La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Pa?o

Libro unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Libro dua
1 2 3
Libro tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
Notoj

3. Sinjoro Povondra denove legas ĵurnalojn

Per nenio alia videblas la paso de la tempo tiel, kiel per la infanoj. Kie estas tiu eta Francisko, kiun ni forlasis (sed ne tiel tro longe!) super la alfluoj al Danubo de la maldekstra bordo?

”Kie denove estas tiu Francisko?” murmuretas sinjoro Povondra, dismetante sian vesperĵurnalon.

”Nu, vi scias ja, kiel ĉiam,” respondas sinjorino Povondrová, klinante sin super la kudrado.

”Denove do li iris al la knabino,” mentore diras patro Povondra. ”Damna bubo! Apenaŭ tridekjara, kaj neniun vesperon li sidas hejme!”

”Kiom da ŝtrumpetoj li tratruas,” ĝemas sinjorino Povondrová, denove surmetante ian senesperan ŝtrumpeton sur lignan ŝtipeton. ”Kion mi faru kun ĉi tio,” ŝi meditas super ampleksa truo sur la kalkano, laŭ formo simila al Cejlono. ”Elĵeti,” ŝi opinias kritike, sed tamen post iom longa strategia konsidero, enpikas kudrilon rezolute en la sudan bordregionon de Cejlono.

Ekregis digna familia trankvilo, tiel kara al patro Povondra; nur la ĵurnalo susuras kaj al ĝi respondas la rapide tredata fadeno.

”Ĉu oni kaptis lin?” demandas sinjorino Povondrová.

”Kiun?”

”Tiun murdinton, kiu murdis tiun virinon.”

”Ĉu mi zorgu pri via murdinto?” grumblas sinjoro Povondra kun ia abomeno. ”Ĝuste mi legas ĉi tie, ke ekis streĉo inter Japanio kaj Ĉinio. Tio estas grava afero. Tie ĉiam ĝi estas grava.”

”Mi opinias, ke oni ne kaptos lin plu,” opinias sinjorino Povondrová.

”Kiun?”

”Tiun murdinton. Kiam iu mortigas virinon, do nur malofte oni lin kaptas.”

”Japano ne ŝatas vidi, ke Ĉinio reguligas la Flavan Riveron.

Jen la politiko. Dum tie la Flava Rivero faras misordon, estas en Ĉinio ĉiumomente inundo kaj malsato, kaj tio ĉinojn senfortigas, ĉu? Pruntu al mi la tondilon, panjo, tion mi eltondos por mi.”

”Kial?”

”Nu, ĉi tie mi legas, ke sur la Flava Rivero laboras du milionoj da salamandroj.”

”Tio estas multe, ĉu?”

”Tion mi opinias. Sed tiujn certe pagas Ameriko, mia kara. Tial la mikado volus sidigi tie siajn proprajn salamandrojn.

– Ha, ni vidu!”

”Kio do?”

”Petit Parisien skribas, ke tion Francio ne povas toleri.

Kaj ĝi pravas. Ankaŭ mi ne tolerus tion.”

”Kion vi ne tolerus?”

”Ke Italio vastigu la insulon Lampeduson. Ĝi estas ege grava strategia pozicio, tion vi devas scii. Italio povus de Lampeduso endanĝerigi Tunizion. Ĉi tie skribas Petit Parisien, ke Italio volus konstrui el tiu Lampeduso unuarangan marfortikaĵon. Onidire, ĝi havas tie sesdek mil armitajn salamandrojn. – Tio estas pripensinda. Sesdek mil, tio estas tri divizioj, panjo. Mi diras al vi, sur Mediteraneo, tie foje io okazos. Donu, tion mi eltondos por mi.”

Dume malaperis Cejlono sub la diligenta mano de sinjorino Povondrová kaj reduktiĝis al dimensio de la insulo Rodoso.

”Kaj Anglio,” rezonis patro Povondra, ”ankaŭ tiu havos siajn malfacilaĵojn. En la Ĉambro de Deputitoj estis paroloj, ke Granda Britio versimile postrestas la ceterajn ŝtatojn koncerne la akvokonstruaĵojn. La aliaj koloniaj potencoj vetkonstruas novajn bordojn kaj firmajn terojn, dume la brita registaro pro konservativa malkonfido al la salamandroj. – Jen vero, panjo. La angloj estas ege konservativaj. Mi konis iun lakeon el la brita ambasadorejo, kaj tiu por nenio en la mondo volis enbuŝigi nian ĉeĥan premkolbason. Ĉe ili oni tion ne manĝas, kaj tial ankaŭ li tion ne manĝos. Ne mirigas min, ke poste la aliaj ŝtatoj ilin devancas.” Sinjoro Povondra serioze kapskuis. ”Kaj Francio larĝigas siajn bordojn apud Kalezo.

Nun la ĵurnaloj en Anglio rumoras, ke Francio pafos trans la Manikan Kanalon kontraŭ Anglion, se la Kanalo mallarĝiĝos. Jen la sekvo. Ili mem povus plivastigi siajn bordojn apud Dovero kaj pafi kontraŭ Francion.”

”Kaj kial ili devus pafi?” demandis sinjorino Povondrová.

”Tion vi ne komprenas. Tio estas militaj kaŭzoj. Mi ne mirus, se tie iam estiĝus pelmelo. Aŭ tie, aŭ ie aliloke.

Tio per si mem kompreneblas, nun, pro la salamandroj, la mondsituacio estas tute alia, panjo. Tute alia.”

”Ĉu vi opinias, ke povus esti milito?” zorgis sinjorino Povondrová. ”Sciu, mi pensas pri nia Francisko, ke li devu rekrutiĝi.”

”Milito?” opiniis patro Povondra. ”Devos okazi mondmilito, por ke la ŝtatoj povu dispartigi al si la marojn.

Sed ni restos neŭtralaj. Iu ja devas resti neŭtrala, por liveri armilojn kaj ĉion ceteran al la aliaj. Tiel estas,” decidis sinjoro Povondra. ”Sed tion vi virinoj ne komprenas.”

Sinjorino Povondrová lippremis kaj rapidstebe estis finanta la ekstermon de la insulo Cejlono desur la ŝtrumpeto de juna sinjoro Povondra.

”Kaj se mi nur konsideras,” aŭdiĝis patro Povondra kun apenaŭ subpremata fiero, ke ĉi tiu terura situacio ne estus sen mi! Se tiam mi ne estus alkondukinta tiun kapitanon al sinjoro Bondy, la tuta mondhistorio aspektus tute alie. Iu alia pordisto enlasus lin eĉ ne internen, sed mi diris al mi, ke tion mi surprenos. Kaj jen, vidu, kiajn malfacilaĵojn havas kun tio tiaj ŝtatoj kiel Anglio aŭ Francio! Kaj krome ankoraŭ ni ne scias, kio povas okazi el ĉi tio –” Sinjoro Povondra ekscite eksuĉis sian pipon.

”Tiel statas, kara infano. La ĵurnaloj plenas pri la salamandroj. Ĉi tie denove –” Patro Povondra demetis la pipon. ”Ĉi tie estas, ke apud la urbo Kankesanturai sur Cejlono salamandroj ekatakis iun vilaĝon; onidire tie la indiĝenoj antaŭe batmortigis kelkajn salamandrojn.

Estis venigita polico kaj plotono da indiĝena soldataro,” laŭtlegis sinjoro Povondra, ”post kio okazis regula pafado inter la salamandroj kaj homoj. Je la flanko de la soldataro estis kelkaj vunditoj –. Tio ne plaĉas al mi, panjo.”

”Kial?” ekmiris sinjorino Povondrová, zorgeme kaj kun kontentigo glatfrapante per tondiltenilo la lokon, sur kiu estadis la insulo Cejlono. ”Ja, nenio neordinara!”

”Mi ne scias,” elvortigis patro Povondra kaj komencis ekscitite reiradi tra la ĉambro. ”Sed tio tute ne volas plaĉi al mi. Ne, tion mi ne ŝatas vidi. Pafado inter homoj kaj salamandroj, tio ne bezonus esti.”

”Eble la salamandroj nur defendis sin,” kvietige opiniis sinjorino Povondrová kaj demetis la ŝtrumpetojn.

”Nu jes,” murmuretis sinjoro Povondra maltrankviligite.

”Kiam foje la bestaĉoj komencos sin defendi, estos malbone. Tio okazis unuafoje, ke ili faris tion … Damne, tion mi ne ŝatas vidi!” Sinjoro Povondra hezite haltis.

”Mi ne scias, sed … tamen, se nur mi ne estu enlasinta tiun kapitanon al sinjoro Bondy!”


1 Komp. G. Kreuzmann, Geschichte der Molche[77]. Hans Tietze, Der Molch des XX. Jahrhunderts. Kurt Wolff, Der Molch und das deutsche Volk. Sir Herbert Owen, The Salamanders and the British Empire[78]. Giovanni Focaja, L’evoluzione degli anfibii durante il Fascismo[79]. Léon Bonnet, Les Uroděles et la Société des Nations[80]. S. Madariaga, Las Salamandras y la Civilización[81], kaj m.a.

2 Komp. Milito kontraŭ Salamandroj, volumo I., ĉapitro XII.

3 Tion dokumentu tuj la unua eltondaĵo el la kolekto de sinjoro Povondra: SALAMANDRO-MERKATO /ČTK/ Laŭ la lasta informo, kiun eldonis la Salamandro-Sindikato fine de la kvaronjaro, la debito de la salamandroj kreskis je preskaŭ 30 procentoj. En tri monatoj estisliveritaj preskaŭ sepdek milionoj da salamandroj ĉefe en la Sudan kaj Mezan Amerikojn, Indonezion kaj Italan Somalion.
Por la plej proksima tempo estas preparata profundigo kaj larĝigo de la Panama Kanalo, purigo de la haveno en Guayaquil kaj forigo de kelkaj malprofundadaĵoj kaj rifoj en Torres-Markolo. Nur ĉi tiuj laboroj signifus laŭ la proksimuma takso transigon de naŭ miliardoj da kubometroj de firma teraĵo. Konstruado de pezaj fluginsuloj sur traceo Madejro-Bermudoj estas komencote nur venontjare. Superŝuto de la Marianaj Insuloj en la japana mandato plu progresas; ĝis nun estis akirite okcent kvardek mil akreoj da nova, tiel ke nomata leĝera seka ero inter la insuloj Tinian kaj Saipan. Konsidere al la kreskanta postulo estas la salamandroj tre firmaj en la prezo kaj notas Leading 61, Team 620. Provizoj sufiĉaj.

4 Pri la similaj obstakloj atestas ekzemple ĉi tiu informo, eltondita el ĵurnalo sen dato:

ĈU ANGLIO FERMAS SIN KONTRAŬ LA SALAMANDROJ?

(Reuter.) Demandite de membro de la malsupra parlamento, Mr. J. Leeds, respondis hodiaŭ Siro Samuel Mendeville, ke la registaro de Ŝia Majesto fermis la Suezan Kanalon por ĉiaj salamandro-transportoj; plue, ke ĝi ne intencas allasi, ke eĉ nur unu salamandro estu okupata sur bordo aŭ en la suverenaj akvoj de la britaj insuloj. Kaŭzo por ĉi tiuj dispozicioj, deklaris Siro Samuel, estas unue la sekureco de la britaj bordoj, due, valideco de la malnovaj leĝoj kaj kontraktoj pri persekutado de komerco kun sklavoj.

Je demando de parlamentano, Mr.B. Russel, anoncis Siro Samuel, ke ĉi tiu vidpunkto memkomprene ne koncernas la britajn dominiojn kaj koloniojn.

5 Ĝenerale oni uzis por tio pistolojn, kiujn inventis inĝ. Mirko Ôafránek kaj kiujn fabrikis la arsenalo Zbrojovka en Brno.

6 Komp. kun ĉi tiu ĵurnala raporto:

STRIKMOVADO EN AŬSTRALIO

(Havas.) Gvidanto de la aŭstraliaj Sindikatoj, Harry Mac Namara, anoncas ĝeneralan strikon de ĉiuj havenaj, transportaj, elektrejaj kaj aliaj dungitoj. La sindikataj organizoj nome postulas, ke importo de laborsalamandroj en Aŭstralion estu severe kontigentata laŭ la enmigradleĝoj. Kontraŭe la aŭstraliaj farmistoj postulas, ke importo de salamandroj estu malblokita, ĉar per ilia furaĝado konsiderinde altiĝas la debito de la enlanda maizo kaj de bestgrasoj, ĉefe de la ŝafsebo. La registaro strebas pri kompromiso; la Salamandro-Sindikato proponas, ke ĝi pagus al Trade-Unioj por ĉiu importita salamandro sumon de ses ŝilingoj. La registaro pretas doni garantiojn, ke salamandroj estos estos okupataj nur en la akvo kaj (pro moralaj kaŭzoj) ili elmergiĝos el la akvo ne pli ol 40 centimetrojn, tio estas ĝis la brusto. La sindikatoj persistas pri 12 centimetroj kaj postulas por ĉiu salamandro imposton de dek ŝilingoj kaj enregistran kotizon. Ŝajnas, ke la akordo estos atingita per subvencio el la ŝtata kaso.

7 Komp. la rimarkindan dokumenton el la kolekto de sinjoro Povondra:

Salamandroj savas la vivon de 36 dronantoj (De nia ekstra raportisto.)

En ĉi tiea haveno karambolis la vaporŝipo Indian Star kun boato transportanta ĉirkaŭ kvardek indiĝenojn, kiu tuj dronis. Antaŭ ol eblis ekspedi polican barkason, alhastis helpi salamandroj laborantaj por forŝlimigo de la haveno kaj surbordigis tridek ses dronantojn. Unu salamandro mem eltiris el la akvo tri virinojn kaj du infanojn. Rekompence por ĉi tiu brava ago la salamandroj ricevis skriban dankon de la lokaj aŭtoritatoj en akvorezista ujo. Kontraŭe, la indiĝena loĝantaro estas ekstreme inicitita, ĉar al la Salamandroj estis permesite tuŝi la dronantajn personojn de la superaj kastoj. Ĝi opinias la salamandrojn malpuraj kaj netuŝendaj. En la haveno tumultis kelkmil indiĝenoj postulantaj, ke la salamandroj estu elpelitaj el la haveno. Sed la polico konservas ordon; nur tri estis mortigitaj kaj cent dudek arestitaj.

Ĉirkaŭ la naŭa vespere estis restarigita trankvilo. La salamandroj plu laboras.

8 Komparu la jenan altgrade interesan eltondaĵon, bedaŭrinde en nekonata lingvo kaj tial netradukeblan:

SACHT na kchri te Salaam Ander bwtat Saght gwan t’lap ne Salaam Ander bwtati og t’cheni berchi ne Simbwana m’bengwe ogandi sŭkh ma moŭ-moŭ opwana Salaam Ander sri m’oana gwen’s. Og di Limbw og di bwtat na Salaam Ander kchri p’we ogandi p’we o’gwandi te ur maswřli sŭkh? Na, ne ur lingo t’Islamli kcher oganda Salaam Andrias sahti. Bend op’tonga kchri Simbwana mčdh, salaam!

9 Komp. detalan kaj objektivan priskribon, signitan per signo e.w., la 5-an de oktobro:

S-TRADE

”Singapuro la 4-an de oktobro. Leading 63. Heavy 317. Team 648. Odd Jobs 26,35. Trash 0.08. Spawn 80-132.”

Tian informon leganto de ĵurnaloj povas trovi ĉiutage en la ekonomia rubriko de sia gazeto inter telegramoj pri prezo de kotono, stano aŭ tritiko. Ĉu jam vi scias, kion signifas ĉi tiuj enigmaj numeroj kaj vortoj? Nu jes, komercon kun salamandroj, aŭ S-Trade; sed kiel ĉi tiu komerco vere aspektas, pri tio plejparto da legantoj havas imagon malpli klaran. Eble ili imagas grandan foirejon, svarmanta de miloj kaj miloj da salamandroj, kie promenas aĉetantoj en tropikaj kaskoj kaj turbanoj, rigardas la ofertatan varon kaj fine fingre montras bone evoluintan, sanan, junan salamandron dirante: ”Vendu al mi ĉi tiun pecon; kiom ĝi kostas?”

Fakte la Salamandro-Merkato aspektas nepre alie. En la singapura marmora konstruaĵo S-Trade vi vidos eĉ ne unu salamandron, nur viglajn kaj elegantajn oficistojn en blankaj vestoj, akceptantaj telefonajn komisiojn. ”Jes, sinjoro.

Leading kostas 63. Kiom? Ducent pecojn? Jes, sinjoro.

Dudek Heavy kaj cent okdek Team. Okey, mi komprenas.

Ŝipo navigos post kvin semajnoj. Right? Thank you, sir.” La tuta palaco S-Trade sonas per telefonaj interparoloj; pli vere ĝi impresas kiel oficejo aŭ banko ol ia foirejo; kaj kolonaro fronte estas foirejo pli tutmonda ol la bagdada bazaro dum Harun-al-Raŝido.

Sed ni revenu al la citita merkat-informo kun ĝia komerca ĵargono.

Leading estas simple speciale selektitaj inteligentaj, kutime trijaraj salamandroj, zorgeme instruitaj por esti inspektistoj kaj gvidantoj en la salamndraj laborkolumnoj.

Ili estas vendataj po unu senkonsidere la korpopezon; oni aprecas nur ilian inteligentecon. Singapuraj Leading, parolantaj bone la anglan, estas opiniataj unuarangaj kaj la plej fidindaj; sporade oni ofertas ankaŭ aliajn markojn de gvidantaj salamandroj, kiel tiel nomatajn Capitanos, Inĝenieroj, Malaian Chiefs, Foremanders kaj aliajn, sed Leading estas taksataj maksimume. Nuntempe ilia prezo varias ĉirkaŭ sesdek dolaroj po peco.

Heavy estas pezaj, atletaj, kutime dujaraj salamandroj, kies pezo varias inter cent ĝis cent dudek funtoj. Oni vendas ilin nur po trupoj (tiel nomataj bodies) po ses unuopuloj.

Ili estas dresitaj por la plej pezaj korpaj laboroj, kiel rokrompado, forrulado de ŝtonblokoj kaj simile. Se la citita kurzo-raporto indikas Heavy 317, tio signifas, ke la sesmembra trupo (body) de pezaj salamandroj estas pagata per tricent dek sep dolaroj. Por ĉiu trupo de la pezuloj kutime estas destinita unu Leading kiel gvidanto kaj inspektisto.

Team estas ordinaraj labor-salamandroj pezantaj 80 ĝis 100 funtojn, vendataj nur en labortrupoj (teamoj) po dudek pecoj; ili estas destinitaj por amaslaboro kaj estas uzataj ŝate por dragado, konstruado de remparoj aŭ digoj kaj simile. Por ĉiu dudekmembra teamo estas destinita unu Leading.

Odd Jobs estas aparta klaso. Ili estas salamandroj, kiuj pro diversaj kaŭzoj ne ĝuis amasan kaj specialigitan instrukciadon, ekzemple tial, ĉar ili elkreskis ekster grandaj, fake administrataj salamandraj farmbienoj. Fakte ili estas duonsovaĝaj, sed ofte tre talentaj salamandroj. Ili estas aĉetataj po unu peco aŭ po dekduoj kaj estas uzataj por diversaj helplaboroj aŭ negravaj funkcioj, por kiuj ne valoras alkomando de la tuta salamandra trupo aŭ laborteamo.

Se ni povas opinii Leading elito inter la salamandroj, Odd Jobs prezentas ion kiel etproletaron. Lastatempe oni aĉetas ilin ŝate kiel salamandro-krudaĵon, kiun unuopaj entreprenistoj plu bredas kaj klasigas je Leading, la Pezuloj, Teamo aŭ Trash.

Trash aŭ fatraso (defalaĵoj) estas malpli valoraj, malfortaj aŭ korpe difektitaj salamandroj, kuj estas vendataj nek unuope nek en difinitaj grupoj, sed amase laŭpeze kutime po dekoj da tunoj; kilogramo da vivpezo kostas nun sep ĝis dek centimojn. Fakte ne estas konate por kio ili estas utiligataj kaj kiacele oni aĉetas ilin – eble por pli leĝeraj laboroj sub la akvo; por ke ne estiĝu miskompreno, ni rememorigas, ke la salamandroj ne estas por la homoj manĝeblaj. Ĉi tiun Trash aĉetas preskaŭ senelekte ĉinaj revendistoj; kien ili ĝin transportas, ne estas konstatite.

Spawn estas simple salamandra frajo, pli precize dirite larvoj ĝis unu jaro. Oni vendas kaj aĉetas ilin po centoj kaj ili ĝuas tre bonan debiton, ĉefe ĉar ili estas malkaraj kaj ilia transporto estas plej malmultekosta; nur sur la destinita loko oni finbredas ilin ĝis la tempo, kiam ili kapablas labori. Spawn estas ekspedataj en bareloj, ĉar la larvoj ne forlasas la akvon, kion la maturaj salamandroj bezonas ĉiutage fari. Ofte okazas, ke el Spawn finkreskas unuopuloj kun eksterordinara talento, superantaj eĉ la standartigitan tipon Leading; pro tio la komercado kun la frajo akiras specialan intereson. Alttalentaj salamandroj poste estas vendataj po kelkcent dolaroj popece; usona milionulo Denicker pagis eĉ du mil dolarojn por salamandro flue parolanta naŭ lingvojn, kaj igis ĝin transporti per speciala ŝipo ĝis Miami; ĉi tiu transporto mem kostis preskaŭ dudek mil dolarojn. Lastatempe la salamandra frajo ŝate estas aĉetata por tiel nomataj salamandraj staloj, kie estas selektataj kaj trejnataj rapidaj sportaj salamandroj; tiujn poste oni jungas triope al plataj konkosimilaj boatoj. Vetkonkuroj en konkoj tirataj de salamandroj estas nuntempe altmodaj kaj la plej ŝatata amuzo de junaj usonaninoj en Palm Beach, en Honolulu aŭ en Kubo; oni nomas ilin Triton-Races aŭ Venusaj boatfestoj. En malpeza dekoraci-riĉa konko glitanta sur la marsurfaco, staras konkurantino en maksimume kurta kaj ĉarma bankostumo kaj firme tenas en la manoj silkajn konkudilojn de la salamandra trijungaĵo; oni konkuras simple pri titolo de Venuso. Mr. J. S. Tincker, nomata reĝo de konservujoj, aĉetis por sia filineto konkuran salamandrotrion, Pozidonon, Hengist’on[82] kaj King Eduardon, por ne malpli ol tridek ses mil dolaroj. Sed ĉio ĉi estas jam ekster kadro de la propra S-Trade, kiu limigas sin al tio, ke ĝi liveras en la tutan mondon solidan laborajn Leadings, Heavies kaj Teams.

Jam ni menciis la salamandrajn farmobienojn. La leganto ne imagu grandegajn bredstalojn kaj enfermejojn; ĝi estas kelkkilometra nuda bordregiono, sur kiu dise staras dometoj el ondolado. Unu dometo estas por la veterinaro, unu por la direktoro kaj la ceteraj estas por la inspektista personaro. Nur dum la malfluso videblas, ke for de la bordo etendiĝas en la maron longaj digoj, dividantaj la bordon je kelkaj basenoj. Unu estas por la frajo, la dua por klaso Leding kaj tiel plu; ĉiu specio estas nutrata kaj dresata aparte, kompreneble nokte. Je krepuskiĝo elmergiĝas salamandroj el siaj truoj sur la bordon kaj ariĝas ĉirkaŭ siaj instruistoj; kutime ili estas ekssoldatoj.

Unue estas parol-leciono; la instruisto antaŭdiras al salamandroj vortoj, ekzemple ”fosi”, kaj demonstre klarigas al ili ilian sencon. Poste li vicigas ilin kvarope kaj instruas ilin marŝi; sekvas duonhoro de gimnastikado kaj ripozo en la akvo. Post la paŭzo oni instruas, kiel manipuli kun diversaj instrumentoj kaj armiloj, post kio proksimume dum tri horoj sub kontrolo de instruistoj sekvas praktikaj laboroj en la akvo-konstruado. Poste la salamandroj revenas en la akvon kaj estas nutrataj per salamandrobiskvitoj, entenantaj ĉefe maizan farunon kaj sebon; Leading kaj la Pezaj Salamandroj estas nutrataj per viando.

Maldiligenteco kaj malobeemo estas punataj per forpreno de nutraĵo, aliaj korpaj punoj ne ekzistas; cetere la sentemo de salamandroj kontraŭ doloro estas sensignifa.

Kun la sunleviĝo komenciĝas en la salamandraj farmbienoj morta trankvilo; la homoj iras dormi kaj la salamandroj malaperas sub la mara surfaco.

Ĉi tiu sinsekvo de la aferoj ŝanĝiĝas en la jaro nur dufoje.

Unufoje en tempo de pariĝo, kiam la salamandroj estas lasataj al si mem, kaj la duan fojon, kiam al la farmbieno albordiĝas cisterna ŝipo de la Salamandro-Sindikato kaj transdonas al la direktoro de la farmbieno ordonojn, kiom da salamandroj el tiu aŭ alia klaso estas transportotaj.

La rekrutado okazas nokte; ŝipoficiro, la direktoro de la farmbieno kaj veterinaro sidas ĉe tableto kun lampo, dum inspektistoj kaj la ŝipanaro fermas al la salamandroj la retiriĝon al la maro. Poste salamandro post salamandro alpaŝas al la tableto kaj estas deklarita taŭga aŭ ne. La rekrutitaj salamandroj poste enboatiĝas kaj estas transportataj al la cisterna ŝipo. Ili faras tion plejparte volontule, tio estas laŭ nura akra ordono; nur iam necesas modera perforto, kiel ekzemple estas katenado.

Spawn aŭ frajo memkompreneble estas kaptataj per retoj.

Same humane kaj higiene okazas la transporto de la salamandroj en la cisternaj ŝipoj; ĉiun duan tagon oni ŝanĝas al ili per pumpiloj la akvon en ujoj kaj ili estas pleje abunde nutrataj. La mortokvanto dum la transporto apenaŭ atingas dek procentojn. Laŭ deziro de la Bestprotektaj Societoj ĉeestas sur ĉiu cisterna ŝipo ŝipkapelano, atentemas super la homeca traktado kun la salamandroj kaj ĉiunokte predikas al ili kaj arde rekomendas ĉefe respekton al la homoj kaj dankeman obeemon kaj amon por iliaj estontaj labordonantoj, volantaj nenion alian ol patrece zorgi pri ilia bonfarto. Certe estas sufiĉe malfacile klarigi al la Salamandroj ĉi tiun patrecan zorgemon, ĉar la nocio patreco estas al ili nekonata. Inter la pli kleraj salamandroj enkondukiĝis por la ŝipkapelanoj la nomo Paĉjo Salamandro. Ankaŭ edukfilmoj pruviĝis tre taŭgaj, per kiuj al la salamandroj estas prezentataj dum la transporto aŭ mirakloj de la homa tekniko, aŭ iliaj estontaj laboroj kaj devoj.

Ekzistas homoj tradukantaj la mallongigon S-Trade (Salamandro-Sindikato) Sklavo-Trade aŭ sklavokomerco.

Nu, kiel senpartiaj observantoj ni povas diri, se la iama komercado kun sklavoj estus same bone organizita kaj higiene tiel senriproĉe farata kiel la nuntempa komerco kun la salamandroj, ni povus al la sklavoj nur gratuli.

Nome, la pli karajn salamandrojn oni traktas vere zorgeme kaj delikate, jam tial, ĉar la kapitano kaj ŝipanaro garantias per siaj salajroj kaj laborpagoj por vivo de la salamandroj al ili konfiditaj. La skribinto de ĉi tiu artikolo estis atestanto, kiel eĉ la plej harditaj ŝipanoj sur cistrena ŝipo S.S. 14 estis profunde emociitaj, kiam ducent kvardek unuarangaj salamandroj en ia kuvego malsaniĝis je pezaj diareoj. Ili iradis rigardi ilin kaj kun la larmplenaj okuloj elmontradis siajn homajn sentojn per malmildaj vortoj:

”Ĉi tiujn bestaĉojn la diablo ŝuldis al ni!”

10 Ni citas tiutempan aŭtentikan priskribon:

PIRATOJ
DE LA XX-A JARCENTO
E.E.K.

Estis la dekunua vespere, kiam la kapitano de nia ŝipo ordonis malhisi la flagon pri ŝtataneco kaj mallevi la boatojn. La nokto estis plenluna sub arĝenta vualo; la insuleto, al kiu ni remis, estis, mi opinias, Gardner Island en la Feniksa Insularo. En tiaj lunnoktoj la salamandroj suriras bordon kaj dancas; vi povas alproksimiĝi al ili kaj ili ne aŭdas vin, tiom ili estas absorbitaj de sia amasa, muta danco. Ni dudekope surpaŝis la bordon kun remiloj enmane, kaj forminte plotonon ni komencis duonronde ĉirkaŭi la malhelan aron svarmanta sur plaĝo en la laktblanka lunlumo.

Estas malfacile priskribi la impreson, kiun elvokas la danco de la salamandroj. Proksimume tricent bestoj sidas sur la malantaŭaj piedoj en absolute preciza rondo, frunte al la centro; la interno de la rondo estas malplena. La salamandroj sidas senmove, kvazaŭ rigide; aspektas kiel ronda palisaro ĉirkaŭ ia mistera altaro; sed estas tie nek altaro nek dio. Subite iu el la bestoj ekŝmacas ”ts-ts-ts” kaj komencas balance turni la supran korpoparton; ĉi tiu balanca movo transiras plue kaj plue kaj post kelkaj sekundoj ĉiuj salamandroj tordas la supran korpoparton, ne forlasante la lokon, pli kaj pli rapide, sensone, ĉiam pli fanatike, en furioza kaj ebriiga turbado. Proksimume post kvaronhoro febliĝas unu salamandro, la dua, la tria, balanci ĝas senenergie kaj rigidiĝas; denove ĉiuj sidas senmove kiel statuoj; post tempeto aŭdiĝas aliloke la mallaŭta ”ts-ts-ts”, alia salamandro komenciĝas tordiĝi kaj ĝia danco per unufojo transaltas sur la tutan rondon. Mi scias, ke ĉi tiu priskribo efikas tre mekanike; sed imagu ĉe tio la palan lunlumon kaj la regulan, longan muĝadon de la fluso; ĝi entenis ion senlime magian kaj kvazaŭ ensorĉitan.

Mi haltis kun kunpremita gorĝo pro senvola sento de hororo aŭ mirego. ”Homo, movu vin,” alkriis min la plej proksima najbaro, ”alie vi faros truon en la sablo.”

Ni mallarĝigis nian ringon ĉirkaŭ la besta dancrondo.

La viroj tenis la remilojn transverse kaj parolis duonvoĉe, ĉar estis nokto, kaj ne ĉar la salamandroj povus aŭdi ilin.

”Mezen, trote,” ekkriis la komandanta oficiro. Ni ekkuris al la kirliĝanta rondo; la remiloj ekfrapis kun obtuza brufalo la dorsojn de la salamandroj. Nur nun la salamandroj ektimegis, retretis mezen aŭ volis tragliti inter la remiloj al la maro, sed la bato per remilo reĵetis ilin, ŝrikantajn pro doloro kaj timo. Ni puŝis ilin per la remilstagnoj en la mezon, kunpremitajn, plenŝtopitajn, superrampantajn unu la alian en kelkaj tavoloj; dek viroj ĉirkaŭfermis ilin en la remilbariero kaj dek puŝis kaj bategis per la remiloj tiujn, kiuj provis subrampi aŭ trakuri. Estis nura volvaĵo de nigra, tordiĝanta, kaose kvakanta karno, sur kiun estis falantaj obtuzaj frapoj. Poste malfermiĝis spaco inter du remiloj; tra ĝi elglitis salamandro kaj estis svenigita per klabfrapo sur la nukon; post ĝi la dua kaj tria, ĝis kuŝis tie proksimume dudeko da ili. ”Fermu,” ordonis la oficiro, kaj la spaco inter la remiloj fermiĝis. Bully Beach kaj la mestizo Dingo kaptis per ĉiu mano kruron de unu svenigita salamandro kaj trenis ilin trans la sablon al la boatoj kvazaŭ senvivajn sakojn. Iam la trenata korpo fiksiĝis inter ŝtonoj, tiam la maristo ektiris per abrupta kaj kolera ektirego kaj la kruro deiĝis. ”Ne gravas,” murmuris maljuna Mike, kiu staris apud mi. ”Homo, tiu denove elkreskos al ĝi.” Kiam ili ĵetamasigis la svenigitajn salamandrojn en la boatoj, la oficiro ordonis seke: ”Preparu la pluajn!” Kaj denove falis frapoj per klaboj sur la nukojn de la salamandroj. Tiu oficiro, li nomiĝis Bellamy, estis klera kaj kvieta homo, bonega ŝakisto; sed ĉi tio estis ĉaso aŭ plivere komerco, do kiajn ceremoniojn. Tiel estis ĉasitaj pli ol ducent svenigitaj salamandroj; proksimume sepdek tie restis, versimile ili estis mortaj kaj ne valoris la fortrenon.

Sur la ŝipo la kaptitaj salamandroj estis ĵetitaj en ujojn.

Nia ŝipo estis malnova cisterna ŝipo por transporto de nafto; la malbone purigitaj cisternoj fetoris post petrolo kaj la akvo en ili estis tegita grase kaj irize; nur la kovraĵo estis forigita, por alkonduko de aero; kiam oni ĵetamasigis tie la salamandrojn, ĝi aspektis dense kaj abomene kiel nudelsupo; ie-tie io senforte kaj plorinde moviĝis, sed dum la tago oni lasis tion en trankvilo, por ke la salamandroj povu rekonsciiĝi. Postmorgaŭ venis kvar viroj kun longaj stangoj kaj per ili puŝis la ”supon” (fakte oni vere nomas tion soup); ili kirlis per tiu dense arigitaj korpoj kaj observis, kiuj ne moviĝas aŭ de sur kiu forfalas la karno; tiujn poste ili pike surhokigis kaj elujigis. ”Ĉu la supo estas pura?” demandis poste la kapitano. ”Jes, sinjoro.” ”Alverŝu akvon tien!” ”Jes, sinjoro.” Tia purigado de la supo devis esti ripetata ĉiutage; ĉiufoje oni ĵetis en la maron ses ĝis dek pecojn de la ”difektita varo”, kiel oni tion nomas; nian ŝipon fidele akompanis kavalkado da grandaj kaj bonege satvorintaj ŝarkoj. Ĉe la ujoj tio abomene fetoris; malgraŭ la perioda ŝanĝado la akvo en la ujoj estis flava, dense kovrita de ekstrementoj kaj trempmoligitaj biskvitoj; en ĝi lace padelis aŭ apatie kuŝis nigraj, peze anhelantaj korpoj. ”Ĉi tie estas bone al ili,” asertis la maljuna Mike. ”Mi vidis ŝipon, kiu transportadis tion en ladbareloj de benzeno; tie ĉio mortaĉis al ili.”

Post ses tagoj ni surŝipigis novan varon sur la insulo Nanomea.

* * *

Tiel do aspektas la komerco kun la salamandroj; jes, komerco neleĝa, alivorte moderna piratado, trokreskinta preskaŭ dumnokte. Oni asertas, ke preskaŭ kvarono de ĉiuj vendataj kaj aĉetataj salamandroj estas ĉasataj ĉimaniere.

Ekzistas salamandro-kovejoj, kiuj ne valoras la penon flanke de Salamandro-Sindikato, ke ĝi konservu tie daŭrajn farmobienojn; sur etaj pacifikaj insuloj la salamandroj multiĝis tiom, ke ili fariĝis rekte ĝenaj; la indiĝenoj ne ŝatas ilin kaj asertas, ke ili traboras per siaj truoj kaj koridoroj la tutajn insulojn; tial kaj la koloniaj oficuloj kaj la Salamandro-Sindikato mem fermetas la okulojn pro la rabatakado de salamandrejoj. Oni kalkulas, ke ekzistas ĉirkaŭ kvarcent piratŝipoj, kiuj okupiĝas nur pri rabado de salamandroj. Krom entreprenistoj profesias ĉi tiun modernan piratadon tutaj ŝipkompanioj, el kiu la plej granda estas Pacific Trade Comp. kun restadejo en Dublino; ĝia prezidanto estas la estimata sinjoro Charles B. Harriman. Antaŭ unu jaro la situacio estis iom pli malbona; tiam iu ĉina bandito Teng kun tri ŝipoj agresis eĉ farmobienojn de la Sindikato kaj tute ne hezitis masakri ĝian personaron, kiam tiu kontraŭstaris al ĝi; pasintnovembre ĉi tiu Teng kun sia nenombra floto estis pafdetruita de la amerika kanonŝipo Minnetonka apud Midway Island. Ekde tiu tempo la salamandro-piratado akceptis malpli sovaĝajn formojn kaj ĝuas konstantan prosperon, kiam estis interkonsentitaj difinitaj modaloj dum kiuj ĝi estas silente tolerata: ekzemple, ke ĉe agreso de fremda bordregiono estos forigita desur la masto la flago de la koncerna ŝtato; ke sub preteksto de piratado ne estos praktikata importo kaj eksporto de alia varo; ke la forrabitaj salamandroj ne estos vendataj por dumping-prezoj kaj estos markataj en komerco kiel duaranga kvalito. salamandroj en la neleĝa komerco estas vendataj po dudek ĝis dudek du dolaroj po peco; ili estas konsiderataj malpli valoraj, sed tre hardita specio, rilate tion, ke ili transvivis la teruran traktadon en la pirataj ŝipoj. Oni taksas, ke tian transporton transvivas meznombre dudek kvin ĝis tridek procentoj de la kaptitaj salamandroj; sed tiuj jam kapablas ion elteni. En la komerca ĵargono ili estas nomataj Makaronioj kaj lastatempe ili estas notataj ankaŭ en la regulaj merkat-informoj.

* * *

Du monatojn poste mi ŝakludis kun sinjoro Bellamy en halo de hotelo France en Sajgono; tiam ne plu mi estis dungita maristo.

”Rigardu, Bellamy,” mi diris al li, ”vi estas bonedukita homo kaj kiel oni diras ĝentlemano. Ĉu iam ne estas kontraŭ via naturo, ke vi servas al io, kio esence estas la plej abomena sklavkomerco?”

”Bellamy ŝultrolevetis. ”Salamandroj estas salamandroj”, li murmuris eviteme.

”Antaŭ ducent jaroj oni diris, ke negroj estas negroj.”

”Kaj ĉu tio ne estis vero?” diris Bellamy. ”Ŝakon!”

Tiun ludon mi perdis. Subite ŝajnis al mi, ke ĉiu movo sur la ŝaktabulo estas malnova kaj jam iam de iu estis ludita. Eble ankaŭ nia historio iam estis ludita; kaj ni movas la figurojn per la samaj movoj al la samaj malvenkoj kiel iam. Eble ĝuste tia bonmora kaj silentema Bellamy ĉasis iam negrojn sur Eburbordo kaj veturigadis ilin al Haitio aŭ al Luiziano, lasante ilin mortaĉadi en la subferdeko.

Tiam li intencis per tio nenion malbonan, tiu Bellamy.

Bellamy neniam pensas ion malbonan. Tial li estas nerebonigebla.

”La nigra malvenkis,” diris Bellamy kontente kaj leviĝis por streĉiĝi.

11 Ni citas referaĴon pri la scienca kongreso en Parizo laŭ atesto de persona atestanto R.D. 1er CONGRES d’URODELES.

Mallongigite oni nomas ĝin Kongreso de amfibioj vosthavaj, sed ĝia oficiala titolo estas iom pli longa: La Unua Internacia Kongreso de Zoologoj por Psikologia Esploro de la Amfibioj Vosthavaj. Vera Parizano ne ŝatas klaftolongajn titolojn; la doktaj profesoroj kunsidantaj en la amfiteatro de Sorbono estas por li simple Messieurs les Urodeles, sinjoroj vosthavaj amfibioj, kaj sufiĉe. Aŭ ankoraŭ pli koncize kaj malpli respekte: Ces Zoos-la[83].

Ni iris do rigardi ces Zoos-la pli pro scivolemo ol pro la referdevo. Pro scivolo, komprenu, ne koncernanta la universitatajn, plejparte nejunajn kaj okulvitrajn kapacitojn, sed ĝuste tiujn … estaĵojn (kial la vorto ”besto” ne volas de nia plumo?), pri kiuj jam tiom multe estis skribite ekde la sciencaj foliantoj ĝis bulvardaj kanzonoj, kiuj onidire estas – laŭ opinio de kelkaj – ĵurnalblufo, laŭ aliaj estaĵoj multrilate pli talentaj ol mem la mastro de la kreitaro
kaj krono de kreitaĵoj, kiel ankoraŭ nun (mi opinias post la mondmilito kaj la aliaj historiaj cirkonstancoj) oni nomas la homon. Mi esperis, ke la renomaj sinjoroj partoprenantoj de la kongreso por psika esploro de la amfibioj vosthavaj donos al ni laikoj klaran kaj finan respondon, kiel statas la fama lernemo de Andrias Scheuchzeri; ke ili diros al ni: jes, ĉi tio estas kreito racia aŭ almenaŭ tiom same kapabla por la civilizacio kiel vi aŭ mi; tial oni devas kalkuli kun ĝi por la futuro, same kiel ni devas kalkuli kun la estonteco de la homaj rasoj, iam opiniataj sovaĝaj kaj primitivaj … Mi diras al vi, nenia tia respondo, nek demando estis farita en la kongreso; la nuntempa scienco estas por tio tro … faka, por okupiĝi pri tiaspecaj problemoj.

Nu, ni instruiĝu do pri tio, kion science oni nomas spirita vivo de bestoj. Tiu longa sinjoro kun flirtanta magobarbo ĝuste brueganta sur la podio estas la fama profesoro Dubosque; ŝajnas, ke li venkobatas ian absurdan teorion de iu estimata kolego, sed tiun parton de lia komento ni ne povas bone sekvi. Nur post iom longa tempeto ni ekkomprenas, ke tiu pasia magiulo parolas pri la perceptemo de Andrias por la koloroj kaj ĝia kapablo distingi diversajn kolorajn nuancojn. Mi ne scias, ĉu mi bone komprenis, sed mi ricevis impreson, ke Andrias Scheuchzeri estas eble iom daltonisma, sed ke profesoro Dubosque estas nepre ege miopa laŭ tio, kiel li levadis siajn paperojn ĝis la dika, sovaĝe brilanta okulvitro. Poste parolis ridetema japana sciencisto, d-ro Okagawa; estis io pri reago-arko kaj pri fenomenoj, kiuj estiĝos, se oni tratranĉas ian sesorian vojon en la cerbo de Andrias; poste li priskribis, kion faras Andrias, se oni frakasas ĝian organon respondanta al la orel-labirinto. Poste profesoro Rehman detale klarigis, kiel Andrias reagas je elektra incitado.

Tuj ekfuriozis pasia disputo inter li kaj profesoro Bruckner. C’est un type[84], ĉi tiu profesoro Bruckner; malgranda, kolerema kaj preskaŭ tragike vigla; interalie li asertis, ke Andrias koncerne la sensorganojn estas same malbone ekipita kiel la homo kaj estas karakterizata per la sama instinkto-malriĉo; nete biologie, ĝi estas laŭdire same dekadenca besto kiel la homo, kaj simile kiel li ĝi klopodas anstataŭi sian biologian minusecon per tio, kion oni nomas intelekto. Sed ŝajnas, ke la ceteraj fakuloj ne akceptis profesoron Bruckner serioze, versimile tial, ĉar li ne tratranĉadis iajn sensoriajn vojojn kaj ne kondukis en la cerbon de Andrias elektrajn impulsojn. Post tio profesoro van Dieten malrapide kaj preskaŭ pie priskribis, kiaj perturboj manifestiĝas ĉe Andrias, de kiu estis forprenita la dekstra frunta cerbolobo aŭ okcipita volvo sur la maldekstra flanko de la cerbo. Poste usona profesoro Devrient prelegis – Pardonu, vere mi ne scias, kion li prelegis; ĉar tiumomente mi komencis cerbumi, kiaj difektoj estiĝus ĉe profesoro Devrient, se mi desekcus lian dekstran fruntan cerbolobon; kiel reagus la ridetema d-ro Okagawa, se mi incitus elektre lin, kaj kiel versimile kondutus profesoro Rehman, se iu pistus lian orel-labirinton. Mi ankaŭ sentis ian malcertecon, kiel fakte statas mia distingado de koloroj aŭ de faktoro t en miaj motoraj reagoj. Turmentis min dubo, ĉu (en rigore scienca senco) ni rajtas paroli pri nia (mi opinias homa) spirita vivo, se ni unu al la alia ne dissekcis la cerbolobojn kaj ne tratranĉis la sensoriajn vojojn. Fakte ni devus ĵetiĝi unu kontraŭ la alian kun skalpeloj en la manoj por reciproke studi nian spiritan vivon.

Kio min koncernas, mi estus preta en intereso de la scienco frakasi la okulvitrojn de profesoro Dubosque aŭ konduki elektrajn malŝargojn sur la kalvon de profesoro Dieten, post kio mi publikigus artikolon pri tio, kiel je tio ili reagis. Por diri la veron, mi scias tion vigle imagi. Malpli vigle mi scias imagi, kio dum tiaj eksperimentoj okazis en la animo de Andrias Schuechzeri; sed mi kredas, ke ĝi estas treege pacienca kaj bonula kreito. Neniu el la prelegintaj kapacitoj diris, ke la povrulo Andrias Scheuchzeri ankaŭ iam ekfuriozis.

Mi ne dubas, ke la Unua Kongreso de la amfibioj vosthavaj estas konsiderinda scienca sukceso; sed kiam foje mi havos ferian tagon, mi iros en Jardin des Plantes[85] rekte al la akvujo de Andrias Scheuchzeri, por diri mallaŭte al ĝi: ” Vi, salamandro, kiam foje venos via tago …. ne venu al vi ideo science esplori la psikan vivon de la Homoj!”

12 La utileblojn de la salamandroj esploris nome la Hamburga sciencisto Wuhrmann, el kies kompetentaj eseoj ni citas almenaŭ en konciza ekstrakto lian Bericht über die somatische Verlangung der Molche.

La eksperimentoj, kiujn mi entreprenis kun la pacifika gigantsalamandro (Andrias Scheuchzeri Tschudi) en mia Hamburga laboratorio, sekvis tute difinitan celon: elprovi
la rezistecon de la salamandroj kontraŭ ŝanĝoj de medio kaj aliaj eleksteraj intervenoj kaj per tio dokumenti ilian praktikan uzeblon en diversaj geografiaj sferoj kaj dum diverse variigataj kondiĉoj.

Per la unua eksperimentado estis konstatote, kiel longe eltenos salamandro ekster la akvo. La eksperimentbestoj estis tenataj en sekaj kuvoj dum temperaturo de 40-50

Celsiusgradoj. Post kelkaj horoj videblis laciĝo; se ili estis priŝprucigitaj, ili denove reviviĝis. Post dudek kvar horoj ili kuŝis senmove, movante nur la palpebrojn; la pulso malrapidiĝis, ĉia korpa aktiveco estis malaltigita je minimumo.

La bestoj videble suferas kaj la plej eta movo kostas al ili grandan penon. Post tri tagoj komenciĝas stato de katalepsia rigideco (xerosa); la bestoj ne reagas, eĉ kiam ili estas brulvundataj per elektrokaŭtero. Se estas altigita humido de la atmosfero, ili komencas montri almenaŭ kelkajn vivosignojn (ili fermas la okulojn antaŭ forta lumo kaj simile). Se la tiel sekigita salamandro estis ĵetita post sep tagoj en la akvon, ĝi reviviĝis post forpaso de iom longa tempo; sed dum pli daŭra sekigado pereis pli granda nombro da eksperimentbestoj. Sub rekta sunlumo ili pereas jam post kelkaj horoj.

Aliaj eksperimentbestoj estis devigataj turni ŝafton en mallumo en neordinare seka spaco. Post tri horoj ilia laborkapacito komencis sinki, sed denove ĝi altiĝis post abunda priŝprucigo. Dum ofte ripetata priŝprucigo la bestoj eltenis turni krankon de la ŝafto dek sep, dudek kaj en unu kazo dudek ses horojn seninterrompe, dum la kontrolhomo jam post kvin horoj de la sama mekanika laboro estis konsiderinde elĉerpita. El la eksperimentoj ni povas konkludi, ke la salamandroj estas bone uzeblaj ankaŭ por laboro sur la seka tero, memkompreneble sub du kondiĉoj: ke ili ne estos elmetitaj al la rekta sunlumo, kaj de temp’al tempo iliaj korpoj estos pliŝprucigitaj per akvo.

La dua eksperimento koncernis la rezistecon de la salamandroj, bestoj origine tropikaj, kontraŭ malvarmo. Ĉe subita malvarmigo de la akvo ili pereis pro intestaj kataroj; sed dum malrapida alklimatigo al la pli malvarma medio baldaŭ aperis kutimo; post ok monatoj ili restadis viglaj ankaŭ ĉe temperaturo de la akvo de sep Celsiusgradoj, dum oni donadis al ili en nutraĵo pli da graso (tage 15 ĝis 20 dekagramojn por unu peco). Se la temperaturo de la akvo estis malaltigita sub 5 Celsiusgradojn, ili falis en malvarm-rigidecon (geloso); en tiu stato ili povus esti frigiditaj kaj konservataj frostigite en glacibloko dum kelkaj monatoj; kiam la glacio degelis kaj la temperaturo de la akvo altiĝis super 5 Celsiusgradojn, ili komencis denove montri vivosignojn kaj dum sep aŭ dek gradoj ili komencis vigle serĉi nutraĵon. El tio oni povas konkludi, ke la salamandrojn oni povas facile alklimatigi ankaŭ al nia klimato ĝis norda Norvegio kaj Islando. Por klimataj kondiĉoj polusaj necesus pluaj eksperimentoj.

Kontraŭe neordinaran malharditecon vidigas la salamandroj rilate kemiajn reakciojn; dum la eksperimentado kun tre diluita lesivo, kloakakvoj, taniloj ktp. defaladis ĉifone ilia haŭto kaj la eksperimentaj bestoj pereadis de ia branko-gangreno. Por niaj riveroj do la salamandroj estas praktike neuzeblaj.

En plua serio de eksperimentoj ni sukcesis konstati, kiel longe la salamandroj povas vivi sen nutraĵo. Ili povas malsati tri semajnojn eĉ pli longe, sen vidigi aliajn signojn krom ia malvigleco. Iun eksperimentan salamandron mi igis malsati ses monatojn; dum la lastaj tri monatoj ĝi dormis senmove kaj senĉese; kiam poste mi ĵetis al ĝi en kuvegon hakitan hepaton ĝi estis tiel malforta, ke ĝi ne reagis al tio kaj devis esti arte nutrata. Post kelkaj tagoj ĝi manĝis normale kaj oni povis uzi ĝin por pluaj eksperimentoj.

La lasta eksperimentado okupiĝis pri la regeneraj kapabloj de la salamanandroj. Se oni forhakas voston de salamandro, elkreskas al ĝi nova dum dek kvar tagoj; ĉe ia salamandro ni ripetis ĉi tiun eksperimenton sepfoje kun la sama rezulto. Same rekreskas al ĝi ankaŭ forhakitaj kruroj. Al ia eksperimenta besto ni amputis ĉiujn kvar membrojn kaj la voston; post tridek tagoj ĝi estis denove tuta. Se oni rompas al salamandro femuralon aŭ humeron, forfalas ĝia tuta rompita membro kaj surkreskas al ĝi alia. Same se kreskas al ĝi elpikita okulo aŭ eltranĉita lango; estas interese, ke salamandro, kies langon mi forigis, forgesis paroli kaj devis tion denove lerni. Se oni amputas la kapon al salamandro aŭ se oni tratranĉas ĝian korpon inter la kolo kaj pelv-ostoj, la besto pereas. Kontraŭe, eblas forpreni de ĝi stomakon, parton da intestoj, du trionojn de hepato kaj aliajn organojn, sen difekti ĝiajn vivfunkciojn, oni povas do diri, ke vivisekcie sentripigita salamandro ankoraŭ kapablas pluan vivon. Neniu alia besto havas tian rezistemon kontraŭ ia ajn lezo kiel salamandro.

Tiurilate ĝi povus esti unuaranga, preskaŭ nedetruebla militbesto; bedaŭrinde malhelpas tion ĝia pacamo kaj natura sendefendeco.

Krom ĉi tiuj eksperimentoj mia asistanto d-ro Walter Hinkel esploris la valoron de salamandroj laŭ vidpunkto de utilaj krudaĵoj. Nome li trovis, ke la korpo de salamandroj entenas neordinare altan procenton da jodo kaj fosforo; ne estas ekskludite, ke oni povus el ili en kazo de neceso ekspluati gravajn elementojn industrie. La haŭton de la salamandroj, per si mem malbonkvalitan, oni povas mueli kaj premi sub premego; la tiel akirita arta ledo estas leĝera, sufiĉe firma kaj povus esti surogato de bovoledoj.

La graso de la salamandroj estas nemanĝebla pro abomena gusto, sed ĝi taŭgas por la teknika lubrikado, ĉar ĝi frostiĝas nur dum temperaturoj ege malaltaj. Ankaŭ la viando de la salamandroj estis konsiderata nemanĝebla, eĉ venena; se ĝi estas manĝata kruda, ĝi kaŭzas kruelajn dolorojn, vomadon kaj halucinojn. D-ro Hinkel konstatis post multaj eksperimentoj, kiujn li faris sur si mem, ke la malutilaj efikoj perdiĝas, se la distranĉita viando estas infuzita per varmega akvo (same kiel ĉe kelkaj amanitoj, kaj post funda lavado peklita dum dudek kvar horoj en diluita solvaĵo de permanganato). Poste oni povas ĝin kuiri aŭ stufi kaj ĝi bongustas kiel malbona bovoviando. Tiel ni formanĝis salamandron, kiun ni nomis Hans; ĝi estis klera kaj sagaca besto kun speciala talento por scienca laboro; ĝi laboris en la sekcio de d-ro Hinkel kiel lia laboratoria helpanto kaj oni povis konfidi al ĝi ankaŭ delikatajn kemiajn analizojn. Ni babilis kun ĝi dum longaj vesperoj, amuzante nin pro ĝia nesatigebla sci-avido. Bedaŭrinde ni devis nian Hans mortigi, ĉar ĝi blindiĝis post miaj eksperimentoj pri trepanado. Ĝia viando estis malhela kaj fungeca, sed postlasis neniajn malagrablajn sekvojn. Estas certe, ke en militkazo la salamandro-viando povas esti bonvena kaj malkara surogato de bovoviando.

13 Karakterizan dokumenton prezentas enketo de la ĵurnalo ”Daily Star” je la temo: ĈU SALAMANDROJ HAVAS ANIMON? Ni citas el ĉi tiu enketo (memkompreneble sen garantio pri la ĝusteco) kelkajn citaĵojn de eminentaj personecoj:

Dear Sir[86], mia amiko, pastoro H. B. Bertram, kaj mi observis salamandrojn iom longan tempon dum konstruado de digo en Adeno; ni ankaŭ parolis kun ili dufoje aŭ trifoje, sed ni rimarkis ĉe ili nenian signon de superaj sentoj, kiel estas Honoro, Kredo, Patriotismo aŭ Sporta Spirito. Kaj kion alian, mi demandas, ni povas prave karakterizi kiel animon?
Truly yours[87]
Kolonelo John W. Britton

Neniam mi vidis iun salamandron; sed mi estas konvinkita, ke estaĵoj ne havantaj propran muzikon, ankaŭ ne havas animon.
Toscanini

Ni flanklasu problemon de animo; sed dum mi povis observi Andriason, mi dirus, ke ili ne havas individuecon; ili ŝajnas esti unu kiel la alia, same strebemaj, same kapablaj – kaj same senesprimivaj. Unuvorte: ili plenumas difinitan idealon de la moderna civilizacio, nome la Mezon.
Andé d’Artois

Nepre ili ne havas animon. En tio ili konformiĝas kun la homo.
Via G. B. Shaw

Via demando embarasas min. Ekzemple mi scias, ke mia ĉina hundeto Bibi havas etan kaj amindan animon; same mia persa katino Sidi Hanum havas animon, kaj kian belegan animon kaj kruelan! Sed la salamandroj? Jes, ili estas tre talentaj kaj inteligentaj, tiuj povruloj scias paroli, kalkuli kaj esti treege utilaj; sed ili estas tiel malbelaj!
Via Madeleine Roche

Ili estu salamandroj, ĉefe ke ili ne estas marksistoj.
Kurt Hubert

Ili ne havas animon. Se ili havus ĝin, ni devus atribui al ili ekonomian egalecon kun la homo, kio estus absurda.
Henry Bond

Ili ne havas seks-allogon. Tial ankaŭ animon ili ne havas.
Mae West

Ili havas animon, kiel ĝin havas ĉiu kreaĵo kaj ĉiu planto, kiel ĝin havas ĉio vivanta. Granda estas la sekreto de ĉia vivo.
Sandrabharata Nath

Ili havas interesan teknikon kaj naĝostilon; ni povas lerni multon de ili, nome en la naĝado sur longdistancaj vojoj.
Johny Welssmüller
[88]

14 Pliajn detalojn vidu en libro: Mme Zimmermann, sa vie, ses idées, son oeuvre[89] (Alcan). El ĉi tiu verko ni citas pietatan rememoron de la salamandro, kiu estis unu el ŝiaj unuaj lernantoj:

”Ŝi recitadis al ni Lafonten-fablojn, sidante ĉe nia simpla, sed pura kaj komforta baseno; ŝi suferis pro humideco, sed ne atentis tion, estante plene sindona al sia instruista devo. Ŝi nomis nin ‘mes petits Chinois’[90], ĉar ni, simile kiel ĉinoj, ne sciis prononci la sonon r. Sed post iom da tempo ŝi kutimiĝis je tio, ke ŝi mem prononcadis sian nomon Mme Zimmelmann; ni salamandridoj adoris ŝin; la etaj, ne havantaj ankoraŭ evoluintajn pulmojn kaj tial ne povantaj forlasi la akvon, ploris, ke ili ne povas akompani ŝin dum la promenoj tra la lerneja ĝardeno. Ŝi estis tiel milda kaj afabla, ke – laŭ mia scio – ŝi nur unufoje ekkoleris; tio estis, kiam nia juna instruistino pri historio iun varman someran tagon survestis bankostumon kaj malsupreniris inter nin en la basenon, kie ŝi sidante ĝiskole en la akvo, prelegis al ni pri la nederlandaj bataloj por libereco.

Tiam nia kara Mme Zimmelmann efektive ekkoleris:

”Iru tuj lavi vin, Mademoiselle, iru, iru,” ŝi vokis okullarme. Por ni tio estis delikata, sed komprenebla leciono,
ke tamen nur ni ne apartenas inter la homojn; poste ni estis dankemaj al nia spirita patrino, ke tion ŝi konsciigis al ni en maniero tiel decida kaj taktoplena.

Kiam ni bone lernis, rekompence ŝi legis al ni modernajn poemojn, kiel de Franĉois Coppée. ”Ĝi estas tamen tro moderna,” ŝi diradis, ”sed finfine, nuntempe ankaŭ tio apartenas al la ĝenerala klereco.” Je la fino de la lerneja jaro estis aranĝita publika Matineo, al kiu estis invititaj sinjoro prefekto el Nico kaj aliaj oficialaj kaj eminentaj personecoj. La talentaj kaj progresintaj lernantoj, havantaj jam pulmojn, estis sekigitaj de pedelo kaj vestitaj per iaj blankaj tunikoj; poste ili deklamis malantaŭ maldika kurteno (por ke la sinjorinoj ne timiĝu pro ili) fablojn de Lafonteno, matematikajn formulojn kaj tronsekvon de Kapetidoj en kronologia ordo. Post tio sinjoro prefekto en bela kaj longa parolo esprimis sian dankon kaj komplimenton al nia kara direktorino, per kio la ĝoja tago finiĝis.

Same kiel pri nia spirita progreso oni zorgis ankaŭ pri nia korpa bonfarto; unufoje monate inspektis nin loka veterinaro kaj unufoje duonjare ĉiu el ni estis pesita, ĉu ni havas la preskribitan pezon. Aparte arde nia estimata komandantino rekomendis al ni, ke ni formetu la abomenan, senbridan kutimon de la Monataj Dancoj; mi hontas diri, ke malgraŭ tio kelkaj pli maturaj zorgatoj kaŝe dum la plenluno kulpiĝadis pri ĉi tiu besta infamio. Mi esperas, ke nia patrineca amikino neniam sciiĝis pri tio; tio frakasus ŝian grandan, noblan kaj amoplenan koron.”

15 Inter alie proponis la renoma filologo Curtius en la verko Janua linguarum aperta[91], ke estu adoptita kiel sola komunuza lingvo por la salamandroj la latino el la ora tempo de Vergilio. Nuntempe estas en nia povo, li vokis, ke la latino, la lingvo plej perfekta, plej riĉa je gramatikaj reguloj kaj science plej bone ellaborita, iĝu denove vivanta mondlingvo. Se la klera homaro ne eluzos ĉi tiun okazon, faru tion vi mem, salamandrae, gens maritima[92]; elektu por via gepatra lingvo la eruditan linguam latinam[93], unikan lingvon indan tion, ke ĝin parolu orbis terrarum[94].

Nepasema estos, salamandrae, via merito, se vi revivigos al la nova vivo la eternan lingvon de dioj kaj herooj, ĉar kun ĉi tiu lingvo, gens Tritonum[95], foje vi transprenos ankaŭ la heredaĵon de la mondreganta Romio.

Aliflanke iu latva telegraf-oficisto, nomata Wolteras, kune kun pastoro Mendelius eltrovis kaj ellaboris specialan lingvon por la salamandroj, nomitan lingvo Pontika (pontic lang); por ĝi li uzis elementojn de ĉiuj lingvoj de la mondo, ĉefe afrikajn dialektojn. Ĉi tiu salamandraĵo (kiel ankaŭ oni ĝin nomis) atingis certan disvastiĝon nome en la nordaj ŝtatoj, sed bedaŭrinde nur inter homoj; en Upsalo estis eĉ instalita katedro por la salamandra lingvo, sed kiom estas konate, inter salamandroj eĉ ne unu parolis ĉi tiun lingvon. Verdire, plej multe enradikiĝis inter la salamandroj Basic-English, kiu pli poste fariĝis la oficiala lingvo de la salamandroj.

16 Komparu felietonon el plumo de Jaromír Seidl-Novoměstský[96], konservita en la kolekto de sinjoro Povondra.

NIA AMIKO SUR GALAPAGOJ

Farante kun mia edzino, la poetino Henrika Seidlová-Chrudimská, vojaĝon ĉirkaŭ la mondo, per la sorĉo de tiom da novaj kaj potencaj impresoj almenaŭ parte transvivis la doloran perdon de nia kara onjo, la verkistino Bohumila Jandová-Střešovická, ni venis ĝis la solecaj, de multaj sagaoj ĉirkaŭteksitaj Galapagoj. Ni havis nur du horojn por la restado, ni utiligis ilin por promeno sur la bordo de ĉi tiu dezerta insularo.

”Vidu, kiel belege hodiaŭ la suno subiras,” mi diris al mia edzino. ”Ĉu ĝi ne aspektas, kvazaŭ la tuta firmamento dronus en inundo da oro kaj sango?”

”Ĉu la sinjorino bonvolas esti ĉeĥa?” aŭdiĝis neatendite post ni en ĝusta kaj neta ĉeĥa lingvo.

Ni rigardis surprizite en direkto, de kie aŭdiĝis la vortoj.

Neniu tie estis, nur granda, nigra salamandro sidis sur ŝtonblokoj tenante en la mano ion, kio aspektis kiel libro.

Dum nia vojaĝo ĉirkaŭ la mondo ni vidis jam plurajn salamandrojn, sed ĝis nun ni ne havis okazon ekparoli kun ili. Tial la afabla leganto komprenos nian miron, kiam sur la bordo tiel forlasita ni renkontiĝis kun salamandro kaj krome ekaŭdis demandon en nia gepatra lingvo.

”Kiu parolas ĉi tie?” mi vokis ĉeĥe.

”Mi tiel aŭdacis, sinjoro,” diris la salamandro respekte leviĝante. ”Mi ne povis rezisti, aŭdante unuafoje en la vivo ĉeĥan interparolon.”

”Kio,” mi miregis, ”ĉu vi scias la ĉeĥan?”

”Ĵus mi amuziĝis konjugaciante la neregulan verbon esti,” diris la salamandro. ”Ĉi tiu verbo nome estas neregula en ĉiuj lingvoj.”

”Kiel, kie kaj kial,” mi insistis, ”vi lernis la ĉeĥan lingvon?”

”Hazardo alportis al mi ĉi tiun libron,” rediris la salamandro kaj prezentis al mi libreton, kiun ĝi tenis en la mano; estis La ĉeĥa por salamandroj, kaj ĝiaj folioj vidigis spurojn de ofta kaj diligenta uzado. ”Ĝi aperis ĉi tie kun sendaĵo de libroj kun enhavo instrua. Mi povis elekti inter Geometrio por la superaj mezlernejaj klasoj, Historio de milit-taktiko, Gvidlibro tra Dolomitoj aŭ Principoj de bimetalismo. Mi elektis tamen ĉi tiun libreton, kiu iĝis mia kunulo plej kara. Mi konas ĝin jam tute parkere, sed mi trovas en ĝi senĉese novajn fontojn de amuzo kaj instruo.”

Mia edzino kaj mi montris nian ne afektatan ĝojon kaj miron super ĝia ĝusta, preskaŭ komprenebla prononcado.

”Bedaŭrinde, neniu estas ĉi tie, kun kiu mi parolus ĉeĥe,” diris nia nova amiko modeste, ”kaj tute mi ne certas, ĉu la instrumentalo de vorto ĉevalo estas kun ĉevaloj aŭ per ĉevaloj.”

”Per ĉevaloj,” mi diris.

”Ho ne, kun ĉevaloj,” vokis mia edzino vigle.

”Ĉu vi estus tiel afabla kaj dirus al mi,” demandis nia kara societano fervore,” kio nova en la centotura panjo Prago?”

”Ĝi kreskas, amiko,” mi respondis estante ĝojigita pro ĝia intereso kaj en kelkaj vortoj mi skizis al li floradon de nia ora metropolo.

”Kiel ĝojigaj estas la sciigaĵoj”, diris la salamandro kun nekaŝata kontentiĝo. ”Ĉu ankoraŭ pendas la dehakitaj kapoj de la ekzekutitaj ĉeĥaj nobeloj sur Mostecká věž[97]?”

”Jam delonge ne,” mi diris al li, iom (mi konfesas) surprizita pro lia demando.

”Vere domaĝe,” opiniis la simapatia salamandro. ”Ĝi estis rara historia memoraĵo. Estu al dio plendate, ke tiom da valoraj memorindaĵoj detruiĝis dum la tridekjara milito!

Se mi ne eraras, tiam la ĉeĥa lando estis ŝanĝita je dezertejo, dronante en sango kaj larmoj. Feliĉe, ke tiam ne formortis la genitivo de la negativo. En ĉi tiu libreto tekstas, ke onidire ĝi estas formortonta. Tion mi tre bedaŭrus, sinjoro.”

”Vin do interesas ankaŭ nia historio,” mi vokis ĝoje.

”Certe, sinjoro,” rediris la salamandro. ”Nome la Blankmonta katastrofo kaj la tricentjara servuto. Pri tio mi legis tre multe en ĉi tiu libro. Certe vi tre fieras pri via tricentjara servuto. Tio estis granda tempo, sinjoro.”

”Jes, peza tempo,” mi jesis. ”Tempo de subpremado kaj aflikto.”

”Kaj ĉu vi lamentegis?” demandis nia amiko kun avida intereso.

”Ni lamentegis, suferante neeldireble sub la jugo de ferocaj subpremantoj.”

”Mi ĝojas,” respiris la salamandro. ”En mia libro tio ĝuste tiel tekstas. Mi estas tre ĝojigita, ke ĝi estas vero. Tio estas bonega libro, sinjoro, pli bona ol Geometrio por superaj mezlernejaj klasoj. Foje ŝate mi stariĝus sur la memorinda loko, kie estis ekzekutitaj la ĉeĥaj nobeloj, kaj ankaŭ sur la aliaj gloraj lokoj de la kruela senrajteco.”

”Vi soltus viziti nin,” mi proponis kore al li.

”Mi dankas por la afabla invito,” riverencis la salamandro.

”Bedaŭrinde, tiomgrade miaj paŝoj ne estas liberaj…”

”Ni aĉetus vin,” mi ekkriis. ”Mi volas diri, eble per nacia kvesto ni povus havigi rimedojn, kiuj ebligus al vi …”

”Plej ardajn dankojn,” murmuris nia amiko evidente emociita. ”Sed mi aŭdis, ke la vultava akvo ne estas bona.

Nome ni suferas en river-akvo pro malagrabla disenterio.”

Post kio li iom enpensiĝis kaj aldiris: ”Ankaŭ nur tre peze mi forlasus mian amatan ĝardeneton.”

”Aĥ,” ekkriis mia edzino, ”ankaŭ mi estas entuziasma ĝardenistino! Kiel dankema mi estus al vi, se vi montrus al ni la infanojn de ĉi tiu flaŭro!”

”Kun plej granda ĝojo, nobla sinjorino,” diris la salamandro ĝentile kliniĝante. ”Se nome ne ĝenos vin, ke mia parko estas sub akvo.”

”Sub akvo?”

”Jes. Dek kaj duonon de metroj.”

”Kaj kiajn florojn tie vi kultivas?”

”Maranemonojn,” diris nia amiko, ”en kelkaj raraj specioj.

Ankaŭ marstelojn kaj markukumojn, ne kalkulante la koral-arbustojn. Beatul’, kultivinta al la patrio unu rozon, unu arbon, kiel diras poeto.”

Bedaŭrinde ni estis adiaŭontaj, ĉar la ŝipo jam signalis forveturon. ”Kaj kion vi mesaĝus, sinjoro – sinjoro – ” mi diris, ne sciante, kiel nia kara amiko nomiĝas.

”Mi nomiĝas Boleslav Jablonský[98],” atentigis nin la salamandro sinĝene. ”Ĝi estas miaopinie bela nomo, sinjoro.

Mi elektis ĝin el mia libro.”

”Kion, sinjoro Jablonský, vi mesaĝus al nia nacio?”

La salamandro pripensis iom. ”Diru al viaj samlandanoj,” li diris fine kun profunda emocio, ”diru al ili, … ke ili ne falu en malnovan slavan malkonkordon … ke ili tenu en la dankema memoro Lipany[99] kaj ĉefe la Blankan Monton!

Saluton, mian respekton,” li subite finis, penante venki siajn sentojn.

Ni malproksimiĝis per boato de la bordo, enpense kaj emociitaj. Nia amiko staris sur la rifo kaj mangestis al ni; ŝajnis, ke ion li vokas.

”Kion li vokis?” demandis mia edzino.

”Mi ne scias,” mi diris, ”sed sonis kiel Salutu sinjoron ĉefurbestron doktoron Baxa.”

17 Ĉefe en Germanio ĉia vivisekcio estis severe malpermesita, kompreneble nur al judaj esploristoj.

18 Ŝajnas, ke ankaŭ temis pri iaj moralaj motivoj. Inter la paperoj de sinjoro Povondra oni trovis en multaj lingvoj PROKLAMON publikigitan evidente en ĉiuj ĵurnaloj de la mondo kaj subskribitan de la dukino of Huddersfield mem, kie estis dirite:

”Ligo por protekto de salamandroj turniĝas ĉefe al vi, virinoj, ke vi en la intereso de deco kaj bonmoreco atribuu per laboro de viaj manoj al la granda agado, kies celo estas provizi la salamandrojn per konvena vestaĵo. Por tiu celo plej celhava estas jupeto kvardek centimetrojn longa, talio-larĝo sesdek centimetrojn, plej bone kun enkudrita gumbendo. Estas rekomendata jupeto faldita (plisita), bone konvenanta kaj permesanta pli grandan movo-liberon.

Por la tropikaj landoj sufiĉas antaŭtuketo provizita per laĉo por ĉirkaŭligo de la talio, pretigita el tute simpla lavŝtofo, eventuale el nenovaj partoj de via vestaĵo. Per tio vi helpos al la povraj salamandroj, por ke ili ne devu sin montri dum sia laboro sen ia ajn vestaĵo, kio certe ofendas ilian hontemon kaj malagrable tuŝas ĉiun decan homon, nome ĉiun virinon kaj patrinon.”

Ŝajne ĉi tiu aktiveco ne renkontiĝis kun la dezirata rezulto; ne estas konate, ĉu la salamandroj iam konsentus porti jupetojn kaj antaŭtuketojn; versimile tio malhelpis ilin en la akvo aŭ ĝi ne volis resti sur ili. Kiam poste la salamandroj estis apartigitaj for de la homoj per lignotabulaj bariloj, kompreneble falis ambaŭflanke ĉiaj ajn kaŭzoj por hontemo aŭ malagrablaj sentoj.

Kio koncernas nian mencion, ke necesis gardi la salamandrojn antaŭ diversa ĝenado, ĉefe ni pensis pri hundoj, kiuj neniam paciĝis kun la salamandroj kaj persekutis ilin feroce ankaŭ sub la akvo, ne atentante, ke en iliaj muzeloj mukozoj inflamis, kiam ili mordvundis fuĝantan salamandron. Iam ankaŭ la salamandroj defendis sin kaj ne unu rara hundo estis batmortigita per hakfosilo aŭ pioĉo. Entute inter la hundoj kaj salamandroj evoluis daŭra eĉ mortiga malamikeco, kiu neniel ŝanĝiĝis, male plivere plifortiĝis kaj profundiĝis per establo de la bariloj inter ili ambaŭ. Sed tio jam okazas ne nur en la vivo kaj ne nur ĉe hundoj.

Pretere dirite, la gudritajn barilojn, etendiĝantaj multloke je centoj kaj centoj da kilometroj laŭ la marbordo, oni eluzis por edukaj celoj; laŭ la tuta longo ili estis pripentritaj per grandaj surskriboj kaj sloganoj konvenaj por la salamandroj, ekzemple:

VIA LABORO-VIA SUKCESOELUZU
ĈIUN SEKUNDON! LA TAGO HAVAS NUR 86
400 SEKUNDOJN! – ĈIU NUR TIOM VALORAS, KIOM
DA LABORO LI PLENUMAS. – UNU METRON DE LA
DIGO VI POVAS KONSTRUI DUM 57 MINUTOJ! –
KIU LABORAS, SERVAS AL ĈIUJ. – KIU NE LABORAS,
NE MANĜU!

Kaj tiel plu. Konsiderante, ke la lignotabulaj bariloj borderis en la tuta mondo pli ol tricent mil kilometrojn da marbordoj, ni scias imagi, kiom da instigaj kaj ĝenerale utilaj sloganoj tie troviĝis.

19 Komp. la unuan salamandran proceson, okazinta en Durban, kaj kiu estis abunde komentita en la mondgazetaro (vidu eltranĉaĵojn de sinjoro Povondra). Havenofico en A. okupadis laborlokon de salamandroj. Tiuj dumtempe tiel multiĝis, ke en la haveno ili ne plu havis sufiĉe da loko; kelkaj junsalamandraj kolonioj do ekloĝis en la ĉirkaŭaj bordoj. Bienulo B., al kies terpecoj apartenis parto de la menciita bordo, postulis, ke la havenofico elloĝigu siajn salamandrojn el lia privata bordo, ĉar tie li havas sian privatan banejon. La havenofico oponis, ke tio ne rilatas ĝin; tuj kiam la salamandroj ekloĝis sur terpecoj de la plendanto, ili iĝis lia privata posedaĵo. Dum la traktado proporcie treniĝis, komencis la salamandroj (parte pro la denaska instinkto, parte pro laborfervoro, al ili memorfiksita per eduko) sen respektiva ordono kaj permeso konstrui digojn kaj haven-basenojn sur bordoj de sinjoro B.

Tiam sinjoro B. prezentis al la koncerna ofico akuzon pro damaĝo de sia posedaĵo. En la unua instanco la akuzo estis rifuzita kun motivigo, ke la posedaĵo de sinjoro B. ne estis per la digoj damaĝita, sed pliperfektigita. La dua instanco pravigis la akuzantan partion en tio, ke neniu estas devigata toleri sur sia terpeco bredbestojn de sia najbaro, kaj ke la havenofico en A. garantias por ĉiaj damaĝoj kaŭzitaj de la salamandroj, same kiel kampulo kompensas damaĝojn, kiujn kaŭzis al la najbaro lia brutaro.

La akuzita partio kompreneble obĵetis, ke ĝi ne povas garantii por la salamandroj, ĉar ĝi ne povas ilin fermi en la maro. Post tio la juĝisto deklaris, ke liaopinie necesas rigardi la damaĝojn faritajn de la salamandroj same kiel damaĝojn kaŭzitajn fare de kokinoj, kiujn ankaŭ ne eblas enfermi, ĉar ili scias flugi. Reprezentanto de la havenofico demandis, kiamaniere do lia kliento devas elloĝigi la salamandrojn aŭ igi ilin al tio, ke ili mem forlasu la privatan bordon de sinjoro B. La juĝisto respondis, ke la afero ne koncernas la tribunalon. La reprezentanto demandis, kion la respektinda juĝisto opinius, se la akuzita ofico igus la nedeziratajn salamandrojn pafekstermi. Post tio la juĝisto respondis, ke tion, kiel la brita ĝentlemano, li opinius ekstreme malkorekta procedo kaj krome atenco de la ĉasrajto de sinjoro B. La akuzita partio estas do devigata unuflanke elloĝigi la salamandrojn el la privata posedaĵo de la akuzanto, aliflanke kompensi la damaĝojn tie kaŭzitajn per digoj kaj reguligo de la bordo kaj nome tiel, ke ĝi refaros tiun bordopecon en la originan staton. La reprezentanto de la akuzita partio poste metis demandon, ĉu oni darfas uzi por la malkonstruado la salamandrojn.

La juĝisto respondis, ke liaopinie ne, ĉar tion ne permesos la akuzanto, kies edzino abomenas salamandrojn kaj ne povas baniĝi sur la bordo, naŭza pro la salamandroj.

La akuzita partio oponis, ke sen la salamandroj ĝi ja ne povas forigi digojn, konstruitajn sub la marsurfaco. Post tio la juĝisto deklaris, ke la tribunalo nek volas nek povas decidi pri la teknikaj detaloj; la tribunaloj ekzistas ĉi tie por gardi la posedrajtojn, kaj ne por prijuĝi, kio estas realigebla kaj kio ne. Per tio la afero el la jura flanko estis finita; ne estas konate, kiel la havenofico en A. elvenis el ĉi tiu peniga situacio; sed la tuta kazo montris, ke la salamandran problemon tamen nur necesos ordigi per novaj juraj rimedoj.

20 Pluraj opiniis la egalrajtecon de la salamandroj tiel laŭvorte, ke ili postulis, ke la salamandroj povu okupi kiajn ajn publikajn oficojn en la akvo kaj sur la tero (J. Courtaud); aŭ ke el ili estu kreitaj plenarmitaj submaraj regimentoj kun la propraj enprofundaj komandantoj (em. generalo Desfours); eĉ tio, ke estu permesataj intermiksitaj geedziĝoj inter homoj kaj salamandroj (advokato Louis Pierrot). Natursciencistoj kontraŭis, ke tiaj geedziĝoj nepre ne estas eblaj; sed maitre Pierrot deklaris, ke ne temas pri la natura eblo, sed pri la jura principo, kaj ke li mem estas preta edzinigi al si salamandran femalon, por pruvi, ke la menciita reformo de la geedza rajto ne restos nur sur papero. (M. Pierrot pli poste iĝis tre elserĉata advokato en divorc-aferoj).

(En ĉi tiu kroma konekseco estu menciite, ke nome en la usona gazetaro de temp’ al tempo aperis informo pri knabinoj, kiuj laŭdire dum la banado estis sekse perfortitaj de salamandroj. Tial en Usono multiĝis kazoj, kiam salamandroj estis kaptataj kaj linĉataj, ĉefe ŝtiparumataj).

Vane sciencistoj protestis kontraŭ ĉi tiu popola kutimo asertante, ke pro la anatomiaj kaŭzoj simila krimo flanke de la salamandroj estas fizike ekskludita; multaj knabinoj ĵuris, ke ili estis ĝenataj de salamandroj, per kio por ĉiu ĝusta amerikano la afero estis klara. Pli poste la ŝatata ŝtiparumado de salamandroj estis almenaŭ tiel limigata, ke ĝi rajtis okazi nur sabate kaj sub inspekto de fajrobrigadanoj.

Tiam ankaŭ estiĝis Movado kontraŭ linĉado de salamandroj, fronte de kiu staris la nigra pastoro Robert J. Washington kaj al kiu anonciĝis centmiloj da membroj, kompreneble preskaŭ senescepte nur negroj. La amerika preso komencis aserti, ke la movado estas politika kaj renversema; tial okazis agresoj kontraŭ la negraj kvartaloj kaj estis brulmortigitaj multaj negroj, preĝantaj en siaj preĝejoj por Fratoj Salamandroj. La indigno kontraŭ negroj atingis kulminon, kiam de la brulanta negra preĝejo en Gordonville (L.) ekbrulis la tuta urbo. Sed ĉi tio apartenas al la historio de la salamandroj nur nerekte.

El la civilaj aranĝoj kaj avantaĝoj, kiujn la salamandroj vere ricevis, ni citu almenaŭ kelkajn: ĉiu salamandro estis enskribita en la Salamandra Matrikulo kaj registrita en loko de sia laboro; ĝi devis havi oficialan permeson por restado; ĝi devis pagi kap-imposton, kiu anstataŭ ĝi pagis ĝia posedanto kaj deprenis ĝin de ĝia nutrado (ĉar la salamandroj ne ricevis salajron en mono); same ĝi devis pagi lupagon el la loĝata bordo, komunumajn alpagojn, depagojn por establo de la lignotabula barilo, lernejan takson kaj aliajn publikajn ŝarĝojn; simple ni devas lojale konfesi, ke tiurilate oni traktis ĝin same kiel la aliajn civitanojn, sekve ĝi tamen ĝuis ian egalrajtecon.

21 Vidu la enciklikon de la Sankta Patro Mirabilia Dei opera[100].

22 Pri la afero aperis tiel grandega literaturo, ke nur ĝia bibliografio ampleksus du egajn volumojn.

23 Vidu en la paperoj de sinjoro Povondra ege pornan broŝuron, kiu onidire estis represita el la policaj raportoj en B. Indikojn de ĉi tiu ”privata ekzemplero, eldonita por scienca celo” ne eblas citi en deca libro. Ni prezentas nur
kelkajn detalojn:

Templo de la salamandro-kulto, troviĝanta en strato xxx domnumero xxx, havas en sia mezo grandan basenon, garnitan per malhelruĝa marmoro. La akvo en la baseno estas parfumata per bonodoraj esencoj, varmigata kaj de elprofunde tralumigata per konstante ŝanĝiĝanta kolorlumoj; alie en la templo estas mallume. Dum kantado de la Salamandraj Litanioj eniras en la irizan basenon sur marmorŝtupoj per nenio vestitaj kredantaj salamandroj kaj salamandrinoj, de unu flanko viroj, de la alia flanko virinoj, senescepte el la plej bona societo; ni mencias ĉefe baroninon M., filmaktoron S., ambasadoron D. kaj multajn aliajn eminentajn personecojn. Subite blua reflektoro prilumas grandegan marmoran blokon, leviĝantan super la akvon, sur kiu ripozas kaj peze respiras granda, olda, nigra salamandro, nomata Majstro Salamandro.

Post nelonga silento la Majstro komencas paroli; li alvokas la kredantojn, ke ili plene kaj tutanime fordonu sin al la komenciĝantaj ceremonioj de la Salamandro-Danco kaj honoru la Grandan Salamandron. Post tio ĝi leviĝas kaj komencas balanci kaj tordi la supran duonon de la korpo. Ankaŭ la viraj kredantoj, mergiĝintaj ĝiskole en la akvo, komencas impete, ĉiam pli rapide kaj rapide balanci ĝi kaj tordiĝi, onidire tial, por ke kreiĝu la Seksa Medio; dume la salamandrinoj elbuŝigas akrajn ts-ts-ts kaj kvakajn kriĉojn. Poste estingiĝas sub la akvo lumo post lumo kaj senbridiĝas ĝenerala orgio.

Ni ja ne povas garantii pri ĉi tiu priskribo; sed estas certe, ke en iuj pli grandaj urboj de Eŭropo la polico unuflanke severe persekutis ĉi tiujn salamandrajn sektojn, aliflanke ĝi havis plenmanojn da laboro kun sekretigado de grandegaj societaj skandaloj, ligitaj kun ĉi tio. Tamen ni opinias, ke la kulto de la Granda Salamandro estis ja neordinare disvastigita, sed ĝi okazadis plejparte kun lukso malpli fabela, kaj en la neriĉaj tavoloj eĉ sur la seka tero.

24 Ankaŭ jam la menciita katolika preĝo por la salamandroj difinis ilin kiel Dei creatura de gente Molche (diaj kreitaĵoj de la salamandra nacio)

25 Proklamo, konservita en la paperoj de sinjoro Povondra, tekstis:

KAMARADOJ SALAMANDROJ!

La kapitalisma ordo trovis al si la lastan viktimon. Kiam ĝia tiranado komencis definitive splitiĝi kontraŭ la revolucia impeto de la klaskonscia proletaro, aljungis la putra kapitalismo en siajn servojn vin, Laboristojn de la Maro, sklavigis vin spirite per sia burĝa civilizacio, subigis vin al siaj klasleĝoj, senigis vin de ĉia libereco kaj faris ĉion, por povi senpune kaj brutale vin ekspluategi.

(14 linioj konfiskitaj)

Laborantaj salamandroj! Proksimiĝas la momento, kiam vi komencas konsciigi al vi la tutan ŝarĝon de la sklaveco, en kiu vi vivas.

(7 linioj konfiskitaj)

kaj pretendos viajn rajtojn kiel klaso kaj nacio! Kamaradoj salamandroj! La revolucia proletaro de la tuta mondo aletendas al vi la manon.

(11 linioj konfiskitaj)

per ĉiuj rimedoj. Fondu uzinajn konsilantarojn, elektu konfidulojn, establu strikfondusojn! Kalkulu kun tio, ke la laboristaro vin ne forlasos en via justa batalo kaj man-enmane entreprenos kun vi la lastan atakon.

(9 linioj konfiskitaj)

Subpremataj kaj revoluciaj salamandroj de la tuta mondo, unuiĝu! Komenciĝas la lasta batalo!

Subskribita MOLOKOV

26 En la kolekto de sinjoro Povondra ni trovis nur kelkajn tiajn proklamojn; la ceterajn versimile forbruligis dumtempe sinjorino Povondrová. El la konservita materialo ni citas almenaŭ kelkajn titolojn: salamandroj, for la batalilojn! (Pacifista manifesto).

Salamandroj, elĵetu la judojn! (Germana flugfolio).

Kamaradoj salamandroj! (Alvoko de la anarkiista-Bakuninista grupo).

Kamaradoj salamandroj! (Publika alvoko de la akvo-skoltoj).

Amikoj salamandroj! (Publika adreso de la Cetralo de akvariistaj societoj kaj bredantoj de la akvobestaro).

Salamandroj, amikoj! (Alvoko de Societo por la Morala Reformo).

Civitanoj salamandroj (Alvoko de la Reforma civitana frakcio en Dieppe).

Kolegoj salamandroj, eniru niajn vicojn! (Subtena societo de eksmaristoj).

Kolegoj salamandroj! (Naĝklubo Aegir).

Ekstre grava (se ni povas juĝi laŭ tio, ke sinjoro Povondra ĝin zorge subgluis, estis alvoko, kiun ni citas en plena origina teksto):

27 En la kolekto de sinjoro Povondra konserviĝis al ni felietona, sufiĉe supraĵa priskribo de la soleno; bedaŭrinde nur duono, la alia parto iel perdiĝis.

Nico, la 6-an de majo En bela, hela konstruaĵo de la Instituto por Mediteraneaj Studoj sur Promenade des Anglais estas hodiaŭ vigle; du agens de police prizorgas liberan vojon sur trotuaro por la invititaj personecoj, paŝantaj sur la ruĝa tapiŝo en bonvenigan, agrable malvarman amfiteatron. Ni vidas la ridetantan sinjoron urbestron de Nico, sinjoron prefekton kun cilindro, generalon en lazurkolora uniformo, sinjorojn kun ruĝa butono de Honorlegio, damojn de necerta aĝo (ĉijare regas la moda terakotkoloro), vicadmiralojn, ĵurnalistojn, profesorojn kaj respektindajn oldulojn de ĉiuj nacioj, da kiuj sur Cšte d’ Azur estas ĉiam abunde.

Subite eta incidento: inter ĉia ĉi honorularo timide kaj nerimarkate penas tragliti kurioza kreaĵeto; ĝi estas vualita de la kapo ĝis la tero en longan nigran pelerinon aŭ domenon, sur la okuloj ĝi havas grandegajn nigrajn okulvitrojn kaj haste, malcerte ĝi plandas al la troplenigita vestiblo. ”Hé, vous,” ekkriis iu policisto, ”qu’ est-ce que vous cherchez ici?[101]” Sed jam al la timigita alvenanto alpaŝas la universitataj altranguloj kaj ”cher docteur, ĉi tien, cher docteur tien”. Do ĉi tiu estas d-ro Charles Mercier, la klerega salamandro, hodiaŭ prelegonta antaŭ la elito de
la Lazura Bordo! Rapide internen, por ke ankoraŭ ni kaptu loketon en la solene ekscitita aŭditorio!

Sur la podio eksidas Monsieur le Maire, Monsieur Paul Mallory, granda poeto, Mme Maria Dimineanu, kiel delegitino de Internacia Instituto por Intelekta Kunlaboro, rektoro de Instituto por Mediteraneaj Studoj kaj aliaj oficialaj personecoj; flanke de la podio estas pupitro por la prelegonto kaj post ĝi – Nu jes, ĝi estas vere ladkuvo.

Ordinara ladkuvo, kiaj estas en la banĉambroj. Kaj du funkciuloj kondukantaj sur la podion timidan estaĵon, vualitan en longan kapuĉon. Aŭdiĝas iom embarasa aplaŭdo. D-ro Charles Mercier sinĝene riverencas kaj ĉirkaŭrigardas, kie sidigi sin. ”Voilá, Monsieur,” flustras iu funkciulo kaj montras la ladkuvon. ”Jen por vi.” D-ro Mercier videble ege hontas, ne scias, kiel rifuzi ĉi tiun afablaĵon; li provas kiel eble diskrete okupi lokon en la kuvo, sed li envolviĝas en la longan pelerinon kaj kun brua plaŭdo falas en la kuvon. La sinjoroj sur la podio estis ege surŝprucigitaj, sed ili mienas, kvazaŭ nenio okazus; en la aŭditorio iu histerie ekridis, sed la sinjoroj el la unuaj vicoj riproĉe ĉirkaŭrigardas kaj siblas ŝŝ! Tiumomente leviĝas Monsieur le Maire et Député kaj ekparolas.

Sinjorinoj kaj sinjoroj, li diras, mi havas la honoron bonvenigi sur la tero de nia bela urbo Nico doktoron Charles Mercier, eminentan reprezentanton de la scienca vivo de niaj proksimaj najbaroj, la loĝantoj de la marprofundoj.

(D-ro Mercier elmergiĝas ĝis la talio kaj profunde riverencas).

Unuafoje en la historio de civilizacio la maro kaj la tero donas al si la monojn por la intelekta kunlaboro. Ĝis nun estis metita al la spirita vivo netransigebla limo: la mond-oceano. Ni povis ĝin transpaŝi, ni povis ĝin transversi ĉiudirekte per niaj ŝipoj; sed sub ĝian surfacon, sinjorinoj kaj sinjoroj, la civilizacio ne povis penetri. Ĉi tiu eta peco de la firma tero, sur kiu vivas la homaro, estis ĝis nun ĉirkaŭita de maro virga kaj sovaĝa; ĝi estis belega kadro, sed ankaŭ depratempa dislimo: unuflanke la leviĝanta civilizacio, aliflanke la eterna neŝanĝebla naturo. Ĉi tiu limo, miaj karaj aŭskultantoj, nun falas. (Aplaŭdo). Ni, infanoj de la granda tempo, partoprenas la senkomparan feliĉon esti atestantoj-vidantoj de tio, kiel kreskas nia spirita patrio, kiel ĝi transpaŝas siajn proprajn bordojn, descendas en la marondojn, konkeras la akvoprofundojn kaj ligas al la malnova klera firma tero oceanon modernan kaj civilizitan. Kia miriga spektaklo! (Brave!) Sinjorinoj kaj sinjoroj, nur pro naskiĝo de la oceana kulturo, kies eminentan reprezentanton ni havas la honoron hodiaŭ bonvenigi en nia mezo, nia terglobo iĝis planedo vere kaj plene civilizita (Entuziasma aplaŭdo! D-ro Mercier leviĝas en la kuvo kaj riverencas).

Kara doktoro kaj granda sciencisto, poste Monsieur le Maire et Député turniĝis al d-ro Mercier, apoganta sin je rando de la kuvo, emociite kaj peze tikante siajn brankojn, vi povos transdiri al viaj samlandanoj kaj amikoj sur la marfundo niajn gratulojn, nian admiron kaj nian plej ardan simpation. Diru al ili, ke en vi, niaj mar-najbaroj, ni salutas la avangardon de progreso kaj klereco, avangardon, kiu paŝon post paŝo koloniigos la senfinajn marteritoriojn kaj sur fundo de Oceano konstruos novan kulturan mondon. Jam mi vidas kreski en la marfundoj novajn Atenojn kaj novajn Romojn; mi vidas tie flori novan Parizon kun la submaraj Luvroj kaj Sorbonoj, kun la submaraj Triumfarkoj kaj Tomboj al la Nekonataj Soldatoj, kun teatroj kaj bulvardoj; kaj permesu, ke mi eldiru ankaŭ mian ideon plej sekretan: mi esperas, ke kontraŭ nia kara Nico elkreskos en la bluaj ondoj mediteraneaj nova glora Nico, via Nico, kiu per siaj superbaj submaraj avenuoj, parkoj kaj promenejoj borderos nian lazuran bordregionon.

Ni volas vin ekkoni kaj volas, ke vi ekkonu nin; persone mi estas konvinkita, ke pli proksima scienca kaj societa rilatoj, kiujn hodiaŭ sub tiel feliĉaj aŭspicioj ni inaŭguras, kondukos niajn naciojn al ĉiam pli strikta kultura kaj politika kunlaboro en intereso de la tuta homaro, en intereso de la tutmonda paco, bonfarto kaj progreso.

(Longdaŭra aplaŭdo.)

Nun leviĝas d-ro Charles Mercier kaj provas per kelkaj vortoj danki al sinjoro urbestro kaj deputito de Nico; sed unuflanke li estas tro emociita, aliflanke li havas iom apartan prononcadon; el lia parolo mi kaptis nur kelkajn pene elbuŝigitajn vortojn; se mi ne eraras, tio estis ”tre honorita”, ”kulturaj rilatoj” kaj ”Viktoro Hugo”. Poste, evidente timtrema, denove li kaŝiĝis en la kuvo.

Poste ekparolas Paul Mallory; tio, kion li eldiras, ne estas parolo, sed himna poemo, tralumigita de profunda filozofio. Mi dankas la sorton, li diras, ke mi ĝisvivis la plenumiĝon kaj konfirmon de unu el la plej belaj sagaoj de la tuta homaro. Ĝi estas konfirmo kaj plenumiĝos stranga: anstataŭ la mita Atlantido, enmergiĝinta, ni vidas kun mirego novan Atlantidon, elmergiĝanta el la profundoj.

Kara kolego Mercier, vi, kiu estas poeto de la spaca geometrio, kaj viaj doktaj amikoj, vi estas la unuaj senditoj de ĉi tiu nova mondo leviĝanta el la maro, ne el la ŝaŭmo naskiĝinta Afrodita, sed Palasa Anadyomene. Sed multe pli stranga kaj nekompreneble pli mistera estas, ke al ĉi tiu (La fino mankas)

28 En la paperoj de sinjoro Povondra konserviĝis iom neklara ĵurnalfoto, sur kiu ambaŭ salamandraj delegitoj ascendas la ŝtupetojn el la Ĝeneva Lago sur Quai du Mont Blanc, por iri en kunsidon de la Komisiono. Ŝajnas do, ke oficiale ili estis loĝigitaj rekte en Lemano.

Kio koncernas la Ĝenevan Komisionon por Studo de la Salamandra Demando, ĝi plenumis grandan kaj meritplenan laboron ĉefe per tio, ke ĝi zorgeme evitis ĉiujn brulajn politikajn kaj ekonomiajn problemojn. Ĝi kunsidis permanente dum multaj jaroj kaj havis pli ol mil tricent kunvenojn, dum kiuj oni diligente traktis pri la internacia unuigo de terminologio por la salamandroj. Tiurilate nome regis senespera ĥaoso; apud la sciencaj terminoj salamandro, Molche, Batrako kaj similaj (kiujn oni komencis senti kiel iom malĝentilajn), estis proponata aro da aliaj nomoj; la salamandroj estu nomataj Tritonoj, Neptunidoj, Tetisidoj, Nereidoj, Atlantidoj, Oceanidoj, Pozidonidoj, Lemuroj, Pelagoj, Litoraluloj, Pontikoj, Bathidoj, Abisoj, Hidrionoj, Gentdemaroj (Gens de Mer), Submaridoj kaj tiel plu.

La Komisiono por Studo de la Salamandra Demando estis elektonta el ĉiuj ĉi terminoj la nomon plej konvenan kaj okupiĝis pri tio fervore kaj konscience ĝis finiĝo de la Salamandra Epoko; la finan kaj unuaniman konkludon neniam ĝi atingis.

29 Sinjoro Povondra ankaŭ envicigis en sian kolekton du aŭ tri artikolojn el Národní politika[102], rilatantajn la nuntempan junularon; versimile nur pro misaranĝo li atribuis ilin al ĉi tiu periodo de la salamandra civilizacio.

30 Iu sinjoro el Dejvice rakontis al sinjoro Povondra, ke li baniĝis sur plaĝo en Katwijk am Zee. Li naĝis malproksimen en la maron, kiam la naĝmastro vokis lin al reveno.

La nomita sinjoro (iu sinjoro Příhoda, komisiulo) ne atentis tion kaj naĝis plu; tiam la naĝmastro saltis en boaton kaj padelis post lin. ”Hej, sinjoro,” li diris al li, ”ĉi tie vi ne rajtas vin bani!”

”Kial ne?” demandis sinjoro Příhoda.

”Ĉi tie estas salamandroj.”

”Mi ne timas ilin,” oponis sinjoro Příhoda.

”Ili havas ĉi tie sub la akvo fabrikojn aŭ ion,” murmuretis la naĝmastro. ”Ĉi tie neniu baniĝas, sinjoro.”

”Kaj kial ne?”

”La salamandroj ne ŝatas tion.”

31 Ĉi tiu propono evidente koneksis kun la grandskala politika propagando, kies altgrade gravan dokumenton ni havas en la manoj, dank’ al kolekta aktiveco de sinjoro Povondra. La dokumento sonas laŭvorte:


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.