La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Pa?o

Libro unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Libro dua
1 2 3
Libro tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
Notoj

9. Andrew Scheuchzer

Kaj okazis iun ĵaŭdon, kiam la londona zoo estis fermita por la publiko, ke sinjoro Tomaso Greggs, gardisto en la pavilono de saŭroj, estis puriganta ujojn kaj terariojn de siaj zorgatoj. Li estis solsola en fako de salamandroj, kie estis ekspoziciata Gigantsalamandro Japana, amerika helbendro, Andrias Scheuchzeri kaj multaj etaj tritonoj, trituroj, aksolotloj, amblistomoj, macaratoj, ripsalamandroj kaj branksalamandroj. Sinjoro Greggs svingis per ĉifono kaj balailo, fajfante dume Annie Laŭrie; kaj subite iu post li kvake diras:

”Rigardu, panjo.”

Sinjoro Tomaso Greggs turniĝis, sed neniu estis tie, nur helbendro ŝmacis en ŝlimo, kaj tiu granda nigra salamandro apogis sin per la antaŭaj piedetoj je rando de la ujo kaj tordis la trunkon. Io ŝajnis al mi, opiniis sinjoro Greggs kaj plu balais la plankon, ĝis ĝi siblis.

”Rigardu, salamandro,” aŭdiĝis post li.

Sinjoro Greggs rapide turniĝis; tiu nigra salamandro, tiu Andrias rigardis lin, palpebrumante per la malsupraj palpebroj.

”Hu, ĝi estas abomena,” diris subite la salamandro.

”Iru for, karulo.”

Sinjoro Greggs malfermis la buŝon pro mirego. ”Kio?”

”Ĉu ĝi mordas?” kvakis la salamandro.

”Vi … vi scias paroli?” balbutis sinjoro Greggs, ne kredante siajn sensojn.

”Mi timas ĝin,” elvortigis la salamandro. ”Panjo, kion ĝi manĝas?”

”Diru bonan tagon,” diris la mirigita sinjoro Greggs.

La salamandro ektordis la tutan korpon. ”Bonan tagon,” ĝi kvakis. ”Bonan tagon. Bonan tagon. Ĉu mi darfas doni kukon al ĝi?”

Sinjoro Greggs konfuzite enpoŝigis la manon kaj eltiris peceton da bulko. ”Jen, prenu.”

La salamandro prenis la bulkon per la piedeto kaj komencis ĝin ronĝi. ”Rigardu, salamandro,” ĝi gruntis kontente.

”Paĉjo, kial ĝi estas tiel nigra?” Subite ĝi mergiĝis en la akvon kaj elmergis nur la kapon. ”Kial ĝi estas en la akvo? Kial? Hu, kiel malbela ĝi estas!”

Sinjoro Tomaso Greggs gratis pro surprizo sian nukon.

Ha, ĝi ripetas, kion ĝi aŭdas de la homoj. ”Diru Greggs,” li provis.

”Diru Greggs,” ripetis la salamandro.

”Sinjoro Tomaso Greggs.”

”Sinjoro Tomaso Greggs.”

”Bonan tagon, sinjoro.”

”Bonan tagon, sinjoro. Bonan tagon. Bonan tagon, sinjoro.” Ŝajnis, ke la salamandro ne povas satĝui la parolon; sed Greggs ne plu sciis, kion diri al ĝi; sinjoro Tomaso Greggs ne estis viro tro parolema. ”Nun fermu la faŭkon,” li diris, ”kaj kiam mi estos preta, mi instruos al vi paroli.”

”Nun fermu la faŭkon,” murmuris la salamandro.

”Bonan tagon, sinjoro. Rigardu, salamandro. Mi instruos al vi paroli.”

* * *

Sed la direkcio de la zoo ne ŝatis vidi, kiam la gardistoj edukis siajn bestojn por prezentadoj; io alia estas elefanto, sed la ceteraj bestoj estas ĉi tie por instrukciado kaj ne por la cirko-prezentadoj. Tial sinjoro Greggs pasigis sian tempon en la fako salamandroj pli malpli sekrete, kiam neniu plua tie estis. Ĉar li estis vidvo, neniu miris pri lia solecado en la pavilono de saŭroj. Ĉiu homo havas siajn apartajn hobiojn. Cetere en la fakon de salamandroj venis nur malmultaj homoj; multe pli ĝuis ĝeneralan popularecon la krokodilo, sed Andrias Scheuchzeri pasigis siajn tagojn en relativa soleco.

Foje, kiam krepuskiĝis jam kaj la pavilonoj estis fermitaj, la direktoro de la zoo, Siro Karolo Wiggam, promenis tra kelkaj fakoj, por konvinkiĝi, ĉu ĉio estas en ordo.

Kiam li iris tra la fako de salamandroj, ekplaŭdis io en la ujo kaj iu kvake diris: ”Bonan vesperon, sinjoro.”

”Bonan vesperon,” respondis la direktoro surprizite.

”Kiu estas tie?”

”Pardonu, sinjoro,” diris la kvakanta voĉo. ”Tio ne estas sinjoro Greggs.”

”Kiu tie?” ripetis la direktoro.

”Andy. Andrew Scheuchzer.”

Siro Karolo iris pli proksimen al la ujo. Tie sidis nur rektiĝinta kaj senmova salamandro. ”Kiu parolis ĉi tie?”

”Andy, sinjoro,” diris la salamandro. ”Kiu vi estas?”

”Wiggam,” ekvortigis Siro Karolo mirigite.

”Ĝojigas min,” diris Andrias ĝentile. ”Kiel vi fartas?”

”Diable,” ekkriegis Siro Karolo. ”Greggs! Hej, Greggs!”

La salamandro svingiĝis kaj fulmorapide kaŝiĝis en la akvo.

En la pordon enfalis sinjoro Tomaso Greggs, senspira kaj maltrankvila. ”Mi petas, sinjoro?”

”Greggs, kion ĝi signifas?” bruskis Siro Karolo.

”Ĉu io okazis, sinjoro?” balbutis sinjoro Greggs malcerte.

”Jen, la besto parolas!”

”Pardonu, sinjoro,” diris sinjoro Greggs konsternite.

”Tion ni ne faru, Andy. Milfoje mi diris al vi, ke vi ne ĝenu la homojn per via babilado. – Mi petas pardonon, sinjoro, neniam plu tio okazos.”

”Ĉu vi estas tiu, kiu instruis la salamandron paroli?”

”Sed ĝi komencis, sinjoro,” defendis sin Greggs.

”Mi esperas, ke tio ne ripetiĝos, Greggs,” diris Siro Karolo severe. ”Mi atentos vin.”

* * *

Post iom da tempo Siro Karolo sidis kun profesoro Petrov kaj parolis pri la tiel nomata besta inteligenteco, pri la kondiĉitaj refleksoj kaj pri tio, kiel popularaj opinioj trotaksas la racian agadon de bestoj. Profesoro Petrov esprimis siajn dubojn pri la Elberfeldaj ĉevaloj, sciantaj onidire ne nur kalkuli, sed ankaŭ potencigi kaj radiki; ja eĉ normala kaj klera homo ne scias radiki, diris la granda sciencisto. Siro Karolo rememoris la parolantan salamandron de Greggs. ”Mi havas ĉi tie salamandron,” li komencis hezite, ”ĝi estas la konata Andrias Scheuchzeri; kaj ĝi lernis paroli kiel papago.”

”Ekskludite,” diris la sciencisto. ”La salamandroj ja havas alkreskiĝintan langon.”

”Iru do rigardi ĝin,” diris Siro Karolo. ”Hodiaŭ estas tago de purigado, tial ne estos tie multaj homoj.” Kaj ili iris.

Antaŭ la enirejo al la salamandroj Siro Karolo haltis.

El la interno aŭdeblis grincado de balailo kaj monotona voĉo ion silabumanta.

”Atendu,” flustris Siro Karolo Wiggam.

”ĈU ESTAS HOMOJ SUR MARSO?” silabis monotona voĉo. ”Ĉu tion legi?”

”Ion alian, Andy,” respondis la alia voĉo.

”ĈU VENKOS EN LA NUNJARA DERBIO PELHAMBEAUTY AŬ GOBERNADOR?”

”Pelham-Beauty,” diris la alia voĉo. ”Sed legu.”

Siro Karolo malfermis silente la pordon. Sinjoro Tomaso Greggs balais la plankon per balailo; kaj en baseneto kun marakvo sidis Andrias Scheuchzeri kaj malrapide kvake silabis el vesperĵurnalo, kiun ĝi tenis en la antaŭaj piedetoj.

”Greggs,” ekvokis Siro Karolo. La salamandro svingi ĝis kaj malaperis sub la akvo.

Mr. Greggs faligis pro ektimo la balailon. ”Jes, sinjoro?”

”Kion tio signifas?”

”Mi petas pardonon, sinjoro,” balbutis la malfeliĉa Greggs. ”Andy laŭtlegas al mi, dum mi balaas. Kaj kiam ĝi balaas, tiam mi laŭtlegas al ĝi.”

”Kiu instruis tion al ĝi?”

”Ĝi mem alproprigis tion al si, sinjoro. Mi … donas al ĝi mian ĵurnalon, por ke ĝi ne tiom parolu. Ĝi volis senĉese paroli, sinjoro. Do mi opiniis, ke ĝi almenaŭ lernu klere paroli –”

”Andy,” ekvokis Siro Wiggam.

El la akvo elmergiĝis la nigra kapo. ”Jes, sinjoro,” ĝi ekkvakis.

”Profesoro Petrov venis rigardi vin.”

”Ĝojigas min, sinjoro. Mi estas Andy Scheuchzer.”

”De kie vi scias, ke via nomo estas Andreas Scheuchzeri?”

”Jen tie estas skribite, sinjoro. Andreas Scheuchzeri.

Gilberta Insularo.”

”Kaj ĵurnalon vi legas ofte?”

”Jes, sinjoro. Ĉiutage, sinjoro.”

”Kaj kio plej interesas vin tie?”

”El la tribunala halo, ĉevalkonkursoj, futbalo –”

”Ĉu iam vi vidis futbalon?”

”Ne, sinjoro.”

”Aŭ ĉevalon?”

”Mi ne vidis, sinjoro.”

”Kial do vi legas tion?”

”Ĉar tio estas en la ĵurnalo, sinjoro.”

”Ĉu politiko vin interesas?”

”Ne, sinjoro. ĈU ESTOS MILITO?”

”Tion neniu scias, Andy.”

”GERMANIO KONSTRUAS NOVAN TIPON DE SUBMARŜIPOJ,” diris Andy zorgeme. ”MORTIGAJ RADIOJ POVAS ŜANĜI LA TUTAJN KONTINENTOJN AL DEZERTO.”

”Tion vi legis en ĵurnalo, ĉu?” demandis sinjoro Karolo.

”Jes, sinjoro. ĈU VENKOS EN LA NUNJARA DERBIO PELHAM-BEAUTZ AŬ GOBERNADOR?”

”Kion vi opinias, Andy?”

”Gobernador, sinjoro; sed sinjoro Greggs opinias, ke Pelham-Beauty.” Andy kapbalancis. ”AĈETU ANGLAJN VAROJN, sinjoro. PLEJ BONAJ ESTAS SNIDER-ŜELKOJ. ĈU VI JAM HAVAS NOVAN SESCILINDRAN TANCRED JUNIOR? RAPIDA, MALKARA, ELEGANTA.”

”Dankon, Andy. Tio sufiĉas.”

”KIU FILMAKTORINO PLEJ PLAĈAS AL VI?”

Profesoro Petrov hirtigis la harojn kaj barbon. ”Pardonu, Siro Karolo,” li murmuris, ”sed mi devas jam iri.”

”Bone, ni iru. Andy, ĉu vi havus ion kontraŭ tio, se mi sendus al vi kelkajn doktajn sinjorojn? Mi opinias, ke ili ŝatus paroli kun vi.”

”Ĝojigos min, sinjoro,” kvakis la salamandro. ”Ĝis la revido, Siro Karolo. Ĝis la revido, profesoro.”

Profesoro Petrov kuris anhelante kaj grumblante.

”Pardonu, Siro Karolo,” fine li diris, ”sed ĉu vi povus montri al mi iun beston, kiu ne legas ĵurnalon?”

* * *

La doktaj sinjoroj estis Siro Bertram, D.M., profesoro Ebbigham, Siro Olivero Dodge, Julian Foxley kaj aliaj. Ni citas parton de la protokolo pri ilia eksperimento kun Andrias Scheuchzeri.

Kiel vi nomiĝas?

Resp.: Andrew Scheuchzer.

Kiun aĝon vi havas?

Resp.: Tion mi ne scias. Ĉu vi volas aspekti junece? Portadu korseton Libella.

Kiun daton ni havas hodiaŭ?

Resp.: Lundon. Bela vetero, sinjoro. Ĉi tiun sabaton konkursos Gibraltar en Epsom.

Kiom estas trioble kvin?

Resp.: Kial?

Ĉu vi scias kalkuli?

Resp.: Jes, sinjoro. Kiom estas dek sepoble dudek naŭ?

Lasu nin demandi, Andrew. Nomu al ni la anglajn riverojn.

Resp.: Tamizo …

Pluajn?

Resp.: Tamizo.

La aliajn vi ne scias, ĉu? Kiu regas en Anglio?

Resp.: King George. God bless him.[57]

Bone, Andy. Kiu estas la plej granda verkisto?

Resp.: Kipling.

Tre bone. Ĉu vi legis ion de li?

Resp.: Ne. Kiel plaĉas al vi Mae West[58]?

Prefere ni demandos vin, Andy. Kion vi scias el la angla historio?

Resp.: Henriko la Oka[59].

Kion vi scias pri li?

Resp.: La plej bela filmo el la lastaj jaroj. Fabela scenaranĝo. Grandioza spektaklo.

Ĉu vi vidis ĝin?

Resp.: Mi ne vidis ĝin. Ĉu vi volas ekkoni Anglion? Aĉetual vi Ford Baby.

Kion plej ŝate vi volus vidi?

Resp.: Konkurson Kembriĝo-Oksfordo, sinjoro.

Kiom da mondpartoj estas.

Resp.: Kvin.

Tre bone. Kaj kiuj ili estas.

Resp.: Anglio kaj la ceteraj.

Kiuj estas la ceteraj?

Resp.: Bolŝevistoj kaj germanoj. Kaj Italio.

Kie estas la Gilbert-Insuloj?

Resp.: En Anglio. Anglio ne ligos siajn manojn sur kontinento. Anglio bezonas dek mil aviadilojn. Vizitu bordregionon de la suda Anglio.

Ĉu ni darfas rigardi vian langon, Andy?

Resp.: Jes, sinjoro. Purigu viajn dentojn per pasto Flit. Ĝi estas ekonomia, ĝi estas la plej bona, ĝi estas angla. Ĉu vi volas havi bonodoran spiron? Uzadu la paston Flit.

Ni dankas, tio sufiĉas. Kaj nun, diru al ni, Andy …

Kaj tiel plu. La protokolo pri la interparolo kun Andrias Scheuchzeri ampleksis dek ses plenajn paĝojn kaj estis publicita en The Natural Science. Je la fino de la protokolo la faka komisiono resumis la rezultojn de sia eksperimento jene:

1. Andrias Scheuchzeri, salamandro zorgata en la londona zoo, scias paroli, eĉ se iom kvake; ĝi disponas proksimume per kvarcent vortoj; ĝi diras nur, kion ĝi aŭdis aŭ legis. Pri la memstara pensado ĉe ĝi ja ne eblas paroli. Ĝia lango estas sufiĉe movebla; la voĉmembranojn ni ne povis sub la ekzistantaj kondiĉoj pli funde esplori.

2. La sama salamandro scias legi, sed nur vesperĵurnalojn. Ĝi havas intereson pri la samaj aferoj kiel mezkvalita anglo kaj reagas al ili sammaniere, tio estas en direkto al la stabilaj, ĝeneralaj opinioj. Ĝia spirita vivo – se eblas pri ia paroli – konsistas ĝuste el imagoj kaj opinioj tiutempe kurantaj.

3. Ĝian inteligentecon nepre ne necesas trotaksi, ĉar neniel ĝi transpaŝas la inteligentecon de meza nuntempa homo.

Malgraŭ ĉi tiu sobra ekspertizo de la fakuloj la Parolanta salamandro iĝis sensacio de la londona zoo. Karulo Andy estis sieĝata de homoj, volantaj konversacii kun ĝi pri ĉio ebla, komencante de la vetero kaj finante ĉe la ekonomia krizo kaj politika situacio. Dume li ricevadis de siaj vizitantoj tiom da ĉokolado kaj bombonoj, ke ĝi peze malsaniĝis je stomaka kaj intesta kataroj. La fako salamandroj devis esti fine fermita, sed estis jam malfrue;

Andrias Scheuchzeri, nomata Andy, pereis je sekvoj de sia populareco. Kiel oni vidas, gloro demoralizas ankaŭ salamandrojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.