La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Pa?o

Libro unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Libro dua
1 2 3
Libro tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
Notoj

5. Kapitano J. van Toĥ kaj liaj dresitaj saŭroj

Oni pendumu min,” diris homo en Marsejlo, ”se tiu ne estas Jensen.”

La svedo Jensen levis la okulojn. ”Atendu,” li diris, ”kaj ne parolu, dum mi serĉos en mia memoro.” Li metis la manon sur la frunton. ”Seagull, ne. Empress of India, ne.

Pernambuko, ne. Jam mi havas ĝin, Vancouver. Antaŭ kvin jaroj sur Vancouver, Osaka-Line, Frisco. Kaj ci nomi ĝas Dingle, ci vagulo, kaj ci estas irlandano.”

La viro vidigis siajn flavajn dentojn kaj alsidiĝis.

”Right, Jensen. Kaj mi trinkas ĉian ajn brandon, kia estas.

De kie ci aperas ĉi tie?”

Jensen kapmontris. ”Nuntempe mi veturas Marsejlo-Sajgono. Kaj ci?”

”Mi ferias,” fanfaronis Dingle. ”Tial mi veturas hejmen, rigardi, kiom da infanoj nove venis al mi.”

Jensen serioze kapskuis. ”Denove ili elĵetis cin, ĉu? Pro drinkado dum deĵoro kaj simile. Se ci iradus en YMCA’n[46], kiel mi, homo, do –”

Dingle ĝojigite ekgrimacis. ”Ĉu ĉi tie estas YMCA?”

”Hodiaŭ ja estas sabato,” murmuris Jensen. ”Kaj kie ci veturadis?”

”Sur ia trampŝipo,” diris Dingle eviteme. ”Ĉiujn eblajn insulojn tie sube.”

”Kapitano?”

”Ia van Toĥ, nederlandano aŭ io.”

La svedo Jensen enpensiĝis. ”Kapitano van Toĥ. Kun tiu ankaŭ mi veturadis antaŭ jaroj, frato. Ŝipo: Kandong Bandoeng. Linio: de satano al diablo. Dika, kalva kaj li insultas ankaŭ malaje, por ke da ĝi estu pli multe. Mi konas lin bone.”

”Ĉu li estis jam tiam tia frenezulo?”

La svedo kapneis. ”La maljuna van Toĥ estas all right, homo.”

”Ĉu jam tiam li kunveturigadis siajn lacertojn?”

”Ne.” Jensen iomete hezitis. ”Ion mi aŭdis pri tio… en Singapuro. Iu babilulo tie klaĉparolis pri tio.”

La irlandano iom ofendiĝis. ”Nepre nenia klaĉado, Jensen. Tio kun la lacertoj estas sankta vero.”

”Tiu en Singapuro ankaŭ diris, ke ĝi estas vero,” murmuris la svedo. ”Kaj tamen li ricevis sur la faŭkon,” li aldiris venke.

”Lasu diri al ci,” defendis sin Dingle, ”kio estas en tio.

Ja mi devas tion scii, kamarado. La bestaĉojn mi vidis per miaj propraj okuloj.”

”Ankaŭ mi,” murmuris Jensen. ”Preskaŭ nigraj, kun vosto proksimume unu metron sesdek kaj iradas per la du kruroj. Mi scias.”

”Abomenaj,” ekskuis sin Dingle. ”Plenaj de verukoj, homo. Virgino Maria, mi ne volus tion tuŝi! Ĝi devas ja esti venena!”

”Kial,” murmuris la svedo. ”Homo, mi deĵoris jam sur ŝipo, kiu estis plenplena de homoj. Sur over- kaj lowerdeck[47], nuraj viroj, nuraj virinoj kaj tiaj aĵoj, kaj ili dancis kaj kartludis – Tie mi estis hejtisto, sciu. Kaj nun diru al mi, ci imbecilo, kio estas pli venena.”

Dingle forkraĉis. ”Se tio estus kajmanoj, homo, mi dirus nenion. Foje jam mi transportis serpentojn en mena ĝerion, tie el Bandjarmasin, kaj kiel ili fetoris, homo!

Sed ĉi tiuj saŭroj – Jensen, tio estas ege kuriozaj bestoj.

Dumtage ĝi estas tolerebla, dumtage ili estas en la akvujoj; sed nokte ili rampas eksteren – pland – pland, pland – pland … La tuta ŝipo svarmis de ili. Ĝi staris sur la postaj kruroj kaj turnis la kapon post onin …” La irlandano krucsignis sin. ”Ili vokas ts – ts – ts, kiel la putinoj en Hongkongo. Dio ne punu min, sed mi opinias, ke io ĉi tie ne estas en ordo. Se ne estus la postenoj tiel raraj, eĉ ne unu horon mi restus tie, Jensen. Eĉ ne unu horon.”

”Ha,” diris Jensen. ”Tial vi revenas al la panjo, ĉu?”

”Parte. Oni devis ege drinki por entute elteni tie, kaj
vi scias, je tio la kapitano estas kiel diablo. Kia skandalo estis, ke onidire unu tiun bestaĉon mi piedbatis. Jes, piedbatis, kaj kun kia plaĉo, homo; ke eĉ ĝian spinon mi frakasis. Vi rigardus, kiel la oldulo ekscesis; li bluiĝis, levis min je la kolo kaj ĵetus min en la akvon, se ne estus tie la maato Gregory. Ĉu vi konas lin?”

La svedo nur jesis.

”Jam li havas sufiĉe, sinjoro, diris la maato, kaj verŝis sur mian kapon tinon da akvo. Kaj en Kakopo mi estis surlandigita.” Sinjoro Dingle forkraĉis malproksimen kaj plat-arke. ”Por la oldulo pli gravis la bestaĉoj ol la homoj.

Ĉu vi scias, ke li instruis ilin paroli? Per mia animo, li fermadis sin kun ili kaj dum horoj instruis ilin paroli.

Mi opinias, ke li dresas ilin por cirko. Sed la plej stranga estas, ke li enlasas ilin en la akvon. Li haltas ĉe ia idiota insuleto, boatveturas apud la bordo kaj mezuras la profundojn; poste li ŝlosas sin ĉe la cisternoj, malfermas hatch[48] en la ŝipflanko kaj enlasas la bestaĉojn en la akvon.

Homo, ili saltas tra la luko unu post la alia, kiel dresitaj fokoj, ĉiam dek aŭ dek du – Kaj poste nokte la maljuna van Toĥ navigas al la bordo kun iaj kestetoj. Kio estas interne, neniu darfas scii. Poste oni plu navigas. Do tiel statas kun la olda Toĥ, Jensen. Strange. Ege strange.”

La okuloj de sinjoro Dingle rigidiĝis. ”Dio ĉiopova, Jensen, kiel mi angoris pro tio. Mi drinkis, homo, mi drinkis freneze; kaj kiam ĝi nokte plandadis sur la tuta ŝipo kaj stariĝadis … kaj faris ts – ts – ts, iam mi pensis, ho, junulo, tio estas de drinkado. Foje mi havis tion en Sanfrancisko, vi scias tion, Jensen; sed tiam mi vidis nurajn araneojn. De-li-ro, diradis doktoroj en la sailor-hospital[49].

Do mi ne scias. Sed poste mi demandis Big Bingon, ĉu ankaŭ li vidis tion nokte, kaj li diris, ke li vidis. Laŭdire li vidis per la propraj okuloj, kiel iu saŭro malfermis la pordon kaj iris al la kapitano en la kajuton. Do mi ne scias; ankaŭ Joe ege drinkis. Ĉu vi opinias, Jensen, ke Bing deliris? Kion vi opinias?”

Jensen nur ŝultrolevetis.

”Kaj la germano Peters diris, ke sur Manihiki Islands, kiam li veturigis la kapitanon al la bordo, li kaŝis sin post ŝtonbloko kaj rigardis, kion tie la maljuna Toĥ faras kun la kestetoj. Homo, la saŭroj, li diris, malfermis ilin mem, kiam la oldulo donis al ili ĉizilon. Kaj ĉu vi scias, kio estis en la kestetoj? Li diris, tranĉiloj, kamarado. Tiel longaj tranĉiloj kaj harpunoj kaj iaj aĵoj. Homo, tamen mi ne kredas al Peters, ĉar li havas okulvitron surnaze, sed miriga ĝi estas. Kion vi opinias?”

Al Jens Jensen ŝvelis la fruntvejnoj. ”Mi diras do al vi,” li murmuris, ”tiu via germano ŝovas la nazon en aferojn, kiuj ne rilatas lin, komprenite? Kaj mi diras al vi, ke mi
ne konsilas tion al li.”

”Do skribu tion al li,” mokis la irlandano. ”La plej certa adreso estas la infero, tie li tion versimile ricevos. Sed ĉu vi scias, kio mirigas min? Ke la olda Toĥ iradas de temp’ al tempo viziti siajn saŭrojn en tiuj lokoj, kie li elmetis ilin. Per mia animo, Jensen. Nokte li igas sin elŝipigi sur la bordo kaj revenas nur matene. Do diru al mi, Jensen, kiun li havas tie. Kaj diru al mi, kio estas en la paketoj, kiujn li sendas en Eŭropon. Rigardu, tiel eta paketo, kaj li asekuras ĝin je mil pundoj.”

”De kie vi scias tion?” morniĝis la svedo ankoraŭ pli sombre.

”Kion oni scias, tion oni scias,” diris sinjoro Dingle eviteme. ”Kaj ĉu vi scias, de kie la maljuna Toĥ veturigas la saŭrojn? El Devil Bay. El la Diabla Golfo, Jensen.

Tie mi havas iun konaton, li estas agento kaj klera homo, kaj tiu diris al mi, homo, tio tute ne estas dresitaj saŭroj.

Nepre ne! Tion oni rakontu al etaj infanoj, ke temas nur pri bestoj. Kredigu nenion al vi, Jensen.” Sinjoro Dingle signifoplene palpebrumis. ”Jen ĝi statas, Jensen, sciu tion. Kaj al mi vi rakontas, ke Captain van Toĥ estas all right.”

”Diru tion ankoraŭ foje,” raŭkis la granda svedo minace.

”Se la olda Toĥ estus all right, do li ne transportus la diablojn tra la mondo … kaj ne elmetadus ilin ĉie sur insulojn, kiel pedikojn en peltmantelon. Jensen, en tempo, dum kiu mi estis kun li, li distribuis plurajn milojn da ili. La maljuna Toĥ vendis sian animon, homo. Kaj mi scias, kion donas la diabloj al li por tio. Rubenojn, perlojn kaj similajn aĵojn. Ja vi povas pensi, senpage li ne farus tion.”

Jens Jensen punciĝis. ”Kaj ĉu tio vin rilatas?” li ekkriegis kaj pugnofrapis la tablon. ”Zorgu pri viaj damnaj aferoj!”

La malgranda Dingle pro ektimo eksaltetis. ”Mi petas vin,” li ekbalbutis konfuzite, ”kial vi tiel subite … Mi diras nur, kion mi vidis. Kaj se vi volas, do nur mi sonĝis pri tio. Nur ĉar vi estas Jensen. Se vi volas, do mi diros, ke ĝi estas deliro. Vi ne darfas koleri je mi, Jensen. Vi scias ja, ke foje mi havis tion en Frisko. Peza kazo, diris la doktoroj en Sailor-hospitalo. Homo, per mia animo, mi sonĝis, ke mi vidis la saŭrojn aŭ diablojn aŭ mi ne scias kion. Sed neniuj estis.”

”Estis, Pat,” diris morne la svedo. ”Mi vidis ilin.”

”Ne, Jensen,” Dingle estis konvinkanta lin. ”vi havis nur deliron. La maljuna Toĥ estas all right, sed li ne bezonus kolporti la diablojn tra la mondo. Sciu, kiam mi estos hejme, mi igos celebri meson por lia animo. Oni pendumu min, Jensen, se mi ne faros tion.”

”En nia konfesio,” muĝis Jensen melankolie, ”oni ne faras tion. Kion vi opinias, Pat, ĉu helpos, se oni igas celebri meson por iu?”

”Homo, treege,” vortimpetis la irlandano. ”Mi aŭdis kazojn ĉe ni, kiam ĝi helpis … nu, ankaŭ en la plej pezaj kazoj. Ĝenerale kontraŭ diabloj kaj entute, sciu.”

”Ankaŭ mi igos celebri katolikan meson,” decidiĝis Jensen. ”por Captain van Toĥ. Sed mi igos ĝin celebri ĉi tie, en Marsejlo. Mi opinias, ke ĉi tie en tiu granda preĝejo oni faras tion pli malkare, nome kvazaŭ por la fabrikprezo.”

”Povas esti; sed la irlanda meso estas pli bona. Ĉe ni, homo, estas diablaj uloj, kiuj scias tute sorĉi. Tute kiel fakiroj aŭ paganoj.”

”Rigardu, Pat,” diris Jensen, ”mi donus al vi dek du frankojn por la meso. Sed vi estas misulo, frato; vi fordrinkos tion.”

”Jensen, mi ne volus ŝarĝi mian animon per tia peko.

Sed atendu, por ke vi kredu al mi, mi donos al vi por la dek du frankoj ŝuldateston, ĉu vi volas?”

”Tio eblus,” opiniis la ordama svedo. Sinjoro Dingle prunteprenis pecon da papero kaj krajonon kaj larĝe ekkomfortis ĉe la tablo. ”Do kion mi skribu tie?”

Jens Jensen rigardis trans lian ŝultron. ”Do skribu supre, ke ĝi estas via kvitanco.”

Kaj sinjoro Dingle elŝovante la langon pro la penego kaj saliv-humidigante la krajonon lante skribis:

Kvitanco

mi konfirmas perĉi tio kede Jen Jensen

mi akceptis pormeso por Animo de Captn

Toĥ du dekdu frankojn

Pat Dingle

”Ĉu tiel estas bone?” demandis sinjoro Dingle necerte.

”Kaj kiu el ni retenu la dokumenton ĉe si?”

”Nature vi, vi bovo,” diris la svedo kun memkompreneblo.

”Tial ja, por ke oni ne forgesu, ke oni ricevis la monon.”

La dek du frankojn sinjoro Dingle fordrinkis en Havro kaj krome anstataŭ en Irlandon li ŝipis al Ĝibuto; kurte, la meso ne estis celebrita, sekve de kio en la naturan procedon intervenis nenia supera potenco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.