La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORO DE LA SIERRA MADRE

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XIV

La viroj restarigis sian kampadejon, kuiris kaj manĝis kaj longe etendiĝis ĉe la bivakfajro. Estis ankoraŭ multe da tempo ĝis la sunsubiro, sed neniu proponis ankoraŭ labori en tiu ĉi tago.

Kiam tiam malheliĝis kaj ili, trinkante sian kafon kaj fumante siajn pipojn, sidis ĉirkaŭ la fajro, diris Kurtin: „Mi supozas tamen, ke Howard pravas, ke ni plej bone agos, se ni rezignos pri plia laboro kaj plenŝutos la minon. Ni eble povus elskrapi plian dolarmilon, sed pli bone estus, ke ni kontentiĝu pri tio, kio estas sekura al ni.

Povus denove subite aperi ĉi tie tiaj nepetitaj gastoj, kaj ĉu ni ĉiam tiel bonŝance elturniĝus, tio estus plia demando.“

Unue neniu diris ion pri tio. Tiam, post pli longa paŭzo, opiniis Dobbs: „Pro mi, mi konsentas. Ni morgaŭ do malstarigu la kampadejon, postmorgaŭ matene ni ordigu niajn aĵojn kaj la pakaĵojn kaj la bestojn, kaj je la sekva taĝo matene ni ekiru. Ankaŭ mi ne emas plu labori.“

Lacaud aŭskultis tion sen enmiksiĝi. Li fumis kaj rigardis  ŝajne indiferente la bivakfajron. De tempo al tempo li ekstaris, rompis branĉojn pergenue, kaj kion li ne povis disrompi, tion li ĵetis laŭlonge sur la fajron.

„Ĉu vi konas la rakonton pri la Cienega-mino?“ li demandis subite.

„Ni konas tiom da rakontoj pri minoj“, diris Howard enuite. Li revis ĝuste pri siaj planoj, kiel li povus plej avantaĝe uzi la monon, kiun li enspezis, por ke li povu vivi agrablan vivon, dum la mono sen tro da peno per si mem duobliĝos, kvarobliĝos, kaj fine centobliĝos. Pro la demando de Lacaud li elreliĝis pri tio kiel imagi la centobliĝon. Eble li ankaŭ malkovris eraron je siaj kalkuloj, kaj ĉar li estis tro laca por peni ankoraŭfoje restarigi, trapensi kaj tralabori la tutan pensovicon kaj la multajn nombrovicojn, kiujn li evoluiigis per sia imago, li diris: „Aĥ, prave, vin ni ja forgesis tute.“

Tiumomente ankaŭ Kurtin kaj Dobbs rigardis supren.

Kurtin ridis: „Jen vi vidas, kiel malgrava vi estas ĉi tie. Vin ni tute pretervidis, kvankam vi batalis kun ni kaj nun trankvile manĝis kaj trinkis kun ni. Nu, ni havas pensojn proprajn. Kaj en tiuj vi ne havas lokon.“

„Ĉu vi ne diris ion pri plano?“ demandis Dobbs. „Tiun vi nun povos reteni por vi mem. Min ĝi ne interesas. Eĉ se tie enestus ankoraŭ dolara dekmilo. Mi ne volas havi ĝin. Mi volas iri en la urbon, volas vidi knabinojn, sidi ĉe tablo kaj la manĝon de la kelnero mi volas havi metita sur la blanka tablotuko kaj observi kiel aliaj homoj kuiras kaj laboraĉas por fi-salajro.“

„Jen tamen elvringeblos pli ol dekmilo“, diris Lacaud. „Kie?“ demandis Kurtin.

„En mia plano.“

„Ha, tiel“, respondis Kurtin kaj oscedis.

„La oraj ovoj kuŝas tute malkaŝite.“ Lacaud provis interesigi la triopon. Ŝajne tio ne sukcesis, ĉar Dobbs demandis: „Se ĝi senkaŝite kuŝas, tiukaze simple levu ĝin kaj ne lasu ĝin eble eĉ kuŝi. Alie vi povus bedaŭri tion. Kaj vi estas tute la bubo, kiu ĉiam pentas ion, kaj ĉiam havas ion por penti. Nu, mi retiriĝas por dormi.“

Ankaŭ Howard kaj Kurtin ekstaris flegme, etendiĝis, oscedis kaj iris al la tendo. Survoje tien Kurtin pripenseme plu staradis. Poste li turnis sin, ree etendiĝis kaj vidis ĉe tio supren al la luno.

Li ekpensis ion kaj tial li vokis en la tendon: „Howard, ĉu vi baris la vojon hodiaŭ posttagmeze, kiam vi malligis la azenojn?“

„Kompreneble“, li vokis, „ĉe la kurbiĝo post la herbeja areo, kiel ĉiam, ĉe la flako.“

Lacaud alportis sian pakaĵon kaj sternis sin ĉe la fajro.

Kurtin vidis tion kaj venis al la fajro.

„Ankaŭ vi ja povos veni en la tendon, ulo. Tiom da loko por via angulo ankoraŭ estus.“

Sed Lacaud respondis: „Mi dormas sufiĉe bone ĉi tie. Mi entute pli prefere dormas ĉe bivakfajro ol en tendo. Sed aŭskultu, ĉu vi ne volas partopreni? Konsiderinda sumeto eligeblus, fidu min.“

„Kion partopreni? Ha, jes, vian planon. Ne, mi ĝojas, se mi forestos de ĉi tie. Mi ne plu eltenos tion. Neniu el ni plu restados ĉi tie. Tion, kio troveblas ĉi tie, ni elskrapis, kaj mi ne plu movos manon ĉi tie.“

Kurtin iris transen al la tendo kaj enrampis.

„Kion la knabo do celis de vi?“ demandis Dobbs.

„Lian planon, sed mi rifuzis ĝin.“

„Mi efektive ne scias, kion pensi pri tiu ulo“, diris Howard. „Preskaŭ mi supozas, ke mankas klapo en lia kapo. Aŭ ĝi estas almenaŭ loza. Mi nur devus scii, kion li faris dum la lastaj ses monatoj, kaj kie li estis, tiukaze mi ankaŭ povus diri al vi tute precize, ĉu li estas la eterna oroserĉanto aŭ ĉu li estas veprofreneza. Eble, li estas tio kaj tio.“

„Ĉu eterna oroserĉanto?“ demandis Kurtin scivoleme.

„Jes ja, unu el tiuj, kiuj eterne serĉas kaj serĉas, iu, kiu scias dekon da fabelaj rakontoj pri ŝutkovritaj kaj perditaj orominoj, kiu havas dekon da planoj kaj desegnaĵoj en la sako aŭ en la kapo, kiuj montras al li la sekuran vojon al perdita mino, iu, kiu turnadas en sia cerbo dekon da ridindaj babilaĉoj pri indiĝenoj kaj mestizoj kaj pri lokoj, kie estas troveblaj oro aŭ diamantoj. Li serĉas kaj serĉas, kaj ju pli malbone irebla kaj ju pli sovaĝa estas montaro, ju pli granda estas la danĝeroj des pli li estas konvinkita, ke li troviĝas proksime de brake fortaj oraj vejnoj. Sed li trovas neniam uncon da oro, kvankam li scias tute certe, ke li troviĝas jam rekte antaŭ mino kaj morgaŭ ekfrapos la vejnon. Ankaŭ tio estas frenezeco, kiu povas fariĝi simile tiel danĝera por liaj kunhomoj kiel ĉiu alia frenezeco. Kaj la obseditoj estas pli kompatindaj ol aliaj frenezuloj, ĉar ili ĉiam migras, sen ripozo kaj sen celo. Baldaŭ ili preskaŭ mortas pro malsato, baldaŭ pro soifo, baldaŭ ili devas defendi sian vivon kontraŭ pumojn, kontraŭ sonserpentojn kaj aliajn venenajn reptiliojn, baldaŭ kontraŭ misfidemajn indiĝenojn, kaj aliokaze ili ie enabismiĝas, rompas siajn ostojn kaj kuŝadas ĝis trovos ilin indiĝeno aŭ bandito, kiu penas vivigi ilin denove. Sed kuraceblaj ili ne estas, ĉar ili ĉiam scias, ke ili morgaŭ tute certe trovos la minon.“

„Sed tiun impreson li ne faris al mi“, diris Dobbs. „Jen ankoraŭ io alia estas kaŝita je li.“

„Eble“, konsentis Howard. „Mi nun ne volas pensi pri li. Pro mi li estu kiu ajn. Mi nur ne scias ankoraŭ, kion ni faru kun li, se li eble provos formigri kun ni. Tion ni ne povus akcepti.“

„Morgaŭ li kompreneble vidos la minon“, diris Kurtin.

„Tio nun ne plu damaĝas“, respondis Howard. „Ni fermos ĝin kaj, se li restados post nia foriro kaj denove malfermos ĝin, tiukaze tio estos afero lia.“

Sekvamatene, post mallonga matenmanĝo, Howard, Dobbs kaj Kurtin fervore laboris. Ili tre miris, kiam Lacaud ne montris intencon rampi kun ili al la mino. Ili ja ne petis lin, estas vere, sed ili atendis, ke li certe havos intereson pri tia tiom grava afero kia ormino. Li eĉ ne demandis pri ĝi. Eltrinkinte sian kafon, li ekstaris kaj komencis iri sur la vojo malsupren.

Kurtin sekvis lin, ĉar li supozis, ke Lacaud irus malsupren en la vilaĝon por diri tie, ke estas nun la tempo por traserĉi ĉi tie la neston, ĉar morgaŭ estos tro malfrue. Lacaud ne sciis, ke Kurtin sekvas lin. Li iris senzorge sur lia vojo kaj rigardis nur detale ĉiun pli grandan arbon, ĉiun ŝtonon, kvazaŭ li serĉus iujn signojn. De tempo al tempo li kliniĝis por esplori la grundon. Fine li venis al la herbejo, kie la bestoj estis. Li transiris kaj venis ankaŭ al la akvoflako. Post kiam li skrupule rigardis ĝin, li vidis supren kaj iris en la direkto al la rokovando. Tie li nun komencis rampadi kaj serĉadi.

Nun konvinkite, ke Lacaud havas aliajn intencojn ol kaŭzi malfacilaĵojn al la viroj, Kurtin revenis al la du aliaj kaj rakontis tion, kion li observis.

„Nu, estas tiel, kiel mi rakontis al vi hieraŭ vespere, jen la eterna orserĉanto“, diris Howard. „Ni ne disipu tempon pro li.“

Ili okupiĝis pri tio malkonstrui la ĉarpentaĵojn kaj Dobbs vundis manon de si. Li koleriĝis kaj diris: „Por kio ni malkonstruas ĉion? Ni lasu stari ĉion kaj foriru sur nia vojo.“

„Ni ja interkonsentis tion antaŭe, kiam ni komencis labori ĉi tie, ke tiukaze, se ni sukcesos, ni malkonstruu kaj fermŝutu ĉion.“

„Tio nur retenus nin, kaj mi ankaŭ ne scias, por kio tio taŭgu“, grumble diris Dobbs.

„Nu, knabo, unue mi pensas, ke oni montru al la monto, kiu montriĝis tiom malavara, almenaŭ tiun dankon, ke oni ne postlasos ĝin tiel aĉe traktite, ke oni fermu do la vundojn, kiujn oni kaŭzis al ĝi. Kaj lasi stari la ĉarpentaĵojn ĝuste antaŭ ties nazo kaj postlasi ĝian ĝardenon kiel kotan konstruejon, tio estas nedeca. La monto efektive meritas, ke oni respektu ties belecon. Ankaŭ mi prefere volus repensi pri la loko tia, kia mi trovis ĝin, kiam ni alvenis, por ke mi ne havu ĉiam tiun amaso da rompitaj ŝtonoj kaj rubo antaŭ la okuloj, kiam mi pensos pri tiuj ĉi monatoj. Estas sufiĉe malbone, ke ni povas montri nur ĝuste la bonan intencon kaj, ke la loko ankoraŭ aspektos sufiĉe aĉa, kiam ni estos foririntaj.“

„Strange estas via imago pri la personeco de la monto“, diris Kurtin, „sed ankaŭ mi pensas, ke oni purbalau la loĝoĉambron, kiun oni trovis pura, kiam oni forlasos ĝin, eĉ se neniu ĉeestas, kiu laŭdas onin pro tio.“

„Alian kaŭzon ni havas aldone“, daŭrigis la oldulo“, „povus ja esti, ke iu venos supren ĉi tien, dum ni ankoraŭ estas survoje. Tiukaze li tuj eltrovus, kion ni faris ĉi tie. Kaj li persekutus nin kun kelkaj uloj. Se ĉio ĉi estos reordigita tiel bone, kiel ni kapablos tion, ĝi aspektos kvazaŭ ĝi estis ĝuste nur longe daŭra kampadejo, kie ni faris ĉion ajn, nur ne ĝuste lavadi pezan flavaĵaron. Nu, Dobbs, kunlaboru fervore, ni laboris tiom da tagoj por nenio antaŭ ol la monto malfermis sian trezorkeston. Kaj tiu ĉi tago ĉi tie vidas bonan kaj noblan laboron, eĉ se ĝi enspezigos nenion kontante. Ankaŭ, se vi aranĝus florĝardenon antaŭ via dompordo vi ne pensus pri tio, ke tio alportu kontantan monon.“

La tagmanĝo, kiel la triopo estis kutimiginta ĝin en la pasintaj monatoj, estis konciza kaj simpla. Ili kuiris kaldronon da teo kaj manĝis aldone ledan pecon da faruna patkuko, kiu matene estis kunbakita. Tuj kiam la teo estis trinkita kaj ĉiu jam fumis pipoplenon, oni denove vigle laboris plu. La lumo de la tago devis esti eluzata ĝisminute. Kiam la suno matene leviĝis, la matenmanĝo devis esti finita kaj la vespermanĝo komenciĝis, se la suno jam subiris. Nur tiel eblis, ke la tri viroj povis atingi tiom da farita laboro. La longeco de la tago dum la tuta jaro estis preskaŭ la sama, la negravan diferencon ili apenaŭ rimarkis. Ankaŭ la pluvotempo ne esence influis ilian laboron. Okazis, ke dum kelkaj horoj elverŝiĝis veraj pluvaj torentoj. Sed tiukaze oni havis ĉiam sufiĉe da alia laboro. Krome la pluvo havis eĉ avantaĝojn, ĉar ĝi plenigis ilian tertankon, kiun ili fosis por ĉiam havi sufiĉe da akvo por la lavado de la sablo, kaj tiel ili ŝparis la suprenportadon de akvo.

„Estis ja mizerega laboraĉado“, opiniis Kurtin, kiam li sidiĝis momenton por ripozi.

„Konsentite, vi pravas“, konfirmis la oldulo. „Sed, se ni elkalkulus tion, ankoraŭ neniu el ni estus havinta tian bonan kaj tiom altan tagsalajron, kiel ni enspezadis ĝin ĉi tie.“

Ankaŭ Dobbs starigis la spadon flanken, sidiĝis kaj komencis ŝtopi pipon. „Venas nun en mian kapon“, li diris malrapide, „kvazaŭ ni ankoraŭ ne povus esti tute kontentaj. Ne, se temas pri niaj enspezoj, sed mi opinias, antaŭ ol ni ne havos niajn trezorojn sekurigitaj kaj bone protektitaj en urbo kaj sen frapado de atento bele surtavoligitaj antaŭ niaj okuloj en nia hotelĉambro, ni ne rajtigite povos diri, ke ili apartenas al ni.“

„Tio ĉirkaŭvagadis dum la lastaj semajnoj ankaŭ en mia kapo“, diris la oldulo. „Tio fariĝos malfacila vojaĝo. Tio fariĝos la plej komplika afero. Jen banditoj, jen akcidentoj survoje, jen la federacia polico, kiu scivolos kaj kiu scii volos, kio ni transportas. Kaj, se ili trovos la flavajn nuksetojn, tiukaze ni aŭ ŝtelis ilin aŭ murdis kaj prirabis iun aŭ ni elfosis ilin sen licenco kaj sen pagi la oficialan tarifon. Tio ankoraŭ postulos multajn konsiderojn. Jes, foje pensu ankaŭ iom pri tio, kiel plej bone kaj plej sekure surŝipigi la raraĵojn.“

La du pli junaj kompanianoj silentis. Poste ili sulkigis la fruntojn, kvazaŭ ili streĉe pensadus. Tiam ili ĝemis, ĉar la pensado streĉis ilin, pli ol la plej streĉa minlaboro, kaj fine ili profunde enspiris, ekstaris kaj disĵetis la termontetojn.

Malfrue posttagmeze ili surtavoligis la kunbatitajn ĉarpentaĵojn kaj bruligis ilin, por ke ili foriĝu. Sekvatage ili volis ĵeti teron sur la brulejon. Poste ili volis ankoraŭ diversloke enplanti tie kelkajn arbustojn, junajn arbetojn kaj herbotufojn. La oldulo preterire diris: „Ja povus esti, ke unu el ni sne povos porti sian poparton en sekuran havenon, aŭ li disipos ĝin dum kelkaj semajnoj aŭ li malbonŝancos pro alia kaŭzo. Tiu tiukaze povos reveni ĉi tien kaj ankoraŭfoje rasti ĉion, li tiam trovos ja ankoraŭ decan tagsalajron. Tio estas plia kaŭzo, kial ni lasu ĉion malsuspektiga tiom, kiom eblas malantaŭ ni. . Tiukaze neniu tuj havos la ideon ĉirkaurigardi sin ĉi tie.“

Jen afero, kiun Dobbs kaj Kurtin komprenis pli bone ol tio, kion la oldulo diris pri la dankemo al la monto, kaj ke oni ne lasu la naturon perfortita dorse de si. Dobbs opinis, ke la naturo zorgu por si mem, ke ĝi havas pli da tempo kaj pli da pacienco ol li, ke li ne estas la noktogardisto de soleca montara pejzaĝo. Sed oni ja promesis tion al la oldulo, kaj laŭ tio oni ankaŭ faras ĝin nun. Li simple estis olda kaj havis siajn kapricojn, kvankam li estis krome partnero, kun kiu oni povas elteni dum certa tempo.

Kiam ili jam finis la taglaboron, la loko efektive aspektis tia, ke neniu, kiu preterirus kaj rigardus nur supraĵe, supozus, ke ĉi tie iam estis mino. Nur la monto de la kunbatitaj ĉarpentaĵoj plu subbrulis kaj fumis ankoraŭ. Morgaŭ ankaŭ la memoro pri ĝi perdiĝus.

Lacaud ĉirkaŭ la tagmeza tempo ne estis ĉe la bivakfajro. Ĉu li estis pli frue aŭ pli malfrue sur la kampadejo, la triopo ne sciis. Ili tute forgesis lin. Ili okupiĝis multe tro pri siaj propraj koncernoj anstataŭ memori lin. Nur nun, kiam ili rampis sur sia ĉirkaŭvojo al la senarbejo kaj vidis lin kaŭri kaj ordigi la bivakfajron, ili rememoris pri tio, ke la viro plu ĉeestas.

„Ĉu vi intertempe jam trovis vian orminon?“ demandis Dobbs, dum li paŝis kun akvokaldrono al la fajro.

„Ankoraŭ ne“, rediris Lacaud, „sed mi pensas, ke mi neniam estis proksima tiom, kiom hodiaŭ.“

„Jen multe da feliĉo“, ridante diris Kurtin, kiu proksimiĝis kun sia pato.

Lacaŭd havis kaldronon kun sia propra rizo super la flamoj.

„Kafon vi ne devos kuiri“, diris Howard bonkore, „tiun vi povos trinki kun ni. „Pli da kafo ni ne surŝutos, nur pli da akvo, kaj la akvon ni nun ja ne plu devos ŝpari.“

„Dankon!“ diris Lacaud koncize.

Ili lavis sin, poste ili manĝis kaj tiam ili kaŭris ĉe la fajro. Howard, Dobbs, kaj Kurtin sentis sin kiel fabriklaboristoj sabate vespere. Ili sciis, ke ili morgaŭ frue devos labori nur proksimuman horon por priplanti la senarbejon.

Tiam sekvos la multe pli agrabla laboro de la kunpakado, kaj tiam ili havos nur plu la facilan taskon prepari la portokaravanon. Ĉio estos agrabla facila laboro dum kiu oni povos fumi, kanti kaj babili.

Tial ili ankaŭ sidis je la unua fojo dum monatoj komforte kaj kun vigla humoro ĉe la bivakfajro. La penso, ke ili baldaŭ devos adiaui sin de ĉi tie, post kiam ili kune eltenis preskaŭ plenan jaron da peno kaj laboro kaj neimageble asketan vivadon, faris ilin tiel konkordaj, kiel ili neniam kapablis tion antaŭe. Je la unua fojo ili sentis, ke firma bendo ĉirkaŭligas ilin, kio signifas amikecon, kamaradecon kaj fratecon. Ili sentis, ke ĉiu el ili povus subteni la aliajn, eĉ se kostus la vivon. Ili sentis sin pli parencaj ol samsangaj fratoj. Sen laŭte diri tion, ili reciproke kviete petis pri pardono pri ĉio, kion ili bagatele aŭ fie malice damaĝis sin reciproke dum la lastaj monatoj.

Lacaud estis ekskludita de tiu frateco, ĉar li ne povi legi kaj kompreni la perceptojn de la aliaj, kiel tiuj povis tion, kiuj reciproke tute elkoniĝis. Ili povis kaŝi nenion de la aliaj, kio okazas en ili kaj kion ili pensas. Sed antaŭ Lacaud ili povis kaŝi ĉion, kion ili ne volis sciigi al li. Lin ili povis eĉ erarigi kaj trompi, se ili havis la intencon. Tio ne estus sukcesinta inter la triopo. Ĉiu el ili havis en la pasintaj monatoj neniun alian studadon krom tiu de siaj du aliaj akompanoj. Nek libroj nek gazetoj, nek aliaj vizaĝoj nek neatenditaj pejzaĝobildoj povis deteni ilin de sia studado.

Okazis ofte, ke unu el ili nur komencis frazon, kaj la du aliaj sciis tuj la tutan enhavon de tiu frazo kaj eĉ la precizajn vortojn kaj la precizan vortsinsekvon, kiun uzis la parolanto. Tial elformiĝis inter ili ankaŭ la stranga kutimo, ke neniu el ili iam finis frazon, ĉar tio ne necesis, kaj ĉar alia jam respondis, se estis elparolitaj nur tri aŭ kvar vortoj de frazo. Tio estas ja unu el la kaŭzoj, kial ili reciproke atakis la nervojn de la aliaj tiel, ke ili estus povintaj murdi sin reciproke, nur por ne ĉiam jam antaŭe devi scii la vortojn kaj pensojn de alia kaj terure devi enui aŭ ĉagreniĝi preskaŭ ĝismorte pri ili. Sed kiel ili povus pliigi sian vorttrezoron kaj sian ideoriĉon? Ĉiam temis pri la samajn aferoj, ĉiam pri la samaj nocioj, ĉiam pri la samaj taskoj. Ankaŭ evoluiĝis inter ili, sen tio, ke ili konsciiĝis pri tio, tute stranga formo de la interparolado, kontraŭ kiu devis esti fremdulo senhelpa.

Jen ili ekzemple konstruis ĉerporadon. Per la helpo de simpla kapstano pelata de azeno la ĉerporado estis ekmovata por ĉerpi la akvon sur la sulkon, de kie ĝi falis en la patojn, en kiu la sablo estis ellavata. Ĉar estis pli facile priservi la kapstanon, devis fari tiun laboron Howard. Tute komence oni ankoraŭ vokis: „Howard surŝutu la akvon, ni pretas.“ Tiu tuta longa voko densiĝis al unu vorto: „ŝit“. Kaj tiu vorto „ŝit“ devis fine transpreni la nocion por akvo entute, ĉar ĝi estis pli mallonga kaj pli simple direbla ol „water“. Eĉ, se la parolo temis pri akvo por kafokuirado aŭ por trinkado, oni simple diris: „Ŝit' a' feu?“, kion signifas: „Ĉu la akvo staras ĉe la bivakfajro?“ La ŝpato, pro kauzoj, kiujn poste neniu plu povis klarigi, estis nomata “kat“, la pioĉo fariĝis „ŝejk“, la dinamitkartoĉo estis nomata „Mary“. Se Mary estis ekbruligenda, ili uzis por tio du vortojn, unu vorto el ili estis „Mary“, la alia vorto pro ĝentileco kaj ankaŭ pro aliaj kaŭzoj ĉi tie ne povas esti meciita, kvankam ĝi je certaj antaŭkondiĉoj kaj certaj kondiĉoj certe povas havi rilaton kun iu Marinjo. Kaj tiun vorton oni tiam uzis ankaŭ, se temis pri la ekbruligado de pipo aŭ de la bivakfajro. „Manĝo“ ricevis nomon, kiu fakte pli esprimas la malon, se oni efektive uzas la vorton inter ĝentlemanoj kaj kiuj kutime evitas ĝin kaj estas eĉ tre singardemaj, se oni devas parafrazi ĝin.

Howardon oni vokis neniam per lia nomo, sed nur per „Olb“. Tio evoluiĝis el „Old boy“, olda knabo aŭ olda ulo. Kurtin estis „Ku“ kaj Dobbs-on oni vokis „Pamp“. Kial, li mem ne sciis, kaj neniu povus klarigi tion.

Tiel tio funkciis pri ĉiuj vortoj kaj nocioj. Ili povis paroli kune dek minutojn sen tio, ke Lacaud komprenis ion.

Ili mem kompreneble ne sciis, ke Lacaud ne povas kompreni ilin. Eĉ ne venis en ilian kapon pensi pri tio, ke li foje devas pensi, ke li estas inter uloj, kiuj venis el iu nekonata kaj fremda lando. Ili tiom kutimiĝis pri tio, ke ili trovus sin ridindaj, se ili parolus alie.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.