La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA TREZORO DE LA SIERRA MADREAŭtoro: Bruno Traven |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Okazis, ke Dobbs trovis en sia dormejo viron, kiu rakontis al alia dormkamarado, ke li volus iri al Tukspam, sed, ke li ne havas vojkunulon. Tuj aŭskultinte tion, Dobbs jam diris: „Ulo, mi kuniros al Tukspam.“
„Ĉu vi estas boristo?“ demandis la viro el la lito.
„Ne“, pumpisto.“
„En ordo“, respondis la viro, „kial ne? Ni tute bone povos iri kune.“
Sekvamatene ambaŭ ekiris por traserĉi la multnombrajn naftokampojn survoje al Tukspam pro laboro. Ili matenmanĝis unue, ĉiu trinkis kafon el glaso kaj manĝis bulkon en kafostando, kaj poste ili ambaŭ ektrotis.
Sed tiel rekte oni tamen ne povas iri al Tukspam. Jen ne ekzistas fervojo. Nur aviadiloj. Kaj en tiu kazo flugo kostus kvindek pesojn. Sed tie veturas multaj kamionoj malsupren al la kampoj. Tiu aŭ alia tie eble kunprenos nin. Iri surpiede la tutan vojon ne estas tiel simple. Estas distanco de pli ol cent mejloj kaj ĉiam en la ardanta tropika suno kaj nur malmulte da ombro.
„Tio estas la plej malgranda problemo“, diris Barber, „se ni nur unue estus transe de la rivero.“
La rivera transiĝo kostis dudekkvin centavojn, kaj tiujn dudekkvin centavojn ili ne volis elspezi.
„Nu, do nenio alia restos al ni“, diris Barber, „tiukaze ni devos atendi la Huasteca-frajtpramojn. Tiuj prenos nin por nenio transen. Sed tio povos daŭri ĝis la dekunua antaŭ ol denove iu venos, ĉar ili ne veturas laŭtempe, sed laŭ la frajto ricevata.“
„Tial ni nun sidiĝu pacience sur la muron“, respondis Dobbs. Li estis aĉetinta por dek centavoj pakaĵeton kun dekkvar cigaredoj, de la restaĵo de la matenmanĝa mono. Fortuno estis je lia flanko. En la pakaĵeto estis bonhava kupono por kvindek centavoj, kiun li tuj interŝanĝis ĉe la cigaredovendisto kontraŭ kontanta mono. Nun li posedis la grandan moneran sumon konsistantan el peso kaj dek centavoj.
Ankaŭ Barber havis proksimume peson kaj kvindek centavojn kiel vojaĝkapitalon. Ili ja estus povintaj pagi la monon por la pramo; sed ĉar ili havis sufiĉe da tempo kaj ne devis preterlasi ion, ili senprobleme povis atendi la frajtpramon kaj ŝpari la monon.
Ĉe la tramo estis vigla trafiko. Dekoj da grandaj kaj malgrandaj motorboatoj atendis veturgastojn. Specialaj boatoj, kiuj veturis pli multekoste ol la taksiboatoj, transportis la ŝipestrojn kaj la manaĝerojn de la naftokompanioj transen, ĉar ili devis tro rapidi por povi atendi la taksiboatojn. Tiuj ĉiufoje volis havi almenaŭ kvar aŭ ses veturgastojn antaŭ ol ili brue ekveturis. Kaj ĉar ĉi tie ĉiam iuj restadis, speciale la laboristoj, kiuj transe laboris kaj ĉi tie loĝis kaj ĉi tie centope kaj eĉ milope svarmis en la matenaj kaj posttagmezaj horoj, estis ĉe la pramo vivo tia, kia sur foirplaco. Jen tabloj, kie oni eldonis tagmanĝon aŭ kafon aŭ frititajn bananojn aŭ fruktojn aŭ enĉiladojn aŭ varmegajn tamalojn aŭ cigaredojn aŭ dolĉaĵojn. Ĉiu vivis de la pramo kaj per la tramo. Aŭtomobiloj kaj tramoj alportis el la urba interno seninterrompan vicon de veturgastoj. Tio iris tiel la tutan tagon kaj la tutan nokton sen interrompo. Transe estis la manoj kaj ĉi- flanke estis la cerbo, estis la centraloficejoj, la bankoj. Transe, aliaflanke de la rivero, estis la laboro, ĉi tie estis la ripozo, la paŭzo, la plezuro. Transe estis la riĉo, la oro de la lando, la nafto. Transe ĝi estis senvalora. Nur ĉi tie, sur tiu ĉi flanko, en la urbo, en la krutaj oficejdomoj, en la bankoj, en la konferencejoj, en la All America Cable Service ricevis la nafto, kiu sur la alia flanko estis tute sen valoro, sian prezon. Nafto kaj oro estas ja sen valoro por si mem. Ilia valoro nur per multaj aliaj agoj kaj proceduroj estas kreata.
Preter tiu ĉi tramo migris miliardoj da dolaroj. Ne kiel monbiletoj, ne kiel stampitaj ormoneroj, ja eĉ ne kiel ĉekoj. La miliardoj pretermigris ĉi tie kiel koncizaj notaĵoj, kiujn la uloj plej ofte, sed ne ĉiam, veturigis ekstertaksie en la specialboatoj kaj portadis en siaj malgrandaj notlibroj, kelkfoje nur sur peco da papero. Riĉoj kaj valoroj en nia jarcento esprimeblas en formo de notaĵoj kaj kunporteblas kiel notaĵoj.
Je la deka kaj tridek alvenis fine la pramo, plenigita per bareloj, kestoj kaj sakoj. Dekoj da indiĝenaj viroj kaj inoj transiris, peze ŝarĝitaj per korboj, en kiuj ili portis kampofruktojn en la urbon, aŭ petatojn, mansaketojn el basto, kokinojn, fiŝojn, ovojn, fromaĝojn, florojn kaj kapridojn.
Barber kaj Dobbs eniris, sed daŭris ankoraŭ pli longe ol horon antaŭ ol la pramo denove veturis transen. La veturo estis longa, laŭ la rivero, antaŭ ol la loko de la albordiĝo estos atingita. Kontraŭ la riverfluo pli malantaŭe ankris granda vico da naftoŝipoj por ŝarĝi la nafton kaj porti ĝin trans la oceanon.
Sur la transa flanko de la rivero la trafiko estis simile tia vigla kaj estis simile tia foireca, kia flanke de la urbo. Ne nur pli antaŭe sur la rivero , sed multe pli malproksime laŭ la rivero malantaŭe, preskaŭ ĝis la riverbuŝo, ankrums la grandaj cisternaj ŝipoj.
Iom pli malproksime de la bordo, sur la altaĵoj troviĝis gigantaj cisternoj, plenigitaj per la valora nafto. Multnombraj tuboj kondukis la nafton el la cisternoj malsupren al la riverbordo. Ĉi tie oni pumpis ĝin tra metaldrattuboj en la grandegajn cisternojn de la ŝipoj. Se la nafto estis enpumpita kaj la ŝipo plenigita, ĝi hisis la ruĝan signalflagon, ĉar la kruda nafto eligas gason kaj malatenta traktado de nefermita fajro povus elbruligi la ŝipon ĝis la akvo.
Aroj da komercistoj tie vagadis kaj ofertis siajn varojn al la maristoj: fruktoj, papagoj, jaguaraj idoj, jaguaraj kaj pumaj feloj, simioj, kornoj de bubaloj, malgrandaj palacoj kaj katedraloj artoplene konstruitaj el konkoj. Se ili ne povis ricevi monon, ili akceptis ankaŭ aliajn aĵojn. Kostumojn, pluvmantelojn, ledokofrojn aŭ kion ajn alian valorplenan ili povis interŝanĝi.
La rafinejoj elblovis nubojn el fumo kaj gaso. La forblovita gaso sedimentiĝis en la polmo kaj en la aertuboj, kie ĝi pikis kiel delikataj pingloj. Tiam la homoj tusetis, kaj se la vento blovis tiujn gasojn eĉ transen en la grandan urbon, la tuta loĝantaro sentis sin kvazaŭ en venena forno. Tiuj, kiuj ne estis kutimigintaj pri tio, la novaj alvenintoj, ekhavis malcertan timeman senton. Ili tuŝis seninterrompe siajn gorĝojn aŭ provis terni aŭ blovi tra la nazo, kaj plej ofte ili ne sciis, pri kio temas. Multaj el la novuloj havis la senton, kvazaŭ ili devus morti, tiel venena estis la pikanta sento en la gorĝo kaj en la polmo.
Sed tiuj, kiuj jam delonge kutimiĝis tion, akceptis ĝin facile. Tiom longe, kiom tiu pikanta veneno distilis siajn substancojn en la urbon, fluis la oro tra la stratetoj, kaj la vivo aspektis rozkolora, de kiu ajn flanko oni rigardus ĝin.
Ĉi tie estis la salonoj, unu apud la alia: Ili ĉiuj vivis de la maristoj. La plej bonaj klientoj estis la usonaj maristoj. Ĉar ili ricevis en sia patrolando nek bieron nek vinon nek brandon. Ili ĉi tie ĉion postfaris, kion ili hejme devis preterlasi kaj ili trinkis tiom provizige, ke ili bone povis elteni la vivon denove dum certa tempo en sia seka trista lando. Ili kutimiĝis pri la altaj prezoj por kontrabandita brando. Kaj ĉi tie, kie la prezoj estis normalaj, ŝajnis al ili, kvazaŭ la viskio kaj la biero kostas tute nenion, kvazaŭ ili ricevus ĉion donacite. Tiel migris dolaro post dolaro en la cantinas kaj en la koktelejojn. Kaj nur kelkajn domojn apud tio estis la belaj damoj, kiuj forprenis de ili la restaĵon de la mono. Sed la maristoj sentis sin neniam trompitaj. Ili estis feliĉaj, kaj se iu estus forpreninta de ili per malpermesoj kaj leĝoj la trinkadon kaj la belajn damojn, ili ŝarĝus lin per mil sakroj. Ili ne bezonis kuratoron. Kaj la marista misio, kiu zorgas sin nur pri tio, ke la maristoj ricevu puran liton kaj sekan varman ejon, kie ili povu legi gazetojn, estas plej alte estimataj de la maristoj. Kiu havas sopiron viziti preĝejon, tiu ĉiam iun trovas, oni ne devas porti ĝin al la maristo ĝis la tagmeza tablo aŭ en la dormhalon kaj tiel naŭzigi al li la malmulton je religio, kion la lernejo ankoraŭne detruis en li. Maristoj kaj la prizongastoj estas la du popolaj klasoj, kiujn oni rigardas kvazaŭ kiel la plej sendefendan predon, kiun oni rajtas plenŝtopi per religio ĝis vomado. Sed tromanĝo ankoraŭ neniam kaŭzigis bonon. Kaj ĉar ĝi neniam kaŭzas bonon kaj estigas la malon de tio, kio estas intencita, oni surpakas al la krimuloj kaj al la maristoj ankoraŭ pli kaj pli da religio. La krimuloj en la prizono kaj la maristoj sur firma tero, se ili jam elspezis sian tutan monon, formas la plej bonan preĝparoĥon. Ambaŭ partioj preferus sukan erotikan kinejan prezentadon, sed tiun ili ne povas havi por nenio.
Barber diris: „Estas ĝuste tagmezo, ni fakte povus foje surgrimpi naftoŝipon. Eble tagmanĝo departiĝos por ni.“
„Tio ne estas malbona“ rediris Dobbs, „ili povos nur elĵeti nin, tio estas ĉio.“
Ili vidis stari du virojn kun nudaj brakoj ĉe fruktokomercisto. Barber tuj marŝis al li kaj diris: „De kiu vi do estas?“
„De la Norman Bridge. Kial?“ „Ĉu vi jam manĝis?“ demandis Barber.
„Ne, ni estas ĝuste sur la vojo al manĝo.“
„Kiel estus pri tagmanĝo por ni ambaŭ?“ demandis Barber.
„Venu nur tuj kun ni supren. Ili ĉiuj iris transen en la urbon. Amaso da manĝo postrestis.“
Kiam Dobbs kaj Barber horon poste forlasis la ŝipon, ili apenaŭ povis iri plu, tiom plenŝtopitaj ili estis de la manĝo. Ili sidiĝis al muro por unue digesti la manĝon dum certa tempo. Sed tiam ili maltrankviliĝis, ĉar ili devis iri plu, ĉar ili bezonis tranoktejon.
„Ni povas iri sur du vojoj“, diris Barber. „Ni povas iri ĉi tie sur la ĉefa vojo, ĉiam restadante proksime de la laguno. Sed mi pensas, ke tiu vojo ne estas taŭga. Sur tiu iras ĉiuj. Jen troviĝos nenio en la kampejoj, tiuj estas ĉiuj tro inundataj de vagabondoj. Ankaŭ laboro tie ne estas, ĉar alvenas tien sufiĉe da homoj!“
„Tiukaze ni ja ne devos transiĝi, se tio estus senŝanca“, diris Dobbs malvoleme.
„Ĉu senŝanca? Tion mi ne diris“, Barber defendis sin. „Nur ne ĉi tie sur la ĉefa trafikvojo, tie bonŝancoj raras, ĉar tro multaj iradas tie. Mi pensas, ke estas pli avantaĝe, se ni iros sur la interna vojo. Tiukaze ni renkontos pli da kampadejoj tute nekonataj, kiuj troviĝas pli flanke de la grandaj vojoj. Tiukaze ni renkontos kampadejojn, kiuj ĝuste estas ekkonstruataj. Tiukaze ĉiam io estus farenda. Ni iru nun foje ĉi tie perpiede laŭ la riverfluo kaj poste maldekstren, kaj post duono de horo ni estos jam en Villa Cuauhtemoc.“
„Tiukaze ek do, se vi supozas, ke tiu vojo estas pli bona“, diris Dobbs.
La tuta vojo estis plena de nafto kaj nenio alia krom nafto. Maldekstre sur la altaĵoj staris la cisternoj kiel soldatoj marŝorde envicigitaj. Dekstre estis la rivero. Baldaŭ ŝipoj ne plu videblis, kaj la riverbordo fariĝis trarigardebla. Sed la akvo estis kovrata per alta tavolo da nafto, la bordoj estis kovrataj alttavole per nafto, kaj ĉiuj aĵoj, kiujn la rivero aŭ la eniranta alta tajdo ĵetis sur la bordon, estis kovrataj de tenaca nigra nafto. La vojo surirata de ambaŭ multloke estis marĉa de alta tavolo de nafto, kiu fontis el diskrevitaj tuboj aŭ penetris el la tero. Nafto kaj nenio krom nafto, kien ajn oni rigardis. Eĉ la ĉielo estis kovrata per nafto. Pezaj nigraj nuboj blovigataj de la rafinejoj ĉi tien, portis naftogasojn kun si.
Poste sekvis altaĵoj, kiuj aspektis pli serenaj. Tie estis la lignaj loĝodomoj de la inĝenieroj kaj oficistoj. Ili loĝis ĉi tie bele kaj liberaere, kaj kion ili devis lasi je urba vivo post si, tion ili devis anstataŭi ĉi tie per gramofonoj kaj radioriceviloj. Ĉar reveni ĉi tien vespere el la urbo estis sufiĉe komplikita kaj ankaŭ ne sekura. Sufiĉe da friponoj vagadis ĉie tie, kiuj atendis simplan okazon kaj ne alte taksis la vivon de aliaj.
Villa Cuauthemoc fakte estas la malnova urbo, pramalnova indiĝena urbo, kiu jam estis ĉi tie, antaŭ ol venis la hispanoj. Ĝi situas pli sanfavora ol la nova urbo, kaj ĝi situas ĉe la bordo de granda lago, kiu neimageble amasege donas fiŝojn, anasojn kaj anserojn. La natura trinkakvo en la malnova urbo estas pli bona ol tiu en la nova urbo. Sed la nova urbo kapablis rapide kaj grandskale superi la malnovan. Ĉar la nova urbo situas proksime de la oceano kaj ĉe rivero, sur kiu la plej grandaj oceanaj vaporŝipoj povas veturi ĝis la ĉefa stacidomo kaj tie ankras tiom sekuraj kontraŭ la plej sovaĝaj uraganoj kvazaŭ ili ankrus en bankuvo. Pri la malnova urbo oni apenaŭ parolas plu en la nova. Miloj, dekmiloj de la loĝantoj de la nova urbo scias nenion pri tio, ke sur la alia flanko de la rivero kaj duonon de horo pli interne en la lando troviĝas la efektiva origina urbo. Sed tiuj du urboj, patrino kaj filino malproksimiĝas pli kaj pli. La nova urbo, ĵus cent jarojn aĝa, havanta ducent mil loĝantojn, kun eterna maltroo da loĝejoj, situas en la ŝtato Tamaulipas, dum la malnova urbo apartenas al la ŝtato Verakruco. La malnova urbo fariĝas pli kaj pli kamparana, la nova urbo fariĝas pli kaj pli mondurbo, kiu sendas sian nomon en la plej forajn angulojn de la planedo Tero.
Apenaŭ la du migrantoj, kiuj nun tre rapidis por antaŭenveni, atingis la vojon sur la alto ĉe la fino de la urbo kontraŭe al la laguno, ili ekvidis indiĝenon kaŭrantan ĉe la vojo. La indiĝeno havis bonkvalitan pantalonon, puran bluan ĉemizon, altan pintan pajloĉapelon kaj sandalojn. Granda bastkorbo plenigita kun kelkaj havaĵoj kuŝis antaŭ li sur la tero.
Ili ne atentis la viron kaj iris rapide plu. Post iom da tempo Dobbs turnis sin al li kaj diris: „Rigardu, kion volas la indiĝeno de ni, li ĉiam sekvas nin.“
Barber turnis sin kaj diris: „Ŝajnas tiel. Nun li haltas kaj kondutas tiel, kvazaŭ li serĉus ion en la vepro.“
Ambaŭflanke estis larĝa nepenetrebla vepro. Ili iris plu, sed kiam ili turnis sin, ili vidis, ke la indiĝeno sekvas ilin. Li ŝajne iris eĉ pli rapide por pli proksimiĝi. Barber demandis: „Ĉu la ulo havas revolveron?“
„Mi ne vidis ĝin“, opiniis Dobbs.
„Ankaŭ mi ne. Mi demandas vin nur por ekscii, ĉu vi eble vidis ion. Ŝajne li do ne estas bandito.“
„Tute certa tio ne estas“, diris Dobbs post iom da tempo, turninte sin denove kaj ekvidante sekvi la indiĝenon. „Li ja povus esti spiono de la banditoj, kiu tenu nin en okuldistanco. Se ni starigos kampadejon, li atakos nin aŭ venos liaj komplicoj.“
„Malagrable“, respondis Barber. „Plej bone estus, se ni reirus. Oni scias neniam, kion intencas fari tiaj uloj.“
„Kion oni do prenu de ni?“ Dobbs serĉis sekurecojn.
„Ĉu preni?“ ripetis Barber. „Sed ni ja ne portas ŝildon je ni, ke ĉiu el ni havas entute proksimume peson je si. Kaj se ni portus la ŝildon, ili ne akceptus tion, sed tiom pli atakus nin, ĉar ili pensus, ke ni havas amason da mono. Du pesoj por tiuj uloj cetere estas amaso da mono. Ni havas ja ankaŭ ŝuojn, pantalonojn kaj ĉiu ĉemizon kaj ĉapelon. Ĉio ĉi estas valoraĵoj.“
Sed ili iris plu. Ĉiufoje, se ili turnis sin, ili vidis, ke la indiĝeno estas post ili, nun apenaŭ dekkvin paŝojn for de ili. Se ili haltis, haltis ankaŭ la indiĝeno. Ili komencis nervoziĝi. Ili ekŝvitis.
Dobbs spiris profunde. Fine li diris: „Se mi nun havus revolveron aŭ fusilon, mi pafmortigus lin sen cerbumo. Tiukaze oni havus sian pacon. Tion mi ne plu eltenas. Kiel estus, Barber, se ni kaptus lin kaj ie firmligus lin al arbo aŭ batus lin sur la kapon, ke li ne plu povu kuri post ni?“
„Mi ne scias“, respondis Barber, „ĉu tio estus bona. Eble li estas tute senkulpa. Sed se oni povus liberiĝi de li, tiukaze tio estus tute en ordo.“
„Mi nun haltos kaj lasos proksimiĝi lin“, diris Dobbs subite. „Mi ne plu povus iri tiel. Tio faras min freneza.“
Ili haltis, sed ili moviĝis tiel kvazaŭ ili volus malsuprenigi ion de la arbo, frukton aŭ birdon.
Ankaŭ la indiĝeno haltis.
Dobbs nun ekhavis ideon. Li okupiĝis pli kaj pli fervore pri la arbo, kvazaŭ tie estus iu mirindaĵo en la branĉoj. Kiel supozite, la indiĝeno tiel lasis trompi sin. Li proksimiĝis paŝon post paŝo, gapis ĉe tio al la arbo. Kiam li fine staris tute proksime de ambaŭ viroj, Dobbs faris ekscititan geston kaj kriis: „Jen, jen li forkuras!“ Kaj dum tio li montris per etenditaj brakoj al la ĝangalo,rapide altirante Barberon kaj montrante precize la fuĝanton al tiu.
Tuj poste li turnis sin al la indiĝeno kaj diris: „Kien volas iri vi? Kial vi ĉiam postkuras nin?“
„Mi volas iri tien“, diris la indiĝeno kaj montris al la vojdirekto, al kiu intencis iri ankaŭ Barber kaj Dobbs .
„Kien?“ redemandis Dobbs.
„Tien, kien vi ambaŭ intencas iri.“
„Vi ja ne scias, kien ni volas iri“, diris Dobbs.
„Tamen, tion mi scias“, respondis la indiĝeno trankvile. „Vi volas iri al la naftokampadejoj. Tien ankaŭ mi volas iri, eble mi ricevos laboron.“
Barber kaj Dobbs elspiris trankviligite. Tio estis la vero. La viro volis serĉi nur laboron, tiel, kiel ili. Kaj li efektive ne tiel aspektis kvazaŭ li estus bandito.
Sed por forigi ankaŭ la lastan reston de misfido en si, Dobbs demandis: „Kial vi ne iras sola? Kial vi postkuras nin?“
„Mi sidis tie jam tri tagojn, de frue ĝis vespere, ĉe la fino de la urbo kaj atendis blankulojn, kiuj volas iri la la kampadejoj.“
„Vi trovus la vojon ankaŭ sola, ĉu ne?“
„Jes, konsentite“, diris la viro. „Sed mi timas la jaguarojn kaj la pumojn. Estas tiom da ili ĉi tie. Tial mi ne emus iri sola. Ili povus manĝi min.“
„Mi mem ne supozas, ke ni estas tiom sekuraj kontraŭ la jaguaroj kaj pumoj“, opiniis Dobbs.
„Male“, rediris la indiĝeno. „Ili ne ŝatas blankulojn. Ili prefere atakas indiĝenojn. Sed, se mi iras en akompano, ili ne proksimiĝos kaj ankaŭ ne manĝos min.“
Nun Barber kaj Dobbs ridis pri sia propra timo, kiun ili havis, kiam ili tiel devis sperti, ke tiu indiĝeno kiun ili tiom timis, havis pli da timo ol ili mem.
La indiĝeno iris nun kun ili. Li parolis malofte kaj trotis apud ili aŭ poste, tiel, kiel la vojo permesis tion.
Mallonge antaŭ la sunsubiro ili venis al indiĝena vilaĝo kaj intencis tranokti en iu el la kabanoj. La indiĝenoj estas kutime tre afablaj gastoj, sed ĉiu forsendis ilin al la najbaro, ĉiufoje kun la senkulpigo, ke ili ne havus lokon. La vilaĝo havis nur kelkajn kabanojn. Kaj ankaŭ la lasta vilaĝloĝanto, vizitata de ili, ne volis akcepti ilin.
Li montris afliktitan timigitan vizaĝon kaj diris: „Estas pli bone, se vi iros al la sekva vilaĝo. Tie estasgranda loko kun pli ol tridek kabanoj. Tie vi ĉiuj estos bone akceptitaj.“
„Kiom malproksime estas?“ Dobbs demandis misfide.
„Ĉu malproksime?“ diris la indiĝeno. „Tio estas tute ne malproksima. Tio estas nur ĝuste du kilometroj ĝis tie. Tie vi estos longe antaŭ la nokto. La suno ja ankoraŭ tute ne subiris.“
Ne restis io alia, ili devis ekiri al la sekva vilaĝo. Ili migris du kilometrojn, sed vilaĝon ili ne ekvidis. Ili iris du pliajn kilometrojn, kaj ankoraŭ tiam vilaĝo ne estis ekvidebla.
„Li mensogis nin delikate“, diris Barber ĉagrenite. „Mi volus scii nur tion, kial ili ne volis gastigi nin kaj nin sendis ĉi tien en la sovaĝejon?“
Dobbs, ne malpli ĉagrenigite, diris: „Ankaŭ mi ja iom konas la indianojn. Kaj mi devus scii tion pli bone. Tiuj kutime neniam malakceptas iun. Sed ili timis nin. Tio estas la sola kaŭzo. Ni estas tri viroj, kaj en la nokto ni facile povus mortbati la familion.“
„Tia sensencaĵo“, rediris Barber.„Kial ni do mortbatu la kompatindajn povrulojn. Ili havas ja mem nenion, eble ankoraŭ pli malpli ol ni.“
„Sed ili timas nin. Tiukaze oni povas fari nenion. Ili prijuĝas la valoraĵojn, kiujn ili posedas, tute alie ol ni. Tie estas ĉevalo aŭ du aŭ bovino aŭ kelkaj kaproj. Ĉio tio estas grandaj valoroj. Ni ja povus esti banditoj. Kiu diru al ili, ke ni ne estas banditoj?. Banditojn ili timas pli ol ĉion.“
Barber kapjesis kaj diris poste: „tio estas ja ĉio en ordo, sed kion fari nun? Ni sidas nun ĉie tie meze de la vepro kaj post dek minutoj estos tenebra nokto.“
„Do nenio alia restos al ni krom halti ĉi tie.“ Dobbs ne vidis alian elirvojon. „Vilaĝo ĉi tie certe ne tre malproksimas. La vojo estas ofte frekventata, ĉie kuŝas merdo de bovoj, ankaŭ de ĉevaloj. Sed la vilaĝo eble atingeblos nur post horo. En la nokto ni ne povos migri. Ni devojiĝus kaj eble retroviĝus en iu marĉo aŭ en iu densa vepro, el kiu ni ne plu trovus vojon. Kaj eĉ, se ni venus en la vilaĝon, ili sendus la hundojn sur nian nukon. Je tiu tempo estas tute suspektige, se tri viroj venas en la vilaĝon kaj petas pri tranoktejo.“
Per kelkaj flamigitaj alumetoj ili rastis la teron por trovi plaĉan dormejon. Sed tie estis nur larĝaj kaktoj kaj aliaj dornaj arbustaĵoj. Sur la tero mem rampadis ĉiaj eblaj bestetoj, kio estus malhelpinta ripozadon aŭ eĉ dormadon. Kaj nun la indiĝeno aldone eĉ parolis pri jaguaroj kaj pumoj, kiuj ĉi tie en tiu regiono laŭdire libere kuradas. La indiĝeno certe devas scii tion, li estas ja el tiu regiono.
Ili iom da tempo staradis, tiam ili fariĝis lacaj de la starado kaj tamen kuŝiĝis. Dobbs kuŝis apud Barber. Sed apenaŭ ili kuŝis du minutojn, la indiĝeno jam ŝovis sin inter ilin kiel hundo. Tute memgardeme kaj lante, sed kun emfazo. Li sentis sin sekura nur tiukaze, se li kuŝas inter ambaŭ blankuloj; ĉar la jaguaro elektos ja ne ĝuste la mezulon, sed tiun, kiu kuŝas ekstere. Kaj por tiu ĉi nokto li havos ja sufiĉe je unu el ili.
Sed Dobbs kaj Barber ne konsentis pri tiu disdivido de la lokoj. Ili premis kaj puŝadis la indiĝenon tiom, ke li certe estis tute kovrata de bluaj makuloj. Sed li akceptis tion trankvile kaj sen rezisto. Se ili finfine estis elŝovintaj lin per pugnoj kaj piedoj el la mezo, li atendis certan tempon, ĝis li supozis, ke ili ekdormis. Kaj sufiĉis nur, ke tiu aŭ tiu el ili iom kuŝiĝis flanken, malfermigante tiel malvastan fendon inter ambaŭ, kaj tuj denove li ŝovis sin interen kaj baraktadis tiom longe, ĝis li ree kuŝis laŭ la tuta longo inter ambaŭ. Ili fine rezignis pri la batalo, ĉar estis tute vane.
Barber vekiĝis pro iu reptilo, kiu kuris trans lian vizaĝon. Li rektiĝis sidante kaj palpe rastis sian korpon. Sed li trovis nenion danĝeran. Dum li nun tiel sidis kaj aŭskultis en la kantadon kaj ĉirpadon de la nokta vepro, li subite skuiĝis pro ektimo.
Li aŭskultis tute klare ŝteliran alproksimiĝon de atentemaj paŝoj. Ne estis dubo, estis la paŝoj de granda besto. Tuj kiam li denove estis aŭskultinta la paŝojn kaj konvinkiĝis, ke li ne eraris, li skue vekigis Dobbson.
„Pri kio temas?“ Dobbs demandis dormeme.
„Jen pumo aŭ jaguaro sur la spuro. Tuj post ni.“
„Mi pensas, ke vi revas“, diris Dobbs, malrapide vekiĝante. „Mi ne povas imagi, ke alvenas jaguaro kaj kuraĝas ataki nin.“
Li aŭskultis nun same. Kiam li aŭskultis la brueton, li diris, pli rektiĝante: „Tio ŝajnas tiel, kvazaŭ vi tamen pravas. Tio estas granda besto. Homo noktotempe ne ŝteliradas ĉi tie. Tiu havas pli da timo ol ni. Tio estas besto. La paŝoj estas sufiĉe pezaj.“
Ĉu la indiĝeno jam la tutan tempon kuŝis nedormanta aŭ nur nun vekiĝis, ne estis tute klare. Ĉiukaze li pensis, ke li estas plej sekura, se li ne anonciĝas kaj trankvile plu kuŝos inter ambaŭ. Sed nun li rektiĝis subite. Kaj tuj li staris. Lian vizaĝon oni ne povis ekkoni, ĉar estis tenebre. Sed certe ĝi tordiĝis pro timo. El la tono de lia voĉo la du aliaj povis elsenti, kiel nun certe aspektis lia vizaĝo.
„Jen jaguaro, jen, tuj apud ni“, li diris kun tremanta voĉo. „Nun ni ĉiuj estas perditaj. Ĝi tuj eksaltos. Ĝi staras tie en la arbustaĵo kaj embuskas nin.“
Dobbs kaj Barber retenis la spiron. La indiĝeno konis la irmanieron kaj la odoron de jaguaro, li ja apartenis al tiu regiono.
„Kion ni nun faru?“ demandis Dobbs.
„Plej bone, se ni krios kaj multe bruos“, konsilis Barber.
„Tio ne estas bona. Tio ne impresas jaguaron. Tio alogas ĝin eĉ pli kaj pli rapide.“
Senspire la triopo staris kaj aŭskultis la paŝojn. Dum minutoj ili aŭskultis nenion, tiam ili denove perceptis unu aŭ du paŝojn.
„Mi scias elirvojon“, diris Dobbs mallaŭte. „Ni grimpu sur arbon. Tie ni estos plej sekuraj.“
„Ankaŭ jaguaroj grimpas sur arbojn“, rediris Barber same tiom mallaŭte. „Ili estas ja katoj, ili grimpas kaj saltas senpene.“
„Sed tio estas tamen la plej sekura loko“, Dobbs insistis pri sia plano.
Li palpis atenteme ĉirkaŭ si kaj venis efektive post du paŝoj al mahagona arbo. Sen longe plu pripensi, li komencis grimpi supren.
Apenaŭ la indiĝeno rimarkis, kio okazas, ankaŭ li tuj estis apud la arbo, nur por ke li ne iĝu la lasta kaj la plej malsupra. Li sekvis Dobbson sufiĉe rapide sur la arbon. Sed lian bastkorbon li kunprenis.
Barber ne volis restadi sola tie malsupre, kaj tial fine ankaŭ li postgrimpis.
Tie supre, post kiam ili ennestigis sin tiel, kiel tio en la malhelo iel eblis, ili enspiris la unuan fojon denove iom pli libere kaj rigardis sian situacion pli trankvile. Ili sentis sin nun tie pli sekura ol sur la tero. Barber tute pravis, kiam li diris: „Malsupre la jaguaro nin povas fortreni, sed ĉi tie oni povas firmteni sin.“
„Firmteni jes“, opiniis Dobbs. „Sed gambon aŭ brakon ĝi kunprenos.“
„Pli bone ol se oni devus tute kuniri“, diris Barber.
La laceco fariĝis pli granda kaj la timo malpli granda. La indiĝeno estis denove en la mezo, sub si li havis Barberon kaj super si Dobbson. Li sentis sin plej bone ŝirmata. Ĉiu el la triopo firmligis sin per pantalona zono al branĉo por malhelpi fali malsupren dum la dormo.
Estis longa nokto, ofte interrompita de inkubaj sonĝoj kaj de revaj vizioj. Sed finfine mateniĝis.
En la hela lumo de la suno ĉio aspektis tre natura, nenio plu restis de la teruriĝo kaj de la sovaĝaj imagoj de la nokto. Eĉ la tera surfaco aspektis multe pli alloga ol ĝi aspektis nokte. Nur tridek paŝojn pli malproksime etendiĝis herbeja areo, kiu brilis intime tra la arboj.
La triopo sidiĝis kaj ĉiu dum la matenmanĝo fumis cigaredon. La indiĝeno aperigis tri sekajn tortiljojn, el kiuj li fordonis po unu al la aliaj.
Dum la triopo nun kune sidis, fumis kaj maĉis, kaj ĝuste foje ne parolis, ili aŭdis denove la paŝojn de la jaguaro. Ĉiuj samtempe timigite ekmoviĝis. Tiun manieron de la paŝoj ili konis tiel precize, kvazaŭ estus la paŝoj de siaj plej proksimaj parencoj. Ili rekonus ilin post dek jaroj same tiel bone kiel en tiu momento; ĉar ili penetris en ĉiun fibron de iliaj korpoj kaj tie firmkroĉiĝis.
En la hela bela tago jaguaro? Kial ne? Sed tiom proksime de tri homoj? Tio estis tamen tro nekutima.
Dobbs estis turninta sin en la direkto, el kiu la paŝoj en la nokto venis kaj ankaŭ venis tiumomente. Li rigardis observeme tra la arboj, al la herbejo kaj tie estis la jaguaro.
Nun ili ĉiuj povis vidi ĝin tute precize. La jaguaro paŝtiĝis kaj estis ligita al arbostumpo per longa ŝnuro, por ke ĝi ne forkuru. Estis nedanĝera jaguaro, kiu estis jam ĝoja, se oni ne traktis ĝin malbone kaj permesis al ĝi la plezuron maĉi la herbojn. Estis azeno.
La indiĝeno diris nenion pri tio. Li sciis tute precize, ke li nokte aŭskultis jaguaron, kaj li konis jaguarojn. Dobbs kaj Barber rigardis sin reciproke. Ili diris eĉ ne vorton, sed ili fariĝis ambaŭ ruĝvizaĝaj. Tiam ili ridis kvazaŭ ili volus diskrevi.
Finfine Dobbs diris: „Unu peton mi havas, kamarado, rakontu tion al neniu. Alie ni nenie plu povus montri nin.“
Rimarko
cantinas = kantino.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.