La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Pa?o

Libro unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Libro dua
1 2 3
Libro tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
Notoj

6. Jakto en la laguno

Mr. Abe Loeb fermetis la okulojn antaŭ la subi ĝanta suno; li volus iel vortigi, kiel bela ĝi estas, sed lia karulineto Li, alie Miss Lily Valley, propranome fraŭlino Lilian Nowak, mallonge orhara Li, White Lily, tiu longkrura Lilian, kiel oni nomis ŝin ĝis ŝia deksepa jaro, dormis sur varma sablo, enbuliĝinta en vilan bankostumon kaj buliĝinta kiel dormanta hundo. Tial Abe diris nenion pri la beleco de la mondo kaj nur eksuspiris, movante la fingrojn de siaj nudaj piedoj, ĉar inter ili li havis sablerojn. Tie sur la maro ankras jakto nomata Gloria Pickford; tiun jakton Abe ricevis de paĉjo Loeb por tio, ĉar li faris la universitatajn ekzamenojn. Paĉjo Loeb estas bravulo. Jesse Loeb, filmmagnato kaj tiel plu.

Abe, invitu kelkajn amikojn aŭ amikinojn kaj penu ĉirkaŭrigardi iom la mondon, diris la maljuna sinjoro.

Paĉjo Jesse estas ega bravulo. Tie do kuŝas sur la perlamota surfaco Gloria Pickford kaj ĉi tie en la varma sablo dormas la karulineto Li. Abe suspiris pro feliĉo. Ŝi dormas kiel eta infano, la povrulino. Mr. Abe eksentis senliman sopiron iel ŝin gardi. Fakte mi devus vere edziĝi al ŝi, opinias la juna sinjoro Loeb kaj sentas dume en la koro belan kaj turmentan premon, konsistanta el firma decidiĝo kaj timo. Panjo Loeb versimile ne konsentos kun tio, kaj paĉjo Loeb disetendos la manojn: Ci estas frenezulo, Abe. Simple la gepatroj ne povas tion kompreni, jen la afero. Kaj Mr. Abe, suspirante pro tenero, kovris per pinto de la bankostumo la blankegan maleolon de karulino Li. Kiel malsaĝe, li opiniis embarasite, ke mi havas tiel terure vilajn krurojn!

Bona Dio, kiel bele, kiel bele estas ĉi tie! Domaĝe, ke Li ne vidas tion. Mr. Abe ekrigardis la belan linion de ŝia kokso kaj en ia neklara konekso komencis pensi pri arto.

Koreto Li estas nome artistino. Filmartistino. Ankoraŭ ŝi ne ludis, sed firme ŝi decidiĝis esti la plej granda filmaktorino de ĉiuj jarcentoj; kaj kion Li ekintencas, tion ŝi faros. Jen ĝuste tio, kion la patrino Loeb ne komprenas; artistino estas simple – artistino, kaj ne povas esti kiel aliaj knabinoj. Kaj cetere la aliaj knabinoj estas neniel pli bonaj, decidis Mr. Abe; ekzemple tiu Judy sur la jakto, tia riĉa knabino – mi scias ja, ke Fred iradas en ŝian kabinon. Ĉiun nokton, mi petas, dume mi kaj Li … Simple Li ne estas tia. Mi deziras tion al Baseball[50] Fred, diris al si Abe grandanime, li estas amiko el universitato; sed ĉiun nokton – tion tiel riĉa knabino ne bezonus fari. Mi opinias, knabino el tia familio kiel Judy. Kaj Judy estas nenia artistino. (Pri kio la knabinoj iam flustras, rememoris Abe; kiel iliaj okuloj ĉe tio brilas kaj ili ĥiĥiĥias – Pri tiaj aferoj neniam mi parolas kun Fred.) (Li ne bezonus trinki tiom da kokteloj, poste ŝi ne scias, kion ŝi parolas.) (Ekzemple hodiaŭ posttagmeze, tio estis superflua –) (Mi opinias, kiel ŝi kaj Judy ekdisputis, kiu el ili havas pli belajn krurojn. Memkomprene, ke Li. Tion mi scias.) (Kaj Fred ne bezonus havi tian idiotan ideon aranĝi konkurson pri la plej belaj kruroj. Tion oni povas fari ie en Palm Beach, sed ne en la privata societo. Kaj la knabinoj ne bezonus tiel alten refaldi la jupojn. Tio ja ne estis nur la kruroj. Almenaŭ ne Li. Kaj ĝuste antaŭ Fred! Kaj tia riĉa knabino, kiel Judy, ankaŭ ne bezonis fari tion.) (Kaj mi, mi opinias, mi ne bezonus venigi la kapitanon, por ke li estu juĝanto. Tio estis malsaĝa de mi. Kiel la kapitano ruĝiĝis, hirtigis la lipharojn, kaj ”pardonu, sinjoro”, kaj brufermis la pordon. Hontiga. Terure hontiga. La kapitano ne bezonis esti tiel kruda. Cetere tio esta mia jakto, ĉu?) (Nu jes, la kapitano havas kun si neniun karulinon; kiel nur, povrulo, li devas tion rigardi, tiajn aferojn? Mi opinias, kiam li devas esti sola.) (Kaj kial Li ploris, kiam Fred diris, ke Judy havas pli belajn krurojn? Poste ŝi diris, ke Fred estas tiel misedukita; ja li malĝuigas ŝian tutan vojaĝon … Povrulino Li!) (Kaj nun la knabinoj ne interparolas kune. Kaj kiam mi volis paroli kun Fred, Judy alvokis lin al si, kiel hundon. Fred estas ja mia plej bona amiko. Memkomprene, kiam li estas amanto de Judy, li devas diri, ke ŝi havas pli belajn krurojn! Fakte, li ne bezonis aserti tion tiel decide. Tio ne estis taktoplena al la povrulino Li; Li pravas, Fred estas plaĉema vulgarulo. Terura vulgarulo.) (Fakte la vojaĝon mi imagis alie. Diablo ŝuldis al mi tiun Fred!)

Mr. Abe konstatis, ke li ne plu rigardas ravite la perlamotan maron, sed ke li tre, tre mornas, igante gliti sablon kun konketoj inter siaj manoj. Li estis afliktita kaj mishumora. Paĉjo Loeb diris, penu vidi parton de la mondo. Ĉu jam ni vidis parton de la mondo? Mr. Abe provis rememori, kion fakte li vidis, sed li sciis imagi al si nenion, krom kiel Judy kaj karulino Li montras la krurojn kaj Fred, ŝultrolarĝa Fred, kaŭre genuas antaŭ ili.

Abe morniĝis ankoraŭ pli. Kiel oni nomas ĉi tiun koralinsulon, Taraiva, diris la kapitano. Taraiva aŭ Tahuara aŭ Taraihatuara – ta – huara. Kio, se jam ni revenus, kaj mi diros al la olda Jesse, dad, ni estis ĝis ĉe Taraihatuara – ta – huara. (se almenaŭ mi ne estus veniginta la kapitanon, ĉagrenis Mr. Abe.) (Mi devas paroli kun Li, ke tiajn aferojn ŝi ne faru. Dio, kiel nur eblas, ke mi amas ŝin tiel ege! Kiam ŝi vekiĝos, mi parolos kun ŝi. Mi diros al ŝi, ke ni povus geedziĝi –) Mr. Abe havis plenlarmajn okulojn; miadio, ĉu estas amo aŭ doloro, aŭ senlima doloro apartenas al tio, ke mi amas ŝin?

La blue ŝminkitaj, brilaj palpebroj de karulino Li, similantaj al teneraj konketoj, ektremis. ”Abe,” dormeme aŭdiĝis, ”ĉu vi scias, pri kio mi pensas? Ke sur ĉi tiu insulo estus eble fari fa-be-lan filmon.”

Mr. Abe priŝutis siajn malfeliĉajn vilajn krurojn per delikata sablo. ”Bonega ideo, karulino. Kaj kian filmon?”

Karulino Li malfermis sian profundege bluajn okulojn.

”Nu eble – Imagu, ke mi estus sur ĉi tiu insulo Robinsona.

Virina Robinsono. Ĉu tio ne estas nova konsterna ideo?”

”Jes,” diris Mr. Abe necerte. ”Kaj ĉu vi scias, kiel vi venus sur ĉi tiun insulon?”

”Mirige,” diris la dolĉa voĉo. ”Sciu, simple nia jakto vrakiĝus en tempesto, kaj vi ĉiuj dronus, vi, Judy, la kapitano, ĉiuj.”

”Ĉu ankaŭ Fred? Fred nome scias kolose naĝi.”

La glata frunto morniĝis. ”Do Fredon devus forvori ŝarko. Tio estus fabela detalo,” manklakis la karulino.

”Por tio Fred havas frenezige belan korpon, ĉu vi ne opinias?”

Mr. Abe suspiris. ”Kaj plue?”

”Min senkonscian ondo ĵetegus sur bordon. Mi surhavus piĵamon, tiun blue striitan, kiu antaŭhieraŭ tiel plaĉis al vi.” Inter la ĉarmaj palpebroj elglitis streta rigardo, konvene demonstranta la virinan tenton. ”Fakte ĝi devus esti kolora filmo, Abe. Ĉiu diras, ke la blua koloro senmezure akordiĝas al mia hararo.”

”Kaj kiu trovus vin ĉi tie?” demandis afereme Mr. Abe.

La karulino enpensiĝis. ”Neniu. Mi ne estus Robinsona, se estus ĉi tie homoj,” ŝi diris kun surpriza logikemo.

”Tial ja ĝi estus tiel fabela rolo, Abe, ke mi estus ĉiam sola. Imagu, Lily Valley en la ĉefa kaj entute unika rolo.”

”Kaj kion vi farus dum la daŭro de la tuta filmo?”

Li ekkubutis. ”Tion jam mi elpensis. Mi baniĝus kaj kantus sur roko.”

”En piĵamo?”

”Sen,” diris la karulino. ”Ĉu vi ne opinias, ke tio estus miriga sukceso?”

”Vi ja ne ja ludi nuda en la tuta filmo,” murmuretis Abe kun vigla sento de malkonsento.

”Kial ne?” miris la karulino senkulpe. ”Ĉu gravus?”

Mr. Abe diris ion nekompreneblan.

”Kaj poste,” meditis Li, ”– atendu, jam mi havas tion.

Poste forrabus min gorilo. Sciu, ia terure vila, nigra gorilo.”

Mr. Abe ekruĝis kaj klopodis kaŝi siajn malbenindajn krurojn ankoraŭ pli en la sablo. ”Ĉi tie ja ne estas goriloj,” li oponis malmulte konvinke.

”Ho, jes. Entute ĉi tie estas ĉiaj eblaj bestoj. Tion vi devas rigardi artisme, Abe. Al mia haŭto gorilo senmezure konvenus. Ĉu vi rimarkis, kiajn harojn Judy havas sur la kruroj?”

”Ne,” diris Abe, malfeliĉa pro ĉi tiu temo.

”Aĉegajn krurojn,” opiniis la karulino kaj rigardis siajn surojn. ”Kaj kiam la gorilo portus min enbrake, elirus el la arbarego juna, belega sovaĝulo kaj batfaligus ĝin.”

”Kiel li estus vestita?”

”Li havus pafarkon,” decidis la karulino senhezite.

”Kaj florkronon sur la kapo. Tiu sovaĝulo kaptus min kaj alkondukus min en tendaron de kanibaloj.”

”Ĉi tie neniuj ekzistas,” provis Abe defendi la insuleton Tahuara.

”Tamen. La kanibaloj volus min oferi al siaj idoloj kaj al tio ili kantus havajajn kantojn. Sciu, tiajn, kiajn la negroj en la restoracio Paradizo. Kaj tiu juna kanibalo enami ĝus al mi,” suspiris la karulino kun larĝe malfermitaj okuloj pro mirego, ”… kaj poste ankoraŭ unu sovaĝulo enamiĝus al mi, eble la kanibalestro … kaj poste iu blankulo –”

”De kie aperus ĉi tie blankulo?” demandis Abe por certiĝi.

”Tiu estus ilia kaptito. Eble li estus glora tenorulo, kiu falis en la manojn de sovaĝuloj. Nur tial, por ke li povu kanti en la filmo.”

”Kaj kiel li estus vestita?”

La karulino rigardis la poleksojn de siaj kruroj. ”Li estus sen vesto … sen ĉio, kiel la kanibaloj.”

Mr. Abe kapneis. ”Karulino, tio ne eblus. Ĉiuj famaj tenoruloj estas aĉe dikaj.”

”Domaĝe,” bedaŭris la karulino. ”Do tiun povus ludi Fred, kaj la tenorulo nur kantus. Sciu, tiel oni sinkronigas filmon.”

”Sed Fredon forvoris ja ŝarko!”

La karulino ĉagreniĝis. ”Ne estu tiel terure realisma, Abe. Kun vi entute oni ne povas paroli pri arto. Kaj tiu tribestro ĉirkaŭvolvus min tutan per perloŝnuroj –”

”De kie li prenus ilin?”

”Ĉi tie estas amaso da perloj,” asertis Li. ”Kaj Fred pro ĵaluzo boksus kontraŭ li sur roko super la marondado.

Fred fabele siluetus kontraŭ la ĉielo, ĉu? Ĉu ne brilega ideo? Dume ili ambaŭ falus en la maron –” La karulino sereniĝis. ”Kaj nun povus veni detalo kun ŝarko. Judy furiozus, se Fred ludus kun mi en filmo! Kaj mi edzini ĝus al tiu bela sovaĝulo.” La orhara Li saltleviĝis. ”Ni starus tie sur la bordo … kontraŭ la sunsubiro … tute nudaj … kaj kurteno lante fermiĝus –” Li deĵetis la banmantelon … ”Mi iras en la akvon.”

”… vi ne surprenis la bankostumon,” atentigis Abe konsternite, rigardante la jakton, ĉu iu alrigardas; sed karulino Li jam dancis sur la sablo al la laguno.

… vestita ŝi aspektas pli bele, aŭdiĝis subite en la juna viro voĉo brutale frida kaj kritika. Abe konsterniĝis pro sia manko de ama mirego, preskaŭ li sentis sin kulpiĝinta; sed … well, sed kiam Li surhavas vestaĵon kaj ŝuetojn, estas tio … well, iel pli bela.

Eble vi volas diri pli deca, defendis sin Abe kontraŭ la frida voĉo.

Well, ankaŭ tio. Kaj pli bela. Kial ŝi tiel strange plandas?

Kial skuiĝas la karno sur ŝiaj kruroj? Kial tio kaj kial io …

Ĉesu, defendis sin Abe teruriĝante. Li estas la plej bela knabino, kiu entute ekzistas! Mi amas ŝin senmezure …

… eĉ se ŝi nenion surhavas? diris la frida kaj kritika voĉo.

Abe deturnis la okulojn kaj rigardis la jakton en la laguno.

Kiel Ĝi estas bela, kiel ĝi estas preciza en ĉiu linio de siaj flankoj! Domaĝe, ke Fred ne estas ĉi tie. Kun Fred eblus paroli, kiel bela estas la jakto.

Dume la karulino jam staris ĝisgenue en la akvo, suprenetendis la manojn al la sunsubiro kaj kantis. Diable, ŝi baniĝu jam, opiniis Abe ekscitite. Sed tio estis bela, kiam ŝi kuŝis ĉi tie bultordiĝinta kaj mantelvolvita, kun la fermitaj okuloj. Karulino Li. Kaj Abe emocie suspirante kisis la manikon de ŝia banmantelo. Jes, li amas ŝin senmezure. Tiel multe, ke eĉ doloras.

Subite aŭdiĝis de la laguno akresona kriĉo. Abe genulevi ĝis por pli bone vidi. Karulino Li stridas, mansvingas kaj vadas trote al la bordo, stumblas kaj plaŭdas ĉirkaŭ si … Abe eksaltis kaj kuris al ŝi. ”Li, kio okazas?”

Rigardu, kiel strange ŝi kuras, atentigis lin la voĉo frida kaj kritika. Tro ŝi skuas la krurojn. Tro ŝi managitas ĉirkaŭ si. Simple tio ne estas bela. Kaj krome ankoraŭ ŝi gakas, jes gakas.

”Kio okazas, Li?” vokas Abe kaj kuras helpi al ŝi.

”Abe, Abe,” balbutas la karulino kaj bum, jam ŝi pendas malseke kaj malvarme sur li. ”Abe, tie estis ia besto!”

”Nenio estis,” kvietigas ŝin Abe. ”Plej versimile ia fiŝo.”

”Ja ĝi havis teruran kapon,” plorsingultas la karulino kaj enigas la malsekan nazon en la bruston de Abe.

Abe volas ŝin patrece frapeti sur la malseka ŝultro, sed sur la malseka korpo tio tro laŭte plaŭdas. ”Nu, nu,” li murmuras, ”rigardu, jam nenio tie estas.”

Li rerigardis al la laguno. ”Ĝi estis terura,” ŝi elspiris kaj subite komencis kriĉi: ”Tie … tie … ĉu vi vidas?”

Al la bordo malrapide proksimiĝas nigra kapo, kies buŝaĉo malfermiĝas kaj fermiĝas. Karulino Li histerie ekkvivitis kaj malespere ekkuris for de la akvo.

Abe embarasiĝis. Ĉu kuri post Lin, por ke ŝi ne timu?

Aŭ mi restu ĉi tie por montri, ke mi ne timas la beston?

Li decidiĝis memkompreneme por la dua eventualo; li paŝis pli proksimen al la maro, ĝis li staris ĝismaleole en la akvo, kaj kun la pugnigitaj manoj li rigardis en la okulojn de la besto. La nigra kapo ĉesis proksimiĝi, strange balanciĝis kaj diris: ”Ts, ts, ts.”

Abe iom angoris, sed tion oni ne darfas malkaŝi. ”Nu, kio?” akre li diris direkte al la kapo.

”Ts, ts, ts,” faris la kapo.

”Abe, Abe, A-be,” kriaĉas karulino Li.

”Jam mi iras,” vokas Abe kaj malrapide (por ke oni ne kalumniu) paŝas al sia knabino. Ankoraŭ li haltas kaj turniĝas severaspekte al la maro.

Sur la bordo, kie la maro en la sablo desegnas sian eternan kaj efemeran punton, staras sur la postaj kruroj ia malhela besto rondkapa kaj tordiĝas. Abe restis staranta kun la batanta koro.

”Ts, ts, ts,” faras la besto.

”Abe,” lamentas la karulino duonsvena.

Abe retiriĝas paŝon post paŝo, ne okullasante la beston; tiu ne plu moviĝas, nur turnas post li la kapon.

Fine Abe estas ĉe sia karulino, kiu kuŝas vizaĝaltere kaj balbute singultas pro hororo. ”Ĝi estas … ia foko,” diras Abe necerte. ”Ni estu revenontaj sur la ŝipon, Li.”

Sed Li nur tremas.

”Ĝi neniel estas danĝera,” asertas Abe; li volus genuiĝi al Li, sed li devas kavalire stari inter ŝi kaj la besto. Se mi ne estus nur en bankalsono, li pensas, kaj havus almenaŭ poŝtranĉilon; aŭ se mi trovus ian bastonon …

Komencis krepuskiĝi. La besto denove proksimiĝis ĉirkaŭ je tridek paŝoj kaj restis staranta. Kaj post ĝi kvin, ses, ok la samaj bestoj, elmergiĝas el la maro kaj hezite, balance plandetas al la loko, kie Abe gardas karulinon Li.

”Ne rigardu, Li,” elspiris Abe, sed tio estis superflua, ĉar Li nepre ne rerigardus.

El la maro elmergiĝis pluaj ombroj kaj avancas en larĝa duonrondo. Ili estas proksimume sesdek, kalkulas Abe. Tie io hela, jen la banmantelo de karulino Li. La mantelo, en kiu antaŭ momento ŝi dormis. Dume la bestoj ĝisiris al la helaĵo, kiu kuŝis larĝe disĵetita sur la sablo.

Tiam Abe faris ion nekompreneblan kaj sensencan, kiel la kavaliro el Schiller-balado, iranta en leonkaĝon por ganto de sia damo. Kion fari, estas memkompreneblaj kaj absurdaj aferoj, kiujn la viroj faros, dum la mondo ekzistos. Sen konsidero, kun levita kapo kaj pugnigitaj manoj Mr. Abe Loeb iris inter tiujn bestojn por la bankostumo de karulino Li.

La bestoj iomete retretis, sed ne fuĝis. Abe levis la mantelon, ĵetis ĝin trans la manon kiel torero kaj restis staranta.

”A-be,” ĝemis malespere post li.

Mr. Abe eksentis en si senliman forton kaj kuraĝon.

”Nu, kio?” li diris al la bestoj kaj faris ankoraŭ pluan paŝon pli proksimen. ”Kion fakte vi volas?”

”Ts, ts,” ekŝmacis iu besto, kaj poste iel kvakeme kaj oldece ekbojis: ”Najf!”

”Najf!” aŭdiĝis ekbojo iom pli flanke. ”Najf!” ”Najf!”

”A-be!”

”Ne timu, Li!” vokis Abe.

”Li,” ĝi ekbojis antaŭ li. ”Li.” ”Li.” ”A-be!”

Abe estis kvazaŭ en sonĝo. ”Nu, kio?”

”Najf!”

”A-be,” ĝemis la karulino. ”Venu ĉi tien!”

”Tuj. – Ĉu vi opinias knife? Mi havas neniun tranĉilon.

Nenion mi faros al vi. Kion ankoraŭ vi volas?”

”Ts-ts,” ŝmacis la besto kaj balanciris al li.

Abe diskruris, mantelon transbrake, sed ne retiriĝis.

”Ts-ts,” li diris. ”Kion vi volas?” Ŝajnis, ke la besto donas al li la antaŭan piedon, sed tio ne plaĉis al Abe. ”Kion?” li diris iom akre.

”Najf,” ekbojis la besto kaj ellasis el la piedo ion blanketan, kiel gutetojn. Sed gutetoj tio ne estis, ĉar ĝi ruliĝis.

”Abe,” plorĝemis Li. ”Ne lasu min ĉi tie!”

Mr. Abe tute ne plu timis. ”For desur la vojo,” li diris kaj eksvingis kontraŭ la besto per la banmantelo. La besto haste kaj mallerte retiriĝis. Nun Abe povis distanci ĝi kun honoro, sed Li vidu, kiel li estas kuraĝa; li kliniĝis al tio blanketa, kion la besto lasis fali el la piedo, por tion rigardi. Tio estis tri duraj, glataj, senbrile brilantaj globetoj. Mr. Abe levis ilin al la okuloj, ĉar krepuskiĝis.

”A-be,” kriĉis la forlasita karulino. ”Abe!”

”Jam mi iras,” vokis Mr. Abe. ”Li, mi havas ion por vi!

Li, Li, mi portas ion al vi!” Svingante la banmantelon super la kapo, kuris Mr. Abe Loeb sur la bordo kiel juna dio.

Li kaŭre sidis kaj tremis. ”Abe,” ŝi plorsingultis kaj dentklakis. ”Kiel vi povas … Kiel vi povas …”

Abe solene ekgenuis antaŭ ŝi. ”Lily Valley, mardioj, Tritonoj venis por omaĝi vin. Mi komuniku al vi, ke ekde tiu tempo, kiam Venera elmergiĝis el la ŝaŭmo, neniam iu artistino tiel ege impresis ilin kiel vi. Por pruvi sian admiron ili sendas al vi –” Abe manetendis – ”jen tri perlojn. Rigardu.”

”Ne babilaĉu, Abe,” plorsnufis karulino Li.

”Serioze, Li. Rigardu nur, ke tio estas veraj perloj!”

”Montru,” ploretis Li kaj per tremantaj fingroj tuŝis la blanketajn globetojn. ”Abe,” ŝi elspiris, ”ja tio estas perloj!

Tion vi trovis en la sablo?”

”Ho, Li, karulino, perloj ja ne troviĝas en sablo!”

”Ho, jes,” asertis la karulino. ”Kaj oni tralavas ilin.

Vidu, mi diris al vi, ke ĉi tie estas amasoj da perloj!”

”Perloj kreskas en konkoj sub la akvo,” diris Abe preskaŭ kun certeco. ”Je mia animo, Li, tion alportis al vi tiuj Tritonoj. Nome, ili vidis vin, kiam vi baniĝis. Ili volis tion doni al vi persone, sed kiam vi tiel timis ilin –”

”Ja, ili estas tiel malbelegaj,” ekvortigis Li. ”Abe, kiaj fabelaj perloj! Mi enorme ŝatas perlojn!”

(Nun ŝi estas bela, diris la kritika voĉo. Kiel ŝi genuas kun la perloj sur la polmo – nu, bela, tion oni devas rekoni.)

”Abe, kaj ĉu vere tion alportis … tiuj bestoj?”

”Ili ne estas bestoj, karulino. Ili estas mardioj. Ili nomi ĝas Tritonoj.”

La karulino tute ne miris. ”Tio estas de ili tre bela, ĉu?

Ili estas treege karaj. Kion vi opinias, Abe, ĉu iel mi danku al ili?”

”Ĉu vi ne plu timas ilin?”

La karulino ektremis. ”Timas. Abe, mi petas vin, forkonduku min de ĉi tie.”

”Do, rigardu,” diris Abe. ”Ni devas atingi nian boaton.

Iru kaj ne timu.”

”Sed … sed ili baras nian vojon,” dentklakis Li. ”Abe, ĉu vi volus mem iri al ili? Sed vi ne darfas lasi min ĉi tie sola!”

”Mi transportos vin surbrake,” proponis Mr. Abe heroe.

”Tio eblus,” elspiris la karulino.

”Sed surprenu la mantelon,” murmuretis Abe.

”Tuj.” Fraŭlino Li ordigis ambaŭmane sian gloran oran hararon. ”Ĉu mi ne estas t.e.r.u.r.e taŭzita? Abe, ĉu vi havas ĉe vi ruĵon?”

Abe surmetis la mantelon sur ŝiajn ŝultrojn. ”Prefere jam iru, Li!”

”Mi timas,” elspiris la karulino. Mr. Abe prenis ŝin sur la brakojn. Li opiniis sin malpeza kiel plumeto. ”Tondre, pli peza, ol vi pensis, ĉu?” diris al Abe la voĉo malvarma kaj kritika. Kaj nun vi havas ambaŭ manojn plenajn, homo; se la bestoj nin atakus, – kion poste?”

”Ĉu vi volus trote kuri?” proponis la karulino.

”Jes,” anhelis Mr. Abe, pene movante la krurojn. Tiutempe jam rapide krepuskiĝis. Abe proksimiĝis al la larĝa besta duoncirklo. ”Rapide, Abe, kuru, kuru,” flustris Li. La bestoj komencis strangmaniere ondmove pendoli kaj turni la supran duonon de la korpo.

”Do kuru, kuru rapide,” ekĝemis la karulino piedbatante histerie ĉirkaŭ si, kaj en la kolon de Abe eniĝis la ungoj arĝentkolore lakitaj.

”Sakre, Li, lasu min trankvila,” ekgrumblis Abe.

”Najf,” ekbojis apud li. ”Ts-ts-ts.” ”Najf.” ”Li.” ”Najf.”

”Najf.” ”Najf.” ”Li.”

Sed ili estis jam for el la duoncirklo, kaj Abe sentis, ke liaj kruroj enprofundiĝis en la humidan sablon. ”Vi povas min starigi,” susuris la karulino ĝuste en la momento, kiam kolapsis la manoj kaj kruroj de Abe.

Abe peze anhelis, viŝante per la antaŭbrako ŝviton desur la frunto. ”Al la boato, rapide,” ordonis karulino Li.

Duoncirklo de la malhelaj ombroj turniĝis frunte al Li kaj avancis pli proksimen. ”Ts-ts-ts.” ”Najf.” ”Najf.” ”Li.”

Sed Li ne kriis. Li ne komencis fuĝi. Li levis la brakojn al la ĉielo, kaj la banmantelo deglitis desur ŝiaj ŝultroj. La nuda Li ambaŭmane svingis al la pendolantaj ombroj kaj sendis al ili kisojn. Sur ŝiaj tremetantaj lipoj aperis io, kion ĉiu devus nomi rava rideto. ”Tiel dolĉaj vi estas,” diris la tremsonanta voĉeto. Kaj la blankaj brakoj denove etendiĝis al la pendolantaj ombroj.

”Venu helpi al mi, Li,” grumblis Abe iom maldelikate, puŝante la boaton en la pli profundan akvon.

Karulino Li levis sian banmantelon. ”Adiaŭ, miaj karuloj!”

Jam aŭdeblis, kiel la ombroj padelas en la akvo.

”Faru rapide, Abe,” siblis la karulino, vadante al la boato.

”Denove ili jam estas ĉi tie!” Mr. Abe Loeb malespere klopodis surmarigi la boaton. Nu, kaj nun eniris ĝin fraŭlino Li kaj salute managitis. ”Iru al la alia flanko, Abe, ili ne vidas min.”

”Najf.” ”Ts-ts-ts.” ”A-be.”

”Najf, ts, najf.”

”Ts-ts.”

”Najf!”

Fine la boato balanciĝis sur la ondoj. Mr. Abe enrampis ĝin kaj plenforte ekremis. Unu remilo ekbatis ian glitan korpon.

Karulino Li profunde elspiris. ”Ĉu ili ne estas ege ĉarmaj?

Kaj ĉu mi faris tion perfekte?”

Mr. Abe plenforte remis al la jakto. ”Survestu la mantelon, Li,” li diris iom seke.

”Mi opinias, ke tio estis grandioza sukceso,” konstatis fraŭlino Li. ”Kaj la perloj, Abe! Kion vi opinias, kian prezon ili havas?”

Mr. Abe ĉesis momenton remi. ”Mi opinias, ke vi ne bezonus tiel montriĝi al ili, karulino.”

Fraŭlino Li iom ofendiĝis. ”Ĉu ŝoka? Oni vidas, Abe, ke vi ne estas artisto. Mi petas, remu, al mi estas malvarme en la mantelo.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.