|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJAŭtoro: Karel Čapek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Tiuvespere sur la jakto Gloria Pickford ne estis personaj konfliktoj; nur sciencaj opinioj brue koliziis.
Fred (lojale apogata de Abe) opiniis, ke tio nepre devis esti iaj saŭroj, dum la kapitano tipis je mamuloj. En la maro estas neniaj saŭroj, asertis la kapitano sangvine; sed la junaj sinjoroj el la universitato ne atentis liajn obĵetojn; saŭroj estas nome pli granda sensacio. Karulino Li kontentiĝis kun tio, ke ili estas tritonoj, ke simple ili estas amindaj kaj entute, ke estis tiela sukceso; kaj Li (en la blue striita piĵamo, kiu al Abe tiel plaĉis) revis kun brilantaj okuloj pri perloj kaj mardioj. Judy kompreneble estis konvinkita, ke ĉio ĉi estas komediaĵo kaj blufo, ke tion Li kun Abe elpensis, kaj kolerege palpebrumis al Fred, ke jam li lasu tion. Abe opiniis, ke Li povus mencii tion, kiel li, Abe, sentime iris inter la saŭrojn por ŝia banmantelo; tial trifoje li rakontis, kiel Li grandioze frontis al ili, dum li, Abe, estis forpuŝanta la boaton en la akvon, kaj ĵus komencis tion priskribi la kvaran fojon; sed Fred kaj la kapitano tute ne aŭskultis, pasie disputante pri saŭroj kaj mamuloj. (Ĉu entute tiel gravus, kio ĝi estas, opiniis Abe.) Fine Judy oscedis kaj diris, ke ŝi iras dormi; ŝi ekrigardis multsignife je Fred, sed Fred ĵus rememoris, ke antaŭ la diluvo vivis tiaj maljunaj komikaj saŭroj, kiel nur, tondre, ili nomiĝis, diplosaŭroj, bigosaŭroj, aŭ iel simile, kaj tiuj promenis sur la postaj kruroj, sinjoro;
Fred mem vidis tion en ia komika scienca bildo, sinjoro, en tiel dika libro. Kolosa libro, sinjoro, tiun vi devus scii.
”Abe,” aŭdiĝis karulino Li. ”Mi havas fabelan film-ideon.”
”Kian?”
”Ion mirige novan. Sciu, nia jakto eble dronus, kaj nur mi saviĝus sur ĉi tiu insulo. Kaj tie mi vivus kiel Robinsona.”
”Kion vi farus tie?” oponis la kapitano skeptike.
”Mi baniĝus kaj tiel,” diris la karulino simple. ”Kaj dume enamiĝus al mi la mardioj tritonoj … kaj portadus al mi nurajn perlojn. Sciu, tute laŭ realeco. Povus esti eventuale naturfilmo kaj kleriga filmo, kion vi opinias? Io kiel Trader Horn.”
”Li pravas,” deklaris subite Fred. ”Morgaŭ vespere ni filmu la saŭrojn.”
”Nome la mamulojn,” korektis la kapitano.
”Nome min,” diris la karulino, ”min staranta inter la maraj tritonoj.”
”Sed en banmantelo,” subitis Abe.
”Mi survestus la blankan bankostumon,” diris Li. ”Kaj Greta devus fari al mi belan frizaĵon. Hodiaŭ mi aspektis simple terrrure.”
”Kaj kiu filmus tion?”
”Abe. Por ke almenaŭ por io li taŭgu. Kaj Judy devus per io lumi, se jam estus mallumo.”
”Kaj kion Fred?”
”Fred havus pafarkon kaj florkronon sur la kapo, kaj se la tritonoj volus min forrabi, do li mortigus ilin, ĉu?”
”Respektan dankon,” rikanis Fred. ”Sed revolveron pli mi preferus. Kaj ankaŭ la kapitano, mi opinias, devus esti tie.”
La kapitano bataleme hirtigis la lipharojn. ”Bonvolu ne zorgi. Mi faros jam, kio necesos.”
”Kaj kio tio estos?”
”Tri homoj el la ŝipanaro, sinjoro. Kaj bone armitaj, sinjoro.”
Karulino Li ĉarme ekmiris. ”Ĉu vi opinias, ke estas tiel danĝere, kapitano?”
”Mi opinias nenion, infano,” murmuris la kapitano.
”Sed mi havas miajn ordonojn de Mr. Jesse Loeb – almenaŭ koncerne sinjoron Abe.”
La sinjoroj pasie ĵetiĝis en la teknikajn detalojn de la entrepreno. Abe palpebrumis la karulinon, jam vi bezonus iri dormi, kaj tiel. Li obeeme iris. ”Sciu, Abe, ŝi diris en sia kabino, mi opinias, ke tio estos m.i.r.i.g.a filmo.”
”Certe, karulino,” konsentis Abe kaj volis ŝin kisi.
”Hodiaŭ ne, Abe,” defendis sin la karulino. ”Vi devas ja kompreni, ke mi devas e.n.o.r.m.e koncentriĝi.”
* * *
La sekvintan tagon fraŭlino Li intense koncentriĝadis; la povrulino Greta havis plenmanojn da laboro kun tio. Tio estis banoj kun gravaj saloj kaj esencoj, harlavado per Nurblond-ŝampuo, masaĝoj, pedikuro, manikuro, ondumado kaj kombado, gladado kaj vesto-provado, rekudrado kaj ŝminkado kaj versimile ankoraŭ multaj aliaj preparoj; ankaŭ Judy estis entrenita de la hasto kaj helpis al karulino Li. (Ekzistas pezaj momentoj, kiam la virinoj scias esti al si mirinde lojalaj, kiel ekzemple la vestado.)
Dume en la kajuto de fraŭlino Li regis febra aktiveco, la sinjoroj memstariĝis kaj dislokante sur la tablo cindrujojn kaj glasetojn kun brando, fiksis strategian planon, kie kiu staros kaj kian funkcion havos, se io okazus; dum tio la kapitano estis plurfoje peze ofendita en la prestiĝ-problemo de komando. Posttagmeze ili transportis sur bordon de la laguno filmaparaton, leĝeran mitralon, korbon kun manĝilaro kaj manĝaĵo, fusilojn, gramofonon kaj aliajn militbezonaĵojn; ĉio ĉi estis bonege kamuflita per palmfolioj. Ankoraŭ antaŭ la sunsubiro okupis siajn postenojn tri armitaj viroj el la ŝipanaro kaj la kapitano en funkcio de la ĉefkomandanto. Poste estis transportita sur la bordon grandega korbo kun kelkaj etaj necesaĵoj de fraŭlino Lily Valley. Poste alboatis Fred kun fraŭlino Judy. Poste komenciĝis la sunsubiro en la plena tropika superbo.
Dume Mr. Abe frapetas la kajuton de fraŭlino Li jam la dekan fojon. ”Karulino, vere jam estas la plej urĝa tempo!”
”Tuj, tuj,” respondas voĉo de la karulino, ”mi petas, ne nervozigu min! Ja mi devas min vesti, ĉu?”
Dume la kapitano pririgardas la situacion. Tie sur la surfaco de la golfo brilas rekta, longa zono, kiu apartigas la ondiĝantan maron disde la kvieta profundo de la laguno. Kvazaŭ tie estus sub la akvo ia digo aŭ ondrompilo, opinias la kapitano; eble ĝi estas sablo aŭ koralrifo, sed ĝi aspektas preskaŭ kiel artefaritaĵo. Stranga loko.
Super la kvieta surfaco de la laguno ie kaj tie elmergiĝas nigraj kapoj kaj direktiĝas al la bordo. La kapitano kunpremas la lipojn kaj tuŝas maltrankvile revolveron. Estus pli bone, li opinias, se la virinoj restus sur la ŝipo. Judy komencas tremi kaj spasme teniĝas al Fred. Kiel forta li estas, ŝi pensas, miadio, kiel mi amas lin!”
Fine forpuŝiĝas de la jakto la lasta boato. En ĝi estas fraŭlino Lily Valley en blanka bantrikoto kaj en diafana dressing-gown[51], en kiu evidente ŝi estos ĵetegita el la maro kiel ŝiprompulino; plue miss Greta kaj Mr. Abe.
”Kial vi remas tiel malrapide, Abe,” riproĉas la karulino.
Mr: Abe vidas la nigrajn kapojn proksimiĝantajn al la bordo kaj diras nenion.
”Ts-ts.”
”Ts.”
Mr. Abe tiras la boaton sur la sablon kaj helpas al karulino Li kaj fraŭlino Greta elen. ”Kuru rapide al la aparato,” flustras la artistino. ”Kaj kiam mi diros al vi ’nun’, komencu filmi.”
”Sed nenio jam videblos,” oponas Abe.
”Do Judy devas lumi. Greta!”
Dum Mr. Abe Loeb okupis sian lokon ĉe la aparato, la artistino lokiĝas sur la sablon kiel agonianta cigno, kaj fraŭlino Greta aranĝas la faldojn de ŝia dressing-gown.
”Estu videbla parto de mia kruro,” flustras la ŝiprompulino.
”Ĉu preta? Do for! Abe, nun!”
Abe komencis turni la krankon. ”Judy, lumon!” Sed neniu lumo eklumis. El la maro elmergiĝas balanciĝantaj ombroj kaj proksimiĝas al Li. Greta permane ŝtopas sian buŝon, por ne krii.
”Li,” vokas Mr. Abe, ”Li, fuĝu!”
”Najf!” ”Ts-ts-ts.” ”Li.” ”Li.” ”Abe!”
Iu pafpretigas revolveron. ”Diable, ne pafu,” siblas la kapitano.
”Li,” vokas Abe kaj ĉesas kranki. ”Judy, lumon!”
Li lante, suple leviĝas kaj levas la manojn al la ĉielo. La leĝereta dressing-gown deglitas desur ŝiaj ŝultroj. Tie nun staras la neĝblanka Lily plektante gracie la manojn super la kapo, kiel tion faras ŝiprompiĝintoj vekiĝantaj el la sveno. Mr. Abe komencis hastege turni la krankon.
”Sakre, Judy, lumon!”
”Ts-ts-ts.”
”Najf.”
”Najf.”
”A-be!”
La nigraj ombroj balanciĝas kaj rondiras ĉirkaŭ la blanka Li. Halt, halt, atendu, tio ne plu estas ludo. Li ne plu plektas la manojn super la kapo, sed forpuŝas ion de si kaj kriaĉas: ”Abe, Abe, ĝi tuŝis min!” Tiumomente eklumis blindiga lumo, Abe rapide turnas la krankon, Fred kaj la kapitano kuras kun la revolveroj al Li, kiu kaŭre sidas kaj dentklakas pro hororo. Samtempe en la akra lumo videblas dekoj kaj centoj da longaj, malhelaj ombroj, kiel fuĝante ili glitas en la maron. En la sama momento du maristoj ĵetas reton sur iun fuĝantan ombron.
Samtempe Greta svenas, falante kiel sako. Samtempe ekknalis du aŭ tri pafoj, en la maro ĝi kirle plaŭdas, du maristoj kun la reto kuŝas sur io, kio sub ili tordiĝas kaj baraktas, kaj la lumo en la manoj de fraŭlino Judy estingi ĝis.
La kapitano lumigis poŝlampeton. ”Infano, ĉu nenio okazis al vi?”
”Ĝi tuŝis mian kruron,” lamentis la karulino. ”Fred, ĝi estis terura!”
Nun venis ankaŭ Mr. Abe kun sia poŝlampeto. ”Fabele ĝi procedis, Li,” li laŭtis, ”sed Judy devis pli frue lumi!”
”Ĝi ne volis lumi,” voĉglitis Judy. ”Ĉu ne vere, Fred, ke ĝi ne volis lumi?”
”Judy nome timis,” senkulpigis ŝin Fred. ”Per mia animo, ŝi ne faris tion intence, ĉu, Judy?”
Judy ofendiĝis; sed dume alproksimiĝis la du maristoj, trenante ion en la reto, kio baraktis kiel granda fiŝo. ”Jen ĝi estas, kapitano. Kaj vivanta.”
”Bestaĉo, ĝi ĉirkaŭŝprucigis el si ian venenaĵon. Miaj manoj estas vezikplenaj. Infere ĝi bruldoloras.”
”Ankaŭ min ĝi tuŝis,” plendaĉis fraŭlino Li. ”Eklumigu, Abe! Rigardu, ĉu tie mi havas vezikon?”
”Ne, karulino, nenion vi havas tie,” certigis ŝin Abe; preskaŭ li kisus tiun lokon super la genuo, kiun la karulino zorge frotis. ”Kiel malvarma ĝi estis, hu,” plendis karulino Li.
”Vi perdis perlon, ma’am,” diris iu maristo kaj donis al Li globeton, kiun li levis el la sablo.
”Jesuo, Abe,” ekkriis fraŭlino Li, ”denove ili alportis al mi perlojn! Infanoj, iru serĉi perlojn! Ĉi tie estas a.m.a.s.o.j da perloj, kiujn la povruloj alportis al mi! Ili estas ĉarmaj, ĉu, Fred? Ĉi tie ankaŭ estas perlo!”
”Kaj ĉi tie!”
Tri poŝlampetoj direktis siajn lumrondojn al la tero.
”Mi trovis unu egan!”
”Ĝi apartenas al mi,” hastdiris karulino Li.
”Fred,” aŭdiĝis glacitone fraŭlino Judy.
”Tuj,” diris sinjoro Fred, rampanta surgenue en la sablo.
”Fred, mi volas reveni sur la ŝipon!”
”Iu vin transportos tien,” konsilis Fred absorbite. ”Diable, tio ja estas farso!”
Tri sinjoroj kaj fraŭlino Li moviĝis tra la sablo kiel grandaj lampiroj.
”Jen tri perloj,” raportis la kapitano.
”Montru, montru,” kvivitis Li entuziasme kaj surgenue kuris al la kapitano. Tiumomente ekbrilis la magnezifulmo kaj ekbruegis kranko de la filmaparato. ”Nun vi ĉiuj estas tie,” deklaris Judy venĝeme. ”Kia grandioza foto por ĵurnaloj. Amerika Kompanio Serĉas Perlojn.
Marsaŭroj Priĵetas Homojn Per Perloj.”
Fred sidiĝis. ”Diable, Judy pravas. Infanoj, tion ni d.e.v.a.s doni en ĵurnalojn!”
Li eksidis. ”Judy estas ĉarmulino. Judy, fotu nin ankoraŭ foje, sed de antaŭe!”
”Multon vi perdus ĉe tio, mia kara,” opiniis Judy.
”Infanoj,” diris Mr. Abe, ”prefere ni serĉu perlojn. Komenci ĝas la fluso.”
En la mallumo ĉe rando de la maro ekmovis sin nigra balanciĝanta ombro. Li ekblekis: ”Tie – tie –”
Tri poŝlampetoj ĵetis lumrondon al tiu flanko. Tio estis nur Greta surgenue, serĉanta perlojn en la mallumo.
* * *
Li havis sur la sino kapitanĉapon kun dudek unu perloj.
Abe verŝis kaj Judy ludis gramofonon. Estis senmezura stelplena nokto dum la eterna muĝado de la maro.
”Do kian titolon ni donos al tio,” bruis Fred. ”FILINO DE INDUSTRIISTO EL MILVOKIO FILMAS FOSILIAJN SAŬROJN.”
”Antaŭdiluvaj Saŭroj Omaĝas Belecon kaj Junecon,” proponis Abe poezie.
”JAKTO GLORIA PICKFORD MALKOVRAS NEKONATAJN ESTAĴOJN,” konsilis la kapitano. ”AŬ MISTERO DE LA INSULO TAHUARA.”
”Tio povus esti nur subtitolo,” diris Fred. ”La titolo devas diri multe pli.”
”Ekzemple: BASEBALL FRED BATALAS KONTRAŬ MONSTROJ,” aŭdiĝis Judy. ”Fred estis fabela atakante ilin. Nur bone ĝi riveliĝu sur la filmo.”
La kapitano tusetis. ”Nome, mi ekkuris pli frue, fraŭlino Judy; sed ne pri tio ni parolu. Mi opinias, ke la titolo sonu science, sinjoro. Sobre kaj … nu, science. ANTAŬ-LU-VA FAŬNO SUR PACIFIKA INSULO.”
”Antaŭliduva,” korektis Fred. ”Ne, antaŭviduala. Diable, kiel ĝi estas. Antiluvia. Anteduvia. Ne, ne eblas. Ni devas doni al tio ian pli simplan titolon, por ke ĉiu povu ĝin eldiri. Judy estas bravulino.”
”Antediluvia,” diris Judy.
Fred kapneis. ”Tro longa, Judy. Pli longa ol la bestaĉoj kune kun la vosto. La titolo devas esti mallonga. Sed Judy estas grandioza, ĉu? Diru, kapitano, ĉu ŝi ne estas superba?”
”Jes,” konsentis la kapitano. ”Rimarkinda knabino.”
”Ĝusta knabo, kapitano,” diris rekoneme la juna grandulo.
”Infanoj, la kapitano estas bravulo. Sed antaŭdiluviala faŭno estas idiotaĵo. Tio estas nenia titolo por ĵurnaloj.
Plivere Amantoj sur la Perlo-Insulo, aŭ iel simile.”
”Tritonoj Superŝutas per Perloj la Blankan Lily,” kriis Abe. ”Omaĝo el Pozidona Regno! Nova Afrodita!”
”Idiotaĵo,” protestis Fred indignite. ”Neniaj tritonoj iam estis. Tio estas science pruvita, knabo. Kaj nenia Afrodita estis, ĉu, Judy? KOLIZIO INTER HOMOJ KAJ PRASAŬROJ! KURAĜA KAPITANO ATAKAS LA ANTAŬDILUVAJN MONSTROJN! Homo, ĝi devas tinti, tiu titolo!
”Ekstra eldono,” vokis Abe. ”FILMARTISTINO ATAKITA DE MARMONSTROJ! SEKS-ALLOGO DE L’MODERNA VIRINO VENKAS LA PRATEMPAJN SAŬROJN! FOSILIAJ REPTILIOJ PREFERAS BLONDULINOJN!”
”Abe,” aŭdiĝis karulino Li. ”Vi, mi havas ideon –”
”Kian?”
”Por filmo. Tio estus fabela afero, Abe. Imagu, mi bani ĝus ĉe bordo de la maro –”
”Ĉi tiu trikoto mirige plaĉigas vin, Li,” rapidis diri Abe.
”Ĉu? Kaj la tritonoj enamiĝus al mi kaj forrabus min al la fundo de la maro. Kaj mi estus ilia reĝino.”
”Sur la marfundo?”
”Jes, sub la akvo. En ilia mistera regno, ĉu? Ja ili havas tie urbojn kaj ĉion eblan.”
”Karulino, vi devus ja tie droni!”
”Ne timu, mi scias naĝi,” diris karulino Li senzorge.
”Nur unufoje tage mi elnaĝus al la bordo por satspiri la aeron.” Li prezentis spirekzercojn kun plenblovado de la sino kaj elastaj brakmovoj. ”Proksimume tiel, jes? Kaj sur la bordo enamiĝus al mi … eble juna fiŝisto. Kaj mi enamiĝus al li. Freneze,” suspiris la karulino. ”Sciu, li estus tiel bela kaj forta. Kaj la tritonoj volus lin dronigi, sed mi savus lin kaj irus kun li en lian kabanon. Kaj la tritonoj sieĝus nin – nu kaj poste eventuale vi venus nin savi.”
”Li,” diris Fred serioze, ”tio estas tiel stulta, ke fakte oni povus tion filmi. Mi miros, se olda Jesse ne faros el tio grandfilmon.”
* * *
Fred pravis: el tio estis post iom da tempo grandfilmo el la produktado de Jesse Loeb Pictures[52] kun fraŭlino Lilly Valley en la ĉefrolo; krome estis en ĝi okupitaj sescent nereidinoj, unu Neptuno kaj dek du mil statistoj alivestitaj je diversaj antaŭdiluvaj saŭroj. Sed antaŭ ol tio reali ĝis, forfluis multe da akvo kaj okazis multaj eventoj, ĉefe:
1. La kaptita besto, tenata en kuvo en la banĉambro de karulino Li, ĝuis dum du tagoj viglan intereson de la tuta societo; la trian tagon ĝi ĉesis moviĝi kaj fraŭlino Li asertis, ke la povrulo nostalgias; la kvaran tagon ĝi komencis fetori kaj devis esti elĵetita en progresinta putra stato.
2. El la fotoj filmitaj ĉe la laguno estis uzeblaj nur du. Sur la unua fraŭlino Li kaŭre sidiĝas pro la hororo, malespere mansvingante kontraŭ la baŭmintaj bestoj. Ĉiuj asertis, ke ĝi estas fenomena foto. Sur la alia estis videblaj tri viroj kaj unu knabino, genuantaj kaj kliniĝantaj, la nazojn ĝis ĉe la tero; ĉiuj estis fotitaj de malantaŭe kaj aspektis kvazaŭ ili ion adorus. Ĉi tiu fotaĵo ne aperis.
3. Kio koncernas la proponitajn titolojn por la ĵurnaloj, preskaŭ ĉiuj estis uzitaj (eĉ tiu pri la antediluvia faŭno) en centoj kaj centoj da usonaj kaj entute en mondĵurnaloj, revuoj kaj magazinoj; al tio estis aldonita priskribo de la tuta okazaĵo kun multaj detaloj kaj fotoj, kiel ekzemple foto de karulino Li inter la saŭroj, foto de sola saŭro en la bankuvo, foto de sola Li en bankostumo, foto de fraŭlino Judy, de Mr. Abe Loeb, de Baseball Fred, de la kapitano de la jakto, de la jakto Gloria Pickford sola, de la sola insulo Taraiva kaj de la solaj perloj, dismetitaj sur nigra veluro. Per tio la kariero de karulino Li estis sekurigita; ŝi eĉ rifuzis ludi en varieteo kaj deklaris al la gazetraportistoj, ke ŝi intencas dediĉi sin nur al la Arto.
4. Trovis sin kompreneble ankaŭ homoj, kiuj sub preteksto de faka klereco asertis, ke – se eblas juĝi laŭ la fotoj – temas pri neniaj pratempaj saŭroj, sed pri ia specio de salamandroj. Homoj ankoraŭ pli fake instruitaj asertis, ke ĉi tiu specio de salamandroj science tute ne estas konata kaj tial ĝi nepre ne ekzistas. Pri tio estis longa prespolemiko, kiun finigis profesoro J. W. Hopkins (Yale Un.[53]) per la deklaro, ke li esploris la prezentitajn fotojn, kaj ke li opinias ilin falsaĵo (hoax) aŭ trukfilmo; ke la bildigitaj bestoj rememorigas iom la Giant-salamandron kriptobrankan (Cryptobranchus japonicus, Sieboldia maxima, Tritomegas Sieboldii aŭ Megalobatrachus Sieboldi), sed malprecize, primitive kaj eĉ diletante imititan. Per tio la afero por ioma tempo estis science likvidita.
5. Fine post konvena tempo Mr. Abe Loeb edziĝis al fraŭlino Judy. Lia plej bona amiko Baseball Fred estis lia atestanto ĉe la edziĝofesto, kiu okazis kun granda pompo kaj kun partopreno de multaj personecoj el la rondoj politikaj, artistaj kaj aliaj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.