|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJAŭtoro: Karel Čapek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Eble estis la ĵus menciitaj grandiozaj kaj tragikaj sun subiroj, kiuj inspiris la soleculan filozofon Wolf Meynert el Königsberg al kreo de lia monumenta verko ”Untergang der Menschheit.” Ni povas lin vigle imagi, kiel li migras sur la marbordo, nudkapa kaj en la flirtanta mantelo, kaj rigardas per ravitaj okuloj la inundon de fajro kaj sango, flamiganta pli ol duonon de la firmamento.
”Jes,” li flustras ekstaze, ”jes, jam estas tempo verki epilogon al historio de la homaro.” Kaj li verkis ĝin.
Finiĝas la tragedio de la homa gento, komencis Wolf Meynert. Ne erarigu nin ĝia febra entreprenemo kaj teknika bonfarto; ĝi estas nur hektika ruĝo sur vizaĝo de organismo jam signita de morto. Neniam la homaro estis travivanta tiel altan vivkonjunkturon kiel nuntempe; sed trovu al mi iun homon, kiu estus feliĉa; trovu al mi klason, kiu estus kontenta, aŭ nacion, kiu ne sentus sin endanĝerigita en sia ekzistado. Meze de ĉiuj donacoj de la civilizacio, en Kreza riĉo da spiritaj kaj materialaj bonumoj ekregas nin ĉiujn pli kaj pli trudiĝema sento de malcerteco, angoro kaj malkomforto. Kaj Wolf Meynert senindulge analizas la spiritan staton de la nuntempa mondo, tiun miksaĵon de timo kaj malamo, malkonfido kaj megalomanio, cinikismo kaj deprimiteco: unuvorte malespero, konkludis Wolf Meynert koncize. Tipaj simptomoj de fino. Morala agonio.
La demando estas: ĉu estas kaj ĉu entute iam kapablis la homo esti feliĉa? Homo certe, kiel ĉiu vivanta estaĵo; sed ne la homaro. La tuta malfeliĉo de la homo estas, ke li estis devigita fariĝi homaro, aŭ ĉar li fariĝis homaro tro malfrue, kiam li estis diferencigita nekorekteble je nacioj, rasoj, kredoj, kastoj kaj klasoj, je riĉaj kaj malriĉaj, je kleraj kaj malkleraj, je regantaj kaj sklavigitaj. Trudpelu en unu gregon ĉevalojn, lupojn, ŝafojn kaj katojn, vulpojn kaj kapreolojn, ursojn kaj kaprinojn; fermu ilin en unu gregejo kaj igu ilin vivi en ĉi tiu sensenca aro, kiun vi nomos Socia ordo kaj igu ilin konservi komunajn vivregulojn; ĝi estos malfeliĉa, malkontenta, fatale malunueca grego, en kiu eĉ ne unu dia kreitaĵo sentos sin hejmece. Tio estas sufiĉe preciza bildo de la granda kaj senespere heterogena grego, kiu sin nomas la homaro.
La nacioj, kastoj, klasoj ne povas daŭre vivi sen reciproka ĝenado kaj malhelpado ĝis stato de neelteneblo; ili povas aŭ vivi eterne apartigite de si – kio eblus nur tiel longe, dum la mondo estus por ili sufiĉe granda – aŭ kontraŭ si, en batalo por la vivo kaj morto. Por la biologiaj homaj tutoj, kiel raso, nacio aŭ klaso, la sola natura vojo al homogena kaj neĝenata feliĉego estas: fari lokon nur por si kaj ekstermi la aliajn. Kaj jen ĝuste tio, kion la homa gento neglektis ĝustatempe fari. Nuntempe jam malfruas. Ni kreis al ni eĉ tro multajn doktrinojn kaj devoligojn, per kiuj ni protektas ”la aliajn” anstataŭ likvidi ilin; ni elpensis moralan kodon, homajn rajtojn, kontraktojn, leĝojn, egalecon, humanismon kaj ĉion ajn; ni kreis fikcion pri la homaro, kiu inkluzivas nin kaj ankaŭ ”la aliajn” en ia abstrakta supera unueco. Kia fatala eraro! Ni starigis moralan kodon super la biologian leĝon. Ni difektis grandan naturan premison de ĉia komuneco: ke nur homogena socio povas esti socio feliĉa.
Kaj ĉi tiun atingeblan feliĉon ni oferis al granda, sed neebla revo: krei unu homaron kaj unu mondordon el ĉiuj homoj, nacioj, klasoj kaj niveloj. Ĝi estis grandanima stultaĵo. Siamaniere ĝi estis la sola respektinda provo de homo superi sin mem. Kaj por ĉi tiu sia plej supera idealismo la homa gento pagas per sia neretenebla ĥaoso.
La procedo, per kiu la homo provas iel organiziĝi je homaro, estas samaĝa kun la civilizacio mem, kun la unuaj leĝoj kaj la unuaj komunumoj; se fine oni venis post tiom da jarmiloj nur al tio, ke la abismoj inter rasoj, nacioj, klasoj kaj mondkonceptoj profundiĝis tiel akre kaj senfunde, kiel nuntempe ni vidas tion, ni ne plu fermos la okulojn antaŭ tio, ke la malfeliĉa historia eksperimento krei el ĉiuj homoj ian tian homaron definitive kaj tragike fiaskis. Finfine ni jam komencas tion konsciigadi al ni; tial la provoj kaj planoj unuigi la homan socion alie, per tio, ke radikale oni faros lokon nur por unu nacio, unu klaso aŭ unu kredo. Sed kiu povas diri, kiel profunde jam ni estas infektitaj de la neresanigebla malsano de diferencigado? Pli-malpli frue ĉiu ŝajne homogena tutaĵo neeviteble denove disfalos en heterogenan konglomeraĵon de diversaj interesoj, partioj, klasoj kaj tiel plu, kiuj aŭ kontraŭbatalos aŭ denove suferos pro la kunvivado. Ekzistas nenia elirejo. Ni moviĝas en magia rondo; sed la evoluo ne turniĝos eterne en rondo. Tion la naturo mem aranĝis, farinte en la mondo lokon por la salamandroj.
Estas neniu hazardo, cerbumis Wolf Meynert, ke la salamandroj validiĝis kiel vivfaktoro ĝuste en la tempo, kiam la kronika malsano de la homaro, de ĉi tiu mise kunkreskinta kaj disfalanta grandorganismo, transiras en agonion. Krom sensignifaj devioj la salamandroj prezenti ĝas kiel unu grandega kaj homogena tutaĵo; ĝis nun ili ne kreis pli funde diferencigitajn rasojn, lingvojn, naciojn, ŝtatojn, kredojn, klasojn aŭ kastojn; inter ili estas eĉ ne mastroj kaj sklavoj, liberaj kaj malliberaj, riĉaj kaj malriĉaj; ekzistas ja inter ili diferencoj taskitaj al ili pro labordivido, sed en si mem ĝi estas homogena, kompakta, tiel dirante samgrajna maso, en ĉiuj siaj partoj egale biologie primitiva, same malriĉe de la naturo dotita, same subjugita kaj vivanta same sur la malalta vivnivelo.
La lasta negro aŭ eskimo vivas en senkompare pli bonaj vivkondiĉoj, ĝuante senfine pli riĉajn bonumojn materialajn kaj kulturajn, ol ĉi tiuj miliardoj da civilizitaj salamandroj. Kaj tamen estas neniuj signoj, ke la salamandroj suferus pro tio. Male. Ni vidas ja, ke ili bezonas preskaŭ nenion el tio, en kio serĉas mildigon kaj konsolon la metafizika hororo kaj vivangoro de homo; ili povas malhavi filozofion, postmortan vivon kaj artojn; ili ne scias, kio estas fantazio, humuro, mistiko, ludo aŭ revo; ili estas absolutaj vivrealistoj. Al ni homoj ili estas same malproksimaj kiel formikoj aŭ haringoj; ili diferencas de ili nur per tio, ke ili establis sin en la alia vivmedio, nome en la homa civilizacio. Ili ekloĝis en ĝi, kiel la hundoj ekloĝis en homaj loĝejoj; ili ne povas vivi sen ĝi, sed tial ili ne ĉesos esti tio, kio ili estas: tre primitiva kaj malmulte diferencita besta familio. Al ili sufiĉas vivi kaj multiĝi; ili povas esti eĉ feliĉaj, estante ĝenataj inter si de nenia sento de malegaleco. Simple ili estas homogenaj.
Tial iun tagon ili povas, jes kiun ajn venontan tagon, realigi sen malfacilaĵoj tion, en kio la homoj ne sukcesis: sian specian unuecon en la tuta mondo, sian mondan komunecon, unuvorte universalan salamandraron.
Tiutage finiĝos la miljara agonio de la homa gento. Sur nia planedo ne estos sufiĉe da loko por du tendencoj, strebantaj ekregi la tutan mondon. Unu devas cedi. Ni jam scias, kiu estos.
Hodiaŭ vivas sur la tuta terglobo proksimume dudek miliardoj da civilizitaj salamandroj, tio estas dekoble pli ol da ĉiuj homoj; el tio laŭ biologia neceso kaj historia logiko rezultas, ke la salamandroj, estante subjugitaj, devos liberigi sin; ke estante homogenaj, ili devos unui ĝi; kaj fariĝinte tiel la plej granda potenco, kiun iam ajn la mondo vidis, ili devos transpreni la regadon super la mondo. Ĉu vi opinias, ke ili estas tiaj frenezuloj, ke ili protektos la homon? Ĉu vi opinias, ke ili ripetos lian historian eraron, kiun li de ĉiam faris per tio, ke li subjugadis la venkitajn naciojn kaj klasojn, anstataŭ ekstermi ilin? Ke li pro egoismo kaŭzis eterne novajn diferencojn inter la homoj, por poste pro grandanimeco kaj idealismo strebi ilin tranponti? Ne, pri ĉi tiu historia absurdaĵo la salamandroj ne kulpiĝos, vokis Wolf Meynert, jam tial ne, ĉar mia libro avertos ilin! Ili estos heredantoj de la tuta homa civilizo; en ilian sinon falos ĉio, kion ni faris kaj pri kio ni strebis, volante ekregi la mondon; sed ili estus kontraŭ si mem, se kun ĉi tiu heredaĵo ili volus transpreni ankaŭ nin. Ili devas senigi sin de la homoj, se ili volas konservi sian homogenecon. Se ili ne farus tiel, ni enportus inter ilin pli-malpli frue nian duopan malkonstruivan inklinon: krei diferencojn kaj toleri ilin. Sed tion ni ne timu; nuntempe jam neniu kreitaĵo daŭrigos la historion de homo, ne ripetos la memmortigan frenezaĵon de la homaro.
Estas eksterdube, ke la mondo de salamandroj estos pli feliĉa ol estis la mondo de la homoj; ĝi estos unueca, homogena kaj regata de la sama spirito. salamandro diferencos de salamandro nek per lingvo, opinioj, kredo, nek per vivpretendoj. Inter ili estos nek kulturaj nek klasaj diferencoj, nur labordivido. Neniu estos mastro, neniu sklavo, ĉar ĉiuj servos nur al la Granda Salamandra Bloko, kiu estos dio, reganto, labordonanto kaj spirita gvidanto. Estos nur unu nacio kaj nur unu nivelo.
Estos mondo pli bona kaj perfekta ol estis la nia. Estos la sole ebla Feliĉa Nova Mondo. Nu, ni faru lokon al ĝi; la estingiĝanta homaro povas jam nenion fari, nur akceli sian finon – en tragika beleco, dum ankaŭ por tio ne estos malfrue.
– Ni prezentas ĉi tie opiniojn de Wolf Meynert en formo laŭeble alirebla; ni konscias, ke per tio ili perdas multon je sia efiko kaj profundo, per kiuj siatempe ili fascinis la tutan Eŭropon kaj ĉefe la junularon, kiu entuziasme estis akceptanta la kredon je dekadenco kaj komenciĝanta fino de la homaro. La regna registaro ja malpermesis la instruon de la Granda Pesimisto pro iaj politikaj konsekvencoj, kaj Wolf Meynert devis rifuĝi en Svislandon; tamen la tuta klera mondo alproprigis al si kun kontento la teorion de Meynert pri pereo de la homaro; la libro (632-paĝa) aperis en ĉiuj lingvoj de la mondo kaj estis disvastigita multmilione ankaŭ inter la salamandroj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.