La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TREZORO DE LA SIERRA MADRE

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XII

Al malgranda fervojhaltejo, kie la noktotrajno restadis dum du minutoj por plenumi la poŝtaĵojn, por akcepti du aŭ tri veturgastojn aŭ por lasi eliri ilin, grimpis ĉirkaŭ dudek aŭ dudekkvin viroj en la trajnon. Estis inter la deknaŭa kaj la dudekavespere kaj la nokto jam tenebris.

Neniam okazis, ke en tiu malgranda haltejo eniris tiom da viroj eniris la trajnon, sed nek la staciestro nek la personaro de la trajno cerbumis pri tio. Povis ja esti viroj, kiuj volis veturi ien al foirplaco aŭ iuj, kiuj laboris en la minoj kaj strikis aŭ volis serĉi laboron en aliaj mindistriktoj.

Ili ĉiuj estis mestizoj, ĉiuj surhavis sian grandajn pajloĉapelojn, pantalonojn kaj ĉemizon, sandalojn aŭ botojn. Ĉiuj kovris sin per kovriloj, ĉar la nokto estis frideta. Ĉar post la komenco de la malhelo en malgrandaj haltejoj ne estas plu vendataj biletoj, ili venis sen biletoj en la trajnon, kiujn ili povis aĉeti dum la veturo. La stacio estis tenebra, nur la staciestro havis sian lanternon kaj la trajnoficistoj, kiu rapideme kuris laŭ la trajno. Tiel neniu vidis la vizaĝojn de la viroj, kiujn ili krome - kio ne frapas  la atenton, ĉar tio estas kutima - kovris per la kovriloj ĝis la nazo.

Ĉiu grimpis en la unuan vagonon de la dua klaso, kiu tuj sekvas post la pakaĵa vagono . En tiu vagono de la dua klaso sidis kiel kutime la dekdu soldatoj kun sia oficiro, ĉiuj kun pafprete ŝarĝitaj fusiloj por gardi la trajnon kontraŭ banditaj atakoj.

La plimulto de la viroj restis en la unua vagono de la dua klaso, sed kelkaj el ili post kiam la trajno ekmoviĝis, iris de tiu vagono trans la platformon en la duan vagonon de la dua klaso. Verŝajne por trovi pli taŭgajn sidlokojn. Ambaŭ vagonoj de la dua klaso estis bone okupitaj per kamparanoj, etnegocistoj kaj indiĝenoj, kiuj volis transporti siajn varojn al la plej proksima pli granda urbo.

Malantaŭ la du vagonoj de la dua klaso sekvis la vagono de la unua klaso, ankaŭ tiu estis plenigita. Kaj post tiu, kiel lasta vagono sekvis la dormpulmano.

La trajno rapide plenrapidiĝs. Ĝis la sekva haltejo daŭros dudek minutojn aŭ kelkajn pli. Kiam la trajno nun jam rapidegis kaj la oficistoj estis okupitaj pri tio vendi la veturbiletojn al la novaj kunveturantoj, la viroj okupis la pordojn de la vagonoj, en kies proksimeco ili dekomence staris, kvazaŭ ili volus uzi multe da tempo por la serĉado de taŭgaj sidlokoj.

Samtempe, sen diri vorton, sen voki averton, ili aperigis de siaj kovriloj fusilojn kaj revolverojn kaj komencis rapidan pafadon. La pafado speciale celis la soldatojn, kiuj havis siajn fusilojn inter la genuoj aŭ flanke apogitaj kontraŭ vando, aŭ kiuj legis en legolibroj por lerni la legadon kaj skribadon aŭ maĉis sian vesperan panon aŭ dormis.

La pafado daŭris nur ĉirkaŭ dek sekundojn; poste ĉiuj soldatoj ruliĝis en sia sango. La plimulto estis morta kaj la ceteraj anhelis kaj mortis. La trajnpersonaro kuŝis pafmortigita, morta aŭ morte vundita sur la plankoj aŭ sur la benkoj. Dudek veturgastoj estis trafitaj, kelkaj estis mortaj, kaj aliaj mortis pro la verŝiĝanta sangado el teruraj vundoj. Beboj je la mamoj de la patrinoj, inoj kaj infanoj sangantaj kaj mortantaj en kaosa pelmelo. Viroj kaj sinjorinoj surgenuis kaj petis pri kompato, patrinoj levis alten siajn plorĝemajn bebojn por veki la kunsenton de la banditoj, aliaj ofertis siajn povrulajn havaĵojn kiel prezon por sia vivo. Sed la banditoj pafis kaj pafis, ĝis la municio estis dispafita.

Tiam ili komencis elrabadi. Ili prenis ĉion, se ĝi havis iom da valoro. Parto de la banditoj iris en la unuan klason kaj forprenis tie valoraĵojn sen pafi. Horloĝojn kaj monujojn, fingringojn kaj orelringojn, kolĉenojn kaj braceletojn. Se la predo ŝajne ne estis sufiĉe riĉa, helpis puŝo en la stomakon, per la revolvero aŭ la fusilo, tiel, ke la koncernato rapide rememoris, ke li havas ankoraŭ ormonerojn en la maldekstra pantalonpoŝo kaj briliantringon en la kofro.

Poste oni tralumigis la pulmanon, pelis la veturgastojn el la lito kaj forprenis de ili ĉiujn moveblajn havaĵojn.

La trajno rapidegis dum la tuta tempo sur sia vojo. Eble la lokomotivestro ne aŭdis la pafadon, aŭ li aŭdis ĝin kaj esperis atingi la sekvan haltejon dum tiom rapida veturo, ke la banditoj ne povus desalti.

Sed la banditoj nun denove moviĝis antaŭen, tra la du vagonoj de la dua klaso, kie la paniko de la veturgastoj atingis nepriskribeblajn formojn, kiam la banditoj revenis. La rabistoj afliktiĝis pri nenio kaj ekscitiĝis pri nenio. Ili iris trans la platformon al la pakaĵvagonoj, malfermrompis la kofrojn kaj valizojn aŭ ĵetis ilin eksteren por kunkolekti ilin iam poste. Ili murdis la pakaĵoficiston kaj ekstere sin firmtenante grimpis ekstere laŭ la veturigataj vagonoj ĝis la poŝtvagono, kie ili mortpafis la du poŝtoficistojn kaj trafosis la poŝtsakojn.

Intertempe la lokomotivestro aŭdis, ke io ne estas en ordo, aŭ li vidis kelkajn banditojn jam grimpantajn el la poŝtvagono en la tendron. La haltejo estis ankoraŭ malproksima kaj li ne plu povis atingi ĝin. Li retroĵetis la bremsstangon, kaj la trajno ŝajnis ekdissplitiĝi, tiom rapide ĝi haltis.

La hejtisto tuj desaltis kaj provis atingi la densejon piede de la relvoja taluso. Sed trafite de ses kugloj li renversiĝis kaj ruliĝis malsupren de la deklivo. Antaŭ ol la lokomotivestro gajnis tempon desalti, jam kvar viroj grimpis sur la lokomotivon kaj firmtenis la lokomotivestron sen pafmurdi lin. En la ekspresvagono la banditoj malkovris multajn kruĉojn kun petrolo kaj gazolino kunveturigataj kiel ekspresvaroj por tiendo, do por magazena vendejo. Kun tiuj flamigeblaj fluaĵoj ili surverŝis la vagonojn, enverŝis tra la disbatitaj fenestroj la gazolinon kaj tiam ili ĵetis brulantajn alumetojn en la vagonojn. Eksplodece la flamoj jetiĝis en la nigran noktoĉielon.

Kriante kaj plorante kaj plorĝemante, kvazaŭ pelataj de frenezo, la veturantoj enfermitaj en la vagonoj, provis ŝovi sin tra la fenestroj eksteren. Ili kvazaŭ stivis sin ĉe la fenestroj, kaj se ili travenis, ili falis de la alto malsupren sur la deklivon, bruldifektitaj, bruligitaj kaj nun iliaj membroj rompiĝis aŭ elartikiĝis. Kiu estis tro vundita kaj en la paniko ne trovis helpeman manon kiu eltiris la vunditon, devis brulmorti kun turmentoj.

Antaŭe sur la lokomotivo staris du banditoj, kiuj premis siajn revolverojn sur la lokomotivestron kaj ordonis al li, ke li diskuplu la lokomotivon kaj ekveturu kun ĉiuj banditoj, kiuj ĉiuj kolektiĝis sur la tendro, ĝis ili ordonos halti.

La lokomotivo ekveturis kaj postlasis la brulantan vagonaron kaj la homojn, kiuj estis terure iluminataj de la sovaĝaj flamoj kaj kiuj en tiu terura iluminado, freneziĝintaj pro hororo kaj malgajo, kirliĝis, gestadis, kriis, ploris kaj preĝis kaj provis savi postrestintojn el la flamomaro. Ĉio ĉi daŭris malpli ol sep minutojn, kaj la haltejo, al kiu la lokomotivo eksprese rapidis, estis ankoraŭ nun plu malproksima. Kaj subite iu el la viroj komandis al la lokomotivestro, ke li haltu. La lokomotivo haltis kaj la viroj desaltis. La lasta el ili pafis sur la lokomotivestron kaj puŝis lin per la piedoj malsupren de la deklivo. Poste li sekvis al siaj kunuloj.

Post certa tempo la lokomotivestro vekiĝis el sia senkonscieco. Kun la restaĵo de sia vivforto li rampis sur la deklivo supren kaj tiris sin sur sian lokomotivon. Spite al siaj doloroj, spite tion, ke li timis ĉiun sekundon devi renversiĝi, li iel kapablis teni ruligata la lokomotivon. Ĝi atingis kun li la haltejon. La staciestro, mirigita pri la sola lokomotivo, kaj mirigita pri tio, ke la trajno delonge anonciita de la antaŭa fervojhaltejo, ne venas, iris tuj al la lokomotivo kaj trovis la sangantan lokomotivestron. Kun la helpo de la veturgastoj, kiuj atendis ĉi tie la noktotrajnon, li portis la viron en la stacian kabanon, kaj ĉi tie la mortanta oficisto havis jam nur tiom da tempo rakonti ankoraŭ la plej necesan pri la terura atako kontraŭ la trajno, antaŭ ol lia vivo estis finita.

La staciestro telegrafis kiel eble plej rapide al ambaŭ flankoj. Li atingis la haltejojn kaj oni tuj promesis helpotrajnon. Tie sur la haltejo staris varotrajno, kiu devis tralasi la pasaĝertrajnon. Du malplenaj varovagonoj estis elranĝitaj de la trajno, kuplitaj al la varotrajna lokomotivo kaj jam la unua helpotrajno estis preta.

Sed kiu veturu ĝin, kaj kiu ĝin akompanu? La banditoj certe estis ankoraŭ sur la streko, por kunkolekti ĉion, kion ili ĵetis el la vagonaro. Ili tuj atakus la helpotrajnon, jam tial, ĉar ili volis sekurigi la tutan predon. Versajne ili elŝiris ankaŭ la relojn aŭ baris la relajn vojojn.

La staciestro diris: „Estas pli bone, se ni atendas la grandan helpotrajnon, kiu certe kunportos armeanojn.“

Sed la lokomotivestro de la varotrajno tuj obĵetis: „Mi veturos tuj. Tie kuŝas inoj kaj infanoj en sia sango, kaj kuŝas tie miaj kamaradoj, al kiuj ni eble parte ankoraŭ povos helpi. Mi veturigos la trajnon. Hejtisto, kion faros vi?“

Estas ja tiel, ke la fervojistoj de Meksiko senescepte estas organizitaj en tute bonega sindikato, kiu estas tre radikala kaj ĉiam strikema. Kaj ili estas tre solidaraj, kunkroĉigas kiel peĉo.

Kaj pro ilia organizo kaj pro la spirito, kiu tie regas, kaj kiu faras el ili sincerajn virojn, kiuj ĉiam malsatas pri edukiĝo. Ili konscias pri sia valoro por la evoluo de lando, kaj tial ili fariĝas tiaj ĝentilaj, helpopretaj, ĉiam ridantaj kaj ŝercantaj fervojistoj, kiuj estas tiom diversaj al la grumblaj kaj bojantaj suboficiroj, kiuj en Eŭropo kiel fervojoficistoj tiom ofte amarigas la vojaĝadon de la homoj. Ili ne estas subuloj de fieraj kaj orgojlaj superuloj, sed ili ĉiuj estas kamaradoj, ĉiuj kunuloj de sia fiera organizo. La hejtisto ne estas malofte prezidanto kaj ĉefparolisto en ĝuste tiu loka grupo, kie la liniotrafika estro modeste sidas kun la ranĝistoj, trakforkistoj kaj ŝmiristoj sur la sama benko por trankvile kaj atenteme aŭskulti, kion la prezidanto hejtisto proponas laŭ la intereso kaj vivsituacio de la fervojaj oficistoj. Kaj se estas striko, tiam la linia ĉefo, kiu ricevas dekoble pli altan salajron ol la ŝmiristoj kaj ranĝistoj, organizas ne eble teknikan helpon en bezono, sed li preparas la afiŝojn kaj murosciigojn, kiuj informu la publikon pri la kaŭzoj kaj bezonoj de la fervojista striko, ĉar li estas ja pli skribe lerta ol la hejtisto, kiu estas la prezidanto kaj parolisto. Kaj ĉar tio tiel estas, ĉar la liniotrafika estro kaj la ranĝisto manĝas el la sama pelvo, por diri tion foje tiel, ĉar sekve de la organizo la kota ŝmiristo pli proksimas al la liniotrafika estro ol la ŝtato kaj la interesoj de la komerco kaj la industrio kaj la popola bonfarto, kiuj ĉiuj enviciĝas por li nur post la vivbezonoj de lia kamarado trakforkisto, la lokomotivestro fakte ne devas demandadi: 'Hejtisto, kion faras vi?’ Li scias la demandon jam antaŭe. Kaj li scias, kion respondos ĉiuj ceteraj fervojistoj, tie starantaj kaj atendantaj la ekspedadon.

Tie estas unuavice la propraj kamaradoj de la sindikato. Kaj eĉ, se tiuj ĉiuj estus sanaj, ili tamen kunirus. Ĉar tie estas ja ankaŭ la veturgastoj, kiuj bezonas helpon. Kvankam la sindikatkamaradoj estas plej preferataj, sekvas tamen tuj poste la veturgastoj, por kies bonfarto la fervojisto sentas sin pli respondeca ol por la propra familio. Ĉar tio instruas lia sindikato al li. Kaj lia sindikato ĉiam pravas, kion ajn diras ĉiuj aliaj, inklude de la arkiepiskopo.

Tial diras la hejtisto: „Mi antaŭveturos per la persontrajnlokomotivo, pro sekureco. Vi sekvos kvincent metrojn post mi kaj havos tiam sufiĉe da tempo por halti vian vagonaron, se mi forglitos kun la antaŭlokomotivo, ĉar elestas la reloj.“

Oni ekfunkciigas la lokomotivon. Ŝmiristo sursaltas kiel hejtisto. Kaj tiam la lokomotivo retroveturas eksteren.

La malgranda helpotrajno intertempe veturpretas, kaj ĉiuj vartrajnaj oficistoj, kvankam ili ĉiuj havas edzinojn kaj infanojn, sursaltas. Sursaltas ankaŭ kelkaj de la ĉirkaŭstarantoj kaj la trajno ekpafiĝas en la nokton eksteren.

La vroj de la sekuriga lokomotivo trovas la relojn en ordo. Nenio estas blokita. Sed, kiam ili venas pli proksimen de la akcidenta loko, oni rapide pafas al ili.

La banditoj kaŝis siajn ĉevalojn proksime de tiu loko, kie ili devigis halti la lokomotivestron. Ili ankoraŭ okupiĝas pri la ŝarĝado de la predo. Kaj tiuj, kiuj ŝtaras ĉi tie ĉe la ĉevaloj, pafas tuj sur la lokomotivon por malhelpi ties pluveturadon, por ke ili ne ĝenu la ceterajn banditojn ĉe la kunkolektado.

La hejtisto ricevas pafon en la gambon. Lia helpviro skrappafon je orelo. Sed ili rapidegas antaŭen, signalante per lanterno al la sekvanta trajno, ke la trako mem estas en ordo. Ankaŭ la helptrajno estas salutata per pafoj. Sed kelkaj de la oficistoj havas revolverojn kaj respondas. La banditoj en la malhelo ne povas ekkoni, ĉu en la nelumigataj vagonoj eble jam estas trupo de soldatoj. Ili ŝajne supozas tion, ĉar ili rapidas al la ĉevaloj kaj lasas ĉion kuŝi, kion ili ĝis nun ne povis elpaki. Ili surseliĝas kaj forrajdas en la densan ĝangalon, tenante sin en la direkto de la montaro.

La oficistoj de la helptrajno ŝarĝas kun la subteno de la sanaj veturgastoj ĉiujn mortulojn kaj vunditojn en la trajnon kaj veturas kun la malĝojiga frajto reen al la haltejo.

Tie jam alvenis la telegramo, ke lazarettrajno estas survoje, kiu tamen ne pli frue ol morgaŭ matene povos esti en la loko. Tiam ankoraŭ alvenis pliaj telegramoj en la haltejo, de la registaro kaj de la plej proksimaj garnizonoj. La registaro telegrafis, ke ĉiuj sekcioj de la rajdobesta federacia polico de la najbaraj distriktoj estas sur la marŝo, kaj ke kvar regimentoj de la kavaleria federacia armeo estas mobilizitaj kaj sendotaj ankoraŭ antaŭ la komenco de la mateno kun specialaj trajnoj al la atakoloko por komenci de tie la persekuton de la banditoj.

Trovi kudrilon trovi en fojonostako, certe ne estas facila. Sed, se ĝi efektive estas trovenda tiel, ĝi troveblas, ankaŭ se la fojnostako estas kiom ajn granda. Laŭ la leĝoj de la matematiko oni povas kalkuli, ke oni devos trovi ĝin kaj kiam oni ĝin trovos. Sed trovi banditon, kiu havas konsiderindan distancan avantaĝon trans ĝangalaj vojoj, kiujn li konas plej bone kaj la persekutanto tute ne, kaj kiu atingas post la trapaso de la ĝangalo la altan montaron de Meksiko, tio tute ne kompareblas kun la serĉado de kudrilo en la plej granda fojnostako.

Sed la soldatoj estas plej ofte ja mem indiĝenoj. Tio havas certan valoron. Ili ankaŭ scias, kie je certa tempo estis la banditoj, nome ĉi tie ĉe la fervoja linio inter du precize konataj haltejoj. Kaj ne daŭris longe ĝis la oficiroj jam eltrovis, ke la banditoj dividis sin en malgrandajn grupojn kaj disiris en diversaj direktoj. La kudrilo en la fojnostako nun kvazaŭ estis eĉ rompita en pecetojn.

Supraĵajn priskribojn de la banditoj oni telegrafis ĉien. Sed en tia okazo tia priskribito povas trankvile rajdi tra indiĝena vilaĝo, la soldatoj povas eĉ renkonti lin, ili povas lin suspekti. Sed se li ne havas ion en siaj poŝoj aŭ sur sia korpo, kio memoras la trajnatakon, kiun uzon havu tiukaze la priskribo? Li havas ĉiam alibion. Li dormis en tiu nokto dudek kilometrojn for de la atakejo sub arbo je la strato al Chalchihuites. La malon neniu povas pruvi al li.

Sed hazarde rajdas trupo de la federacia kavalerio tra Guazamota. Antaŭ kabano kaŭras du mestizoj, envualiĝintaj en siaj kovriloj kaj fumas. La soldatoj rajdas trankvile preter ili. Unu el la mestizoj volas ekstari kaj iri post la kabanon. Sed li ricevas mansignon de la alia, revenas kaj residiĝas trankvile.

La trupo jam preterpasis. Subite la gvidanta oficiro turniĝas kaj haltigas la trupon. Li estas soifa kaj rajdas al kabano. Trinkinte, li transrajdas al la alia flanko kaj deseliĝas. Ĉi tie kaŭras la du fumantaj viroj.

„Cŭ vi loĝas ĉi tie en tiu ĉi vilaĝo?“ demandas la oficiro. „Ne, ni ne loĝas ĉi tie, sinjoro.“

„De kie vi estas?“

„Ni havas nian domon en Comitala.“

„Bone“, diras la oficiro kaj metas sian piedon en la piedingon. Li volas surseliĝi kaj forrajdi kun sia taĉmento.

Li estas iom laca, la ĉevalo dancetadas, li ne povas atingi la piedingon. Unu el la du mestizoj ekstaras, ĉar la ĉevalo preskaŭ tretadas sur ties piedojn. Li pli proksimiĝas kaj kaptas la piedingon por esti helpema al la oficiro. La kovrilo falas de liaj ŝultroj.

La oficiro remetas la piedon denove sur la teran grundon.

„Kion vi havas tie en via pantalonpoŝo?“ li demandis nun la ekstarintan mestizon.

La viro rigardas laŭ si malsupren kaj al sia pantalonpoŝo, kiu sufiĉe bulbe elstaras.

Li turnas sin je duono kvazaŭ li volus pluiri al la kabano, kvazaŭ li serĉus truon. Tiam li rigardas al la soldatoj kaj al la oficiro, suĉas je sia cigaredo, elprenas ĝin el la buŝo, elblovas la fumon per puŝo kaj ridetas.

Per hasta movo la oficiro kaptas lin je la malfermita ĉemiza kolumo kaj samtempe ŝovis la maldekstran manon en la poŝon.

Ankaŭ la alia mestizo nun jam ekstaris, suprentiras la ŝultrojn, kvazaŭ la okazaĵo ĝenus lian kvieton, kaj kvazaŭ li volus serĉi alian lokon, kie li povas kaŭri kaj fumi en paco.

Serĝento kaj du soldatoj saltis de la seloj kaj staras tiel, ke la du mestizoj ne povas fuĝi.

La oficiro ĉesas firmteni la ĉemizan kolumon de la viro kaj rigardas tion, kion li tiris el lties poŝo. Estas bona ronda sufiĉe multekosta ledomonujo. La oficiro ridas kaj la mestizo ridas. La oficiro malfermas la monujon kaj ŝutas la enhavon sur manon. Ne estas multe, iom da oro, grandaj arĝenteroj, ĉio ĉi entute ĉirkaŭ 25 pesoj.

„Ĉu tio estas via mono ?“ li demandas.

„Kompreneble tio estas mia mono.“

„Tio estas multe da mono. Tiukaze vi povus aĉeti novan ĉemizon.“

„Tion mi faros morgaŭ, mi volas iri al la urbo.“

Sed en la monujo estas ankaŭ veturbileto de la unua klaso al Torreon. Sed tiu ĉi mestizo veturas neniam la unuan klason. Krome ĝi havas la daton de la ataka tago.

La alia viro estas traserĉata. Ankaŭ li havas monon, sed portas ĝin sen monujo en la poŝo. Sed li havas ankaŭ briliantan ringon en la horloĝpoŝo de sia pantalono. Pro mangesto de la serĝento nun ĉiuj soldatoj deseliĝas.

„Kie vi do havas viajn ĉevalojn?“

„Ili staras tie malantaŭe“, diris la unua mestizo, ŝutas tabakon sur la folion, fermtiras per la dentoj la saketon kaj rulas novan cigaredon. Li ne estas nervoza kaj ne disipas eĉ ereton de la tabako. Trankvile kaj ridetante li bruligas la cigaredon kaj fumas, dum alia subofociro traserĉas ĉiujn liajn poŝojn.

La ĉevalojn de ambaŭ oni alkondukas kaj traserĉas. Seloj mizeraj, aĉa brido kaj frotdifektita lazo.

„Kie estas la revolveroj?“ demandis la oficiro.

„Tie, kie staris la ĉevaloj.“

La serĝento iras tien kaj skrapadas per la botoj en angulo de la tera grundo, kie li eligas revolveron kaj malnovan pistolon.

„Kiel vi nomiĝas?“

La du uloj diras siajn nomojn. La oficiro notas la nomojn kaj tion, kion li trovis.

Vilaĝanoj kolektiĝis. La oficiro demandas junulon: „Kie ĉi tie estas la preĝeja tombejo, la cementerio?“

La oficiro, la soldatoj kaj la du mestizoj en la mezo sekvas la junulon, kiu montras la vojon al la cementerio. Post ili venas la vilaĝanoj, viroj kaj infanoj, kaj la inoj kun la beboj sur brakoj.

Sur la cementerio la soldatoj iras en angulon, ŝpato estas alportata kaj ambaŭ mestizoj fosas siajn tombotruojn. La oficiro fumas, la soldatoj fumas kaj babilas kun la vilaĝanoj.

Kiam la fosaĵoj estas sufiĉe profundaj, la du mestizoj sidiĝas kaj ripozas. Ili rulas denove cigaredon, kaj post iom da tempo diras la oficiro: „Se vi volas, vi povos nun preĝi.“

La oficiro komandas ses virojn, kiuj enviciĝas.

La du mestizoj ne maltrankviliĝas, ili ne estas nervozaj, ne timemaj. Ili denove krucosignas sin, murmuras ion, denove krucosignas sin kaj bruligas novan cigaredon. Tiam ili stariĝas unu apud la alia sen atendi antaŭe komandon.

La oficiro vokas: „Pretiĝu!“

La du banditoj ankoraŭ iomete fumas, tiam ili forĵetas la cigaredojn.

Post kiam la fosaĵoj estas plenŝovelitaj, la oficiro kaj la soldatoj demetas la ĉapojn, staras iom silente, surmetas denove la ĉapojn, forlasas la tombejon, surseliĝas kaj ekrajdas.

Kial la ŝtato sen neceso disipu pli altajn kostojn, se la fincelo estas la sama!

Alia trupo da kavalerio rimarkis en la montara regiono ok virojn, kiuj rajdas kelkajn kilometrojn antaŭe sur ĉevaloj.

La viroj ŝajne vidis la soldatojn, ĉar subite ili ekgalopis kaj foriĝis. La oficiro sekvis ilin kun sia trupo, sed ne povis trovi spuron, kien eble turniĝis la rajdistoj. La hufospuroj sur la sabla vojo estis tiom multnombraj kaj disvastiĝis tiom, ke la oficiro ne povas sekvi certan spuron. Li decidis sekvi tiujn spurojn, kiuj ŝajne estas la plej freŝaj.

Post kelkaj horoj la soldatoj venis al simpla haciendo. La soldatoj rajdis en la larĝan korton kaj deseliĝis por iom ripozi. La posedanto elvenis kaj la oficiro demandis lin, ĉu li vidis eble kelkajn rajdistojn. La haciendisto klarigis, ke neniu preterrajdis, ke li aliokaze devus scii tion. Pro tio klarigis la oficiro, ke li devos traserĉi la haciendon. La posedanto respondis, ke li agu laŭplaĉe.

La posedanto retroiris en la domon. Kaj kiam la soldatoj nun proksimiĝis al la domo, oni pafis sur ilin dekelkaj flankoj. Unu soldato estis morta kaj kvar el ili vunditaj, kiam ili atingis la kortegan pordegon ĉe la retroirado.

Haciendo estas kiel granda bieno. Ĝi estas ĉirkaŭata per larĝa alta muro kaj staras kiel fortikaĵeto en la tereno.

La soldatoj kuntrenis siajn mortintajn kamaradojn eksteren. Tuj, kiam ili estis ekstere, la pordego de interne estis malfermita, kaj tiam oni pafis plu trans la muron al la soldatoj.

Kaj nun komenciĝis fervora batalo, kiu, kiel ambaŭ partioj scias tre bone, finiĝas nur kun la kompleta neniigo de la aliaj aŭ pro manko de municio. La sieĝatoj ne havis ion por perdi, ĉar oni mortpafos ilin en ĉiu kazo. La defendo estis la sola bonŝanco, kiun ili havis por ŝanĝi sian situacion.

La oficiro unue kondukigas la ĉevalojn al tiom granda distanco, ke pafoj ne plu povos trafi ilin. La banditoj ne disipas kuglojn por la ĉevaloj dum la retrotransporto. Tiom multe da municio ili ne havas.

La soldatoj estas en aĉa situacio. La haciendo troviĝas en senkaŝita tereno de agroj kaj de bestpaŝtejoj. Elmalsatigi la banditojn ili ne povas, atendi artilerion, la oficiro kaj ankaŭ la soldatoj rigardus kiel hontindaĵon. Oni do devos ataki.

La haciendo estas kvarangula kaj de ĉiuj flankoj atakas taĉmento. Tio okazas tre militece. La soldatoj avancas kun mallongaj saltoj, ĵetas sin sur la teron, ekpafas por doni al la alia fronto la okazon salti paŝon pli proksimen. La muron ili ne povas konkeri; tial ili turnas la atakon al ambaŭ pordegoj, al tiu en la fronto kaj al tiu sur la malantaŭa flanko. Post trihora batalo la oficiro logas la sieĝatojn al la antaŭa pordego, dume li povas transgrimpi kaj malfermrompi la malantaŭan pordegon, kiun defendas nur tri viroj.

Sed tiel facile la banditoj ne rezignas pri la batalo.

Evoluas en la korto kaj ekde la loĝodomo malgranda batalo. Je la malfrua posttagmezo la soldatoj estas la nepridiskuteblaj posedantoj de la haciendo. Ili havas kvar mortintojn, du grave vunditajn kaj naŭ da ili estas negrave vunditaj per pafoj. En la domo kaj en la korto ili trovas ne nur la ok virojn, kiujn ili vidis rajdi antaŭ si, sed ankoraŭ kelkaj aliaj trajnrabistoj.

Sep el ili estas mortaj, kvin da ili vunditaj, kiujn oni tuj pafmortigas. Inter la mortintoj estas la posedanto de la haciendo, pri kiu oni ne scias, ĉu li mem estas bandito, aŭ ĉu li estis devigita, mortminacata de la banditoj, nei ilian ĉeeston. La kortopersonaro kaŝiĝis ie kaj nun elvenas. Ĝi havas nenion komunan kun la afero, tio estas certa. La familo de la posedanto ĝuste vizitas la ĉefurbon. En la vestoj de la viroj la soldatoj trovas amason da aĵoj, kiuj devenas de la trajnatako. Tiel oni kaptas la soldatojn iom post iom. Unuope kaj en aroj. Sed kapti ilin ĉiujn interne de mallonga tempo estas malfacila. Kaj ju pli da tempo pasas ĝis oni havas ilin ĉiujn, des pli malofte oni kaptas la lastajn. La nekaptitoj finos la restaĵon de sia vivo certe ne en kontempla kvieto.

„Kaj vi“, Lacaud finis sian raporton, „vi tute serioze pensas, ke mi povus havi ion komunan kun tiuj banditoj, kiuj krimis tian tiom teruran kiel tiun trajnatakon, ĉu?“

„Tiukaze ni ne havos ion por ridi ĉi tie, se ili venos supren“, diris Howard. „Do tiu ĉi demando pri konfido nun ankaŭ estas solvita.“

„Tial la uloj tie malsupre ŝajne estas do la lastaj, pri kiuj vi parolas“, diris Dobbs.

„Pri tio mi certas. En la raporto estis menciita, ke unu el ili surhavis ore bronzitan pajloĉapelon, kaj ke oni rigardas lin kiel ĉefan banditon, kiu kondutis plej krude.“ „Tiukaze ni ne havos ion por ridi ĉi tie, se ili venos supren ĉi tien“, diris nun ankaŭ Kurtin. „Sed mi ja ne plu vidas ilin.“

„Vi ne povas vidi ilin, ili estas nun jam ĉe la vojkurbiĝo“, diris Dobbs.

„Se ili estos preteririntaj la kurbiĝon, venos la loko, kie ni povos vidi, ĉu ili suprenvenos aŭ malsupre iras laŭ la roka valo.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.