|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJAŭtoro: Karel Čapek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Nemultajn jarojn post la loĝigo de la unuaj salamandraj kolonioj en la Norda kaj Balta Maroj la germana esploristo d-ro Hans Thüring konstatis, ke la balta salamandro montras – versimile pro influo de la medio – iajn diferencajn korpajn kvalitojn; laŭdire ĝi estas iom pli hela, paŝas pli rekte kaj ĝia krania indekso atestas pri kranio pli longa kaj mallarĝa ol estas la kapo de la aliaj salamandroj. Ĉi tiu varianto ricevis nomon Der Nordmolch aŭ Der Edelmolch (Andrias Scheuchzeri var. nobilis erecta Thüring).
Nun ankaŭ la germana gazetaro komencis fervore okupiĝi pri la balta salamandro. Speciale emfaze oni atentis, ke ĝuste sub la influo de la germana medio ĉi tiu salamandro evoluis al diferenca kaj pli supera rasa tipo, nekontesteble superordigita al ĉiuj ceteraj salamandroj.
Malestime oni skribis pri la degeneraj salamandroj mediteraneaj, nanaj korpe kaj morale, pri necivilizitaj salamandroj tropikaj kaj entute pri malnoblaj, barbaraj kaj bestaj salamandroj de la aliaj nacioj. De la Gigantsalamandro al la germana Supersalamandro, tiel sonis flugilhava slogano tiutempa. Ĉu la praorigino de ĉiuj novtempaj salamandroj ne estis sur la germana tero? Ĉu ne ilia lulilo staris apud Oeningen, kie la germana sciencisto d-ro Johanes Jakob Scheuchzer trovis ilian belegan spuron jam en mioceno? Estas do ekster ĉia dubo, ke la origina Andrias Scheuchzeri naskiĝis antaŭ geologiaj epokoj sur la ĝermana tero; poste ĝi disiĝis en la aliajn marojn kaj zonojn, por tio ĝi pagis per sia evolua degrado kaj degenero; sed tuj kiam ĝi ekloĝis denove sur la tero de sia prapatrio, ĝi iĝis ree tio, kio ĝi estis origine: la nobla norda Salamandro Scheuchzeri, hela, rekta kaj dolikocefala. Nur sur la ĝermana tero la salamandroj povas reveni al sia neta kaj plej supera tipo, kiel ĝin trovis la granda Johano Jakobo Scheuchzeri sur premspuro en ŝtonminejo apud Oeningen. Tial Germanio bezonas novajn kaj pli longajn bordojn, bezonas koloniojn, bezonas mondmarojn, por ke ĉie en la germanaj akvoj povu evolui novaj generacioj de la rase netaj praoriginaj germanaj salamandroj. Ni bezonas novan vivspacon por niaj salamandroj, skribis la germanaj gazetoj; kaj por ke ĉi tiu fakto ne estu preterlasita de la germana nacio, en Berlino estis konstruita grandioza monumento al Johano Jakobo Scheuchzer. La granda doktoro estis tie figurita kun dika libro enmane; ĉe liaj piedoj sidas rektiĝinte la nobla norda salamandro, rigardanta malproksimen, la vid-neatingeblajn bordojn de la mondoceano.
Ĉe inaŭguro de ĉi tiu nacia monumento kompreneble estis diritaj solenaj paroloj, vekintaj neordinaran atenton en la mondpreso. Germanio denove minacas, konstatis nome la anglaj voĉoj. Ni jam kutimiĝis al tia tono, sed se ĉe tiel oficiala okazo oni parolas, ke Germanio bezonas dum tri jaroj kvin mil kilometrojn da nova marbordo, ni estas devigataj respondi kiel eble plej klare:
Bone, provu tion! Kontraŭ la britaj bordoj vi elrompos viajn dentojn. Ni estas preparitaj kaj ni estos preparitaj des pli bone en tri jaroj. Anglio havos kaj devas havi tiom da militŝipoj, kiel la du plej grandaj kontinentaj grandpotencoj sume; ĉi tiu fortorilato estas por ĉiam nerenversebla. Se vi volas deĉenigi frenezajn vetkonkurojn en la mar-armado, estu tiel; neniu brito toleros, ke ni postrestu eĉ minimumon.
”Ni akceptas la germanan defion,” deklaris en la parlamento la lordo de admiralitato Siro Francis Drake[103] en nomo de la registaro. ”Kiu etendas la manon al kiu ajn maro, kolizios kun blendoj de niaj ŝipoj. Granda Britio estas sufiĉe forta por rebati ĉian atakon kontraŭ siaj remparoj kaj bordoj de niaj dominioj kaj kolonioj. Ankaŭ kiel atakon ni konsideros konstruadon de novaj kontinentoj, insuloj, fortikaĵoj kaj aviadilbazoj en ĉiu maro, kies ondoj lavas la plej etan pecon de la brita bordo.
Ĉi tio estu la lasta averto al kiu ajn, kiu volus eĉ nur je unu jardo forŝovi la marbordojn.” Post tio la parlamento konsentis konstruadon de novaj militŝipoj kun antaŭproponita budĝeto de duonmiliardo da pundoj sterlingaj. Fakte ĝi estis impona respondo kontraŭ provoka starigo de monumento al Johano Jakobo Scheuchzer en Berlino; ĉi tiu monumento kostis cetere nur dek du mil markojn.
Je ĉi tiuj deklaroj respondis la brila franca publicisto markizo de Sade, kutime bonege informita, ĉi-sence: La brita lordo de la admiralitato deklaris, ke Granda Britio estas preparita je ĉiuj eventualoj. Bone; sed ĉu al la nobla lordo estas konate, ke Germanio havas en siaj baltaj salamandroj konstantan kaj terure armitan armeon, nombrantan nuntempe kvin milionojn da profesiaj militsalamandroj, kiun ĝi povas tuj starigi por milito en la akvo kaj sur la bordo? Al tio alkalkulu ĉirkaŭ dek sep milionojn da salamandroj por teknika kaj etapa servoj, preparitaj kiam ajn ekmarŝi kiel rezerva kaj okupacia armeoj.
Nuntempe la balta salamandro estas la plej bona soldato en la mondo; psikologie perfekte preparita, ĝi vidas en milito sian ĝustan kaj plej superan mision; ĝi iros en ĉiun batalon kun la entuziasmo de fanatikulo, kun la malvarma inĝenio de teknikisto kaj kun la monstra disciplino ĝuste de prusa salamandro.
Ĉu plue estas konate al la brita lordo de la admiralitato, ke Germanio febre konstruas transportŝipojn, povantaj transporti per unu fojo tutan brigadon da militsalamandroj?
Ĉu al li estas konate, ke ĝi konstruas centojn kaj centojn da malgrandaj submarŝipoj kun radiusa distanco de tri ĝis kvin mil kilometroj, kies ŝipanaro estos nur baltaj salamandroj? Ĉu al li estas konate, ke ĝi establas en diversaj partoj de la oceano gigantajn submarajn cisternojn por fuelo? Nu, ni demandu denove: ĉu la brita civitano certas, ke lia granda lando estas vere bone preparita por ĉiaj eventualoj?
Ne estas malfacile imagi, daŭrigis markizo de Sade, kion signifos en venonta milito la salamandroj armitaj per submara longtrafa kanonaro, minĵetiloj kaj torpedoj por blokado de bordoj; kredu min, unuafoje en la historio de la mondo neniu bezonas envii Anglion pro ĝia brila insulsituo. Sed se ni komencis jam demandi: ĉu al la brita admiralitato estas konate ankaŭ tio, ke la baltaj salamandroj estas ekipitaj per instrumento alie pacama, kiu nomiĝas pneŭmata borilo; kaj ĉi tiu plej moderna borilo dum unu horo eniĝas ĝis dek metrojn profunden en la plej bonan svedan graniton kaj kvindek ĝis sesdek metrojn profunden en la anglan kreton? (Pruvite per eksperimenta borado, kiun sekrete entreprenis germana teknika ekspedicio nokte la 11., 12. kaj 13. de la pasinta monato inter Hythe kaj Folkestone, do rekte antaŭ la nazo de la Dovera fortikaĵo.) Ni rekomendas al niaj amikoj trans la Markolo, ke ili mem elkalkulu, post kiom da semajnoj Kent aŭ Essex povas esti traboritaj sub la marsurfaco per truoj kiel fromaĝbulo. Ĝis nun la brita insulano observis zorgeme la firmamenton, de kiu onidire sole povas veni la detruo de liaj prosperantaj urboj, de lia Bank of England aŭ de liaj pacaj familiaj dometoj, tiel hejmecaj en la eterne verda kadro de hedero. De nun prefere li almetu la orelon al la tero, sur kiu ludas liaj infanoj: ĉu li ne ekaŭdos en ĝi hodiaŭ aŭ morgaŭ grinci kaj paŝon post paŝo pli profunden enmordiĝi la senlacan kaj teruran borilon de la salamandra drilo, traiganta vojon por ŝargoj de ĝis nun neantaŭviditaj eksplodaĵoj? Ne plu milito en la aero, sed milito sub la akvo estas la lasta vorto de nia epoko. Ni aŭdis aplombajn vortojn desur la kapitanponto de la fiera Albiono[104]; jes, ĝis nun ĝi estas potenca ŝipo ŝvebanta sur ondoj kaj reganta ilin; sed foje la ondoj povus fermiĝi super ŝipo frakasita kaj sinkanta en la marfundojn. Ĉu ne estus pli bone fronti la danĝeron prefere pli frue? Antaŭ la paso de tri jaroj estos por tio tro malfrue!
Ĉi tiu averto de la brila franca publicisto elvokis en Anglio grandegan eksciton; malgraŭ ĉiaj dementoj oni aŭdis en la plej diversaj partoj de Anglio subteran grincadon de la salamandraj boriloj. La germanaj oficialaj rondoj kompreneble energie rifuzis kaj refutis la cititan artikolon, deklarante ĝin de komenco ĝis fino sovaĝa provokado kaj malamika propagando; sed samtempe okazis sur la Balta Maro grandaj kombinitaj monovroj de la germanaj flotoj, terarmeoj kaj militsalamandroj.
Dum la manovroj la salamandraj sapeo-taĉmentoj eksplodigis antaŭ la okuloj de la eksterlandaj militataŝeoj parton da sapeitaj sablodunoj proksime al Rügenwalde en amplekso de ses kvadratkilometroj. Onidire estis grandioza spektaklo, kiam kun terura detonacio la tero leviĝis ”kvazaŭ rerompita glacierego” – kaj nur poste disiĝis je grandega muro da fumo, sablo kaj ŝtonegoj; mallumiĝis preskaŭ kiel nokte kaj la levita sablo estis falanta en sfero de ĉirkaŭ cent kilometroj, ĝi sinkis ja post kelkaj tagoj kiel sablopluvo sur Varsovion. En la ter-atmosfero restis post ĉi tiu grandioza eksplodo tiom da libere ŝvebanta fajna sablo kaj polvo, ke ĝis la fino de tiu jaro la sunsubiroj en tuta Eŭropo estis neordinare belaj, sangruĝaj kaj fajraj kiel neniam antaŭe.
La maro, kiu inundis la frakasitan bordopecon, estis nomita Scheuchzer-See kaj fariĝis celo de sennombraj lernej-ekskursoj kaj de la germanaj infan-karavanoj, kantantaj la ŝatatan salamandran himnon: SOLCHE ERFOLGE ERREICHEN NUR DEUTSCHE MOLCHE.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.