|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJAŭtoro: Karel Čapek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Estis varmega redakcia somero, kiam nenio, nepre nenio okazas, kiam oni ne faras politikon kaj kiam ankaŭ estas nenia politika situacio; kaj tamen ankaŭ en tiu tempo la legantoj de ĵurnaloj, kuŝantaj en agonio de enuo sur la bordoj de akvoj aŭ en maldensa ombro de arboj, demoralizitaj de la varmego, naturo, kampara trankvilo kaj entute de la saniga kaj simpla libertempa vivo, atendas kun la ĉiutage senrevigata espero, ke almenaŭ en la ĵurnaloj estos io nova kaj refreŝiga, ia murdo aŭ milito aŭ tertremo, kurte Io; kaj se ĝi ne estas tie, ili frapas per la ĵurnalo kaj amare deklaras, ke en la ĵurnalo estas nenio, sed tute Nenio, kaj ke ili ne plu abonos ĝin.
Kaj dume en la redakcio sidas kvin aŭ ses forlasitaj homoj, ĉar la ceteraj kolegoj ankaŭ ferias, kaj ankaŭ ili frapas indigne per la ĵurnaloj kaj plendas, ke en la ĵurnaloj nun nenio estas, tute Nenio. Kaj el la kompostejo eliras sinjoro kompostisto kaj diras riproĉe: ”Sinjoroj, sinjoroj, ankoraŭ ni ne havas por la morgaŭo ĉefartikolon.”
”Nu, donu tien … tiun artikolon … pri la ekonomia situacio en Bulgario,” opinias unu el la forlasitaj sinjoroj.
La sinjoro kompostisto peze ĝemas: ”Sed kiu legu tion, sinjoro redaktoro? Jam denove en la tuta ĵurnalo estos Nenio Leginda.”
Ses forlasitaj sinjoroj levas la okulojn al la plafono, kvazaŭ tie eblus malkovri Ion Legindan.
”Se ie Io okazus,” proponas iu necerte.
”Aŭ havi … ian … interesan riportaĵon,” aludas la alia.
”Pri kio?”
”Tion mi ne scias.”
”Aŭ elpensi … ian novan vitaminon,” murmuretas la tria.
”Nun en somero?” oponas la kvara. ”Homo, vitaminoj, tio estas kleraj aferoj, tio pli konvenas aŭtune – ”
”Jesuo, kia varmego,” oscedas la kvina. ”Tio devus esti io el la polusaj regionoj.”
”Sed kio?”
”Nu. Io kiel tiu Eskimo Welzl[13]. Forfrostiĝintaj fingroj, eterna glacio kaj io simila.”
”Facile dirite,” diras la sesa. ”Sed de kie preni tion?”
En la redakcio ekregis senespera silento.
”Dimanĉe mi estis en Jevíčko …” aŭdiĝis hezite sinjoro
kompostisto.
”Nu kaj?”
”Onidire ferias tie iu kapitano Vantoĥ. Laŭdire li naski ĝis tie, en Jevíčko.”
”Kia Vantoĥ?”
”Tia dika. Laŭdire li estas ŝipkapitano, tiu Vantoĥ. Oni diris, ke ie tie li perloĉasis.”
Sinjoro Golombek ekrigardis sinjoron Valenta.
”Kaj kie li ĉasis ilin?”
”Apud Sumatro … kaj Celebeso … entute ie tie. Onidire li vivis tie tridek jarojn.”
”Homo, kia ideo,” diris sinjoro Valenta. ”Tio povus esti bonega riportaĵo. Golombek, ĉu vi veturos?”
”Nu, ni povas provi tion,” opiniis sinjoro Golombek kaj deglitis desur la tablo, sur kiu li sidis.
* * *
”Tiu sinjoro tie estas li,” diris la gastejestro en Jevíčko.
En la ĝardeno ĉe la tablo sidis korpulenta, larĝe diskrura sinjoro en blanka ĉapo, trinkis bieron kaj enpense zigzagis per la dika montrofingro sur la tablo. Ambaŭ sinjoroj direktis al li.
”Redaktoro Valenta.”
”Redaktoro Golombek.”
La korpulenta sinjoro levis la okulojn. ”What? Kion?”
”Mi estas redaktoro Valenta.”
”Kaj mi redaktoro Golombek.”
La dika sinjoro digne leviĝis. ”Captain van Toĥ. Very glad. Sidiĝu, junuloj.”
Ambaŭ sinjoroj volonte alsidiĝis kaj metis antaŭ sin notblokojn.
”Kaj kion vi volos trinki, junuloj?”
”Frambakvon,” diris sinjoro Valenta.
”Frambakvon?” ripetis la kapitano nekredeme. ”Kaj kial? Gastejestro, alportu bieron al ili. – Do kion fakte vi volas,” li diris kaj ekkubutis je la tablo.
”Ĉu estas vere, sinjoro Vantoĥ, ke ĉi tie vi naskiĝis?”
”Jes. Naskiĝis.”
”Mi petas vin, kiel vi venis al la maro?”
”Nu, trans Hamburgo.”
”Kaj kiel longe jam vi estas kapitano?”
”Dudek jarojn, junulo. La paperojn mi havas ĉi tie,” li diris emfaze, frapetante sian brustpoŝon. ”Mi povas montri.”
Sinjoro Golombek emis rigardi, kiel aspektas kapitandokumentoj, sed subpremis tion. ”Certe, sinjoro kapitano, dum la dudek jaroj vi ekkonis egan parton de la mondon, ĉu?”
”Jes. Do parton. Jes.”
”Kaj kion?”
”Java. Borneo. Philippines. Fidji Islands. Solomon Islands.
Carolines. Samoa. Damned Cliperton Island[14]. A lot of damned islands, junulo. Kial?”
”Nur tial, ĉar ĝi estas interesa. Sciu, ni ŝatus aŭdi de vi multe pli.”
”Jes. Do nur tiel, hm?” La kapitano fiksis je ili siajn helbluajn okulojn. ”Do vi estas de p’lís, nome de polico, ĉu?
”Ne, sinjoro kapitano, ni estas de ĵurnalo.”
”Ha, tiel, de ĵurnalo. Reporters, ĉu? Skribu do: Captain J. van Toĥ, kapitano de la ŝipo Kandoeng Bandoeng – ”
”Kiel?”
”Kandoeng Bandoeng, haveno Surabajo. Celo de la vojaĝo: vacances – kiel oni diras tion?”
”Libertempo”.
”Jes, sakre, libertempo. Donu tion do en la ĵurnalon, kiu albordiĝis. Kaj nun kaŝu la notblokon, junuloj. Your health[15].”
”Sinjoro Vantoĥ, ni venis al vi, por ke vi rakontu al ni ion el via vivo.”
”Kial?”
”Ni skribos tion por ĵurnalo. La homojn ege interesas
legi pri foraj insuloj, kaj kion tie vidis kaj travivis ilia samlandano, ĉeĥo, naskita en Jevíčko …”
La kapitano kapjesis. ”Jen vero. Junulo, mi estas sola Captain el tuta Jevíčko. Do jes. Onidire estas de ĉi tie ankaŭ iu kapitano de … de … de karuselo, sed mi opinias,” li aldiris konfide, ”ke li ne estas vera Captain. Tion oni mezuras laŭ tonelaro.”
”Kaj kiun tonelaron havis via ŝipo?”
”Dek du mil tons, junulo.”
”Do vi estas granda kapitano, ĉu?”
”Jes, granda,” diris la kapitano digne. ”Junuloj, ĉu vi havas monon?”
Ambaŭ sinjoroj ekrigardis sin iom necerte. ”Ni havas, sed malmulte. Ĉu eble vi bezonas, kapitano?”
”Jes. Do, tion mi bezonus.”
”Jen vidu. Se vi rakontos multon al ni, ni skribos tion por ĵurnalo, kaj vi ricevos monon por tio.”
”Kiom?”
”Eble eĉ … iun milon,” diris donaceme sinjoro Golombek.
”En pounds of sterling?”
”Ne, nur en kronoj.”
Kapitano van Toĥ kapskuis. ”Tion do ne. Tiom mi mem havas, junulo.” Li elpoŝigis dikan faskon da bankbiletoj.
”See!” Poste li ekkubutis je la tablo kaj kliniĝis al ambaŭ sinjoroj. ”Sinjoroj, mi havus por vi big business.
Kiel oni diras tion?”
”Grandan negocon.”
”Jes. Grandan negocon. Sed vi devus doni al mi dek kvin … halt, dek kvin, dek ses milions da kronoj. Nu?”
Ambaŭ sinjoroj denove necerte ekrigardis sin. Redaktoroj havas nome siajn spertojn kun la plej diversaj specoj de frenezuloj, trompistoj kaj inventistoj.”
”Halt,” diris la kapitano, ”ion mi povas montri al vi.”
Li fiŝis per siaj dikaj fingroj en la veŝtpoŝeto, ion eltiris kaj metis sur la tablon. Tio estis kvin rozetaj perloj en grandeco de ĉerizkerneto. ”Ĉu vi komprenas perlojn?”
”Kiom ĝi povas kosti?” elspiris sinjoro Valenta.
”Well, lots of money[16], junulo. Sed tion mi kunportas nur … por montro, kiel specimenon. Do, ĉu vi partoprenus?” li demandis aletendante trans la tablon sian larĝan manplaton.
Sinjoro Golombek suspiris. ”Sinjoro Vantoĥ, tiom da mono – ”
”Halt,” interrompis lin la kapitano. ”Mi scias, ci ne konas min; sed demandu pri Captain van Toĥ en Subaraja, en Batavia, en Padang, aŭ kie ci volas. Iru kaj demandu, kaj ĉiu diros al ci, jes, Captain van Toĥ, he is as good as his word[17].”
”Sinjoro Vantoĥ, ni kredas al vi,” protestis sinjoro Golombek.
”Sed – ”
”Halt,” ordonis la kapitano. ”Mi scias, ci ne volas doni cian belan monon nur tiel; brave, junulo. Sed ci investos ilin en ŝipon, see? Ci aĉetos la ŝipon, ci estos tiu shipowner[18] kaj povas kunŝipi; jes, ci povas, por vidi, kiel mi mastrumas per cia mono. Sed la mono, kiun ni gajnos tie, estos fifty-fifty. Tio estas honesta business, ĉu?”
”Sed sinjoro Vantoĥ,” elvortigis fine sinjoro Golombek iom deprimite, ”ja ni ne havas tiom da mono!”
”Ha, tio estas io alia,” diris la kapitano. ”Sorry. Mi ne scias do, sinjoroj, kial vi venis al mi.”
”Por ke vi rakontu al ni, kapitano. Vi devas ja havi tiom da spertoj –”
”Jes, mi havas, junulo. Damnajn spertojn mi havas.”
”Ĉu vi travivis iam ŝip-pereon?”
”What? Ion kiel ship-wrecking? Tion do ne. Kion ci entute opinias? Se ci donos al mi bonan ŝipon, nenio do povas okazi al ĝi. Ja ci povas demandi en Amsterdamo pri miaj references. Iru kaj demandu.”
”Kaj kion la indiĝenoj? Ĉu vi konatiĝis tie kun indiĝenoj?”
Kapitano van Toĥ kapskuis. ”Nenio por kleraj homoj.
Tion mi ne rakontos.”
”Rakontu do al ni ion alian.”
”Ba, rakonti,” murmuris la kapitano malkonfide. ”Kaj poste vi vendos tion al iu Company kaj tiu sendos tien siajn ŝipojn. Mi diras al vi, my lad[19], homoj estas grandaj ŝtelistoj. Kaj la plej grandaj ŝtelistoj estas tiuj bankers en Colombo.”
”Ĉu vi estis ofte en Kolombo?”
”Jes, tre ofte. Kaj en Bangkok ankaŭ, kaj en Manilla. – Junuloj,” li diris subite, ”mi scius pri unu ŝipo. Ege taŭga ŝipo kaj por tiu sumo malkara. Ĝi kuŝas en Rotterdam.
Venu rigardi ĝin. Rotterdam estas tuj apude,” li montris per la polekso trans la ŝultrojn. ”Nun la ŝipoj estas ridinde malkaraj, knaboj. Kiel ferrubo. Ĝi aĝas nur ses jarojn kaj kun dizel-motoro. Ĉu vi volas rigardi ĝin?”
”Ni ne povas, sinjoro Vantoĥ.”
”Nu vi estas strangaj homoj,” ekĝemis la kapitano kaj brue mungis en la lazure bluan poŝtukon. ”Kaj ĉu vi scias tie pri iu, kiu volus aĉeti ian ŝipon?”
”Ĉi tie en Jevíčko?”
”Jes, ĉi tie, aŭ ie ĉirkaŭe. Mi volus, ke tiu granda negoco venu al iu ĉi tie, in my country[20].”
”Tio estas bela de vi, kapitano –”
”Jes. La ceteraj estas ege grandaj trompuloj. Kaj ili ne havas monon. Vi de newspapers[21] devas koni ĉi tie grandajn homojn, tiujn bankers kaj ship-owners, kiel oni diras tion, ŝipmastroj, ĉu?”
”Ŝip-posedantoj. Tiujn ni ne konas, sinjoro Vantoĥ.”
”Domaĝe,” morniĝis la kapitano.
Sinjoro Golombek ion rememoris. ”Ĉu eble vi konas sinjoron Bondy?”
”Bondy? Bondy?” pripensis kapitano van Toĥ. ”Momenton, tiun nomon kvazaŭ mi konus. Bondy. Jes, en London estas ia Bond-Street, kaj tie vivas tre riĉaj homoj.
Ĉu li havas ian komercejon en tiu Bond-Street, tiu via Bondy?”
”Ne, li vivas en Prago, sed naskiĝis, mi opinias, ĉi tie en Jevíčko.”
”Aj, sakre,” laŭtegis la kapitano ĝoje, ”ci pravas, knabo.
Tiu, kiu havis sur la placo mercerejon. Jes, Bondy – kiel nur li nomiĝis? Maks. Maks Bondy. Do nun li havas komercejon en Prago?”
”Ne, tiu estis versimile lia patro. Ĉi tiu Bondy nomiĝas G. H. Prezidanto G. H. Bondy, kapitano.”
”G. H.” kapskuis la kapitano. ”G. H., ĉi tie estis neniu.
Eble li povus esti Gustl Bondy – sed li estis neniu prezidanto.
Gustl estis tia lentuga judeto. Do li ne povas esti tiu.”
”Li estas tiu, sinjoro Vantoĥ. Ja, longajn jarojn vi ne vidis lin.”
”Jes, ci pravas. Tiom da jaroj,” konsentis la kapitano.
”Kvardek jaroj, knabo. Povas esti, ke tiu Gustl estas jam granda. Kaj kio li estas?”
”Li estas prezidanto de la administraro de MEAS, sciu, tiu granda fabriko je kaldronoj kaj similaj aĵoj, nu, kaj prezidanto de almenaŭ dudek kompanioj kaj karteloj.
– Ege granda sinjoro, sinjoro Vantoĥ. Oni nomas lin kapitano de nia industrio.”
”Kapitano?” miris Captain van Toĥ. ”Mi ne estas do sola kapitano el Jevíčko! Sakre, tiu Gustl estas ankaŭ Captain. Mi bezonus kunveni kun li. Kaj ĉu li havas monon?”
”Kara ĉielo! Da mono kiom da fojno, sinjoro Vantoĥ.
Tiu sendube havas siajn kelkcent milionojn. La plej riĉa homo en la lando.”
Kapitano van Toĥ profunde serioziĝis. ”Kaj ankaŭ Captain. Do, mi dankas al ci, knabo. Mi ŝipos do al li, al tiu Bondy. Jes, Gustl Bondy, I know[22]. Tia judeto li estis.
Kaj nun li estas Captain G. H. Bondy. Jes, jes, kiel la tempo pasas,” li suspiris melankolie.
”Sinjoro kapitano, ni devos jam iri, por ke la vespera trajno ne forveturu al ni – ”
”Nu, mi akompanos vin en havenon,” diris la kapitano kaj komencis levi ankrojn. ”Ĝojigis min tre, ke vi alveturis, sinjoroj. Mi konas en Surabaja iun redaktoron,
brava knabo li estas, jes, a good friend of mine[23]. Terura drinkulo, junuloj. Se vi volus, mi havigus al vi ĵurnalistan postenon en Subaraja. Ne? Nu, kiel vi volas.”
Kaj kiam la trajno jam ekveturis, svingis kapitano van Toĥ malrapide kaj solene per grandega blua poŝtuko.
Dume unu lia granda neregula perlo elfalis en sablon.
Perlo, kiun neniam iu trovis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.