La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORO DE LA SIERRA MADRE

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XIX

Por Kurtin komenciĝis terura nokto. Sed ne por Dobbs. Malkovrinte la malfortan flankon de Kurtin, li sentis sin sufiĉe sekura. Li povis nun ludi kun Kurtin.

Kurtin tiom malproksime de Dobbs kuŝiĝis, ke li bone povis teni lin en la okuloj kaj samtempe havis sufiĉe da loko por povi akcepti lin kun antaŭen tenata armilo, se li provus atakon. Kurtin penis per ĉiuj fortoj resti maldorma. Li estis lacigita pro la tagmarŝo kaj li sentis, ke ne estos facile elteni la tutan nokton. Promeni tien kaj tien li ne volis, ĉar li supozis, ke tio endormigus lin eĉ pli. Li sidis certan tempon rekta, sed ankaŭ tio lacigis lin. Poste li pensis, ke estus pli bone ruli sin en la kovrilon kaj sin sterni. Dum tio la korpo laŭ li povus ripozi. Dobbs ankaŭ ne scius kiam li endormiĝos iom, ĉar li ne povus vidi tion tiel bone.

Proksimume post horo, kiam Kurtin longe ne moviĝis, Dobbs rektiĝis kaj komencis rampi. Tuj Kurtin levis la revolveron: „Eĉ ne paŝon plu“, li vokis transen.

„Bona noktogardisto“, respondis Dobbs kaj ridis. 

Malfrue post noktomezo Dobbs vekiĝis pro la kriado de unu el la azenoj. Li faris denove la provon ekrampi, sed Kurtin tuj haltigis lin.

Nun Dobb sciis, ke li gajnos la batalon kaj firme endormiĝis. Li havigis la noktan dormon al si, kiun li forprenis de Kurtin helpe de la du truketoj.

La sekva nokto apartenos al li.

Je la tago Dobbs devis iri ĉe la pinto de la marŝformaciio. Tiutempe li povis entrepreni nenion. Poste denove fariĝis vespere, kaj tiam noktiĝis. Mallonge post noktomezo Dobbs tute trankvile stariĝis, iris transen al Kurtin kaj prenis liajn revolverojn. Poste li puŝis lin perpiede forte en la ripojn.

„Ek, fripono“, li diris, „la kartoj estas nun denove miksitaj. Sed ĉifoje la lastan fojon.“

Kurtin ankoraŭ dormebriis kaj demandis: „Kio? Kiuj kartoj denove estas miksitaj?“

Poste li ekkomprenis kaj volis ekstari.

„Restadu sidanta“, diris Dobbs kaj sidiĝis antaŭ li. Li puŝis la lignon pli en la fajron, kaj la flamoj eklumis.

„Multon ni certe ne plu parolos“, daŭrigis Dobbs. „Mi ne faros por vi la infanvartistinon kiel vi por mi en la lasta nokto kaj la pasintan tagon. Mi faros nun glatan finon al la negoco. Mi ne volas vivi ĉi tie la tutan tempon en timo.“

„Do murdo.“ Kurtin diris tion sen ekscitiĝo. Li estis tro laca por kapti la tutan sencon de la okazaĵo.

„Ĉu murdo?“ respondis Dobbs. „Kial murdo? Mi ja devos defendi mian felon. Mi ja ne estas via kaptito. Mi ja ne dependu de via graco, kiom longe vi lasos barakti min.“

„Tiel glate tio ne iros“, diris Kurtin, lante revenante al siaj pensoj. „La oldulo ja ne tiel facile lasos formarŝi vin.“

„Ĉu li ne lasos? Tio simplas. Vi firmligis min al arbo kaj fuĝis kun la tuta bono. Tio estas ja tute simpla. Li serĉos vin. La fripono estos vi. Por ke li ne trovu lin, pri tio lasu trankvile zorgi min. Ek supren, kaj marŝu antaŭen.“

„Kien antaŭen?“ demandis Kurtin.

„Al la enfosejo. Aŭ ĉu vi eble pensis, ke al dancplezuro? Estas ja afero via kiel vi volas kompreni tion. Preĝi vi certe ne devos. Scii mi cetere volus al kiu. Sed vi ja tute per vi mem venos al la ĝusta loko. Tute ne zorgu vin pri tio. Mi nur iom kurtigos la tempon al vi, jen ĉio. Ek do, marŝu, antaŭen.“

„Kaj se mi ne ekiros?“ demandis Kurtin. Li estis ankoraŭ nun laca kaj dormebria. Ke tio estas damnite serioza, kio okazas ĉirkaŭ li, tion li sciis tute precize. Sed lia laceco ne lasis kapti al li la okazon en la tuta senco, por ke li povu pensi plu ol ĝis la pafo, kiun li tuj aŭskultos. Pro sia dormemo li ne kaptis la fakton, ke post la pafo lia estado estos finita. Ĉio, kio estis dirita kaj farita aperis al li kiel sonĝo. Kaj en tiu sonĝo li ne tute perdis la ŝajnan konscion, ke estas nur sonĝo kaj nenio pli, ke li vekiĝos morgaŭ matene, kaj ke li memoros pri la sonĝo nur el granda distanco. Tamen li provis firme enkapigi la okazaĵojn en tiu sonĝo, por ke li povu ripeti ilin vekiĝinta tute precize. Ŝajnis grava al li ne forgesi tiun sonĝon, ĉar tiu sonĝo montris tiom akran karakterbildon de Dobbs al li, kiel li neniam antaŭe povis vidi ĝin.

Li memoris ĝin tute nedubeble, ke li iam aŭdis, ke oni foje povas konatiĝi kaj prijuĝi homon en sonĝo pli bone ol en la vera vivo, kaj li intencis ekde morgaŭ frue esti eĉ pli atentema pri Dobbs ol ĝis tiam.

„Mi ja ankaŭ povos plu sidi ĉi tie“, li diris, dum liaj okuloj estis fermitaj“, „kial mi ankoraŭ marŝu dum longa tempo, mi estas laca kaj volas dormi.“

„Vi tiam povos dormi sufiĉe longe“, diris Dobbs.

„Antaŭen, ekstaru kaj marŝu!“

La laŭta bruska komandado de Dobbs turmentis Kurtinon, kaj por ne plu devi aŭdi ĝin, li ekstaris ŝanceliĝante kaj stumblante. Dobbs puŝis lin per siaj pugnoj antaŭen, kvindek aŭ sesdek paŝojn en la vepron. Poste li pafis tiel sur lin, ke Kurtin renversiĝis.

Kurtin tuj sternis sin. Dobbs kliniĝis al li, kaj kiam li aŭdis nek spiron nek ĝemeton, li ŝovis la revolveron en la ingon kaj reiris al la bivakfajro.

Ĉi tie li sidis dum certa tempo kaj provis elpensi, kio nun farendos. Sed li ekhavis eĉ ne unu penson. Li sentis sin tute vaka. Li fikse rigardis en la fajron, postŝovis lignerojn aŭ puŝis ilin perpiede en la ardaĵon. Poste li bruligis la tabakon de la pipo.

Kiam li estis enspirinta kelkajn fojojn la tabakfumon, hastis fine penso tra lia cerbo. Li pensis, ke li eble eĉ ne trafis Kurtin, ke tiu eble nur stumblis kaj falis teren, ĝuste kiam la pafo estis farita. Li turniĝis al la vepro, kie Kurtin kuŝis. Dum certa tempo li rigardis tre atenteme transen, kvazaŭ li atendus, ke Kurtin proksimiĝas renkonte al li.

Tiam la sidado fariĝis neoportuna por li. Li ekstaris, iris kelkajn fojojn ĉirkaŭ la bivakfajro kaj per botela pinto li puŝis branĉojn en ĝin. Li residiĝis kaj tiris la kovrilon al si. Li envolviĝis ĝin kaj tiam longe etendiĝis. Per profunda spiro li intencis ekdormi, sed meze de la spirado li haltis. Li estis certa, ke li ne trafis Kurtinon, kaj ke tiu subite staros antaŭ li mem kun elingita revolvero. Tion li ne eltenis, tio ĝenis lin ĉe la endormiĝo.

Li ŝiris brulantan branĉegon el la fajro kaj iris kun ĝi en la vepron. Kurtin kuŝis ankoraŭ ĉe la sama loko. Li ne spiris kaj liaj okuloj estis fermitaj. Dobbs tenis la brulantan branĉon proksime al ties vizaĝo. Sed Kurtin ne moviĝis. Lia ĉemizo sur la brusto estis plena de sango.

Kontentigite Dobbs volis foriri. Sed antaŭ ol li iris tri paŝojn, li turniĝis, eltiris la revolveron kaj pafis ankoraŭfoje sur Kurtin. Poste li reiris al la kampadejo.

Li metis la kovrilon ĉirkaŭ la ŝultrojn kaj sidiĝis al la bivakfajro.

„Malbenite, mi ekhavis konsciencriproĉojn“, li diris ridante al si mem, „se mi pensas, ke li eble eĉ ankoraŭ vivis. Sed nun mi estas trankviligita.“

Tiu vorto „konscienco“, kiun li nun uzis, firmkroĉiĝis tamen en liaj pensoj. La vorto laboris memstare plu, kaj ĉiu frazo, kiu formiĝis en li, grupiĝis ĉirkaŭ la vorto „konscienco“. Ne tiom ĉirkaŭ la nocion, sed pli pri la vorto mem.

Nun mi volas vidi, ĉu la konscienco mistifikas min, li pensis. Murdo estas la plej terura, kion oni povas fari. Do nun vekiĝos la konscienco. Sed mi neniam aŭdis pri ekzekutisto, ke la konscienco afliktis lin. Mr. McDollin en Sing Sing kondukis cent kaj kvindek personojn al la elektra seĝo, kaj ŝajne tio plezurigis lin. Li certe trankvile dormas en sia lito ĉiun nokton, sen tio, ke turmentas lin la konscienco. Eble tie estas kvar butonoj, kaj el kvar viroj ĉiu premas sur butonon. Kaj neniu scias, kiu butono estis la mortiga butono. Sed Mr. McDollin devas firmkateni ĉiun je la seĝo. Li mortigis jam cent kaj kvindek aŭ eĉ pli da homoj. Kaj li estas tamen estimata viro, ŝtatoficisto.

Kiom da germanoj mi buĉis en Francio? Ĉu dekkvin da ili? Mi pensas, ke estis dudek tri. 'Bonege', diris tiam la kolonelo. Kaj mi ĉiam bone dormis. Neniu el la germanoj iam aperis al mi dum la dormo. Neniu maltrankviligis mian konsciencon. Eĉ ne iliaj patrinoj aŭ iliaj edzinoj aŭ iliaj infanetoj molestis min en la dormo aŭ kiel vekiĝinton. Kiel tio estis tie en la arbaro LArgonne? Mitralonesto de la germanoj. Fulmotondro, kiel kuraĝe ili tenis la pozicion. Eĉ per du kompletaj kompanioj ni ne povis proksimiĝi, tiam ili elpafiĝis, ili svingadis per blanka ĉifono. Restis nur dekunu de la bravaj uloj. Ni proksimiĝis. Ili ĉiuj tenis la manojn supre. Ili ridis al ni. Estis honestaj soldatoj. Ili supozis ankaŭ nin honestaj soldatoj. Ni ĉiun el ili trapikis kiel bruton. Tiu, kiu plej terure trapikadis kaj sovaĝegis kaj ne sciis indulgon al vunditoj, estis laŭnome certa Steinhofer. En Germanio naskita kaj transirinta Francion deksepjara. Liaj gepatroj kaj gefratoj, ĉiuj ankoraŭ estis en Germanio. Li estis tiu, kiu ne havis kompaton. Jen kelkaj, kiuj petis pri sia vivo, ĉar ili havis laŭdire tiom da infanoj. Kion diris la nobla Steinhofer al tiuj patroj? Kion do? Nu, estis tiom malica diro, kaj li ekpikis. Mi supozas, ke li ricevis medalon. Sed angla servosoldato de oficiro ĝuste alvenis, kiam la buĉado koncernis la lastajn junajn virojn, kiuj tute ne defendis sin, sed estis tute senmovaj. Kaj la anglo diris: ,Dirty dogs, vi hontu.“ Se eĉ Steinhofer ne hontis, se eĉ ne hontis tiom da aliaj el ties samlandanoj, kiuj dum la militdeklaro fariĝis pli murdemaj al germanoj ol la plej sangoavida jingo, kial do hontu mi? Mi havis neniam konsciencriproĉojn pro la germanaj uloj, Steinhofer des malpli. Kial la konscienco maltrankviligu min nun pro tiu naŭza bubo Kurtin? Se li estas morta kun certo, la koncienco estas trankviligita. La konscienco ekriproĉas onin nur tiukaze, se minacas la pundomo aŭ la ekzekutisto staras apud ni kun la ŝnuro. Se oni estas absolvita aŭ jam pasigis la puntempon, la murdito ne plu aperas al oni.

Li aperas nur tiukaze, se oni timas, ke ĝi povus elveni, aŭ ke ili povus kapti onin.

Kaj ĉar soldatoj kaj ekzekutistoj estas pagataj, tial la konscienco ĉiam lasas ilin en paco, eĉ se ili mortigas kiom ajn da homoj. Kion mi do timu? Mi havas la predon kaj Kurtinon oni trovos neniam. Pli bone, se mi morgaŭ matene ankoraŭ enfosigos lin.

Dobbs ekridis laŭte. Li trovis tion gaja, ke liaj pensoj subite fariĝis tiel viglaj kaj tiel rapide konfuziĝis. Sajnis strange al li, ke li nun fariĝis tiom saĝa, ke li havis tiajn prudentajn pensojn. Li pensis, ke tio eble lasus noti sin. Kaj oni supozus lin erudito. Kaj li miris pri si mem, ke li neniam antaŭe sciis, kiel prudenta kaj senantaŭjuĝa li povas pensi. Li pensis nun, ke devus esti tre facile havi argumentojn kontraŭ moralpredikantoj, kiuj ĉiam fanfaronas pri la konscienco sen tio, ke ili iam tuŝis ĝin dum granda afero kaj venkis ĝin, ke sekve tion, ĉio, kion ili parolas kaj verkas, kaj per kiu ili timigas la homojn dum tuta vivo, estas nenio alia krom galimatio. Se oni kredas pri konscienco, tiukaze oni havas konsciencon kaj tiukaze ĝi riproĉas onin je komando; se oni ne kredas pri konscienco, tiukaze oni ne havas konsciencon kaj ĝi molestas onin neniam.

Dobbs longe etendiĝis ĉe la fajro, kaj dum li provis endormiĝi, li sentis, ke li dormos tiel bone, kiel li ne dormis dum kelkaj tagoj. Kaj efektive li firme tradormis ĝis matene.

Li trinkis iom de la kafo, kiu postrestis de la lasta vespero kaj komencis surpaki ĉion. Nur ĉe la surpakado li ekkonsciiĝis, ke Kurtin estas morta. Tion li rigardis kiel fakton, kiu lin ne pli koncernis ol se Kurtin estus mortinta je iu malsano, aŭ, ĉar iu mortbatis lin. Li sentis sin nur kiel spektanto. Eĉ ne dum momento li havis la senton de kompato aŭ eĉ senton pri pento. Li ne devis penti ion. Kurtin estis forigita de la vojo, kaj tio donis perfektan trankvilon al li.

Li pripensis, ĉu li prenu la havaĵon de Kurtin al si, aŭ, ĉu li simple postlasu ĝin tie. Sed apenaŭ finpensinte, li jam decidis sin. Estus sensencaĵo postlasi la pakaĵojn ĉi tie. Ili fariĝus predo de la banditoj aŭ de marodantaj indianoj. Kurtin ja ne plu povis bezoni la bronzon. Male al tio: kiom ajn Dobbs ankoraŭ povus komenci per la valorplena ŝarĝo! Li povus ekzemple - sed tio ja ne estus elpensebla, kiom da aferoj li povus fari per ĝi. Estus ja troigite diri, ke la tuta ŝarĝo povus fari lin superriĉa viro, eĉ ne riĉa viro.

Sed tamen bonstatulo. Kaj ĉar li ne pigre pensiuliĝus kun ĝi, sed entrepenus ion per ĝi, frondi fabrikon aŭ grandan brutbienon aŭ spekuladojn aŭ - . Ne, spekuladojn prefere ne. Estus demando, ĉu li bonŝancus. Sed kial ne? Ĉu eble pro la nekonsiderinda okazaĵeto pri legitima memdefendo? La plej fiaj friponoj plej bonŝancas. Nur la honestuloj kaj la honorinduloj ĉiam malbonŝancas, kion ajn ili entreprenas aŭ kion ajn ili komencas.

Kompreneble, se li postlasus la tutan havaĵon tie, neniu povus riproĉi al li, ke li eble eĉ nur pro la predo defendis sin. Estas homoj kaj eĉ juĝistoj, kiuj povas tute tordigi kaj komplikigi aferon tiel, ke fine glata rabomurdo estus la rezulto. Sed, se li postlasus la ŝarĝon de Kurtin tie, kaj ĝi estus prenita de aliaj, neniu homo surtere kredus al li, ke li ne prenis tion, kio apartenas al Kurtin. Pli bone estos, se li kunprenos ĝin sen hezitemo kaj por la unua tue ne afliktiĝos pri la afero. Se io publikiĝus, tiukaze li havus ankoraŭ sufiĉe da tempo por diri: „Kion vi do volas? Ĉi tie estas ja la tuta propraĵo de la viro. Mi ne ŝtelis ion de li.“ Li unue observos, kiom longe ĉio deruliĝos glate kaj en kiu grado li havos sukceson.

Dobbs pensis, ke tio iros same tiel simple kun la havaĵo de Howard. Se li trovos Kurtinon, well, tiukaze ĝi same tiel ĉeestos, kiel Kurtin ĝin transdonis. Sed unue li devus trovi lin. Kaj se Howard iam trovos Kurtinon pli poste - neniu povos scii tion, de tempo al tempo okazas tre strangaj hazardoj - tiukaze do simple banditoj de Kurtin ĉion forprenis dum la vojaĝo kaj li ĝuste ankoraŭ povis savi la propran vivon kaj unu propran sakon. Estas ja tiom da banditoj ĉirkaŭe. Tiujn oni povas kroĉi ĉion, ĉar oni supozas ilin kapablaj pri ĉio. Ili mortpafis ankaŭ tiun Kurtin. Eble estas tamen pli bone diri, ke ili ambaŭ kverelis kaj pugnobatalis, kaj poste ili disiĝis. Kurtin iris alian vojon, kaj kio fariĝis el li, tion li, Dobbs, ne povas scii. Sed estas tamen pli bone tuj rakonti la historion pri la rabatako de la banditoj. Por kio longe rompi la kapon al si pri tio, kion diri kaj kion rakonti. Por la unua necesas esti en sekureco en la urbo, tiam troviĝos ankaŭ elirvojo kiel ĉio povos esti bele ordigita. Oni ankaŭ povus atendi tute trankvile la oldulon en Tampiko kaj salti al li kun sovaĝa rakonto, tiel, ke li rezignos pri ĉiu ajn esplorado.

La sakon aŭ la du sakojn, kiujn oni savis el la ungoj de la banditoj, oni povus dividi kun la oldulo. Tiukaze li estas tute kontenta, ke li retenis almenaŭ iom kaj diros nenion plu. Eble al la oldulo survoje ĝis la trajno okazos ankoraŭ io malagrabla. Se oni havus ĉemane nur kelkajn mestizojn! Por dudek pesoj aŭ por dudek kvin ili povus embuski la oldulon kaj forigi lin; ĉar tiukaze neniu plu scius ion pri la afero.


Rimarko

En tiu ĉapitro „jingo“ ne estas iu birdo, sed ĝi alludas agresivan hurapatriotan ŝoviniston. 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.