La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORO DE LA SIERRA MADRE

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XXI

Jam frutempe Dobbs survojis. La bestvico marŝis sufiĉe bone, post kiam la azenoj denove ektrotis. La bestoj estis pli bonvolemaj ol dum la tago antaŭe, ĉar ili ne devis stari tiom longe, kaj ĉar ili jam sciis la unuan parton de la vojo. Tamen, unu azeno fuĝis kaj Dobbs ne povis kapti lin. Li devis rezigni pri ĝi, ĉar alikaze li perdus tro da tempo. Dum la persekutado la pakaĵo estis forte puŝita kontraŭ arbojn, la ledorimenoj estis disŝiritaj kaj la azeno trotis sen la pakaĵo plu. Dobbs penis distribui la pakaĵojn. La azeno ja sekvus kaj vespere libervole reaperus en la kampadejo.

Nun Dobbs preskaŭ seninterrompe povis vidi la fervojlinion en la foro. La vojo kondukis la tutan tagen malsupren en la valon. Facile li povus atingi la haltejojn Chincates kaj Guatimape je la sama posttagmezo. Sed en tiu eta vilaĝeto li frapus tro da atento per sia azenaro.

Nun pli ol antaŭe, ĉar li estis tute sola. Tio vekus suspekton. Krome neniu en tiu loketo aĉetus de li la azenojn, la laborilojn au aliajn aĵojn, kiujn li devus vendi por povi pagi la veturbileton kaj la ekspresfrajton. 

Tial ne restis alia elekto por li krom marŝi ankoraŭ la distancon ĝis Durango, kie li povos entrepreni siajn negocojn malpli okulfrape. Tio estos do ankoraŭ du tre streĉaj marŝtagoj. Eble eĉ tri. Se li nur scius, ĉu Kurtin estas morta ĉu ne. Sed finfine oni lasu ankaŭ al sia bonŝanco foje la okazon fari ion.

Pretigante la kampadejon vespere, Dobbs sentis sin pli trankvila ol dum la du tagoj antaŭe. Estis efektive ne la konscienco, kiu maltrankviligis lin. Estis antaŭ ĉio la malklara sento, kiun oni ekhavas, se oni faris laboron nur je duono aŭ sufiĉe neglekteme. Kaj li faris sian laboron pli ol nur neglekteme. Tio venĝis sin. Tio malcertigis lin. Li estus devigita frakasi la kranion de Kurtin entute, li estus devigita puŝi la tranĉilon en ties koron kaj li estus devigita enfosi lin ankoraŭ en la sama momento. Tio estus estinta kompleta laboro, kiu havigus al li veran kontentigon kaj trankvilon. „Faru vian laboron perfekte kaj tuj“, tion oni instruis al li jam, kiam li estis ankoraŭ infano. Kiam foje fine vere ĉio dependis de tio, li faris la laboron nek perfekte nek tuj.

Sed tiam azeno trotis proksimen, estis tiu, kiu je la tago antaŭe eskapis kaj nun revenis al siaj kunuloj. Du el la paŝtiĝantaj azenoj ŝovis la kapon tre antaŭen kaj blekis.

Ili certe estis ties pli intimaj amikoj. Sed la reveninto iris al alia azeno, flaradis je ties kolo kaj gratis ĝin tie per la dentoj kaj komencis paŝti sin apud la alia, tiel indiferente, kvazaŭ ĝi iris nur kvin minutojn iom flanken kaj ne trotis tutan plenan tagon post la azenaro.

„Tiukaze mi ja jam bonŝancas“, Dobbs vokis ridante, kiam li vidis proksimiĝi la azenon trotantan. „Tio estis do dekkvin savitaj pesoj. Ankoraŭ du tagojn, tiam mi povos skribi trankvile leteron al la oldulo kaj sendi al la alia ulo kuraciston. Ili tiam ne plu povos grati min sub la fingraj ungegoj.“

Lia humoro tiom pliboniĝis, ke li komencis fajfi kaj fine kanti. Krome li dormis en tiu ĉi nokto multe pli trankvila ol en la antaŭa nokto, kiam surpiedigis lin plurfoje bruaj sonoj, kiuj timigis lin, kvankam ili estis tute naturaj.

Antaŭ tagmezo de la venonta tago, kiam la pado kondukis trans monteton, li povis jam vidi malsupre Durangon en la malproksimo. Durango, la aminda juvelo de la Sierra Madre, kiu estas kareseme ennestigita inter la gardantaj montoj, ĉiam banata en la ora lumo kaj mallaŭte ventumata de softaj molaj zefiroj, kiuj dorlotas ĝin kiel delikataj inomanoj. Ĝi estas nomata „La urbo de l’ sunlumo“, de tiuj, kiuj vidis ĝin kaj kiuj resopiras ĝian hemjecan karesemon. Mondomiraklon patrino Tero metis al ĝia flanko, kiel apenaŭ ekzistas dua, la monton „Cerro del Mercado“, monto el pura fero, 600 milionojn tunojn da pura fero. Patrino Tero ne estas avara, se ĝi foje montras la kapricon doni donacojn.

Je tiu ĉi vespero li kampadis lastan fojon. Morgaŭ vespere li estos en Durango kaj la sekvan matenon sidos en la trajno al Canitas. La vendo de la azenoj kaj de la ceteraj aĵoj rapide okazos. Li postulos tiom, kiom li bezonos proksimume.

Li jubilis. Li sentis sin sur la sekura flanko. Se la vento favore blovis transen al li, li povis aŭdi la bojadon de la frajttrajnoj tra la kvieto de l’ nokto. Kaj tiu strange hurlanta bojado de la lokomotivoj, kiu povas soni tiel makabre kaj fantomece, enfluigis sentojn al li, kvazaŭ li jam estus en hotelo proksime de la fervojo. Estis la krio de la civilizacio. En tiu krio li sentis sin protektata. Li sopiris la leĝojn, la laŭjurecon, la firmajn murojn de la urbo, ĉiujn tiujn aĵojn, kiuj protektu lian havaĵon. Interne de tiu sfero, kie leĝoj konfirmas la propraĵon kaj kie fortaj potencoj havigas respekton al la leĝoj, li estos sekura. Tie ĉiu afero, ĉiu kulpigo estas pruvenda. Kaj se nenio pruveblas, tiukaze la havanto estas la laŭleĝa posedanto, kies propraĵo per fusiloj kaj prizonoj estas protektata. Sed li entute evitus akcepti doni pruvadojn. Li iros atenteme preter ĉiuj tiuj ŝtonoj kaj ŝtonetoj, pro kiujnoni povas stumbli tiel facile, se oni devas teni malfermitaj siajn okulojn al ĉiuj direktoj. Kion Howard povos fari? Nenion. Se li provos atingi ion helpe de la polico aŭ de tribunalo, tiukaze li mem sidos en la kaĉo. Li ja mem fosis minon kaj ekspluatis ĝin, sen peti la permeson de la registaro. Li priŝtelis la ŝtaton kaj la nacion. Li do certe gardos sin entrepreni ion kontraŭ li. Kaj Kurtin, ĉu? Se li efektive vivus, kion li povus fari kontraŭ li? Same tiom malmulte. Ankaŭ li, Kurtin, priŝtelis la ŝtaton, li ja devus konsenti tion, se li volus meti denuncon. Dobbs ne priŝtelis la ŝtaton. Neniu povos pruvi tion al li. Ĉu murdoprovo? Ankaŭ tion Kurtin ne povus pruvi. Neniu vidis ĝin: La pafcikatroj, ĉu? Kiu sciu, en kiu boksbatalo aŭ eĉ en kiu stratrabado entreprenita de li, li eble ricevis la vundojn. Dobbs estos tiam nobla, eleganta bonstata sinjoro, kiu povos lupreni multekostan advokaton. De li oni akceptos, se li klarigos la du aliajn kun nobla malŝata gesto kiel stratrabistojn. Oni devos ja nur rigardi ilin. Kaj krome ili ja priŝtelis la ŝtaton. Li ja aranĝos ĉion laŭplaĉe. Lin ili neniel povos damaĝi, ne, se li troviĝos sub la protekto de la leĝoj. Estas ja bone, ke ekzistas leĝoj.

Nur ĉi tie, antaŭ ol li atingos la haltejon, antaŭ ol li povos kaŝi sin sub la gardantaj brakoj de la leĝoj, la duopo povos entrepreni ion kontraŭ li. Sed ili estas malproksimaj de li kaj morgaŭ li estos en sekureco. Eble ili trovos lin tute hazarde pli poste ie en Usono aŭ en Meksiko aŭ eĉ en Eŭropo. Ili kompreneble impertinente povos krii al li vizaĝen, ke li estas rabmurdisto, stratbandito, tute fia fripono. Tion ili povus fari. Kontraŭ tio oni estus sendefenda. Sed tio ne impresos lin. Aŭ, se ili troigos tion, tiukaze li akuzos ilin pro kalumnio kaj insulto. Ĉar tio estas kalumnio, pro tio, ĉar neniu juĝisto akceptos tion en civilizita lando, ke tiaj aferoj povus okazi, ie ajn sur la tero. Nun ne plu, ne plu hodiaŭ. Tio okazis antaŭ cent jaroj, tio eblis ankoraŭ antaŭ kvindek jaroj. Nun ne plu. Nenie sur la tero. Tiom foraj kaj ne gardataj regionoj ne plu ekzistas. Tion scias ĉiu juĝisto. Li ridos pri tio. Kaj tiam la kalumniinto devos pagi multon aŭ esti en prizono, ĉar Dobbs estus honorinda kaj bonstata viro, kiu akiris sian monon per laŭleĝaj spekuladoj.

La oldulo kaj Kurtin kompreneble povus inside murdi lin. Tion ili povus fari, kontraŭ tio oni estas sendefenda spite al ĉiuj leĝoj. Sed poste oni pendumigos ilin aŭ ili venos sur la eklektran seĝon. Tion ili scias antaŭe, ka pro tio ili prefere lasos tion.

Jen bojas denove lokomotivo tra la nokto. Estas por Dobbs, kvazaŭ li aŭdas muzikon. La muziko de sekurigiteco.

Strange, ke Kurtin tute ne kriis, kiam li pafmortis lin, ke li ne ĝemis, ke li ne plorĝemetis, ne stertoris, ne ĝemis. Nenio, nenio. Li renversiĝis tuj kiel dehakita arbo, surbatiĝis laulonge kaj estis morta. Nur la sango fontis, eliĝis kaj premis sin tenace tra la ĉemizo. Tio estis la ununura movo. Kaj kiam Dobbs kun brulanta branĉo prilumis lin kaj atendis, ke li sentos hororon, li vidis nur la blankan rigidan vizaĝon. Li eĉ ne povis teruriĝi, ĉar Kurtin kuŝis tiel komike elartikigite, ke Dobbs preskaŭ estus ridinta pri la groteska elartikiĝo de la korpo.

Kaj Dobbs ridis nun por si mem. Li trovis tion tiel komika, ĉion, kiel Kurtin surbatiĝis laulonge, kiel li kuŝis tie tiel silenta, kaj kiel tuta vivo per tia mallaŭta facila premo de la revolvera ĉano estis finita por ĉiam.

Sed kie povus esti la kadavro? Ĉu li estas kidnapita? Trovita kaj ensekurigita, ĉu? Ĉu de pumo aŭ de jaguaro fortrenita? Sed tion li certe estrus vidinta. Eble li ankoraŭ ne estas morta, ĉu?

Dobbs fariĝis maltrankvila. Li komencis frostotremi. Li ekscitis la fajron, poste li turniĝis kaj rigardis trans la senarbajn areojn, tiam transen en la arbustaĵon. Fine li devis stariĝi. Li iris tien kaj tien. Li enflustris sin, ke li devas fari tion por varmiĝi, sed efektive li faris, ĉar li tiel pli simple povis rigardi samtempe ĉiudirekte. De tempo al tempo li supozis, ke li vidas iun proksimiĝi ŝtelire. Poste li ree opiniis aŭdi, ke iu proksimiĝas al la bivakfajro. Kaj tiam li havis subite la senton, ke iu staras tute proksime malantaŭdorse, ke li ĵus sentis ties spiron je orelo, kaj ke la pinto de longa tranĉilo celas sian dorson. Per subita movo Dobbs saltis antaŭen kaj turniĝis, kun eltirita revolvero. Sed li vidis nenion. Li vidis nenion krom la malhelaj ombroj de la azenoj, kiuj enue paŝtis aŭ sternis sin.

Dobbs senkulpigis sin al si mem, ke oni ĉiam devas esti memgardema, kaj, ke tia konduto tute ne estas ridinda kaj ke ĝi ne havas ion komunan kun timo aŭ eĉ kun konsciencriproĉoj. Kiu estas tiel sola en la ĝangalo kaj kunportas valorplenan ŝarĝon, tiu ĉiam estas iom nervoza. Tio estas tute normala. Kaj tiu, kiu ne koncedas tion al si, trompas nur sin mem. Li dormis en tiu nokto ne tiel bone kiel en la antaŭa nokto. Sed li ankaŭ tuj sciis la kaŭzon. Estis nur tial, ĉar li estis tro lacigita. La ekmarŝo matene hezitiĝis, ĉar kelkaj azenoj vagadis tro malproksimen kaj rekondukendis. Dobbs estis tro neglektema, kiam li piedkatenis ilin. Li perdis plenajn du horojn.

La vojo fariĝis pli bona kaj ĉirkaŭ tagmezo Dobbs povis taksi, ke li estos post tri horoj en Durango. Ne estis lia intenco tuj iri en la mezon de la urbo, sed li volis halti ĉe la unua fonda, kiun li trovus ĉe la rando de la urbo. Tie li volis intertrakti kun la posedanto, ke li prizorgu al li aĉetantojn por la bestoj, se li ne tuj mem transprenos ilin je malkara prezo, por fari bonan negocon. Poste li ŝarĝus la tutan ceteran pakaĵojn, do la sakojn kun la sole grava havaĵo sur ĉaron kaj veturigus tiun al la ekspresfrajta oficejo. Tio tiam neniel frapus la atenton. Li simple povus deklari ilin kiel sekajn felojn. Li pagus la plej altan takson por komercaj varoj kaj tiam neniu plu okupiĝus pri tio.

La vojo fariĝis nekredeble sableca kaj polveca. Unu flanko de la vojo estis malfermita. Je la alia flanko male leviĝis vando el seka rompiĝema argilo kaj diseriĝanta kaj fibriĝinta veterbatita ŝtono. Dorneca arbustaĵo kaj agavoplantoj staris lacaj, soifaj kaj kovritaj de alta tavolo de polvo ĉe kelkaj lokoj apud la vojo.

Se la vento leviĝis, aŭ se ventopuŝo preterhastis, staris kvazaŭ grandaj kolonoj el sufokiga polvo en la aero. Ili plimalfaciligis la spiradon. Kaj la sablo disvastiĝis en la okuloj tiel, ke ili ekdoloris kaj ŝajne blindiĝis dum kelkaj minutoj. Se la ventopuŝo jam preterflugis, la aero ne moviĝis, peza, fereca kaj ŝarĝanta super la tero. Tiam bolis kaj ardis la aero kaj la polvo ekbruligis kaj rostis la haŭton. La tero, de monatoj atendante la pluvon, ne povis elteni la ŝarĝantan perforton de la suno kaj reĵetis la lumadon alten kun turmentiga volupto. La dancanta briltremado de la akra sunlumo atakis la okulojn de homoj kaj bestoj kaj ties cerbojn tiel, ke ili ŝanceliĝante treniĝis antaŭen, fermante la okulojn kaj pensante pri nenio plu ol pri pri la fino de tiu turmentado.

La azenoj ŝanceliĝante trotis plu kun duone fermitaj okuloj. Neniu provis vagadi, neniu fuĝis. Ili iris kiel aŭtomatoj. Ili movis apenaŭ la kapojn. Ankaŭ Dobbs tenis la okulojn fermitaj. Se li malfermis ilin nur je fendeto, kruela ardanta fluo de akra lumo eniĝis, tiel, ke li supozis, ke la okulgloboj devos forbruli per unu fojo.

Tra malvasta fendo en la okuloj li vidis tiam stari kelkajn arbojn ĉe la vojo. Li pensis, ke li ĉi tie volas halti iom.

Kvin minutojn aŭ dek, por povi apogi sin dum certa tempo kontraŭ la arbotrunkon, senti la ombron kaj malfermi la okulojn por ripozigi ilin. La azenoj ekstaros ja facile kaj estos kontentaj povi ripozi dum momento en la ombro.

Li venis al la arboj, kuris antaŭen, turnis la gvidantan azenon kaj la azenaro haltis. La azenoj per si mem urĝis en la ombron kaj restadis trankvilaj. Dobbs iris al la akvosako, lavis la polvon el sia buŝo kaj trinkis akvon.

„Ĉu neniu cigaredo, homo?“ li aŭskultis subite iun paroli.

Li ekmoviĝis timigite. Ekde tagoj estis la unua homa voĉo, kiu aŭdeblis en liaj oreloj.

En la unua momento, kiam li aŭdis la paroladon, li pensis pri Kurtin, poste tuj pri Howard. Sed tiam li ekkomprenis ankoraŭ en la sama sekundo, ke ĝi sonas hispane, kaj ke ne povas esti unu el liaj du kunuloj. Li turnis la kapon kaj vidis kuŝi sub unu el la plej proksimaj arboj tri virojn. Ili estis tute ĉifonkovritaj kaj trivitaj mestizoj. Homoj, kiuj eble antaŭ sufiĉe longa tempo laboris en iu mineja asocio kaj nun de multaj monatoj estis sen laboro. Ili vagadis ĉi tie ekstere en la proksimeco de la urbo, dormis, pigris, almozpetis kaj, se ili ie povis ŝteli iom, ili rigardis tion destino fare de Dio, kiu ne lasas malsatmorti paseron, ankaŭ se tiu nek plugas nek semas.

Eble ili estas eskapintaj punkaptitoj aŭ ili estas serĉataj pro malsukcesinta afero kaj kaŝas sin ĉi tie, ĝis estos kreskinta barbo al ili, kaj ili rajtos esperi reiri en la urbon sen tio, ke oni ekkonos ilin. Kiujn la urbo eĉ ne toleras sur siaj rubejoj, tiuj ekstere vagadas ĉe la vojoj kondukantaj al la urbo. Sufiĉe longan distancon de tie, kie komenciĝas la rustiĝintaj ladujoj, la disrompitaj boteloj, la truigitaj emajlopotoj, la premkavigitaj siteloj, la flaviĝintaj gazeteroj kaj ĉiuj ceteraj elkraĉaĵoj, kiujn ĉiutage elĵetas civilizita urbo. En la tropika zono ne estas pli bone ol ie aliloke. Neniu besto estigas tiom da rubo kaj koto kiel la civilizita homo; kaj forigi la rubon, kiun la homoj ĉiutage estigas, kostas al la homoj simile tiom da peno, laboro kaj pripensado, kiom la produktado kaj foruzado de la aĵoj, kiujn ili supozas devi havi.

Dobbs estis ja dum sufiĉe longa tempo en la lando por scii, ke li troviĝas nun en unu el la plej diablaj situacioj, kiujn li iam ajn atendis. Tiun elkraĉaĵon de la urboj li konas. Ili estas uloj tiaj, kiaj havas nenion por perdi, en tiu ĉi kazo laŭ senco, kiu lasas uzi sin pri neniu alia homtavolo.

Li pensis nun, ke li aĉe eraris per tio, ke li deturniĝis de la vojo por ĉi tie ripozi dum kvarono de horo en ombro. Pli sekura li ankaŭ sur la vojo ne estis, sed li ne estis tiel senelireje en la kaptilo kiel nun.

„Cigaredon mi ne havas. Mi eĉ dek monatojn neniun plu gustumis.“

Tio sonis tre bone. Li diris per tio samtempe, ke li mem estas povra mizerulo, kiu eĉ ne povas aĉeti cigaredon.

„Sed mi havas ankoraŭ iom da tabako“, li aldonis.

„Ĉu papero por rulumado?“ demandis unu el la viroj.

La viroj ankoraŭ kuŝis trankvile kaj pigre sur la tero. Ĉiuj turniĝis al li, unu el ili parte sidanta, alia apoganta sin per brako kaj la alia kuŝanta sur la ventro kaj tenanta la kapon pigre iom turnante flanken por rigardi Dobbson.

„Pecon da gazeto mi havas“, diris Dobbs.

Li eltiris la tabakujon, tiris pecon da papero el poŝo kaj transdonis ĝin malsupren al tiu, kiu troviĝis plej proksime; ĉar tiu ne penis stariĝi por laŭorde akcepti la tabakon.

Ĉiuj deŝiris pecon da papero kaj surŝutis la tabakon.

Poste ili rulumis la cigaredojn kaj la plej antaŭa redonis la tabakujon al Dobbs.

„Ĉu cerillos? Ĉu alumetojn?“ demandis tiu, kiu redonis la tabakujon.

Dobbs ŝovis manon en poŝon kaj eligis la alumetojn. Ankaŭ la skatoleton kun la alumetoj la uloj redonis.

„Al Durango, ĉu?“ demandis unu el ili.

„Jes, mi volas vendi la azenojn. Mi bezonas monon. Mi havas neniom.“

Tio estis prudenta respondo, pensis Dobbs, nun ili jam scias, ke mi havas neniom en poŝo.

Ĉiu el la triopo ekridis. „Mono, tio estas ja ĝuste tio, kion ankaŭ ni bezonas, ĉu? Miguel? La monon ni atendas.“

Dobbs apogis sin kontraŭ arbo tiel, ke li povis observi la triopon. Li frapis nun sian pipon kaj bruligis ĝin. Lia tuta laceco pasis. Li serĉis elirvojon. Eble mi povus lupreni ilin kiel pelistojn, li pensis. En tiu kazo ne frapos la atenton, kiam mi alvenos en la urbon. Estas pli bone, ol se mi alvenus tien tute sola kun la azenokaravano. Tiukaze ili estas sekuraj, ili havas laboron, ĉiu el ili atendas peson, kaj tiel ili forgesas aliajn intencojn. Ili tiam jam sentas manĝon en la stomako kaj kelkajn glasojn da tekilo.

„Mi povus bezoni du aŭ tri pelistojn“, li diris.

„Ĉu vi povus?“ ridante demandis unu el ili.

„Jes, la azenoj faras al mi zorgojn. Ili ne volas kunesti.“

„Kion vi do volas pagi?“ demandis alia.

„Unu peson.“

„Al ĉiuj aŭ al ĉiu?“

„Al ĉiu. Kompreneble nur, kiam ni estos en la urbo, kaj mi tie estos enkasiginta monon. Nun mi havas eĉ ne unu centavon en poŝo.“

Denove Dobbs pensis, kiel prudenta kaj klara estas la respondo.

„Ĉu vi estas tuta sola?“ demandis nun tiu, kiu apogis sin sur la brakon.“

Kion mi respondu? pensis Dobbs . Sed por ne tro longe lasi atendi ilin je respondo kaj per tio veki suspekton, li diris: „Ne, mi ne estas sola. Venos du pliaj el miaj amikoj malantaŭ mi sur la vojo kun la ĉevaloj.“

„Tio estas stranga, Miguel, ĉu vi ne pensas la saman?“ diris tiu, kiu kuŝis longe etendiĝinte sur la ventro.

„Jes“, Miguel konsentis, „tio estas vere stranga. Li iras ĉi tie tute sola kun sia granda karavano kaj lasas sekvi siajn amikojn sur ĉevaloj.“

„Ĉu vi vidas alveni la amikojn sur la ĉevaloj?“ demandis tiu, kiu apogis la kapon.

„Mi rigardos foje“, rediris la etendiĝinto. Li leviĝis lante, elpaŝis de la arboj kaj vidis la vojon supren, kiun oni povis rigardi el la malproksimo pli bone ol ĝuste en la lasta vojdistanco.

Li revenis kaj diris: „La du amikoj kun la du ĉevaloj estas ankoraŭ tre malproksimaj. Certe horon. Tio estas stranga, Miguel, ĉu ankaŭ vi opinias tion?“

„A decir verdad“, diris Miguel, „ankaŭ mi pensas, ke tio estas tre stranga.

„Kion vi tie ĉion ŝarĝis?“ li demandis poste, leviĝis kaj iris al unu el la azenoj.

Per pugna mano li frapadis la pakaĵojn.

„Felojn, ŝajnas“, li diris.

„Jes, ankaŭ felojn“, koncedis Dobbs. Li sentis sin pli kaj pli malagrabla kaj pensis pri la ekiro.

„Pumojn, ĉu?“

„Jes“, diris Dobbs leĝere, „ankaŭ estas pumoj inter ili.“

„Tiuj alportas konsiderindan sumeton“, opiniis Miguel kun faksperta mieno kaj retropaŝis de la azeno.

Por kaŝi sian maloportunecon, Dobbs iris nun al azeno kaj pli firmtiris la ledorimenojn, kvankam tio tute ne necesis. Poste li iris al alia kaj skuis ĉe la pakaĵo, kvazaŭ li devus konvinkiĝi pri tio, ke ili estas sufiĉe firmligitaj. Post tio li fermtiris sian zonon kaj ŝiris la pantalonon pli alten, kvazaŭ li pretigus sin por la pluvojaĝo.

„Ek do, mi devos - jes ja, nun mi do migru plu, por ankoraŭ esti antaŭ vespero en la urbo.“

Dirante tion, li frapis sian pipon je sia levita botokalkanumo, ĝis ĝi estis malplena. „Kiu do volas kuniri kiel pelisto al Durango?“ Li retrorigardis, sed rondcirklis samtempe la azenojn por kunkolekti ilin.

Neniu el la uloj donis respondon. Ili rigardis sin reciproke kaj interŝanĝis rigardojn. Unu el la rigardoj Dobbs kaptis kaj li ekpuŝis iun el la azenoj por trotigi ilin. La azeno ektrotis, kaj alia sekvis ĝin pigre. Sed la ceteraj restadis starantaj kaj manĝis herbojn. Dobbs iris al alia azeno kaj vokis lin. Ankaŭ tiu komencis ektroti.

La viroj ekstaris. Ili promenis inter la azenoj ankoraŭ starantaj kaj urĝis ilin malantaŭen, aŭ starigis sin ŝajne senintence tiel, ke la azenoj ne sekvis, sed denove haltis, se ili jam faris paŝon.

Sed tiam la azenoj komencis fariĝi maltrankvilaj, vidante, ke la pinto jam marŝis kaj estis sur la vojo kaj ili ŝovis la virojn flanken por ricevi spacon. Sed la viroj fariĝis nun viglaj kaj impertinente kaptis la ŝnurojn de la azenoj kaj firmtenis ilin.

„For tie de la azenoj“, Dobbs kriis koleriĝinte.

„Kio?“ diris senĝentile Miguel kun antaŭenŝovita kapo. „Tiujn ni povas vendi tiel bone kiel vi, tiuj ne fariĝos pli malbonaj pro tio, ke vendas ilin ni.“

La du aliaj ridis kaj prenis eĉ duan azenon al si.

„For de la azenoj, mi diras ankoraŭfoje!“ kriis Dobbs kun pli laŭta voĉo.

Li retrosaltis paŝon kaj eltiris la revolveron.

„Per via feraĵo vi ne povas timigi nin“, mokis unu el ili, „ne nin.“ Vi povas pafi nur iun el ni. Kaj al tiu estos en ĉiu kazo tute egala.“

Malantaŭen kaj redonu la azenojn!“ kriis Dobbs.

Poste li pafis sur la plej proksiman. Estis Miguel. Sed la revolvero klakis nur fride kaj dure. Trifoje, kvinfoje, sepfoje klakis la revolvero. Neniu pafo knalis. Dobbs fikse rigardis kaj la viroj gapis perplekse. Mirigite ili forgesis ridi aŭ moki.

Sed unu el ili kliniĝis kaj kaptis pezan ŝtonon.

Sekvis nur sekundo, kurta sekundo. Sed en tiu sekundo revenis la pensoj tiel rapide al Dobbs, ke li eĉ en tiu mallonga sekundo, kiam decidiĝis lia vivo, ankoraŭ devis pensi, kiel nur eblas, ke oni povas pensi en tia sekundo tiom multe. Lia unua penso estis, kial povis okazi, ke ne funkciis la revolvero. Sed tiam venis tute longa historio en lian konscion. En tiu nokto, kiam li pafmortigis Kurtin, li ŝteliris al la dormanta Kurtin, eltiris ties ŝarĝitan revolveron kaj poste pafis per ĝi sur lin, tiel, ke tiu morta falis surteren. Kurtin havis ambaŭ revolverojn en la poŝoj, sian propran kaj tiun de Dobbs. Ĉar ambaŭ revolveroj estis signitaj kaj Howard povus nomi la revolverojn, lastfine forĵetis Dobbs la revolveron de Kurtin, per kiu li antaŭe pafis sur la kadavron, tiam, kiam li trovis lin je dua fojo kaj estis pafinta ankoraŭfoje sur lin. Sed la propran revolveron li metis al si. Tiel ekestus la ŝajno - se oni trovus Kurtin - kvazaŭ li estus atakita kaj defendis sin. La revolvero de Dobbs havis alian kalibron, el lia revolvero la pafoj ne fareblis. Dobbs forgesis nur unu aferon. Kiam li prenis sian propran revolveron al si, li forgesis ŝarĝi ĝin. Li forgesis, ke en tiu nokto, kiam Kurtin forprenis la revolveron de li, tiu malŝarĝis la revolveron. Inter ĉiuj aliaj pensoj, kiuj tiom okupis lin dum la lastaj tagoj, li eĉ ne pensis pri tio, ke la revolvero ankoraŭ nun plu estas malŝarĝita.

Ankoraŭ nun en la sama sekundo Dobbs pensis pri alia armilo. Li staris proksime ĉe unu el la azenoj, je kies pakaĵo estis ligita maĉeto. Li kaptis al ĝi por eltiri la maĉeton kaj por defendi sin per ĝi.

Tio ankaŭ estus sukcesinta al li. Kun la maĉeto en la mano li eble estus trovinta la tempon por ŝarĝi la revolveron, car li havis kelkajn unuopajn kartoĉojn en la ĉemizopoŝo.

Sed jen la sekundo finiĝis kaj la ŝtono trafis rapidege lian kapon. Li vidis ĝin alflugi, sed ne povis sufiĉe rapide deturni la kapon, ĉar li turnis sian lastan penson tute al la maĉeto.

La ŝtono renversigis lin pli pro la flugforto ol pro la vundiĝo.

Sed antaŭ ol li trovis la tempon denove surpiediĝi, Miguel jam estis ĉe la maĉeto, sur kiun ĝi unue estis atentigita pro la movo de Dobbs. Per lerta manmovo li tiris la maĉeton el la longa ledingo, saltis al la kuŝanta Dobbs kaj per forta, mallonga kaj sekure svingita bato li glate dehakis la kapon de la nuko de Dobbs.

Ne tiom timigitaj, sed des pli perpleksaj pri tiu rapida agado, gapis ĉiu el la triopo sur la kadavron. La okuloj de la kapo, kiu nur je la larĝo de la maĉeto malproksimis de la trunko, konvulsiis nervoze kaj tiam abrupte haltis malfermitaj je tri kvaronoj. Ambaŭ manoj etendiĝadis longe kaj kramfe kuntiriĝadis firme. Tion ili faris kelkajn fojojn. Tiam, post kiam ili premis la ungojn je lasta fojo en la propran manplaton, ili malfermiĝis softe kaj mortis duone malfermitaj.

„Tion faris vi, Miguel“, diris unu el la du aliaj duonlaŭte kaj proksimiĝis.

„Tenu fermita vian buŝon“, kriis Miguel kolere kaj turnis sin tiom rapide al la parolinto, kvazaŭ li volus mortbati ankaŭ lin. „Tion mi scias mem, kiu kroĉis baton sur lin, kanario. Se tio konatiĝos oni mortpafos vin same tiel certe kiel min. Tion vi ja scias, au ĉu mi rakontu tion al la policanoj. En mia kazo tio neniel kaŭzus diferencon, kaj mi ne estas via flegopatrino.“

Li rigardis la maĉeton. Estis nur tute malmulte da sango sur ĝi. Li forfrotis ĝin je la arbo kaj poste li ŝovis ĝin denove en la ingon. 


Rimarko

fonda = gastejo kaj manĝejo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.