|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJAŭtoro: Karel Čapek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Alikaraktera estis konflikto en Normandio, okazin ta iom pli poste. Tie salamandroj, laborantaj ĉefe en Ĉerburgo kaj loĝantaj apud la ĉirkaŭa bordo, ege ekŝatis pomojn; sed ĉar iliaj labordonantoj ne volis liveri pomojn al ili kun la kutima salamandra nutraĵo (onidire ĝi altigus la konstrukostojn super la difinita budĝeto), la salamandroj entreprenadis ŝtelekspediciojn al la proksimaj fruktĝardenoj. La kampuloj plendis ĉe la prefektejo, kaj al la salamandroj estis severe malpermesite vagi sur la bordo ekster la tiel nomata salamandra zono, sed senefike; la fruktoj el la ĝardenoj plu perdiĝis, onidire perdiĝis ankaŭ ovoj en la demetejoj, kaj ĉiumatene ĉiam pli da hundoj estis trovataj batmortigitaj. Tiam la kampuloj, armitaj per malnovaj fusiloj, mem komencis gardi siajn fruktĝardenojn kaj paflikvidis la ŝtelantajn salamandrojn.
Finfine tio estus restinta nur loka afero; sed la normandaj kampuloj, ekscititaj krom alio ankaŭ pro tio, ke estis la altigitaj impostoj, kaj kariĝis la municio, morte ekmalamis la salamandrojn kaj entreprenadis kontraŭ ili invadojn per tutaj armitaj trupoj. Kiam ili are pafmortigadis salamandrojn ankaŭ sur iliaj laborlokoj, plendis ĉe la prefekto aliflanke la entreprenantoj de la akvokonstruaĵoj, kaj la prefekto ordonis, ke al la kampuloj estu konfiskitaj iliaj rustaj pafiloj. Memkomprene la kampuloj rezistis, kaj okazis malagrablaj konfliktoj kun ĝendarmoj; la obstinaj normandoj komencis pafi krom salamandroj ankaŭ ĝendarmojn. En Normandion estis venigitaj ĝendarmaj helptrupoj, kiuj traserĉadis en la vilaĝoj domon post domo.
Ĝuste en tiu tempo okazis ekstreme malagrabla afero: en la ĉirkaŭaĵo de Coutance vilaĝaj knaboj atakis salamandron, kiu laŭdire suspekte ŝteliris al kokinejo, ĉirkaŭis ĝin, dorse alpremitan al muro de garbejo kaj komencis ŝtonumi ĝin per brikoj. La vundita salamandro disetendis la brakon kaj terenĵetis ion similantan al ovo; sekvis eksplodo, per kiu la salamandro estis dispecigita, sed ankaŭ la tri knaboj: la dekunujara Pierre Cajus, la deksesjara Marcel Bérard kaj la dekkvinjara Louis Kermadec; krome kvin infanoj estis pli-malpli peze vunditaj.
La informo pri tio disflugis tra la tuta regiono; proksimume sepcent homoj alveturis aŭtobuse el larĝvasta regiono kaj ekatakis, armitaj per fusiloj, forkoj kaj draŝiloj, la salamandran setlejon en la golfo Basse Coutance.
Ĉirkaŭ dudek salamandroj estis mortigitaj, antaŭ ol la ĝendarmoj sukcesis repuŝi la furiozantan homamason.
Venigitaj sapeistoj el Ĉerburgo ĉirkaŭis la golfon Basse Coutance per barilo el pikdrato; sed nokte la salamandroj eliris el la maro kaj per grenadoj disŝiris la dratobstaklojn kaj evidente viciĝis por penetri enlanden.
Militkamionoj haste alveturigis kelkajn infanteriajn kompaniojn kun mitraloj kaj soldatĉeno klopodis apartigi la salamandrojn disde la homoj. Dume la kampuloj ruinigis la impostoficejojn kaj ĝendarmejojn kaj unu nepopulara impost-ekzekuciisto estis pendumita sur lanterno kun tabuleto: for kun la salamandroj! Ĵurnaloj, ĉefe germanaj, skribis pri revolucio en Normandio; sed la Pariza registaro demarŝis per energia demento.
Dume la sangkonfliktoj inter la kampuloj kaj salamandroj plu vastiĝis laŭ la bordo de Kalvadoso, Pikardio kaj la Kaleza Markolo, el Ĉerburgo forŝipis la malnova franca krozŝipo Jules Flambeau en direkto al la okcidenta bordo de Normandio: la celo estis, kiel poste estis certigate, nur ke ĝia ĉeesto efiku per trakviliga impreso, kaj al la loka loĝantaro, kaj al la salamandroj. Jules Flambeau ankris mejlon kaj duonon de la golfo Basse Coutances; kiam noktiĝis, la ŝipkomandanto ordonis, por altigi la impreson, eligi kolorajn raketojn. Multaj homoj sur la bordo alrigardis ĉi tiun belan spektaklon; subite oni aŭdis siblan muĝadon kaj apud la pruo de la krozŝipo erupciis giganta akvokolono; la ŝipo kliniĝis kaj tiumomente ekknalis tondra eksplodo. Estis evidente, ke la krozŝipo dronas; en kvaronhoro alhastis helpi el la apudaj havenoj motorboatoj, sed ili ne plu estis bezonataj; escepte de tri viroj mortigitaj ĉe la eksplodo, la tuta ŝipanaro saviĝis, kaj Jules Flambeau dronis kvin minutojn poste, kiam ĝia komandanto kiel lasta forlasis la ferdekon kun la memorindaj vortoj: ”Nenio fareblas.”
La oficiala raporto, eldonita ankoraŭ tiunokte, anoncis, ke ”la malnova krozŝipo Jules Flambeau, kiu cetere en la plej proksimaj semajnoj estis elrangigota, karambolis dum la nokta navigo kontraŭ rifo kaj pro eksplodo de kaldronegoj dronis,” sed la gazetaro ne lasis sin trankviligi per tio; dum la duonoficiala preso asertis, ke la ŝipo karambolis kontraŭ germana mino de nova deveno, la opozicia kaj eksterlanda preso prezentis colgrandajn titolojn:
FRANCA KROZŜIPO
TORPEDITA DE SALAMANDROJ!
Mistera evento apud la normanda bordo RIBELODE
SALAMANDROJ!
”Ni vokas al responseco tiujn,” pasie skribis en sia ĵurnalo la deputito Berthelémy, ”kiuj armis la bestojn kontraŭ la homoj; tiujn, kiuj metis en la manaĉojn de la salamandroj bombojn, por ke ili mortigadu per ili francajn kampulojn kaj ludantajn senkulpajn infanojn; tiujn, kiuj disponigis al la marmonstroj la plej modernajn torpedojn, por ke ili povu dronigadi per ili la francan ŝipanaron, kiam ajn ili ekdeziros. Mi diras, ni vokas ilin al responseco: ili estu akuzitaj pro murdo, ili estu venigitaj antaŭ la militan tribunalon pro landoperfido, oni enketu, kiom ili ricevis de la armil-fabrikantoj por tio, ke ili provizis la maran kanajlaron per armiloj kontraŭ la civilizita floto!” Kaj tiel plu; simple estis ĝenerala konsterno, la popolo rotiĝis en la stratoj kaj oni komencis konstrui barikadojn; sur la parizaj bulvardoj staris senegalianaj pafistoj kun fusiloj en faskoj kaj en la antaŭurboj atendis tankoj kaj kirasaŭtoj. En tiu momento staris en la parlamento la ministro de mar-aferoj, M. Franĉois Ponceau, pala, sed decida: La registaro akceptas la responsecon por tio, ke ĝi armis la salamandrojn sur la franca bordo per fusiloj, akvomitraloj, submaraj baterioj kaj torpedĵetiloj. Sed dum la francaj salamandroj havas nur leĝeran artelieron de malgranda kalibro, la germanaj salamandroj estas armataj per submaraj bombkanonoj de la kalibro 32 cm; dum sur la franca bordo estas unu submara magazeno de grenadoj, torpedoj kaj eksplodaĵoj meze sur ĉiu dudekkvara kilometro, sur la itala bordo estas surfundaj depotoj de milita materialo sur ĉiu dudeka kaj en la germanaj akvoj sur ĉiu dekoka kilometro.
Francio ne povas lasi kaj ne lasos siajn bordojn ne ŝirmitajn. Francio ne povas rezigni la armadon de siaj salamandroj. La ministro jam nun igas plej severe enketi, kiu kulpas pro la fatala miskompreno sur la normanda bordo; ŝajnas, ke la salamandroj opiniis la kolorajn raketojn signalo al milita interveno kaj volis defendi sin.
Intertempe estis senpostenigitaj kaj la komandanto de la ŝipo Jules Flambeau, kaj la prefekto de Ĉerburgo; speciala komisiono sekve konstatas, kiel la entreprenantoj de akvokonstruaĵoj traktas la salamandrojn; por la estonteco estas ordonita tiurilate severa inspekto. La registaro profunde bedaŭras la perdojn je la homvivoj; la junaj naciaj herooj Pierre Cajus, Marcel Bérard kaj Louis Kermadec estos dekoritaj kaj sepultitaj je ŝtataj kostoj kaj iliaj gepatroj ricevos honoran pension. En la plej supera gvido de la franca floto okazos esencaj ŝanĝoj. La registaro prezentos al la parlamento demandon pri konfido, tuj kiam ĝi kapablos prezenti pli detalajn informojn.
Post tio la kabineto anoncis sian permamentan kunsidon.
Dume la ĵurnaloj – laŭ sia politika koloro – proponis punan, eksterman, koloniigan aŭ krucmilitan ekspediciojn kontraŭ la salamandroj, ĝeneralan strikon, demision de la registaro, areston de la salamandro-entreprenistoj, areston de la komunistaj gvidantoj kaj agitantoj kaj multajn aliajn sav-aranĝojn. Sekve de onidiroj pri ebla fermo de la bordoj kaj havenoj la homoj komencis sin febre provizi per nutraĵoj kaj la prezoj de ĉia varo altiĝis en kapturna ritmo; en la industriaj urboj eksplodis kontraŭkarecaj tumultoj; la borso estis fermita por tri tagoj. Estis simple la plej streĉa kaj minaca situacio dum la lastaj tri aŭ kvar monatoj. Sed tiumomente en la aferon lerte intervenis la ministro de agrikulturo, M. Monti.
Li aranĝis, ke sur la franca bordo estu dufoje semajne ŝutata por la salamandroj tiom kaj tiom da vagonoj da pomoj, kompreneble je ŝtataj kostoj. Ĉi tiu aranĝo neordinare kontentigis la salamandrojn kaj trankviligis la fruktkulturistojn en Normandio kaj alie. Sed M. Monti iris tiudirekte plue: ĉar jam delongtempe estis malfacilaĵoj pro la profunda kaj konsiderinda maltrankvilo en la vinregionoj, suferantaj pro manko de debito, li ordonis, ke la ŝtato kontribuu je la salamandroj tiamaniere, ke ĉiu salamandro ricevos ĉiutage duonlitron da blanka vino. La salamandroj komence estis senkonsilaj pri la vino, ĉar ĝi kaŭzis al ili fortajn laksojn, kaj ili verŝadis ĝin en la maron; sed dumtempe versimile ili kutimiĝis je ĝi, kaj estis observite, ke ekde tiu tempo la francaj salamandroj pli fervore pariĝis, kvankam kun malpli granda fekundeco ol antaŭe. Tiel per unufojo estis solvita la agrara kaj salamandra aferoj; la minaca streĉo estis forigita, kaj kiam post nelonge venis nova registara krizo pro la financa skandalo de Mme Töppler, la lerta kaj elpruvita M. Monti iĝis en la nova kabineto ministro de la maraferoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.