|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJAŭtoro: Karel Čapek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Tiutage – tio estis la dek-unuan de novembro je la unua frumatene – estis sentebla en Nov-Orleano impeta terskuo; kelkaj domaĉoj en la negraj kvartaloj ŝutiĝis; homoj panike kuris en la stratojn, sed la skuoj ne plu ripetiĝis; nur feroce ekblovegis muĝanta, kurta ciklono, kiu frakasis fenestrojn kaj forbalais tegmentojn en la negraj stratetoj; kelkdek homoj estis mortigitaj; poste falis potenca ŝlimpluvego.
Dum la orleanaj fajrobrigadistoj ekveturis helpi en la plej peze trafitaj stratoj, klakis telegrafoj el Morgan City, Plaquemine, Baton Rouge kaj Lafayette: S.O.S.! Sendu savkolonojn! Ni estas duone forbalaitaj pro tertremo kaj ciklono; la digoj de Misisipo minacas breĉiĝi; tuj ekspedu sapeistojn, ambulancojn kaj ĉiujn laborkapablajn virojn!
– El Fort Livingstone venis nur lakona demando:
Allo, ĉu vi havas tian pridonacon? – Tuj poste venis depeŝo el Lafayette: Atenton! Atenton! Plej terure estas trafita New Iberia. Ŝajnas, ke estas interrompita la komuniko inter Iberia kaj Morgan City. Sendu tien helpon!
– Tuj sekve telefonas Morgan City: Ni ne havas komunikon el New Iberia. Versimile estas interrompitaj la ŝoseo kaj la fervojlinio. Sendu ŝipojn kaj aviadilojn al Vermillion Bay! Ni bezonas jam nenion. Ni havas proksimume tridek mortigitojn kaj cent vunditojn. – Tuje venas telegramo el Baton Rouge: Ni havas informon, ke plej terure New Iberia. Ĉefe zorgu New Iberia’n. Ĉi tien nur laboristojn, sed rapide, aŭ breĉiĝos la digoj. Ni faras, kio poveblas. – Tuj: Allo, allo, Shreveport, Natchitoches, Alexandria sendas helptrajnojn al New Iberia.
Allo, allo, Memphis, Winona, Jackson sendas trajnojn trans Orleanon. Ĉiuj aŭtoj veturigas homojn direkto digoj Baton Rouge. – Allo, ĉi tie Pascagoula. Ni havas plurajn mortigitojn. Ĉu vi bezonas helpon?
Intertempe jam ekveturis fajrobrigadistaj veturiloj, ambulancoj kaj helptrajnoj en la direkto al Morgan City – Patterson – Franklin. Post la kvara matene venis la unua pli preciza informo: La trako inter Franklin kaj New Iberia, sep kilometrojn okcidente de Franklin, interrompita per akvo; ŝajnas, ke tie estiĝis pro la tertremo profunda fendo, ligita kun Vermillion Bay kaj inundita de maro. Kiom estis konstateble, la fendo de Vermillion Bay penetras en direkto orientnordorienta, apud Franklin ĝi kurbiĝas norden, enfluas la Grandan Lagon, poste ĝi etendiĝas norden ĝis la linio Planquemine – Lafayette, kie ĝi finiĝas en malnova lageto; la dua branĉo de la fendo ligas la Grandan Lagon okcidente kun Lago Napoleonville. La suma longo de la kaviĝo estas proksimume okdek kilometroj, la larĝo du ĝis dek unu kilometroj.
Ĉi tie estis, probable, la centro de la tertremo. Oni povas paroli pri miriga hazardo, ke la fendo evitis ĉiujn iom grandajn lokojn. Malgraŭ tio la vivperdoj estas versimile grandaj. En Franklin pluvfalis 60 centimetroj da ŝlimo, en Patterson 45 centimetroj. Homoj el Atchafalaya Bay rakontas, ke dum la terskuo la maro regresis tri kilometrojn, post kio ĝi ĵetiĝis al la bordo per ondo tridek metrojn alta. Oni timas, ke sur la bordo pereis multe da homoj. Kun New Iberia ankoraŭ nenia interkomuniko.
Intertempe alveturis al New Iberia de okcidente trajno de la ekspedicio el Natchitoches; la unuaj informoj, senditaj malrektvoje trans Lafayette kaj Baton Rouge, estis teruraj. Jam kelkajn kilometrojn antaŭ New Iberia la trajno ne povis plu, ĉar la trako estis obstrukcita de ŝlimo. Fuĝintoj rakontas, ke proksimume du kilometrojn oriente de la urbo apertiĝis ŝlimvulkano, kiu subite elsputis amasegojn da maldensa, malvarma ŝlimo; New Iberia onidire malaperis sub ŝlimtorento. Plua antaŭeniro en la mallumo kaj en la daŭra pluvo ekstreme malfacila.
Kun New Iberia ankoraŭ nenia interkomuniko.
Samtempe venis informoj el Baton Rouge:
Sur la digoj de Misisipo laboras kelkmil viroj stop se almenaŭ ĉesus pluvi stop ni bezonas pioĉojn ŝovelilojn veturilojn homojn stop ni sendas helpon al Plaquemine ili estas en embarasa situacio tiuj fuŝuloj.
Depeŝo el Fort Jackson: je la dua matene marondo forlavis de ni tridek domojn ni ne scias kio ĝi estis proksimume sepdek homojn ĝi kune forlavis nur nun mi riparis aparaton ankaŭ poŝtoficejon ĝi forportis allo rapide telegrafu kio fakte ĝi estis telegrafisto fred dalton allo dirigu al minnia lacoste ke nenio okazis al mi nur ĝi rompis mian manon kaj la vestojn forportis sed ĉefe nur ke estas denove la aparato okey fred El Post Eads venis la plej konciza informo: ni havas mortigitojn burywood tuta estas forbalaita en la maron Intertempe – estis proksimume la oka matene – revenis la unuaj aviadiloj senditaj super la katastrofan teritorion.
La tuta bordregiono ekde Port Arthur (Teksaso) ĝis Mobile (Alabamo) onidire nokte estis inundita de flusondo; ĉie oni vidas detruitajn aŭ damaĝitajn domojn.
Sudorienta Luizano (ekde la ŝoseo Lake Charles – Alexandria – Natchez) kaj la suda Misisipo (ĝis la linio Jackson – Hattiesburg – Pascagoula) kuŝas sub ŝlimo. En Vermillion Bay penetras en la landon nova margolfo larĝa ĉirkaŭ tri ĝis dek kilometrojn, etendiĝanta sinue en la kontinenton kiel longa fjordo preskaŭ ĝis Plaquemine.
New Iberia ŝajnas esti peze damaĝita, sed oni vidas multajn homojn, forŝovelantajn ŝlimon inundantan la domojn kaj vojojn. Alteriĝi ne eblis. La plej pezaj vivoperdoj estos versimile sur la marbordo. Apud Point au Fer dronas vaporŝipo ŝajne meksika. Apud Chandeleur Islands la maro estas kovrita de ruinoj. Pluvo ĉesas en la tuta teritorio. Videblo bona.
La unuaj ekstraj eldonoj de la nov-orleanaj ĵurnaloj aperis jam post la kvara matene; kun la progresanta tago pliiĝis novaj eldonoj kaj detaloj; ĉirkaŭ la oka matene la ĵurnaloj alportis fotojn de la kataklisma teritorio kaj mapojn de la nova margolfo. Je la oka tridek ili publikigis intervjuon kun eminenta sismologo de la memfisa universitato d-ro Wilbur R. Brownell pri la kaŭzoj de la terskuoj en Luiziano. Provizore ni ne povas fari finajn konkludojn, deklaris la renoma sciencisto, sed ŝajnas, ke ĉi tiuj skuoj havas nenion komunan kun la vulkana aktiveco, ĝis nun intensa en la mezmeksikia vulkana zono, situanta rekte kontraŭ la trafita teritorio. La hodiaŭa tertremo ŝajnas esti plivere de tektonika deveno, tio estas, ĝi estas kaŭzita pro premo de montaraj masivoj: unuflanke de Rokmontaro kaj Sieramadro, aliflanke de la Apalaĉa Montaro, al la vastega sinkaĵo de la Meksikia Golfo, kies daŭrigo estas la larĝa ebenaĵo ĉe la malsupra fluo de Misisipo. La fendo, etendiĝanta nun el Vermillion Bay, estas nur nova kaj relative eta rompo, sensignifa epizodo en la geologia sinkado, per kiu estiĝis la Meksikia Golfo kaj la Kariba Maro ankaŭ kun la florkrono de Grandaj kaj Malgrandaj Antiloj, ĉi tiu resto de iama kompakta montarzono. Estas eksterdube, ke la mezamerika sinkprocedo plu progresos per novaj skuoj, rompoj kaj fendoj; ni ne povas ekskludi, ke la fendo apud Vermillion estas nura uverturo al la reviviĝinta tektonika procedo, kies centro estas ĝuste en la Meksikia Golfo; tiukaze ni povas esti atestantoj de gigantaj geologiaj katastrofoj, pro kiuj preskaŭ kvinono de Usono povus iĝi marfundo. Sed se tio okazus, ni povus kun probablo atendi, ke komenciĝos sin levi marfundo en ĉirkaŭo de Antiloj aŭ ankoraŭ pli oriente, en lokoj, kie la malnova mito konjektas la subakviĝintan Atlantidon.
Kontraŭe, daŭrigis la renoma sciencisto, iom trankvilige, ne necesas havi seriozajn zorgojn, ke en la trafita regiono manifestiĝus vulkana aktiveco; la konjektataj krateroj sputantaj ŝlimon estas nenio alia ol erupcio de marĉgasoj, kiu okazis en la fendo apud Vermillion. Ne estus mirige, se en la aluvio de Misisipo aperus grandegaj subteraj gasbobeloj, kiuj ĉe kontakto kun aero povas eksplodi kaj kune levi centmilojn da akvo- kaj ŝlimtunoj.
Kompreneble por la definitiva klarigo, ripetis d-ro W. R.
Brownell, necesos pluaj spertoj.
Dum la ŝancoj de Brownell je geologiaj katastrofoj kuris tra la rotaciaj maŝinoj, la guberniestro de la ŝtato Luiziano ricevis el Fort Jackson telegramon kun jena teksto: ni bedaŭras perdojn je la homvivoj stop ni intencis eviti viajn urbojn sed ni ne kalkulis kun ekfrapo kaj retrofrapo de la marakvo ĉe la eksplodo stop ni konstatis tricent kvardek ses homajn viktimojn sur la tuta marbordo stop ni esprimas kondolencon stop chief salamander stop allo allo jen fred dalton poŝta stacio fort jackson ĵus foriris de ĉi tie tri salamandroj ili venis antaŭ dek minutoj prezentis telegramon alcelis min per pistoloj sed jam estas for la malbelaj bestaĉoj pagis kaj kuris en la akvon nur hundo de apotekisto persekutis ilin ili ne iradu tra la urbo alie nenio nova salutu minnia lacoste’n ke mi kisas ŝin telegrafisto fred dalton La guberniestro de la ŝtato Luiziano longe kapskuis super la telegramo. Iu ŝercemulo, tiu Fred Dalton, li diris fine. Prefere ne publikigu tion en la ĵurnaloj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.