|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJAŭtoro: Karel Čapek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kiam kapitano van Toĥ ĉi tion rakontis, hirtiĝis lia nukhararo pro emocio kaj ekscito.
”Jes, sinjoro, tion mi ĵuris. Ekde tiu tempo, knabo, eĉ ne momenton mi estis trankvila. Sur la Batana insulo mi prenis miajn feriojn kaj sendis al la judoj en Amsterdamo cent kvindek sep perlojn, ĉion kion la bestetoj alportis al mi. Poste mi trovis ian ulon, li estis dajako kaj shark-killer[36], mortiganta ŝarkojn per tranĉilo en la akvo.
Latrono kaj murdanto, tiu dajako. Kaj kun li per malgranda trampŝipo reen al Tana Masa, kaj nun, fella[37], per cia tranĉilo ci mortigados ŝarkojn. Mi volis, ke li ekstermu tie la ŝarkojn, por ke ili lasu en trankvilo miajn lacertojn.
Tiu dajako estis tia murdanto kaj pagano, li tute malatentis eĉ tiujn tapa-boys. Diablo nediablo, pri ĉio li estis indiferenta. Kaj dume mi faris pri lizards miajn observations and experiments[38] – sed atendu, pri tio mi havas logolibron, en kiun ĉiutage mi skribis tion.” La kapitano
eltiris el la interna poŝo ampleksan notlibron kaj komencis en ĝi foliumi.
”Do, kiun daton ni havas hodiaŭ? Akurate, la dudek kvinan de junio. Ekzemple la dudekkvina de junio de la pasinta jaro. Jes, jen. La dajako mortigis ŝarkon. Lizards havas grandegan interest pri la kadavro. Toby – ĝi estis tia negranda lacerto, sed ege sagaca,” klarigis la kapitano.
”Mi devis doni al ili diversajn nomojn, sciu, por povi verki libron pri ili. – Do Toby enigadis la fingrojn en la truon de tiu tranĉilo. Vespere ili estis portantaj sekajn branĉojn por mia fajro. – Nenio grava,” murmuris la kapitano.” Mi serĉos ian alian tagon. Ekzemple la dudek trian de junio, ĉu? – Lizards plu konstruis – tiun – kiel oni diras jetty?”
”Digo, ĉu?”
”Jes, digo. Ian dam. Do ili plu konstruis novan digon je nordokcidenta ekstremaĵo de Devil Bay. – Homo,” li klarigis, ”ĝi estis fabela verko. Kompleta breakwater.”
”Ondbaraĵo?”
”Jes. Sur tiu flanko ili demetadis siajn ovojn kaj volis tie havi kvietan akvon, sciu. Tion ili mem elpensis, konstrui tie ian dam; sed mi diras al vi, ke neniu inĝeniero aŭ oficisto el Waterstaat en Amsterdamo farus pli bonan planon por tia subakva digo. Kolose lerta verko, sed la akvo ĝin forportadis. Ili fosas sub la akvo ankaŭ profundajn kavojn en bordoj, kaj en tiuj kavoj ili dumtage vivas. Ege sagacaj bestoj, sinjoro, tute kiel beavers.”
”Kastoroj.”
”Jes, tiuj grandaj musoj sciantaj konstrui digojn en riveroj. Ili havis tie amasegon da digoj kaj digetoj, en Devil Bay, bele rektajn dams, ke ĝi aspektis kiel ia urbo.
Kaj fine ili volis konstrui digon trans la tutan Devil Bay.
Jes, tiel. – Ili scias jam forruladi ŝtonojn per krikoj,” li legis plu. ”Al Alberto – iu tapa-boy – ĝi frakasis du fingrojn.
– La dudek unuan: Dajako formanĝis Alberton!
Sed li naŭzis post ĝi. Dek kvin gutojn da opio. Li promesis neniam plu fari tion. Pluvis la tutan tagon. – La tridekan de junio: Lizards finkonstruis la digon. Toby ne volas labori. – Sinjoro, tiu estis ruza,” klarigis la kapitano mirante. ”La ruzuloj neniam volas ion fari. Senĉese en io ĝi amatoris, tiu Toby. Jes, jes, ankaŭ inter lacertoj estas tre grandaj diferencoj. La trian de julio: Sergeant ricevis tranĉilon. – Ĝi estis granda forta lacerto, tiu Sergeant. Kaj tre lerta, sinjoro. – La sepan de julio: Sergeant mortigis per la tranĉilo unu cuttlefish – ĝi estas fiŝo enhavanta en si brunajn fekaĵojn, ĉu vi scias?”
”Sepio?”
”Jes, ĝi povas esti. La dekan de julio: Sergeant mortigis per tiu tranĉilo grandan jelly-fish[39] – ĝi estas ia bestaĉo kiel gelateno, kaj brulvundas kiel urtiko. Malbelega besto ĝi estas. Kaj nun atenton, sinjoro Bondy. La dektrian de julio:
Ĝi estas ĉi tie substrekita. Sergeant mortigis per tiu tranĉilo malgrandan ŝarkon. Pezo sepdek funtojn. – Jen ĝi estas, sinjoro Bondy,” deklaris kapitano J. van Toĥ solene.
”Jen nigre sur la blanka. Ĝi estas la granda tago, knabo.
Akurate la dektrian de julio pasintjare.” La kapitano fermis la notlibron. ”Mi ne hontas pri tio, sinjoro Bondy: sur bordo de Devil Bay mi ekgenuis kaj ploraĉis pro nura ĝojo. Nun jam mi scias, ke miaj tapa-boys ne lasos sin buĉi. Tiu Sergeant ricevis por tio belan novan harpunon, – harpuno estas la plej bona, knabo, kiam vi volos ĉasi ŝarkojn – kaj mi diras al ĝi, be a man[40], Sergeant, kaj montru al tapa-boys, kiel ili povas sin defendi. Homo,” ekkriis la kapitano, eksaltis kaj frapis pro entuziasmo la tablon, ”sciu, ke tie post tri tagoj naĝis grandega mortaĉa ŝarko, full of gashes, kiel oni diras tion?”
”Vundoplena?”
”Jes, nuraj truoj post la harpuno.” La kapitano ektrinkis, ĝis ĝi gluglis. ”Tiel statas, sinjoro Bondy. Nur nun mi faris kun tapa-boys … ion kiel kontrakton. Nome mi donis al ili mian vorton, se ili alportos al mi la perlokonkojn, mi donos al ili kompense harpoons kaj knives, nome tranĉilojn, por ke ili povu sin defendi, see? Tio estas honesta business, sinjoro. Jes, oni devas esti honesta ankaŭ al la bestoj. Ankaŭ iom da ligno mi donis al ili. Kaj du ferajn wheelbarows – ”
”Ĉarumojn. Puŝĉarojn.”
”Jes, tiajn ĉarumojn. Por ke ili povu veturigi ŝtonojn por la digo. Ili, povruloj, devis ĉion treni en siaj antaŭaj piedetoj. Nu, amasegon da objektoj ili ricevis. Mi ne volus ilin trompi, nepre ne. Atendu, knabo, ion mi montros al vi.”
Kapitano van Toĥ levetis per unu mano la ventron kaj per la dua eltiris el la pantalonpoŝo tolsaketon. ”Ha, jen mi havas tion,” li diris kaj elŝutis ĝian enhavon sur la tablon. Tio estis proksimume mil perloj en ĉiuj grandecoj: etaj kiel kanabsemo, pli grandaj, pizograndaj, kelkaj grandaj kiel ĉerizo; perfektaj gutformaj perloj, bosaj barokperloj, perloj arĝentbrilaj, bluaj, perlamotaj, flavetaj, nigre nuancitaj kaj rozkoloraj. G. H. Bondy kvazaŭ havus vizion; li ne povis alie, li devis en ili manrasti, ruli ilin inter fingropintoj, kovri per ambaŭ polmoj – ”Kia beleco,” li suspiris kun mirego, ”kapitano, tio estas kiel sonĝo!”
”Jes,” diris la kapitano senemocie. ”Bele estas. Kaj ili mortigis proksimume tridek ŝarkojn en tiu jaro, dum mi estis tie kun ili. Ĉi tie ĝi estas notita,” li diris frapetante la internan poŝon. ”Sed mi donis al ili amasegon da tranĉiloj kaj kvin harpoons – Min kostas la tranĉiloj ĉirkaŭ du usonajn dolarojn apiece, do po peco. Ege bonaj tranĉiloj, el tia ŝtalo, kiun tuŝas nenia rust.”
”Rusto”.
”Jes. Ĉar ili bezonas ilin sub la akvo, nome en la maro.
Kaj ankaŭ la batakoj kostis al mi teruran sumon.”
”Kiaj la batakoj?”
”Nu, la indiĝenoj sur tiu insulo. Ili kredas, ke tapaboys estas diabloj, kaj senmezure timas ilin. Kaj vidinte, ke mi parolas kun iliaj diabloj, ili volis min simple mortigi.
Tutajn noktojn ili batis iajn sonorilojn, por forpeli tiujn diablojn for de sia kampongo. Teruran rumoron ili faris, sinjoro. Kaj poste ĉiumatene ili volis de mi, ke mi pagu al ili por la sonorado. Por la laboro, kiun ili havis kun tio, sciu. Kion fari, la batakoj estas ege grandaj ŝtelistoj.
Sed kun tiuj tapa-boys, kun tiuj lacertoj eblus fari honestan business. Jes ja. Tre bonan negocon, sinjoro Bondy.”
G. H. Bondy opiniis esti en ia fabelo. ”Aĉetadi perlojn de ili?”
”Jes. Sed en Devil Bay ne plu estas perloj kaj sur aliaj insuloj estas neniuj tapa-boys. Do tiel statas, junulo.”
Kapitano J. van Toĥ triumfe plenblovis siajn vangojn.
”Jen ĝuste la granda negoco, kiun mi elpensis en mia kapo. Knabo,” li diris pikante la aeron per siaj dikaj fingroj,” ekde tiu tempo, kiam mi ekprotektis ilin, la lacertoj ja ege plimultiĝis! Ĉar nun ili povas sin defendi, you see? He? Kaj senĉese ili estos pli multnombraj! Nu, sinjoro Bondy? Ĉu tio ne estus fabela entrepreno?”
”Ankoraŭ mi ne vidas,” diris G. H. Bondy necerte, ”… kiel fakte vi imagas tion, kapitano?”
”Nu transporti tapa-boys al aliaj perloinsuloj,” elvorti ĝis fine el la kapitano. ”Mi rimarkis, ke la lacertoj ne povas mem transnaĝi vastan kaj profundan maron. Ili kapablas tempeton naĝi kaj tempeton plandeti la fundon, sed en granda profundo, tie estas por ili tro alta premo; ili estas ege molaj, sciu. Sed se mi havus tian ŝipon, en kiu eblus fari cisternon por ili, ian akvujon, mi povus ilin transporti, kien mi volus, see? Kaj ili serĉus tie perlojn, kaj mi veturadus al ili kaj importadus al ili tranĉilojn kaj harpoons kaj aliajn aĵojn, kiujn ili bezonas. Tiuj povruloj en Devil Bay tiom tro – nu sciu, kiel porkidoj.”
”Tromultiĝis.”
”Jes, tromultiĝis, ke baldaŭ ili havos tie nenion por manĝi. Ili manĝas etajn fiŝojn kaj mollusces kaj ĉiajn akvoinsektojn; sed ankaŭ terpomojn ili povas manĝi kaj biskvitojn kaj entute ordinarajn aĵojn. Do eblus manĝigi ilin en la cisternoj sur la ŝipoj. Kaj en taŭgaj lokoj, kie ne estas tro da homoj, mi reenlasus ilin en la akvon kaj farus tie iajn – iajn farms por miaj lacertoj. Mi volus do, ke ili povu sin vivteni, tiuj bestetoj. Ili estas ege amindaj kaj saĝaj, sinjoro Bondy. Kiam vi ekvidos ilin, knabo, vi diros, allo, Captain, kiajn utilajn bestetojn vi havas. Jes.
Nuntempe la homoj freneze sopiras la perlojn, sinjoro Bondy. Do jen la granda business, kiun mi elpensis.”
G. H. Bondy hezitis. ”Terure mi bedaŭras, kapitano,” li komencis nedecide, ”sed – vere mi ne scias –”
La lazuraj okuloj de kapitano J. van Toĥ pleniĝis de larmoj. ”Nu, tio estas malbona, knabo. Mi lasus al vi ĉiujn ĉi perlojn kiel … kiel guarantee[41] por la ŝipo, sed mi mem ne povas ĝin aĉeti. Mi scius pri ege taŭga ŝipo en Rotterdam … ĝi havas dizelon –”
”Kial vi ne proponis ĉi tiun negocon al iu en Nederlando?”
La kapitano kapneis. ”Tiujn homojn mi konas, knabo.
Kun ili mi ne povas paroli pri tio. Nu, eble mi povus,” li diris mediteme, ”transporti per tiu ŝipo ĉiajn eblajn goods[42], sinjoro, kaj vendadus ilin sur la insuloj. Jes, tion mi povus. Tie mi havas amasojn da konatoj, sinjoro Bondy. Samtempe mi povus havi en la ŝipo iajn cisternojn por miaj lacertoj –”
”Tio estus plivere konsiderinda,” meditis G. H. Bondy.
”Hazarde ja … Nu jes, ni devas serĉi novajn merkatojn por nia industrio. Hazarde antaŭ nelonge mi parolis pri tio kun kelkaj homoj – Mi volus aĉeti unu aŭ du ŝipojn, unu por Sud-Ameriko kaj la alian por la orientaj mondopartoj –”
La kapitano vigliĝis. ”Mi laŭdas vin, sinjoro Bondy, sir.
La ŝipoj estas nun treege malkaraj, vi povas aĉeti da ili plenan havenon –” Kapitano van Toĥ komencis teknikan eksplikon, kie kaj por kio estas vendeblaj iaj vessels kaj boats kaj tank-steamers[43]; G. H. Bondy lin ne aŭskultis kaj nur observis lin; G. H. Bondy estis sperta pri homoj.
Eĉ ne momenton li opiniis serioze la lacertojn de kapitano van Toĥ; sed la kapitano valoris la konsideron.
Honesta, jes. Kaj li scias la staton tie malsupre. Frenezulo, fakte. Sed damne simpatia. En la koro de G. H. Bondy eksonis ia romantika kordo. Ŝipoj kun perloj kaj kafo, ŝipoj kun spicoj kaj ĉiuj aromoj de Arabio. G. H. Bondyn ekregis sento de distriĝo, kiu kutime aperis ĉe li antaŭ ĉiu granda kaj sukcesa decidiĝo; sento, esprimebla per vortoj: mi ne scias ja kial, sed versimile mi entreprenos tion. Dume Captain van Toĥ skizis en la aero per la potencaj manegoj ŝipojn kun awning-decks[44] aŭ quarterdecks[45], fabelajn ŝipojn, knabo – ”Sciu do, kapitano Vantoĥ,” subite diris G. H. Bondy, ”venu ĉi tien post dek kvar tagoj. Ni parolos denove pri la ŝipo.”
Captain van Toĥ komprenis, kiom signifas tia vorto. Li
ekruĝis pro ĝojo kaj elvortigis: ”Kaj la lacertojn, – ĉu mi povas ankaŭ ilin kunpreni sur la ŝipon?”
”Jes ja. Nur, mi petas vin, antaŭ neniu menciu ilin. La homoj opinius, ke vi freneziĝis – kaj ankaŭ mi.”
”Kaj la perlojn mi povas lasi ĉi tie?”
”Povas.”
”Jes, sed mi devas elserĉi du tre belajn perlojn, mi volus ilin sendi al iu.”
”Al kiu?”
”Al du redactors, knabo. Jes, diable, momenton.”
”Kio?”
”Diable, kiel nur ili nomiĝis.” Kapitano van Toĥ enpense palpebrumis per la lazuraj okuloj. ”Mi havas tian malsaĝan kapon, homo. Mi ne plu scias, kiel tiuj du boys fakte nomiĝis.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.