La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORO DE LA SIERRA MADRE

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XVIII

Pro la restado kaj pro la longaj debatoj, dum kiuj la indiĝenoj ne montris rapidecon, sed persiston venkigi sian volon, duono de tago estis perdita. Ekestis tute la impreso, kvazaŭ la indiĝenoj ne tre insistis pri la akompano de la kamaradoj de Howard. Se Howard estus dezirinta, ke ambaŭ devu esti inkluditaj en la gastemon, ili certe estus devinta kuniri kaj oni traktus ilin same afable kiel Howardon. Sed la indiĝenoj ŝajne ne trovis plaĉon je la duopo. Eble estis ties rigardo, kiu ne plaĉis al ili. Kaj ili pli konsideris la rigardon ol la ceteran aspekton.

Tiu restado estis la kaŭzo, ke Kurtin kaj Dobbs je tiu tago eĉ ne atingis la vilaĝeton Cienega kaj tiel devis vojaĝi plian tagon antaŭ ol ili atingis la trapasejon en la alta montaro, kie ili intencis trapasi.

Ili ambaŭ fariĝis ĉagrenemaj kaj grumblemaj pro la okazaĵo. Ili apenaŭ interparolis ion, kaj se ili devis diri ion, ili diris tion tra la dentoj. Ili estis koleraj, ke ili devis transporti la frajton de Howard, ke ili devis peli liajn azenojn, ke ili devis ŝarĝi kaj malŝarĝi ties havaĵon, kaj ke li mankis kaj ne faris sian parton de la laboro. Kaj estis  ĝuste la azenoj de Howard, kiuj ŝatis eskapi, estis ĝuste la pakaĵoj liaj, kiuj ne estis lerte kunŝnuritaj kaj dum la transporto deiĝis de la portoseloj. Ili surpakis ilin sakrante. Kaj dum ili faris tion, la ceteraj azenoj komencis grandigi la distancojn inter si kaj ili devis kapti ilin. Tiaj aferoj ne okazis, se tri viroj ĉeestis. Sed sakri pri Howard kaj insulti lin, ili povis nur el la foro. Ili baldaŭ ekakceptis kiel ridinda tio estas; ĉar Howard ne povis aŭskulti tion, kaj tial estis la plej stulta disipo de fortoj fulmotondri vortojn kontraŭ li. Il tiam sakris pri la azenoj, sed tiuj ne respondis kaj ne traktis tion serioze. La azenoj trotis sian vojon, eltiris jen tigeton kaj jen branĉeton de arbustaĵo, ĉiam tiam, kiam, kiam ili havis sekundon da tempo movi la langon kaj se la sekva besto en la vico ne malĝentile urĝigis ilin.

Fine al ambaŭ uloj restis nenio alia krom insulti tradente reciproke la alian, ridinde riproĉi la alian reciproke, ŝovi la kulpon pri malesencaj kaj longe pasintaj aferoj al la alia, nur por aŭdi respondojn kaj ekscitiĝi pli kaj pli pri la respondoj. Estas ĉiam la respondoj kiuj kaŭzas kverelon. Ja kiu de ambaŭ havus la filozofan trankvilon ne respondi al riproĉoj, kulpigoj kaj ridindaj asertoj? Kurtin respondecis pri la antaŭo de la marŝformacio kaj Dobbs pri la fino. Kaj trans la azenojn, kiuj trotis pacience kaj indulge inter ambaŭ, ili forpafis siajn karesemajn kaj bonintencajn parolojn. La azenoj turnis siajn orelojn jen antaŭen por elgustumi brilan sakron de Kurtin jen turnis siajn orelojn malantaŭen por aŭskulti kiagrade Dobbs akceptos kaj kiel draste li respondos la fidirojn de Kurtin. Poste la azenoj, kiuj iris unu apud la alia, kunpuŝiĝis per siaj nazoj, priflaris sin reciproke, flustris ion kaj rikanis per larĝaj buŝoj. Se la pado estis tro malvasta, tiel, ke ili ne povis iri unu apud la alia, priflaris la malantaŭa azeno la postaĵajn partojn de la azeno marŝanta antaŭ li. Tiu tiukaze turniĝis, kapjesis, rikanis kaj nepridubeble ekkonigis, ke li komprenas ĉion kaj formis sian opinion pri tio. Ili tiam plu diris sian opinion inter si, ĉiam per priflarado kaj turniĝado, kapjesado kaj rikanado kaj skuado kaj turnado de la brake longaj oreloj. Se Dobbs kaj Kurtin prenus al si nur dum momento la tempon por foje atenti, kion kaj kiel la azenoj pensis pri la afero, ili certe estus ricevintaj imagon pri aŭtentika mondosaĝeco. Sed kiu tiom humiligus sin akcepti azenon kiel instrumastron?

„Mi haltas ĉi tie“, diris Dobbs subite. „Mi ja ne estas bruto, ke mi kuradas la tutan tagon seninterrompe antaŭen.“

„Tamen estas ja nur la tria, ulo“, respondis Kurtin.

Dobbs kriis kolere trans la azenojn: „Mi ja ne ordonis al vi, ke vi ekkampadu ĉi tie. Pro mi vi povos ekkuri kiel sago ĝis morgaŭ frue matene.“

„Ne ordonis, ĉu? Ĉu vi?“ blekis Kurtin malantaŭen. „Vi povas ordoni nenion al mi. Vi ja ne estas la ĉefo.“

„Ĉu eble vi? Diru do. Mi atendas nur aŭdi tion de vi.“

Dobbs fariĝis ruĝa en la vizaĝo.

„En ordo“, diris Kurtin iom pli trankvile, sed plu kun ĉagreno, „se vi ne povas plu - “

„Povas, ĉu? Povas, ĉu?“ kriis Dobbs. „Kun vi mi ankoraŭ povas vetkonkuri.“

„Jes ja, tio estas en ordo. Do, se vi ne volas iri plu, tiukaze ni blovu la haltosignalon kaj malŝarĝu ĉion kaj kampadu. Pro mi do, akceptite.“

„Ĉi tie ja estas akvo“, diris Dobbs, same fariĝante pli trankvila, „kiu sciu, ĉu ni vespere trovos akvon.“

Manĝado ĉiam pacigas, se oni ne parolas dum la manĝo pri la temo kostoj.

Ankaŭ en tiu kazo la manĝo efikis pacige, kvankam ĝi ne estis festmanĝo.

Ankaŭ tiufoje tosto estis dirita. Ankaŭ ĉifoje pri la alia.

Dobbs estis la parolanto de la vespero. Li diris: „Kion la olda knabo faras nun?“ Kaj dum tio li ne pensis pri li, sed pri si mem, pri siaj propraj interesoj. Kompreneble, unue la penso ja efektive estis ĉe Howard. Sed antaŭ ol li finis la frazon, fariĝis klare al li, ke io alia estis pli proksima al li ol Howard. Li rigardis transen al la pakaĵoj, kaj lia rigardo restadis certan tempon ĉe la pakaĵoj de Howard.

Kurtin rigardis same al la pakaĵoj. Sed li malĝuste interpretis la rigardon de la festparolanto. Ĉar li diris: „Ho, mi pensas, ke ni nun povos porti la tutan ŝipkargon glate kaj komplete en la dometon. Ni estas nun jam sufiĉe for de la monto. Tio estas nun tute nesupekta. Post du tagoj, se ni havos klaran rigardon de la altaĵo, ni jam povos vidi fumi la lokomotivon.“

Dobbs diris nenion pri tio. Li fikse gapis en la bivakfajron. Poste li rigardis transen, kie moviĝis la malhelaj ombroj de la paŝtantaj azenoj, kaj ĉar li ne denove fikse rigardis en la bivakfajron kaj ne volis observi denove la azenojn, lia rigardo denove direktiĝis al la pakaĵoj kaj kroĉiĝis je tiu de Howard.

Subite li puŝis Kurtinon per la pugno kaj laŭte ekridis. Lia ridado fariĝis glugla kaj singulta kaj brua.

Kurtin rigardis lin mirigite kaj konfuzite, iom li infektiĝis de la ridado, ridetis kaj ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ li volus serĉi la kaŭzon, kial Dobbs estis plezurigita kaj ride gaja.

Fine li demandis kun ridanta buŝo: „Viro, pri kio vi prope ridas tiom multe?“

„Aĥ, filo mia, filo mia“, diris Dobbs, elkrevante ridadon, „filo mia, tio estas ja tiom komika, tiom nedireble komika.“

„Kio estas komika?“

„Pripensu do, tiu azeno nomata viro donas al ni sian tutan bronzon. Ĉi tie en la sovaĝejo. Kaj ni povas tiel facile formarŝi kun ĝi. Neniu ventospiro plu restos de ni.

Kie li serĉu nin, tiu olda skeletulo?“

Kurtin ĉesigis sian rideton. „Mi ne komprenas vin, Dobbs“, li diris, „pri kio vi do parolas?“

Dobbs ridis kaj denove puŝis pugne Kurtinon: „Vi ne komprenas, ĉu? Blekŝafo, kie vi plenkreskiĝis?“

„Eĉ se tiel gajas, mi ne ne komprenas vin.“ Kurtin skuis la kapon.

„Kio ne kompreneblas? Ne kondutu tiom azenega. Ni ne postlasos spuron.“

Kurtin ne montris mienon, kvazaŭ li komprenus, kion Dobbs celis de li.

„Ni ne postlasos spuron“, klarigis Dobbs, „ni komplete surpakos ĉion kaj dividos la predon, kaj ĉiu iros sian vojon.“

„Mi nun ekkomprenas“, Kurtin kapjesis.

„Daŭris sufiĉe longan tempon“, diris Dobbs kaj frapis lin surŝultren. Kurtin ekstaris. Li paŝadis iom, poste li denove iris al la bivakfajro. Sed li ne sidiĝis, sed restadis staranta, kaj rigardis supren en la ĉielon. Poste li diris koncize kaj krude: „Se vi pensas, ke ni plifaciligu Howardon pri ties laboraĵo, se vi opinias tion - ?“

„Kion alian do? Kompreneble mi opinias tion kaj mi opinias tion serioze!“

„Nu, se vi opinias tion“, daŭrigis Kurtin, kvazaŭ li tute ne estus interrompita en sia frazo, „tiukaze mi ne akceptos tion. Mi ne estas de tia partio.“

„Ĉe l’ fino“, diris nun Dobbs dum li ekstaris kaj sin starigis tute proksime antaŭ la jam staranta Kurtin, „ĉe l’ fino mi ne bezonos vian permeson, se vi nepre volas scii tion. Vin mi ne demandos. Kaj se vi ne partoprenos, tiukaze tio estos damaĝo via. Tiukaze mi prenos la tutan nuksetan aron sola. Kaj vi povos viŝi vian muknazon, se vi havas viŝĉifonon. Ĉu vi komprenas tion?“

„Jes, tion mi nun komprenas.“ Kurtin ŝovis la manojn en la poŝojn kaj retroiris paŝon, por havi Dobbson ne tro proksime ĉe la korpo.

„Kaj nu, ĉu?“ demandis Dobbs krude. „Kion do?“

„Tiom longe, kiom estas mi ĉi tie, vi ricevos eĉ ne ereton de tio, kio apartenas al la oldulo. Mi subskribis lian notfolion.“

„Ankaŭ mi faris, sed mi fajfas pri tio. Tiu unue devus trovi nin. Tiukaze mi rakontus al li, ke banditoj forprenis ĝin de ni. Tio estas klara kiel diamanto.“

Kurtin parolis celkonscie plu. „Mi subskribis la notfolion kaj mi promesis al li, ke mi transdonos ĉion ĝuste kun vi aŭ sen vi. Ne estas sole pro la notfolio kaj pro mia subskribo kaj pro mia promeso. Oni promesas tiom da aferoj en la vivo, kaj oni subskribas tiom ofte en la vivo, se oni volus plenumi ĉion ĉi, oni ne plu havus tempon por vivi. Tio do ne estas la kaŭzo. Estas io alia. Li ne ŝtelis ĝin, li ne ie kolektis ĝin permane, li ne gajnis ĝin en la loterio aŭ je borso aŭ en la Monte Bank. Li akiris ĝin fidele kaj streĉe per honesta laboro. Mi kutime respektas nenion. Sed tion mi respektas. Kaj tio estas tio, kion iu fidele kaj streĉe perlaboris per siaj manoj.“

Dobbs mangestis malestime: „Lasu la bolŝevistajn ideojn ie aliloke. Per tio vi povas nutri viajn kokinojn. Tiujn ideojn mi konas parkere.“

„Tio havas neniun rilaton al bolŝevistoj, respondis Kurtin.

„Ja eble povas esti, ke tio estas la intenco de la bolŝevistoj aŭ komunistoj respektigi la laborsalajron al ĉiuj nelaboristoj, kiuj jam havas la monon, por ke oni donu al la laboristo la salajron, kiun li efektive meritas, kaj ke oni ne tiru ĝin per ĉiuj eblaj ĉirkaŭ- kaj ŝteliraj vojoj denove el la monujo, kaj por tio entreprenas aferojn, kiuj tute ne interesas la laboriston. Sed tio estas skribita sur alia folio. Tion ili povas trakti inter si. Mi ne havas rilaton al tio. Kaj nun koncize kaj klare, knabo: Tiom longe, kiom mi estas en la vico aŭ proksime de la vico, vi ne tuŝos eĉ grajneton de tio, kio apartenas al la oldulo. Ties bronzon vi ne tuŝos, tiom longe, kiom mi staras sur miaj du piedoj. Nun vi scias tion.“

Kurtin sidiĝis, prenis sian pipon kaj komencis ŝtopi ĝin.

Li penis aspekti trankvila.

Dobbs staris plu kaj rigardis Kurtinon fremde. Poste li laŭte kaj moke ekridis: „Vi pravas, filo mia, nun mi scias ĝin. Nun mi scias, kion vi intencas. Mi sciis tion jam delonge.“

„Kion vi sciis jam delonge?“ demandis Kurtin sen rigardi supren.

„Ke vi havas tion mem en la senco hodiaŭ aŭ morgaŭ en la nokto mortpafi min, enterigi min kiel mortintan hundon, kaj tiam foriĝos kun la pakaĵoj de Howard kaj kun miaj kaj subridos, ĉar ni estis tiaj stultaj ŝtipkapuloj.“

Kurtin sinkigis la pipon, kiun li ĝuste volis ekbruligi kaj rigardis supren. Liaj okuloj estis vaste malfermitaj, sed ili estis kavaj kaj malplenaj. Kontraŭ tiu akuzo li perdis la kapablon doni esprimon al siaj okuloj. Je tiu ago, pri kiu li estis ĵus suspektata, li pensis neniam. Li efektive ne rigardis sin honorinda modelhomo. Li ja sciis kapti la okazon, se io estis kaptebla, kaj de konsciencriproĉoj li ne lasis turmenti sin. La riĉaj naftomagnatoj, la ŝtalreĝoj, la gigantoj de la fervojo ne povus esti tio, kio ili estas, se ili lasus influi sin de la tielnomata konscienco. Kial li, la malgrandulo, la etulo, havu pli noblan kaj pli fajnan konsciencon ol tiuj, kiu estis nomataj la steloj de la nacio, kaj kiujn gazetoj, ĵurnaloj kaj legolibroj prezentis kiel la grandaj ekzemploj pri agoforto, volforto kaj sukceso? Sed tio, kion Dobbs pensis ebla pri li, tio estis la plej fia ago, kiun li povis imagi. Eble li ne trovus la agon tiom fia, se li mem estus havinta la ideon. Sed ĉar ĝi estis metita de Dobbs tiel malice kaj naŭzige kvazaŭ per klabo al la kapo de Dobbs, li trovis ĝin tiel fiega ago kiel neniun, pri kiu li iam aŭskultis. Ĉar per tio, ke Dobbs pensis lin kapabla pri tiu ago, li ekkonis per unu fojo la senliman fiecon kaj malicon de Dobbs. Kiel li povis pensi ion tian pri iu? Ja nur tial, ĉar li mem intencis fari. Sed se li intencis fari tion, Kurtin fakte estis jam morta viro. Dobbs ja ne hezitus murdi lin por posedi la tutan havaĵon. Kaj tiu konscio, ke nun temas pri sia vivo, estis la kaŭzo, ke ĉiu esprimo en siaj okuloj estingiĝis. Li vidis la danĝeron kaj ne povis eviti ĝin.

Li estis tiel senhelpa, tiel senhelpa, kiel homo malofte povas esti. Ja kiel li povus gardi sin kontraŭ Dobbs? Kvar aŭ kvin tagojn ili ankoraŭ devos migri. Solaj, eĉ, se ili trovus iun, tio ne sekurigus lin. Dobbs devus nur alludi al la homoj, kiujn ili renkontus, kio enspezeblus, kaj ili tuj estus je lia flanko. Kaj se ili ne renkontus iun, des pli bone por Dobbs. Unu nokton Kurtin certe povus pasigi sen dormo kaj protekti sian haŭton, sed en la sekva nokto li dormus des pli firme. Dobbs tiukaze eĉ ne devus disipi kuglon. Li povus firmligi lin, bati lin sur la kapon kaj enfosigi lin. Eĉ la baton li povus ŝpari.

Tiukaze ekzistus nur unu elirvojo. Kurtin devus fari tion je Dobbs, kion Dobbs intencas fari je Kurtin. Alia savo ne eblus. Voru aŭ vi estos vorita. Alia leĝo ne estas.

Lian bronzon mi tute ne volus havi, pensis Kurtin, sed mi devos forigi lin. La oldulo ricevos sian parton, mi retenos mian, kaj tiun de la fripono mi enfosigos. Je li mi ne volus riĉigi min. Sed mia vivo same tiom valoras kiom lia.

Lia mano kun la pipo ripozis sur lia sino. Lia dekstra mano kuŝis sur genuo de li. Nun li tiris la dekstran manon lante al si kaj lasis ŝin gliti malantaŭen al la koksa poŝo.

Sed en la sama momento Dobbs jam tenis la revolveron supre.

„Unu movon, knabo“, li vokis, „kaj mi ekpafos.“

Kurtin tenis la manojn trankvilaj.

„Supren ilin“, diris Dobbs.

Kurte etendis la brakojn supren.

„Mi ja tute ĝuste supozis tion“, diris Dobbs moke, „mistifiki min per longa parolaĉo, tio je mi ne sukcesos.“

Dobbs venis pli proksimen: „Ekstaru!“ li diris.

Kurtin ne parolis vorton. Li paliĝis. Kiam li staris, Dobbs tute proksimiĝis, iris ĉirkaŭ li kaj ŝovis la fingrojn en la revolverpoŝon de Kurtin por malarmigi lin.

Subite Kurtin turniĝis per unu movo. Dobbs pafis. Sed pro la neatendita movo de Kurtin, la kuglo ne trafis la celon, kaj antaŭ ol Dobbs povis ekpafi duan fojon, Kurtin kroĉis pugnon al lia mentono, kio ĵetis Dobbson teren. Kurtin tuj ĵetiĝis sur lin kaj perforte forprenis de li la revolveron. Poste li saltis supren kaj retroiris kelkjajn paŝojn.

„La kartoj estas nun alie miksitaj, Dobbs“, li diris.

„Mi vidas tion“, rediris Dobbs. Li rektiĝis, sed restadis kaŭranta sur la tero.

„Mi nun volas diri al vi, ke vi tute malpravas“, opiniis Kurtin. „Mi pensis eĉ ne momenton pri tio forpreni ion de vi aŭ eĉ forigi vin.“

„Tion vi povas nun facile rakonti al mi. Sed, se vi estas tia bona pia infano, kiel vi asertas, tiukaze redonu mian kanonon.“

Kurtin ridis: „Tion mi prefere lasu, ĉu? Ĝi ne estas ludilo; „Komprenite“, respondis Dobbs koncize kaj iris al la bivakfajro.

Kurtin tiris la kartoĉojn el la revolero de Dobbs kaj ŝovis ilin en poŝon. Poste li pesis la armilon dum certa tempo permane. Li volis ĝin transdoni al Dobbs, kaj Dobbs ankaŭ jam etendis la brakojn, sed li rekonsciiĝis kaj ŝovis ankaŭ tiun revolveron en pantalonpoŝon, tiam ankaŭ li sidiĝis al la fajro, sed atentis pri tio, ke li havu sufiĉe da loko por eviti neatenditan atakon de Dobbs.

Nun li eligis sian kurtan pipon kaj bruligis la tabakon. Dobbs tute ne parolis, kaj Kurtin havis sufiĉe da okazo okupiĝi pri siaj pensoj.

Li neniel pli bonŝancis ol duonon de horo pli frue. Li ne povis observi Dobbson kvar tagojn kaj kvar noktojn. Fine li endormiĝus kaj Dobbs subigus lin. Dobbs ne montros kompaton. Li estas ja nun konvinkita, ke li ĝuste supozis tion, ke li agos en nepra bezono, se li forigos Kurtinon. Nur unu el ili povos transvivi. Ambaŭ preskaŭ freneziĝus pro timo kaj trolaciĝo. Kiu ekdormos, tiu estos la viktimo  de la alia.

„Ĉu ni disiĝu morgaŭ matene au hodiaŭ en la nokto kaj ĉiu iros sian propran vojon?“ fine demandis Kurtin.

„Tio plaĉus al vi.“

„Kial plaĉus?“

Dobbs moke ekridis. „Min kapti de malantaŭe? Ĉu ne? Aŭ sendi banditojn al mia nuko, ĉu?“

„Tiukaze do, se vi pensas tion“, diris Kurtin, „tiukaze mi ne scias, kiel ni disiĝu? Jen mi devos firmligi vin. Tagojn kaj noktojn.“

„Jes, tion vi devos fari. Do, venu al mi kaj ligu min, mi partoprenas.“

Dobbs pravis. Tio ne estus simpla afero firmligi lin. Tio povus facile konduki al tio, ke la kartoj denove estus interŝanĝitaj. Kaj tio tiukaze estus la lasta fojo. Dobbs estis tiu, kiu korpe kaj mense estis pli forta, kiu kaptas okazon pli senrespekte. Pro la fortikeco de sia memkonscio li estis la pli forta el ambaŭ. La senrespektulo transvivas la hezitulon. Tiuj, kiuj fidas pli al rapida ago ol al trankvila zorgema pripensado aŭ taksado, estas la konkeruloj. Sed la aliaj estas la venkontoj kaj iĝos la posedantoj. Sed ĉimomente temis nur pri la konkerado, ĉar la sekureco de la propra vivo ekskluzive dependis de la malrespekta subigo kaj neniigo de la alia. Kurtin havis la potencon, sed li timis uzi ĝin. Li estis politikisto, sed ne kreanto. Male al tio Dobbs povis disipi, sed ne konstrui; li povis neniigi, sed ne detrui. Kaj tial li ankaŭ ne estis kreanto, ĉar la kreanto povas disipi kaj detrui.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.