La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORO DE LA SIERRA MADRE

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XVI

Eĉ palvizaĝa eviulo devus lasi ĝin al donja Maria, ke ŝi montris sin pli kapabla pri la multnombraj taskoj ol ŝia iama edzo. Ŝi timis nek la morton nek la diablon nek marodantajn banditojn nek ribelantajn indiĝenojn, kaj ŝi certe ankaŭ iel aranĝiĝus kun la inkvizicio, se la defio estus metita al ŝi. Ŝi estis fortokorpa, eltenema kaj entreprenema; sed, se ŝi ne atingis la celon per tiel, ŝi gajnis la ludon des pli certe per siaj diplomataj kapabloj. Ŝi povis ridi, se tio sajnis necesa al ŝi, ŝi povis plori, se ŝi trovis tion pli valora. Ŝi povis sakri kiel statrabisto kaj ŝi povis preĝi pli elkore ol franciskana monaĥo. Ŝi povis labori por ses indiĝenoj, kaj se io ne tiel iris, kiel ŝi deziris tion, ŝi traktis per sanaj pugnoj la aferon mem, kaj la indiĝenoj nekutimiĝintaj pri tio vidi inon, kiu faras tian streĉan laboron ŝajne tiel lude facile, kaptiĝis en speco de anatemo kaj devis fari tion, kion donja Maria postulis de ili. Tio deruliĝis tiel dum jaroj. Fine ŝi tamen ricevis tiom grandan sopiron al Hispanio, al pura domo, al bona kuirejo, al mola dormejo kaj al vira partnero, kiun ŝi povas karesi kaj dorloti, ke ŝi iutage decidis kunpaki kaj  ekvojaĝi. Kiam ŝi taksis sian posedon, ŝi trovis, ke ĝi devus sufiĉi por ĉiu pensebla lukso.

Ŝi formis armitan protektotrupon, kiu servis por gardi kaj defendi la minon kaj la akumulitajn trezorojn. La trupo konsistis el indiĝenoj, el kelkaj mestizoj kaj el du hispanaj soldatoj, kiuj desertis aŭ estis maldungitaj. Iun el tiuj du hispanoj ŝi faris la gvidisto dumtaga kaj la alian la gvidisto dumnokta.

La valormetalojn, de kiu sesono konsistis el oro, kaj ĉio cetera el pura arĝento, ŝi gisigis en krudajn bloketojn kaj ingotojn, por ke ili estu pli facile transporteblaj. Tiujn bloketojn kaj ingotojn oni sekure pakis en kestojn. Kiom granda estis la riĉo, kiun ŝi skrapis el la mino, ekkoneblas je tio, ke necesis sesdek muloj - ĉiu el ili ŝarĝita ĝis la limo de sia transportkapablo - por fortransporti la valormetalojn.

La karavano kun siaj dudek armitaj akompanantoj forvojaĝis, du mil kilometrojn ĝis la ĉefurbo de Meksiko. Sur neniu laŭorda strato, trans dezertajn areojn, trans krutajn montarojn, tra riveroj, tra ravinoj kaj rokfendegoj, tra praa vepro kaj praa arbaro, tra ĝangalaj regionoj, dum kelkaj tagoj en la glacie fridaj ventoj de la Sierra, tiam en la ardanta varmego de la tropikaj regionoj, kaj poste denove trans neĝkovritajn montarajn partojn, kaj denove tra febre saturitaj ĝangalaj pejzaĝoj.

Kaj poste venis vespero, kiam la kampadejo ŝajnis al ŝi strange movata. Ŝi rigardis pli proksime kaj trovis, ke unu el la hispanoj faris la provon ŝanĝi la aferojn je sia favoro. Li venis al ŝi kaj demandis: 'Ĉu vi volas edzigi min, ĉu ne, donja Maria?’ 'Mi, vin? Tian stratrabiston? Iun, kiu falis malsupren de la galgo, ĉar la ekzekutisto uzis rompiĝeman ŝnuron anstataŭ bona nova?’ Al tio respondis la ulo: 'Mi prenos ĝin ankaŭ tute volonte sen vi, señora. Mi ricevos ankoraŭ pli lindan.’ 'Kion vi prenos sen mi?' demandis donja Maria. 'Tion, kio tie estas en la kestoj.' 'Ne tiom longe, kiom mi ĉeestos, bastardo.' La viro levis la manon, montris transen, kie la homoj kampadas kaj diris rikanante: 'Tiukaze antaŭe foje rigardu tien, eble vi ja ankoraŭ pripensos tion rilate al la geedziĝo. Dum horo mi ja volonte atendos vian decidon.' 'Jen vi povus atendi ankaŭ dum via tuta plia vivo, se oni ne pendumigos vin antaŭe.'

Sed ŝi iris tamen transen al la homoj kaj trovis, ke la ulo faris sian laboron lerte. La alia hispano kaj la indiĝenoj estis firmligitaj, dum la mestizoj estis flanke de la ulo kaj intencis partopreni la negocon. Ili staris tie, kun pistolo je la zono kaj rigardis la inon impertinente kaj rikanante.

'Perfekta laboro, tion mi devas koncedi', opiniis donja Maria al la ulo, kiu sekvis ŝin .

'Ĉu ne?' li respondis. 'Tiuokaze vi nun do ne plu longe pripensos la aferon kaj obeeme kaj laŭorde diros, ke jes', li aldonis.

'Ne, vi tute pravas, hundo de bastardo, tiukaze mi ne longe plu pripensos la aferon', ŝi diris. Samtempe ŝi kaptis de unu el la seloj kuŝantaj surtere vipon, kaj antaŭ ol la viro eĉ nur ekvidis, kio okazas, ŝi jam draŝis senkompatan baton transverse de lia vizaĝo, kiu blindigis liajn okulojn. Li ŝanceliĝis kaj ŝi sekviĝis fulmrapide ses pliajn tiajn batojn transverse de lia vizaĝo. Tiam li renversiĝis kaj ne plu moviĝis. Sed ŝi nur komenciĝis. La mestizoj estis tiom mirigitaj pri tio, kion ili vidis, ke ili pensis nek pri forkurado, nek pri pafado. Kaj kiam ili fine konsciiĝis, kio okazis al ilia gvidanto, zigzagadis jam la fulmaj vipobatoj sur iliaj vizaĝoj. Tiuj, kiuj ne falis, komencis forkuri, per brakoj protektante sian vizaĝon. donja Maria saltis al la alia hispano kaj malfermtranĉis la ŝnurojn, per kiuj li estis firmligita, per kelkaj hastaj movoj. Tiu tuj liberigis la indiĝenojn, kaj ili estis rapidege sur la ĉevaloj kaj kaptis la mestizojn per lazo.

'Pendumigu la bastardon’, vokis donja Maria kaj montris al la hispano, kiu havis la intencon edzinigi ŝin, kaj kiu pene komencis leviĝi de la tero. Duonon de minuto poste li jam pendis je ŝnuro. 'Kion mi diris al vi, hundido?’ ŝi vokis al li, kiam la indiĝenoj tiris lin supren. 'Mi ja diris al vi, ke vi estos pendumita antaŭe. Kaj kio pri vi?' ŝi diris nun turnante sin al la mestizoj. 'Vin mi same devus pendumigi. Sed mi ankoraŭ lasos truon malfermitan por vi. Vi ja tamen ĉiuj kuros en la maŝon de la ekzekutisto, kaj mi ne volas fuŝi la negocon al li. Sed tion mi povas diri al vi, se vi tion provos ankoraufoje, mi skurĝos vin persone ĝis la haŭtpecoj pendos de viaj kadavroj. Tiam mi ordonos vin rosti kaj poste pendumi. Vi ne devos restadi ĉe mi, vi povas foriri tuj. Mi ne bezonas vin. Salajron vi ne ricevos kaj la pistolojn mi deprenos de vi. Sed, se vi vere volas restadi kun mi, mi donacos al vi la pistolojn en Meksiko, la selojn kaj la ĉevalojn, kiujn vi rajdas.

Aŭskultu foje, hispano.' Ŝi iris nun al la viro, kiu estis je ŝia flanko. 'Kiel vi nomiĝas? Jes, Rŭgo. Se ni estos en Meksiko, vi ricevos' - ŝi volis diri 'la tutan mulon', sed ŝi pripensis tion ankoraŭ ĝustatempe - kaj diris: 'Tiukaze vi ricevos la dekstran flankŝarĝon de la mulo tie transe, kaj la indiĝenoj ricevos la duonon de la ŝarĝo sur la maldekstra flanko, tiun ili povos dividi inter si.' Per tio la ribelo finiĝis.

Sed tie estis ankoraŭ la marodantaj gregoj, kun kiuj oni devis luktadi, kaj kontraŭ kiuj ŝi devis defendi la frajton je sango kaj vivo. Tiuj gregoj ne interesiĝis pri sango kaj vivo, ili batalis ĝis la lasta sanĝoguto, ĉar ili ĉiam povis nur gajni. Kaj pri la vivo, kion ili enmetis kontraŭ tio, ili fajfis, ĉar pri tio ja jam delonge estis decidita definitive en juĝeja verdikto, ofte eĉ en pluraj.

Ankaŭ falis besto kun sia ŝarĝo en ravinon kaj la ŝarĝo savendis, aŭ besto sinkis kun sia riĉo en marĉon aŭ malaperis ĉe la transirado de rivero. Estis ankoraŭ plu demando, ĉu estas pli facile ekspluati la trezorojn el la mino, aŭ ĉu estas pli facile sekure transporti la trezorojn ĝis Meksikurbo, sen tio, ke la vivo de donja Maria postrestas sur la vojo.

Ŝi travivis dum la vojaĝo vere plendindan tempon, kaj se ŝi memoris pri la dura tempo de la multaj jaroj ĉe la mino, tiukaze tiu tempo ne estis malpli plendinda. Neniam ŝi povis ĝoji pri sia vivo, de kiam ŝi estis posedanto de la mino. Kaj ŝi ne sciis memori eĉ nur pri ŭnu horo, kiam ŝi sentis sin tute sekura pri sia vivo kaj sia trezoro. En vero, se ŝi pensis pri ĉio kaj rememoris ĉiujn tagojn, ŝi pasigis la plej kompatindan vivon, kiu penseblas, vivo, multe pli mizera ol tiu de besto. Ĉiam en timo, ĉiam kun afliktoj. Inkuboj ĝenis ŝian dormadon. Kaj ŝi trovis neniam ripozon pri la turmentoplenaj pensoj, kiuj pelis kaj persekutis ŝin dum la tagoj. En la tuta mizero de ŝia malĝojiga estado, ŝi havis nur unu lumantan kaj radiantan bildon en la kapo: tiun momenton, kiam ŝi estos transdoninta sian trezoron en la sekuriga domo de la reĝa registaro en Meksiko.

Tiu momento, por kiu ŝi trasuferis tian tiom kompatindan vivon dum lam lastaj jaroj, ekaperis. Ŝi atingis la urbon Meksiko sen tio, ke ŝi perdis eĉ unu ingoton de sia valorplena havaĵo. La vicreĝo persone akceptis ŝin kaj ŝi estis alte honorata per tio, ke la vicreĝo interparolis kun ŝi dum longa tempo en privata aŭdienco. Ŝia ĝojo kaj dankemo kontraŭ la alta sinjoro apenaŭ plu havis iujn limojn, kiam li promesis al ŝi, ke li volas konservi la trezoron, kiun ŝi akiris post tiom dura kaj rezignoplena laboro, en la arkaĵoj, kiuj aliokaze servas nur por la konservado de la reĝa trezoro kaj de la ŝtatmonoj.

Tio estis multe pli ol donja Maria iam ajn esperis. Nenie en la tuta Nova Hispanio, eĉ ne en la katakomboj de la katedralo aŭ en monaĥejo ŝia trezoro estis tiel bone konservata kaj tiel bone protektata kiel en la firmaj arkaĵoj de la registaro kaj sub la persona respondeco kaj garantio de la vicreĝo, de la plej alta potenco en la lando. Tie fine kuŝis ŝia trezoro sekura kaj bone konservata, ĝis ŝi transportos ĝin kun armea eskorto al la ŝipo kaj tiam povos preni ĝin kun si al la lando de sia sopiro. Ŝi promesis al la vicreĝo por lia favorplena prizorgado, kiun Lia Moŝto ekzercis al ŝi, parton de sia trezoro, kiu estis sufiĉe granda, por ke eĉ vicreĝo en Nova Hispanio povis nomi ĝin princa poparto.

Poste ŝi pagis al siaj dungitoj la salajrojn kaj adiaŭis ilin. Poste ŝi iris al ŝia gastejo, la plej bonan, kiun la urbo havas.

Kaj tiam, fine, post tiom da jaroj, ŝi povis trankvile enlitiĝi por dormi. Je la unua fojo dum jaroj ŝi povis trankvile spiri, trankvile kaj zorgeme manĝi sen ĝeno. Fine ŝi rajtis havi ankaŭ aliajn kaj pli belajn pensojn ol ŝi devis turnadi en sia cerbo en ĉiuj tiuj lastaj jaroj.

Sed tiam io okazis, kion ŝi ne atendis, kvankam tio tute ne estis stranga, sed tute natura. La trezoro ne perdiĝis, kaj ankaŭ ne estis ŝtelita el la arkaĵoj en nokto kaj nebulo.

Sed io alia perdiĝis. Donja Maria en la gastejo sternis sin por domi, bone protektata en mola belega lito. Sed neniu vidis ŝin denove leviĝi. Neniu iam ajn denove vidis ion de donja Maria. Neniu denove ion aŭdis pri ŝi. Ŝi perdiĝis kaj neniu homo povis diri, kie ŝi postrestis.

Nu, tio estas ja tute simpla“, Howard finis sian rakonton, „donja Maria forgesis nur tion, ke oro ankaŭ kelkfoje faras homon nevidebla. Cetere mi rakontis al vi la historion nur tial, por montri al vi, ke la transporto havas komplikaĵojn tiajn,kiajn la serĉado kaj la fosado. Kaj eĉ, se oni supozas havi ĉion perfekte sekurigita, tiukaze ankoraŭ ne estas decidita, ĉu oni povos aĉeti al si almenaŭ tason da kafo de ĝi. Ĉio ĉi estas ja la kaŭzo, kial oro estas tiom multekosta.“

„Ĉu rilate tion ne estas la eblo“, diris Kurtin, „ke oni povus eltrovi, kie la mino estas? La ino ja ne ĉion ekspluatis, ŝi sufiĉe da valoraĵoj postlasis.“

„La minon vi povas trovi tre facile“, rediris Howard, “sed vi alvenos tien tro malfrue. Ĝi estas ekspluatata de granda mineja asocio, kaj la asocio jam enspezis dekoble pli ol enspezis la perdiĝinta señora. La mino efektive ŝajnas neelĉerpebla. Vi povas trovi ĝin tute facile, ĝi nomiĝas 'Donja Maria-mino'. Kaj ĝi troviĝas proksime de Huacal. Vi povas labori tie kun semajna salajro, se plezurigas vin.“

La viroj sidadis ankoraŭ dum kelke da tempo ĉirkaŭ la lante estingiĝanta bivakfajro, kaj tiam ili ekstaris. Ili etendiĝis, tretadis piede sur la teron kaj volis iri transen al la tendo.

„La historio estas jam pli malnova ol cent jarojn“, diris tiumomente Lacaud.

„Tion ja neniu kontestis“, diris Dobbs.

„Sed mi scias rakonton, kiu aĝas nur du jarojn, kaj kiu estas simile tiel bona aŭ eĉ pli bona.“

„Aĥ, fermu vian fibuŝon“, diris Dobbs oscedante, „ni ne volas aŭdi vian rakonton, eĉ se ĝi estus aĝa nur semajnon. Vian historion ni jam scias, tiu interesas nin tiom malmulte, kiom vi mem.“

„Kaj se vi diras nenion, jen tio estas plej agrable al ni. Vi estas eternulo.“

„Kio mi estas?“ demandis Lacaud.

„Neniulo“, diris Dobbs kaj nun ankaŭ li trotis post ambaŭ antauirintoj al la tendo transen.

Je la sekva mateno, je la antaulasta, kiun ili intencis pasigi tie, la triopo estis tiom ekscitita, ke ili apenaŭ trovis la trankvilon por matenmanĝi. Ili rampis en siajn sekretajn kaŝejojn kaj ĉiu elportis sian kvanteton da farita laborvaloraĵo. Estis grajnetoj, sablo kaj polvo, atenteme entorditaj en malnovan tendotolaĵon kaj firmŝnuritaj per fadeno. Ĉiu posedis sufiĉe belaspektan kvanteton da tiaj saketoj. La tasko nun estis enpaki tiujn saketojn bone kaj ne frapante la atenton. Ili metis ilin en elsekigitajn sovaĝbestajn haŭtojn, kaj tiel ekestis do firme ŝnuritaj pakaĵoj, kiuj efektive vekis la impreson, kvazaŭ ili estus pakaĵoj, kiuj konsistas nur el sekaj feloj. Tiuj pakaĵoj poste venis en sakojn, kaj la ŝarĝo estis preta.

Dobbs kaj Kurtin poste iris ĉasi por ankoraŭ ricevi pecon da sovaĝbesta viando por la vojaĝo. Howard ĉarpentis portoselojn por la azenoj kaj riparis la rimenojn kaj la tolaĵojn, por ke ili dum la vojaĝo ne pro rompiĝoj de la pakaĵoj estu retenitaj. Lacaud ree iris siajn proprajn vojojn kaj serĉadis en la vepro proksime de la paŝteja areo. Sed li ne diris, kion li serĉis, kaj de la triopo neniu demandis lin. Ili rigardis lian konduton nek per la gesto de kompato nek per moko. Kompato estis fremda al ili, kaj por rikane moki lin, ili sentis sin ne sufiĉe interesitaj. Estis tute indiferenta al ili, kion la viro faras, tiom longe, kiom li ne malphelpos ilin per maloportunaĵoj. Eĉ, se li estus trovinta monton el pura oro, ili ankoraŭ tre dubus, ĉu ili tranŝovus sian planon sekvamatene ekvojaĝi eĉ nur je tago. Ili tiom firmkroĉiĝis je la tuja ekveturo, ke nenio povus reteni ilin. Ili estis per unu fojo tiom sataj pri la soleco, la laboraĉado kaj la tre streĉa vivmaniero, ke ili povus diri nenion, kio povus instigi ilin restadi tie eĉ nur pluan tagon. Ilia humuro estis tiel, ke ili estus tradraŝinta tiun Lacaud ĝis ties senkonscieco, eĉ se li estus provinta prisvati ilin restadi tie nur plian semajnon, ĉar li estas sur la spuro de granda afero. Kiam Howard preterire diris, ke Lacaud ŝajne precize scias, kion li volas, ĉar li ne agas tute tiel reveme kiel eternulo, diris Kurtin: „Min nenio povas forlogi. Li povus porti al mi pecon tiom grandan kiom mia pugno. Mi eĉ ne volus havi ĝin.“

„Ĉu ne havi? Kial ne?“ diris Dobbs. „Havi jes, sed kiel forporti ĝin? Ni apenaŭ popvas porti hejmen tion, kion ni jam havas. Mi ne plu volas havi ion, aŭ li devus ĝin tranporti por mi al Durange. Do, nun finon pri tio.“

Ĉivespere ili sidis sufiĉe silenteme je la bivakfajro. Ĉiu estis multe tro okupita pri siaj pensoj kaj planoj por rakonti ion aŭ por ŭskulti trankvile iun alian. Estis ankoraŭ malhele, kiam ili malkonstruis la tendon kaj survojiĝis.

„Ĉu vi restados plu ĉi tie“, demandis Kurtin la viron Lacaud.

„Jes, mi ankoraŭ havas laboron ĉi tie“, li diris.

„Nu, multe da feliĉo, knabo. Eble ni havos pli poste iam la tempon aŭskulti vian belan rakonton“, opiniis Dobbs ridante. „Tiam vi eble povos meti ankaŭ pruvojn pri ĝi.“

Lacaud ŝovis la manojn en la poŝojn kaj respondis: „Pruvojn, ĉu? Pruvojn vi diras, ĉu? Tiujn mi nun jam povas meti. Sed vi ja ne havas tempon.“

„Tiun ni vere ne havas“, diris Dobbs, „tial ni nun devos foriri. Ni devos hasti por atingi sekuran terenon.“

Howard donis la salutmanon al Lacaud kaj diris: „Mi postlasas al vi salon, pipron kaj ankoraŭ aliajn bagatelaĵojn, kiuj estus nur en la vojo de ni. Eble vi povos uzi ilin. Jen ankaŭ peco da tolaĵo por la tendo. Vi povas havi ĝin, estas bone por la pluvo en la nokto.“

„Dankon“, rediris Lacaud.

Ankaŭ Dobbs kaj Kurtin skuis la dekstran manon de Lacaud. Dobbs donis tabakon kaj Kurtin manplenon da kartoĉoj al li. Nun, kiam ili adiaŭis, ili fariĝis subite amikoj. Kurtin havis ĝin jam sur la lango inviti lin kun ili retroiri, ĉar ĝi ja devus esti terura por li solece kaŭri en la vepro, kvankam eĉ ne estas plu espereto trovi ion, ĉar ili estis sufiĉe longan tempon tie kaj turnis ĉiun ŝtoneton kaj precize scias, kio jes, kaj kio ne tie troveblas. Sed li ne diris tion, kaj diris nur: „Good bye! Adiaŭ!“

Howard havis similan tenton. Li volis peti lin kunveni.

Kaj li konsideris doni al li okupon en sia kinejo, kiel filmreprezentadiston aŭ kiel domzorgiston. Sed ankaŭ li ne elparolis tion. Li etendis nur la salutmanon al li, kaj diris: „Good luck!“ Bonŝancon!“

Kaj Dobbs pensis, ke viro plia, dum la vojaĝo ne povus esti damaĝo. Estus protekto plia kontraŭ banditoj, kaj se la frajto estus dividita je kvar viroj, ĝi ne aspektus tiom okulfrapa, sed li nur forte skuis lian dekstran manon kaj diris afable: „So long“ Ĝis do!“

Ankaŭ Lacaud diris al ĉiu kelkajn adiaŭajn vortojn, tiam li staradis certan tempon kaj postrigardis al la aliaj. Kiam li ne plu povis vidi ilin, li turnis sin al la bivakfajro, pikante tretadis kun botela pinto en ĝin kaj diris laŭte: „Domaĝe.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.