|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJAŭtoro: Karel Čapek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Senfina estas la homa scivolemo. La homoj ne kontenti ĝas kun tio, ke profesoro J. W. Hopkins (Yale Un.), tiutempe la plej granda aŭtoritatulo en la fako de reptilioj, deklaris ĉi tiujn misterajn estaĵojn nescienca blufo kaj nura fantazio; en la fakpreso kaj en ĵurnaloj komencis multiĝi informoj pri apero de la ĝis nun nekonataj bestoj, similaj al grandegaj salamandroj, en la plej diversaj lokoj de Pacifiko. Relative fidindaj indikoj citis la trovejojn sur Salomon-Insuloj, sur Insulo Schouten, sur Kapingamarangi, Butaritari kaj Tapeteuea, plue sur aro da insuletoj: Nukufetau, Funafuti, Nukonono kaj Fukaofu, poste ĝis sur Hiau, Uahuka, Uapu kaj Pukapuka.
Estis citataj famoj pri la diabloj de kapitano van Toĥ (ĉefe en regiono de Melanezio) kaj pri tritonoj de fraŭlino Lily (pli multe en Polinezio); do la ĵurnaloj konkludis, ke temas versimile pri diversaj specioj de la submaraj kaj antaŭdiluvaj monstroj, des pli, ke komenciĝis la somera sezono kaj mankis temoj. Submaraj monstroj havas ĉe la legantaro konsiderindan sukceson. Ĉefe en Usono la tritonoj enmodiĝis; en Novjorko oni ludis tricentfoje dekoraciriĉan revuon Pozidono kun tricent plej belaj tritoninoj, nereidinoj kaj sirenoj; en Miamo kaj sur la kaliforniaj plaĝoj la junularo baniĝis en kostumoj de tritonoj kaj nereidinoj (t.e. tri perloŝnuroj kaj nenio pli), dum en la mezaj kaj mezokcidentaj ŝtatoj neordinare potenciĝis Movado por Subpremado de Malmoraleco (M.S.M.); dum tio okazis pluraj manifestacioj kaj kelkaj negroj estis aŭ pendumitaj, aŭ brulmortigitaj.
Fine aperis en The National Geographic Magazine bulteno de Scienca Ekspedicio de la Kolumbia Universitato (aranĝita je kostoj de J. S. Tincker, tiel nomata Konservore ĝo); la raporton subskribis P. L. Smith, W. Kleinschmidt, Charles Kovar, Louis Forgeron kaj D. Herrero, do kapacitoj de mondfamo ĉefe en fako de fiŝparazitoj, anelidoj, plantobiologio, infuzorioj kaj afidoj: El la ampleksa raporto ni citas:
… Sur la insulo Rakahanga la ekspedicio unuafoje renkonti ĝis kun spuroj de la malantaŭaj piedoj de ĝis nun ne konata giganta salamandro. La spuroj estas kvinfingraj, fingrolongo 3 ĝis 4 centimetrojn. Laŭ nombro da spuroj la bordo de insulo Rakahanga nepre svarmas de ĉi tiuj salamandroj. Ĉar mankis tie spuroj de la antaŭaj piedoj (krom unu kvarfingra spuro, versimile de salamandrido), la ekspedicio konkludis, ke ĉi tiuj salamandroj evidente moviĝas per la malanataŭaj korpomembroj.
Ni rimarkigas, ke sur la insuleto Rakahanga ekzistas nek rivero nek marĉo; la salamandroj vivas do en la maro kaj versimile estas solaj reprezentantoj de sia ordo, vivantaj en la pelaga medio. Estas ankaŭ konate, ke la meksika aksolotlo (Amblystoma mexicanum) restadas en la sallagoj; sed pri la pelagaj salamandroj (vivantaj en la maro) ni trovas eĉ ne mencion en la klasika verko de W. Korngold Amfibioj Vosthavaj (Urodeloj), Berlino 1913.
… Ni atendis ĝis la posttagmezo por ĉasakiri aŭ almenaŭ ekvidi vivantan ekzempleron, sed vane. Kun bedaŭro ni forlasis la ĉarman insuleton Rakahanga, kie D. Herrero sukcesis trovi belan novan specion de hemiptero …
Multe pli grandan feliĉon ni havis sur la insulo Tongarewa.
Ni atendis sur la bordo kun fusiloj enmane. Post la sunsubiro elmergiĝis el la akvo kapoj de salamandroj, relative grandaj kaj iom plataj. Post iom da tempo la salamandroj surrampis sur sablon, paŝante balance, sed sufiĉe lertmove per la malantaŭaj piedoj. Sidante ili estis pli ol unu metron altaj. Ili dissidiĝis en larĝa rondo kaj komencis per speciala movo giri la supran korpoparton; aspektis, kvazaŭ ili dancus. W. Kleinschmidt ekstaris por vidi pli bone. Tiam la salamandroj turnis la kapojn al li kaj en la unua momento tute konsterniĝis; poste ili komencis proksimiĝi al li kun konsiderinda rapideco, eligante siblajn kaj bojajn sonojn. Kiam ili estis ĉirkaŭ sep paŝojn de li, ni pafis kontraŭ ilin. Ili komencis tre rapide fuĝi kaj ĵetiĝis en la maron; tiuvespere ili ne plu montriĝis. Sur la bordo restis nur du mortaj salamandroj kaj unu kun frakasita spino, eligante strangan sonon, simile al ”ogod, ogod, ogod.” Kiam W. Kleinschmidt per tranĉilo malfermis ĝian pulm-ventriklon, ĝi mortis … (Sekvas anatomiaj detaloj, kiujn cetere ni laikoj ne komprenus; kaj ni resendas la legantojn-fakulojn je la citita bulteno.)
Temas do, kiel laŭ la cititaj indikoj evidentas, pri tipa membro de la ordo de amfibiojn vostohavaj (Urodeloj), al kiu, kiel al ĉiu estas konate, apartenas ordo de la veraj salamandroj (Salamandrida), ampleksanta ordon de tritonoj (Tritones) kaj salamandroj (Salamandrae), kaj specion de salamandroj ranidaj (Ichthyoidea), kiu entenas salamandrojn kriptobrankajn (Cryptobranchiata) kaj fanerobrankajn (Phanerobranchiata). La salamandro trovita sur la insulo Tongarewa ŝajnas esti plej proksime parenca al la salamandroj ranidaj kriptomankaj; multrilate, interalie pro sia grandeco, ĝi rememorigas la japanan gigantan salamandron (Megalobatrachus Sieboldii) aŭ la amerikan hellbender, nomata ”ŝlimdiablo”, sed ĝi diferencas disde ili per bone evoluintaj sentorganoj kaj pli longaj, fortikaj korpomembroj ebligantaj al ĝi moviĝi sufiĉe lertmove en la akvo kaj sur la firma tero. (Sekvas pluaj detaloj el la kompara anatomio.)
Kiam ni estis konservintaj la skeletojn de la mortigitaj bestoj, ni akiris maksimume interesan ekkonon: nome, ke la skeleto de ĉi tiuj salamandroj preskaŭ perfekte konformiĝas al la fosilia premsigno de la salamandra skeleto, kiun trovis sur ŝtona tabulo el la Öhningenminejo d-ro Johano Jakobo Scheuchzer kaj bildigis en verko ”Homo diluvii testis”, eldonita en la jaro 1726. Al la malpli informitaj legantoj estu rememorigite, ke la nomita d-ro Scheuchzer opiniis ĉi tiun fosiliaĵon restaĵo de la antaŭdiluva homo. ”La ĉi tie almetita bildo,” li skribas, ”kiun mi prezentas al la instruita mondo en bela lignogravuraĵo, estas sen ia ajn dubo figuraĵo de homo, kiu ĉeestis la mondodiluvon; ne estas ĉi tie linioj, laŭ kiuj la riĉa imagivo devus nur nun konstrui ion, kio similus al homo, sed ĉie perfekta koincido kun la unuopaj partoj de la homa skeleto kaj perfekta simetrio. Homo fosiliĝinta bildigita de antaŭe. Jen monumento al la pereinta homaro, pli aĝa ol ĉiuj monumentoj romiaj, grekaj kaj eĉ egiptaj kaj de ĉiuj orientaj entute.” Pli poste Cuvier[55] rekonis en la öhningena skelet-spuro ŝtoniĝintan salamandron, kiu estis nomita Cryptobranchus primaevus aŭ Andrias Scheuchzeri Tschudi kaj opiniata specio delonge formortinta. Post ostologia komparado ni sukcesis identigi niajn salamandrojn kun la ŝajne formortinta prasalamandro Andrias. La mistera prasaŭro, kiel oni indikadis ĝin en la gazetoj, estas nenio alia ol la fosilia kriptobranka salamandro Andrias Scheuchzeri; aŭ, se necesas nova nomo, Cryptobranchus Tinckeri erectus aŭ Giganta salamandro polinezia.

Fosiliiĝinta homo bildigita de antaŭo
Andrias Scheuchzeri
… Restas la problemo, kial ĉi tiu interesa giganta salamandro eskapis ĝis nun atenton de la scienco, kvankam almenaŭ sur la insuloj Bakahanga kaj Tongarewa en la arkipelago Manihiki ĝi aperas amase. Nek Randolph nek Montgomery mencias ĝin en sia verko ”Du jarojn sur la insuloj Manihiki” (1885). La indiĝenoj asertas, ke ĉi tiu besto – kiun cetere ili opinias venena – komencis aperadi nur antaŭ ses aŭ ok jaroj. Ili rakontas, ke la ”mardiabloj” scias paroli (!) kaj konstruas en golfoj, en kiuj ili vivas, kompletajn digo-sistemojn kaj remparojn similantajn al submaraj urboj; onidire en iliaj golfoj la akvo estas trankvila kiel en fiŝlago; onidire ili elfosadas sub la akvo multmetrajn longajn kuŝejojn kaj koridorojn, en kiuj dumtage ili restadas; onidire nokte ili ŝtelas sur la kampoj batatojn kaj jambosojn[56] kaj forportas de la homoj hakfosilojn kaj alian ilaron. Entute la homoj ne ŝatas ilin kaj ilin eĉ timas; en multaj kazoj ili preferis transloĝiĝi aliloken. Evidente temas pri nuraj primitivaj onidiroj kaj superstiĉoj, motivataj eble pro la abomena aspekto kaj rekta iom homa irado de la ne dama ĝantaj grandaj salamandroj.
… Kun konsiderinda singardo necesas akcepti ankaŭ
la informojn de vojaĝantoj, laŭ kiuj ĉi tiuj salamandroj aperas ankaŭ sur aliaj insuloj ol sur Manihiki. Male, sen minimuma dubo eblas determini nemalnovan spuron de la posta piedo, trovita sur la bordo de la insulo Tongatabu, kiun publicis kapitano Croisset en La Nature, kiel piedspuron de Andrias Scheuchzeri. Ĉi tiu trovaĵo speciale gravas tial, ĉar ĝi ligas la aperon sur la Maniki-Islands kun la teritorio aŭstralia-novzelanda, kie konservi ĝis tiom da restaĵoj pri la evoluo de la praa faŭno; ni rememorigu al ni ĉefe la ”antaŭdiluvan” saŭron Hatteria aŭ Tuatara, ĝis nun vivanta sur la Stephen-insulo. Sur ĉi tiuj izolaj, plejparte malmulte loĝataj kaj de la civilizacio preskaŭ ne tuŝitaj insuletoj povis sporade konservi ĝi restaĵoj de animalaj tipoj aliloke jam formortintaj. Al la fosilia saŭro Hatteria nun viciĝas dank’al sinjoro J. S.
Tincker la antaŭdiluva salamandro. La bona doktoro Johano Jakobo Scheuchzer nun povus ĝisvivi la reviviĝon de sia öhningena Adamo …
* * *
Ĉi tiu scienca bulteno certe sufiĉus, por plene science prilumi la problemon de la misteraj marmonstroj, pri kiuj jam estis tiom da paroloj. Bedaŭrinde samtempe aperis informo de la nederlanda esploristo van Hogenhouck, kiu alvicigis ĉi tiujn kriptobrankajn gigantsalamandrojn al la familio de aŭtentikaj salamandroj aŭ tritonoj sub nomon Megatriton moluccanus kaj fiksis ilian disvastiĝon sur la nederland-sundaj insuloj Dĵilolo, Morotai kaj Ceram; plue raporto de la franca sciencisto doktoro Mignard, kiu determinis ilin kiel tipajn salamandrojn kaj destinis al ili originajn restadejojn sur la francaj insuloj Takaroa, Rangiroa kaj Raroira kaj nomis ilin tute simple Cryptobranchus salamandroides; poste raporto de H. W. Spence, kiu ekvidis en ili novan familion Pelagidae, aŭtoktona sur la Gilbert-Insularo kaj kapabla akiri la fakekzistadon sub la specia nomo Pelagotriton Spencei. Mr. Spence sukcesis transporti unu vivantan ekzempleron ĝis la londona zoo; ĉi tie ĝi fariĝis objekto de plua esplorado, el kio ĝi aperis sub la titoloj Pelagobatrachus Hookeri, Salamandrops maritimus, Abranchus giganteus, Amphiuma gigas kaj multaj aliaj.
Kelkaj sciencistoj asertis, ke Pelagotriton Spencei identas kun Cryptobranchus Tinckeri kaj la salamandro de Mignard estas nenio alia ol Andrias Scheuchzeri; el tio rezultis multaj konfliktoj pri prioritato kaj aliaj nete sciencaj demandoj. Tiel okazis, ke fine naturscienco de ĉiu nacio havis siajn proprajn gigant-salamandrojn kaj science plej furioze kontraŭbatalis la gigant-salamandrojn de aliaj nacioj. Tial ankaŭ ĝis la fino ne estis atingita, el la scienca vidpunkto, en la tuta granda salamandro-afero, sufiĉa klareco.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.