La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA TREZORO DE LA SIERRA MADREAŭtoro: Bruno Traven |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Pat McCormick, la kontraktisto, estis usonano de irlanda deveno. Li ne estis plu tre juna. La plej grandan parton de sia vivo li pasigis en la naftokampoj de Teksaso kaj Meksiko. Li laboris kiel drilisto, kiel mekanikisto, kiel kamionisto, temporegistristo, provizejisto, pumpisto kaj krome en ĉiuj eblaj aliaj branĉoj, kiuj povas ekzisti en la naftokampoj. En la lastaj jaroj li laboris pli ofte memstara. Li transprenis la ekipadon de la kampadejoj. Kaj tiun laboron li transprenis kontrakte. Li faris sian prezon nur, post kiam li detale ekzamenis la lokon, kie la kampadejo estu starigota. Por povi entrepreni tiun antaŭekzamenadon, necesis ĝuste la longa sperto, kiun li havis. Dependis de tio, kiom distancas la kampadejo de la plej proksima trajnhaltejo, kiom ĝi distancas de la plej proksima strato, sur kiu ankoraŭ eblas veturi per kamionoj, ĉu estas vepro aŭ ĝangalo aŭ vastaj ebenaĵoj, kie la kampadejo estas starigota. Ĉu akvo estis proksima, ĉu estas malkaraj helplaboristoj inter la indiĝenoj en tiu regiono, ĉio ĉi estis konsiderenda antaŭ ol la prezo estos fiksata. Se la prezo estas tro kara, la kompanio eble transdonas la kontrakton al alia; se la prezo estas tro malkara, la kontraktisto perdas monon de siaj ŝparaĵoj. Sed la usonaj kompanioj ne avaris ĝiscende. Se oni pruvis al ili, ke cirkonstancoj ekzistis aŭ ekaperis, kiuj necesigis plialtigon de la kontraktsumo, ili estis pretaj postpagi certan sumon.
De Panuko ili veturis per kamionoj, tuj kunprenante materialon, al la sudaj distriktoj, ĝis finiĝis la sufiĉe malbona strato. De tiu finloko estis hakita vojo tra la vepro, ĉirkaŭ tri mejlojn longa. Tiu ĉi vojo estis ĝuste nur tiom larĝa, ke la indiĝenaj helplaboristoj povis trairi kun pakmuloj. La vojo finiĝis en senarbejo kun ĉirkaŭ centmetra diametro, kiun oni estis elhakinta el la vepro. En tiu senarbejo la kampadejo estis starigota, ĉar la geologiaj ekspertoj de la kompanio konstatis, ke ĉi tie troviĝas tre verŝajne nafto.
Dudek indiĝenaj helplaboristoj loĝantaj en vilaĝoj, kiuj estis malproksimaj kelkajn mejlojn, laboris ĉi tie jam dum kelka tempo por elhaki la senarbejon kaj por nun plilarĝigi la straton ĝis la ĉefstrato tiom, ke oni povos veturi sur ĝi per kamionoj.
La unuajn tagojn la ses viroj dormis en simpla tendo. Du ĉinoj zorgis por la preparado de la manĝoj.
Traboj kaj tabuloj, ilaro, najloj kaj ŝraŭboboltoj estis jam alportitaj sur azenoj kaj muloj, kaj ĉiun duan horon venis nova karavano. La karavanestroj laboris simile kontrakte. Ili ricevis pagon por ĉiu kargo, do ne por la tempo, kiun ili laboris. Se oni estus paginta ilin laŭtempe, ili survoje sternus kaj dormus. Ankaŭ la elhakado de la senarbejo kaj de la strato, ĉio ĉi estis kontraktlaboro. La viroj bone enspezis tiel, multe pli bone, ol se ili laborus taglabore. Unue oni nun konstruis barakon, kie la blankaj laboristoj povos loĝi kaj dormi. Poste la kuirejo kaj la manĝohalo estis en la vico. Ĉio ĉi estis farita dum du tagoj.
Unu el la viroj nun estis liberigita de tiu laboro por starigi kun tuta grego el indiĝenoj la aliajn barakojn, dum la cetera kvinopo sub la komando de Pat starigis la arganon.
Tio estis tute diabla laboro. Dobbs ankoraŭ neniam laboris je argano. Tre pezajn trabojn li devis alporti surŝultre, dum la suno senkompate arde radiis malsupren. Post tri tagoj liaj ŝultroj aspektis kiel kruda karno. La haŭto pendadis ĉifone kaj strie sur lian kolon, parte forbruligita kaj parte defrotita.
Se la traboj estis altrenitaj, oni devis trabori la truojn por la ŝraŭboboltoj. Kaj ĉio ĉi iris eksprese rapide. Oni apenaŭ ĝuste prenis al si la tempon por la manĝado, por tute eluzi la tagan lumon. Sur horloĝon oni ne rigardis. De la unua radio de la suno ĝis la lasta ruĝema radieto oni portis ion surŝultre kaj laboris kiel sklavo. Post sunsubiro oni laboris eĉ plu kun lanternlumo, se laboroj farendis, kiuj ĉe lanternlumo estas fareblaj. La elektra lumo sekvis nur multe pli malfrue, se la maŝinoj estis jam tie.
La pli spertaj viroj starigis la trabojn, kunigis ilin per boltoj, kaj apogis ilin per ŝtreboj, kaj la argano kreskis pli kaj pli alten, kaj pli kaj pli danĝera fariĝis la laborado en kapturnigaj altoj. La argankonstruistoj kroĉiĝis per genuo al ŝtrebo, dume ili kun ambaŭ brakoj kaj manoj kaj kun la subteno de la femuroj denove kaj denove ŝovis masivajn trabojn pli supren. Poste, en kapturniga alto, pendantaj per la genuartikoj, ili direktigis la trabojn tiom longe tien kaj tien kaj tiom longe tenis ilin, ĝis la boltoj estis ŝovitaj en la drilitajn truojn kaj firmŝraŭbitaj. La viroj devis esti kiel simioj. Eble eĉ pli lertaj ol simioj, por ke ili ne falu malsupren, kaj por ke ili ne rompu sian nukon aŭ frakasu siajn brakojn kaj gambojn.
Finfine la preta derrick, la argano estis kronebla. La pezajn ferajn rulcilindrojn, pere de kiuj moviĝas la larĝaj dratŝnuregoj, kiuj levas aŭ mallevas la drilon kaj la forigilon, oni levis supren per vinĉo kaj fiksis ilin per firmaj boltoj.
La plej streĉa laboro estis farita. Nun la maŝinejo estis en la vico. Poste la ilaro kaj la remizoj.
Intertempe la vojo estis irebla, kaj la unua kamiono traveturis de la trajnhaltejo rekte ĝis tie.
Mallarĝa rivero situis tri mejlojn fmalproksime en la vepro. Al tiu rivero oni konstruis akvokonduktilon, kaj borde de la rivero oni starigis la pumpstacion kaj surmetis la motorpumpilon. Ĝis tiu tago azenoj kun kanistroj alportis la akvon de la rivero por la kampadejo. Nun oni alpumpis kaj konservis ĝin en cisternoj.
Poste alvenis la vapormaŝino, kiu estis alveturigita sur fortega traktoro. Je la sekva tago la traktoro, kiun oni aŭskultis faŭki kaj ĝemi kaj pumpumi ankoraŭ en distanco de mejloj, transdonis la vaporkaldronon.
Pluan tagon poste oni altrenis la gigantajn lignajn pelradojn, kiuj aspektas kiel grandaj radoj de akvomuelilo, kaj moviĝas pere de kabloj kaj ĉenoj por la drilo, la klarigilo kaj la tuboj. Kaj la dinamoj venis. Oni elmetis la kurentkonduktilojn, kaj je certa vespero ekbrilegis la loko en la vepro - kiu antaŭ malmultaj semajnoj ankoraŭ estis tute netuŝita en sia tropika soleco, tiel netuŝita kiel ĝi estis ekde la kreado de l’ mondo - en akre blindiga elektra lumo, kiu ne plu konas veprajn noktojn. De la vepro estis forprenita la nokta ripozo, kaj kien ajn trafis la radioj de la neniam haltanta lumo, la vepro komencis malsanadi. Alte montete kuŝis matene milionoj kaj milionoj da insektoj sub la elektraj lampoj.
De la maŝinpumpumado, kiu nun plenigis tage kaj nokte la vepron, la loĝantoj de la vepro estis forpelataj el sia patrolando. Ili devis elmigri en nekonatajn novajn terenojn, kie ili esperis trovi trankvilon kaj manĝon.
Nun la propraj naftoviroj estis en la vico. La laboro de la rigbuilder, de la borstaciaj konstruistoj estis farita. Ili reveturis al la urbo kaj atendis novan kontrakton. La nova kontrakto povus komenciĝi post tri tagoj, sed ĝi ankaŭ povus komenciĝi nur post ses semajnoj, kaj eblas eĉ, ke ili ankoraŭ post ses monatoj plu devus atendi la novan kontrakton. Nafto estas kiel ĵetkuba ludo. Oni pagas por kampadejo dekmil, dudek mil, kvindek mil da dolaroj, kaj se oni estos drilinta sen sukceso tiom, kiom tio nur iel decas, tiukaze tie eble ne estas nafto, sed salakvo aŭ sablo aŭ argilo. Kaj tiukaze oni redonos la vepron al la laŭrajtaj posedantoj, kiuj tiom rapide kaj tiel emfaze reposedigas ĝin, ke jaron poste ĉiu spuro de homoj estas forviŝita.
La nafto estas hazardoludo. Oni povas perdi sian tutan posedon, kaj oni povas gajni per kvinmil dolaroj kvin milionojn da dolaroj. Kaj tial ĉiuj, kiuj faras ion pri nafto, estas hodiaŭ riĉaj kaj morgaŭ malriĉaj. Ili laboras semajnojn kaj monatojn meze de la vepro aŭ tute izolita en la ĝangalo. Kaj kion ili tie perlaboris per streĉa laboro, tion ili disipas dum tri tagoj en la urbo. Kaj tiuj, kiuj ne disipas la monon, la atentemuloj kaj ŝparemuloj, simile perdas sian monon, ili atendas kaj atendas kaj atendas je laboro ĝis la lasta peso estas eldonita kaj ili almozpetas la homojn, kiuj frekventas la Imperial-on, la Luizianon, la Southern, do bankon. Ricevi okupon estas afero de bonŝanco en la naftoregionoj, tiel kiel estas afero de bonŝanco trafi nafton.
Tiel okazis ankaŭ al Dobbs. Li staris tie kaj ne pensis pri laboro. Kaj tiumomente ĝi kvazaŭ falis en lian poŝon.
„Kiel do estas nun pri mia mono?“ demandis Dobbs la kontraktiston.
„Pri kio temas?“ diris Pat. „Ne tiom urĝu min. Vi ja ricevos vian monon. Mi ne forkuros kun ĝi.“
„Tiukaze donu almenaŭ iom da“, postulis nun Dobbs.
„Nu, en ordo“, respondis Pat. „Mi donos al vi tridek procentojn.“
„Kaj la aliajn?“ demandis Dobbs.
„Mi ne scias ankoraŭ, mi mem ne ricevis mian monon ĝis nun.“
Dobbs ricevis la tridek procentojn de sia perlaborita mono. La ceteraj viroj same ne ricevis sian monon. Tiuj, kiuj energie urĝis lin, ricevis de Pat kvardek aŭ kvindek procentojn. Du aliaj, kiuj volis teni lin en bona humuro, por ke li denove kunprenu ilin ĉe la sekva kontrakto, ricevis nur kvin procentojn, ĉar ili tute humile rakontis al li, ke ili ankoraŭ ne vespermanĝis kaj ankaŭ ne povas pagi sian hotelon.
„Mi volus scii nur tion, ĉu la mensogulo ricevis sian monon aŭ ne“, diris Dobbs al Kurtin, kiu apartenis al la kontrakto kiel li mem.
„Ja se oni scius tion“, respondis Kurtin. „La kompanioj estas ĉeokaze tre malrapidaj, se temas pri la pagado de la kontrakto, ĉar la kontanta mono raras kaj nun la drilado komenciĝas, kiu forglutas amason da mono.“
Dum semajno nek Dobbs nek Kurtin trovis la kontraktiston McCormick. En sia hotelo li ne estis. Sed iutage Pat McCormick preteriris sur la alia flanko de la strato.
„Ek, sur lin!“ vokis Kurtin al Dobbs. Kaj kiel Satano li transsaltis. Sed Dobbs estis tuj je lia flanko.
Kurtin kaptis Pat-on ĉe la ĉemiza maniko. Li ne surhavis jakon. „Kie estas nia mono, hundido. Donu nun tuj nian perlaboritan monon aŭ ni disbatos vin en pecetojn. Tuj!“ Kurtin diris tion sufiĉe laŭte kaj kun minacaj pugnoj.
„Kaj rapide kaj neniujn elturniĝojn plu!“ nun ankaŭ Dobbs enmiksiĝis. „Ni atendas nian monon nun jam dum pli ol tri semajnoj.“
„Estu trankvilaj, sinjoroj“, diris Pat retiriĝeme kaj tiris ilin kun si en koktelejon, kie li tuj mendis tri grandajn glasojn da habanero. „Ni povas enordigi ĉion ĉi ankaŭ tute trankvile. Aŭskultu foje, mi havas en la sekva semajno denove belan novan kontrakton, kaj tuj poste ankoraŭ aldonan, unu el ili en Amatlan kaj la alia en Korkovado. Jen mi denove kunprenos vin ambaŭ.Vi estas fervoraj laboristoj, kun kiuj mi laboras volonte kune. Je via sano!“
Li levis sian glason kaj tostis ĝin kun la du aliaj.
Ili trinkis.
Tiam diris Kurtin: „Tio estas tute en ordo, ke vi denove volas preni nin en viajn kontraktojn. Sed sen mono ni ne laboros. Kie estas nia mono?“
„Mi ankoraŭ ne ricevis la monon. La ĉeko ankoraŭ ne estas ĝirita.“ Tiam li turnis sin samtempe al la koktelisto kaj komandis: „Ankoraŭ tri aldonajn grandajn habanerojn.“
„He, viro“, diris Kurtin nun senpacience, „ne supozu, ke vi nun povus elturniĝi plu, kaj ke vi superruzos nin per la brando.“
„Superruzi vin, ĉu?“ Pat ŝajnigis sin mirigita. „Mi per brando vin superruzu? Tio estas ne tre...“
„Kio tio estas, tio estas al ni tute egala“, diris Dobbs. „Ni volas havi nian monon, por kiu ni laboris sufiĉe streĉe. Ĉu vi kunprenos nin denove en novan kontrakton ĉu ne, tio havas ja neniun valoron, se vi ne pagas.“
„Fihundulo damnita, kie estas nia mono?“ Kurtin elkriis ĝin subite, kvazaŭ li per unu fojo perdis siajn sensojn.
Eble la brando havis alian efikon ol Pat atendis tion.
„Sed mi ja nur povas ripeti al vi, ke mi mem ne ricevis la monon ĝis nun.“
Jen Kurtin kaptis lin antaŭe je la gorĝo, skuis lin kaj diris: „Donu nun la monon, rabisto, aŭ mi frakasos vian kranion tuj ĉi tie sur la tabloplato.“
„Trankviliĝu, ĝentlemanoj, trankviliĝu“, nun la koktelisto enmiksiĝis. Sed krome li ne plu atentis la okazaĵon. Li purigis la koktelejan platon, tie, kie la glasoj postlasis siajn randojn kaj tiam bruligis cigaron.
Pat estis fortika viro kaj li defendis sin. Sed Kurtin posedis la pli grandan koleron. Dobbs proksimiĝis, kvazaŭ ankaŭ li tuj volus salti al Pat.
Nun Pat elturniĝis el la gorĝa sufoko, retroiris duonon de paŝo kaj diris rikane: „Vi estas ja efektive ĝustaj banditoj. Tion mi estus devinta scii. Sed prefere mi fortranĉos al mi kion ajn, ol ke mi ankoraŭfoje prenos vin, banditojn, en mian kontrakton. Jen prenu vian monon, sed neniam plu plu vidigu vin.“
„Pri tio ni ne petos vian permeson“, diris Kurtin.
Pat ŝovis la manon en pantalonpoŝon kaj eltiris manplenon da dolarbiletoj, kiujn li portis ĉifitaj en la poŝo.
„Jen via mono“, li diris al Dobbs. Ankoraŭ en tiu momento li dekalkulis la ĝustan sumon. Li sciis en la kapo precize ĝis la cendo, kiom li ŝuldas al ĉiu el ili. Li ŝovis la monon al Dobbs, kaj tiam li dekalkulis per la sama mano, per kiu li tenis la biletojn, la monon por Kurtin kaj ĵetis ĝin transen al li.
„Do“, li diris nun laŭ tono, laŭ kiu oni traktas molestajn kreditorojn, „nun ne plu molestu min, mi petas vin. Vi havas nun vian monon, kaj mi tre gardos min ankoraŭfoje plu akcepti tiajn subhelpantojn, kiuj komprenas nenion, en mian kontrakton.“
Li ĵetis tri pesojn al la koktelisto, por la brandoj. Tiam li ŝovis la ĉapelon al la nuko kaj forlasis la koktelejon, ambaŭ virojn li tie lasis stari tiel, kvazaŭ ili ofendis lin neimageble impertinente.
Rimarko
Habanero = kuntekste ĝi estas brando kun aldonitaj akraj kapsikoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.