La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Pa?o

Libro unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Libro dua
1 2 3
Libro tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
Notoj

8. Chief Salamander prezentas postulojn

Tri tagojn post la tertremo en Luiziano estis anoncita nova geologia katastrofo, ĉifoje en Ĉinio. Dum potenca, detonacia terskuo krevis en la provinco Giangsu la marbordo norde de Nankino, proksimume en la mezo inter enfluo de Jangzio kaj malnova riverujo Hwang-ho; en ĉi tiun fendon penetris la maro kaj kuniĝis kun la grandaj lagoj Pan-jün kaj Hung-tsu inter la urboj Hwaingan kaj Fugjang. Ŝajnas, ke sekve de la tertremo Jangzio forlasas sub Nankino sian fluujon kaj fluegas direkte al la lago Tai kaj plu al Hangĝoŭo. La perdojn je homvivoj eblas dume eĉ ne proksimume taksi. Centmiloj da homoj fuĝas en la nordajn kaj sudajn provincojn. Japanaj militŝipoj ricevis ordonon eknavigi al la trafita bordregiono.

Kvankam la terskuoj en Giangsu laŭ la amplekso tre superis la katastrofon en Luiziano, oni dediĉis al ili entute malmulte da atento, ĉar la mondo jam kutimiĝis je ili en Ĉinio kaj ne gravas, kiel ŝajnas, je unu miliono da vivoj; krome estis science klare, ke temas pri nura tektonika tertremo koneksanta kun enprofunda marsulko apud la insularo Riukiu kaj Filipinoj. Tri tagojn poste eŭropaj sismografoj notis novajn terskuojn, kies centro troviĝis ie apud la Verdakaba Insularo. Pli detalaj informoj sciigis, ke peza tertremo trafis la bordregionon de Senegambio sude de San Luis. Inter la lokoj Lampul kaj Mboro estiĝis profunda kaviĝo, inundita de la maro kaj etendiĝanta de Merinaghen ĝis Dimar. Laŭ personaj atestoj erupciis dum terurega bruego el la tero fajro- kaj vaporkolonoj, disĵetantaj en vastan sferon sablon kaj ŝtonojn; tuj poste estis aŭdebla muĝado de la maro ĵetiĝanta en la apertitan sinkaĵon. La perdoj je la homvivoj ne estas konsiderindaj.

Ĉi tiu tria terskuo kaŭzis ion, kio similis jam al paniko.

Ĉu eble reviviĝas la vulkana aktiveco de nia tero? demandis la ĵurnaloj. LA TERKRUSTO KOMENCIĜAS KREVI, raportis la vesperĵurnaloj. Fakuloj esprimis la konjekton, ke la ”fendego senegambia” estiĝis eble nur pro erupcio de vulkana gango, koneksanta kun la vulkano Pico sur la insulo Fogo en la Verdakaba Insularo; ĉi tiu vulkano erupciis ankoraŭ en la jaro 1847 kaj ekde tiu tempo estis opiniata malaktiva. La okcidentafrika tertremo havas do nenion komunan kun la sismografaj fenomenoj en Luiziano kaj Giangsu, kiuj estis videble de la tektonika deveno. Sed al la homoj, kiel ŝajnas, estis entute egale, ĉu la tero krevas pro kaŭzoj tektonikaj aŭ vulkanaj. Fakto estas, ke tiutage ĉiuj preĝejoj estis plenplenaj de preĝantaj homamasoj. En kelkaj regionoj la preĝejoj devis esti malfermitaj ankaŭ nokte.

Ĉirkaŭ la unua matene (la dudekan de novembro) radioamatoroj en pli granda parto de Eŭropo konstatis en siaj radioaparatoj fortajn perturbojn, kvazaŭ estus disaŭdiganta nova, neordinare potenca radiostacio. Ili trovis ĝin sur la ondolongo ducent tri; aŭdeblis io kvazaŭ muĝado de maŝinoj aŭ de marondoj; meze de tiu kontinua, senfina muĝado subite aŭdiĝis terura, kvaka voĉo (ĉiuj ĝin priskribis simile: kavsona, kvaka, kvazaŭ artefarita voĉo kaj krome ankoraŭ ege fortigita per megafono); kaj tiu ranvoĉo ekscitite vokis: ”Allo, allo, allo! Chief Salamander speaking[105]. Allo, Chief Salamander speaking. Stop all broadcasting, you men[106]! Stop your broadcasting! Allo, Chief Salamander speaking!” Poste alia, strange kavsona voĉo demandis: ”Ready[107]?” Tuj poste aŭdeblis kraketado, kvazaŭ oni komutus kondukon; kaj denove alia nenature sufoka voĉo vokis: ”Attention[108]!

Attention! Atention!” ”Allo!” ”Now[109]!”

Kaj nun aŭdiĝis raŭka, laca, sed tamen komandema voĉo en la noktan silenton: ”Allo, vi homoj! Jen Luiziano! Jen Giangsu. Jen Senegambio. Ni bedaŭras la homajn vivojn. Ni ne volas kaŭzi al vi nenecesajn perdojn.

Ni nur volas, ke vi evakuu la marbordojn en lokoj, kiujn ni indikos anticipe al vi. Se vi faros tion, vi evitos bedaŭrindajn akcidentojn. Venonte ni anoncos al vi minimume du semajnojn anticipe, sur kiu loko ni larĝigos nian maron. Ĝis nun ni faris teknikajn provojn. Viaj eksplodaĵoj pruviĝis. Ni dankas vin.

Allo, vi homoj! Restu trankvilaj. Ni ne havas kontraŭ vi malamikajn intencojn. Ni bezonas nur pli da akvo, pli da bordoj, pli da malprofundaĵoj por nia vivo. Ni estas tro multaj. Jam ne estas por ni sufiĉe da loko sur viaj bordoj. Tial ni devas likvidi viajn kontinentojn. El ili ni faros nurajn golfojn kaj insulojn. Per tio eblas kvinobligi la longon de la mondbordoj. Ni konstruos novajn malprofundaĵojn. Ni ne povas vivi en profunda maro. Ni bezonas viajn kontinentojn kiel materialon por ŝutplenigi la profundaĵojn. Nenion ni havas kontraŭ vi, sed ni estas tro multaj. Intertempe vi povas transloĝiĝi enlanden.

Vi povas rifuĝi en la montarojn. La montarojn ni likvidos kiel la lastajn.

Vi volis nin. Vi disvastigis nin tra la tuta mondo. Nun vi havas nin. Ni volas bone vivi kun vi. Vi liverados al ni ŝtalon por niaj boriloj kaj pioĉojn. Vi liverados al ni eksplodaĵojn.

Vi liverados al ni torpedojn. Vi laboros por ni.

Sen vi ni ne povus forigi la malnovajn kontinentojn.

Allo, vi homoj. Chief Salamander proponas al vi kunlaboron en la nomo de ĉiuj salamandroj de la mondo. Vi kunlaboros kun ni je malkonstruo de via mondo. Ni dankas vin.”

La laca, raŭka voĉo eksilentis, kaj aŭdeblis nur daŭrema muĝado kvazaŭ de maŝinoj aŭ de la maro. ”Allo, allo, vi homoj,” denove aŭdiĝis la kvakanta voĉo, ”nun ni disaŭdigos por vi amuzan muzikon el viaj gramofondiskoj.

La unua programero estas Marŝo de Tritonoj el la revua filmo Pozidono.”

La ĵurnaloj nomis ĉi tiun noktan disaŭdigon ”vulgara kaj plumpa ŝerco” de ia pirata sendostacio; malgraŭ tio milionoj da homoj atendis la postan nokton ĉe siaj radioaparatoj, ĉu denove parolos tiu terura, asidua, kvaka voĉo. Ĝi aŭdiĝis akurate je la unua dum akompano de larĝa kaj plaŭda muĝado. ”Good evening, you people[110],” ĝi kvakis gaje. ”Unue ni ludos al vi per gramofondiskoj la Salamandro-Dancon el via opereto Galatea.” Kiam finsonis la brusona kaj malĉasta muziko, aŭdiĝis denove la terurega kaj iel ĝoja kvakado. ”Allo, vi homoj! Ĵus estis dronigita per torpedo la brita kanonŝipo Erebus, kiu volis detrui sur Atlantiko nian sendostacion. La ŝipanaro dronis. Allo, ni vokas la britan registaron al laŭtparolilo.

La ŝipo Amenhotep, haveno Port Said, rifuzis doni al ni en nia haveno Makallahu la menditajn eksplodigajn substancojn. Versimile ĝi ricevis ordonojn ĉesigi pluan transporton de eksplodaĵoj. La ŝipo memkomprene estis dronigita. Ni konsilas al la brita registaro, ke ĝi nuligu perradie la ordonon antaŭ la morgaŭa tagmezo, alie estos dronigitaj la ŝipoj Winnipeg, Manitoba, Ontario kaj Quebec, navigantaj kun greno el Kanado al Liverpolo.

Allo, ni vokas al laŭtparolilo la francan registaron.

Revoku la krozŝipojn navigantajn al Senegambio. Ni bezonas ankoraŭ larĝigi tie la nove kreitan golfon. Chief Salamander ordonis, ke mi transdonu al ambaŭ registaroj lian firman volon ligi kun ili la plej amikan rilaton.

Fino de raportoj. Nun ni disaŭdigos per gramofondisko vian kanton Salamandria, erotika valso.”

La sekvantan posttagmezon sudokcidente de Mizen Head estis dronigitaj la ŝipoj Winnipeg, Manitoba, Ontario kaj Quebec. La mondon trakuris ondo de konsterno.

Vespere B.B.C. disaŭdigis, ke la registaro de Lia Majesto eldonis malpermeson liveri al la salamandroj ian ajn nutraĵojn, kemiaĵojn, ilaron, armilojn kaj metalojn.

Nokte je la unua kvakis ekscitita voĉo en disaŭdigo:

”Allo, allo, allo, Chief Salamander speaking! Allo, Chief Salamander is going to speak[111]!” Kaj tiam aŭdiĝis la laca, raŭka kaj kolera voĉo: ”Allo, vi homoj! Allo, vi homoj!

Allo, vi homoj! Ĉu vi opinias, ke ni lasos nin malsatigi?

Lasu viajn stultaĵojn! Kion ajn vi faros, turniĝos kontraŭ
vi! En la nomo de ĉiuj salamandroj de la mondo mi vokas Grandan Brition. Ekde ĉi tiu horo ni deklaras nelimigitan blokadon de la britaj insuloj, escepte de la Libera Ŝtato Irlanda. Mi fermas la Manikan Markolon. Mi fermas la Suezan Kanalon. Mi fermas la Ĝibraltaran Markolon por ĉiuj ŝipoj. Ĉiuj britaj havenoj estas fermitaj.

Ĉiuj britaj ŝipoj en kiu ajn maro estos torpeditaj. Allo, mi vokas Germanion. Mi dekobligas la mendon de eksplodaĵoj.

Liveru tuj loko ĉefdepono Skagerrak. Allo, mi vokas Francion. Urĝe liveru la menditajn torpedojn en la submarajn fortresojn C 3, BFF kaj Ouest 5. Allo, vi homoj!

Mi avertas vin. Se vi limigos al ni nutraĵ-liverojn, mi prenos ilin mem el viaj ŝipoj. Ankoraŭ foje mi avertas vin.” La laca voĉo sinkis je stertora apenaŭ komprenebla raŭkado. ”Allo, mi vokas Italion. Preparu la evakuon de la teritorio Venecio – Padovo – Udine. Lastfoje mi avertis vin, homoj. Jam sufiĉe da viaj stultaĵoj.” Estiĝis longa paŭzo, dum kiu ĝi muĝis kiel nigra kaj malvarma maro. Kaj denove komencis la gaja kaj kvaka voĉo: ”Nun ni ludos al vi el viaj gramofondiskoj la lastan furorkanton Triton-troton.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.