La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA TREZORO DE LA SIERRA MADREAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
„Nu, sed kial vi loĝas en la Cleveland-hotelo, kamarado?“ demandis Dobbs al Kurtin, kiam ili paŝis sur la straton kaj preterpromenis la Southern-hotelon. „Tie vi pagas ja almenaŭ tri pesojn ĉiunokte.“
„Kvar“, Kurtin respondis.
„Kunvenu do al la Oso Negro, kvindek centavojn“, konsilis Dobbs.
„Estas tie tro kota por mi kaj estas tie nur beachcombers kaj similaj friponoj“, diris Kurtin.
„Kiel vi volas. Se via mono elpĉerpiĝos, ankaŭ vi albordiĝos en la Oso Negro kiel ni ĉiuj. Mi ja mem ne devus loĝi tie. Sed mi volas kunteni miajn cendojn. Kiu sciu, kiam denove io ekfloros por mi. Krome mi iradas manĝi al la Chink, al la ĉino por kvindek centavoj, tiel kiel antaŭe.“
Ili venis al la angulo de la Plaza, kie estis la granda juvelomagazeno La Perla . Ili tie ekstaris kaj rigardis la belegaĵojn. Tie brilis oro kaj diamantoj. Diademo tie videblis por dekok mil pesoj. Ili diris nenion, rigardis nur la stokitajn trezorojn, pensis pri la valoro, kiu tie prezentiĝas kaj pensis pri la amaso da mono, kiun devas posedi kelkaj uloj ĉi tie en la urbo por povi aĉeti tiajn aĵojn.
Eble estis ĉi tio, kion ili vidis kunigitaj tie, kio foje deflankigis iliajn pensojn de la nafto. Ĉar tiu, kiu vivis tie, pensis nur pri nafto, pensis nur nafte, kaj pensis nur pri vivaj eblecoj, kiuj estas iel ligitaj kun la nafto. Ĉu oni laboris ĉu spekuladis, ĉiam temis pri nafto. Ili apogis sin per la dorso al la grandaj vitrotabuloj kaj rigardis kun enuo trans la Plaza-on, malantaŭ kiu estis videblaj la ŝipmastoj. Tio memoris ilin ambaŭ pri vojaĝoj, kaj ankaŭ pri tio, ke estas ankoraŭ aliaj landoj kaj aliaj akirofontoj ol tiuj, kiuj disponeblas en tiu urbo.
„Cetere, Kurtin, kion vi fakte intencas fari?“ demandis Dobbs post certa tempo. „Ĉiam staradi ĉi tie kaj atendadi ĝis oni tute hazarde ricevas ion, pri tio oni fine fariĝas sata. Estas ĉiam nur atendado kaj atendado. La mono pli kaj pli malpliiĝas, ĝis oni iutage havas neniom plu. Tiam la regurda fluto denove ekludos por almozpetadi tiujn, kiuj envenas el la borstacioj por tago aŭ nokto. Mi tute serioze meditas pri tio nun foje fari ion alian. Ĝuste nun estas tempo, tiom longe, kiom oni ankoraŭ havas monon. Se ĝi estas jam denove for, tiukaze oni staradas kaj ne povas moviĝi.“
„La sama demando okupas min nun jam je la tria fojo“, respondis Kurtin. „Mi scias, kiel tio estas kaj kiel tio iras. Sed mi havas eĉ ne unu ideon. Fosi oron, tio estus la ununura.“
„Jen vi diris ĝin“, Dobbs lin interrompis. „Pri tio ankaŭ mi ĝuste pensis. Estas finfine ne pli riska spekulado ol atendi laboron en la naftokampoj. Ekzistas ja apenaŭ plu regiono, kie atendas tiom da oro kaj tiom da arĝento por elskrapo, kiel en ĉi tiu regiono.“
„Ni iru tien transen kaj sidiĝu sur la benkon“, diris Kurtin. „Mi volas diri la sekvan al vi, mi venis ĉi tien ne pro nafto, sed pro oro“, rakontis nun Kurtin, post kiam ili sidiĝis. „Mi volis labori en la naftodistriktoj nur certan tempon, ĝis mi havos sufiĉe da mono sur la fingroj por prepari la orfosadon. Tio kostas sufiĉe da mono. Jen la vojaĝo, jen la ŝoveliloj, la hakiloj, patoj kaj la aliaj iloj. Krome oni devas ankaŭ povi vivi kvar ĝis ok monatojn, ĝis oni enspezas ion. Se fine prezentiĝos la finkalkulado, povas esti, ke oni perdis ĉion. Monon kaj penon, ĉar oni ne trovis ion.“
Dobbs atendis pri tio, ke Kurtin ankoraŭ parolas plu, sed Kurtin silentis, li ŝajne ne plu havis ion por diri.
Jen diris Dobbs: „La risko ne estas tiom granda. Ĉi tie pigrumi kaj atendi laboron, estas simile granda risko. Se oni bonŝancas, oni povas enspezi dum monato tricent dolarojn, eble eĉ pli da, dum ses, dek, dekok monatoj. Se oni malbonŝancas, oni ne trovas laboron, tiukaze oni same tiel perdas ĉion. Tiel glate la oro ja ne kuŝas montete, ke oni devas nur forskrapi kaj ensakigi ĝin. Ankaŭ tion mi scias. Sed se ne estas oro, tiukaze eble arĝento, kaj se ne arĝento, tiukaze estas eble kupro aŭ plumbo aŭ valoraj briliantoj. Kvankam oni ne povas mem ekspluati tian, oni ĉiam trovas kompanion, kiu foraĉetas la terpecon de oni, aŭ kiu akceptas onin kun favoraj partoj kiel kompanianon. Ĉiukaze mi foje bone pripensos tion.“
Ili parolis nun pri io alia. Tiom grave oni neniam konsideras tiajn interparolojn pri oroserĉado. Ĉiu diras tion. Ĉiu planas tion kaj de dekmil el ili poste unuopulo efektive ekiros kaj faros tion, ĉar tio ne tiom simple fareblas kiel ĉasi kuniklojn. Ne vivas ĉi tie eĉ unu viro, kiu ne ĉeokaze almenaŭ pensis pri tio serĉi oron. La multaj centoj de minoj por aliaj metaloj, kiuj estas ĉi tie en la lando, estis ĉiuj trovitaj kaj fonditaj de homoj, kiuj serĉis oron kaj tiam prenis tion, kion ili trovis. Kelkaj minejoj, kiuj havigas nek arĝenton nek oron, alportas al sia posedanto pli da riĉoj ol ebligus multnombraj orominejoj. Ju pli la elektra industrio disvastiĝas des pli valora fariĝos la kupro. Povos veni la tempo, kiam oni rigardos oron kiel ion, kio ne nepre estas bezonata. Pri kupro, plumbo kaj multaj aliaj metaloj oni ne povas diri tion tiel simple.
Neniu homo havas penson tute por si mem, kaj ankoraŭ neniam iu tute por si mem havis originalan ideon. Ĉiu nova ideo estas la kristaliĝinta produkto de mil diversaj ideoj, kiujn havis aliaj homoj. Unu el ili tiam subite trovos la ĝustan vorton kaj la ĝustan esprimon por la nova ideo. Kaj tuj, kiam la vorto ĉeestas, rememoras sin centoj da homoj, ke ili havis tiun ideon jam antaŭ longa tempo.
Kiam en iu homo aperas plano kaj la penso ekmaturiĝas entrepreni ion difinitan, oni povas esti certa, ke multaj homoj en lia proksimo havas saman aŭ similan planon. Tial disvastiĝas amasaj psikozoj kun la rapideco de balaanta fajrobrulo.
Io simila okazis tie.
Kurtin volis restadi ankoraŭ nokton en la hotelo Cleveland kaj nur je la sekva tago transloĝiĝi al la hoteleto Oso Negro. Kiam Dobbs venis hejmen, estis krom li nur tri usonanoj plu en la ĉambro. La ceteraj litoj hodiaŭ ŝajne ne estis okupitaj. Unu el la novaj alvenintoj estis pli olda viro, kies hararo komenciĝis fariĝi blanka.
Kiam Dobbs paŝis en la ĉambron, la tri viroj interrompis sian interparoladon. Sed post iom da tempo ili denove komencis interparoli. La oldulo kuŝis en la lito, unu el la du aliaj kuŝis en vestoj en la lito, kaj la tria sidis sur lito. Dobbs komencis senvestiĝi.
Unue li ne komprenis, pri kio temas la interparolo. Sed tiam li sciis per unu fojo, ke la maljunulo sciigis siajn spertojn kiel orofosisto al la pli junaj. Ambaŭ, pli junaj uloj, estis alvenintaj ĉi tien por serĉi oron; ĉar oni rakontis en Usono neimageblajn aferojn pri la ora riĉo de la lando.
„Oro estas diableca afero“, diris Howard, la oldulo. „Ĝi ŝanĝas la karakteron. Oni povas havi kiom ajn multe de ĝi, kiom ajn multe trovi kaj kiom ajn multe havi de ĝi por surpaki ĝin, tiom, ke oni sola tute ne povus forporti ĝin, sed ĉiam oni pensas pri tio ricevi ankoraŭ iom pli da ĝi aldone. Kaj por ricevi iom ankoraŭ aldone, oni ĉesas fari diferencon inter justeco kaj maljusteco. Se oni foriras al oro, oni intencas kontenti jam pri tridekmil da dolaroj. Se oni trovas nenion, oni malpliigas siajn pretendojn je dudekmil dolaroj, tiam je dekmil, kaj iam oni deklaras, ke oni estus tute kontenta pri kvinmil dolaroj, se oni povus nur trovi ilin, ankaŭ se oni devus tre pene labori por tio. Sed, se oni poste trovas ion, oni ne estas satigebla per la origina espero pri tridekmil dolaroj, sed oni grandigas la sumon pli kaj pli kaj volas havi kvindek mil, centmil, ducent mil dolarojn. Poste venos la komplikaĵoj, kiuj ĵetadas onin tien kaj tien kaj ne plu permesas, ke oni trankviliĝas.“
„Sed por mi ne“, diris unu el ambaŭ, „por mi ne, tion mi povus priĵuri. Dekmil kaj finon! Finon, kaj se tie ankoraŭ atendus duono de miliono. Tio estas ĝuste la sumo, kiun mi bezonas.“
„Kiu ne mem fosis oron“, opiniis Howard kun sia hezitema parolmaniero, „tiu ne akceptas tion. De hazardludejo oni povas facile foriri, de monteto da oro, kiun oni devas nur preni por ekposedi ĝin, neniu povas foriri. Mi fosis en Alasko kaj trovis oron. Mi fosis en Britsh-Columbia, en Aŭstralio en Montano, en Kolorado. Kaj mi kunskrapis atentindan monteton. Sed nun mi estas ĉi tie en Oso Negro, kaj finon. Mian lastan kvindekmilon mi perdis pro nafto. Nun mi devas almozpeti oldajn amikojn, sur la strato. Eble mi ankoraufoje ekiros kun miaj maljunaj ostoj. Sed mi ne havas la necesan kapitalon. Tio estas cetere ĉiam tiel: Se oni provas ĝin sola, estas plej bone. Sed oni devas povi elteni la solecon. Se oni provas tion duope aŭ triope, ĉiam iu murdo embuskas onin. Se oni provas tion dekduope, tiukaze ne restos multe por unu viro, kaj kvereloj kaj murdo estas eĉ pli ĉirkaŭe. Tiom longe, kiom oni ne trovis ion, la frateco eltenas. Sed, se la montetoj kreskas kaj kreskadas, tiam la frateco aro fariĝas kadavreco.“
Kaj tiel la oldulo komencis rakonti orohistoriojn, historiojn, kiuj inter la vojaĝantaj gastoj de la hotelo Oso Negro kaj de parencaj hoteloj estas aŭdataj kun pli da fervoro ol la plej senhontaj amrakontoj. Se tia maljuna orofosisto rakontas, li povas rakonti la tutan nokton, kaj neniu ekdormas kaj neniu vokas: „Nun mi volas havi trankvilon.“ Tia vokado pri trankvilo ja en ĉiu kazo estus vana, egale ĉu temus pri ororakontoj, pri ŝtelistaj rakontoj aŭ pri amrakontoj. Trankvilon oni povus ja postuli. Sed, se iu farus tion tro ofte aŭ eĉ tro energie, sekvus hajlo da pugnbatoj, ĉar la rakontistoj insistos pri tio, posedi same tiom da raĵto sidi ĉi tie, kiom tiuj, kiuj volas havi sian trankvilon. Estas la laŭorda rajto de ĉiu homo pasigi siajn noktojn kun rakontado, se li sentas la bezonon pri tio. Se tio al alia ne plaĉas, li havas la rajton serĉi pli trankvilan lokon. Kiu ne povas kviete kaj trankvile dormi inter la tondrado de kanonoj, inter la pumpumpado de veturiloj, inter la kraĉospiroj de aŭtoj, inter la pelmelo de homoj venantaj, forirantaj, ridantaj, kantantaj, babilantaj kaj insultantaj, tiu ne vojaĝu kaj ne loĝu en hoteloj.
„Ĉu vi konas la historion pri la Mino de l’ Verda Akvo en New Mexico?“ demandis Howard. „Tiun vi certe ne konas. Sed mi konas Harry Tilton, kiu ĉeestis kaj de kiu mi eksciis la historion. Jen aro el kvindek viroj ekiris por serĉi oron. Ili ne iris tute blindaj. Ekzistis malnova onidiro, ke en valo estu riĉa oromino, kiu estis trovita de la malnovaj meksikanoj kaj ekspluatita kaj kiun pli malfrue la hispanoj forprenis, post kiam ili devigis perfidi la lokon de la mino al la indiĝenoj per teruraj torturadoj, per la elŝirado de la langoj, per la ekborado de la kapo, kaj per pliaj tiaj kristanaj ampruvoj.
Proksime de la mino estis tuta malgranda lago, kiu kuŝis en rokolito. Kaj la akvo de tiu lageto estis verda kiel smeraldo. Tial oni nomis la minon La Mina del Agua Verde, La Mino de l’ Verda Akvo. Estis nekutime riĉa mino. La oro etendiĝis pura en fortikaj vejnoj. Oni devis ĝin simple nur forpreni.
Sed la indiĝenoj kroĉis malbenon al la mino. Tiel asertis tion la hispanoj, ĉar ĉiuj hispanoj, kiuj havis kontakton al la mino, rapide mordis la polvon. Kelkaj pro serpentaj mordoj, aliaj per febro, aliaj per teruraj haŭtmalsanoj aŭ per malsanoj, kies kaŭzon neniu povis klarigi. Kaj iutage la mino estis malaperinta. Neniu homo plu videblis, kiu tiutempe estis ĉe la mino.
Kiam la sendaĵoj ne plu venis kaj ankaŭ ne alvenis plu raportoj, la hispanoj sendis ekspedicion al la mino. Kvankam la mino estis ekzakte desegnita en la mapojn, kaj kvankam oni povis sufiĉe longe sekvi la vojon, la mino ne plu troveblis. Sed estis tiel facile difini ĝian situon. Tie estis tri krutaj montopintoj, kiuj ĉiuj troviĝu en linio, ĉar tiukaze oni estus sur la ĝusta vojo, kaj se ekmontriĝus kvara montpinto, kies formo estas tre atentofrapa, kaj starus en certa angulo al la linio, tiukaze oni estus tiom proksima de la mino, ke oni ne plu povus mistrafi ĝin.
Sed kvankam oni serĉis dum monatoj, oni trovis nek la minon nek la rokan lagon. Tio estis en la jaro 1762.
Tiu riĉa mino neniam perdiĝis en la memoro de ĉiuj tiuj, kiuj interesiĝas pri orominoj.
Kiam la usonanoj anektis Nov-Meksikon, tuj denove viroj ekmarŝis por serĉi la minon. Multaj ne revenis. Kaj tiuj, kiuj revenis fariĝis preskaŭ-idiotoj pro la vana serĉado kaj pro la halucinoj, kiujn ili havis pro la vagado en tiu rokovalo.
Estis tiam meze de la okdekaj jaroj, mi supozas ke estis en la jaro 1886, ke denove iuj uloj ekiris por serĉi oron, ĝuste tiuj dekkvin viroj. Ili havis kopiojn de la malnovaj raportoj kaj kopiojn de la malnovaj hispanaj mapoj. Tio pri la kvar montpintoj estis ja tiom simpla. Sed kiel ajn ofte kaj kiel ajn precize ili povis uzi la montpintojn kiel celdirekton, tamen de la mino estis videbla nenio. Ili fosis kaj eksplodigis rokojn tie kaj tie, sed montriĝis eĉ ne spureto. Ili laboris en taĉmentoj, ĉiu taĉmento triope, por povi rasti pli grandajn ĉirkaŭaĵojn. Iliaj nutraĵoj fariĝis pli kaj pli malmultaj, sed la viroj ne rezignis.
Iam malfrue posttagmeze taĉmento preparis sian vespermanĝon. La fajro brulis, sed la kafo ne kuireblis, ĉar la vento, kiu fridetigis la kruĉon, estis tro forta. Tial iu komencis meti la fajron pli profunde en la teron. Kaj kiam li estis fosinta futon kaj duonan, li trovis oston. Li ĵetis la oston flanken sen rigardi ĝin pli precize, kaj ŝovis nun la fajron en la truon, post la farado de trablovaj kanaletoj.
Kiam la taĉmento tiam sidis ĉe la vespermanĝo, iu el ili hazarde prenis la oston en la manon kaj pentris per ĝi en la sablo. Tiumomente lia najbaro subite diris al li: ,Lasu min foje rigardi la oston.‘ Kaj post iom da tempo li diris: ,Tio estas brakosto de homo. Nu, de kie la osto estas?‘
La viro, kiu fosis la truon, diris nun, ke li puŝis sur ĝin ĉe la fosado kaj tiris la oston el la sablo.
,Tiukaze tie devas kuŝi la tuta skeleto, kiel venu sola brakosto ĝuste tien?‘ diris la viro pripenseme.
Tiam jam estis malhele. Ili vualis sin en siajn kovrilojn kaj sternis sin por dormi.
Sekvatage diris tiu, kiu trovis la brakoston, mi nomu lin Bill, ĉar mi ne konas lian nomon, do diris Bill: ,Tie, kie la brakosto estis, devas esti la skeleto. Nun en la nokto venis penso en mian kapon. Mi demandis min kiel la skeleto venis tien.‘
,Simple. Iu mortbatito, aŭ malsatmortulo‘, diris iu el ili.
,Tio kompreneble estas ebla‘, diris Bill pri tio. ,Ĉi tie iradis ja multaj. Sed mi ne supozas, ke oni ĝuste tie mortbatis ilin, aŭ ke ili ĝuste tie malsatmortis. En mian kapon venis do la penso, ke la mino estis ŝutkovrita pro sabloŝtormo aŭ per tertremo aŭ per per montfalo aŭ per io simila. Kaj ĉar revenis de la hispanoj neniu, ili dum tio estis ŝutkovritaj. Ili estis ŝutkovritaj en la proksimo de la mino. Kvankam tiu braka osto ankaŭ tute bone povus aparteni al iu, kiu serĉis ĉie tie antaŭ ni kaj mortis tie, sed tute same eblas, ke tiu ĉi brakosto apartenas al iu el la ŝutkovritaj hispanoj. Kaj se tie kuŝas lia brakosto, kuŝas ankaŭ tute proksime lia skeleto. Kaj se ni sekvos la skeleton, ni eble trovos ankaŭ la minon. Mi pensas, ke ni foje fosu ĉi tie ĉe la fajrotruo.‘
Ili fosis kaj trovis efektive la ceterajn partojn de la skeleto, pecon post peco. Ili fosis plu en cirklo kaj trovis duan skeleton. Ili fosis plu en la direkto de la dua skeleto kaj venis sur trian. Kaj tiel ili trovis la direkton, el kiu venis la montfalo aŭ tertremo. Ili sekvis la vojon kaj elfosis ilojn, kaj fine ili malkovris orajn bulojn, kiuj evidente estis disipitaj.
,Ni havas la minon. Kion fari nun?‘ diris Bill. ,Ni voku la aliajn‘, diris unu el ili.
,Ke vi estas azeno, mi sciis ĉiam‘, diris la tria. ,Sed, ke vi estas tia granda bovo, tion mi ne sciis. Ni bonkondute fermtenos la buŝon kaj diros nenion. Ni reiros kun la aliaj post kelkaj tagoj. Kaj post kelkaj semajnoj ni triope denove venos solaj ĉi tien kaj ekspluatos la minon.‘
Pri tio ankaŭ la triopo konsentis. Ili kunkolektis la malmultajn etajn orajn bulojn kaj enpoŝigis ilin, por ke ili povu aĉeti bonan ekipaĵon por tio. Tiam ili zorgeme denove ŝutkovris ĉion. Sed antaŭ ol ili povis kovri ĉion, proksimiĝis alia taĉmento. La viroj de la alia trupo misfide rigardis la fosadon, kaj tiam diris unu el ili: ,He, buboj, kiun ludon vi rolas ĉi tie? Ĉu vi volas deteni nin de la sankta meso?‘
La triopo kontestis, ke ili trovis ion, kaj ke ili volis trompludi. Ekestis kverelo. Kaj kvazaŭ la aero estus forportita la paroladon de la unua taĉmento, en la sama horo tie kolektiĝis du pliaj taĉmentoj. La unua kaj la dua, kiu surprizis la unuan, ĝuste ekpretis interkonsenti pakton kun la aliaj, en kiu la ceteraj tri taĉmentoj estu ekskluditaj, kiam la du aliaj trupoj tien alvenis preskaŭ samtempe.
Nun kompreneble la dua taĉmento tuj retiriĝis de la ekskludiga pakto kaj kulpigis la unuan taĉmenton pri perfido. Unu el la viroj estis elsendita por voki ĉi tien ankaŭ la lastan taĉmenton. Kaj kiam ĝi alvenis tien, oni interkonsiliĝis. Oni decidis pendigi la tri membrojn de la unua taĉmento pro la intencita silentigo de la trovo.
La tri virojn oni pendumis. Neniu protestis, ĉar forfalis tri pretendataj partoj, kiuj nun estis dispartigeblaj inter la ceteraj dekdu viroj.
Poste oni eklaboris kaj malfermis la minon. Estis efektive neelĉerpeble riĉa mino. Sed post kelke da tempo la nutraĵoj fariĝis tiom raraj, ke kvin viroj estis elsenditaj por alporti nutraĵojn.
Harry Tilton, kiu mem rakontis ĉion tion al mi, diris tiam, ke li estas kontenta pri tio, kio ĝis certa momento fariĝis lia parto, kaj ke li intencas formigri kun la kvin viroj, kiuj alportu la nutraĵojn. Li prenis sian parton kaj foriris. En la banko oni pagis dudek okmil dolarojn al li. Por la mono li aĉetis bienon, kie li setlis por ĉiam.
La kvin viroj, kiuj foriris por la nutraĵoj, aĉetis pakĉevalojn, pli bonajn ilojn, abundajn nutraĵojn, kaj registrigis sian rajton pri parto de la mino. Poste ili revenis.
Kiam ili venis al la mino, ili trovis la kampadejon bruligita teren, kaj la postlasitajn virojn murditaj, aŭ pli ĝuste dirate, mortbatitaj de la indiĝenoj. La oro ne estis tuŝita. Laŭ la juĝo pri la spuroj okazis terura batalo, en la tempo, kiam la viroj forestis por aĉeti nutraĵojn. La revenintaj viroj entombigis siajn mortigitajn kamaradojn kaj komencis plu labori en la mino.
Pasis nur tri aŭ kvar tagoj, ĝis la indiĝenoj revenis. Ili estis pli ol sesdek virojn fortaj. Ili tuj atakis ilin kaj mortigis nun ankoraŭ la ceterajn virojn. Sed unu el la viroj ne estis mortigita, sed nur grave vundita. Kiam li rekonsciiĝis, li rampadis antaŭen. Dum tagoj aŭ semajnoj. Li ne sciis precize. Fine trovis lin bienisto kaj kondukis lin hejmen. Li rakontis siajn travivaĵojn. Sed antaŭ ol li povis priskribi la lokon, kie ĉio ĉi okazis, li mortis pro siaj vundoj.
La bienistoj de la regiono, kie la viro mortis, ekiris por trovi la orominon. Ili serĉis multajn semajnojn, sed ili ne trovis ĝin. Harry Tilton, kiu iris al unu el la nordaj ŝtatoj, eksciis de la aferoj, kiuj okazis tie, nenion. Li ne plu interesiĝis pri tio, li vivis kontenta en sia bieno kaj supozis, ke ĉiuj siaj kamaradoj, kiuj fosis kun li, estas riĉaj aŭ bonstataj viroj, kiuj, akirintaj sufiĉe da oro, vojaĝis al oriento. Li mem estis silentema homo. Li parolis pri tio, ke li akiris sian monon per orfosado. Sed tio ne estis nekutima. Ĉar li ne troigis, sed, se li efektive parolis pri sia orfosista tempo, nur rakontis tute preterire kaj simple, tiu riĉa mino tute forgesiĝis.
Sed iom post iom la onidiro pli kaj pli konkretiĝis, ke Tilton akiris sian monon en malmultaj tagoj. Tion li ne kontestis. Kaj el tio oni konkludis, ke la loko, kie li fosis la oron, devas havi riĉajn trezorojn. Pli kaj pli da fortunĉasantoj urĝis lin ellabori planon, tiel ke oni povu retrovi la minon. Li fine efektive faris tion. Sed intertempe pli ol tridek jaroj estis pasis. Lia memoro ne estis plu tiel bona. Mi formarŝis kun unu el la taĉmentoj, kiuj iris laŭ la plano.
Ni trovis ĉiujn ĉi lokojn, kiujn Tilton priskribis. Sed la minon mem ni ne trovis. Eble ĝi estis ŝutkovrita pluan fojon pro montofalo aŭ per tertremo, aŭ la indiĝenoj forviŝis ĉiujn spurojn, kaj tiukaze ili faris tion tiel lerte, ke troveblis nenio. Ili ne volis havi homojn en sia regiono; ĉar tia mino logus centojn da homoj kaj la regiono estus ĵetita en tian tumulton, ke la vivo, kiun ili estis kutimis vivi, estus fuŝita.
„Ja, se oni povus trovi tian minon“, finis Howard sian rakonton, „tiukaze oni estus la gajninto. Sed tiukaze oni eble serĉos dum sia tuta vivo kaj trovos nenion. Tio estas tiel kiel kun ĉiu alia negoco. Se oni trovas la ĝustan negocon kaj oni bonŝancas, oni havas sian orominon. Ĉiukaze, kvankam mi estas jam olda knabo, mi ĉiam denove partoprenas, se orofosado komenciĝas. Sed oni bezonas kapitalon, tiel, kiel por ĉiu alia afero.“
La historio, kiun Howard ĵus rakontis, entenis nenion, kio kuraĝigas, kaj nenion kio avertas onin. Estis kutima orfosista rakonto, sendube vera, sed tamen ĝi sonis fabeleca. Sed ĉiuj historioj, kiuj rakontas pri riĉaj gajnoj, ŝajne estas fabelecaj. Por gajni oni devas riski ion. Kiu volas havi oron, tiu devas serĉi ĝin. Kaj Dobbs decidis en tiu nokto serĉi oron, eĉ se li estus ekipita nur per poŝtranĉilo.
Nur unu demando restis, ununura demando postrestis, kiu ŝovis sin en sian planon. Ĉu li iru sola aŭ kun Kurtin aŭ kun la olda Howard aŭ kun Kurtin kaj Howard?
Rimarko
Beachcombers = strandrastuloj, do uloj, kiuj rastas bordon por trovi iom da manĝo aŭ valoraĵojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.