La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Pa?o

Libro unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Libro dua
1 2 3
Libro tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
Notoj

Libro tria

MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJ

1. Masakro sur la Kokosa Insularo

En unu afero sinjoro Povondra eraris: la interpafado apud la urbo Kankesanturai ne estis la unua kolizio inter homoj kaj salamandroj. La unua historie konata konflikto okazis kelkajn jarojn antaŭe sur la Kokosa Insularo, ankoraŭ dum la ora epoko de la pirataj ekspedicioj je salamandroj; sed eĉ tio ne estis la plej malnova incidento tiuspeca, kaj en la pacifikaj havenoj oni sufiĉe rakontis pri iaj bedaŭrindaj kazoj, kiam salamandroj iel tiel aktive rezistis eĉ al la normala S-Trade; kompreneble tiajn malgravaĵojn la historio ne notas.

Sur la Kokosaj aŭ Keeling-Insuloj tio okazis jene: la kaperŝipo Montrose de la konata Harriman-Kompanio Pacific Trade sub kapitano James Lindley albordiĝis por la kutima ĉasado de salamandroj de tipo nomata Maccaroni.

Sur la Kokosaj Insuloj estis konata kaj riĉa salamandra golfo, koloniigita ankoraŭ de kapitano van Toĥ, sed pro sia izoliteco lasita, kiel oni diras, al sia sorto. Al kapitano Lindley eblas riproĉi nenian malatentemon, ankaŭ tion ne, ke la ŝipanaro suriris la bordon nearmita.

(Nome tiam la piratkomerco kun la salamandroj havis jam siajn regulajn formojn; sed estas vero, ke antaŭe estis piratŝipoj armitaj per mitraloj, jes eĉ per leĝeraj kanonoj, tamen ne kontraŭ la salamandroj, sed kontraŭ nelojala konkurenco de la aliaj piratoj. Sur la insulo Karakelong foje ekbatalis la ŝipanaro de la Harriman-vaporŝipo kontraŭ la ŝipanaro de dana ŝipo, kies kapitano opiniis Karakelong sia ĉasejo; tiam ambaŭ ŝipanaroj kvitigis siajn malnovajn kalkulojn, ĉefe prestiĝajn kaj komercajn konfliktojn tiel, ke ili flanklasis la salamandroĉasadon kaj komencis pafi kontraŭ si el fusiloj kaj hotchkissoj; la danoj tamen sur la firma tero venkis per bajonet-atako, sed la Harriman-ŝipo poste sukcese kanonis la danan ŝipon kaj dronigis ĝin nepre kun ĉio, ankaŭ kun kapitano Nielsen – la tiel nomata Karakelong-incidento. Tiam devis interveni en la afero ankaŭ oficoj kaj registaroj de la koncernaj ŝtatoj; al la banditaj ŝipoj estis malpermesite plu uzadi kanonojn, mitralojn kaj grenadojn; krome filibustraj kompanioj dividis inter si tiel nomatajn liberajn ĉasejojn tiel, ke ĉiu salamandrejo estis vizitata nur de difinita rabŝipo; ĉi tiu gentlemen’s agreement de grandaj piratoj estis vere plenumata kaj respektata ankaŭ de malgrandaj pirataj entreprenantoj.)

Sed ni revenu al kapitano Lindley, li agis tute laŭ la spirito de la tiamaj komercaj kaj maraj uzancoj, kiam li sur la Kokosa Insularo sendis siajn homojn armitajn nur per klaboj kaj remiloj por la ĉaso de salamandroj, kaj la posta oficiala enketado donis al la mortinta kapitano plenan satisfakcion.

La ŝipanaron, kiu en tiu luna nokto suriris la Kokos-Insulojn, komandis ŝipleŭtenanto Eddie Mc Carth, jam sperta en tiu ĉasmaniero. Estas fakto, ke grego da salamandroj, kiun li trovis sur la bordo, estis nekutime multnombra, laŭ takso sescent ĝis sepcent adoltaj fortaj maskloj, dum leŭtenanto Mc Carth komandis nur dek ses virojn; sed oni ne povas akuzi lin, ke li ne cedis de sia entrepreno, jam tial ne, ĉar al oficiroj kaj ŝipanoj de la rabŝipoj laŭkutime estis pagata premio por nombro da preditaj bestoj. En la sekvinta enketado la marofico konstatis, ke ”leŭtenanto Mc Carth estas tamen responsa por la fatala okazaĵo,” sed ke ”sub la respektivaj kondiĉoj versimile neniu agus alie.” Male la malfeliĉa juna oficiro montris konsiderindan pripensemon per tio, ke anstataŭ malrapida ĉirkaŭigado de la salamandroj, kiu dum la donita nombra malproporcio cetere ne povus esti plena, li ordonis akutan atakon, per kiu la salamandroj estis apartigotaj de la maro, puŝataj internen de la insulo kaj po unu senkonsciigataj per klab- kaj remilfrapoj.

Malfeliĉe dum la formiĝinta sturmo ŝiriĝis la ataklinio de la maristoj kaj preskaŭ ducent salamandroj eskapis en la akvon. Dum la sturmantaj viroj prilaboris la salamandrojn apartigitajn de la maro, komencis post iliaj dorsoj knali kurtaj pafoj el submaraj pistoloj (sharkgun); neniu scietis, ke ĉi tiuj naturaj, sovaĝaj salamandroj sur la Keeling-Insuloj estas armitaj per pistoloj kontraŭ ŝarkoj, kaj neniam estis konstatite, kiu havigis al ili la armilojn.

Maristlernanto Mikaelo Kelly, transvivinta la tutan katastrofon, rakontas: ”Kiam komenciĝis knali la pafoj, ni opiniis, ke ia alia ŝipanaro, veninta ĉasi salamandrojn, pafas kontraŭ nin. Leŭtenanto Mc Carth tuj turniĝis kaj kriis: ’Kion vi faras, vi bovoj, ĉi tie estas la ŝipanaro de Montrose!’ Tiumomente li estis vundita en la kokson, sed ankoraŭ li eligis sian revolveron kaj komencis pafi.

La dua pafo trafis lian kolon kaj li falis. Nur nun ni vidis, ke la salamandroj pafas kaj ke ili volus apartigi nin de la maro. Tiam Long Steve levis remilon kaj ĵetiĝis je la salamandroj, kriante Montrose! Montrose! Ankaŭ ni ceteraj kriis Montrose kaj bategis la bestaĉojn per remiloj, kiel nur eblis. Ĉirkaŭ kvin restis tie kuŝantaj, sed ni ceteraj trabatiĝis al la maro. Long Steve saltis en la akvon kaj vadis al boato; sed tie alkroĉiĝis al li kelkaj salamandroj kaj tiris lin sub la akvon. Ankaŭ Karolon ili dronigis; li kriegis ’knaboj, pro Jesuo Kristo, knaboj, ne lasu min’, sed ni ne povis helpi al li. Tiuj porkuloj pafis dorsen al ni; Bodkin turniĝis kaj estis trafita ventren, li diris nur ’ba ne’ kaj falis. Ni klopodis do retreti en la internon de la insuloj; je la bestaĉoj ni frakasis remilojn kaj klabojn, kaj tiel ni kuris kiel leporoj. Ni estis nur kvar. Ni timis kuri malproksimen de la bordo, ĉar ni ne povus reveni al la ŝipo; ni kaŝiĝis post ŝtonblokoj kaj vepro kaj devis rigardi, kiel la salamandroj batmortigas niajn kamaradojn.

Ili dronigis ilin en la akvo kiel katidojn, kaj kiam ankoraŭ iu naĝis, ricevis kapbaton per kriko. Nur nun mi sentis, ke mi havas elartikigitan piedon kaj ne povas pluiri.”

Ŝajnas, ke intertempe kapitano James Lindley, restinta sur Montrose, aŭdis la pafadon sur la insulo; ĉu li opiniis, ke io tumultiĝis tie kun indiĝenoj, ĉu tio, ke estas tie aliaj komercistoj kun salamandroj, simple li prenis la kuiriston kaj du maŝinistojn, kiuj ankoraŭ estis sur la ŝipo, ŝarĝigis sur la restantan boaton mitralon, kiun li antaŭvideme, malgraŭ severa malpermeso kaŝis sur la ŝipo kaj navigis helpi al sia ŝipanaro. Li estis sufiĉe singardema, por ne surpaŝi la bordon; li nur albordiĝis per la boato, sur kies pruo estis preparita la mitralo, kaj stari ĝis ”kun la krucitaj brakoj”. Ni lasu plu rakonti la maristlernanton Kelly.

”Ni ne volis voki la kapitanon, por ke la salamandroj ne trovu nin. Sinjoro Lindley staris en la boato kun krucitaj brakoj kaj vokis: ’Kio okazas ĉi tie?’ Tiam la salamandroj turniĝis al li. Sur la bordo estis kelkcent da ili kaj senĉese novaj naĝis en la maro kaj estis ĉirkaŭantaj la boaton. ’Kio okazas ĉi tie?’ diras la kapitano kaj tiam iu granda salamandro iras al li kaj diras: ’Veturu returne!’

La kapitano ekrigardis ĝin, dum tempeto nenion diris kaj poste demandis: ’Vi estas salamandro?’

’Ni estas salamandroj,’ diris tiu salamandro. ’Veturu returne, sinjoro.’

’Mi volas scii, kion vi faris kun miaj homoj,’ diras nia maljuna.

’Ili ne estu sturmintaj nin,’ diris la salamandro. ’Reiru al via ŝipo, sinjoro!’

La kapitano tempeton silentis, kaj poste tute trankvile diras: ’Nu bone. Jenkins, pafu!’

Kaj la maŝinisto Jenkins komencis pafi la salamandrojn per la mitralo.”

(Ĉe la pli posta enketado de la tuta afero deklaris la marofico laŭvorte: ”Tiurilate Cptn. James Lindley kondutis, kiel necesas atendi de brita maristo.”)

”La salamandroj estis en arego,” daŭrigas atesto de Kelly, ”kaj tial ili estis falantaj kiel falĉata greno. Kelkaj pafis el siaj pistoloj je sinjoro Lindley, sed tiu staris kun la krucitaj brakoj tute senmove. Tiumomente elmergiĝis el la akvo post la boato nigra salamandro, tenanta en la manaĉo ion similan al ladkonservujo, per la dua mano ion de ĝi forŝiris kaj ĵetis en la akvon sub la boaton. Apenaŭ oni kalkulis ĝis kvin, erupciis tiuloke akvokolono kaj aŭdeblis obtuza, sed forta eksplodo, ke ankaŭ la tero detonaciis sub niaj piedoj.”

(Laŭ priskribo de Kelly la enketanta ofico konkludis, ke temis pri eksplodaĵo W 3, liverata al la salamandroj, laborantaj per fortikigo de Singapuro, por krevigo de rokoj sub la akvo. Sed kiel la ŝargoj venis el la manoj de la tieaj salamandroj al la Kokos-Insuloj, restis mistero; laŭ iuj konjektoj eble ilin transportis homoj, laŭ la aliaj jam tiam la salamandroj nepre havis inter si ian longdistancan komunikon. La publika opinio tiam postulis, ke estu malpermesite doni al la salamandroj en la manojn tiel danĝerajn eksplodaĵojn; sed la kompetenta ofico deklaris, ke provizore ne eblas ”altefikan kaj relative sekuran” eksplodaĵon W 3 anstataŭigi per ia alia; kaj tiel restis.)

”La boato flugis aeren,” daŭrigas la depozicio de Kelly, ”kaj pecŝiriĝis. Al la loko alkuris salamandroj, kiuj restis ankoraŭ vivantaj. Ni ne povis vidi, ĉu sinjoro Lindley vivas; sed ĉiuj tri kamaradoj – Donovan, Burke kaj Kennedy – eksaltis kaj kuris helpi al li, por ŝirmi lin antaŭ la salamandroj. Ankaŭ mi volis kuri, sed mi havis elartikigitan maleolon, kaj tial mi eksidis kaj ambaŭmane tiris la plandon, por rekunigi la artikojn. Mi ne scias do, kio tiumomente okazis, sed kiam mi ekrigardis, Kennedy kuŝis vizaĝalsable kaj pri Donovan kaj Burke eĉ ne spuro; nur sub la akvo io ankoraŭ kirliĝis.”

Maristlernanto Kelly poste fuĝis en la internon de la insulo, ĝis li trovis indiĝenan vilaĝon; sed tiuj kondutis strange al li kaj volis al li disponigi eĉ ne rifuĝejon; versimile ili timis la salamandrojn. Nur post sep semajnoj iu fiŝista ŝipo trovis la tute elrabitan kaj forlasitan Montrose, ankritan apud la Kokos-Insuloj, kaj savis ankaŭ Kelly’n.

Kelkajn semajnojn poste alnavigis al la Kokos-Insuloj kanonŝipo de Lia Brita Majesto Fireball kaj ankrante ĝi atendis la nokton. Denove estis arĝenta plenluna nokto; el la maro eliradis salamandroj, eksidis larĝronde sur sablejo kaj komencis solene danci. Tiam la ŝipo de Lia Majesto pafis la unuan ŝrapnelon en ilian mezon. La salamandroj, se ili ne estis disŝiritaj, en momento rigidiĝis kaj poste diskuris al la akvo; tiumomente ektondris terura salvo el ses kanonoj, kaj nur kelkaj frakasitaj salamandroj ankoraŭ rampis al la akvo. Poste ekknalegis la dua kaj tria salvo.

Poste la ŝipo de Lia Majesto Fireball retiriĝis je duonmejlo kaj komencis pafi sub la akvon, navigante lante laŭ la bordo. Tio daŭris ses horojn kaj estis elpafitaj proksimume okcent pafoj. Poste la ŝipo Fireball fornavigis.

Ankoraŭ du tagojn poste la marsurfaco apud la Keeling-Insuloj estis kovrita de miloj kaj miloj da disŝiritaj salamandroj.

Samnokte la nederlanda batalŝipo Van Dijck pafis trifoje en amason da salamandroj sur insuleto Goenong Api; la japana krozŝipo Hakodate sendis tri grenadojn al la salamandra insuleto Ailinglaplap; la franca kanonŝipo Bechamel per tri pafoj diskurigis salamandran dancon sur la insulo Rawaiwai. Tio estis averto al la salamandroj.

Ĝi ne estis vana: simila kazo (oni nomis ĝin Keeling-killing) nenie plu ripetiĝis, kaj la orda same kiel la kontraŭleĝa komerco kun la salamandroj povis plu neĝenate kaj benate flori.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.