La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Pa?o

Libro unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Libro dua
1 2 3
Libro tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
Notoj

11. La aŭtoro parolas kun si mem

Ĉu tiel vi lasos tion?” aŭdiĝis tiuloke la interna voĉo de la aŭtoro.

”Nu, kion?” demandis la aŭtoro iom necerte.

”Ĉu vi lasos sinjoron Povondra tiel morti?”

Nu, defendis sin la aŭtoro, mi ne faras tion ŝate, sed – Finfine sinjoro Povondra jam havas siajn jarojn; ni diru, ke li aĝas multe pli ol sepdek – ”Kaj vi lasos lin, ke li turmentu sin tiom spirite? Vi eĉ ne diros al li, avo, ne estas ja tiel malbone; la mondo ne pereos pro la salamandroj kaj la homaro saviĝos, nur ankoraŭ atendu kaj vi ĝisvivos tion? Mi petas vin, ĉu vi povas fari nenion por li?”

Mi venigos do kuraciston al li, proponis la aŭtoro. La maljuna sinjoro havas versimile nervofebron; en tiu aĝo li povus havi pulmiton el tio, sed eble dank’al Dio, li transvivos tion; eble ankoraŭ li balancos Marinjan sur la genuoj kaj demandos, kion ŝi lernis en la lernejo. – Ĝojoj de la maljuneco: la maljuna sinjoro havu ankoraŭ ĝojojn de la maljuneco!

”Belajn ĝojojn,” mokis la interna voĉo. ”Per siaj maljunaj manoj li premos la infanon al si kaj timos, homo, timos, ke ankaŭ ŝi foje devos fuĝi antaŭ la muĝetantaj akvoj, inundantaj nedeteneble la tutan mondon; en hororo li sulkigos siajn vilajn brovojn kaj flustros: Tion faris mi, Marinja, tion faris mi – Aŭskultu, ĉu vere vi volas lasi perei la tutan homaron?”

La aŭtoro morniĝis. Ne demandu min, kion mi volas.

Ĉu vi opinias, ke pro mia volo dispecetiĝas la homaj kontinentoj, ĉu vi opinias, ke mi volis ĉi tiujn finojn? Jen simple la logiko de eventoj; ĉu povas mi ĝin interveni?

Mi faris, kion mi povis; mi avertis la homojn ĝustatempe; tiu X, tiu ankaŭ parte mi estis. Mi predikis, ne donadu al la salamandroj armilojn kaj eksplodaĵojn, ĉesigu la fian negocadon kun la salamandroj kaj tiel plu – vi scias, kiel ĝi finiĝis. Ĉiuj havis mil absolute ĝustajn ekonomiajn kaj politikajn kontraŭdirojn, kial ne eblas. Mi estas nek politikisto, nek ekonomo; mi ja ne povas ilin konvinki. Kion fari, la mondo eble sinkiĝos kaj subakviĝos; sed almenaŭ tio okazos pro ĝenerale agnoskataj kaŭzoj politikaj kaj ekonomiaj, almenaŭ tio okazos helpe de scienco, tekniko kaj publika opinio, kaj uzo de ĉia homa inĝenio! Nenia kosma katastrofo, sed la nuraj ŝtataj, grandpotencaj, ekonomiaj kaj aliaj kaŭzoj. – Kontraŭ tio nenio fareblas.

La interna voĉo tempeton silentis. ”Kaj ĉu vi ne bedaŭras la homaron?”

Atendu, ne tiel rapide! Ne necesos ja, ke formortu la tuta homaro. La salamandroj bezonas nur pli da bordoj, por povi ie loĝi kaj demeti la ovojn. Eble ili faros el la firma tero nurajn longajn terstriojn anstataŭ la kontinuaj kontinentoj, por ke estu kiel eble plej multe da bordoj.

Ni diru, ke sur la terstrioj konserviĝos iom da homoj, ĉu? Kaj ili povos fari metalojn kaj aliajn objektojn por la salamandroj. La salamandroj ne povas ja mem labori per fajro, ĉu?

”La homoj do servos al la salamandroj.”

Jes, se vi volas tion nomi tiel. Simple ili laboros en fabrikoj kiel nun. Ili havos nur aliajn mastrojn. Finfine eble eĉ ne tiom multe ŝanĝiĝos.

”Kaj ĉu vi ne bedaŭras la homaron?”

Diomia, lasu min! Kion mi faru? La homoj ja volis tion; ĉiuj volis havi salamandrojn, volis ilin la komerco, industrio, tekniko, volis ilin la ŝtatviroj kaj la sinjoroj de la milito. – Ankaŭ la juna Povondra diradis: ni ĉiuj kulpas pri tio. Mi petas vin, kial mi ne bedaŭrus la homaron!

Kaj pleje mi bedaŭris ĝin, vidante kiel mem ĉiel ĝi ĵetiĝas en la pereon. Oni krius, rigardante tion. Oni kriegus kaj levus ambaŭ manojn kvazaŭ oni vidus trajnon surveturantan falsan relon. Nun oni ne povas tion heltigi.

La salamandroj plu multiĝos kaj plu splitigos la malnovajn kontinentojn. – Nur rememoru, kiel Wolf Meynert tion pruvis: ke la homoj devas fari spacon por la salamandroj; kaj nur la salamandroj kreos feliĉan, unuecan kaj homogenan mondon – ”Aĥ, Wolf Meynert! Wolf Meynert estas intelektulo.

Ĉu vi trovis jam ion tiel teruran kaj murdigan kaj absurdan, per kio iu intelektulo ne volus renovigi la mondon?

Nu, lasu tion! Ĉu vi scias, kion nun faras Marinja?”

Marinja? Mi opinias, tiu ludas sur Vyšehrad. Vi devas silenti, ili diris al ŝi, la avo dormas. Kaj nun ŝi ne scias, kion fari kaj ege enuas – ”Kaj kion ŝi faras?”

Mi ne scias. Plej versimile ŝi provas atingi per la pinto de la lango la pinton de sia nazo.

”Nu, vidu. Kaj vi volus lasi okazi ion kiel novan diluvon de la mondo?

Do, ĉesu! Ĉu miraklojn mi povas fari? Okazu, kio devas okazi. La aferoj havu sian ne deturneblan kurson!

Ankaŭ en tio estas io kiel konsolo; ke tio, kio okazas, plenumas sian neceson kaj sian leĝon.

”Ĉu ne eblus iel haltigi la salamandrojn?”

Ne. Ili estas tro multaj. Oni devas fari spacon por ili.

”Ĉu eblus, ke iel ili formortu? Eble povus trafi ilin ia malsano aŭ danĝero –”

Tro malkara, amiko. Ĉu la Naturo senĉese rebonigadu, kion la homoj fuŝis al si? Vi mem do ne plu kredas, ke ili helpos al si? Vidu, vidu; fine denove vi volus fidi, ke io aŭ iu vin savos! Ion mi diros al vi: ĉu vi scias, kiu ankoraŭ nun, kiam la kvinono de Eŭropo estas jam subakvigita, liveras al la salamandroj la eksplodaĵojn kaj torpedojn kaj borilojn? Ĉu vi scias, kiu febre, tage-nokte laboras en la laboratorioj, por inventi ankoraŭ pli rendimentajn maŝinojn kaj substancojn por la detruo de la mondo? Ĉu vi scias, kiu pruntas monon al la salamandroj, ĉu vi scias, kiu financas ĉi tiun Finon de la Mondo, ĉi tiun novan Diluvon?

”Mi scias. Ĉiuj fabrikoj. Ĉiuj bankoj. Ĉiuj ŝtatoj.”

Do vidu. Se nur la salamandroj estus kontraŭ la homoj, eble estus io farebla; sed homoj kontraŭ homoj, mia kara, tio ne estas haltigebla.

” – Atendu, homoj kontraŭ la homoj! Mi havas ideon.

Eble fine povus esti salamandroj kontraŭ salamandroj.”

Salamandroj kontraŭ salamandroj? Kiel vi opinias tion?

”Ekzemple … se estas tiom da salamandroj, ili povus inter si batiĝi pri ia peceto da bordo aŭ ia golfo aŭ io simila; poste jam ili batalos inter si pri la pli kaj pli grandaj bordoj; fine ili devus batali pri la mondbordoj, ĉu?

Salamandroj kontraŭ salamandroj! Kion vi opinias, ĉu ĉi tio ne estus historia logiko?”

– Ne, ne, ne eblas. La salamandroj ne povas batali kontraŭ la salamandroj. Tio estus kontraŭ la naturo. La salamandroj estas ja unu gento.

”Ankaŭ la homoj estas unu gento, mia kara. Kaj vi vidas, tio ne ĝenas ilin; unu gento, kaj jen pri kio entute ili batalas! Jam ne pri loko, kie ili vivus, sed pri potenco, prestiĝo, influo, gloro, merkatoj kaj ĉu scias mi pri kio ankoraŭ! Kial ankaŭ la salamandroj ne povus batali inter si, ni diru pri prestiĝo?

Kial ili farus tion? Mi petas vin, kion ili havus el tio?

”Nenion, eble nur tion, ke unuj havus dumtempe pli da bordoj kaj pli da potenco ol la aliaj. Kaj post iom da tempo denove male.”

Kaj kial unuj devus havi pli ol la aliaj? Ja, ili ĉiuj estas egalaj, ĉiu estas salamandroj; ĉiuj havas la saman skeleton, ĉiuj estas same malbelaj kaj same mezkvalitaj – Kial ili reciproke murdu sin? Mi petas vin, en kies nomo ili interbatalus?

”Nur lasu ilin, io jam troviĝos. Rigardu, unuj loĝas sur la okcidenta bordo kaj aliaj sur la orienta; ili kontraŭbatalos eble en nomo de Okcidento kontraŭ Oriento. Jen vi havas eŭropajn salamandrojn kaj tie malsupre la afrikajn; diablo devus enesti, se fine unuj ne volus esti pli ol la aliaj! Nu, kaj ili ekmarŝos por pruvi tion al ili en nomo de civilizacio, ekspansio aŭ mi ne scias kio; ĉiam troviĝos iaj ideaj aŭ politikaj kaŭzoj, pro kiuj la salamandroj de unu bordo devos subtranĉi la salamandrojn sur alia bordo.

La salamandroj estas civilizitaj same kiel ni, kara; ili ne havos mankon pri grandpotencaj, ekonomiaj, juraj, kulturaj aŭ aliaj argumentoj.”

Kaj ili havas armilojn. Ne forgesu, ke ili estas fabele armitaj.

”Jes, ili havas superabundon da armiloj. Nu, vidu. Ne mirigus min, se ili ellernus de homoj, kiel oni faras la historion!”

Atendu, atendu momenton! (La aŭtoro eksaltis kaj komencis trakuradi sian laborĉambron.) Vere, diablo devus enesti, se ili ne scius tion! Jam mi vidas tion. Sufiĉas rigardi la mondmapon – diable, kie estas ia mondmapo!

”Mi vidas ĝin.”

Do bone. Jen vi havas la Atlantikon kun la Mediteraneo kaj la Norda Maro. Jen Eŭropo, jen Ameriko. Jen estas lulilo de la kulturo kaj de la moderna civilizacio. Ie ĉi tie estas la subakvigita la malnova Atlantido – ”Kaj ĝuste la salamandroj sinkigas tie novan Atlantidon.”

Ĝuste. Kaj jen vi havas – Pacifikon kaj Hindan Oceanon.

Malnova, mistera Oriento, ho homo. Lulilo de la homaro, kiel oni diradas. Ie tie oriente de Afriko estas dronigita la mita Lemurio. Jen Sumatro, kaj iom okcidente de ĝi – ”la insuleto Tana Masa. La lulilo de salamandroj.”

”Jes. Tie regas King Salamander, la spirita kapo de la salamandroj. Ĉi tie ankoraŭ vivas la tapa-boys de kapitano van Toĥ, la originaj pacifikaj, duonsovaĝaj salamandroj.

Simple ilia Oriento, ĉu? La tuta teritorio nomi ĝas nun Lemurio, dum la alia sfero, civilizita, eŭropigita kaj amerikanigita, moderne kaj teknike progresinta, estas Atlantido. Tie do estas la diktatoro Chief Salamander, granda konkeranto, teknikisto kaj soldato, Ĝingis-Ĥano de la salamandroj, kaj detruanto de kontinentoj.

Grandioza personeco, homo.

(”… Aŭskultu, ĉu vere li estas salamandro?”)

(… Ne. Chief Salamander estas homo. Fakte li nomiĝas Andreas Schultze kaj estis dum la mondmilito ie ĉefserĝento.)

(”Tial!”)

(Nu, jes. Tiel estas.) Jen Atlantido kaj Lemurio. Ĉi tiu divido havas siajn geografiajn kaŭzojn, administrajn, kulturajn…

”… kaj naciajn. Ne forgesu la naciajn kaŭzojn. Lemuriaj salamandroj parolas piĝinon, dum la atlantikaj parolas Basic English.

Nu bone. Dumtempe la atlantikaj salamandroj penetras tra la eksa Sueza Kanalo en Hindan oceanon – ”Nature. La klasika vojo orienten.”

Ĝuste. Kontraŭe la lemuriaj salamandroj penetras trans Bonesperan Kabon al la okcidenta bordo de iama Afriko. Nome ili asertas, ke al Lemurio apartenas tuta Afriko.

”Nature.”

La slogano estas Lemurio al Lemuroj, For kun la fremduloj kaj simile. Inter la atlantikaj salamandroj kaj la lemuriaj salamandroj profundiĝas abismo de malkonfido kaj depratempa malamikeco. Malamikeco je vivo kaj morto.

”Tio signifas, el ili fariĝas Nacioj.”

Jes. La atlantikaj salamandroj malestimas la lemuriajn salamandrojn kaj nomas ilin malpuraj sovaĝuloj; la lemuriaj tial fanatike malamas la atlantikajn salamandrojn kaj vidas en ili imperiistojn, okcidentajn diablojn kaj atencantojn de la malnova, pura origina salamandreco.

Chief Salamander pretendas koncesiojn sur la lemuriaj bordoj, onidire en intereso de eksporto kaj civilizacio. La majesta maljunulo King Salamander, eĉ se malvolonte, devas cedi; nome li estas malpli armita. En la Tigrisa Golfo ne malproksime de la iama Bagdado ĝi krakos: la indiĝenaj lemuriaj salamandroj ekatakas la atlantikan koncesion kaj mortigas du atlantikajn oficirojn, onidire pro ia nacia ofendo. Sekve de tio – ” – okazas milito. Nature.”

Jes, okazas la tutmonda milito de salamandroj kontraŭ salamandroj.

”En nomo de Kulturo kaj Rajto.”

Kaj en la nomo de Vera Salamandreco. En la nomo de la nacia Gloro kaj Grandeco. La devizo estas: Aŭ ni aŭ ili!

La lemuriaj salamandroj armitaj per malajaj krisoj[112] kaj ponardoj de la joganaj salamandroj, tranĉbuĉas senkompate la entrudulojn el Atlantiko; tial la pli progresintaj, eŭrope civilizitaj atlantikaj salamandroj enlasas en la lemuriajn marojn kemiajn venenojn kaj kulturojn de pereigaj bakterioj kun tia milita sukceso, ke per tio ili infektas ĉiujn mond-oceanojn. La maro estas infektita per arte kultivita brankpesto. Kaj jen la fino, mia kara. La salamandroj formortas.

”Ĉiuj?”

Ĉiuj ĝis la lasta. Ĝi estos formortinta gento. Post ili nur konserviĝos la malnova eoningena spuro de Andrias Scheuchzeri.

”Kaj kion la homoj?”

La homoj? Ha, vere, la homoj. Nu, tiuj malrapide revenos desur la montoj sur la bordojn de tio, kio restas el la kontinentoj; sed la oceano ankoraŭ longe fetoros pro putrado de la salamandroj. La kontinentoj denove grandi ĝos pro la aluviado de la riveroj; la maro paŝon post paŝo cedos kaj ĉio estos preskaŭ kiel antaŭe. Estiĝos nova legendo pri diluvo de la mondo, kiun Dio sendis pro la pekaj homoj. Ankaŭ estos rakontaĵoj pri subakvigitaj mitaj landoj, kiuj onidire estis lulilo de la homa kulturo; eble ankaŭ oni fabelos pri ia Anglio aŭ Francio aŭ Germanio – ”Kaj poste?”

– Ion pluan mi ne scias.

La salamandro elpensita fare de Čapek estas marmamulo, devenanta el Azio, tre inteligenta kaj tre milda, ekipita per la manoj. Post transporto en Eŭropon ĝi alklimatiĝas, ellernas la anglan kaj poste oni ĝin amase uzadas por submaraj konstruaĵoj, sub kondiĉoj rememorigantaj traktadon kun negroj kaj la mondon de koncentrejoj.

La sobra, fekunda kaj tre laborema salamandro, malgraŭ tio, ke ĝi estas subigita al rasaj diskriminacioj, iom-post-iome plibonigas siajn poziciojn kaj sciojn, konstruas proprajn submarajn fabrikojn kaj utiligas siajn krudaĵojn ĝis tempo, kiam urĝe ĝi bezonas pligrandigi la vivspacon, ĉar la anoj de ĝia specio, loĝantaj laŭlonge de la marbordo, daŭre nombre kreskas; fine ĝi akiras mankantajn bordojn por forpafado de konsiderinde grandaj partoj de la kontinentoj en Ameriko, Azio kaj Eŭropo, jam antaŭe traboritaj kaj subminitaj … Laŭgrade estas absorbataj la plej fekundaj ebenaĵoj kun urboj kaj vilaĝoj kaj kun teruro homoj observas, kiel sub ili ŝrumpas la firma tero kiel ŝagrino.

La libro, aperinta en la jaro 1936, surprizas pro sia artisma formo kaj profeta tono. La postmilitaj koloniaj bataloj, la mondo de koncentrejoj, atombombo kaj eble ankaŭ treege impeta modernigo de la ĉina popolo (mi persone opinias ĝin eĉ ne iom maltrankviliga), ĉio estas ĉi tie priskribita ok, naŭ eĉ dudek jarojn anticipe. La apokalipsa karaktero de la lasta parto ankaŭ anoncas militajn destrukciojn. Čapek antaŭvidis la proksimecon de milito kaj mortis ĉe ĝia sojlo, per kio li senigis la naziojn, post kiam ili enmarŝis Pragon, pri ĝojo pro lia aresto.

… la scienco ekde la tempo de Čapek progresis kaj nun jam ni scias, ke la besto, pri kiu li revis, jam ekzistas: ĝi estas la delfeno. Ankaŭ en tio manifestiĝis Čapek kiel profeto.

Robert Merle (1967): Animalo dotita de racio
(Un animal doué de raison)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.