La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORO DE LA SIERRA MADRE

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XVII

La vojaĝantoj devis iri vastan ĉirkaŭvojon kun siaj pripakitaj azenoj por eviti la vilaĝon, kiun Kurtin frekventis por aĉetoj, por ne tuŝi ĝin kaj por ne esti rigardataj de la loĝantoj. Ili volis lasi la homojn de la vilaĝo en la supozo, ke Kurtin ankoraŭ nun tie supre estas. Kiam ili troviĝis en vasta distanco al la vilaĝo, ili ankaŭ ne iris sur la vojoj, sed migris sur padoj, sur kiuj ili estis pli sekuraj malofte renkonti iun. Ju pli ili distancis de la distrikto, des pli ili rajtis esperi nerigardite atingi la urbon. Se ili estos jam en la urbo, ili kaj ilia havaĵo estos sekuraj. Tiukaze ili iros en hotelon, transpakos ĉion lerte kaj sidiĝos kun kofroj ne frapanataj la atenton en la trajnvagonon.

Ili havis nun apenaŭ iom da mono en la poŝoj, kelkajn pesojn, kaj tiuj devus sufiĉi ĝis la urbo. Tie la azenoj, kaj ĉi tio, kion oni krome ne bezonos, estos vendeblaj kaj tio tiam estos la veturmono. Sed unue oni devos atingi la urbon. Kaj tio postulos tempon. La distanco ne estis tiom granda. Sed la vojojn ili ne volis iri, ĉar ili tie pli ofte povus renkonti banditojn aŭ federacian policon ol sur la  kaŝitaj padoj. Ju malpli da homoj ili renkontos des pli agrable estos al ili.

Sed la padoj ne ĉiuj estis tiel, kiel ili dezirus ilin. Ĉiuj padoj sekvis aŭ al vilaĝo aŭ al homa loĝejo. De tempo al tempo ili trafis subite vilaĝon, kiam ili ĝin nek atendis nek deziris. Kaj se ili iam estis jam en viddistanco de vilaĝo, ili ne povis retroiri senprobleme. Tio suspektigus ilin.

Tiel ili venis je la dua tago en indiĝenan vilaĝon. Ne estis eviteble. Tre nekutime tio ja ne estas, ke azenokaravano moviĝas tra loko. Ke nur blankaj viroj kondukas tian karavanon estas ja malofta afero, sed neniu cerbumas la kapon pri tio, ĉar la blankuloj ja de tempo al tempo havas sufiĉe strangajn ideojn.

Kiam ili nun estis meze de la loko, ili vidis stari antaŭ kabano kvar meksikanojn. Tri el ili estis ĉirkaŭmetintaj kartoĉozonon kaj apud kokso la revolveron.

„Tio estas polico“, diris Dobbs al Howard, “ nun ni estas en la kaĉo.“

„Ŝajne efektive estas polico“, obĵetis la oldulo.

Dobbs bremsis la azenojn, sed Howard puŝis lin kaj diris:

„Nun ne faru stultaĵojn. Se ni tiel subite haltos aŭ eĉ reiros, tiukaze ni estos finitaj. Tiukaze ili tuj rimarkos, ke io ne estas ĝusta ĉi tie. Nur tute trankvile antaŭen, kvazaŭ ni havus bonan konsciencon. Tion ni ja efektive havas. Estas nur pro la tarifo kaj pro la ne havigita licenco.“

„Sed tio povus kosti al ni la tutan fatrason“, sakris Dobbs.

Intertempe ankaŭ Kurtin proksimiĝis.

„Kion volas tie la viro kun la okulvitroj?“ li demandis kaj kapsignis transen al la viro, kiu ne estis armita kaj kiu staris ĉe la enirejo de la kabano kaj evidente interparolis kun la loĝantoj.

„Tio estas verŝajne registara komisaro“, diris Dobbs.

„La ekzekutisto sciu, kio tie okazas. Ni iru tute trankvile plu.“

La meksikanoj ne rimarkis la alvenintojn. Nur kiam ili atingis la placon, kie la kabano staris, turnis sin unu el la policanoj al ili. Tiam li ŝajne diris ion al la aliaj. Kaj post tio ĉiuj turniĝis al ili kaj postrigardis la vojaĝantojn, kiuj iris sen hasto plu. Kiam ili jam transpasis la placon, subite iu el la viroj postvokis ilin. „Hola, senjores, un momento!“

„Nun ni sidas en la kaĉo“, diris Dobbs mallaŭte.

„Mi iros sola transen“, proponis Howard, „vi restados ĉi tie ĉe la azenoj. Mi volas aŭskulti, kion ili intencas.“

Howard iris transen. Kiam li staris antaŭ la viroj, li diris: „Bonan tagon, per kio ni povas servi al vi?“

„Ĉu vi venas de la montoj malsupren?“ demandis unu el la oficistoj.

„Jes, ni ĉasis.“

„Ĉu vi ĉiuj estas vakcinitaj?“ diris la viro nun.

„Ĉu ni estas kio? Ĉu vakcinitaj?“ Howard parolis ĝin malŝarĝite, ĉar li tuj ekkonis, kion la viroj celis ĉi tie.

„Komprenbele, ni estas ĉiuj vakcinitaj. Jam kiel malgrandaj infanoj. Tio estas ĉe ni leĝa devo. Mi estas profilaktike vakcinita certe jam dek fojojn en mia vivo.“

„Kiam la lastan fojon?“

„Antaŭ du jaroj.“

„Ĉu vi havas la oficialan ateston ĉe vi?“

Howard ridis: „Tion mi portas ja ne ĉiam en poŝo.“

„Kompreneble ne“, diris nun la viro. „Sed tiukaze mi nun devos vakcini vin ĉi tie. Ni estas la vakcinada komisiono, kaj ni devas vakcini ĉiun, kiun ni trafas ĉi tie en la vilaĝoj.“

La viro kun la okulvitroj iris en la kabanon kaj elvenis kun sia kesto. Li malfermis ĝin, Howard nudigis la brakon kaj la viro gratis lin per la nadlo en la karnon. „Je vi estas malpli komplike ol je la homoj ĉi tie“, li diris ridante. „La homojn de ĉi tie ni devas embuski, tiuj kuras sur la montojn kaj en la vepron, ĉar ili supozas, ke ni volas detranĉi iliajn kapojn.“

„Jes“, opiniis unu el la policanoj, dum li elprenis libron, „ĉi tie vakcini la tutan loĝantaron kostas al ni pli da peno ol kapti gregon da banditoj. Sed la epidemio tro kreskus, se ni ne ĉiujn ĉi tie havigus por profilakta vakcinado. La infanoj, tio estas la plej terura. La inoj kriadas kvazaŭ ni volus murdi la infanojn kaj batalas kiel freneziĝintoj kun ni, se ni volas surmeti la nadlon. Jen, mia vizaĝo, tute vundgratita de la inaĉoj. Kaj jen mia kolego, li havas grandan tuberon sur la kapo, kie la inaĉoj trafis lin per ŝtono. Ni estas jam kvar tagojn ĉi tie, ĉiuj kaŝiĝis ie. Kaj ni devas elmasatigi ilin, ĝis ili revenos. Iom post iom ili ja revenas, ĉar ili vidas, ke la infanoj jam vakcinitaj de ni, ankoraŭ vivas. Sed kiel ni klarigu al ili, ke ni laboras ĉi tie nur por la beno de la homoj kaj de iliaj infanoj.“

Dum tiu tempo li foliumis la libron kaj poste atingis la vakajn foliojn.

„Skribu ĉi tie sur ambaŭ flankoj vian nomon“, diris la oficisto.

Howard skribis kaj redonis la libron.

„Kiom da jaroj?“

La oficisto enskribis ĝin, subskribis la folion, elŝiris duonon de la folio ĉe la laŭlonge truita linio kaj donis ĝin al Howard.

„Jen via atesto, la alian foliparton ni retenos en nia libro. Sendu ankaŭ viajn du kamaradojn ĉi tien. Ne damaĝos al ili. Eĉ, se ili estas jam dekfoje vakcinitaj.“

„Kion mi do pagu nun?“ demandis la oldulo. „Mono tre raras ĉe ni.“ „Por tio vi devas pagi nenion. Tio kostas nenion. Tion pagas la registaro.“

„Tio tiukaze estus ja sufiĉe malkare“, diris Howard ridante kaj rulis la manikon malsupren.

„Ni ja scias“, diris nun unu el la oficistoj, „ke vi ĉiuj estas vakcinitaj, aŭ ni almenaŭ supozas tion. Sed ni faros tion nun tre prefere, ke ni vakcinos vin. Ni estas sufiĉe dankemaj, ke vi venis ĉi tien en la ĝusta tempo. La enloĝantoj vidas de sia kaŝejo ja ĉiun movon, kiun ni faras. Tial ni elektis ĝuste tiun kabanon. Ĝi staras plej libere. Se la homoj nun vidos, ke ni ne faras diferencon inter indiĝenoj kaj blankuloj, kaj ke vi ĉi tie prezentas brakon, kvazaŭ vi farus tion ĉiun tagon, la homoj ekfidos nin kaj vidos, ke ĝi ne kostos la vivon.“

Howard iris transen kaj sendis Dobbs kaj Kurtin por vakcinado.

„Mi ne scius, kion mi farus pli prefere“, diris Kurtin ridante, „ĉiun momenton mi pensis, ke ili venos kaj stulte demandos nin.“

„Se plezurigos vin“, diris Howard, „jen vi povos rakonti al ili, kion vi faris en la lastaj monatoj. Ili ne havas intereson pri viaj familaj aferoj. Ili estas la vakcinada komisiono, kaj ĉio, kio ne havas rilaton al la vakcinado lasas ilin frida kiel pavumŝtono. Ili vakcunas ankaŭ persekutitan banditon ĝuste preterirantan kaj lasus forkuri lin. Ne apartenas al ilia negoco kapti banditojn.“

„Nu, nu“, interrompis Dobbs, „pli bone, se vi tenos fermita vian buŝon . Ni lasos vakcini nin, sed tiam tuj plu.“

„Ĉu mi eventuale diris, ke ni setlu ĉi tie?“

„Sed vi parolas ĝuste tiel, kvazaŭ ni falu al ili ĉirkaŭ la kolon“, diris Dobbs kaj trotis transen al la kabano.

Howard skuis la kapon, kun bedaŭra gesto, kaj turnis sin al Kurtin: „Tiu Dobbs estas sen humuro“, kion mi ĉiam asertis. Mi falas ja pli prefere al vakcinada komisiono ĉirkaŭ la kolon ol al polica grupo, kiu kontrolas minojn, en la manojn. Nun ekkuru do transen, Kurtin, kaj lasu doni la paperon al vi, por ke ni povu migri plu.“

Vespere ili kampadis proksime de la loketo Amapuli. Ili devis restadi tie, ĉar oni diris al ili, ke ili ne povos atingi la sekvan akvejon antaŭ la komenco de la nokto.

Dum ili ankoraŭ pretigis sian vespermanĝon, venis kvar indiĝenoj de la loko al ilia kampadejo. Ili salutis kaj demandis tre ĝentile, ĉu ili rajtas sidiĝi teren.

„Como no?“ diris Howard. „Kial ne? Vi tute ne ĝenas nin.“

La kvar indiĝenoj sidis dum certa tempo kaj observis kiel la fremduloj rostis sian viandon kaj kuiris sian rizon.

„Vi venas certe de malproksime“, diris fine unu el la indiĝenoj. Kaj vi certe volas ankoraŭ vojaĝi plu malproksimen. Vi estas ja certe tre prudentaj viroj.“

Kurtin diris: „Ni povas legi librojn, kaj ni povas skribi leterojn kaj ni povas kalkuli per nombroj.“

„Per nombroj, ĉu?“ demandis unu el ili. „Nombroj, ĉu? Tion ni ne konas.“

„Dek estas nombro“, klarigis Kurtin, „kaj kvin estas nombro.“

„Ho“, opiniis nun unu el la vizitantoj, „tio estas nur la duono. Dek estas nenio, kaj kvin estas nenio. Vi opinias dek fingrojn aŭ kvin fabojn aŭ tri kokinojn, ĉu ne?“

„Tiel estas“, enmiksiĝis Howard.

La indiĝenoj ridis, ĉar ili komprenis tion. Kaj unu el ili diris: „Dek oni ne povas diri. Oni devas diri ĉiam kiom da dek? Dek birdoj aŭ dek arboj aŭ dek viroj. Se oni diras dek, tri, aŭ kvin, sen tio, ke oni diras, kion oni celas, tiukaze tio estus truo, kaj tio estus malplena.“

Tiam ili ridis denove. Post pli longa silento iu el ili diris: „Mia filo falis en la akvon. Ni tuj denove eltiris lin kiel fiŝon. Sed mi ne pensas, ke li estas morta. Sed li ne rekonsciiĝas. Vi certe legis librojn kaj scias, kion oni do povus fari.“

Howard demandis: „Kiam via filo falis en la akvon? Ĉu hieraŭ?“

„Ne, hodiaŭ posttagmeze. Sed li ne vekiĝas.“

„Mi iros kun vi kaj rigardos vian filon“, diris Howard.

„Mi vidos, ĉu li estas morta.“

La viroj ekstaris kaj Howard iris kun ili. Ili venis en domon konstruitan el sekigitaj argilaj tegoloj. Sur tablo kuŝis mato el plektitaj palmfolioj, petate. Kaj sur la petato kuŝis la akcidentulo.

Howard rigardis lin tre detale, levis la okulklapojn, metis la maldekstran orelon al ties brusto. Li palpadis la manojn kaj piedojn kaj diris: „Mi volas foje provi, ĉu li rekonsciiĝos.“

Li faris dum kvarono da horo movekzercojn spirigajn kun li. Poste li lasis meti varmegajn humidajn kompresojn sur la korpon de la knabo, frotis la piedojn kaj manojn kaj, kiam li metis denove sian maldekstran orelon sur ties bruston, li trovis, ke lia koro komenciĝas bati. Post horo la knabo mem spiris, kaj malmultajn minutojn poste li malfermis la okulojn.

La viroj kaj la inoj starantaj en la kabano, obervis la agojn de la fremdulo sen eligi sonon. La du inoj, kiuj okupiĝis pri la varmigo de la kompresoj, interkomunikis nur per gestoj aŭ per mallaŭte flustrita vorto. Eĉ tiam, kiam la knabo tute vekiĝis, la homoj ne kuraĝis paroli.

Howard prenis sian ĉapelon, surmetis ĝin kaj iris al la pordo. Neniu retenis lin kaj neniu diris ion. Nur la patro postsekvis lin, etendis manon al li kaj diris: „Multan dankon, sinjoro.“ Poste li reiris en sian domon.

Nun malheliĝis kaj Howard devis klopodi trovi la kampadejon. Sed la lumo de la bivakfajro montris al li fine la vojon.

„Kion vi do povis fari?“ demandis Dobbs.

„Jen bagatelo“, diris Howard. „Buŝ-al-buŝ-spirdonado“, kaj tiam li jam rekonsciiĝis. Li havis ĝuste nur ŝokon. Li certe post kelkaj horoj mem leviĝus sen helpo. Li glutis ne pli ol buŝplenon da akvo. „Ĉu vi ankoraŭ lpostasis iom de la viando al mi?“

Antaŭ sunleviĝo ili jam denove survojis marŝante. Ili volis sufiĉe rapide atingi Tomini-on kaj provi tie trapasi la alte situantan montaron.

Kiam ili jam finis sian tagmanĝon kaj jam pakis la azenojn kaj ĝuste komencis survojigi la bestojn, diris Kurtin: „Kio tie okazas? Tio aspektas ja kvazaŭ iu persekutus nin.“

„Kie?“ demandis Dobbs. „Jes, nun mi vidas ilin, indiĝenojn sur ĉevaloj. Sed tiuj ja ne ĝuste nin devas persekuti. Ili ankaŭ povus troviĝi sur promena rajdo aŭ ili rajdas al la foirplaco.“

Ne daŭris longan tempon ĝis la rajdistoj proksimiĝis. Ili ekkonis la kvar indiĝenojn, kiuj hieraŭ vespere vizitis ilin.

Kaj krome tie estis du pluaj viroj, kiujn Howard vidis en la domo.

La viroj salutis, kaj tiam diris unu el ili: „Sed, sinjoroj, kial vi forkuris de ni?“

Howard ridis kaj diris: „Ni ne forkuris, sed ni devas plu vojaĝi, ni devos atingi la urbon. Ni havas tie gravajn negocojn, kiuj rapidigas nin.“

„Ho“, diris la indiĝeno, kies filo troviĝis en vivdanĝero, „negocoj povas atendi, negocoj ne devas rapidigi. Estas ankoraŭ pliaj tagoj, ne nur hodiaŭ kaj ne nur morgaŭ kaj ne nur postmorgaŭ. Sed unue mi ja devos inviti vin esti mia gasto. Mi ja ne povas permesi vian foriĝon. Vi redonis la vivon al mia filo. Tial vi devos esti mia gasto. Du semajnojn. Ho, tio estas tro malmulte. Vi devos esti dum ses semajnoj mia gasto. Mi havas terposedon. Mi havas multe da maizo. Mi havas bovinojn, mi havas multajn kaprinojn. Mi donos al vi ĉiutage bongustan meleagron por manĝi kaj ovojn kaj lakto. Mia edzino faros al vi ĉiutage tamalojn.“

„Ni dankas al vi el nia tuta koro“, diris Howard. „Sed, se ni ne ĝustatempe estos en la urbo, ni perdos nian negocon.“

„Negocoj ne forkuras“, diris nun alia el la indiĝenoj. „Negocoj estas ledecaj kiel la viando de maljuna kaprino. Negocoj faras zorgojn. Kial vi volas fari zorgojn al vi, se vi havu ĝin tiel bone ĉe ni. Vi ne havos zorgojn, kaj ni havos ankaŭ muzikon kaj dancon.“

„Ne“, ni devos foriri, ni devos tute certe atingi la urbon“, diris Dobbs kaj li fsariĝis iom ĉagrenita.

„Ni akceptis vian donacon“, diris nun la patro, „kaj nun ankaŭ vi devos akcepti nian donacon.“

Kiam la indiĝenoj ekkomprenis, ke estis pli komplike peti la fremdulojn kiel gastojn ol ili pensis, diri iu el ili: „La du pli junaj viroj trankvile ekiru, sed vi“, kaj li turnis sin al Howard, „vi ne rajtas foriri. La filo de mia frato certe mortus, se ni ne petus vin fariĝi nia gasto. Ni devos pagi vian medicinon, ĉar vi estis tiel bonkora al la knabo.“

Kiom ajn ĉagrenitaj la tri vojaĝantoj estis, kiom ajn ili defendis sin, ili ne povis eskapi. Ili estis ĉirkaŭataj de la ses viroj kaj sub ties potenco.

Fine Dobbs ekhavis ideon. Li diris al Howard. La stultecon, kiun ni faris hieraŭ, ne lasos nuligi sin. Tiuj estas kontentaj, se restados vi. Ili volas nur vin reteni ĉi tie. Ni iros plu, kaj vi povos pli poste sekvi nin. Tio estas la ununura elirvojo.“

„Vi povas paroli facile“, diris Howard, „sed kio fariĝos el mia pakaĵo?“

„Tiun vi retenos ĉe vi“, diris Kurtin.

Dobbs diris kontraŭ tio: „Tion mi ne konsilus. Ili traserĉos vian havaĵon kaj forprenos ĝin de vi. Aŭ ili elbabilos tion, kaj ĝi publikiĝos. Kaj se ili ne mortbatos vin, aŭskultos tion banditoj kaj embuskos vin.“

„Kion mi do faru?“ demandis Howard.

„Ni kunprenos vian havaĵon kaj transdonos ĝin en la banko sur la konton sub via nomo. Aŭ, ĉu vi eble ne fidas al ni?“ Tion demandis Dobbs.

„Ĉu fidi?“Kial ne fidi?“ Howard ridis kaj rigardis de unu al la alia. „Ni ja preskaŭ tutan jaron kune vivis kaj kune laboris. Jen ja ĉiam estis io por fidi. Ĉu eble ne?“

Kaj ĉar nenio alia restis al ili, ili devis trovi decidon, kun kiu ankaŭ la indiĝenoj estus kontentaj. Por ili temis nur pri tio montri al Howard sian dankemon. Tial ŝajne estis la plej bona solvo, se Howard transdonis al la du laborkamaradoj sian havaĵon. Ambaŭ transprenis la respondecon por la transdonado kaj ambaŭ donis notfolion al li, sur kiu ili kvitancis la havaĵon, tiom kaj tiom da saketoj, ĉiu kun proksimume la sama pezo de tiom kaj tiom da gramoj de ellavita sablo.

„Kaj kie vi ĝiros ĝin?“ demandis Howard.

„Ni ĝiros ĝin en sekurŝrankon de la Banking Company en Tampiko, je via nomo“, diris Kurtin.

„Bone do“, diris Howard, kaj ili adiaŭis unu de la alia.

„Estas ja nur por kelkaj semajnoj, oldulo“, diris Kurtin. „Mi atendos vin en ĉiu kazo en Tampiko. Vi renkontos min en la Southern aŭ en la Imperial. Mi restadus kun vi ĉi tie, sed tio estas ja nur disipo de tempo, kaj vi scias, ke min atendas damo.“

Howard ricevis unu el la ĉevaloj, dum la indiĝeno, kiu fordonis sian ĉevalon, surĉevaliĝis al alia viro. Poste ili rajdis ridante kaj kontente en sian vilaĝon, triumfe alkondukante Howardon en sia mezo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.