La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Pa?o

Libro unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Libro dua
1 2 3
Libro tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
Notoj

11. Pri homlacertoj

Estus certe troigo aserti, ke tiutempe oni parolis kaj skribis pri nenio alia ol pri la parolantaj salamandroj.

Oni parolis kaj skribis ankaŭ pri venonta milito, pri ekonomia krizo, pri ligo-matĉoj, vitaminoj kaj modo; tamen pri la parolantaj salamandroj oni skribis tre multe kaj ĉefe tre malfake. Tial eminenta sciencisto profesoro doktoro Vladimír Uher (universitato de Brno) skribis por Lidové noviny artikolon, en kiu li rimarkigis, ke la ŝajna kapablo de Andrias Scheuchzeri artikulacie paroli, tio estas papagi parolatajn vortojn, el scienca vidpunkto eĉ ne proksimume estas tiel interesa kiel kelkaj aliaj demandoj, rilatantaj ĉi tiun kuriozan amfibion. La scienca enigmo de Andrias Scheuchzeri kuŝas tute alie: ekzemple de kie ĝi devenas; kie estas ĝia prapatrujo, en kiu ĝi transvivis la tutajn geologiajn periodojn; kial ĝi restis tiel longe nekonata, se nun estas anoncata ĝia amasa ekzistado preskaŭ en la tuta ekvatora zono de Pacifiko. Ŝajnas, ke lastatempe ĝi multiĝas neordinare rapide; de kie aperis ĉi tiu ega vitaleco en la praaĝa terciara kreitaĵo, kiu ĝis antaŭ nelonge vivis tute kaŝatan, do probable ekstreme sporadan eĉ topografie izolitan ekzistadon? Ĉu eble iel ŝanĝiĝis la vivkondiĉoj por ĉi tiu fosilia salamandro en direkto biologie favora, tiel ke por la rara miocena transvivaĵo komenciĝis nova, mirige sukcesa evolu-periodo? Poste ne estus ekskludite, ke Andrias multiĝos ne nur kvante, sed ankaŭ kvalite kaj nia scienco havos unikan okazon asisti almenaŭ ĉe unu animala specio potencan mutacian procezon in actu. Tio, ke Andrias Scheuchzeri kvakas kelkajn dekduojn da vortoj kaj ellernas kelkajn farojn, ŝajnantaj al laiko manifesti ĝo de ia inteligenteco, tio estas, science konceptite, nenia miraklo; sed miraklo estas la potenca viv-elano, kiu tiel subite kaj abunde vivigis rigidiĝintan ekzistadon de la kreitaĵo evolue postrestinta kaj preskaŭ jam formortinta.

Atentindaj estas ĉi tie kelkaj specialaj cirkonstancoj:

Andrias Scheuchzeri estas la sola salamandro vivanta en la maro kaj – ankoraŭ pli frapanta – la sola salamandro aperanta en teritorio etiopia-aŭstralia, en la mita Lemurio. Ĉu eblus diri, ke la Naturo volas nun suplemente kaj preskaŭ haste devanci unu el viv-ebloj kaj formoj, kiun ĝi en tiu sfero forgesis aŭ ne povis plene disvolvi? Kaj plue: estus strange, ke en la oceana sfero, situanta inter grandegaj gigantsalamandroj japanaj unuflanke kaj la aleganaj aliflanke, tute ne ekzistus kuniga ĉenero. Se ne ekzistus Andrias, ni devus ĝin ja supozi ĝuste en la lokoj, kie ĝi aperis; kvazaŭ simple ĝi plenigus la spacon, en kiu laŭ la geografiaj kaj evoluaj koneksoj ĝi devus ekde pratempo esti. Estu kiel ajn, finiĝis la artikolo de la dokta profesoro, je ĉi tiu evolua reviviĝo de la miocena salamandro ni vidas kun respekto kaj mirego, ke Genio de Evoluo sur nia planedo ankoraŭ eĉ ne proksimume fermis sian kreivan agadon.

Ĉi tiu artikolo aperis malgraŭ mallaŭta, sed energia decido de la redakcio, ke tia dokta babilado ja ne apartenas en ĵurnalo. Tuj sekve profesoro Uher ricevis leteron de iu leganto.

Moŝta sinjoro, pasintjare mi aĉetis domon sur la placo en Čáslav. Dum trarigardo de la domo mi trovis en la subtegmento keston kun ĉefe malnovaj raraj, plejparte sciencaj verkoj, kiel ekzemple du jarkolektojn de la Hýbl[61]-gazeto Hyllos el la jaroj 1821-22, de Jan Svatopluk Presl[62] La Mamularo, de Adalberto Sedláček[63] Bazoj de la naturscienco aŭ de fiziko, dek naŭ jarkolektojn de la publika verko enciklopedia Krok[64] kaj dek tri jarkolektojn de la Revuo de la Ĉeĥa Muzeo[65]. En la traduko de Presl Dialogo pri la renversoj de la terkrusto de Cuvier (el la jaro 1834) mi trovis kiel legosignon eltranĉaĵon el iu malnova gazeto, en kiu estis presita raporto pri iaj strangaj saŭroj.

Kiam mi legis Vian rimarkindan artikolon pri la misteraj salamandroj, mi rememoris tiun legosignon kaj elserĉis ĝin. Mi opinias, ke ĝi povus Vin interesi, kaj tial kiel entuziasma amiko de la naturo kaj Via fervora leganto mi sendas ĝin al Vi.

Respektoplene J. V. Najman

Sur la almetita gazet-deŝiraĵo estis citita nek titolo nek jaro; sed laŭ prestipo kaj ortografio ĝi devenis el la dudekaj ĝis tridekaj jaroj de la pasinta jarcento; ĝi estis ege flaviĝinta kaj sekputra, apenaŭ legebla. Jamjam profesoro Uher volis ĝin ĵeti en paperkorbon, sed iel li emocii ĝis pro la antikveco de la presita folio; kaj li komencis ĝin legi; post tempeto li elspiris ”Mil tondroj” kaj ekscitite ĝustigis sian okulvitron. Sur la eltranĉaĵo estis la jena teksto:

PRI HOMLACERTOJ.

En iu fremdlanda gazeto ni legosciighas, ke certa kapitano (komandanto) de angla militshipo, reveninta el foraj landoj, donis raporton pri strangaj rampuloj, kiujn
li trovis sur iu malgranda insulo en la maro Aŭstralia.

Sur chi tiu insulo nome estas lago kun salakvo, sed kun la maro ne koneksanta, kaj ankaŭ tre malfacile alirebla, kie tiu kapitano kaj shipa vundflegisto ripozis. Jen eliras el la lago bestoj, lacerto-similaj, sed per ambaŭ kruroj kiel homoj pashantaj en grandeco de marhundo aŭ foko kaj sur la bordo aminde kaj strange ili movighis, kvazaŭ ili dancus. La komandanto kaj flegisto ekpafinte el pafiloj du bestojn chasis. Laŭdire ili havas korpon mukozan, sen tegumento kaj sen iaj skvamoj, tiel ke al salamandroj ili similas. Kiam morgaŭ ili venis por ili, ili devis la salamandrojn surloke pro granda fiodoro lasi kaj ordonis al la shipanoj, ke ili per retoj elchasu la lagon kaj paron da monstroj vivantaj transportu sur la shipon. La shipanoj elchasinte la lagon ekstermis chiujn lacertojn en granda nombro kaj nur du ili altrenis sur la shipon, rakontante, ke la bestoj havas la korpon venenan kaj bruldolorigan kiel urtikoj. Poste oni metis ilin en barelojn kun marakvo por transporti ilin vivantajn en Anglujon. Sed jen! Kiam ili preterveturis la insulon Sumatro, tiam la kaptitaj lacertoj elrampinte el la bareloj kaj mem malferminte nokte lukojn en la subferdeko jhetighis en la maron kaj malaperis. Laŭ atesto de la komandanto kaj vundflegisto ili estas bestoj tre strangaj kaj ruzaj, pashantaj per du piedoj kaj strange bojantaj kaj shmacantaj, sed neniel al homoj dangheraj. Tial certe prave ni povus nomi ilin homlacertoj.

Ĝis tie la gazet-eltranĉaĵo. Mil tondroj, ripetis ekscitite profesoro Uher, kial ne estas ĉi tie ia dato aŭ titolo de la gazeto, el kiu ghin iam iu eltondis? Kaj kiu fremdlanda gazeto ghi estis, kiel nomighis tiu certa komandanto, kiu angla shipo ghi estis? Kaj kiu insuleto ghi estis en la Aŭstralia maro? Ĉu la homoj ne povis esti iom pli precizaj, kaj – nu jes, iom pli sciencaj? Ĝi estas ja historia dokumento de senmezura valoro. – Insuleto en la maro Aŭstralia, jes. Lageto kun salakvo.

Laŭ tio ghi estus koral-insulo, atolo kun pene alirebla sallaguno: ghuste loko, sur kiu povus tia fosilia besto konservighi, estante izolita antaŭ medio evolue progresinta kaj neghenata en sia natura rezervejo. Memkompreneble, ghi ne povis multighi, char en tiu lageto ghi ne trovus sufiche da nutrajho. Estas ja klare, diris al si la profesoro. Besto similanta al lacerto, sed sen skvamoj kaj pashanta per ambaŭ kruroj kiel homoj: do aŭ Andrias Scheuchzeri, aŭ alia salamandro al ghi tre parenca. Ni supozu, ke ghi estis nia Andrias. Ni supozu, ke la malbenaj shipanoj ghin en la lageto ekstermis, kaj ke nur unu paro atingis vivanta la shipon; la paro, kiu, mire, apud la insulo Sumatro fughis en la maron. Ghuste do sur la ekvatoro, sub kondichoj biologie maksimume favoraj kaj en medio donanta senliman nutrad-eblon. Chu eblus, ke chi tiu shangho en la medio donus al la miocena salamandro tiun potencan evolu-impulson? Certas, ke ghi estis kutimighinta je la salakvo; ni imagu ghian novan restadejon, kiel trankvilan, fermitan margolfon kun richa nutrajh-abundo; kio okazos? La salamandro komencos viglegi, estante transigita en optimumajn cirkonstancojn, kun enorma vitala energio. Jen ghi, jubilis la sciencisto. La salamandro ekas evolui kun senbrida emo; ghi jhetighas en la vivon kiel frenezulo; ghi multighas mirige, char ghiaj ovoj kaj larvoj ne havas en la nova medio specifajn malamikojn. Ghi kolonias insulon post insulo, – strange ja estas, ke plurajn insulojn ghi dum sia migrado preteras. Alie ghi estas tipa migrado pro nutrad-kaŭzoj. – Kaj nun demando: kial ghi ne evoluis jam pli frue? Chu tio koneksas kun la fenomeno, ke en la etiopia-aŭstralia teritorio estas aŭ ghis nun estis konataj neniaj salamandroj? Chu eble estighis sur chi tiu teritorio dum la mioceno iaj shanghoj al la salamandroj biologie malfavoraj? Ebla ghi estas. Eble povis aperi specifa malamiko, kiu la salamandrojn simple ekstermis.

Nur sur unu insulo, en enfermita lago konservighis la miocena salamandro – sed por la prezo, ke evolue ghi postighis; ghia evolua procedo haltis; kiel strechita elasta risorto ne povanta disvolvighi. Ne estas ekskludite, ke la Naturo havis kun chi tiu salamandro grandajn planojn, ke ghi estis evoluonta ankoraŭ plu kaj plu, alten kaj pli alten, kiu scias kiel alten …(Profesoro Uher sentis eĉ leĝeran frostadon ĉe ĉi tiu imago; kiu scias, ĉu Andrias Scheuchzeri ne estis iĝonta homo de la mioceno!)

Ha, vidu! Chi tiu nefinevoluinta besto subite venas en novan, senfine pli shancoplenan medion; la strechita evolu-risorto liberighas en ghi. – Kun kia viv-elano, kun kia miocena viglego kaj avido jhetighas Andrias al la evolu-vojo! Kiel febre ghi devancas la jarcentmilojn kaj milionojn da jaroj, kiujn ghi evolue preterpasis! Chu estas penseble, ke ghi kontentighos kun la evolu-grado, sur kiu ghi hodiaŭ trovighas? Chu ghi elvivighos per sia specia impeto, kies atestantoj ni estas – aŭ ghi estas sole sur sojlo de sia evoluo kaj pretighas nur nun gradighi – kiu povas hodiaŭ diri, kien?

Tio estis konsideroj kaj perspektivoj, kiujn profesoro d-ro Vladimír Uher skribis super la flaviĝinta eltondaĵo de la malnova gazeto, tremante pro intelektula entuziasmo de malkovrinto. Mi donos la artikolon en ĵurnalon, li diris al si, ĉar la organojn de la scienco neniu legas. Ĉiu sciu, kian grandan natur-okazaĵon ni spektas! Kaj al tio mi donos titolon: ĈU LA SALAMANDROJ HAVAS ESTONTECON?

Sed la redakcio de Lidové noviny rigardis la artikolon de profesoro Uher kaj kapskuis. Denove la salamandroj!

Mi opinias, ke niaj legantoj havas la salamandrojn ĝiskole. Estus jam tempo veni kun io alia. Kaj cetere tia erudicia rakontado ne konvenas en ĵurnalon.

Sekve de tio la artikolo pri evoluo kaj estonteco de la salamandroj tute ne aperis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.