La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORO DE LA SIERRA MADRE

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XXIV

Apenaŭ viro povas vojaĝi en tiu regiono sen tio, ke li estas vidata. Ankaŭ, se li provas preteriri ĉiujn lokojn kaj ĉiujn homojn, tamen ĉiam estas okuloj, kiuj vidas lin, kiuj persekutas ties vojon kaj observas ties faradon. La homo mem ne scias, ke oni observas lin. Tiuj, kiuj iras renkonte al li, deflankiĝas de la vojo longe antaŭ la momento, kiam li ekvidus ilin kaj ili kaŝiĝas en la vepro, kie ili lasas preteriri lin, kaj nur tiam elvenos, kiam li ne plu videblos. Ili precize vidis lin, sed li eĉ ne divenis, ke oni rigardis lin tiel detale de la kapo ĝis la piedoj. Tiel, ke malmultajn horojn poste la tuta vilaĝo scias, kiel la viro aspektis kaj kion li kondukas kun si. En irigaciaj fosaĵoj, post montetoj, post rokblokoj kaj post herboj la okuloj vidas ĉiun movon kaj ĉiun paŝon de la fremdulo.

La homoj sur la ĉevaloj sekvis la vojon, kiun Dobbs iris, kaj ne tiun, sur kiu venis la vojorabistoj. Ĉar ili sidis sur ĉevaloj kaj ne havis pakaĵon, ili jam posttagmeze estis je tiu loko, kie Dobbs haltis. La loko estis facile trovebla.

Du el la viroj persekutis la spurojn plu ekde la loko al la urbo. Sed ili trovis baldaŭ, ke la azenoj nur disiris kaj  tiam estis repelitaj.

Nun estis facila ludo por la alkaldo, kiu mem estis pursanga indiĝeno, rakonti la tutan okazaĵon. La azenoj vagadis, do neniu havis tempon okupiĝi pri ili. Sekve de tio ĉe la loko io devas esti okazinta, kio ĉiujn ĉeestantojn, kies piedaj spuroj rekoneblis, tiom okupis, ke ili ne vidis, kiam la azenoj komencis disiri, kaj la okazaĵo devis esti tre grava, ĉar aliokazae la azenoj ne tiom vaste povus disiri.

Nek de la loko, kie staris la arboj, al la ejo, kie la azenoj estis rekondukitaj, nek de tiu loko plu al la urbo videblis piedaj spuroj de la usonano. Eĉ se li estus irinta nudapiede, oni facile ekkonus lian spuron. La formo de la piedoj ne estas tiel bela kiel tiu de indiĝeno, ĉar li ĉiam iras en botoj, kaj ofte tiajn, kiuj kripligas la piedfingrojn. Krome la piedoj de la blankuloj estas multe pli grandaj ol tiuj de la indiĝenoj, kiuj ĝenerale havas pli gracilajn kaj pli malgrandajn piedojn.

Ĉar de la loko ne plu kondukis spuroj de la usonano, li devis esti plu tie. Kaj ĉar li ne estis sufiĉe profunde kaj laŭorde enfosita, kaj ĉar ankaŭ ne pluvis, la viroj trovis lian tombon post malmultaj minutoj.

„Pro murdo oni povas esti akuzata nur tiukaze, se la kadavro estas prezentebla“, diris Miguel. „Pri tio li pravis. Tio estas la leĝo, kaj oni rajtas ĝin nomi leĝo bona, ĉar en tiaj grandaj landoj homoj povas fari sin tiom nevideblaj, ke kadavro estas trovebla pli facile ol tiu homo, kiu malaperis libervole.

La kadavro estis trovita, kaj ĉar la tri vojrabistoj posedis la propraĵon de tiu kadavro sen povi pruvi la posedrajton, estis tiu kazo esence evidenta.

La alkaldo rigardis la kadavron nur sekundon, tiam li diris: „Maĉeto“.

Tiam la viroj detiris de la korpo la ĉemizon, kiun la alkaldo prenis al si, kaj post tio la indiĝenoj enfosis la kadavron. Ili faris tion kun nudigitaj kapoj. Kaj kiam ili fermŝutis la fosaĵon, kiujn ili faris pli profundaj, kvankam ili povis fari tion nur per siaj maĉetoj, ili staris dum certa tempo sen ĉapelo ĉirkaŭ la monteto. Ili ne preĝis, sed ili ĉiuj rigardis kun klinita kapo malsupren al la monteto.

Dum la viroj ankoraŭ staris antaŭ la monteto, la alkaldo iris al la sekva arbo. Per la maĉeto ili dehakis branĉeton kaj poste rompis ĝin per bato en du erojn. Li ligis ilin per fadeno al kruco kaj pikis la krucon en la monteton, tien, kie troviĝis la kapo.

Je la sekva mateno la viroj denove estis en sia volaĝo. La alkaldo montris al la tri uloj la ĉemizon. Ili rigardis ĝin kaj levis la ŝultrojn.

Du viroj intertempe rajdis al la plej prokisma oficejo de la federacia kavaleria milico. Antaŭtagmeze venis la soldatoj. Rigardinte la ulojn, la inspektoro diris al la alkaldo: „Je ties kapo tie“ - li signis al Miguel - oni anoncis rekompencon. Mi pensas, ke 300 pesoj aŭ 25o. Precize mi ne scias tion. Jen bandito. Jam antaŭe li murdis du homojn. La du aliaj birdotimiguloj certe estas de la sama speco. Mi ne konas ilin. La rekompenco estos je via dispono, sinjoro, je Porfirio kaj je la ceteraj viroj ĉi tie. Kion vi faras nun kun la azenoj kaj la pakaĵoj?“

„Ĉion tion ni portos morgaŭ al la posedantoj“, diris la alkaldo. „Mi scias, kie ili estas. Unu el ili estas doktoro, tiun ili tie sur la alia flanko ne volas lasi foriri. Ankaŭ ni volas havi lin ankoraŭ por semajno. Li ricevas ja nun siajn aĵojn kaj ne tiel rapidos foriri.“

Poste la polico transprenis la tri veproŝtelistojn. Oni ne ligis ilin per lazoj. Ili trotis en la mezo de la rajdantaj soldatoj. Jen la ĉemizo, jen la pantalono, jen la botoj, jen la azenoj, jen la pakaĵoj kaj jen la eta kruco sur la monteto. Sekve de tio la procesdebato ne pli longe daŭros ol du horojn. Multekostan galgokonstruaĵon oni ne konstruos, ankaŭ blankajn gantojn oni ne surmetos. Por tiaj aferoj la ŝtato ne disponigas multe da mono. La monon la ŝtato devas ŝpari por pli gravaj aferoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.