|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJAŭtoro: Karel Čapek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kiu estus dirinta, ke forpasis tiom da akvo kaj tiom da jaroj! Ja, ankaŭ nia sinjoro Povondra ne plu estas pordisto en la domo de G. H. Bondy; li estas nun, por tiel diri, majesta maljunulo, kiu povas en trankvilo ĝui la fruktojn de sia longa kaj laborema vivo en formo de eta pensio; sed ĉu sufiĉus tiuj kelkaj centoj dum tia militkareco!
Bone, ke iam tiam oni kaptas ian fiŝeton; li sidas en boato kun fiŝvergo enmane kaj rigardas, – kiom da akvo forpasis dumtage, kaj de kie ĝi tiakvante aperas!
Iam kaptiĝas je la vergeto blankfiŝo, iam ĝi estas perko; entute da fiŝoj estas nun ial pli multe, eble tial, ĉar la riveroj nun estas multe pli mallongaj. Tia perko ankaŭ ne estas malbona; ĝi estas ja nura osteto, sed la viando gustas laŭ migdaloj. Kaj panjo scias ilin prepari. Sinjoro Povondra eĉ ne scias, ke la panjo hejtas sub liaj perkoj kutime per la gazet-eltranĉaĵoj, kiujn li iam kolektis kaj klasifikis. Fakte, sinjoro Povondra jam lasis la kolektadon, kiam li pensiiĝis; sed li havigis al si akvarion, kie krom la oraj karpetoj li bredis etajn tritonojn kaj salamandrojn; horojn li rigardis ilin, kiel senmove ili kuŝas en la akvo aŭ surrampas la bordon, kiun li faris al ili el ŝtonoj; poste li kapskuis dirante: ”Kiu nur pensus tion pri ili, panjo!” Sed oni ne eltenas nur rigardi; tial sinjoro Povondra fordonis sin al la fiŝado. Kion fari, la viroj ĉiam devas ion havi, pensas indulgeme panjo Povondrová. Pli bone, ol se li iradus en gastejon kaj politikumus.
Vere, multe, multege da akvo forfluis. Ja nek Francisko plu estas lernanto studanta geografion, nek junulo, truanta siajn ŝtrumpetojn pro ĉasado de la mondanaj vanaĵoj. Jam li estas nejuna sinjoro, tiu Francisko; dank’ al Dio, li estas suboficisto en poŝto – tamen ja ĝi estis por io bona, ke li lernis geografion tiel konscience. Ankaŭ li komencas havi prudenton, opinias sinjoro Povondra kaj direktas sian ŝipeton iom laŭ la fluo sub la ponton de Legioj. Hodiaŭ li venos al mi, estas dimanĉo kaj li ne deĵoras. Mi prenos lin en la boaton kaj ni navigos supren al la pinto de Pafinsulo; tie la fiŝoj pli bone kapti ĝas; kaj Francisko diros al mi, kio estas en la ĵurnaloj.
Kaj poste ni iros hejmen, al Vyšehrad, kaj la bofilino alkondukos al ni ambaŭ infanojn … Sinjoro Povondra tempeton fordonis sin al trankvila feliĉo de avo. Jes, post unu jaro Marinja frekventos lernejon, li ĝojas; kaj la eta Francisko, nome nepo, pezas jam tridek kilogramojn – Sinjoro Povondra havas fortan, profundan senton, ke ĉio tamen nur estas en granda kaj bona ordo.
Jen tie jam atendas apud la akvo lia filo kaj mangestas.
Sinjoro Povondra remis kun la boato al la bordo.
”Nu, fine vi estas ĉi tie,” li diris mentore. ”Kaj atentu, ke vi ne falu en la akvon!”
”Ĉu kaptiĝas?” demandas la filo.
”Ne parolinde,” murmuras la maljuna sinjoro. ”Ni veturos supren, ĉu?”
Estas bela dimanĉa posttagmezo; ankoraŭ ne venis la horo, kiam la frenezuloj kaj gapuloj portiĝas el futbalo kaj aliaj stultaĵoj hejmen. Prago estas hom-malplena kaj silenta; kelke da homoj sporadas sur la kajo kaj ponto, ili ne urĝiĝas kaj dece paŝas kaj digne. Ili estas pli bonaj homoj kaj prudentaj, kiuj ne faras hom-amasetojn kaj ne mokas la vultavajn fiŝistojn. Patro Povondra denove havas tiun bonan kaj profundan senton de ordo.
”Kio do estas en la ĵurnaloj?” li demandas kun la patreca severeco.
”Entute nenio, paĉjo,” diras la filo. ”Ĝuste ĉi tie mi legas, ke la salamandroj laborpenetras jam ĝis Dresdeno.”
”Do kun Germanio ankaŭ amen,” konstatas la maljuna sinjoro. ”Sciu, Francisko, tiuj germanoj, ili estis ege stranga nacio. Klera, sed stranga. Mi konis iun germanon, li estis ŝoforo en iu fabriko; li estis kruda homo, tiu germano. Sed la veturilon li havis en ordo, jen ĉio, nur laŭvere. – Nu, nu, Germanio do ankaŭ jam malaperis de sur la mondmapo,” rezonis sinjoro Povondra. ”Kaj kian konfuzegon pli frue ĝi faris! Kia teruro: ĉiam nur armeoj kaj ĉiam nur militoj – Ba, la salamandrojn venkos eĉ ne germanoj. Sciu, mi konas la salamandrojn. Ĉu vi memoras, kiel mi montris ilin al vi, kiam vi estis ankoraŭ nur tiel malgranda?”
”Atentu, paĉjo,” diris la filo. ”Fiŝo kaptiĝas.”
”Ĝi estas nur alburno,” murmuris la maljuna sinjoro kaj ektiris la fiŝvergon. Do vidu, ankaŭ Germanio, li pensis.
Nu jes, oni miras jam pri nenio. Kiom da kriado estis, kiam la Salamanadroj subakvigis iun landon! Eĉ se tio estis nur Mezopotamio aŭ Ĉinio, kaj ĉiuj ĵurnaloj plenplenis pri tio. Hodiaŭ oni ne akceptas tion tiel tragike, cerbumas melankolie sinjoro Povondra, lante palpebrumante super sia fiŝvergo. Oni kutimiĝas al tio, kion fari. Ĉe ni ĝi ne estas, do kion; nur se ne ekzistus tia kareco! Ekzemple, kion nur oni postulas por kafo – nu vere, Brazilo jam ankaŭ malaperis en la ondoj. Tamen oni sentas tion en la butikoj, se peco de la mondo subakvi ĝas!
La flosilo de sinjoro Povondra dancas sur la moderaj ondetoj. Kiom nur la salamandroj sinkigis jam en la maron, rememoras la maljuna sinjoro. Jen Egiptio kaj Hindio kaj Ĉinio. – Ankaŭ kontraŭ Rusion ili ekkuraĝis; kaj kia granda lando estis Rusio! Kiam nur oni pripensas, ke Nigra Maro etendiĝas supren al la norda polusa cirklo, – ja kiom da akvo! Jes, laŭvere jam sufiĉe da firma tero ili formordis de ni! Ankoraŭ bone, ke nur tiel lante tio progresas al ili – ”Vi diras do,” aŭdiĝis la maljuna sinjoro, ”ke la salamandroj estas jam apud Dresdeno?”
”Dek ses kilometrojn de Dresdeno. Sub la akvo estas preskaŭ tuta Saksio.”
”Foje mi estis tie kun sinjoro Bondy,” diris patro Povondra.
”Ĝi estis enorme riĉa lando, Francisko, sed ke oni tie bone manĝus, tion oni ne povus diri. Alie ĝi estis ege brava popolo, pli bona ol la prusoj. Nu jes, neniel komparebla.”
”Sed ankaŭ Prusio jam estas for.”
”Ne mirigas min,” lakonis la maljuna sinjoro. ”Mi ne ŝatas la prusojn. Sed tio estas nun bona por la francoj, kiam la germanoj estas for. Tiuj respiros.”
”Ne tro, paĉjo,” oponis Francisko. ”Antaŭ nelonge estis en la ĵurnaloj, ke jam ankaŭ triono de Francio estas sub akvo.”
”Jes,” ekĝemis la maljuna sinjoro. ”Ĉe ni, nome ĉe sinjoro Bondy, estis iu franco, servisto, Jean li estis nomata.
Kaj tiu avidis la virinojn, ke estis skandale. Sciu, tia facilanimeco ĉiam venĝiĝas.”
”Proksimume dek kilometrojn de Parizo la salamandroj estis venkitaj,” anoncis filo Francisko. ”Onidire oni ĉion subminis kaj eksplodigis en la aeron. Oni frakasis tie laŭdire du salamandrajn armeajn korpusojn.”
”Jes, la francoj estas bonaj soldatoj,” opiniis sinjoro Povondra eksperte. ”Tiu Jean ankaŭ neniam ion toleris.
Tute li ne aspektis laŭ tio. Li bonodoris kiel drogerio, sed kiam li interbatiĝis, vere li interbatiĝis. Sed du salamandraj korpusoj estas malmulte. Rigardante tion,” enpensi ĝis la maljuna sinjoro, ”la homoj kontraŭ homoj scius pli bone batali. Kaj tio ne daŭris tiel longe. Kun la salamandroj treniĝas jam dek du jarojn kaj daŭre nenio, nur ĉiam preparado de pli avantaĝaj pozicioj – Ba, dum mia junaĝo, tiam ankoraŭ okazis bataloj. Ĉi tie estis tri milionoj da homoj kaj tie estis tri milionoj da homoj,” montris la maljuna sinjoro, ke eĉ la boato balanciĝis, ”kaj nun, damne, ili atakis unu la alian. – Ĉi tio estas ja nenia ĝusta milito,” koleris patro Povondra. ”Nuraj betondigoj, sed eĉ ne spuro pri ia bajonet-atako. Tute ne!”
”Ja la homoj kaj la salamandroj ne povas kontraŭ si, paĉjo,” defendis la juna Povondra la modernan militmanieron.
”Fari bajonet-atakon en la akvo, tio ja ne eblas.”
”Nu ĝuste,” murmuris sinjoro Povondra malestime.
”Ili ne povas ĝuste unu kontraŭ la alia. Sed lasu homojn kontraŭ homoj kaj vi vidos, kion ili kapablas. Kion ja vi scias pri milito!”
”Nur ĝi ne venu ĝis ĉi tie,” diris filo Francisko iom neatendite.
”Sciu ja, se oni havas infanojn –”
”Kiel, ĉi tien,” elbuŝigis la maljuna sinjoro iom ekscitite.
”vi opinias, ke ĉi tien en Pragon?”
”Entute al ni, en Bohemion,” diris la juna Povondra iom zorgoplene. ”Mi opinias, se la salamandroj estas jam apud Dresdeno –”
”Ci saĝulo,” mentoris lin sinjoro Povondra. ”Kiel ili venus ĉi tien? Trans niajn montojn?”
”Eble laŭ Elbo – kaj poste plu laŭ Vultavo.”
Patro Povondra incitite eksnufis. ”Mi petas, laŭ Elbo!
Ili povus veni maksimume al Podmokly, sed ne plu. Tie estas, hometo, nuraj rokoj. Mi estis tie. Ba, ĉi tien la salamandroj ne venos, tio estas por ni bona. Kaj Svislando ankaŭ bone statas. Estas grandega avantaĝo, ke ni havas nenian maron, ĉu? Kiu nun havas maron, estas povrulo.”
”Sed nun, kiam la maro atingas Dresdenon – ”
”Tie estas germanoj,” deklaris la maljuna sinjoro rifuzeme.
”Ilia afero. Sed al ni la salamandroj ne povas, estas ja klare. Unue ili devus forigi la rokojn; kaj vi eĉ ne scietas, kia laboro tio estus!”
”Nu, laboro,” oponis morne la maljuna Povondra.
”Jen io por ili. Vi scias ja, ke en Gvatemalio ili kapablis subakvigi la tutan montaron.”
”Jen io alia,” diris nepre rezolute la maljuna sinjoro.
”Ne parolu tiel malsaĝe, Francisko! Tio estis en Gvatemalio, sed ne ĉe ni. Ĉi tie estas alia situacio.”
La juna Povondra ekĝemis. ”Kiel vi opinias, paĉjo. Sed konsiderante, ke la bestaĉoj subakvigis jam proksimume kvinonon de ĉiuj kontinentoj –”
”Apud la maro, ci stultulo, sed nenie alie. Ci ne komprenas la politikon. La ŝtatoj, situantaj apud la maro, militas kontraŭ ili, sed ne ni. Ni estas neŭtrala ŝtato, kaj tial ili ne povas kontraŭ ni. Tiel statas. Kaj ne parolu senĉese, alie nenion mi kaptos.”
Estis silente super la akvo. La arboj sur la Pafinsulo jam estis ĵetantaj longajn delikatajn ombrojn sur la surfacon de Vultavo. Sur la ponto tintintis tramo, sur la kajo promenis infanvartistinoj kun infanveturiloj kaj prudentaj, dimanĉaj homoj – ”Paĉjo,” elspiris la juna Povondra preskaŭ infanece.
”Nu, kio?”
”Ĉu tie estas silurio?”
”Kie?”
El Vultavo, ĝuste antaŭ la Nacia Teatro rigardis el la akvo granda, nigra kapo kaj naĝis lante kontraŭ la fluon.
”Ĉu estas silurio?” ripetis Povondra la juna.
La maljuna sinjoro igis fali la fiŝvergon. ”Ĉi tio?” li elbuŝigis, montrante per la tremanta fingro. ”Ĉi tio?”
La nigra kapo malaperis sub la akvo.
”Tio ne estis silurio, Francisko,” diris la maljuna sinjoro, per ia fremda voĉo. ”Ni iros hejmen. Jen la fino.”
”Kia fino?”
”Salamandro. Do jam ili estas ankaŭ ĉi tie. Ni iros hejmen,” li ripetis kunmetante per la malcertaj manoj sian fiŝvergon. ”Jen do la fino.”
”Vi tute tremas,” ektimis Francisko. ”Kio estas al vi?”
”Ni iros hejmen,” dentklakis la maljuna sinjoro, kaj lia mentono povre tremis. ”Mi frostas. Mi frostas. Ankoraŭ ĉi tio mankis al ni! Sciu, do jen la fino. Ili estas do jam ĉi tie. Hergot, kia malvarmo! Mi irus hejmen.”
La juna Povondra esplore ekrigardis lin kaj ekprenis la remilojn. ”Mi kondukos vin, paĉjo,” li diris ankaŭ deprimvoĉe kaj per fortaj rembatoj pelis la boaton al la insulo. ”Lasu tion, mi alligos ĝin.”
”Kial nur estas tiel malvarme,” miris la maljuna sinjoro, dentklakante.”
”Mi tenos vin, paĉjo. Nur iru,” kuraĝigis lin la juna kaj prenis lin subbrake. ”Mi opinias, ke vi malvarmumis ĉe la akvo. Tio estis nur peco da ligno.”
La maljuna sinjoro tremis kiel folio. ”Mi scias, peco da ligno. Al mi vi ion rakontos! Mi scias plej bone, kio estas la salamandroj. Lasu!”
Povondra la pli juna faris, kion ankoraŭ neniam li faris en sia vivo: li mangestis al taksio. ”Al Vyšehrad,” li diris kaj puŝis la paĉjon en la veturilon. ”Mi veturigos vin hejmen, paĉjo. Estas jam malfrue.”
”Jes, jes, estas jam malfrue,” dentklakis patro Povondra.
”Ege malfrue. Estas jam la fino, Francisko. Tio ne estis lignopeco. Tio estas ili.”
La juna Povondra devis la paĉjon preskaŭ porti sur la ŝtuparo. ”Preparu liton, panjo,” li flustris urĝe en la pordo.
”Ni devas enlitigi la paĉjon, li ekmalsanis.”
Do, kaj nun kuŝas patro Povondra en kusenoj; la nazo iel strange elstaras el lia vizaĝo kaj la lipoj ion nekompreneble maĉas kaj murmuretas; kiel aĝa li aspektas, kiel aĝa! Nun li iom trankviliĝis – ”Ĉu estas al vi pli bone, paĉjo?”
Ĉe la piedoj de la lito snufas kaj ploras en la antaŭtukon panjo Povondrová, la bofilino hejtas en la forno kaj la infanoj, Francisko kaj Marinja, fiksas la larĝajn, konfuzajn okulojn al la avo, kvazaŭ ili ne povus lin ekkoni.
”Ĉu venigi doktoron, paĉjo?”
Patro Povondra rigardas la infanojn kaj ion flustras; kaj subite larmoj fluis el liaj okuloj.
”Paĉjo, ĉu vi volas ion?”
”Mi mem, mi mem,” flustras la maljuna sinjoro. ”Por ke vi sciu, mi mem kulpas pri ĉio. Se tiam mi ne estus enlasinta la kapitanon al sinjoro Bondy, do ĉio ĉi neniam okazus – ”
”Nenio ja okazis, paĉjo,” kvietigis lin la juna Povondra.
”Tion vi ne komprenas,” sible spiris la maljuna sinjoro.
”Tio ja estas la fino. Fino de la mondo. Nun venos la maro ankaŭ ĉi tien, kiam la salamandroj jam ĉi tie estas. Tion mi faris; mi ne bezonis enlasi la kapitanon pluen. – Por ke la homoj foje sciu, kiu pri ĉio kulpis.”
”Sensencaĵo,” aŭdiĝis la filo bruske. ”Tio nepre ne venu en vian kapon, paĉjo. Tion faris ĉiuj homoj. Tion faris la ŝtatoj, tion faris la kapitalo. – Ĉiuj volis havi plej multe da salamandroj. Ĉiuj volis per ili profiti. Ankaŭ ni sendadis al ili armilojn kaj ĉion eblan. – Ni ĉiuj kulpas pri tio.”
Patro Povondra maltrankvile turniĝis: ”Iam ĉie estis la maro, kaj denove estos. Jen fino de la mondo. Foje diris al mi iu sinjoro, ke ankaŭ apud Prago estis marfundo – Mi opinias, ke ankaŭ tiam faris tion la salamandroj. Sciu, mi ne devis anonci la kapitanon. Io senĉese diradis al mi, ne faru tion, – sed poste mi pensis, eble la kapitano donos al mi trinkmonon. – Kaj vidu, li ne donis. Tiel oni senbezone ruinigos la tutan mondon –” La maljuna sinjoro glutis ion, eble larmojn. ”Mi scias, mi scias bone, ke estas jam fino kun ni. Mi scias, ke mi faris tion – ”
”Avo, ĉu vi volus teon?” demandis kompate la juna sinjorino Povondrová.
”Mi volus nur,” ekĝemis la maljuna sinjoro, ”mi volus nur, ke la infanoj pardonu tion al mi.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.