La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA TREZORO DE LA SIERRA MADREAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Multe da peno kaj sian tutan eltrovtalenton la viroj uzis por bone kaŝi sian laborejon. La kampadejo, kie ili dormis kaj kuiris, ili lokis tien, kie ĝi distancis kvincent metrojn de la mino. La ununuran minan alirejon ili kamuflis tiel bonege per arbustaĵoj kaj grandaj ŝtonoj, ke neniu, kiu vagadus en la najbareco, povus trovi la laborejon. Jam post semajno la arbustoj, la montetoj, la truoj kaj la ŝtonblokoj tiom kunkreskis, ke eĉ indiĝenoj ĉasantaj bestojn, ne ekvidus tie ion okulfrapan, kio povus konduki ilin al la laborejo mem.
Kaŝi la kampadejon ne estis la intenco de la viroj. La kampadejon ili tenis tute malfermitaj. Por pravigi sian restadon tie, ili disetendis krudajn felojn kaj birdopreparaĵojn sur starigitajn kadrojn. Tio ŝajnigis ilin kvazaŭ per si mem kiel felĉasistojn kaj kolektistojn de raraj birdoj. Tiukaze eĉ ne la plej eta suspekto leviĝis, ĉar centoj da homoj praktikis tion kiel enspezigan negocon.
De la kampadejo kondukis diskreta pado al la mino. Por atingi la padon, ili devis rampi surventre la unuajn dek metrojn. Se ili trairis, ili kamuflis la padon per verda dorna arbustaĵo. Kiam ili revenadis al la kampadejo, ili unue zorgeme observadis la kampadejon; ĉu iu estas proksime. Se tio estus tiel, ili uzus plian grandan ĉirkaŭvojon kaj venus el tute alia direkto en la kampadejon, tiel kvazaŭ ili ĝuste revenus de la ĉasado.
En la tuta tempo, kiam ili jam vivis ĉi tie, eĉ ne unufoje iu montris sin, nek blankulo nek indiĝeno. Estis ankaŭ tre neverŝajne, ke iu iam povus erare veni en tiun sovaĝan regionon. Sed la viroj estis tro prudentaj kaj tro memgardemaj por akcepti fariĝi la viktimoj de hazardo.
Eĉ ne fuĝanta besto persekutata de ĉasisto povus serĉi sekurecon en la laborejo.
La odoro de la laborantaj homoj tie pelus ĝin alidirekte.
Kaj hundoj estas en la vepro tro timemaj, ili ĉiam restadas ĉe sia mastro kaj ne snufadas.
Sed la vivo, kiun la tri viroj tie vivis, estis pli kompatinda ol tiu de litva fabriklaboristo en Detrojto. Estis la plej mizera vivo, kiu iel imageblas. Dobbs diris iuvespere, ke li sentis sin en la ŝlima tranĉeo en Francio pli homa ol ĉi tie dum la lastaj semajnoj. Kurtin kaj Howard ne povis prijuĝi tion, ĉar ili ne havis la honoron batali en Francio, por gardi la delikatajn senkulpajn bebojn je la brusto de usonaj patrinoj kontraŭ la bajonetoj de la hunoj. Kaj kun ĉiu plia tago, kiun ili pasigis ĉi tie, la vivo fariĝis pli neeltenebla. La eterne samforma manĝo, haste preparita de tro lacigitaj manoj, naŭzis ilin. Sed ili devis pene malsuprengluti ĝin. La trista monotoneco de ilia laboro faris la laboron eĉ pli streĉa ol ĝi estis jam per si mem. Fosi, kribri, skui, ungege eligi, pene porti akvon, apogi la galerion. Unu horo kiel la alia, unu tago kiel la alia. Semajnon post semajno. Kaj tiel tio iris nun jam dum monatoj.
La laboro mem eble estus eltenebla. Centmiloj da homoj faris sian tutan vivon neniun alian laboron kaj sentis sin tamen relative bonaj dum tio. Sed ĉi tie efikis aliaj potencoj kontraŭ ili.
La unuajn semajnojn ili pasigis sen konsciiĝi pri tio kiel komplika ilia vivo povus fariĝi. Ili pensis eĉ ne momenton pri tio, ke je ili povus vori kaj ronĝi potencoj, pri kies ekzisto ili ĝis tiam tute ne sciis ion. En la unua tempo, ĉiutage okazis io nova. Ĉiutage oni planis ion novan kaj faris tion. Ĉiu el ili sciis rakonti kelkajn ŝercojn aŭ pri negoceto, kiu estis nekonata al la du aliaj. Ĉiu estis studobjekto por la aliaj, ĉiu posedis ion specialan, kio interesis la aliajn aŭ eble naŭzis, sed almenaŭ vekis ilian atenton.
Sed nun ili ne plu havis ion por diri reciproke. Neniu en sia tuta paroltrezoro postlasis vorton, kiun la aliaj ne konis.
Kaj ili konis ĉiun vorton de la aliaj, eĉ inklude de la prononcado kaj la gestado, kiu estis ligita al la vortoj.
Dobbs havis la kutimon dum la parolado de tempo al tempo parte kunpinĉi la maldekstran okulon. Komence Howard kaj Kurtin trovis tion ege gaja, kaj ili faris ŝercojn pri tiu precipaĵo. Sed tiam iam venis vespero, kiam Kurtin diris: „Se vi, damnita kanajlo, tion ne lasos ĉiam denove kunpinĉi la maldekstran okulon, mi pafos al vi uncon da plumbo en la ventron. Vi scias tre bone, punkaptito, ke tio ĉagrenas min.“
Per unu salto Dobbs staris kaj eltiris la revolveron. Se Kurtin sian pafilon same tiom rapide estus havinta supre, jen la plej bela interpafado komenciĝus. Sed Kurtin sciis, ke li tuj kaptus ses kuglojn stomaken, se li nur ekmovus la manon malantaŭen.
„Mi scias jam sufiĉe bone, kiu vi estas“, kriis Dobbs, svingante la revolveron per la manartiko. „Vin oni ja publike skurĝadis en Georgio, ĉar vi atakis knabinon kaj seksperfortis ĝin. Nur pro la plezuro vi ja ne estas ĉi tie en Meksiko, jupolevanto!“
Ĉu Dobbs estis punkaptito, Kurtin ne sciis same tiel, kiel Dobbs ne sciis, ĉu Kurtin, kiam ajn estis en Georgio. Ili suĉis tion el la pipoj aŭ maĉante eligis ĝin de la larĝa lardohaŭto, kaj nun ili diris por reciproke inciti sin ĝis la kolerkulmino.
Howard ne lasis ĝeni sin, li eligis grandajn tabaknubojn kaj fikse rigardis al la bivakfajro. Sed kiam la du aliaj silentis kaj ne tiel rapide povis eltrovi novajn insultojn, li diris: „He, buboj, rezignu pri la pafado de vortoj. Ni ne havas tempon flegi malsanulojn ĉi tie.“
Dobbs reŝovis post certa tempo sian revlveron kaj sternis sin por dormi. Sed Kurtin plu sidis kun Howard ĉe la fajro kaj ekbrulis novan pipotabakon.
Nelonge poste venis mateno, en kiu Kurtin pikis Dobbson per revolvertubo koksen. „Diru nun ankoraŭ unu vorton kaj mi ekpafos, venena bufo.“
Tio okazis pro la sekva. Dobbs diris al Kurtin: „Ne ŝmacu ĉiam kiel grasigita porko, kiam vi manĝaĉas. En kiu fi- edukejo vi plenkreskiĝis?“
„Ĉu mi ŝmacas, ĉu mi kraĉas, tio koncernas vin tiel, kiel hundokoto. Almenaŭ mi ne ĉiam blovadas tra la vaka dento kiel fajfanta rato.“
Dobbs respondis: „Ĉu la ratoj en Sing Sing do havas vakajn dentojn?“
Tiu devus esti trovita ankoraŭ, kiu ne scius, kion signifas tiu demando; ĉar Sing Sing estas la nelibervola restadejo de tiuj Nov-Jorkanoj, kiuj estas kaptitaj. La ceteraj Nov- Jorkanoj, kiuj ne estas kaptitaj, havas siajn oficejojn en Wallstreet.
Tian amikecan aludon Kurtin ne povis trankvile toleri.
Kaj li puŝis la tubon de la malsekurigita revolvero sur la ripojn de Dobbs.
„Ĉe l‘ diablo“, Howard vokis nun tute ekscitita, „vi kondutas tiel, kvazaŭ ni ĉiuj estus reciprokaj geedzoj. Enpoŝigu la feraĵon, Kurtin.“
„Ĉu?“ kriis Kurtin kolerigite. Li lasis fali la brakon kun la revolvero kaj turnis sin kontraŭ la oldulon: „Kion komandas vi ĉi tie, kriplulo!“
Ĉu komandi?“ kontraŭdiris Howard. „Pri komandado mi tute ne pensas. Sed mi venis ĉi tien por fosi oron kaj por fari mian negocon, sed ne por kvereladi ĉi tie kun stultaj buboj. Ni bezonas unu la alian, kaj se iu el ni estos teren pafita ĉi tie, la du aliaj devos foriri, kun du personoj tio ne lasas praktiki sin, aŭ nur tiom neoportune, ke ni apenaŭ povus atingi akcepteblan tagsalajron.“
Kurtin jam remetis sian revolveron kaj sidiĝis.
„Kaj mi, ĉu? Tion mi volas diri al vi ambaŭ tuj“, Howard daŭrigis, „mi estas nun vere sata pri tio. Mi ne emas restadi plu kun unu el vi ĉi tie, tial mi foriros. Mi estas kontenta pri tio, kion mi havas nun.“
„Sed ne ni!“ Dobbs kriis kolere. „Vi kun viaj oldaj ostoj havas sufiĉe por la lastaj ses monatoj, kiujn vi eble ankoraŭ vivos. Sed ne ni. Kaj se vi volas fuĝi ĉi tie antaŭ ol ni estos elskrapitajaj ĉion - ni ja trovos rimedon por firmteni vin ĉie tie.“
„Ne parolu al ni tiel infanece, oldulo“, enmiksiĝis nun ankaŭ Kurtin. „Ni kaptos vin interne de kvar horoj, se vi eble volas forgliti. Ĉu vi scias, kion ni faros tiam el vi?“
„Tion mi povas imagi, fripono“, mokis Howard.
„Tion vi ne povas imagi“, rediris Kurtin kaj rikanis. „Ni forprenos viajn ornuksojn kaj ligos vin al arbo, sekure kaj zorgeme, kaj poste ni foriros ambaŭ, sen vi. Murdi vin, kiel vi eble pensis tion, ne, tio ne okazos.“
„Certe ne“, respondis Howard, „por tio vi estas multe tro piaj. Mi ja povus ŝarĝi vian infanece puran konsciencon. Firmligi kaj lasi sola! Foje pripensu tion. Vi vere ne indas, ke oni kraĉu vin. Kaj vi estis tiaj fajnaj knaboj, kiam mi trafis vin tie malsupre en la urbo.“
Dum certa tempo la triopo silentis.
Poste diris Dobbs: „Tio estas ja ĉio sensencaĵo, kion ni babilas ĉi tie. Sed diable, se oni vidas neniun alian vizaĝon jam de monatoj, ĉiam devas kaŭri kune, tiukaze oni devas fariĝi naŭza reciproke. Mi supozas, ke tiel okazas al geedzoj. Unue ili ne povas vivi eĉ dum duono de horo sen la alia, kaj tuj kiam ili devos vivi kune, kaj neniu scias plu paroli eĉ frazon novan, kiun la alia ne jam aŭdis cent fojojn, tiam ili sputas sin reciproke vizaĝen kaj volas venenigi unu la alian. Tion mi scias de mia fratino. Unue ŝi volis dronigi sin, ĉar ŝi ne ricevu lin, kaj kiam ŝi havis lin dum certa tempo, ŝi volis dronigi sin, por ne plu devi vidi lin. Nun ŝi estas divorcita kaj intencas provi ĝin kun alia.“
„Kiom vi pensas, Howard, kiom estas tio, kion ni havas ĝis nun?“ demandis Kurtin poste neatendite.
La oldulo iom pripensis la aferon. Tiam li diris: „Tute precize tio ne takseblas. La rezulto ne elkalkuleblas centprocente. Estas ĉiam ankoraŭ iom da malpura metalo en la havaĵo. Sed mi pensas, ke ĉiu el ni elskrapis jam dekkvar mil dolarojn aŭ dekses mil da.“
„Tiukaze mi proponas la sekvan“, diris Dobbs, „ke ni ankoraŭ aldonu ses semajnojn, poste ebenigos la kampadejon kaj formigros.“
„Pri tio mi konsentas“, obĵetis Kurtin.
„Pli da tempo ni ankaŭ ne bezonos ĉi tie“, opiniis nun Howard. „Se mi ne tute eraras, la gajno estos post kvar semajnoj tiom limigita, ke plua laboro ne plu havus sencon. Ĉu vi vidis, ke dek paŝojn pli supre, kie ni nun elfosas la fluejon, la tero estas alia? Tie ne plu estas sablo. Aŭ la rivero je tiu loko de supre malsuprenfalis sur la monton, aŭ ĝi elvenis de la monto. Tion oni nun ne plu povas vidi. Tie certe iam estis terdeglito. Kaj de tiam la rivero serĉis alian fluejon, aŭ la fontoj kaj apudaj rojoj ŝanĝis la pozicion.“
Revenis la paco en la kampadejon. Tiom gala kverelo kiel la lasta ne plu okazis. Ili havis nun difinitan celon, fiksitan tagon, je kiu ili intencis forlasi la kampadejon.
Kaj tio ŝanĝis ilian humoron kaj ilian karakteron tiel perfekte, ke ili ne plu povis kompreni kiel efektive eblis tiaj kvereloj. Ili okupiĝis nun pri la elpensado de la plej bona plano kiel de tie nesuspektige foriĝi kaj sekurigi la predon, kie setli kaj kion komenci kun la akirita gajno. Tiu skizado de planoj donis al iliaj interparoladoj alian direkton. Ili vivis jam en la antaŭsento denove esti en urbo kaj inter ĉiuj aĵoj, kiuj siginifas civilizacion. Kaj sciante, ke jam ne daŭros plu longan tempon, ili subite tute facile povis aranĝiĝi kun la vivkutimoj de la kunkamaradoj. Ili vidis je tiuj kutimoj ne plu la aĉan, ne plu tion, kio iun ajn el ili povis ĉagreni ĝis kolereksplodo, sed ili reciproke fariĝis indulgemaj. Se de tiam unu el ili eble obstine gratis sian kapon kaj tiam poste rigardis la forgratitaĵon sur la ungoj, kvazaŭ ĝi estus io manĝebla, jen ne plu sekvis malica rikana rimarko de iu alia, kiu ja mem havas fiajn kutimojn, sed li diris ridetante: „Ĉu ili mordas, Kurtĉjo? Nu, atendu, la viando estas tuj finrostita, tiam vi ne plu estos dependa de tia laŭseca manĝo.“ Kion Kurtin, same ridante, tiel respondis: „Estas bone, ke vi rememoras min pri tio, mi ja devos dekutimiĝi de tiu damnita kutimo, alie la homoj eble eĉ elĵetos min el la hotelo.“
Kaj ju pli proksimiĝis la tago, kiam ili volis ĉesigi la kampadon, des pli bone ili akordiĝis. Howard kaj Dobbs eĉ jam parolis pri tio kunlabori kiel partoprenantoj en negoco por malfermi en Monterejo aŭ en Tampiko kinejon kaj kune estri ĝin. Dobbs laŭ ili estu la estonteca estro pri arto, do tiu, kiu aĉetas filmojn, gvidas prezentojn, skribas la programojn kaj kontroli la muzikon, kaj Howard transprenu la negocajn aferojn, la kason, la lupagojn, la salajrojn, la preslaborojn, la riparojn kaj la plibeligojn de la teatro.
Por Kurtin ne estis tiel simple. Li ne povis decidiĝi, ĉu li restados en Meksiko aŭ ĉu li reiros al Usono. En frazo li menciis iam ĉeokaze, ke li havas ion tian, kian fianĉinon en San Antonio en Teksaso. Sed tio ŝajne ne multe interesis lin. Sed verŝajne li nur ŝajnigis tion, por ke li ne estu mistifikata pri sia fianĉino. Pri inoj oni parolis nur malofte en la kampadejo. Kaj kiam oni tamen parolis pri ili, tiukaze okazis ĉiam malestimige. Ja kial oni sin turmentu per tiaj pensoj? Oni ĉiam parolas malestime pri aĵoj, se oni ne povas ricevi ilin. Cetere estis nur malfacile imagebla pri la tri viroj, ke ili povus havi inter siaj brakoj fraulinon aŭ knabinon. Povus temi nur pri la forkurinta edzino de stratrabisto. Honesta ino prefere dronigus sin en marĉa truo ol komenci aferon kun iu el tiuj ĉi viroj. Almenaŭ ne en tiu stato, en kiu ili troviĝis tiam, tiel, kiel ili kondutis kaj kiel ili esprimis siajn pensojn.
La oro, kiun portas bela kaj eleganta damo sur fingro aŭ kiu kiel krono ŝanceliĝas sur la kapo de imperiestro, plej ofte troviĝis jam en sufiĉe stranga societo kaj ĝi multe pli ofte banis sin en sango ol en sapakvo. Ĉiukaze krono el floroj kaj bukedo el la folioj de arbo havas devenon, kiu estas pli nobla. La daŭreco de la materialo, la daŭreco de florokrono, komparataj al la daŭreco de orokrono estas nur relativaj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.