|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJAŭtoro: Karel Čapek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ĝi estis stranga milito, se entute oni povas ĝin nomi milito; ĉar estis nek Salamandra Ŝtato, nek agnoskita salamandra registaro, al kiu oni povus deklari la malamikecon. La unua ŝtato, kiu troviĝis en militstato kontraŭ la salamandroj, estis Granda Britio. Jam en la unuaj horoj la salamandroj dronigis preskaŭ ĉiujn iliajn ŝipojn, ankrantajn en havenoj; tion oni povis neniel malhelpi.
Nur la ŝipoj sur la vasta maro estis dumtempe en relativa sekureco, ĉefe kiam ili krozis super pli grandaj profundoj; tiel saviĝis pli granda parto de la brita militfloto, kiu trarompis la salamandran blokadon apud Malto kaj koncentriĝis super la jona profundo; sed ankaŭ ĉi tiuj grupoj baldaŭ estis elserĉataj de malgrandaj salamandraj submaraj ŝipoj kaj dronigitaj unu post la alia.
Dum ses semajnoj Granda Britio perdis kvar kvinonojn de sia ŝipa tonelaro.
John Bull povis denove en la historio montri sian faman obstinecon. La registaro de Lia Majesto ne traktis kun la salamandroj kaj la malpermeson de liveroj ne nuligis. ”Brita ĝentlemano,” deklaris la angla ĉefministro por la tuta nacio, ”la bestojn protektas, sed ne traktas kun ili.” Jam post kelkaj semajnoj montriĝis sur la britaj insuloj malespera manko de nutraĵoj. Nur infanoj ricevadis pantranĉon kaj kelkajn kulerojn da teo aŭ lakto; la brita nacio toleris tion kun senekzempla braveco, eĉ se ĝi sinkis tiel profunde, ke ĝi formanĝis ĉiujn siajn kurĉevalojn. La princo de Kimrujo propramane elplugis la unuan sulkon sur la golfejo de Royal Golf Club, por ke tie estu kultivataj karotoj por londonaj orfejoj. Sur la tenisejoj en Wimbledon estis plantitaj terpomoj, sur la vetkurejo en Ascott estis semita tritiko. ”Ni alportos ĉiajn, eĉ la plej grandajn oferojn,” certigis en la parlamento la gvidanto de la konservativa partio, ”sed la britan honoron ni alte tenos.”
Ĉar la blokado de la britaj insuloj sur la maro estis kompleta, restis al Anglio nur unu libera vojo por la proviantado kaj rilato kun kolonioj, nome tra la aero. ”Ni Devas Havi Cent Mil Aviadilojn”, anoncis la ministro de aviado, kaj ĉio havanta la manojn kaj krurojn disponigis sin por tiu devizo; estis entreprenataj febraj preparoj, por ke oni povu fabriki ĉiutage mil aviadilojn; sed tiam intervenis la registaroj de la ceteraj eŭropaj potencoj akre protestante kontraŭ tiu atenco de la aerflota ekvilibro; la brita registaro devis rezigni je sia aerflota programo kaj devoligi sin, ke ĝi ne konstruos pli ol dudek mil aviadilojn, kaj tion nur dum kvin jaroj. Restis nenio alia ol plu malsati aŭ pagi kapturnajn prezojn por la nutraĵoj, kiuj estis liverataj per aviadiloj el la aliaj ŝtatoj; funto da pano kostis dek ŝilingojn, paro da ratoj unu gineon, skatoleto da kaviaro dudek kvin pundojn sterlingajn.
Mallonge, tio estis oraj tempoj por la kontinenta komerco, industrio kaj agrokulturo. Ĉar la militfloto estis tuj dekomence likvidita, la milit-operacoj kontraŭ la salamandroj estis farataj nur desur la firma tero aŭ el la aero. La ter-armeo pafadis el kanonoj kaj mitraloj en la akvon, farinte, kiel ŝajnas, al la salamandroj neniajn rimarkindajn perdojn; iom pli sukcesaj estis aviadilbomboj, ĵetataj en la maron. La salamandroj respondis pafante el submaraj kanonoj kontraŭ la britaj havenoj, kiujn ili ŝanĝis je rub-amasoj. El la enfluejo de Tamizo ili bombardis ankaŭ Londonon; tiam la armea komando provis veneni la salamandrojn per bakterioj, petrolo kaj kaŭstikaĵoj, verŝataj en Tamizon kaj kelkajn margolfojn.
La salamandroj reagis tiel, ke ili nebuligis cent dudek kilometrojn de la angla bordo per militgasoj. Estis nur provo, sed sufiĉis; la brita registaro estis devigita unuafoje en la historio peti la ceterajn grandpotencojn pri interveno, apelaciante malpermeson de gasmilito.
La nokton poste aŭdiĝis perradie la raŭka, kolera kaj peza voĉo de Chief Salamander: ”Allo, vi homoj! Anglio ne faru stultaĵojn! Se vi venenos al ni la akvon, ni venenos al vi la aeron. Ni uzas nur viajn proprajn armilojn.
Ni ne estas barbaroj. Ni ne volas militi kontraŭ la homoj.
Ni volas nenion, nur povi vivi. Ni proponas al vi pacon.
Vi liverados al ni viajn produktojn kaj vendos al ni viajn kontinentojn. Ni estas pretaj ilin bone pagi al vi. Ni proponas al vi pli ol pacon. Ni proponas al vi negocon. Ni proponas al vi oron por viaj landoj. Allo, mi vokas la registaron de Granda Britio. Anoncu al mi vian prezon por la suda parto de Lincolnshire apud la golfo Wash.
Mi donas al vi tri tagojn por konsidero. Por tiu tempo mi ĉesigas la malamikecon, escepte la blokadon.”
Tiumomente ĉesis sur la angla bordo bruegi la submara kanonado. Ankaŭ la kanonoj sur la tero eksilentis.
Estis stranga, preskaŭ terura silento. La brita registaro deklaris en la parlamento, ke ĝi ne intencas intertrakti kun la salamandroj. La loĝantoj apud la golfoj Wash kaj Lynn Deep estis avertitaj, ke versimile minacas granda atako de salamandroj, ke estus bone evakui la bordregionon kaj transloĝiĝi ien enlanden; sed la preparitaj trajnoj, aŭtoj kaj busoj forveturigis nur infanojn kaj malmulte da virinoj. La viroj senescepte restis surloke; simple ili neniel povis kompreni, ke anglo povus perdi sian grundon. Minuton post la paso de la tritaga armistico falis la unua pafo; estis pafo el angla kanono, kiun elpafis Loyal North Lancashire Regiment, ludante ĉe tio la regimentan marŝon Ruĝa Rozo. Poste ektondregis kolosa detonacio. La enfluejo de la rivero Nen dronis ĝis Wisbeck kaj estis inundita de la maro el la golfo Wash.
Krome malaperis en la akvoj la fama ruino Wisbeck Abbey, Holland Castle, la gastejo Ĉe Georgo kaj la Drako kaj aliaj memorindaj lokoj.
La tagon poste la brita registaro anoncis en la parlamento: milite estis farita ĉio por defendo de la brita bordo; ne estas ekskluditaj pluaj kaj multe pli ampleksaj atakoj kontraŭ la brita tero; la registaro de Lia Majesto ne povas intertrakti kun la malamiko, kiu indulgas nek civilajn loĝantojn, nek virinojn. (Konsento.) Nun ne plu temas pri la sorto de Anglio, sed pri la tuta civilizita mondo. Granda Britio estas preta konsideri internaciajn garantiojn, kiuj limigus la terurajn kaj barbarajn atakojn, endanĝerigantaj la homaron mem.
Kelkajn semajnojn poste okazis la tutmonda konferenco de ŝtatoj en Vaduco.
* * *
Ĝi okazis en Vaduco, ĉar en la Altaj Alpoj ne ekzistis la salamandra danĝero kaj ĉar tien rifuĝis jam pli frue plejparto de la bonstataj kaj societe gravaj homoj el la apudmaraj landoj. La konferenco alpaŝis, kiel ĝenerale estis rekonite, energie al solvado de ĉiuj aktualaj mondproblemoj.
Antaŭ ĉio ĉiuj landoj, krom Svislando, Etiopio, Afganio, Bolivio kaj aliaj kontinentaj landoj, principe rifuzis agnoski la salamandrojn kiel memstaran militantan potencon, ĉefe tial, ĉar ankaŭ iliaj salamandroj povus opinii sin anoj de la salamandra ŝtato; ne estas ekskludite, ke tiel agnoskita salamandra ŝtato pretendus ŝtatan suverenecon super ĉiuj akvoj kaj bordoj, kie vivas la salamandroj. Ĉi-kaŭze kaj jure kaj praktike ne eblas deklari militon al la salamandroj aŭ uzi kontraŭ ili alian internacian premon; ĉiu ŝtato rajtas interveni nur kontraŭ siaj salamandroj; tio estas nepre ĝia interna afero.
Tial tute ne eblas paroli pri kolektiva diplomata aŭ milita demarŝoj kontraŭ la salamandroj. Al la ŝtatoj atakitaj fare de salamandroj eblas disponigi internacian helpon nur tiel, ke oni permesos al ili eksterlandan prunton por sukcesa defendo.
Poste Anglio prezentis proponon, ke ĉiuj ŝtatoj almenaŭ devoligu sin ĉesi liveri al la salamandroj armilojn kaj eksplodaĵojn. La propono estis post funda konsidero rifuzita, unue, ĉar tiu devoligo enestas jam en la Londona Konvencio; due, al neniu ŝtato oni povas malhelpi, ke ĝi ne liveru al siaj salamandroj ”nur por la propra bezono” teknikan ekipaĵon kaj armilojn por defendo de la propraj bordoj; trie, por la ĉemaraj ŝtatoj ”memkompreneble gravas la konservado de bonaj rilatoj kun la loĝantaro de la maro” kaj tial ili opinias konvena ”deteni sin intertempe de ĉiaj disponoj, kiujn la salamandroj povus opinii reprezaliaj”; tamen ĉiuj ŝtatoj estas pretaj promesi, ke ili liveros armilojn kaj eksplodaĵojn ankaŭ al la ŝtatoj, kiujn la salamandroj ekatakos.
En konfidenca debato estis akceptita propono de Kolumbio, ke estu komencita kun la salamandroj almenaŭ neoficiala traktado. Chief Salamander estos invitita sendi al la konferenco siajn plenrajtigitojn. Reprezentanto de Granda Britio akre protestis kontraŭ tio, rifuzante kunsidi komune kun la salamandroj; fine li kontentiĝis kun tio, ke provizore li forveturos pro sanstato al Engadino.
Tiunokte estis disaŭdigata per kodoj de ĉiuj ĉemaraj potencoj invito, ke Lia Ekscelenco sinjoro Chief Salamander nomu siajn reprezentantojn kaj sendu ilin al Vaduco. La respondo estis raŭka: ”Jes; ĉi-foje ankoraŭ ni venos al vi; venonte viaj delegitoj venos al mi en la akvon.”
Kaj ankoraŭ oficiala raporto: ”La akredititaj reprezentantoj de la salamandroj alveturos postmorgaŭ vespere per Orient-Ekspreso en la stacion Buchs.”
Kun maksimuma urĝo estis entreprenataj ĉiaj preparoj por akcepto de la salamandroj; estis preparitaj la plej luksaj banĉambroj en Vaduco kaj ekstra trajno transportis en cisternoj la marakvon por la kuvoj de la salamandraj delegitoj. En la stacidomo de Buchs estis vespere okazonta nur tiel nomata neoficiala bonvenigo; al ĝi venis nur la sekretarioj de la delegacioj, reprezentantoj de la lokaj oficoj kaj proksimume ducent ĵurnalistoj, fotografistoj kaj kino-operatoroj. Akurate je la sesa dudek kvin enveturis la Orient-Ekspreso en la stacion. El la salon-vagono eliris tri altaj elegantaj sinjoroj kaj surpaŝis ruĝan tapiŝon kaj post ilin kelkaj perfektaj, mondanaj sekretarioj kun pezaj tekoj. ”Kaj kie estas la salamandroj?” demandis iu duonvoĉe. Du aŭ tri oficialaj personoj alpaŝis necerte renkonte al la tri sinjoroj; sed jam la unua el ili obtuze kaj rapide diris: ”Ni estas la salamandra delegitaro. Mi estas profesoro doktoro Van Dott el Hago. Maitre Rosso Castelli, advokato el Parizo. Doktoro Manoel Carvalho, advokato el Lisbono.” La sinjoroj riverencis kaj prezentis sin. ”Vi ne estas do salamandroj,” elspiris la franca sekretario. ”Nature ne,” diris d-ro Rosso Castelli. ”Ni estas iliaj advokatoj. Pardonu, tiuj sinjoroj eble volas ĉi tie filmi.” Poste la ridetanta salamandra delegitaro estis fervore filmata kaj fotografata. Ankaŭ la ĉeestantaj legaciaj sekretarioj vidigis sian kontenton. Tamen estis prudente kaj dece de la salamandroj, ke ili sendis kiel siajn reprezentantojn homojn. Kun homoj eblas plivere paroli. Kaj antaŭ ĉio ne necesas iaj malagrablaj societaj embarasoj.
Ankoraŭ samnokte okazis la unua konsiliĝo kun la salamandra delegacio. En programo estis la demando, kiel eblus plej rapide restarigi la pacon inter la salamandroj kaj Granda Britio. Al la parolo anoncis sin profesoro Van Dott. Estas nekontesteble, li diris, ke la salamandroj estis atakitaj de Granda Britio; la brita kanonŝipo Erebus surprizatakis sur la vasta maro la disaŭdigan ŝipon de la salamandroj; la brita admiralitato atencis la pacan komercan rilaton kun la salamandroj per tio, ke ĝi malhelpis al la ŝipo Amenhotep elŝipigi la menditan kargon de eksplodigaj substancoj; trie, la brita registaro pro sia malpermeso de ĉiaj liveraĵoj komencis blokadon de la salamandroj. La salamandroj povis plendi pro la malamikaĵoj nek en Hago, ĉar la londona Konvencio ne rajtigas la salamandrojn plendi, nek en Ĝenevo, ĉar ili ne estas membroj de Ligo de Nacioj; restis al ili do nenio alia ol ekuzi memdefendon. Malgraŭ tio Chief Salamander estas preta ĉesigi la milit-operacojn sub ĉi tiuj kondiĉoj: 1. Granda Britio ekskuzos sin al la salamandroj pro la cititaj maljustaĵoj; 2. ĝi nuligos ĉiujn malpermesojn de liveroj al la salamandroj; 3. kompense ĝi cedos al la salamandroj senpage la riverregionojn en la ebenaĵoj de Panĝabo, por ke ili povu tie fari novajn bordojn kaj margolfojn. – Tuj poste la prezidanto de la konferenco anoncis, ke li prezentos la raporton pri ĉi tiuj kondiĉoj al sia estimata amiko, la reprezentanto de Granda Britio, kiu ĝuste ne ĉeestas; sed li ne kaŝis sian timon, ke ĉi tiuj kondiĉoj apenaŭ estos akcepteblaj; tamen oni povas esperi, ke en ili ni povas vidi elirejon por la plua traktado.
Plua punkto en la programo estis plendo de Francio en afero de la senegambia bordregiono, kiun la salamandroj eksplodigis, atencante tiel la francajn koloniajn enklavojn. Al la parolo anonciĝis reprezentanto de la salamandroj, la fama pariza advokato d-ro Julien Rosso Castelli. Pruvu tion, li diris. La mondkapacitoj el la sfero de sismografio deklaras, ke la terskuo en Senegambio havis vulkanan devenon, ke ĝi koneksas kun la iama aktiveco de la vulkano Pico sur la insulo Fogo. Jen, vokis d-ro Rosso Castelli, manfrapante sian dosieron, estas iliaj sciencaj ekspertizoj. Se vi havas pruvojn, ke la tertremo en Senegambio estiĝis pro la agado de miaj klientoj, bonvolu; mi atendas ilin.
Belga delegito Creux: Via Chief Salamander mem deklaris, ke la salamandroj tion faris.
Profesoro Van Dott: Lia deklaro estis neoficiala.
Me Rosso Castelli: Ni estas komisiitaj la menciitan lian deklaron dementi. Mi postulas, ke estu aŭdataj teknikaj ekspertoj, ĉu eblas artefarite kaŭzi en la terkrusto fendon longan sesdek sep kilometrojn. Mi proponas, ke ili prezentu al ni praktikan eksperimenton en la sama amplekso. Dum tiaj pruvoj ne ekzistas, sinjoroj, ni parolos pri vulkana aktiveco. Tamen Chief Salamander estas preta aĉeti de la franca registaro la margolfon, kiu krei ĝis en la senegambia fendego kaj konvenas por fondo de salamandra setlejo. Ni estas plenrajtigitaj akordiĝi kun la franca registaro pri la prezo.
La franca delegito ministro Deval: Se ni povas vidi en tio kompenson por la kaŭzita damaĝo, ni povas trakti pri tio.
Me Rosso Castelli: Tre bone. La salamandra registaro postulas tamen, ke la koncerna aĉetkontrakto ankaŭ inkluzivu la teritorion Landes ekde la enfluejo de Ĝirondo ĝis Bayonne en la amplekso de ses mil sepcent dudek kvadratkilometroj. Alivorte, la registaro de la salamandroj estas preta aĉeti de Francio ĉi tiun pecon de la sudfranca tero.
Ministro Deval (naskiĝinta en Bayonne, deputito por Bayonne): Por ke viaj salamandroj faru el peco de Francio marfundon? Neniam! Neniam!
D-ro Rosso Castelli: Francio bedaŭros ĉi tiun vorton, sinjoro. Hodiaŭ oni parolis ankoraŭ pri la aĉetkontrakto.
Post tio la kunsido estis interrompita.
En la posta kunveno la temo de la traktado estis granda internacia propono al la salamandroj: anstataŭ la neallasebla damaĝado de la malnovaj, dense loĝataj kontinentoj ili konstruu por si novajn bordojn kaj insulojn; tiukaze oni garantias al ili abundan krediton; la novaj kontinentoj kaj insuloj poste estos agnoskitaj kiel ilia memstara kaj suverena ŝtata teritorio.
D-ro Manoel Carvalho, granda lisbona juristo, dankis por ĉi tiu propono, kiun li transdonos al la salamandra registaro; sed ĉiu infano komprenos, li diris, ke konstrui novajn kontinentojn estas multe pli longdaŭra kaj multekosta ol malkonstrui malnovajn landojn. Niaj klientoj bezonas novajn bordojn kaj golfojn en la plej mallonga tempo; tio estas por ili demando de esto aŭ neesto. Por la homaro estus pli bone akcepti la grandaniman proponon de Chief Salamander, kiu ankoraŭ nun pretas aĉeti la mondon de la homoj, anstataŭ uzurpi ĝin perforte.
Niaj klientoj inventis procedon, kiel ekstrakti oron trovi ĝantan en la marakvo; sekve de tio ili disponas pri rimedoj preskaŭ senlimaj; ili povas bone pagi al vi por via mondo, jes eĉ brile. Kalkulu kun tio, ke por ili la prezo de la mondo intertempe sinkos, ĉefe, se okazos, kiel estas antaŭvideble, pluaj vulkanaj aŭ tektonikaj katastrofoj, multe pli ampleksaj ol tiuj, kies atestantoj ni estis, kaj se pro ili altgrade malgrandiĝos la areo de la kontinentoj.
Ankoraŭ hodiaŭ eblas vendi la mondon en ĝia tuta ĝisnuna amplekso; kiam el ĝi restos super la marsurfaco nur montruinoj, neniu donos al vi por ili eĉ ne monereton. Mi estas ĉi tie kiel reprezentanto kaj jura konsilisto de la salamandroj, vokis d-ro Carvalho, kaj mi devas defendi iliajn interesojn; sed mi estas homo kiel vi, sinjoroj, kaj prospero de la homoj bazas en mia koro ne malpli ol al vi. Tial mi konsilas al vi, ne, mi ĵurligas vin: vendu la kontinentojn dum ne estas malfrue! Vi povas vendi ilin tutajn aŭ disvendi po unuopaj landoj. Chief Salamander, kies grandanima kaj moderna pensado jam estas nuntempe al ĉiu konata, devoligas sin, ke ĉe la estontaj necesaj ŝanĝoj de la tersurfaco, laŭeble li respektos la homajn vivojn; inundo de la kontinentoj okazos pograde kaj tiel, ke ne okazu paniko aŭ nenecesaj katastrofoj.
Ni estas plenrajtigitaj komenci la traktadon kun la glora tutmonda konferenco aŭ kiel kun la tuto aŭ kun unuopaj ŝtatoj. La ĉeesto de tiel eminentaj juristoj, kiel estas profesoro Van Dott aŭ Maitre Julien Rosso Castelli, povas esti garantio al vi, ke krom la justaj interesoj de niaj klientoj salamandroj ni defendos man-en-mane kun vi tion, kio al ni ĉiuj estas plej kara: la homan kulturon kaj bonon de la tuta homaro.
Dum iom deprimita humoro estis prezentita plua punkto: ke al la salamandroj estu cedita por subakvigo la meza Ĉinio; por tio la salamandroj devoligus sin, ke por eterne ili garantios la bordojn de la eŭropaj ŝtatoj kaj de iliaj kolonioj.
D-ro Rosso Castelli: Por eterne, tio estas iom longe. Ni diru por dek du jaroj.
Profesoro Van Dott: Meza Ĉinio, tio estas iom malmulte.
Ni diru provincojn Nganhuei, Giangsu, Honan, Ĉi-li kaj Föng-tien.
La japana reprezentanto protestas kontraŭ cedo de la provinco Föng-tien, kuŝanta en la sfero de japanaj interesoj.
La ĉina delegito komencas paroli, sed bedaŭrinde oni ne komprenas lin. En la sesia halo regas kreskanta maltrankvilo; estas jam la unua post noktomezo.
Tiumomente eniras en la halon sekretario de la itala delegitaro kaj flustras ion enorelen al la itala reprezentanto, grafo Tosti. Grafo Tosti paliĝas, leviĝas kaj ne atentante, ke la ĉina delegito d-ro Ti plu parolas, raŭke vokas: ”Sinjoro prezidanto, mi petas la parolon. Ĵus venis informo, ke la salamandroj subakvigis parton de nia venecia provinco en la direkto al Portogruaro.”
Estiĝis terura silento, nur la ĉina delegito plu parolis.
”Chief Salamander vin ja delonge avertis,” murmuris d-ro Carvalho.
Profesoro Van Dott malpacience ekmovis sin kaj levis la manon. ”Sinjoro prezidanto, eble ni povos reveni al la afero. En la programo estas la provinco Föng-tien. Ni estas rajtigitaj oferti por ĝi al la japana registaro kompenson en oro. Plua demando estas, kion donos la interesataj ŝtatoj al niaj klientoj por la evakuo de Ĉinio.”
* * *
En la sama momento noktaj amatoroj aŭskultis la salamandran disaŭdigon. ”Ĵus vi aŭdis el gramofondisko Barkarolon el la Rakontoj de Hofmann,” kvakis la anoncisto.
”Allo, allo, nun ni komutas al la itala Venecio.”
Kaj tiam aŭdeblis nur nigra kaj senfina muĝado kvazaŭ de leviĝantaj akvoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.