La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORO DE LA SIERRA MADRE

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VI

Estis sekvamatene, kiam Dobbs plu rakontis la historion al Kurtin, kiun li aŭskultis de Howard. Kurtin aŭskultis atente. Fine li diris: „Mi pensas, ke tio estas vera historio.“

„Kompreneble tio estas vera historio. Kial ĝi estu mensogita?“ Dobbs tre miris, ke iu povas dubi pri la ĝusteco de la historio. Sed tiu dubo, kiun Kurtin esprimis, havis efikon al li. Al li la historio ŝajnis tiel normala, kiel la fakto, ke estas matene, kiam la suno leviĝas, kaj vespere, kiam ĝi subiras. Estis nenio en la historio, kio povus esti elpensita de verkisto. La dubo, kiun metis Kurtin al lia demando, tamen faris la historion aventurema. Kaj dum Dobbs rigardis la serĉadon de oro kun same tiel sobraj okuloj kiel la serĉadon de laŭordaj botoj en la diversaj ŝumagazenoj de urbo aŭ kiel la serĉadon de laboro, li subite ekkomprenis, ke oroserĉado nepre devas esti ĉirkaŭata de io timiga. Nur tial li havis tiumomente tian strangan senton, ĉar li perceptis tiun hororan, mistikan kaj fremdan senton neniam antaŭe, kiam oni parolis pri la oroserĉistoj. Kiam Howard tiel seke rakontis la historion al li, li havis neniun alian senton krom tiu, ke oro kaj ŝtonkarbo fakte estas la sama afero, ĉar ŝtonkarbo homon, kiu okupiĝas pri ĝi, simile tiel povas riĉigi kiel oro.“

„Ĉu mensogite?“ demandis Kurtin. „Pri tio mi diris nenion. La historio per si mem ne estas mensogita. Ekzistas centoj de tiaj historioj. Tutajn montojn de tiaj historioj mi legis en gazetoj, kiuj presas ion tian. Sed mi supozas, ke la historio, eĉ se ĉio alia estus neverŝajna, certe estas vera pri tiu parto, kie la tri viroj provas mistifiki la ceterajn de la kompanio kaj sangofride intencis trompi ilin.“

„Vi pravas!“ Dobbs kapjesis. „Tio estas la malbeno, kiu ŝarĝas la oron.

Dirante tion, li klare konsciiĝis pri tio, ke li ne estus parolinta tian frazon nur antaŭ horo, ĉar la penso tute ne venis en lian kapon, ke malbeno devas kroĉiĝi al oro.

Kurtin ne travivis tian ŝanĝon en sia opinio. Eble nur tial ne, ĉar tia neatendita dubo ne aperis en li, kiel ĝin Dobbs ĵus spertis.

La interna travivaĵo, kiun Dobbs havis en tiu minuto, disigis la du virojn sen konsciiĝi pri tio. Estis disiĝo interne de ilia senta mondo. Ekde nun ambaŭ iris rekte al alia celo en sia vivo. Iliaj diversaj destinoj komencis elformi sin.

„Malbeno sur la oro, ĉu?“ Kurtin diris proteste. „Mi ne vidas iun. Kie estas la malbeno? Estas same tiom da beno sur ĝi. Dependas nur de tio, kiu havas ĝin en la manoj. La karakteraj ecoj de la posedanto kreas la malbenon aŭ la benon. Donu al fripono silikonajn ŝtonetojn aŭ sekajn spongojn manen, kaj tuj li uzos ilin por delikti per tio friponaĵon.“

„Posedavido estas la ununura eco, kiun la oro vekas en sia posedanto.“ Dobbs miris, kiel li venis al tiu opinio. Ĝi ŝajnis fremda al li. Sed li sugestis al si, ke li diris tiun opinion nur tial, por ke li povu kontraŭdiri ion al Kurtin.

„Tio estas efektive pura sensencaĵo, kion vi diras“, rimarkis Kurtin. Senintence li elektis pli konfidencan formon de la alparolo, al kiu Dobbs same tiel senpense adaptiĝis, kvazaŭ li ne sentus la ŝanĝon.

„Dependas ja tute de tio“, Kurtin daŭrigis sian paroladon, „ĉu la posedanto ŝatas la oron per si mem, aŭ ĉu li uzas ĝin nur kiel rimedon por atingi certajn celojn. Estas ja ankaŭ en la armeo oficiroj, kiuj pli atentas pri tio, ke la ledaĵoj estu skrupule pure purigitaj ol pri tio, ke la ledaĵoj troviĝu en uzebla stato. La oro mem ne estas necesa. Se mi povas supozigi iun, ke mi posedas multe da oro, mi povas atingi la saman, kvazaŭ mi vere havus ĝin. Estas ne la oro, kiu transformas la homojn, sed multe pli la potenco, kiun ili povas praktiki helpe de la oro, tio estas, kio tiom ekscitas la homojn, kiam ili nur ekvidas oron aŭ nur ekaŭdas pri ĝi.“

Dobbs apogis sin malantaŭe sur la benko, sur kiu sidis ambaŭ. Li rigardis supren kaj rimarkis sur tegmento de unu el la transaj domoj du laboristojn, kiuj metis telefonkablojn. Ili staris tiom nesekuraj, ke oni povis atendi ĉiun momenton, ke ili falos malsupren. Por kvar pesoj aŭ kvar pesoj kaj duonan tage, pensis Dobbs, kaj ĉiam kun la perspektivo rompisian nukon aŭ disbati siajn ostojn; ĉe la starigado de argano estas simile, nur ke la perspektivo estas pagata pli bone.

Tiam li pensis, ke tio estas sufiĉe kadavra vivo, kiun oni vivas kiel laboristo. Kaj daŭrigante tiun penson, li demandis: „Ĉu vi do perfidus viajn amikojn por havi la tutan oron sola por vi, tiel kiel la tri viroj provis tion?“

„Tion mi nun ne povas diri“, respondis Kurtin. „Mi supozas, ke eĉ ne unu homo ekzistas, kiu precize povus diri, kion li farus, se li povus akiri grandan amason da oro por si mem, kaj se li havus la okazon forigi aliajn partoprenantojn. Mi estas konvinkita, ke ĉiu homo agos alie ol li mem atendis en tiu momento, kiam li subite ricevos multe da mono aŭ vidas la eblon nur per manmovo ensakigi amason da oro.“

Dobbs rigardis ankoraŭ nun supren al la telefonlaboristoj. Kvankam li ne deziris tion al la laboristoj, li esperis tamen iomete, ke unu el ili falu malsupren, ĉar tio havigus iom da distro en lia monotona vivo.

Ĉar tamen neniu el la laboristoj falis malsupren, li rekonsciiĝis, ke li sidas maloportune kaj, ke la ŝultroj doloras al li. Li rektiĝis sur la benko kaj bruligis cigaredon. Li postrigardis la fumon kaj diris poste: „Mi farus tion tiel kiel Tilton. Tio estas la sekura vojo. Kaj oni ne devas plu tiom laboraĉi kaj ne plu tiom malsate pigrumadi. Mi kontentiĝus pri malgranda kvanto kaj irus mian vojon. La aliaj pro mi kvereladu kun la aliaj.“

Kurtin ne sciis kion respondi. La temo estis ĝisdetale traktita de ambaŭ, kaj ili parolis pri io alia, pri io tute neinteresa, nur por paroli ion kaj por ne sidadi tiel stultege.

Sed posttagmeze, reveninte de la banado en la rivero, kaj ĉagreniĝinte dum la tuta vojo, ke ili devis piediri sur la longa polva Avenida, ĉar ili devis ŝpari la dekkvin centavojn por la tramo, oni denove komencis priparoli la orotemon. Ĉar ili ĉiam estis nur nesufiĉe sataj, ĉiam soifaj je glaso da glacia akvo, ĉar ili ĉiam dormis malbone en la duraj kaj neoportunaj litoj, la penso pri oro seninterrompe laboris en ili. Pri kio ili vere pensis, tio estis la ŝanĝo de ilia aktuala situacio. Tiu situacio ŝanĝeblis nur per mono. Kaj mono estis tiom proksime parenca al oro. Tiel la pensado pri oro fariĝis pli kaj pli forta en ili kaj estingis ĉiujn aliajn pensojn. Ili fine ekkonsentis, ke mono ne povus helpi al ili, ke nur oro, granda monto da oro povus liberigi ilin el tiu ĉi vivo, el tiu mizera vivo inter malsatmorto kaj neniam-satiĝo. Ili estis en lando, kie troveblas neimageble multaj trezoroj da oro. Ili vidis la oron briletantan antaŭ si, eĉ tiam, kiam ili fermis la okulojn, ĉar la suno tiel senkompate blindige radiis sur la blankan polvan Plaza. Eble ne estis la oro, eble estis la varmega asfalto, la blanka polvo, la blankaj domoj, kiuj faris ilin tiel senpaciencaj. Sed kiom ajn ili pensadis, ili ĉiam denove revenis al la oro. Oro estis glacia akvo, oro estis kontenta stomako, oro estis frideta loĝejo en la alta eleganta Riviera-hotelo. Oro, nur oro, kaj tiam la starado antaŭ la usona banko ĉesiĝos, kie oni esperas flate almozpeti la manaĝerojn de la naftokampoj pri grandanime donita peso aŭ pri laboro. Tio estas hontiga kaj senhonoriga vivo. Tiel tio ne iru ĝiseterne. Oni devas fini tion.

Post kiam tri tagoj pasis, dum kiuj neniu bonŝanco pri laboro montriĝis, kaj vere tiel ŝajnis kvazaŭ ankaŭ en la tri sekvaj monatoj ne estos bonŝanco pri laboro, diris Dobbs al Kurtin: „Mi ekiros nun, al oro. Kaj se mi devus iri tute sola, mi iros. Ĉu mi mortaĉas ĉi tie, aŭ en la Sierra inter la indiĝenoj, tio estas por mi nun vere tiel egala kiel grasa kuko aŭ siropobarelo. Mi ekiros.“

„La saman proponon ĝuste volis fari mi al vi“, diris Kurtin, „mi pretas pri ĉiu ĉevalŝtelado.“

„Ja efektive restas nenio alia plu al vi krom la elekto inter poŝoŝtelado kaj Santa Maria.“

„Sankta Maria, ĉu?“ demandis Kurtin. „Mi ne estas katolika.“

„Ĉu vi estas katolika ĉu ne, tion ili ne demandos vin. Sed se vi malbonŝancas ĉe la poŝoŝtelado, tiukaze vi ja lernos, kio estas Santa Maria. Tio estas la puninsulo ĉe la okcidenta bordo, kie oni demandos vin ne pri la religio, sed kie oni volas scii de vi nur tion, kiom da jaroj oni kroĉis al vi. Se vi konatiĝos al tiu Santa Maria, vi ekscios, kial Sankta Maria ĉiam havas malfermitan klaktranĉilon en sia koro. Tion puŝis iu en ŝin, kiu revenis ankoraŭ vivanta de tiu insulo.“

„Ni do povus ekiri tuj morgaŭ.“

Dobbs pripensis tion dum certa tempo, kaj poste li diris: „Mi pensis, ke ni povus kunpreni la oldan Howard. Ni demandu lin hodiaŭ vespere, kiel li pensas pri tio.“ „Ĉu Howard? Kial? Li ja estas tro maljuna. Eble ni devus porti lin sur la dorso.“

„Maljuna li estas“, konfirmis Dobbs. „Sed li estas tiel rezistema kiel kuirita malnova botoplandumo, se ĉio dependus nur de tio, li eltenus pli ol niambaŭ. Mi nun devas tuj konfesi, ke mi ne havas multe da scioj pri la orofosado kaj mi eĉ ne ĝuste scias kiel ĝi aspektas, se oni vidas ĝin antaŭ si en koto. Howard havas spertojn, li mem fosis ĝin kaj enspezis monon ĉe tio. Ĉe la nafto ĉio tio denove elspeziĝis. Kunhavi tian oldan spertan ulon estas kvazaŭ oni jam ensakigus duonon. Ni eĉ ne scias, ĉu li efektive kuniros.“

„Ni simple demandu lin“, konsilis Kurtin.

Ili iris al la hotelo Oso Negro. Howard kuŝis en la lito kaj legis banditajn rakontojn en kajero de Western Story Magazine.

„Mi?“ li diris tuj. „Kia demando? Kompreneble mi partoprenos. Mi ĉiam ĉeestas, se komenciĝas io pri oro.

Mi havas ankoraŭ tricent dolarojn ĉi tie en la banko. Ducent dolarojn mi enmetos por la afero. Estas mia lasta mono. Se tiu estos elspezita, mi estos finita. Sed oni devas riski ion.“ Post kiam ili kunĵetis sian monon, Dobbs memoris pri sia loteria loto. „Ne estu tiel superstiĉa“, diris Kurtin ridante. „Mi ankoraŭ neniam vidis iun, kiu gajnis ion en loterio.“

„Faras nenion“, diris Dobbs pri tio. „Mi almenaŭ foje iru por rigardi la liston. Tio ne damaĝos al mi.“

„En tiu kazo mi kuniros. La acidan grimacon, kiun vi montros, mi volonte volas rigardi.“

La listoj estis elpendigitaj ĉie. En ĉiu magazeneto, kie oni vendas lotojn. La listoj estis presitaj sur tolo. Ĉar neniu aĉetis liston kaj la loterio neniam faris kromnegocon el la vendado de la listoj, la listoj estis palpitaj de centoj da homoj. Ili devis esti tre solidaj, por povi rezisti la atakojn de tiuj, kiuj supozis, ke ili ĉifoje tute certe gajnis ion.

Jam ĉe la angulo de la Madrid-koktelejo pendis tia listo, kiu estis granda kiel mantuko.

Dobbs ĵetis rigardon sur ĝin kaj diris al Kurtin: „Via superstiĉo estas pli ridinda ol mia. Rigardu, ĉu vi vidas la grase presitan numeron? Tio estas numero mia. Por mia dudekono oni nun pagos al mi cent pesojn.“

„Kie?“ demandis Kurtin mirigite.

„Ni iru tuj al la agentejo por enkasigi la sumon.“

Dobbs metis sian loton sur la tablon. La agento kontrolis ĝin kaj sen fari iun dekalkulon de ia speco, li enmanigis al Dobbs du pezajn orajn kvindekpesajn monerojn.

Kiam ili staris denove sur la Plaza, diris Kurtin: „Nun mi alportos ankoraŭ cent dolarojn. Tiam sufiĉos. Mi havas amikon en San Antonio, transe en Teksaso. Tiu sendos la monon al mi.“

Li telegrafis, kaj la mono alvenis ĝustatempe. Ili prenis la noktotrajnon al San Luis. De tie ili veturis per la sekva trajno supren al Durango.

Tie ili sidis antaŭ mapoj kaj studis la regionojn.

„Kie la fervojo ankoraŭ veturas, tien ni eĉ ne pensu iri“, diris Howard sobre. „Tio ne indas la penon. Kie estas fervojo, kie estas eĉ nur unu bona vojo, tie oni konas ĉiun etan ejon, kie io povus esti. La sovaĝejoj estas, kie oni povas trovi ion. Tie, kie ne estas pado, tie, kien geologoj ne kuraĝas iri, tie, kie neniu homo scias, kio estas aŭto, tie oni devas fosadi surgenue. Kaj tian regionon ni devos serĉi por ni.“

Li zigzagadis perfingre sur la mapo kaj diris tiam: „Proksimume ĉi tie. Ĝisdetale precize tio ne devas esti. Se oni jam foje estos tie, oni devos malfermteni la okulojn. Tio estas ĉio. Mi iam konis iun, kiu povis eĉ flari la oron, tiel kiel soifa azeno flaras akvon, se li emas iri tien.“

„Ĝuste“, diris Dobbs; „jen venas en mian kapon, ke ni tuj ĉi tie en iu najbara loko devos aĉeti azenojn, kiuj portos niajn pakaĵojn.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.