La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

12. Salamandra sindikato

Prezidanto G. H. Bondy sonorigis kaj leviĝis.

”Estimataj sinjoroj!” li komencis, ”mi havas la honoron inaŭguri ĉi tiun eksterordinaran ĝeneralan kunvenon de Pacifika Eksport-Kompanio. Mi bonvenigas ĉiujn ĉeestantojn kaj dankas ilin pro ilia multnombra partopreno.”

”Sinjoroj,” li daŭrigis per emocia voĉo, ”mi havas funebran devon anonci al vi afliktan informon. Kapitano Jan van Toĥ ne plu ekzistas. Mortis nia, por tiel diri, fondinto, patro de la feliĉa ideo ligi komercajn rilatojn kun miloj da insuloj en la ekstrema Pacifiko, nia unua kapitano kaj la plej fervora kunlaboranto. Li mortis komence de ĉi tiu jaro sur la ferdeko de nia ŝipo Ôárka proksime al la Faning-Insulo, trafita de apopleksio, en deĵora funkcio. (Versimile li muĝegis, povrulo, preterpase ekpensis sinjoro Bondy.) Mi petas vin, honori helan memoron pri li per ekstaro.”

La sinjoroj leviĝis, bruetante per seĝoj, kaj staris en solena silento, regataj de la komuna penso, ĉu la ĝenerala kunveno ne daŭros tro longe. (Povra amiko Vantoĥ, pensis kun sincera emocio G. H. Bondy. Kiel nun li aspektas! Versimile oni ĵetis lin desur lignotabulo en la maron – kiel ĝi ekplaŭdegis! Jes ja, li estis brava homo, kaj havis tiel bluajn okulojn –)

”Mi dankas al vi, sinjoroj,” li aldiris mallonge, ”ke vi rememoris kun tia pietato kapitanon van Toĥ, mian personan amikon. Mi petas direktoron sinjoron Volavka, ke li konigu al vi ekonomiajn rezultojn, kun kiuj P.E.K. povas ĉijare kalkuli. La ciferoj ankoraŭ ne estas definitivaj, sed mi petas, ne atendu, ke ili povus esence ŝanĝiĝi antaŭ la fino de la jaro. Mi petas do.”

”Tre estimataj sinjoroj,” komencis lirli sinjoro direktoro Volavka, kaj nun li estis en sia elemento. ”Stato sur perlo-merkato tre nekontentiga. Post la pasinta jaro, kiam la perlo-produktado kompare al la favora jaro 1925 estis preskaŭ dudekobligita, la perloj komencis katastrofe sinki en prezo ĝis je sesdek kvin procentoj. Tial la administra konsilantaro decidis tute ne lanĉi la ĉijaran perlo-rikolton sur la merkaton kaj stoki ĝin por tempo de pli vigla mendado. Bedaŭrinde, en la pasintjara aŭtuno la perloj eksmodiĝis, versimile tial, ĉar ili tiel ege malkari ĝis. En nia Amsterdama filio nuntempe estas stokitaj pli ol ducent mil perloj dume preskaŭ nevendeblaj.”

”Kontraŭe,” lirlis plu direktoro Volavka, ”ĉijare la perloproduktado riske sinkas. Necesis rezigni je pluraj trovejoj, ĉar ilia rentabilitato ne valoras la penon, por ke oni navigadu al tiuj lokoj. Trovejoj malfermitaj antaŭ dutri jaroj ŝajnas esti pli-malpli forekspluatitaj. Tial la administra konsilantaro decidis turni la atenton al aliaj produktoj de la marprofundoj, al koraloj, konkoj kaj spongoj. Ni sukcesis tamen vigligi la merkaton por koraljuveloj kaj aliaj ornamaĵoj, sed el ĉi tiu konjunkturo dume profitas pli italaj koraloj ol la pacifikaj. Plue la administra konsilantaro studas la eblon de intensa fiŝado en la profundoj de Pacifiko. Ĉefe temas pri tio, kiel transporti la tieajn fiŝojn al la eŭropaj kaj amerikaj merkatoj; rezultoj laŭ la ĝisnunaj informoj ne estas tro esperigaj.”

”Sed kontraŭe,” la direktoro legis per voĉo iom laŭtigita, ”iom pli altan spezon etatas komerco kun diversa akcesora varo, kiel eksporto de tekstilaĵoj, emajlita vazaro, radioaparatoj kaj gantoj al la insularo de Pacifiko. Ĉi tiun negocadon eblas plu konstruadi kaj profundigi; jam ĉijare ĝi estos ligita kun deficito relative sensignifa.

Memkompreneble estas ekskludite, ke P.E.K. pagus je fino de la jaro ian ajn dividendon por siaj akcioj; tial la administra konsilantaro jam anticipe anoncas, ke ĝi ĉifoje rezignas je kia ajn tantiemoj kaj rekompencoj…”

Estiĝis iom longa silento. (Kiel aspektas tiu Faning-Insulo, meditis G. H. Bondy. Li mortis kiel ĝusta maristo, la bonulo Vantoĥ. Domaĝe pri li, li estis brava viro. Kaj ankoraŭ li ne estis tiel aĝa … apenaŭ pli aĝa ol mi …) Al la parolo anonciĝis d-ro Hubka; ni citu plu la protokolon de la eksterordinara ĝenerala kunveno de Pacifika Eksporta Kompanio:

D-ro HUBKA demandas, ĉu eble oni konsideru likvidon de P.E.K.

G. H. BONDY respondas, ke la administra konsilantaro decidiĝis ĝisatendi en ĉi tiu afero pluajn proponojn.

M. LOUIS BONENFANT riproĉas, ke transprenado de perloj en la trovejoj ne okazis pere de konstantaj reprezentantoj, daŭre surloke establitaj, kiuj kontrolus, ĉu la perloĉasado okazas sufiĉe intense kaj fake.

Direktoro VOLAVKA rimarkigis, ke la afero estis konsiderata, sed estis konstatite, ke per tio tro altiĝus la kostoj de la entrepreno. Necesus minimume tricent daŭre salajrataj agentoj; plue bonvolu konsideri, kiamaniere la agentoj estus kontrolataj, ĉu ili liveras ĉiujn trovitajn perlojn.

M.H. BRINKELAER demandas, ĉu eblas fidi la salamandrojn, ke fakte ili liveras ĉiujn trovitajn perlojn, kaj ĉu ili ne transdonas ilin al iu alia, ol al la personoj komisiitaj de la Kompanio.

G. H. BONDY konstatas, ke unuafoje ĉi tie publike aperas mencio pri la salamandroj. La ĝisnuna regulo estis citi neniajn precizajn detalojn ĉi-loke, kiamaniere la perloĉasado estas praktikata. Li atentigas, ke ĝuste tial estis elektita la neniel frapanta titolo Pacifika Eksport-Kompanio.

M. H. BRINKELAER prezentas demandon, ĉu eble ne estas allaseble paroli ĉi tie pri aferoj, koncernantaj la interesojn de la Kompanio kaj krome jam delonge konataj en la plej vasta publiko.

G. H. BONDY respondas, ke ĝi ne estas neallasebla, sed nova. Li bonvenigas, ke de nun ni povas paroli pli sincere. Je la unua demando de sinjoro Brinkelaer li povas komuniki, ke laŭ lia scio, ne necesas dubi pri la absoluta honesteco kaj laborkapacito de la salamandroj okupataj ĉe perloĉasado kaj koraloj. Sed ni devas kalkuli kun tio, ke la ĝisnunaj perlo-trovejoj estas aŭ estos en ne malproksima tempo esence elĉerpitaj. Kio koncernas la novajn trovejojn, mortis nia neforgesebla kunlaboranto kapitano van Toĥ, ĝuste dum navigado al insuloj ĝis nun ne ekspluatitaj. Dumtempe ni ne povas anstataŭi lin per viro kun samaj spertoj kaj de la same neskuebla honesteco kaj amo al la afero.

COL. D.W. BRIGHT plene rekonas la meritojn de la mortinta kapitano van Toĥ. Sed li atentigas, ke la kapitano, kies foriron ni ĉiuj bedaŭras, la menciitajn salamandrojn tro dorlotis. (Konsento.) Ja ne necesis liveri al la salamandroj tranĉilojn kaj alian ilaron en la unuaranga kvalito, kiel faris tion la mortinta van Toĥ. Ne necesis nutri ilin tiel multekoste. Estis eble konsiderinde malaltigi la kostojn ligitajn kun la vivtenado de la salamandroj kaj tiel altigi la profiton de niaj entreprenoj.

(Vigla aplaŭdo.)

Vicprezidanto J. GILBERT konsentas kun kolonelo Bright, sed rimarkigas, ke dum la vivo de kapitano van Toĥ ĝi ne estis farebla. Cptn. van Toĥ asertis, ke li havas al la salamandroj siajn personajn devoligojn. Pro diversaj kaŭzoj nek eblis nek estis konsilinde neglekti tiudirekte la dezirojn de la maljuna viro.

CURT VON FRISCH demandas, ĉu eblas la salamandrojn alimaniere okupi kaj eventuale pli profitdone ol per la perloĉasado. Oni konsideru ilian naturan, tiel dirante kastoran talenton konstrui digojn kaj aliajn konstruaĵojn sub la akvo. Eble oni povus uzi ilin por profundigo de havenoj, konstruado de moleoj kaj aliaj teknikaj taskoj sub la akvo.

G. H. BONDY anoncas, ke tion la administra konsilantaro intense pripensas; tiudirekte certe malfermiĝas grandaj ebloj. Li mencias, ke la nombro de salamandroj en posedo de la Kompanio estas nun proksimume ses milionoj; konsiderante, ke paro da salamandroj havas ĉiujare, ni diru, cent larvojn, venontjare ni povos disponi eĉ kun tricent milionoj da salamandroj, en dek jaroj tio estos numeroj vere astronomiaj. G. H. Bondy demandas, kion la Kompanio intencas entrepreni kun tia grandega kvanto da salamandroj, kiujn jam nun oni devas en la troplenaj salamandrejoj kompletige manĝigi pro manko de la natura manĝaĵo per kopro, terpomoj, maizo kaj simile.

C. VON FRISCH demandas, ĉu la salamandroj estas manĝeblaj.

J. GILBERT: Nepre ne. Ankaŭ ilia haŭto taŭgas por nenio.

M. BONENFANT direktas demandon al la administra konsilantaro, kion ĝi entute intencas entrepreni.

G. H. BONDY (leviĝas). ”Estimataj sinjoroj, ni kunvokis ĉi tiun eksterordinaran ĝeneralan kunvenon tial, por sincere atentigi vin je la ekstreme malfavoraj ŝancoj de nia Kompanio, kiu, permesu al mi tion rememorigi, en la pasintaj jaroj fiere etatis dividendon de dudek ĝis dudek tri procentoj, krom bone dotitaj rezervoj kaj amortizoj.

Nun ni staras sur dislimo; al la entreprenad-maniero, kiu pruviĝis al ni en la pasintaj jaroj, praktike venis fino; restas al ni nenio alia, ol serĉi novajn vojojn.”

(Bonege!)

”Mi dirus, ke eble ĝi estas avizo de la sorto, ke ĝustatempe forpasis de ni nia eminenta kapitano kaj amiko J. van Toĥ. Kun lia persono estis ligita tiu romantika, bela kaj – sincere dirite – iom naiva negoceto kun perloj. Mi opinias tion finita ĉapitro de nia entrepreno; ĝi havis, por tiel diri, sian ekzotan ĉarmon, sed ne konvenis en la moderna tempo. Estimataj sinjoroj, perloj neniam povas esti objekto grandskala, horizontale kaj vertikale dismembrigita entreprenado. Por mi persone la afero kun perloj estis nur eta divertissement-” (Maltrankvilo.) ”Jes, sinjoroj, divertissement, kiu al vi kaj al mi enspezigis nemalmulte da mono. Krome, komence de nia entrepreno la salamandroj havis ian, mi dirus, ĉarmon de noveco.

Tricent milionoj da salamandroj jam ne havos tiun ĉarmon.” (Rido.)

”Mi diris, novajn vojojn. Dum vivis mia bona amiko kapitano van Toĥ, estis ekskludite, doni al nia entrepreno alian karakteron, ol tiun, kiun mi nomus stilo de kapitano van Toĥ.” (Kial?) ”Ĉar mi havas tro da belgusto, sinjoro, por miksi diversajn stilojn. Stilo de kapitano van Toĥ estis, mi dirus, stilo de aventuraj romanoj. Tio estis stilo de Jack London, Joseph Conrad kaj de la aliaj. Malnova, ekzota, kolonia, preskaŭ heroa stilo. Mi ne neas, ke ĝi min siamaniere ĉarmis. Sed post la morto de kapitano van Toĥ ni ne rajtas daŭrigi en la aventura kaj juneca epiko. Tio, kio estas antaŭ ni, ne estas nova ĉapitro, sed nova koncepto, sinjoroj, tasko por nova kaj esence alia imagipovo.” (Vi parolas pri tio kiel pri romano!)

”Jes, sinjoro, vi pravas. Min interesas la komerco kiel artiston. Sen ia arto-talento, sinjoro, vi elpensos neniam ion novan. Ni devas esti poetoj, se ni volas konservi la funkciadon de la mondo.” (Aplaŭdo.)

G. H. BONDY riverencis. ”Sinjoroj, kun bedaŭro mi fermas la ĉapitron, mi povas diri, van Toĥecan; en ĝi ni trapasis ĉion, kio en ni mem estis infaneca kaj aventura.

Estas jam tempo finigi la fabelon pri la perloj kaj koraloj.

Sindibado estas morta, sinjoroj. La demando estas, kion nun.” (Ĝuste pri tio ni demandas vin!) ”Do, bone, sinjoro: bonvolu preni krajonon kaj skribu. Ses milionoj.

Ĉu skribite? Multipliku ilin per kvindek. Tio estas tricent milionoj, ĉu? Multipliku denove per kvindek. Tio estas dek kvin miliardoj. Kaj nun, sinjoroj, konsilu al mi afable, kion ni faros post tri jaroj kun dek kvin miliardoj da salamandroj. Per kio ni okupos ilin, kiel ni manĝigos ilin kaj tiel plu.” (Do lasu ilin mortaĉi!) ”Jes, sed ĉu tio ne estus domaĝo, sinjoro? Ĉu vi ne opinias, ke ĉiu unuopa salamandro prezentas ian ekonomian valoron, valoron de laborforto, atendanta en ĝi sian uzon? Sinjoroj, kun ses milionoj da salamandroj ni povas iel tiel mastrumi.

Kun tricent milionoj estos malpli facila. Sed dek kvin miliardoj da salamandroj, tio nepre superkreskos nian kapon. La salamandroj forvoros la Kompanion. Tiel statas.”

(Por tio vi responsos! Vi komencis la tutan aferon kun la salamandroj!)

G. H. BONDY levis la kapon. ”La respondecon, sinjoroj, plene mi akceptas. Kiu volas, povas tuj seniĝi de la akcioj de Pacifika Eksport-Kompanio. Mi estas preta elpagi por ĉiu akcio …” (Kiom?) ”Plenan valoron, sinjoro.”

(Ekscito. La prezidantaro koncedas dekminutan paŭzon.)

Post la paŭzo petas parolon H. BRINKELAER. Li esprimas sian kontenton, ke la salamandroj tiel fervore multiĝis, per kio grandiĝas la posedaĵo de la Kompanio.

Sed, sinjoroj, estus nepra absurdaĵo ilin senutile bredi; se ni mem ne havas por ili komforman laboron, mi proponas en nomo de la akciula grupo, ke la salamandroj estu vendataj simple kiel laborfortoj al kiu ajn, kiu volus entrepreni ian laboron en la akvo aŭ sub la akvo.

(Aplaŭdo.) Manĝigo de salamandro kostas kelkajn centimojn tage; se oni vendus ĉiun salamandro-paron, ni diru, po cent frankoj, kaj se laborsalamandro eltenus, ni supozu, nur unu jaron, tia investo lude amortiziĝos al ĉiu entreprenanto. (Voĉoj de konsento.)

J. GILBERT konstatas, ke la salamandroj atingas aĝon konsiderinde pli altan ol unu jaron; kiel longe fakte ili vivas, pri tio ni ankoraŭ ne havas sufiĉe longajn spertojn.

H. BRINKELAER korektas sian proponon en tiu direkto, ke prezo po unu salamandro-paro estu fiksita je tricent frankoj loko haveno.

S. WEISSBERGER demandas, kiajn laborojn fakte la salamandroj povus plenumadi.

Direktoro VOLAVKA: Pro sia natura instinkto kaj sia neordinara teknika lernemo la salamandroj taŭgas speciale por konstruado de akvodigoj, remparoj kaj ondorompiloj, por profundigado de havenoj kaj kanaloj, por forigado de malprofundaĵoj kaj ŝlim-aluvioj kaj por liberigado de akvovojoj; ili povas sekurigi kaj reguligi la marbordojn, vastigi firman teron kaj simile. En ĉiuj ĉikazoj temas pri amaslaboroj, postulantaj centojn kaj milojn da laborfortoj; temas pri laboroj tiel ampleksaj, ke eĉ la moderna tekniko neniam kuraĝos ilin entrepreni, dum ĝi ne havos je dispono laborfortojn treege malkarajn.

(Bonege! Brave!)

D-ro HUBKA oponas, ke per vendado de salamandroj, kiuj eventuale povus reproduktiĝi ankaŭ sur novaj lokoj, la Kompanio perdos sian monopolon je la salamandroj.

Li proponas, ke al entreprenantoj de akvokonstruaĵo estu luigataj laborkolonioj de salamandroj bone ekzercitaj kaj kvalifikitaj, kondiĉe ke ilia eventuala frajo plu apartenos al la Kompanio.

Direktoro VOLAVKA atentigas, ke ne eblas gardi en la akvo milionojn, eventuale miliardojn da salamandroj, des pli ilian frajon. Bedaŭrinde jam multaj salamandroj estis ŝtelitaj por zoologiaj ĝardenoj kaj menaĝerioj.

COL. D. W. BRIGHT: Oni vendu, respektive luigu nur salamandro-masklojn, por ke ili ne povu multiĝi ekster la salamandraj kovejoj kaj rezervejoj, kiuj estas posedaĵo de la Kompanio.

Direktoro VOLAVKA: Ni ne povas aserti, ke la salamandraj farmo-rezervejoj estas posedaĵo de la Kompanio.

Ne eblas posedi aŭ farmi pecon da marfundo. Jura demando, al kiu fakte apartenas salamandroj vivantaj en la suverenaj akvoj, ni diru, de Ŝia Majesto reĝino de Nederlando, estas tre necerta kaj povas konduki al multaj konfliktoj. (Maltrankvilo.) En plejparto da kazoj ni havas garantiitan eĉ ne rajton de fiŝado; ni fondadis niajn salamandro-farmojn, sinjoroj, sur la Pacifikaj insuloj fakte neleĝe. (Kreskanta maltrankvilo.)

J. GILBERT respondas al Col. Bright, ke laŭ la ĝisnunaj spertoj izolitaj salamandraj maskloj perdas post iom da tempo la viglecon kaj laborvaloron; ili estas maldiligentaj, indiferentaj kaj ofte pereas pro nostalgio.

VON FRITSCH demandas, ĉu eblus la merkat-salamandrojn kastri aŭ steriligi.

J. GILBERT: Tio estus tro multekosta; simple ni ne povas malhelpi, ke la venditaj salamandroj ne plu multiĝu.

S. WEISSBERGER postulas kiel membro de la Societo por Protekto de la Bestoj, ke la estonta vendado de la salamandroj okazu pli humane kaj laŭ maniero, kiu ne ofendus la homajn sentojn.

J. GILBERT dankas por ĉi tiu temo; memkompreneble, la kaptado kaj transportado de la salamandroj estos konfidita nur al la ekzercita personaro sub deca inspektado.

Kompreneble ni ne povas garantii, kiel traktos la salamandrojn la entreprenantoj, kiuj ilin aĉetos.

S. WEISSBERGER deklaras, ke li estas kontentigita per la certigo de la vicprezidanto J. Gilbert. (Aplaŭdo.)

G. H. BONDY: ”Sinjoroj, anticipe ni rezignu la ideon, ke en la estonteco ni konservus monopolon je la salamandroj.

Bedaŭrinde, laŭ la validaj reguloj ni ne povas ilin patentigi por ni.” (Rido.) ”Nian privilegian pozicion en la komercado kun salamandroj ni devas kaj ankaŭ povas sekurigi alie; memkomprene, necesa premiso estas, ke niajn negocojn ni ekprenos en la alia stilo kaj en multe pli granda mezuro ol ĝis nun.” (Aŭdu!) ”Jen kuŝas, sinjoroj, tuta dosiero da provizoraj interkonsentoj. La administra konsilantaro proponas, ke estu kreita nova vertikala trusto sub titolo Salamander-Syndicate. Membroj de la Salamandra Sindikato estus krom nia Kompanio difinitaj grandaj entreprenoj kaj finance fortaj grupoj: ekzemple iu konzerno fabrikanta specialan patentitan metalan ilaron por la salamandroj –” (Ĉu vi opinias MEAS-on?) ”Jes, sinjoro, mi parolas pri MEAS.

Plue kemia kaj nutraĵ-industria karteloj, kiuj produktos malkaran patentitan furaĝon por la salamandroj; grupo da transport-kompanioj, kiu – utiligante la ĝisnunajn spertojn – patentigos specialajn higienajn cisternojn por transporto de la salamandroj; bloko da asekurejoj, kiuj transprenos asekuron de la aĉetitaj bestoj kontraŭ lezo kaj pereo kiel dum la transporto, tiel sur laborlokoj; plue aliaj interesatoj industriaj, eksportaj kaj financaj, kiujn pro gravaj kaŭzoj provizore ni ne nomos. Sufiĉos eble al vi, sinjoroj, se mi diros, ke ĉi tiu Sindikato disponus komence per kvarcent milionoj da pundoj sterlingaj.”

(Ekscito.) ”Jen la dosiero, amikoj, nuraj kontraktoj, kiujn sufiĉas nur subskribi, por ke estiĝu unu el la plej grandaj ekonomiaj organizaĵoj de nia tempo. La administra konsilantaro petas vin, sinjoroj, ke vi plenrajtigu ĝin por fondo de ĉi tiu giganta konzerno, kies tasko estos racia bredado kaj ekspluatado de la salamandroj.”

(Aplaŭdo kaj protestaj voĉoj.)

”Sinjoroj, bonvolu konsciigi al vi la avantaĝojn de tia kooperado. La Salamandro-Sindikato liverados ne nur salamandrojn, sed ankaŭ ĉian ilaron kaj furaĝon por ili, tio estas maizon, amelaĵojn, bovsebon kaj sukeron por miliardoj da aldone manĝigataj bestoj; plue transporton, asekuron, veterinaran inspekton kaj tiel plu, ĉion por minimumaj tarifoj, kiuj garantios al ni se ne la monopolon, do almenaŭ absolutan superecon super ĉia estonta konkurenco, kiu volus vendi salamandrojn. Provu tion iu, sinjoroj; longe li ne konkurencos kontraŭ ni.” (Brave!)

”Sed ne nur tion. La Salamandro-Sindikato liveros ĉian konstru-materialon por subakvaj laboroj, kiujn la salamandroj faros; tial post ni staras la peza industrio, cemento, konstru-ligno kaj ŝtono –” (Ankoraŭ vi ne scias, kiel la salamandroj laboros!) ”Sinjoroj, en ĉi tiu momento laboras dek du mil salamandroj en la sajgona haveno super novaj dokoj, basenoj kaj moleoj.” (Tion vi ne diris al ni!) ”Ne. Tio estas la unua pogranda eksperimento. Ĉi tiu eksperimento, sinjoroj, sukcesis maksimume kontentige. Nuntempe la estonteco de la salamandroj estas ekster ĉia dubo.” (Entuziasma aplaŭdo.)

”Sed ne nur tio, sinjoroj. Per tio la taskoj de la Salamandro-Sindikato eĉ ne proksimume estas elĉerpitaj. La Salamandro-Sindikato serĉados en la tuta mondo laboron por milionoj da salamandroj. Ĝi liveros planojn kaj ideojn por superregado de la maroj. Ĝi propagandos utopiojn kaj gigantajn revojn. Ĝi liverados projektojn por novaj bordoj kaj kanaloj, por digoj ligantaj kontinentojn; por tutaj ĉenoj da artinsuloj cele de transoceanaj flugoj, por novaj kontinentoj konstruitaj meze de oceanoj. Tie kuŝas la estonteco de la homaro. Sinjoroj, kvar kvinonoj de la tersurfaco estas kovritaj de la maro; nekontesteble estas iom multe; la surfaco de nia mondo, la mapo de la maroj kaj landoj estas korektenda. Ni donos al la mondo mar-laboristojn, sinjoroj. Tio ne plu estos la stilo de kapitano van Toĥ; la aventuran rakonton pri perloj ni anstataŭos per himna laborkanto. Aŭ ni bazaristos aŭ ni estos kreantoj; sed se ni ne pensos en kontinentoj kaj oceanoj, ni ne kapablis por niaj ebloj. Ĉi tie, mi petas, oni parolis, por kia prezo oni vendu salamandro-paron. Mi ŝatus, ke vi pensu en tutaj miliardoj da salamandroj, en milionoj kaj milionoj da laborfortoj, en transŝovoj de la terkrusto, en novaj genezoj kaj novaj geologiaj periodoj. Jam nun ni povas paroli pri estontaj Atlantidoj, pri malnovaj kontinentoj, kiuj etendiĝos plu kaj plu en la mondan maron, pri Novaj Mondoj, kiujn la homaro mem konstruos al si. – Pardonu, sinjoroj, eble ĝi ŝajnas al vi utopia. Jes, ni eniras fakte en la Utopion. Jam ni estas en ĝi, amikoj. Nur ni devas finpensi la estontecon de la salamandroj laŭ teknika flanko – ” (Kaj ekonomia!)

”Jes, aparte laŭ la ekonomia flanko. Sinjoroj, nia Komapanio estas tro malgranda, por mem ekspluati miliardojn da salamandroj; por tio ni sufiĉas nek finance nek politike. Se ŝanĝiĝos la mapo de la maroj kaj landoj, ankaŭ la grandpotencoj havos intereson pri la afero, sinjoroj.

Sed pri tio ni ne parolos; ni ne mencios altajn faktorojn, kiuj jam nun sintenas al la Sindikato tre pozitive.

Tamen mi petas vin, sinjoroj, ke vi ne okullasu la senmezuran signifon de la afero, pri kiu vi balotos.” (Entuziasma, longe daŭranta aplaŭdo. Bonege! Brave!)

* * *

Tamen antaŭ la baloto pri la Salamandro-Sindikato necesis promesi, ke je la akcio de Pacifika Eksport-Kompanio oni elpagos en la kuranta jaro almenaŭ dekprocentan dividendon debete de la rezervoj. Post tio okdek sep procentoj de la akcioj voĉdonis por kaj nur dek tri kontraŭ.

Sekve de tio la propono de la administra konsilantaro estis akceptita. Salamander-Syndicate enpaŝis en la vivon. Al G. H. Bondy oni gratulas.

”Ege bele vi diris tion, sinjoro Bondy,” laŭdis la maljuna Sigi Weissberger. ”Tre bele. Sed diru al mi, sinjoro Bondy, kiel vi venis al la ideo?”

”Kiel?” diris G. H. Bondy distre. ”Fakte, por diri al vi la veron, sinjoro Weissberger, tio estis pro la maljuna van Toĥ. Li tiel favoris siajn salamandrojn… – Kion li dirus je tio, povrulo, se ni lasus tiujn liajn Tapa-boys mortaĉi aŭ ekstermi!”

”Kiajn Tapa-boys?”

”Nu, la mizerajn salamandrojn. Nun almenaŭ oni traktos ilin bone, kiam ili havas ian valoron. Kaj por nenio alia taŭgas tiuj bestaĉoj, sinjoro Weissberger, nur por entrepreni per ili ian utopion.”

”Tion mi ne komprenas,” opiniis sinjoro Weissberger.

”Ĉu jam vi vidis iun salamandron, sinjoro Bondy? Fakte mi ne scias, kio ĝi estas. Mi petas vin, kiel ĝi aspektas?”

”Tion mi vere ne diros al vi, sinjoro Weissberger. Ĉu mi scias, kio estas salamandro? Kial mi sciu tion? Ĉu mi havas mi la tempon, kiel io aspektas? Mi devas ĝoji, ke la Salamandro-Sindikaton ni havas sub tegmento.”

(SUPLEMENTO)

Pri la seksa vivo de la salamandroj Unu el la ŝatataj aktivecoj de la homa spirito estas imago, kiel foje en la fora estonteco aspektos la mondo kaj la homaro, kiuj teknikaj mirakloj estos faritaj, kiuj socialaj problemoj solvitaj, kiom multe progresos la scienco kaj socia organizo kaj tiel plu. Tamen plejparto de ĉi tiuj Utopioj ne forgesas havi tre viglan intereson pri la demando, kiel en tiu pli bona, progresinta aŭ almenaŭ teknike pli perfekta mondo funkcios institucio tiel malnova, sed konstante populara, kiel la seksa vivo, generado, amo, edzeco, familio, virina demando kaj simile. Tiudirekte vidu la koncernan literaturon, kiel de Paul Adam[66], H. G. Wells, Aldous Huxley kaj multaj aliaj.

Invokante ĉi tiujn ekzemplojn, la aŭtoro opinias sia devo, rigardante futuron de nia terglobo, ke ankaŭ li pritraktu, kiel en la estonta mondo de la salamandroj formi ĝos la seksa ordo. La seksa vivo de Andrias Scheuchzeri en la fundamentaj trajtoj kompreneble koincidas kun la generado de la aliaj vosthavaj amfibioj; ne ekzistas kopulacio en vera senco de la vorto, la femalo demetas ovolojn en kelkaj etapoj, fekundigitaj ovoloj evoluas en la akvo kiel larvoj kaj tiel plu; pri tio oni povas lege sciiĝi en ĉiu biontologio. Nur ni mencios kelkajn kuriozaĵojn, kiuj tiurilate estis rimarkitaj ĉe Andrias Scheuchzeri.

Komence de aprilo, rakontas H. Bolte, la maskloj asocii ĝas al la femaloj; en ĉiu seksperiodo masklo restas ĉe la sama femalo kaj neniel ŝin forlasas dum kelkaj tagoj.

En tiu tempo masklo akceptas neniun nutraĵon, dum la femalo montras konsiderindan voremon. La masklo trapelas ŝin tra la akvo kaj klopodas meti sian kapon strikte al la ŝia. Kiam li sukcesis, li antaŭŝovas iomete sian faŭkon antaŭ ŝian muzelon, eble por malebligi ŝian fuĝon, kaj rigidiĝas. Tiel, tuŝante sin nur per la kapoj, dum iliaj korpoj formas proksimume tridekgradan angulon, ambaŭ bestoj naĝas senmove unu apud la alia. De temp’al tempo la masklo komencas tiel potence tordiĝi, ke li frapas per siaj koksoj tiujn de la femalo; poste li denove rigidiĝas, larĝe diskrurinta, tuŝante nur per sia faŭko la kapon de la elektita kunulino, kiu dume indiferente voras ĉion renkontatan. Ĉi tiu, se ni povas diri, kiso daŭras kelkajn tagojn; iam la femalo forimpetas por nutraĵo, kaj tiam la masklo ŝin persekutas, videble tre ekscitita, eĉ furiozanta. Fine la femalo rezignas la pluan reziston, ne plu fuĝas, kaj la paro ŝvebas senmove en la akvo, simila al nigraj, al si alligitaj ŝtipoj. Tiam komencas trakuri la korpon de la masklo spasmaj ektremoj, dum kiuj li eligas en la akvon abundan, iom gluan spermon. Tuj poste li forlasas la femalon kaj rampas inter ŝtonojn, ekstreme elĉerpiĝinta; en tiu tempo oni povas detranĉi de li piedon aŭ voston, sen liaflanka defenda reago.

Dume la femalo restas iom da tempo en sia rigida, senmova pozicio; poste ŝi forte fleksiĝas kaj komencas eligi el la kloako ovoloĉenon, garnitan de gelatena kovraĵo; ofte ŝi helpas al si per la postaj piedoj, same kiel faras tion bufoj. Estas kvardek ĝis kvindek ovoloj kaj ili pendas desur la korpo de la femalo kiel tufoj. Kun ili la femalo naĝas al ŝirmitaj lokoj kaj fiksas ilin al algoj, fukoj aŭ nur sur ŝtonojn. Post dek tagoj la femalo demetas duan serion da ovoloj, proksimume dudek ĝis tridek, ne renkontiĝinte en tiu tempo kun la masklo; versimile la ovoloj estis fekundigitaj rekte en ŝia kloako. Kutime post pluaj sep aŭ ok tagoj okazas la tria kaj kvara demetadoj po dek kvin eĉ po dudek ovoloj, ĉiuj fekundigitaj, el kiuj post unu ĝis tri semajnoj eloviĝas viglaj larvoj kun branĉformaj brankoj. Jam post unu jaro ĉi tiuj larvoj finkreskas je adoltaj salamandroj kaj povas plu reprodukti ĝi.

Kontraŭe fraŭlino Blanche Kistemaeckers observis du femalojn kaj unu masklon Andrias Scheuchzeri en kaptiteco.

Dum la frajado la masklo aliĝis nur al unu el la femaloj kaj persekutis ŝin sufiĉe brutale; ŝin eskapantan li batis per fortaj vostobatoj. Li ne ŝatis vidi, kiam ŝi estis akceptanta nutraĵon, kaj de la nutraĵo li ŝin forpuŝadis; videblis, ke li volas ŝin havi nur por si kaj simple ŝin tiranis.

Kiam li eligis sian laktumon, li ĵetiĝis al la dua femalo kaj volis ŝin forvori; li devis esti eligita el la ujo kaj alilokita.

Malgraŭ tio ankaŭ la dua femalo demetis fekundigitajn ovolojn, entute sesdek tri. Ĉe ĉiuj tri bestoj fraŭlino Kistemaeckers rimarkis, ke la kloak-randoj estis tiutempe konsiderinde ŝvelaj. Ŝajnas do, skribas fraŭlino Kistamaeckers, ke ĉe Andrias la fekundigo okazas nek per kopulacio nek per frajado, sed pere de io, kion oni povas nomi seksa medio. Kiel videblas eĉ ne necesas la dumtempa kuniĝo por fekundigo de la ovoloj. Tio inspiris la junan esplorantinon al pluaj interesaj eksperimentoj. Ŝi apartigis ambaŭ seksulojn; kiam poste venis la konvena momento, ŝi elpremis el la masklo la spermon kaj donis ĝin en la akvon al la femaloj. La femaloj komencis demetadi ovojn fekundigitajn. En plua eksperimento filtris fraŭlino Blanche Kistemaeckers la masklan spermon kaj la filtraĵon ŝi senigis de la spermokorpuskloj (ĝi estis klara, acideta fluidaĵo) kaj aldonis al la femaloj en la akvon; la femaloj ankaŭ nun komencis demetadi la ovolojn, ĉiu proksimume kvindek, el kiuj plejparto estis fekundigita kaj el kiuj eloviĝis normalaj larvoj. Ĝuste tio alkondukis fraŭlinon Kistemaeckers al grava nocio de la seksa medio, formanta memstaran transiron inter partenogenezo kaj la seksa reproduktiĝo. La fekundigo de la ovoloj okazas simple per kemia ŝanĝo de la medio (ia acidigo, kiun oni ankoraŭ ne sukcesis arte krei), per ŝanĝo, kiu iamaniere koneksas kun la maskla seksa funkcio. Sed ĉi tiu funkcio fakte ankaŭ ne estas necesa; tio, ke la masklo kuniĝas kun la femalo, estas evidente eksvivaĵo post la pli aĝa evolugrado, kiam la fekundigado ĉe Andrias okazadis same kiel ĉe aliaj salamandroj.

Tiu asociiĝo estas fakte, kiel fraŭlino Kistemaeckers ĝuste rimarkigas, ia heredita iluzio de la patreco; fakte la masklo ne estas patro de la larvoj, nur ia certa, esence tute ne persona kemia faktoro de la seksa medio, kiu mem estas la vera fekundiganto. Se ni havus en unu baseno cent kuniĝintajn parojn de Andrias Scheuchzeri, ni opinius, ke tie okazas cent individuaj generaj aktoj; reale, ĝi estas akto unu, kaj nome kolektiva seksigo de la difinita medio, aŭ pli precize dirite: ia superacidigo de la akvo, je kiu la maturaj ovoloj de Andrias aŭtomate reagas per evoluo je la larvo. Konstruu arte la nekonatan acidan faktoron kaj la maskloj ne necesos. Tiel la seksa vivo de mirinda Andrias montriĝas al ni kiel Granda Iluzio; ĝia erotika pasio, ĝia edzeco kaj seksa tiranado, ĝia dumtempa fideleco, ĝia pezmensa kaj lanta volupto, ĉio ĉi estas fakte superfluaj, eksvivaj, preskaŭ simbolaj faroj, akompanantaj, aŭ tiel dirante ornamantaj la propran nepersonan masklan akton, per kiu estas kreita fekundiga seksa medio. Aparta indiferento de la femaloj, kun kiu ili akceptas la sencelan, frenezan personan amindumadon de la maskloj, klare atestas, ke en la svatado la femaloj instinkte sentas nuran formalan ceremonion aŭ enkondukon al la propra nupta akto, en kiu ili sekse kuniĝas kun la fekundiga medio; ni dirus, ke la femalo de Andrias ĉi tiun aferstaton komprenas pli klare kaj travivas pli objektive, sen erotikaj iluzioj.

(La eksperimentojn de fraŭlino Kistemaeckers kompletigis interes-maniere la klera abato Bontempelli. Li sekigis kaj pulvorigis la laktumon de Andrias kaj aldonis ĝin al la femaloj en la akvon; ankaŭ nun la femaloj komencis demetadi fekundigitajn ovolojn. La sama rezulto estis, kiam li sekigis kaj pulvorigis la seksorganojn de Andrias, aŭ kiam li ekstraktis ilin per alkoholo aŭ dekoktis, kaj verŝis la ekstraktaĵon en ujon kun femaloj. La samo kun la sama rezulto ripetiĝis kun ekstrakto de la cerba hipofizo kaj eĉ kun sekrecioj de haŭtglandoj de Andrias, elpremitaj en tempo de pasiiĝo. En ĉiuj ĉi kazoj la femaloj komence ne reagis je la ingrediencoj; nur post tempeto ili ĉesis sin peli por nutraĵo kaj fiksiĝis senmove, ja eĉ rigide en la akvo, kaj post kelkaj horoj komenci ĝis la elpuŝado de gelatenaj, proksimume kiel faboj grandaj ovoloj.)

En ĉi tiu konekseco oni ankaŭ menciu strangan ceremonion, nomatan danco de salamandroj. (Ĉi tie ne estas opiniata la Salamandro-Danco, kiu tiutempe enmodiĝis, nome en la plej bona societo, kaj estis proklamita de episkopo Hiram kiel ”la plej obscena danco, pri kiu entute iam li aŭdis.”) Nome dum la plenlunaj vesperoj (ekster la pariĝo-tempo) eliradis Andriasoj, sed nur maskloj, sur la bordon, cirkle sidiĝis kaj komencis strangmaniere, ondmove tordi la supran duonon de la korpo. Ĝi estis movo ankaŭ dum la aliaj cirkonstancoj karakteriza por ĉi tiuj grandaj salamandroj; sed dum la diritaj ”dancoj” ili fordonadis sin al ili sovaĝe, pasie ĝis elĉerpiĝo, kiel dancantaj derviŝoj. Kelkaj sciencistoj opiniis ĉi tiun frenezan tordiĝadon kaj popaŝadon kulto al la luno, do religia ceremonio; male la aliaj vidis en ĝi dancon esence erotikan kaj klarigadis ĝin ĝuste per tiu stranga seksa ordo, pri kiu jam estis parolite. Ni diris, ke ĉe Adrias Scheuchzeri la propra fekundiganto estas la tiel nomata seksa medio, kiel amasa kaj nepersona peranto inter la masklaj kaj femalaj individuoj. Estis ankaŭ dirite, ke la femaloj akceptas ĉi tiun nepersonan seksrilaton multe pli realisme kaj memkompreneble ol la maskloj, kiuj – versimile pro la instinkta maskla vantemo kaj konkeremo – volas konservi almenaŭ ŝajnon de la seksa triumfo kaj tial ili ludas la svatadon kaj la geedzan posedon. Ĝi estus unu el la plej grandaj erotikaj iluzioj, interese korektata ĝuste de tiuj grandaj masklaj solenoj, kiuj onidire estas nenio alia ol la instinkta strebado konsciigi sin mem kiel la Masklan Kolektivon. Per la amasdancado onidire estas superata la atavisma kaj sensenca iluzio pri la maskla seksa individuismo; ĉi tiu tordiĝanta, ravita, freneza grego estas nenio alia ol la Opa Masklo, Kolektiva Fianĉo kaj Granda Kopulacianto, prezentanta sian gloran nupto-dancon kaj fordonanta sin al la granda geedzi ĝa ceremonio – sub stranga ekskludo de la femaloj, kiuj dume indiferente ŝmacas pro la manĝata fiŝeto aŭ sepio. La fama Charles J. Powell, nominta ĉi tiujn salamandrajn solenojn Danco de la Maskla Principo, skribas plue: ”Ĉu en la komunaj masklaj ceremonioj ne enestas mem la radiko kaj fonto de la mirinda salamandra kolektivismo?

Ni konsciigu al ni, ke la faktajn bestkomunecojn ni trovas nur tie, kie la vivo kaj evoluo de la specio ne baziĝas sur seksa paro: ĉe abeloj, formikoj kaj termitoj.

Komunecon de la abeloj oni povas esprimi vorte:

Mi, La Patrina Abelujo. Komunecon de salamandrj komunumoj oni povas esprimi tute alie: Ni, la Vira Principo.

Nur ĉiuj maskloj en la difinita momento kune eksudas el si la fekundigan seksan medion, estas la Granda Masklo, kiu penetras sinojn de la femaloj kaj abunde multigas la vivon. Ilia patreco estas kolektiva; tial ilia tuta natureco estas kolektiva kaj manifestiĝas per la komuna agado, dum la femaloj, seniĝinte de la ovolo-demetado, vivas ĝis la proksima printempo vivon pli-mapli distran kaj solecan. Nur la maskloj estas komunumo.

Nur la maskloj praktikas komunajn taskojn. Ĉe neniu animala genro la femalo ludas tiel malĉefan rolon kiel ĉe Andriaso; ili estas ekskluditaj el la komuna aktiveco kaj pri ĝi ankaŭ ili montras nenian intereson. Ilia momento estiĝas, kiam la Vira Principo saturas ilian medion per acideco kemie apenaŭ perceptebla, sed tiel vivpenetra, ke ĝi efikas ankaŭ dum ega diluo per la tajdo. Estas, kvazaŭ la Oceano mem fariĝus masklo fekundiganta sur siaj bordoj milionojn da ĝermoj.”

”Malgraŭ ĉia kok-orgojlo,” daŭrigas Charles J. Powell, ”la naturo donis ĉe la plejparto da animalaj genroj la vivsuperecon plivere al la femaloj. La maskloj ekzistas ĉi tie por sia volupto kaj tial, por mortigadi; ili estas arogantaj kaj ekscitiĝemaj unuopuloj, dum la femaloj prezentas la genton mem en ĝia forto kaj stabilaj virtoj. Ĉe Andriaso (kaj parte ankaŭ ĉe homo) la rilato estas esence alia; per kreo de maskla komuneco kaj solidareco la masklo akiras evidente biologian superecon kaj difinas la evoluon de la specio en multe pli granda mezuro ol la femalo. Eble ĝuste pro la distinge maskla evolu-direkto validiĝas ĉe Andriaso tiel forte la teknika, do tipe vira talento. Andriaso estas denaska teknikisto inklinanta al amasa entreprenado; ĉi tiuj sekundaraj viraj seksaj signoj, nome la teknika talento kaj senco por organizo, evoluas en ĝi rekte antaŭ niaj okuloj tiel rapide kaj sukcese, ke ni devus paroli pri natur-miraklo, se ni ne scius, kiel potenca viv-faktoro estus ĝuste la seksaj determinantoj. Andrias Schechzeri estas animal faber[67] kaj eble jam en vidatingebla tempo ĝi teknike superos eĉ la homon mem, kaj ĉion ĉi nur per forto de la natura fakto, ke ĝi kreis la netan masklan komunecon.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.