉiam, kiam ili supozis, ke sukcesis bona ŝerco al ili, kiun ili priridis, ili rigardis transen al la sulko.

Tiam oni subite aŭdis vokon: „Ramirez, Ramirez, pronto, muy pronto, sed nun rapide.“

Unu el la postenuloj suprenkuris la vojon kaj rapidegis al la gvidanto. La viroj ĉiuj eksaltis kaj iris sur la vojon. Oni aŭdis ilin paroli kaj paroli, sed la parolado pli kaj pli malproksimiĝis.

Tiam fariĝis kviete, kaj la sieĝatoj ne sciis, kion fari el tio.

„Tio estas truko“, diris Dobbs. „Ili kondutas nun tiel, kvazaŭ ili foriras, por ke ni elvenu sur la vojon. Tie ili embuskos kaj atendos nin.“

„Ne verŝajne, tute ne verŝajne opiniis Howard. „ĉu vi ne vidis, ke unu el la postenuloj tie ekscitite alkuris?“

„Tio apartenas al la truko, por ke ni supozu, ke ili rapide leviĝis kaj foriĝis.“

Sed Howard kapneis. „Tiuj ne bezonas ludi trukon, de kiam ili havas tiun indiĝenan ideon.“

Sed Dobbs ne lasis konvinki sin. „La indiĝena ideo estas ja tute bona. Tamen ĝi povas kosti al kelkaj uloj la vivon aŭ kelkajn vundojn. Eble ilia municio raras. Se ili povos kapti nin sen bezoni municion, kaj sen tio, ke ni dispafos nian municion, kiun ili ja jam rigardas sia propraĵo, ili estus ja stultaj, se ili ne almenaŭ provus tion. Se ne sukcesos, la ŝoveblaj lignofortiakĵetoj ankoraŭ plenumos sian taskon.“

„Vi ŝajne pravas“, Howard konsentis nun. „Estas municio nia, kiun ili volas ŝpari, ĉar, se ili atakos nin, ni kompreneble elpafos, ĉion, kion ni havas.“

Kurtin ne miksis sin en la interparoladon. Li atenteme rampis en la sulko plu kaj tiam grimpis sur la rokan elstaraĵon. Ĉar la banditoj ne videblis, kaj iliaj voĉoj sufiĉe malproksimiĝis, li povis aŭdaci foje elrigardi.

Li sidis sur la roka elstaraĵo kaj rigardis malsupren en la valon. Dum sufiĉe longa tempo. Tiam li subite vokis: „He, eksteriĝu, tie malsupre alvenas kavaleria skadro. Ili persekutas niajn amikojn.“ La triopo nun vere elrampis kaj ĉiuj ĝrimpis sur la elrigardejon. De tie ili rigardis tre buntan bildon. La soldatoj disdiviĝis en ses grupojn kaj svarmadis en la ebeno. Ili certe eksciis, ke la banditoj devas esti ie tie. Pri tiu roksovaĝejo ili dum tio ankoraŭ ne pensis, ĉar ili ja sciis, ke la banditoj havas ĉevalojn kaj ili verŝajne ne supozis, ke oni povu grimpi supren sur ĉevaloj.

Sed Lacaud havis alian opinion. Li diris: „Ŝajnas tiel, kvazaŭ ili jam scias, kie la rabistoj kaŝiĝas. Sed ili ne estas tiel neprofesiaj ĉi tie eniri en embuskon. Sur la kruta vojo enfermita de densaj arbustoj kaj rokaj vandoj, ili ne povas fari ion, aŭ nur kun grandaj perdoj. Aŭ ili sieĝas la monton aŭ ili provas planon. Kaj mi supozas, ke ili faras tion.“

La soldatoj moviĝis plu, je kvin aŭ ses kilometroj malsupren en la valon. La banditoj ĝis nun certe pensis, ke ilia kaŝejo estas konata al la soldatoj. Sed nun, kiam ili vidis plu rajdi la soldatojn, ili komencis senti sin sekura tie. Peco de la vojo de la rokoj estis transrigardebla. Kaj Kurtin rimarkis, ke la banditoj revenis rajdante por restarigi sian ĉefkomandejon tie. Sed la oficiroj de la federaciaj trupoj tre superis ilin je ruzo.

Kiam la trupoj estis sufiĉe malproksimaj, ili vaste klare videble komencis serĉi spurojn. Kun grandaj movoj kaj kun okulfrapa tien-kaj ĉi tien-rajdado ili ekkonigis, ke ili nun fine eltrovis, ke la banditoj devas esti en la roksovaĝejo. Sen granda rapidemo ili kolektiĝis kaj marŝis nun en la direkto al la rokoj por serĉi la vojon en la alton. Tio estis ilia truko. Ili sciis, ke la banditoj kun ĉiuj rimedoj provus eviti enfermigi sin en la roksovaĝejo, se ili havas okazon gajni alian terenon. El la rokoj ili ne plu povus fuĝi, se ili foje estus enfermitaj, kaj la soldatoj trankvile povus teni okupataj la alirvojojn sen ataki kaj sen elmeti sin en la internaj vojoj al la kugloj de la banditoj embuskantaj post arbustoj kaj en montaj fendoj.

La postenuloj de la banditoj bone observis la movojn de la soldatoj. Kiam ili nun ekkonis, ke ilia kaŝejo estas malkovrita, ili decidis rapide uzi la antaŭon kaj, tra la vepro bonege kovrate gajni la alian flankon de la tereno. Tie ili povus fuĝi sen esti vidataj aŭ oni rimarkus ilin nur tiom malfrue, ke ili kun siaj ripozintaj ĉevaloj facile kapablus plivastigi la antaŭon tiom, ke la soldatoj eble denove perdus ilian spuron.

Sed malgranda taĉmento de la soldatoj troviĝis kaŝite en la vepro flanke de la tereno, kiun la bandito provis atingi. Tiu ĉi taĉmento prenis sian pozicion en la pasinta nokto sen tio, ke la banditoj okupitaj ja ĉi tie per sia nokta atako, ion pri tio povis ekscii. La soldatoj bone aŭdis la pafadon en la nokto, dum kiu la eĥo de la rokvandoj vaste disvastiĝis en la valon, kaj tio konvinkis ilin, ke ili troviĝas sur la ĝusta vojo. La kaŭzon de la pafado ili ja ne sciis, sed ili supozis, ke la banditoj aŭ estas ebriaj aŭ inter si elbatalas kverelon.

La kvaropo sidis tie supre sur la rokelstaraĵo kaj atendis la batalon, kiu post ilia kalkulo okazos post horo. Se tio estos pasinta, ili fine povos denove eklabori.

La pafoj ekknalis, kaj la taĉmentoj, kiuj ŝanĝis la direkton en vasta cirklo por ellogi la banditojn, nun alsturmis en plena galopo. La retrovojo supren al la rokoj ŝajne estis barita al la banditoj, kaj tial ili ekrapidegis kun sovaĝa kriado, kun svingado de la brakoj kaj spronis per brutala enbatado de la fingrolongaj spronoj siajn ĉevalojn je la plej granda rapideco. Kaj efektive la ĉevaloj rapidegis en nepriskribebla rapideco malsupren de la valo.

Poste sekvis la soldatoj, kiuj troviĝis en la vepro. Ili unue devis surseliĝi, kiam la banditoj preterflugis, ĉar la banbditoj ne tiom proksime preteriris kiel la soldatoj atendis tion; ili sekve tion ne prezentis sufiĉe bonajn celojn. Tiel la banditoj ankaŭ ĉifoje gajnis antaŭon. Ili ne nur rajdis, ili ankaŭ pafis dum la rajdado sur siajn persekutantojn.

„Tio estas bona, se ili gajnas konsiderindan antaŭon“, diris Howard.

„Kial?“ demandis Dobbs mirgite.

„Tiukaze la soldatoj el tiu regiono foriĝos. Ili ja povus pensi, ke ĉi tie supre estas ankoraŭ pli da banditoj, kaj ili vizitus nin. Ni nun vere ne bezonas ilin, eĉ ne pro tio, ĉar ili liberigis nin el diable fia situacio. Mi tamen prefere nur sur nia hejmvojaĝo volus danki al ili.“

La rajdanta grupo malkproksimiĝis pli kaj pli, la pafado sonis pli kaj pli mallaŭte supren kaj baldaŭ la observantoj sur la roko ne plu povis vidi, kio okazas malsupre, ĉar la rajdistojn glutis la trembrila horizonto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.