La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Pa?o

Libro unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Libro dua
1 2 3
Libro tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
Notoj

10. Kermeso en Nové Strašecí

Sinjoro Povondra, pordisto en la domo de Bondy, pasigis siajn feriojn ĉifoje en sia naskiĝurbo. Postmorgaŭ estis okazonta kermeso; kaj kiam sinjoro Povondra eliris el la domo, kondukante sian okjaran Franciskon je la mano, tuta Nové Strašecí bonodoris de kukoj kaj trans la straton hastis virinoj kaj knabinoj, portantaj nebakitajn kukojn al la bakisto. Sur la placo jam konstruis siajn standojn du sukeraĵistoj, unu foirulo kun vitro kaj porcelano kaj iu bruanta sinjorino, vendanta ĉiaspecan merceron. Kaj poste estis tie tolbudo de ĉiuj flankoj kovrita per tukegoj. Eta viro, staranta sur eskalo, ĝuste estis firmiganta surskribon supre.

Sinjoro Povondra haltis por vidi, kio ĝi estos.

La seka vireto descendis desur la eskaleto kaj kontente rigardis la pendigitan surskribon. Kaj sinjoro Povondra legis surprizite:

Kapitano J. van TOĤ
kaj
liaj dresitaj salamandroj

Sinjoro Povondra rememoris la grandan dikan viron kun la kapitanĉapo, kiun iam li enlasis al sinjoro Bondy.

Nu, al kia fino li venis, povrulo, diris al si sinjoro Povondra kunsente; kapitano kaj nun li koĉeras tra la mondo kun tia aĉa cirko! Kia fortika, sana homo li estis! Mi estu rigardonta lin, opiniis sinjoro Povondra kompate.

Dume la eta vireto pendigis apud la enirejon de la budo alian surskribon:

PAROLANTAJ SAŬROJ
!! La plej granda scienca sensacio !!
Enirpago Kčs 2,– Infanoj en akompano
de gepatroj nur duonon!

Sinjoro Povondra ekhezitis. Du kronojn kaj unu kronon por la bubo, tio estas sufiĉe multe. Sed Francisko bone lernas, kaj koni ekzotajn bestojn apartenas al la klereco. Sinjoro Povondra estis preta ion oferi por la klereco kaj tial li alpaŝis al la seka eta hometo. ”Amiko,” li diris, ”mi volus paroli kun kapitano van Toĥ.”

La vireto streĉis la bruston en la striita trikoto. ”Tiu estas mi, sinjoro.”

”Ĉu vi estas kapitano van Toĥ?” ekmiris sinjoro Povondra.

”Jes, sinjoro,” diris la vireto kaj montris sur sia pojno tatuitan ankron.

Sinjoro Povondra enpense palpebrumis. Ĉu eblus, ke tiu kapitano tiom ŝrumpus? Tio ja ne eblas. ”Nome, mi konas kapitanon van Toĥ persone,” li diris. ”Mi estas Povondra.”

”Jen io alia,” diris la vireto. ”Sed la salamandroj estas fakte de kapitano van Toĥ, sinjoro. Garantiite aŭtentikaj aŭstraliaj saŭroj, sinjoro. Bonvolu eniri. Ĝuste komenci ĝas granda prezentado,” li grakis, levante la tukegon ĉe la enirejo.

”Venu, Francisko,” diris la patro Povondra kaj eniris internen. Al la tableto rapide sidiĝis neordinare dika kaj granda sinjorino. Kia stranga paro, ekmiris sinjoro Povondra, pagante siajn tri kronojn. Interne de la budo estis nenio, nur iom malagrabla fetoro kaj lada bankuvo.

”Kie vi havas la salamandrojn?” demandis sinjoro Povondra.

”En la kuvo,” diris la giganta damo indiferente.

”Ne timu, Francisko,” diris la patro Povondra kaj alpaŝis al la kuvo. Tie kuŝis en la akvo io nigra kaj inerta, granda kiel maljuna siluro; nur la haŭto post la kapo de ĉi tio iom ŝvelis kaj malŝvelis.

”Do jen estas tiu antaŭdiluva salamandro, pri kiu oni skribis en la ĵurnaloj,” diris instrue la patro Povondra, ne eksterigante sian senreviĝon. (Denove ja mi igis min trompi, li opiniis, sed la bubo bezonas tion scii. Domaĝe pri la tri kronoj!)

”Paĉjo, kial ĝi estas en akvo?” demandis Francisko.

”Ĉar la salamandroj vivas en akvo, ĉu vi scias?”

”Paĉjo, kaj kion ĝi manĝas?”

”Fiŝojn kaj iajn aĵojn,” opiniis la patro Povondra. (Ion ĝi devas manĝi.)

”Kaj kial ĝi estas tiel malbelega?” insistis Francisko.

Sinjoro Povondra ne sciis, kion diri; sed en tiu momento eniris en la standon la eta vireto. ”Do mi petas, sinjorinoj kaj sinjoroj,” li komencis raŭke.

”Vi havas nur ĉi tiun solan salamandron?” demandis riproĉe sinjoro Povondra. (Se almenaŭ du ĉi tie estus, li opiniis, miaj elspezoj kvitiĝus).

”La alia mortaĉis,” diris la vireto. ”Do jen la mondkonata Andriaŝo, sinjorinoj kaj sinjoroj, rara kaj venena saŭro el la aŭstraliaj insuloj. En sia hejmlando ĝi plenkreskas ĝis alteco de homo kaj iradas per ambaŭ kruroj.

Jen,” li diris kaj per vergo puŝis tion nigran kaj indiferentan, kio kuŝis senmove en la tino. Tio nigra svingiĝis kaj pene leviĝis el la akvo. Francisko iom retropaŝis, sed sinjoro Povondra premis lian manon, ne timu, mi estas kun vi.

Nun ĝi staras sur la postaj piedoj kaj per la antaŭaj piedetoj apogas sin je rando de la tino. La brankoj post la kapo konvulsie tikas kaj la nigra faŭko pene kaptas la aeron. Ĝi havas ĝissange forfrotitan kaj tro lozan haŭton plenplenan je verukoj kaj la rondajn ran-okulojn, de temp’al tempo dolore kuntiriĝantaj per membranaj malsupraj palpebroj.

”Kiel vi vidas, sinjorinoj kaj sinjoroj,” daŭrigis raŭke la vireto, ”ĉi tiu besto vivas en la akvo; tial ĝi estas ekipita per brankoj kaj pulmoj, por povi spiri, kiam ĝi suriras la bordon. Sur la malantaŭaj piedoj ĝi havas po kvin fingroj kaj sur la antaŭaj po kvar, sciante per ili prenadi diversajn objektojn. Jen.” La besto kunpremis en la fingroj la vergon kaj tenis ĝin antaŭ si kiel plorindan sceptron.

”Ankaŭ ĝi scias fari nodon,” anoncis la vireto, prenis la vergon de la besto kaj donis al ĝi malpuran ŝnureton.

La besto tenis ĝin dum tempeto en la fingroj kaj poste vere faris nodon.

”Ankaŭ ĝi scias tamburi kaj danci,” grakis la vireto kaj donis al la besto infantambureton kaj bastoneton. La besto kelkfoje ekbatis la tambureton kaj tordis la supran parton de la korpo; ĉe tio ĝi lasis fali la bastoneton en la akvon. ”Fi, bestaĉo,” bruskis la vireto kaj elakvigis la bastoneton.

”Kaj ĉi tiu besto,” li aldiris, altigante solene la voĉon, ”estas tiel inteligenta kaj talenta, ke ĝi scias paroli kiel homo.” Kaj li manklakis.

”Guten morgen,” ekkvakis la besto, dolore palpebrumante per la malsupraj palpebroj. ”Bonan tagon.”

Sinjoro Povondra preskaŭ ektimis, sed Franciskon ĝi neniel aparte impresis.

”Kion ci diros al la ŝatata publiko?” demandis akre la vireto.

”Mi bonvenigas vin,” riverencis la salamandro; ĝiaj brankoj konvulsie kuntiriĝis. ”Willkommen. Benvenuti[60].”

”Ĉu ci scias kalkuli?”

”Mi scias.”

”Kiom estas ses oble sep?”

”Kvardek du,” kvakis la salamandro pene.

”Vidu, Francisko,” atentigis paĉjo Povondra, ”kiel ĝi scias kalkuli.”

”Sinjorinoj kaj sinjoroj,” kokerikis la vireto, ”vi mem povas meti demandojn al ĝi.”

”Do demandu ĝin pri io, Francisko,” insistis sinjoro Povondra.

Francisko embarase tordiĝis. ”Kiom fariĝas ok oble naŭ?” fine li elvortigis; versimile tion li opiniis la plej malfacila el ĉiuj eblaj demandoj.

La salamandro lante ekpalpebrumis. ”Sepdek du.”

”Kiu tago estas hodiaŭ?” demandis sinjoro Povondra.

”Sabaton,” diris la salamandro.

Sinjoro Povondra mirigite kapskuetis. ”Vere, kiel homo.”

– ”Kiel nomiĝas ĉi tiu urbo?”

La salamandro malfermis la faŭkon kaj mallevis la okulojn. ”Jam ĝi estas laca,” klarigis haste la vireto. ”Kiel ci diros al la gesinjoroj?”

La salamandro riverencis. ”Mian respekton. Mi dankas ĝentile. Adiaŭ. Ĝis revido.”

”Ĝi estas – ĝi estas stranga besto,” miris sinjoro Povondra; sed ĉar tri kronoj tamen nur estas granda sumo, li aldiris: ”Kaj nenion pluan vi havas por montri al la infano?”

La vireto embarase tiris sian malsupran lipon. ”Jen ĉio,” li diris. ”Iam mi havis simietojn, sed kun ili estis tia afero,” li rakontis necerte. ”Eble mi povus montri al vi mian edzinon. Ŝi estas iama plej dika virino de la mondo.

Marinja, venu ĉi tien!”

Marinja pene leviĝis. ”Nu, kio?”

”Montru vin al la sinjoroj, Marinja.”

La plej dika virino en la mondo kokete klinis la kapon, elŝovis antaŭen unu piedon kaj levetis jupon super la genuon. Estis videbla ruĝa lanŝtrumpo kaj en ĝi io ŝvela, potenca kiel ŝinko. ”Perimetro de la kruro supre okdek kvar centimetrojn,” klarigis la seka vireto, ”sed nuntempe pro la konkurenco Marinja ne plu estas la plej dika virino en la mondo.”

Sinjoro Povondra tiris la konfuzitan Franciskon eksteren.

”Mankison,” ĝi kvakis el la tino. ”Venu denove. Auf Wiedersehen.”

”Nu, Francisko,” demandis sinjoro Povondra, kiam ili estis ekstere. ”Ĉu vi instruiĝis?”

”Jes,” diris Francisko. ”Paĉjo, kial tiu sinjorino havas ruĝajn ŝtrumpojn?”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.