|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJAŭtoro: Karel Čapek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Eble estis sekvo de la profeta Meynert-libro, ke la literatura kaj artista avangardoj en la kulturaj centroj proklamis la devizon: Post ni venu la salamandroj!
La estonteco apartenas al la salamandroj. La salamandroj, jen la kultura revolucio. Eĉ se ili ne havas propran arton: almenaŭ ili ne estas ŝarĝitaj de idiotaj idealoj, seki ĝintaj tradicioj kaj la tuta sekputra, enuiga, skolastika brikabrako, kiun oni nomis poezio, muziko, arkitekturo, filozofio kaj entute kulturo, – senilaj vortoj, ĉe kiuj nia stomako perturbas. Des pli bone, ke ili ne fordoniĝis al remaĉado de la eksviva homa arto: ni faros al ili la novan.
Ni junaj breĉas la vojon al la estonta mondsalamandrismo: ni volas esti la unuaj salamandroj, ni estas la salamandroj de la morgaŭo! Kaj tiel naskiĝis juna poezia movado de salamandranoj, estiĝis tritona (tri-tona) muziko kaj pelaga pentro-arto, kiu inspiriĝis per formomondo de meduzoj, maraj koelenteroj kaj koraloj. Krome oni trovis la reguligajn laborojn de la salamandroj kiel la novan fonton de beleco kaj monumenteco. Da naturo ni havas ĝiskole, oni vokis; ĉi tien kun la glataj betonbordoj anstataŭ la malnovaj fendiĝintaj rifoj! La romantikismo estas morta; la estontaj kontinentoj estos konturataj de netaj rektoj kaj refaritaj je sferaj trianguloj kaj lozanĝoj. La malnovan geologian mondon devos anstataŭi la geometria. Mallonge, estis ĉi tie denove io nova kaj futura, novaj spiritaj sensacioj kaj novaj kulturaj manifestoj; tiuj, neglektintaj ĝustatempe ekiri la vojon de la venonta salamandrismo, sentis amare, ke ili preterpasis sian tempon kaj venĝis tiel, ke ili proklamadis la netan homecon, revenon al la homo kaj naturo kaj aliajn reakciulajn devizojn. En Vieno estis prifajfita koncerto en tritona muziko, en la Pariza Salono de la Sendependaj nekonata farinto distranĉis pelagan bildon, nomatan Kapriĉo en Bluo; simple la salamandrismo venke kaj nehaltigeble progresis.
Kompreneble ne mankis reakciaj voĉoj, oponantaj al la ”salamandra manio”, kiel oni nomis ĝin. Tiurilate la plej principa estis anonima angla pamfleto, aperinta sub titolo X avertas. Ĉi tiu broŝuro atingis atentindan disvasti ĝon, sed la identeco de ĝia aŭtoro neniam estis malkovrita; multaj homoj opiniis, ke ĝin verkis iu eklezia altrangulo, juĝante laŭ tio, ke en la angla lingvo X estas mallongigo por Kristo.
En la unua ĉapitro la verkinto provis fari statistikon de la salamandroj, samtempe senkulpigante sin pro malprecizeco de la citataj numeroj. Jam takso de la suma nombro de ĉiuj salamandroj varias tiutempe inter sepoblo kaj dudekoblo de la suma nombro de ĉiuj homoj en la mondo. Same malcertaj estas niaj scioj pri tio, kiom da fabrikoj, naftofontoj, algo-plantejoj, angilbredejoj, utiligata akvoforto kaj aliaj naturfontoj havas la salamandroj sub la maro; ni havas eĉ ne proksimumajn datumojn, kia estas produkt-kapacito de la salamandra industrio; plej malmulte estas al ni konate, kiel statas la armigo de la salamandroj. Ni ja scias, ke la salamandroj en sia konsumo de metaloj, maŝin-konsistaĵoj, eksplodaĵoj kaj multaj kemiaĵoj dependas de la homoj; sed unuflanke ĉiuj ŝtatoj severe sekretigas, kiajn armilojn kaj kiom da aliaj produktoj ili liveras al siaj salamandroj, aliflanke ni scias frapante malmulte, kion fakte la salamandroj en la profundoj fabrikas el duonproduktoj kaj krudaĵoj, kiujn ili aĉetas de la homoj. Certas, ke la salamandroj eĉ ne deziras, ke ni sciu tion; en la lastaj jaroj pereis pro drono aŭ sufokiĝo tiom da skafandristoj malsuprenigitaj sur la marfundon, ke tion oni ne plu povas atribui al nura hazardo. Kaj tio estas ja fenomeno alarmanta kiel de la industria flanko, tiel ankaŭ en rilato milita.
Kompreneble oni povas malfacile imagi, daŭrigis X en la pluaj paragrafoj, kion povus aŭ volus la salamandroj preni de la homoj. Ili ne povas vivi sur la firma tero, kaj ni entute ne povas malhelpi ilin en tio, kiel ili vivas sub la akvo. Nia kaj ilia vivmedioj disde si precize kaj por eterne estas apartigitaj. Estas vere, ke ni postulas de ili certajn laborefektojn; sed grandparte ni ilin nutras kaj liveras al ili krudaĵojn kaj produktojn, kiujn sen ni ili tute ne havus, ekzemple metalojn. Sed eĉ se ne ekzistas praktika kaŭzo por ia antagonismo inter ni kaj la salamandroj, estas ĉi tie, mi dirus, antagonismo metafizika: kontraŭ estaĵoj surfacaj staras estaĵoj de profundoj (abyssal); estaĵoj noktaj kontraŭ estaĵoj tagaj; obskuraj akvoprofundoj kontraŭ la hela kaj seka tero. La limo inter akvo kaj tero estas iel pli akra ol estis: nian teron tuŝas ilia akvo. Ni povus vivi dum ĉiuj tempoj perfekte ekster ni kaj interŝanĝadi nur certajn servojn kaj produktojn; sed estas malfacile seniĝi de angora sento, ke tiel versimile ne restos. Kial? Mi ne povas prezenti al vi precizajn kaŭzojn; sed la sento estas ĉi tie; estas io kvazaŭ antaŭsento, ke foje la akvaro mem turniĝos kontraŭ la teron, por ke decidiĝu la demando, kiu kiun.
Per tio mi konfesas angoron iom neracionalan, plu diras X; sed trankviligus min tre, se la salamandroj ekirus kontraŭ la homaro kun iaj postuloj. Oni povus almenaŭ trakti kun ili, oni povus interkonsenti kun ili diversajn koncesiojn, kontraktojn kaj kompromisojn; sed ilia silentado estas terura. Mi timas ilian nekompreneblan detenemon. Ekzemple ili povus postuli por si iajn politikajn avantaĝojn; sincere dirite, leĝodonado por la salamandroj en ĉiuj ŝtatoj estas iom malnoviĝinta kaj ne indas kreitaĵojn tiel civilizitajn kaj laŭnombre tiel fortajn.
Decus nove ordigi la rajtojn kaj devojn de la salamandroj kaj nome en maniero por ili pli avantaĝa; oni povus konsideri ian gradon de aŭtonomio por la salamandroj; estus juste plibonigi iliajn laborkondiĉojn kaj rekompenci ilian laboron pli konforme. Multrilate do eblus plibonigi ilian sorton, se ili almenaŭ postulus tion. Poste ni povus doni al iliajn cedaĵojn kaj dankemigi ilin per kompensaj interkonsentoj; minimume oni akirus tempon por pluraj jaroj. Sed la salamandroj postulas neniom; nur ili plialtigas sian produktivecon kaj siajn mendojn; hodiaŭ fine jam ni devas demandi, kie ambaŭ haltos.
Oni parolis iam pri la flava, nigra aŭ ruĝa danĝeroj; sed almenaŭ tio estis homoj, kaj ĉe homoj ni scias iel tiel imagi, kion ili povas voli. Sed se ankoraŭ ni eĉ ne scietas, kiel kaj kontraŭ kio la homaro foje estos devigita defendi sin, devas esti klare almenaŭ unu: se sur unu flanko estos la salamandroj, sur la alia flanko staros la tuta homaro.
La homoj kontraŭ la salamandroj! Estas jam tempo, ke tiel estu formulite. Ja, sincere dirite, normala homo instinkte malamas la salamandrojn, naŭzas ilin – kaj timas ilin. Sur la tutan homaron falas io, kiel frosta ombro de hororo. Kio alia estas la freneza ĝuavidemo, la nemildigebla soifo pri amuzo kaj volupto, tiu orgia deĉeni ĝo, kiu ekregis la nuntempajn homojn? Simila malbonmori ĝo ne estis ekde tempoj, kiam sur la romian regnon jamjam ŝoviĝis invado de barbaroj. Tio ne estas nur fruktoj de la eksterordinara materia bonfarto, sed malespere superbruata angoro pro ĥaoso kaj pereo. Al ni kun la lasta vinpokalo, antaŭ ol estos nia fino! Kia honto, kia deliro! Ŝajnas, ke Dio pro la senfina mizerikordo lasas kadukiĝi naciojn kaj klasojn, falegantajn en pereon. Ĉu vi volas legi la fajran Menetekel, skribitan super festenado de la homaro? Rigardu la lumreklamojn, lumantajn dum la tutaj noktoj sur la muroj de la diboĉaj kaj malvirtaj urboj! Tiurilate ni homoj proksimiĝas al la salamandroj: ni vivas pli en la nokto ol en la tago.
Se almenaŭ la salamandroj ne estus tiel terure mezkvalitaj, ekvortis X iel deprimite. Jes, ili estas iel-tiel kleraj; sed tial ili estas ankoraŭ pli spiritmankaj, ĉar ili alproprigis al si el la homa civilizacio nur tion, kio en ĝi estas mezvalora kaj uzvalora, mekanika kaj ripetebla. Ili staras ĉe la flanko de la homaro kiel famulus Wagner ĉe flanko de Faŭsto; ili lernas el la samaj libroj kiel la homa Faŭsto, nur kun tiu diferenco, ke tio sufiĉas al ili, ke en ili ronĝas neniu dubo. Plej terure estas, ke ili multigis tiun lerneman, malsaĝulan kaj memplaĉan tipon de civilizita mezeco pogrande, en milionoj kaj miliardoj samspecaj; aŭ ne, mi eraras: plej terure estas, ke ili havas tian sukceson. Ili lernis manipuli maŝinojn kaj ciferojn, kaj montriĝis, ke tio sufiĉas, por ke ili iĝu mastroj de la mondo. El la homa civilizacio ili ellasis ĉion, kio en ĝi estis sencela, ludema, fantazia aŭ antikva; per tio ili ellasis el ĝi, kio estis en ĝi homa, kaj transprenis nur ĝian nudan praktikan, teknikan kaj utiligan flankon. Kaj ĉi tiu plorinda karikaturo de la homa civilizacio ĝuas egan vitalecon; ĝi konstruas teknikajn mirindaĵojn, renovigas nian malnovan planedon kaj fine komencas mem fascini la tutan homaron. Ĉe sia lernanto kaj servisto Faŭsto lernos la sekretojn de sukceso kaj mezeco. Aŭ la homaro ekbatalos kontraŭ la salamandroj en historia konflikto pri vivo kaj morto, aŭ ĝi neeviteble salamandriĝos.
Kio min koncernas, konkludis X. melankolie, mi preferus vidi la unuan.
Nu, X avertas vin, daŭrigis la nekonata verkisto. Ankoraŭ eblas forskui tiun malvarman kaj mukozan ringon, kiu nin ĉiujn premegas. Ni devas senigi nin de la salamandroj. Ili estas jam treege multaj; ili estas armitaj kaj povas turni la milit-materialon kontraŭ nin, pri kies resuma forto ni scias preskaŭ nenion; sed pli terura danĝero ol en ilia nombro kaj forto estas por ni homoj en ilia triumfanta minuseco. Mi ne scias, kion ni timu pli, ĉu ilian homan civilizacion aŭ ilian malican, fridan kaj bestan kruelecon; sed ambaŭ sume prezentas ion neimageble hororan kaj preskaŭ satanan. En la nomo de kulturo, en la nomo de kristanismo kaj de homaro ni devas liberigi nin de la salamandroj. Kaj tiam vokis la anonima apostolo:
Vi frenezuloj, ĉesu fine manĝigi la salamandrojn!
Ĉesu ilin okupi, rezignu je iliaj servoj, lasu ilin, ili translokiĝu ien ajn, kie ili mem sin nutros, kiel la alia akvo-bestaro! La naturo mem faros ordon en ilia supernombro: nur se la homoj, la homa civilizacio kaj la homa historio ne plu laboros por la salamandroj Kaj ĉesu liveri armilojn al la salamandroj, ĉesigu por ili liveradon de metaloj kaj eksplodaĵoj, ne plu sendadu al ili maŝinojn kaj homajn produktojn! Vi ne liveros dentojn al la tigroj kaj venenon al la serpentoj; vi nek hejtos sub fajro vulkana, nek breĉos digojn kontraŭ inundoj. Estu ordonita malpermeso de liveroj por ĉiuj maroj, la salamandroj estu starigitaj ekster leĝon, ili estu anatemitaj kaj ili estu ekskluditaj el nia mondo, kreu Ligon de Nacioj kontraŭ la Salamandroj!
La tuta homaro estu preta defendi sian ekzistadon per armilo en la mano; laŭ impulso de la Ligo de Nacioj, de la sveda reĝo aŭ de la roma papo kunvenu tutmonda konferenco de ĉiuj civilizitaj ŝtatoj, por fondi Mond-Union aŭ almenaŭ ligon de ĉiuj kristanaj nacioj kontraŭ la salamandroj! Hodiaŭ estas la fatala momento, kiam sub la terura premo de la salalamandra danĝero kaj de la homa respondeco povas sukcesi, kion la tutmonda milito kun ĉiuj siaj senmezuraj viktimoj ne atingis: konstituon de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de la Mondo. Dio donu tion! Se ĉi tio sukcesus, tiam la salamandroj ne venis vane kaj ili estus instrumento de Dio.
* * *
Ĉi tiu patosa pamfleto elvokis viglan eĥon en la plej larĝa publiko. Nejunaj sinjorinoj konsentis precipe en tio, ke estiĝis eksterordinara dekadenco de moroj. Male, la ekonomiaj rubrikoj en ĵurnaloj rajte rimarkigadis, ke ne eblas limigi la liverojn al la salamandroj, ĉar tio kaŭzus grandan malkreskon de la produktado kaj pezan krizon en multaj branĉoj de la homa industrio. Ankaŭ la agrokulturo nuntempe senkondiĉe kalkulas kun grandega debito de maizo, terpomoj kaj aliaj kampfruktoj por la salamandra nutraĵo; se estus reduktita la nombro de salamandroj, estiĝus grava prezfalo sur la merkato de vivbezonaĵoj, per kiu la terkulturistoj troviĝus ĉe rando de pereo. Laboristaj sindikatoj suspektis sinjoron X pri reakciismo kaj deklaris, ke ili ne allasos la bremsadon de iu ajn varo por la salamandroj; apenaŭ la laboranta popolo akiris plenokupon kaj taskopremiojn, volas sinjoro X faligi panon el ĝia mano; la laboristaro sentas kun la salamandroj kaj rifuzas ĉiujn provojn malaltigi ilian vivnivelon kaj eldoni ilin mizerigitajn kaj sendefendajn en la manojn de la kapitalismo. Kio koncernas la Ligon de Nacioj kontraŭ Salamandroj, ĉiuj seriozaj politikaj instancoj oponis, ĝi estus ja superflua; ni havas unuflanke la Ligon de Nacioj, aliflanke la Londonan Konvencion, per kiu la apudmaraj ŝtatoj devoligis sin, neniam armigi siajn salamandrojn per peza armilaro. Entute ne estas facile postuli tian senarmigon de ŝtato, kiu ne havas la certecon, ĉu alia marpotenco ne armigas sekrete siajn salamandrojn kaj per tio altigas sian militan potencon por malutilo de siaj najbaroj. Same neniu ŝtato aŭ kontinento povas devigi siajn salamandrojn, ke ili transloki ĝu alilanden, simple tial, ĉar per tio altiĝus en nedezirinda maniero unuflanke la industria kaj agrokultura debitoj, aliflanke la armita forto de la aliaj ŝtatoj aŭ kontinentoj. Kaj da tiaj obĵetoj, kiujn ĉiu prudenta homo devis rekoni, estis cititaj multaj.
Tamen la pamfleto X avertas ne restis sen profunda efiko. Preskaŭ en ĉiuj landoj vastiĝis popola Kontraŭsalamandra movado kaj estis fondataj Societoj por Pereigado de Salamandroj, kluboj de Antisalamandranoj, Komitatoj por Protekto de la Homaro kaj multaj tiaspecaj organizoj. La salamandraj delegitoj en Ĝenevo estis insultataj, kiam ili estis irantaj al la mil ducent dektria kunsido de la Komisiono por Studado de la Salamandra Demando. La lignotabulaj bariloj sur la marbordo estis pripentritaj per minacaj surskriboj, kiel Morto al la salamandroj, For la salamandrojn kaj simile. Multaj salamandroj estis ŝtonumitaj; neniu salamandro kuraĝis dumtage eligi la kapon el la akvo. Malgraŭ tio de ilia flanko okazis neniaj protestoj aŭ agoj de revenĝo. Ili estis simple nevideblaj, almenaŭ dumtage; kaj la homoj rigardantaj trans la salamandrajn barilojn vidis nur senfinan kaj indiferente muĝantan maron. ”Vidu, la bestaĉoj,” diradis la homoj malame, ”tute ne montriĝas!”
Kaj en ĉi tiun angoran silenton ekbruegis tiel nomata Tertremo en Luiziano.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.