La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORO DE LA SIERRA MADRE

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XXIII

Ankoraŭ en la nokto ili ŝarĝis la pakaĵojn sur la azenojn kaj marŝis plu. Posttagmeze ili alvenis en vilaĝon, kaj ili demandis indiĝenon, kiun ili trovis antaŭ ties domo, ĉu li scias iun, kiu aĉetus azenojn, ĉar ili havas la intencon vendi kelkajn el la azenoj, ĉar ili ne povas utiligi ilin. La indiĝeno rigardis la azenojn, ĉirkauiris ilin, rigardis pro la brulmarkoj, poste li rigardis la pakaĵojn mem, kaj tiam rigardis - sen frapi atenton - sur la pantalonojn de Miguel kaj sur la pantalon de Angel, kvazaŭ li havus la intencon aĉeti ĉion tion. Fine li diris: „Mi ne povas aĉeti azenojn, mi nun ne havas monon. Sed mia onklo, li eble aĉetos la azenojn. Li havas ankaŭ sufiĉe da mono por tio, mi ne havas monon. Mi volas konduki vin al mia onklo kaj kun tiu vi povos intertrakti.“

Tio iris ja glite-glate, pensis la tri friponoj, ĉar kutime oni povas iri en ses diversajn indiĝenajn lokojn antaŭ ol oni trovos iun, kiu aĉetas azenon. Plej ofte la homoj ja ne havas monon, kaj eĉ nur peso estas granda sumo por ili.

Post kelkaj centoj da paŝoj ili venis al la domo de la onklo. La domo estis, laŭ la plej multaj aliaj domoj, konstruita el  sekigitaj argilotegoloj kaj kovrita per herboj. Ĝi troviĝis ĉe la granda vilaĝoplaco, kie estas entreprenataj la foiro, la solenaĵoj por la sendependeco, la festoj por la rememoro pri la revolucio kaj la politikaj kunvenoj. En la mezo de la placo estis starigita modesta pavilono, kie kutime la muziko estas ludata, se okazas iu publika festeco, kaj kie ankaŭ la parolistoj devas starigi sin, se ili volas fari paroladon. De tiu pavilono parolis ankaŭ la gvidantoj de la sanecaj komisionoj, kiam ili alvenis kamparen por instrui la indiĝenan loĝantaron pri sanceflego kaj infanoprizorgado. La laborista registaro sur tiuj ĉi terenoj atingis pli suikcesajn rezultojn ol ĉiuj registaroj ekde la alveno de la unuaj hispanoj kune.

La indiĝeno iris en la domon de sia onklo, por paroli kun li pri la aĉetado de la azenoj. Ne daŭris longan tempon ĝis kiam elvenis la onklo kaj iris renkonte al la tri stratrabistoj, kiuj sin kaŭris en la ombro de la arboj starantaj proksime de la domo.

La onklo estis jam ne juna kaj grizharara, sed fortika kaj tendena. Lia kuprokolora vizaĝo estis glata kaj liaj nigraj okuloj brilis tiel, kiel tiuj de knabo. Lia faskita hararo estis sufiĉe longa kaj je la flankoj kombita malantaŭen. Li iris tre rekte kaj lante renkonte al la viroj. Li salutis kaj tiam tuj paŝis al la azenoj por kontroli ilin.

„Tre altkvaliaj azenoj, sinjoro“, diris Miguel, „tre altkvalitaj, verdad, tiujn vi ne povus aĉeti pli altkvalite sur la foirplaco en Durango.“

„Tio estas vera“, diris la onklo, „estas bonaj azenoj. Kompreneble iom lacigitaj pro laboro kaj iom malsataj. Vi do faris longan vojaĝon, ĉu?“

„Ho, ne tiom longe, apenaŭ du tagojn“, enmiksiĝis Ignacio.

Miguel puŝis lin en la ripojn kaj diris: „Jen mia amiko ĉi tie ne tute diris la veron. Estas vere, ke ni marŝis nur du tagojn de la lasta ripoza tago. Sed en vero ni vojaĝas jam kelkajn semajnojn.“

„Tiukaze ne estas miraklo, ke la azenoj estas iom lacigitaj. Sed ni certe refortigos ilin per nutraĵoj.“ Kiam li diris tion, li rigardis la ulojn pli precize. Iliajn vestaĵojn kaj iliajn kanajlajn vizaĝojn. Sed li ne montris tion, ke li observas ilin, pli li ŝajnigis, kvazaŭ li rigardus ilin nur tute senpripenseme, dum lia menso okupiĝas pri la aĉeto kaj la ciferoj.

„Kiom ili do kostu?“ li demandis nun, pli observante la ulojn.

„Ho, mi pensas“, diris Miguel ridetante kaj kliniĝinte la kapon konfideme, „mi pensas, ke dek du pesoj ne estas tro granda prezo.“

„Ĉu por ĉiuj“, demandis la onklo ŝajne tute naive.

Miguel laŭte elridis, kvazaŭ li aŭdus bonan ŝercon: „Sed kompreneble ne por ĉiuj. Mi opiniis, ke dekdu pesoj por ĉiu.“

„Tio estas tre alta prezo“, diris nun la onklo negociste, „por tio mi povus aĉeti ilin ankaŭ sur la foirplaco en Durango.“

„Kiu sciu?“ respondis Miguel. „Tie ili multe pli kostas, dekkvin aŭ eĉ dudek pesojn. Sed tiam vi ankoraŭ devos peli ilin hejmen.“

„Ĝuste“, kapjesis la onklo, „sed tiukaze ili ankaŭ jam sur la vojaĝo enspezigas monon. Tiukaze mi povus surpaki varojn sur la azenojn kaj transporti ilin hejmen.“

Miguel ekridis larĝvizage: „Mi vidas, ke mi havas prudentan negocistan partneron antaŭ mi, kaj tiukaze ni ne tiom obstinu pri nia prezo. Mia lasta, mia vere lasta vorto - jen vi kaptos la okazon, mia lastfina vorto estas naŭ pesoj por ĉiu unuopa azeno. Mi scias, ke ankaŭ vi ne havas tro da mono. Kaj ni havis ĉijare longan sezonon de sekeco.“

„Naŭ pesojn“, diris la onklo trankvile, „tion mi ne povas pagi. Kvar pesojn, kaj eĉ ne centavon pli.“

„Diru do kvin, kaj la azenoj estos ĉiuj via propraĵo“, diris Miguel kaj ŝovis la manojn en la pantalonpoŝojn, kvazaŭ li jam havus la monon en la sako.

„Kvar pesoj estas mia oferto“, diris la onklo trankvile.

„Vi tiras la haŭton trans miajn orelojn, sinjoro, sed en ordo, mi certe ne volas fariĝi benita, kaj blinda mi estu morgaŭ matene, se mi ne donacos en vero la azenojn al vi por tia prezo.“ Tion diris Miguel kaj rigardis ĉe tio laŭvice de la onklo ĝis la nevo kaj poste al la du aliaj veprorabistoj. Tiuj kapjesis kaj malgaje mienis por alludi, ke ili ĝuste fordonis sian lastan ĉemizon por nenio.

La onklo kapjesis nun simile, sed per gesto, kvazaŭ li jam hieraŭ posttagmeze estus sciinta, ke li aĉetos azenojn hodiaŭ por po kvar pesoj.

Li iris ree al la azenoj kaj diris poste: „Ĉu vi volas porti do la pakaĵojn plu sur viaj dorsoj?“

„Ja, prave, la pakaĵoj“, diris Miguel perpleksa kaj rigardis al siaj du kunuloj; sed ĉifoje ne tiom fanfaronema kiel li faris tion kutime, sed tiel, kvazaŭ li volus petegi ilin pri ruza respondo aŭ konsilo.

Ignacio komprenis la rigardon kaj diris: „Ankaŭ la pakaĵojn ni volas vendi. Ni volas veturi plu per trajno.“

„Jen la vero“, Miguel nun laŭ tio konsentis, „ankaŭ tiujn ni vendos. Tio estis nia intenco.“

En vero ili tute forgesis la pakaĵojn dum la vendo de la azenoj.

„Kion vi havas tie en la pakaĵoj?“ demandis la onklo denove proksimiĝante al la azenoj kaj puŝis per pugno en pakaĵon.

„Felojn“, diris Miguel, „bonajn felojn. Ankaŭ niajn gamelojn kaj krome ilaron. La fusilon vi ja apenaŭ povus pagi al ni, tio estus tro multekosta.“

„Nu, kiuj iloj?“ demandis la onklo.

„La iloj estas diversspecaj“, respondis Miguel, „estas ŝpatoj kaj pioĉoj kaj ferrompiloj kaj tiaj plu.“

„Kiel vi havigis tiajn ilojn?“ demandis la onklo ŝajne tute preterire, tiel, kvazaŭ li volus nur daŭrigi la interparoladon.

„Ho - la iloj - tio estas - “, Miguel fariĝis subite necerta. Li sentis maloportunecon kaj devis gluti kelkfoje. Pri tia demando li ne estis preparita.

Tiam Ignacio subite enmiksiĝis: „Ni laboris ja ĉe usona minasocio, de tie ni ja ĵus venis.“

„Jes ja, tiel estas“, diris Miguel nun rapide kaj ĵetis dankeman rigardon al Ignacio transen.

Li intencis neniam forgesi tiun helposervon al Ignacio.

„Tiukaze vi do ŝtelis la ilaron ĉe la minasocio, ĉu?“ diris seke la onklo.

Miguel ridis konfideme kaj okulumis al la onklo, kvazaŭ li estus en ligo kun li. „Ne ĝuste ŝtelis“, li diris, „ŝtelado ne estas nia afero, ni nur ne redonis la ilaron, kiam ni faris nian lastan skipon. Tion neniu povas nomi ŝtelado. Ni ja ne volas havi multon, eble du pesojn por ĉiuj iloj. Nur tial, ke ni ne devos porti ilin ĝis la trajnstacio.“

„Mi kompreneble ne povas aĉeti ĉiujn azenojn“, diris nun la onklo lante. „Tiom da azenoj mi tute ne bezonas. Sed mi kunvokos la ceterajn enloĝantojn. Ĉiu havas iom da mono, kaj tial mi povas promesi al vi, ke vi facile liberiĝos de la azenoj kaj ankaŭ de la ceteraj aĵoj. Mi faros tion kiel eble plej sukcese, sidiĝu. Ĉu vi volas havi akvon aŭ pakaĵon da cigaredoj?“

Poste Angel iris en la domon kaj elvenis kun kruĉo da akvo kaj kun pakaĵeto Supremos.

La onklo parolis kun sia nevo, kaj la nevo ekiris por kunvoki la virojn de la vilaĝo.

La viroj venis. Olduloj kaj junuloj. Ili venis unuope aŭ duope. Kelkaj portis sian maĉeton en la zono. Aliaj permane. Aliaj portis nenion. Ili ĉiuj iris unue en la domon de la onklo kaj interparolis kun li. Poste ili elvenis, rigardis la azenojn tre detale kaj observis poste ankaŭ la tri fremdulojn. Ili rigardis la vendantojn eble eĉ pli detale ol la azenojn, sed ili faris tion multe malpli okulfrape ol ĉe la azenoj. La fremduloj ne rimarkis, ke oni rigardis ilin tiel precize. Ili supozis tion la kutima scivolemo de la indiĝena kampara loĝantaro.

Post kelke da tempo ankaŭ la edzinoj de la viroj lante proksimiĝis, iom timeme kaj ŝtelire. Ili ĉiuj kunportis siajn infanojn. Kelkaj inoj portis la infanojn en tukoj plektitaj sur la dorso. Aliaj portis ilin sur brako. La infanoj kapablaj iri, kuris ĉirkaŭ siaj patrinoj kiel kokidoj ĉirkaŭ kokinon.

Fine la viroj ŝajne ĉiuj kolektiĝis; ĉar venis neniu plu. Nur unuopaj inoj proksimiĝis ankoraŭ lante al la domo. La onklo elpaŝis nun. Ĉiuj tiuj viroj, kiuj ĝis laste estis kun li en la domo, sekvis lin. Ili formis densan grupon. Sed aliaj, kiuj jam elvenis antaŭe kaj rigardis la azenojn, haltis inter la azenoj. Tial la stratrabistoj, kio ne frapis la atenton, estis ĉirkaŭfermitaj sen rimarki tion. Kien ajn ili turnus, la reirvojo estus barita al ili. Kaj tamen tio aspektis tute nature, ĉar la viroj estis ja tie por elserĉi la azenojn.

„La prezo ne estus tro alta“, diris la onklo, „ni ja nur miras ĉiuj tre pri tio, ke vi povas vendi tiajn bonajn azenojn tiom malkare.“

Miguel larĝigis ridadon kaj diris: „Vidu, sinjoro, ni simple bezonas monon. Tiel estas. Kaj tial ni devas vendi ilin.

„Ĉu la azenoj havas brulmarkojn?“ demandis nun la onklo tute preterire.

„Kompreneble“, diris Miguel, „ĉiu havas brulmarkon.“ Li returniĝis por rigardi al la azenoj, por ekkoni la brulmarkojn. Sed la viroj tiel kaŝis la azenojn, ke neniu el la veprorabistoj povis vidi brulmarkon.

„Kiun brulmarkon la azenoj do havas?“ demandis nun la onklo.

Miguel komencis senti sin tre maloportuna. Kaj liaj amikoj komencis turniĝi kaj barakti por vidi la brulmarkon. Sed la indiĝenoj ŝajne hazarde urĝis ilin pli kaj pli malproksimen de la azenoj.

La onklo rigardis Miguelon malparence. Kaj Miguel sentis sin pli kaj pli malagrabla. Li sentis, ke io proksimiĝas al li, kio povus farĝi decida por lia estonteca vivo. Kiam la onklo, sen ripeti sian demandon, plu tiel strange rigardis al lia vizaĝo, Miguel sciis, ke li devos respondi tiun demandon.

Li iom hezitumis kaj penis eligi vortojn, kaj tiam li diris: „La brulmarko - ja, la brulmarko, tio estas ringo kun suba strio.“

La onklo vokis transen al la viroj starantaj ĉe la azenoj kaj demandis: „Ĉu tio estas la brulmarko, hombres ?“

„Ne“, ili revokis.

„Mi eraris“, diris Miguel; „la brulmarko estas ringo kun kruco sur tio.“

La viroj diris: „Tio ne estas la brulmarko.“

„Mi estas tute konfuzita“, diris nun Miguel proksime al renversiĝo, „la brulmarko estas kompreneble kruco kun ringo cirkaŭ la kruco.“

„Ĉu tio estas vera?“ demandis la onklo.

„Ne“, diris la viroj, „tio estas malĝusta.“

„Vi ja rakontis al mi“, diris nun la onklo trankvile, „ke la azenoj estas viaj.“

„Efektive, ili estas niaj“, Ignacio ekvokis impertinente.

„Sed neniu el vi scias la brulmarkon, tio estas stranga.“

„Tion ni ne priatentis“, diris Miguel kaj provis mieni malŝate.

„Ĉu vi iam vidis“, demandis nun la onklo, sin turnante al ĉiuj viroj ĉeestantaj, „kiam ajn viron, kiu posedas azenon aŭ iun ajn alian bruton, kaj ne scias ĉiun unuopan brulmarkon, eĉ se la brulmarkoj estus diversaj kaj la bruto venus el malsamaj bredoj?“ La viroj ĉiuj ridis kaj diris nenion.

„Mi scias“, diris la onklo, „de kie estas la azenoj.“

Miguel rigardis ĉirkaŭe al siaj kunuloj, kaj tiuj rigardis al ĉiuj flankoj por vidi, ĉu ankoraŭ troviĝus truo, tra kiu ili povus fuĝi, tuj kiam komenciĝos la sekva frazo.

„Estas la azenoj de sinjorino Rafaela Motilina en Avino, la vidvino de sinjoro Pedro Leon. Mi konas lian brulmarkon. Estas la litero L kaj la litero P retroiranta de la strio de la litero L. Ĉu tio estas ĝusta, hombres,“ vokis la onklo.

Kaj la viroj, kiuj staris ĉe la azenoj, ekvokis: „Tio estas ĝusta. Tio estas la brulmarko.“

La onklo rigardis la rondon kaj vokis: „Porfirio, venu ĉi tien.“ Indiĝeno venis proksimen kaj starigis sin flanke de li.

Nun la onklo diris: „Mia nomo estas Alberto Escalona. Mi estas la alkaldo de la loko ĉi tie, laŭorde elektita en baloto kaj konfirmita de la guberniestro. Tiu viro ĉi tie, Porfirio, estas la policano de la loko.“

Estas la diverseco de la landoj kaj de la klimato, la diverseco de la homoj, ilia eduko kaj individuaj influoj kaj ankoraŭ multaj pliaj aferoj, al kiuj ili submetiĝas. En ĉiu kazo estas tiel: Se en meza Eŭropo iu prezentiĝas kun sia titolo, li havas la intencon veki en sia antaŭulo hororigan senton, tiun de respekto, kaj li atendas, ke lia antaŭulo ege emociita de la impona okazaĵo kaj de la travivaĵo, respektoplene kliniĝos kaj ekde tiu momento ne rifuzos la necesan respekton al la portanto de la titolo. Sed ĉi tie, sur tiu ĉi kontinento titolo validas nenion. Kaj nomo ne multon. Sed la personeco mem ĉion. Neniu kliniĝas, aŭ nur en esceptaj okazoj antaŭ damo, kaj tiu, kiu dirus pri prezidanto Lia Ekscelenco, efikus same tiel ridinda kiel la prezidanto, kiu lasus alparoli sin per Via Ekscelenco. La prezidanto estas multe pli malofte alparolata kiel Mr. President aŭ kiel sinjoro Prezidanto ol pli ofte kaj fakte laŭregule ĉiam Mr Coolidge aŭ Senor Calles. Kaj tiu, kiu havas iun rilaton al li, skuas lian salutmanon, se li venas kaj se li foriras kaj parolas kun li same tiel, kvazaŭ li estus ĉerpinta per kulero kun li el la sama pelvo dum sia tuta vivo. Tion la nove gladitaj cilindroĉapelaj prezidantoj de la freŝe kuiritaj eŭropaj respublikoj ankoraŭ devos lerni. Ĉar la eŭropaj prezidantoj ankoraŭ nun havas kiel ekzemplodona modelo la absolutajn reĝojn, dum la prezidantoj ĉi tie ne elektas ekzemplodonajn modelojn, sed se ili bezonas modelon, sin mem elektas kiel modelon kaj ĝuste tial montriĝas kiel homoj tiaj, kiaj ĉiuj aliaj homoj de lando. Kaj se ĉi tie iu diras: Nia prezidanto estas granda bovo!“ jen la prezidanto ne ĵetas lin por kelkaj monatoj en prizonon, sed, se li aŭdas pri tio, li diras al si aŭ al siaj amikoj: „Tiu viro scias pli pri mi ol mi mem. Li ŝajne estas prudenta viro.“

Sed, se tie iu prezentas sin kun sia titolo kaj diras: „Mi estas la urbestro de la vilaĝo kaj tiu tie estas la policprezidanto“, tiukaze signifas ion tute alian ol en Eŭropo.

La tri strataj embuskuloj tuj sciis, kion tio signifas, kaj ke nun, post kiam la titoloj estas diritaj, la manskuado havos definitivan finon. Ili surseliĝis kaj provis foriĝi sen kunpreni siajn azenojn. Ili nun estus vendintaj ĉiujn azenojn por unu peso, ili bonvoleme estus donacintaj ilin, se ili nur povus forlasi la vilaĝon. Sed nun oni klare ekkoneble firmtenis ilin.

Miguel provis eltiri sian revolveron. Sed li trovis la revolveringon malplena. Pro sia ekscitiĝo li tute ne rimarkis, ke Porfirio jam transprenis tiun penon por li. La revolvero kompreneble ne tre utilus, ĉar ĝi ja ankoraŭ nun ne estis ŝarĝita.

Sed la homoj ne povis scii tion kaj ili eble estus permesintaj lian foriron, se li direktus la armilon al ili.

„Kion vi volas de ni?“ kriis Miguel.

„Ĝis nun nenion“, diris la alkaldo. „Ni nur miras, kial vi volas forlasi nin tiel rapide sen kunpreni viajn azenojn.“

„Ni povas kunpreni niajn azenojn aŭ ne, ni povas fari kun niaj azenoj tion, kio ajn plaĉas al ni“, vokis Miguel kolere.

„Kun viaj azenoj, jes ja, sed ili ne estas viaj azenoj. Mi konas la rakonton de tiuj azenoj. Sinjorino Motilina vendis tiujn azenojn antaŭ dek aŭ dek unu monatoj al tri usonanoj, kiuj volis iri en la Sierra Madre por ĉasi. Mi konas la usonanojn.“

Miguel rikanis kaj diris: „Tio estas do tute prava. De tiuj tri usonanoj ni vendis la azenojn.“

„Por kiom da mono?“

„Dekdu pesojn por ĉiu azeno.“

„Kaj nun vi volas vendi ilin ĉi tie por kvar pesoj por besto? Vi estas malbonaj vendistoj.“

La indiĝenoj ridis.

„Vi rakontis ja al mi“, diris la alkaldo, „ke vi havas la azenojn jam dum tre longa tempo. Kiom longe do?“

Miguel pripensis certan tempon kaj poste diris: „Kvar monatojn.“ Venis en lian kapon, ke li diris, ke ili laboris en minasocio kaj faris longan vojaĝon.

La alkaldo diris seke: „Kvar monatojn, ĉu? Tio estas stranga historio. La usonanoj venis antaŭ malmultaj tagoj de tie el la montaro. En la vilaĝoj oni vidis ilin. Tiam ili havis ankoraŭ ĉiujn azenojn, kiujn vi aĉetis de ili antaŭ kvar monatoj.“

Miguel denove provis elturniĝi per sia konfidema rideto: „Por diri la veron, sinjoro, ni aĉetis azenojn antaŭ du tagoj, de tiuj usonanoj.“

„Tio estas jam pli verŝajna. Do, de la tri usonanoj vi aĉetis ilin, ĉu?“

„Jes.“

„Sed tio ne povas esti la tri usonanoj, ĉar mi scias, ke unu el la triopo estas sur la alia flanko de la Sierra Madre en vilaĝo, li estas kuracisto.“

„Estis nur unu usonano, de kiu ni aĉetis ilin.“ Miguel gratis sin survizaĝe kaj en la hararo.

„Kie vi do aĉetis la azenojn?“ demandis la alkaldo senpardoneme plu.

„En Durango.“

„Tio apenaŭ eblas“ diris la alkaldo. „La usonano ankoraŭ ne povis esti en Durango, kaj se li tie estis, vi ankoraŭ ne povus esti ĉi tie.“

„Ni tramarŝis la nokton.“

„Tio povas esti. Sed kial la usonano vendu ĝuste al vi la azenojn, se li jam estis en Durango, kie li estus trovinta sufiĉe da aĉetantoj, aliajn aĉetantojn.“

Nun Ignacio enmiksiĝis: „Kiel ni sciu do, kial li ĝuste al ni volis vendi la azenojn kaj ne al aliaj? Tio estis kaprico de li.“

„Tiukaze vi devus havi kvitancon, ĉu?“, diris la alkaldo, kvitancon kun la prezo kaj la brulmarko, aliokaze sinjorino Motilina ĉiutempe povus repostuli la azenojn, ĉar ŝia brulmarko estas enskribita.“

„Kvitancon li ne donis al ni“, respondis Miguel. „Li ne volis pagi la kvitancomarkon.“

„Tiujn malmultajn centavojn vi ja mem estus pagintaj, por havi pruvon por la aĉeto“, diris la alkaldo.

„Damnite“, kriis nun Miguel kaj minacis lin per ambaŭ pugnoj, „kion vi fakte volas de ni? Ni iras pace nian vojon kaj vi encirklas nin. Ni protestos ĉe la guberniestro pri vi, por ke oni eksigu vin, ĉu vi komprenas tion?“

„Tio estas ja efektive la limo de ĉio ebla.“ La alkaldo ridetis. „Vi alvenas ĉi tien en nian vilaĝon kaj volas vendi azenojn al ni. Ni volas aĉeti la azenojn kaj ankaŭ interkonsentiĝi pri la prezo. Tiukaze ni havas ja la rajton ekscii, de kie venas la azenoj. Aliokaze morgaŭ frue venos la soldatoj kaj diros, ke ni estas banditoj, ĉar ni forkondukis la azenojn de iliaj laŭrajtaj posedantoj kaj mortbatis la posedanton, kaj oni pafmortos nin.“

Miguel turnis sin al siaj amikoj kaj ĵetis rigardon al ili. Poste li diris: „Ni nun tute ne plu volas vendi la azenojn, eĉ ne por dek pesoj ĉiujn kune. Ni volas nun iri plu.“

„Sed la ilojn kaj la felojn vi ja povus vendi al ni, ĉu ne?“ demandis la alkaldo.

Miguel pripensis la aferon dum certa tempo. Kaj kiam li havis la ideon, ke la feloj kaj la ilaro ja ne havas brulmarkon, li diris: „En ordo, se vi volas havi la felojn kaj la ilaron - „Kion vi pensas?“ li diris, sin turniĝante al siaj amikoj.

„Ni konsentas pri tio“, ili diris. „Ni povas rezigni pri la aĴ°j-“

„Tio estas ja aĵoj viaj, ĉu?“ demandis la alkaldo.

„Kompreneble“, respondis Miguel.

„Kial la usonano ne vendis la felojn en Durango? Kial vi reportis la felojn ĉi tien? Vi ja ankaŭ ne portus akvon sur azenaj dorsoj en la riveron, ĉu?“

„La prezoj ne estis altaj en Durango, kaj ni volis atendi pli taŭgan tempon.“ Miguel komencis iom promeni tien kaj tien, laŭ la spaco, kiun la viroj lasis al li.

„Ĉu la usonano iris nuda al la trajnstacio?“ neatendite demandis la alkaldo.

„Kion vi opinias?“ Miguel paliĝis.

„Vi ja portas liajn botojn, kaj tiu tie surhavas liajn pantalonojn. Kial neniu el vi vestis sin per la ĉemizo, kiu ankoraŭ estas tute bonkvalita? Ĉiukaze estas tiel bona kiel nova, kompare al tiu ĉifono, kiun portas vi.“

Miguel silentis.

„Kial neniu prenis ĝin el vi?“ ripetis la alkaldo. „Mi povas diri tion al vi“, li daŭrigis, „kial neniu el vi volis vesti sin per ĝi.“

Nek Miguel nek unu el la du aliaj atendis plu, kion la alkaldo ankoraŭ diros. Per unu salto ĉiu el ili ĵetiĝis sur la virojn, kiuj estis plej proksimaj. Tio estis tiel supriziga por la viroj, ke ili ne sufiĉe rapide kaptis ilin. La uloj fuĝis kaj kuris sur la straton de la vilaĝo malsupren por atingi malfermitan terenon.

La alkaldo mansvingis kelkajn virojn, kaj malmultajn minutojn poste haste rapidis kvin uloj sur siaj ĉevaloj por atingi la fuĝintojn. Ili eĉ ne prenis la tempon por seli la ĉevalojn. Nur kapŝnurojn ili ĵetis sur la bestojn.

La veprorabistoj ne kapablis malproksimiĝi tre. La indiĝenoj atingis ilin antaŭ ol tiuj atingis la lastan domon de la vilaĝo. Oni ligis ilin al lazoj kaj rekondukis ilin al la placo de la vilaĝo.

„Ni nun serĉos la usonanon kaj demandos lin por kiu prezo li vendis la azenojn al vi, kaj kial li senvestigis sin ĝisnude, por donaci al vi siajn botojn kaj sian pantalonon. Ni kunportos lian ĉemizon, kiun neniu el vi volis havi.“ La alkaldo diris tion kun sciigema tono sen atendi respondon.

La ulojn oni nun firmligis kaj nun gardis ilin tri indiĝenoj, kiuj kaŭriĝis vid-alvide al ili, kun la maĉetoj sur siaj genuoj.

La viroj selis siajn ĉevalojn, metis tortiljojn en siajn bastujojn kaj ekrajdis. La alkaldo kaj Porfirio rajdis kun ili.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.