La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA TREZORO DE LA SIERRA MADREAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La vilaĝo, pri kiu la indiĝenoj parolis la pasintan vesperon, perpiede distancis do nur apenaŭ dudek minutojn. Ke tie estis alligita azeno kaj, ke tiu paŝtis sin, pruvis jam sufiĉe, ke vilaĝo ne estas malproksima. Sed ankaŭ povas esti, ke oni eraras, ĉar ĝi ankaŭ povas esti la azeno de lignohakisto aŭ de karbobruligisto.
En la vilaĝo ili ricevis ion por manĝi, fabojn, tortiljojn kaj teon el citronaj folioj. Malfrue posttagmeze ili alvenis en la unuan kampadejon. Dobbs iris tuj al la inspektisto, sed tiu ne havis okupon.
„Ĉu vi volas manĝi?“ demandis la inspektisto.
„Jes“, diris Dobbs. „Ni ankaŭ volonte tranoktiĝus ĉi tie, se tio eblus.“
„Certe troviĝos loko ankaŭ por tio“, diris la inspektisto kaj reiris en sian barakon, mangestinte al la kuireja barako.
La indiĝeno ne iris de la nuko de la du aliaj. Li kroĉis sin al ili, kvazaŭ li estus ligita kun ili. Kiam ili nun transiris al la kuirejo, la ĉina ĉefo de la kuirejo rigardis ilin, kaj poste li decidis, ke ili devu manĝi en la kuirejo. Estis pro la indiĝeno. Se Dobbs kaj Barber estus solaj, ili manĝus en la manĝoĉambro por la blankaj laboristoj. Kun la indiĝeno tio ne eblis, ĉar ili havis siajn proprajn kuirejajn barakojn.
„Ni devos skui la viron de nia nuko“, diris Dobbs maĉante. „Ni ja ne povos vagadi kun li tra ĉiuj ĉi kampadejoj, tio ne plu eblos tiel.“
„Morgaŭ matene ni forpelos lin hejmen“, rediris Barber, kiu ne volis fuŝi sian apetiton per farado de planoj.
Pli poste Dobbs kaj Barber iris al la laboristoj, por aŭskulti, kio okazas ĉi tie aŭ en la najbaraj kampadejoj.
„Nenio okazas“, diris longa svedo. „Troviĝis nur mortaj fontoj. Kvar havas salakvon, du havas sablon kaj ok havas nenion krom argilo. Ili malkonstruas ĉiujn. Ne necesas, ke vi iru plu. Pli sude oni denove boros. Sed tien vi ne povus iri de ĉi tie. Tiukaze vi devus iri trans Panuco aŭ vi povus iri ankaŭ trans Ebano, tiukaze vi alvenus en alian distrikton.“
Ili trovis dormejon en provizeja remizo sur malnovaj sakoj, kie ili estis sekuraj kontraŭ azenoj, kaj kie ili povis postdormi la dormon, kiun ili perdis pro la jaguaroj en la pasinta nokto.
Matene aldone havigeblis konciza matenmanĝo, kaj poste ili formarŝis.
„Do, antaŭ ol ni iros ankoraŭ al la du aliaj kampadejoj, kie eble io okazos, aŭ kie ni almenaŭ povos ricevi manĝon, ni devos mortigi la indianon“, diris Dobbs, kiam ili estis duonon da horo for de la kampadejo.
„Aŭskultu“, parolis Dobbs al la indiĝeno, „ni iros nun solaj. Ni ne plu bezonas vin.“
Timeme la indiĝeno rigardis supren kaj diris: „Sed, la jaguaroj, señor!“
„Tion vi mem devas intertrakti kun la jaguaroj“, nun enmiksiĝis Barber. „Ni volas denukigi vin.“
„Jes, tio pravas“, diris Dobbs, „kaj se vi ne libervole foriĝos, tiukaze ni tradraŝos vian felon kaj sufiĉe draste.“
Sendecide la indiĝeno staris. Li eĉ ne pensis pri tio peti aŭ persvadi ilin. La du aliaj diris, ke li foriĝu kaj tion li devis akcepti. Ĉu li komprenis, ke li estas molesta, ĉu li komprenis, ke la duopo efektive havas la rajton elekti vojaĝakompanon laŭplaĉe, ne fariĝis klara. Li staris tie kaj diris nenion.
Dobbs kaj Barber ekiris. Sed kiel forpuŝita hundo, kiu ne povas disiĝi de sia mastro, la indiĝeno sekvis ilin plu. Fideleco aŭ sindonemo aŭ iu simila sento ne kondukis lin. Li estis tute sobra materiisto. Li sciis, ke ambaŭ iris al la naftokampadejoj; li sciis, ke ambaŭ ĉiam ricevos ion por manĝi, kaj li sciis krome, ke tiukaze, se li kroĉas sin al ili, li neniam povos malsatmorti. Se li irus sola, li ricevus en neniu kampadejo eĉ nur paneron, apenaŭ de la propraj rasaj kunuloj, kiuj tie plu dekope laboris en ĉiu kampadejo. La timo pro la jaguaroj ne estis ludita. Al la kampadejoj li volis iri en ĉiu kazo, por demandi pro laboro; sed iri sola aŭ kun alia indiĝeno, li ne kuraĝis. Li konis la teruriĝojn pro la vepro kaj pro la ĝangalo pli bone ol la blankuloj.
Post kiam ambaŭ iris horon, Barber turniĝis kaj diris:
„Tie tiu bruna diablo tamen denove ŝteliras post ni.“
Dobbs prenis ŝtonojn kaj komencis bombardi la indiĝenon per ŝtonoj. Sed la indiĝeno lerte iris el la vojo de la ŝtonoj kaj nun nur iom pli distance postrestis, por ke li ne estu trafata, kiam Dobbs aŭ Barber subite levos ŝtonon kaj ekpafos ĝin al la indiĝeno.
„Tiun ni ne skuos de la nuko“, diris Barber. „Mi ne plu scias rimedon.“
„Ni mortbatu lin kiel malsanan katon“, diris Dobbs kolere, dum li prenis denove ŝtonon kaj svingante ĵetis ĝin al la indiĝeno.
Kaj efektive, kiam ili alvenis en la sekva kampadejo, la indiĝeno denove trotis kun ili en la kuirejan barakon kaj kunricevis sian porcion da manĝo. La inspektisto faris strangan vizaĝon, kiam li vidis posttroti la indiĝenon.
Dobbs kaj Barber rakontis al la inspektisto, ke la indiĝeno ĉiam iras post ili, sed la inspektisto tiris la ŝultrojn supren. Li ne sciis, kion li faru kun ambaŭ, kiuj migras kun indiĝeno tra la kampadejoj.
Ĉi tie en la kampadejo ambaŭ havis la indiĝenon bone kaptebla apud si, por sufiĉe draste tradraŝi lian felon. Sed ĉi tie ili ne povus fari tion. La inspektisto tuj ordonus forlasi la kampadejon al la triopo, se ili komencus tie pugnobatalon. Kaj nokte esti ekstere en la vepro, tio estis la lasta, kion Dobbs kaj Barber deziris.
Tiel okazis ankaŭ sekvamatene, la indiĝeno trotis ĉiam fidele post ili, ĉiam restante ekster ĵetdistanco kaj kontraŭ ĉio, kion ambaŭ diris, li estis tiom apatia, ke oni povis atingi nenion je li. Li firme kroĉis sin al ili.
Jen ambaŭ finfine decidiĝis. Tie en la kampadejoj laboro ja apenaŭ atendeblos, kaj tiel ili decidis reiri kiel eble plej rekte al la urbo. Estis la ununura eblo deskui la indiĝenon.
Malfrue posttagmeze ili alvenis en Villa Cuauhtemoc, kie ili estis renkontintaj la indiĝenon sur la strato al la kampoj. Li ne miris, ke la vojaĝo jam estas je la fino. Li kaŭriĝis denove sur sian lokon, kie li jam sidis antaŭ tri tagoj. Kaj tie li atendis novajn viktimojn, kiuj iros al la kampadejoj.
Dobbs kaj Barber iris je la sama vespero reen al la riverbordo. Transiĝi ili jam ne plu povis. Ili dormis sur la ĉi-tiea flanko d ela rivero sub larĝbranĉa arbo, kie ili krome renkontis tri aliajn dormogastojn, kiuj tie vivaĉis jam dum kvar semajnoj, ili dormis en la naturo kaj sub tiu arbo kaj ricevis siajn manĝojn de la cisternŝipoj. Jen tagoj malsatigaj jen tagoj grasigaj. Estis tagoj, kiam il ricevis sur la ŝipoj eĉ ne unu panmordaĵon kaj estis aliaj tagoj, kiam ili povis manĝi sur tri aŭ kvar ŝipoj je tagmanĝo kaj je vespermanĝo. Estis centprocenta loteria ludo.
Je la sekva mateno oni transveturigis ilin ambaŭ per la pramo al la urbo. En la malmultaj tagoj, dum kiuj ili forestis, en la urbo ŝanĝiĝis nenio. Ĉe la benko antaŭ la Imperial, antaŭ la manĝorestoracioj, kiujn frekventis la naftomagnatoj, vagadis ankoraŭ nun tute la samaj uloj, kiuj estis tie antaŭ du, tri, ses semajnoj kaj regurdis tie siajn dirojn.
Barber iris denove siajn proprajn vojojn, kaj Dobbs intertempe nur pri tio pli saĝiĝis, ke en la naftokampadejoj la laboro estas simile tiel rara kiel ĉi tie. Tiu sperto havis valoron. Oni ne devas riproĉi sin, ke oni ne ekkaptis ĉiun okazon, kiu ofertis sin, per ambaŭ manoj. Pli ol postkuri la laboron, kie ajn iu ekaperas, oni ne povas fari. En la naftokampoj estis neniu laboro kaj
Sed iumatene Dobbs ricevis okupon. Ŝarĝi maŝinpartojn. Estis streĉa laboro, kaj li ricevis nur tri pesojn ĉiutage, de kiuj ŝpareblis neniom. Post kvin tagoj ankaŭ tiu laboro estis finita. Li staris tiam iutage ĉe la pramo, kiu kondukas transen al la stacidomo por la trajno al Panuco. Tie alkuris kvin homoj, kiuj ŝajne devis tre rapidi.
Unu el ili, fortika magra viro, vidis Dobbson stari tie. Li haltis, diris vorton al sia akompananto kaj vokis tiam transen al Dobbs: „He, vi! Ĉu vi serĉas laboron?“
„Jes“, vokis Dobbs kaj proksimiĝis paŝon.
„Venu ĉi tien! Rapide! Mi havas laboron por vi, se vi ne timas laboron.“
Dobbs nun tre proksimiĝis.
„Mi transprenis kontrakton por ekipi kampadejon. Certa viro ne venis. Li havas aŭ febron aŭ malarion. Mi ne scias kaj ne povas atendi la bubon. Vi povas anstataŭi lin.“
„Bone, mi faros. Kion oni pagos?“ demandis Dobbs.
„Mi pagos ok dolarojn ĉiutage. La manĝo ne enestas.
Faras unu kaj okdek aŭ du, mi ankoraŭ ne scias. Ses dolaroj restos nete en via poŝo. He? Ĉu jes?“
„Mi kunvenos.“ Dobbs, kiu ankoraŭ antaŭ dek minutoj estus postkurinta kiel malsata kato laboron por nur du dolaroj ĉiutage, kondutis nun tiel, kvazaŭ li farus komplezon al la kontraktisto, se li kuniros.
„Sed tiukaze vi tuj devos kuniri, ĉi-momente“, diris nun la kontraktisto haste. „Tiel kiel vi staradas ĉi tie. Por la alportado de viaj havaĵoj ni ne havas tempon. La trajno al Panuco ekveturos post kvarono de horo, kaj ni ankoraŭ devos transiĝi la riveron. Do ek, ek! Rapide, ekkuru! Galopu!“
Li kaptis Dobbs-on ĉebrake kaj ŝiris lin kun si al la pramo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.