La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Pa?o

Libro unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Libro dua
1 2 3
Libro tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
Notoj

2. Laŭ la ŝtupoj al civilizacio (Historio de la salamandroj1)

En la historia epoko, anoncita per la profetaj vortoj de G. H. Bondy en la memorinda ĝenerala kunveno de Pacifika Eksport-Kompanio pri la komenciĝanta utopio2, ni povas jam mezuri la historian okazadon nek per jarcentoj nek per jardekoj, kiel estis en la ĝisnuna historio de la mondo, sed per kvaronjaroj, en kiuj aperas trimestraj ekonomiaj statistikoj3. En la nuntempo nome produktado de la historio estas, se ni povas tiel diri, entreprenata pogrande; tial la ritmo de la historio nekutime (laŭ takso proksimume kvinoble) urĝiĝas. Hodiaŭ simple ni ne povas atendi kelkajn jarcentojn, por ke okazu kun la mondo io bona aŭ malbona. Ekzemple la migrado de nacioj, kiu iam treniĝis dum kelkaj generacioj, per la nuna organizo de transporto estus farebla entute dum tri jaroj; alie oni povus per ĝi neniom gajni.

Same estas kun la likvido de la Romia regno, kun la koloniigo de kontinentoj, la genocido de indianoj kaj tiel plu. Ĉio ĉi nun estus farebla senkompare pli rapide, se ĝi estus konfidita al kapitale fortaj entreprenantoj. Tiudirekte la grandega sukceso de la Salamandro-Sindikato kaj ĝia potenca influo al la mondhistorio sendube montras la vojon al la estonto.

La historio de salamandroj estas do karakterizata dekomence per tio, ke ĝi estis bone kaj racie organizita; la unua, sed ne sola merito pri tio apartenas al la Salamandro-Sindikato, kiu tiel dirante tag’post tago konkeradis por la salamandroj novajn kontinentojn kaj bordojn, malgraŭ tio, ke ĝi devis superi multajn obstaklojn, bremsantaj ĉi tiun ekspansion4. La trimestraj informoj de la Sindikato montras kiel iom post iome estas loĝigataj de salamandroj la havenoj hindaj kaj ĉinaj; kiel la salamandra koloniigado inundas la bordojn de Afriko kaj transi ĝas sur la amerikan kontinenton, kie baldaŭ estiĝas novaj, la plej modernaj salamandraj kovejoj en la Meksikia Golfo; kiel krom ĉi tiuj larĝaj koloniigaj ondoj estas ekspedataj negrandaj grupoj da salamandroj kiel pionira avangardo de la estonta eksporto. Tiel ekzemple la Salamandro-Sindikato donace sendis al la nederlanda Waterstaat mil unuarangajn salamandrojn; al la urbo Marsejlo ĝi donacis sescent salamandrojn por purigo de la Malnova Haveno, kaj simile alie. Simple diference de la homa loĝigado de la mondo la vastiĝo de la salamandroj okazis laŭplane kaj grandskale; se ĝi estus lasita al la naturo, ĝi treniĝus certe dum jarcentoj kaj jarmiloj; jes, jes, la naturo ne estas kaj neniam estis tiel entreprenema kaj celhava, kiel la homa produktado kaj komerco. Ŝajnas, ke la vigla mendado influis ankaŭ la fekundecon de la salamandroj; la frajo-produkto el unu femalo altiĝis ĝis cent kvindek larvoj jare. Certaj regulaj perdoj, kiujn kaŭzis la ŝarkoj al la salamandroj, preskaŭ tute ĉesis, kiam la salamandroj estis armitaj pere de subakvaj pistoloj kun dumdumaj ŝargoj por defendo kontraŭ rabofiŝoj5.

La propagandado de salamandroj memkomprene ne okazis ĉie same glate; ie la konservativaj rondoj akre protestis kontraŭ ĉi tiu enkondukado de novaj laborfortoj, vidante en ili nelojalan konkurencon por la homa laboro6; unuj esperimis timon, ke la salamandroj, nutrantaj sin per marfaŭno, endanĝerigos la fiŝadon; aliaj asertis, ke ili per siaj submaraj kuŝujoj kaj koridoroj subfosas la bordojn kaj insulojn. Verdire, estis sufiĉe da homoj, rekte avertantaj kontraŭ la enkondukado de salamandroj; sed de ĉiam okazas, ke ĉiu nova maniero kaj ĉia progreso renkontiĝas kun rezisto kaj malkonfido; tiel estis kun la fabrikmaŝinoj kaj ripetiĝis kun la salamandroj.

Aliloke okazis miskomprenoj alispecaj7, sed dank’ al efika helpo de la mondgazetaro, ĝuste aprecinta kiel enormajn eblojn de komerco kun la salamandroj, tiel la profitdonan kaj grandskalan gazetanoncadon, kiu estis ligita kun ĝi, instalado de salamandroj en ĉiuj partoj de la mondo estis bonvenigata plejparte kun vigla intereso, jes, ankaŭ kun entuziasmo8.

La komerco kun salamandroj estis plejparte en la manoj de la Salamandro-Sindikato, kiu ĝin realigadis per siaj propraj, por tiu celo speciale konstruitaj cisternŝipoj; la centro de la komerco kaj ia Salamandro-borso estis Salamander-Building[69] en Singapuro9.

Pro la kreskanta spezo en eksporto de la salamandroj estiĝis memkomprene ankaŭ nigra komerco; La Salamandro-Sindikato ne povis kontroli kaj administri ĉiujn salamandrajn kovejojn, kiujn la mortinto kapitano van Toĥ dissemis ĉefe ĉe etaj kaj foraj insuloj de Mikronezio, Melanezio kaj Polinezio, tial multaj salamandrogolfoj estis lasitaj al si mem. Sekve de tio krom la racia bredado de la salamandroj kreiĝis en konsiderindaj dimensioj ankaŭ ĉasado de sovaĝaj salamandroj, rememoriganta multrilate iaman foko-kaptadon; ĝi estis ĉasado iom neleĝa, sed ĉar ne ekzistis leĝoj por la protekto de salamandroj, ĝi estis persekutata maksimume kiel nerajtigita enpaŝo sur teritorion de tiu aŭ alia ŝtata suvereneco; ĉar la salamandroj sur tiuj insuloj ege multiĝis kaj ie-tie kaŭzis al la indiĝenoj damaĝojn sur kampoj kaj fruktokulturoj, estis ĉi tiuj sovaĝaj ĉasoj silente opiniataj natura reguligo de la salamandra populacio.10

Krom la bone organizita komerco kun salamandroj kaj la vasta gazetara propagando la plej grandan meriton pri disvastiĝo de la salamandroj havis grandega ondo de la teknika idealismo, kiu en tiu epoko inundis la tutan mondon. G. H. Bondy ĝuste antaŭvidis, ke la homa spirito nun komencos labori kun la tutaj novaj kontinentoj kaj novaj Atlantidoj. Dum la tuta Salamandro-Epoko regis inter la teknikistoj vigla kaj fruktodona polemiko, ĉu oni konstruu pezajn kontinentojn kun ferbetonaj bordoj aŭ polderan firman teron, ŝutitan el la marsablo. Preskaŭ ĉiutage aperis novaj gigantaj projektoj; italaj inĝenieroj parte proponis konstruon de Granda Italio, ampleksanta preskaŭ la tutan Mediteraneon ĝis Tripolio, Belearoj kaj Dodekaneso, parte fondon de nova kontinento, tiel nomata Lemurio, oriente de la itala Somalio, kiu foje okupus la tutan Hindan Oceanon. Fakte helpe de la tuta armeo de salamandroj estis kunŝutita nova insuleto kontraŭ la somalia haveno Mogadiŝo etendiĝanta sur dektri kaj duono de akreoj. Japanio projektis kaj parte realigis novan grandan insulon surloke de la iama Mariana Insularo kaj preparis unuigon de la Karolinaj Insuloj kaj la Marŝalaj Insuloj en du grandajn insulojn, anticipe nomitaj Nova Nipono; sur ĉiu estus instalita ankaŭ arta vulkano, kiu al la estontaj loĝantoj rememorigus la sanktan Fiĵi-monton. Aŭdiĝis ankaŭ, ke germanaj inĝenieroj sekrete konstruas en la Sargasa maro pezan betonan kontinenton, fariĝonta la estonta Atlantido kaj onidire ĝi povus endanĝerigi la francan Okcidentan Afrikon; sed ŝajnas, ke efektiviĝis nur la konstruo de fundamentoj. En Nederlando oni alpaŝis al sekigado de Zelando; Francio ligis sur Gvadelupo Grande Terre, Basse Terre kaj La Dosirade en unu benatan insulon; la Unuiĝintaj Ŝtatoj komencis konstrui sur la 37-a meridiano la unuan fluginsulon (duetaĝan, kun grandega hotelo, sporta stadiono, lunaparko kaj kinoteatro por kvin mil personoj). Koncize, ŝajnis, ke nun falis la lastaj limoj, kiujn al la homa ekspansio obstaklis la mondmaro; estiĝis ĝoja epoko de grandiozaj teknikaj planoj; la homo konsciiĝis, ke nur nun li iĝas Mastro de la Mondo, dank’al la salamandroj, kiuj enpaŝis la scenejon de la mondo ĝustatempe kaj tiel dirante pro la historia neceso. Estas nekontesteble, ke ne estus okazinta la enorma disvastigo de la salamandroj, se nia teknika epoko ne estus preparinta por ili tiom da labortaskoj kaj tiel grandegan kampon por daŭra okupo. La estonteco de la Laboristoj de la Maro ŝajnis sekurigita por jarcentoj.

Konsiderindan kvoton en la prospera evoluo de komerco kun la salamandroj havis ankaŭ scienco, kiu baldaŭ turnis sian atenton al esploro de la salamandroj, kiel laŭ la korpa flanko, tiel ankaŭ laŭ la spirita.11

– Dank’al la scienca esplorado la homoj ĉesis opinii la salamandrojn ia miraklo; en la reala lumo de la scienco la salamandroj perdis multon el sia komenca nimbo de ekstreco kaj escepteco; fariĝinte objekto de psikologiaj testoj, ili vidigis tre mezajn kaj seninteresajn kvalitojn; ilia alta talento estis science resendita en la fabelregnon.

La scienco malkovris la Normalan Salamandron, kiu montriĝis entute kiel estaĵo enuiga kaj sufiĉe spritmanka; nur ĵurnaloj ankoraŭ iam-tiam malkovris Miraklan Salamandron, kiu sciis ekstemporale multipliki kvinciferajn nombrojn, sed ankaŭ ĉesis imponi al la homoj, ĉefe kiam montriĝis, ke tion povas lerni, post konvena ekzercado, ankaŭ la homo mem. La homoj komencis konsideri la salamandrojn sama evidentajn kiel estas kalkulmaŝino aŭ alia aŭtomato; ne plu ili vidis en ili ion misteran, kio elmergiĝis el nekonataj profundoj dioscias kial kaj por kio. Krome la homoj neniam opinias mistera tion, kio al ili servas kaj utilas, sed nur tion, kio malutilas al ili aŭ ilin endanĝerigas; kaj ĉar la salamandroj, kiel montriĝis, estis estaĵoj alte kaj multflanke utilaj12, ili estis akceptataj simple kiel io, kio esence apartenas al la racia kaj kutima ordo de la aferoj.

Finfine estas tute nature, ke la salamandroj ĉesis esti sensacio, tuj kiam ili estis kelkcent milionoj en la mondo; la intereso de la popolo, kiun ili elvokis, dum ankoraŭ ili estis ia tia novaĵo, finsonis ankorau dum iom da tempo en filmgroteskoj (Sally and Andy, du bravaj salamandroj) kaj en kabaretscenoj, kie kantistoj kaj subretoj talentaj per aparte malbona voĉo, prezentiĝis en nerezistebla rolo de kvakantaj kaj gramatike mizere sin esprimantaj salamandroj. Tuj kiam la salamandroj iĝis amasa kaj ĉiutaga aperaĵo, ŝanĝiĝis ilia problemaro.13 La vero estas, ke la granda salamandra sensacio baldaŭ aerdisi ĝis, por fari lokon al io alia kaj certagrade pli solida, nome al la Salamandra Demando. Antaŭbatalanto de la Salamandra Demando – ne unuafoje en la historio de la homa progreso – estis ja virino. Ŝi estis Mme Louise Zimmermann, direktorino de knabina pensiono en Laŭzano, kiu kun neĉiutaga energio kaj necedanta entuziasmo propagandis tra la tuta mondo sian noblan devizon:

Donu al la salamandroj regulan lernejan edukadon!

Longe ŝi renkontiĝadis kun malkomprenemo ĉe la publiko, kiam senlace ŝi atentigadis unue pri la natura lernemo de la salamandroj, due pri la danĝero, kiu povus elkreski por la homa civilizacio, se la salamandroj ne ricevus zorgeman moralan kaj intelektan edukon. ”Kiel la romia kulturo pereis pro invado de barbaroj, pereus ankaŭ nia klereco, se ĝi estus insulo en maro de estaĵoj spirite subjugitaj, al kiuj estas forneata kvoto en la plej altaj idealoj de la nuntempa homaro,” tiel profete ŝi vokis en sesmil tricent kvindek sep paroladoj, kiujn ŝi havis en virinaj kluboj de la tuta Eŭropo kaj Ameriko, ankaŭ en Japanio, Ĉinio, Turkio kaj alie. ”Se la kulturo konservi ĝu, ĝi estu ĉies klereco. Ni povas en kvieto ĝui nek donacojn de nia civilizacio, nek fruktojn de nia kulturo, dum ĉirkaŭ ni ekzistas milionoj kaj milionoj da malfeliĉaj kaj malkleraj estaĵoj, artifike tenataj en animala stato.

Kiel devizo de la dek naŭa jarcento estis Liberigo de la Virino, tiel devizo de nia epoko devis esti DONU AL LA SALAMANDROJ REGULAJN LERNEJOJN!” Kaj tiel plu. Dank’ al sia elokvento kaj nekredebla persistemo Mme Louise Zimmermann mobilizis virinojn de la tuta mondo kaj akiris sufiĉajn financajn rimedojn, por fondi en Beaulieu (apud Nico) La Unuan Liceon por Salamandroj, en kiu frajo de la salamandroj, laborantaj en Marsejlo kaj Tulono, estis instruata al la franca lingvo kaj literaturo, retoriko, societa konduto, matematiko kaj kulturhistorio. Ne same sukcesa estis la Knabina Lernejo por Salamandroj en Mentono, kie ĉefe la muzik-kursoj, dietistiko kaj kursoj de fajnaj manlaboroj (je kiuj Mme Zimmermann persistis ĉefe pro pedagogiaj kaŭzoj) renkonti ĝis kun frapanta manko de lernemo, se ne rekte kun obstina malintereso ĉe la junecaj salamandraj liceaninoj.

Kontraŭe tuj la unuaj publikaj ekzamenoj de la salamandridoj havis tiel surprizan sukceson, ke tuj estis establita (je kostoj de Societoj por Protekto de Bestoj)

Marista Polikliniko por Salamandroj en Cannes kaj Salamandra Universitato en Marsejlo; ĉi tie pli poste la unua salamandro atingis gradon de doktoreco pri juro.

La demando pri la salamandra edukado komenciĝis nun evolui rapide kaj normalmaniere. Kontraŭ la modelaj Écoles[70] Zimmermann pli progresemaj instruistoj levis multajn gravajn obĵetojn; ĉefe oni asertis, ke por edukado de la salamandra junularo ne taŭgas la malnoviĝinta humanisma lerneja sistemo de la homa junularo; nepre estis rifuzata instruado de literaturo kaj historio kaj estis rekomendate dediĉi maksimumon da spaco kaj tempo al praktikaj kaj modernaj fakoj, kiel al natursciencistoj, al laboro en lernejaj metiejoj, teknika instrukciado de la salamandroj, gimnastado kaj tiel plu. Ĉi tiu tiel nomata Reforma Lernejo aŭ Lernejo por la Praktika Vivo estis siavice pasie kontraŭbatalata de adeptoj de la klasika klereco proklamantaj, ke la salamandrojn oni povas alproksimigi al la kulturaj homaj bonumoj nur sur la latina bazo, ke ne sufiĉas instrui ilin paroli, se oni ne instruos ilin citi poetojn kaj oratori kun la cicerona elokventeco.

El tio rezultis longa kaj sufiĉe indigna disputo, kiu fine estis solvita tiel, ke la lernejoj por salamandroj estis ŝtatigitaj kaj la lernejoj por la homa junularo reformitaj tiel, ke ili maksimume proksimiĝu al idealoj de la Reforma Lernejo por Salamandroj.

Nature, nun ankaŭ en la aliaj ŝtatoj aŭdiĝis postuloj
pri la regula kaj deviga lerneja sistemo por salamandroj sub ŝtata inspekto. Tio efektiviĝis iom post iome en ĉiuj ĉemaraj ŝtatoj (memkompreneble esceptante Grandan Brition); ĉar ĉi tiuj salamandraj lernejoj ne estis ŝarĝitaj de la malnovaj klasikaj tradicioj de la homaj lernejoj kaj povis do uzadi ĉiujn plej novajn metodojn de psikotekniko, teknologia edukado, antaŭmilita ekzercado kaj aliajn lastajn atingaĵojn pedagogiajn, baldaŭ evoluis el ili la plej moderna kaj science plej progresinta lernejsistemo en la mondo, kiu rajte estis objekto de envio ĉe ĉiuj homaj pedagogoj kaj lernantoj.

Man-en-mane kun la salamandra lernejsistemo elmergi ĝis la lingva problemo. Kiun el la mondlingvoj la salamandroj lernu unue? La unuaj salamandroj el la Pacifika insularo esprimadis sin per piĝino, tiel kiel ili ekkaptis tion de la indiĝenoj kaj maristoj; multaj parolis la malajan lingvon aŭ per aliaj lokaj dialektoj. La salamandroj bredataj por la singapura merkato estis gvidataj paroli en Basic-English[71], tiu science simpligita angla lingvo, al kiu sufiĉas kelkcent esprimoj sen la arkaiĝinta gramatika balasto; tial oni komencis nomi ĉi tiun reformitan niveligitan anglan lingvon Salamander-English.

En la modelaj Écoles Zimmermann la salamandroj esprimis sin en la lingvo de Kornelio, sed ne pro la naciismaj kaŭzoj, sed tial, ĉar ĝi apartenas al la pli supera klereco; kontraŭe en la Reformaj Lernejoj ili lernis Esperanton kiel interkompreniĝan lingvon. Krome tiutempe estiĝis kvin aŭ ses novaj Universalaj Lingvoj volantaj anstataŭi la babilonan konfuzon de la homaj lingvoj kaj doni unu komunan gepatran lingvon al la tuta mondo de la homoj kaj salamandroj; memkomprene estis multaj disputoj pri tio, kiu el ĉi tiuj Internaciaj Lingvoj estas la plej celhava, belsona kaj universala. Ĝi finiĝis tiel, ke en ĉiu nacio estis propagandata alia Universala Lingvo.15

Per ŝtatigo de la salamandra lernejsistemo la tuta afero simpliĝis: en ĉiu ŝtato la salamandroj estis simple edukataj en la ŝtata lingvo de la koncerna nacio. Kvankam la salamandroj lernis fremdajn lingvojn relative facile kaj fervore, ilia lingva kapablo montris specialajn mankojn parte pro formiĝo de iliaj paroliloj, parte pro kaŭzoj plivere psikaj; do ekzemple nur malfacile ili prononcis longajn, multsilabajn vortojn kaj ili klopodis redukti ilin al unu silabo, kiun ili elbuŝigis kurte kaj iom kvake; ili diris l anstataŭ r kaj en la ŝuŝaj konsonantoj ili iom lispis; ili ignoris la gramatikajn finaĵojn kaj neniam ellernis diferencigi inter ”mi” kaj ”ni” kaj estis tute indiferentaj, ĉu iu vorto havas genron inan aŭ viran (eble en tio manifestiĝas ilia seksa fridigeco krom en tempo de pariĝo). Simple ĉiu lingvo en ilia buŝo karakterize transformi ĝis kaj iel raciiĝis je la plej simplaj kaj rudimentaj formoj. Estas atentinde, ke iliajn neologismojn, ilian prononcadon kaj gramatikan primitivecon komencis rapide alproprigadi al si parte la homa feĉo en havenoj, parte la tiel nomata plej bona societo; de tie tiu esprimmaniero venis en la ĵurnalojn kaj baldaŭ ĝeneraliĝis.

Ankaŭ ĉe la homoj grandparte malaperis la gramatikaj genroj, forfalis la finaĵoj, pereis la deklinacio; ”la ora junularo” subpremis r kaj komencis lispi; apenaŭ iu el la kleraj homoj kapablus diri, kion signifas indeterminismo aŭ transcendo, simple tial, ĉar la vortoj fariĝis ankaŭ por la homoj tro longaj kaj neprononceblaj.

Mallonge, ĉu bone, ĉu malbone, la salamandroj sciis paroli preskaŭ ĉiujn lingvojn de la mondo, laŭ tio, sur kiu marbordo ili vivis. Tiam aperis ĉe ni (mi opinias, ke en Národní Listy[72]) artikolo, kiu (certe prave) amare demandis, kial la salamandroj ne lernas ankaŭ ĉeĥe, se jam en la mondo ekzistas salamandroj parolantaj portugale, nederlande kaj aliajn lingvojn de la malgrandaj nacioj.

Nia nacio bedaŭrinde ne havas sian marbordon, koncedis la artikolo, kaj tial ĉe ni ankaŭ ne estas maraj salamandroj; sed eĉ se ni ne havas nian maron, tio ne signifas, ke ni ne havas en la monda kulturo la saman, jes multrilate eĉ pli gravan partoprenon ol multaj nacioj, kies lingvon lernas miloj da salamandroj. Estus nur juste, ke la salamandroj ekkonu ankaŭ nian spiritan vivon; sed kiel ili povas informiĝi pri ĝi, se inter ili estas neniu, kiu posedus nian lingvon? Ni ne atendu, ke iu en la mondo rekonos ĉi tiun kulturan ŝuldon kaj instalos katedron de la ĉeĥa lingvo kaj de la ĉeĥoslovaka literaturo en iu ajn salamandra instituto. Kiel diras poeto, ”kredu neniun en la mond’ vasta, havas ni neniun amikon tie”.

Tial ni mem zorgu pri la rebonigo, vokis la artikolo. Kion en la mondo ni faris, ni faris propraforte! Estas nia rajto kaj nia devo, ke ni penu akiri niajn amikojn ankaŭ inter la salamandroj; sed kiel ŝajnas, nia ministerio de eksterlando ne montras multe da intereso por konvena propagando de nia nomo kaj de niaj produktoj inter la salamandroj, kvankam la aliaj kaj malpli grandaj nacioj dediĉas milionojn por malfermi al la salamandroj siajn kulturajn trezorojn kaj samtempe veki ilian intereson pri industriaj produktoj. – La artikolo vekis grandan atenton ĉefe en la Ligo de Industriistoj kaj almenaŭ tiun rezulton ĝi havis, ke estis eldonita eta kompendio La Ĉeĥa por Salamandroj kun ekzemploj el la ĉeĥoslovaka beletro.

Sonas eble nekredeble, sed de ĉi tiu libreto vere oni vendis pli ol sepcent ekzemplerojn; ĝi estis do entute rimarkinda sukceso.16

La demando pri edukado kaj lingvo estis kompreneble nur unu flanko de la granda salamandra problemo, kiu, tiel dirante, elkreskis en grandan dimension. Tiel baldaŭ ekzemple elmergiĝis la demando, kiel fakte trakti la salamandrojn en la rilato, ni diru, pli societa. En la unuaj, preskaŭ prahistoriaj jaroj de la Salamandra Epoko tio estis Societoj por la Protekto de Bestoj, fervore zorgintaj, ke oni ne traktu la salamandrojn kruele kaj nehome; dank’ al iliaj persistaj intervenoj sukcesis, ke preskaŭ ĉie oficoj inspektis, ĉu estas respektataj koncerne la salamandrojn policaj kaj veterinaraj direktivoj, validaj por la cetera bredbestaro. Ankaŭ la principaj kontraŭuloj de vivisekcio subskribis multajn protestojn kaj peticiojn, ke estu malpermesite fari sciencajn eksperimentojn sur vivantaj salamandroj; en pluraj ŝtatoj tia leĝo estis efektive eldonita.17 Sed kun la kreskanta klereco de la salamandroj ĉiam pli kaj pli oni sentis embarasojn inkluzivi la salamandrojn simple sub besto-protektado; tio ŝajnis pro iaj ne tute klaraj motivoj iom malkonvena.

Tiam estis fondita internacia Ligo por la Protekto de Salamandroj (Salamander Protecting League) sub patroneco de dukino of Huddersfield. Ĉi tiu Ligo, havanta pli ol ducent mil membrojn ĉefe en Anglio, faris por la salamandroj konsiderindan kaj laŭdindan laboron; nome ĝi atingis tion, ke sur la marbordoj estis establataj specialaj salamandraj ludejoj, kie la salamandroj, ne ĝenataj de scivolaj spektantoj, farus siajn ”mitingojn kaj sportajn solenojn” (sub tio versimile oni opiniis la sekretajn Lundancojn); ke en ĉiuj lernejoj (ankaŭ en Oksforda Universitato) oni insiste rekomendis al la lernantoj ne ŝtonumi la salamandrojn; ke certagrade oni atentis tion, ke la junsalamandroj ne estu tro ŝarĝataj de lernaĵo; kaj fine, ke la salamandraj laborlokoj kaj barakaro estis ĉirkaŭigitaj per alta lignotabula barilo, gardanta la salamandrojn antaŭ diversa ĝenado kaj ĉefe ĝi sufiĉe apartigadis la mondon de la salamandroj antaŭ la homa mondo.18

Sed la laŭdindaj privataj iniciatoj, penantaj konvene kaj humane reguligi rilaton de la homa socio al la salamandroj, baldaŭ ne sufiĉis. Estis ja relative facile envicigi la salamandrojn, kiel oni diras, en la produkt-procezon, sed multe pli komplike montriĝis anigi ilin iamaniere al la ekzistantaj soci-ordoj. La konservativuloj ja asertis, ke ne povas esti parolo pri iaj juraj kaj publikaj problemoj; la salamandroj simple estas posedaĵo de sia mastro, kiu garantias por ili kaj responsas ankaŭ por eventualaj damaĝoj, kiujn liaj salamandroj kaŭzus; malgraŭ sia nedubinda inteligenteco la salamandroj estas nenio alia ol jura subjekto, aĵo aŭ bonumo, kaj ĉiu speciala leĝa dispozicio, koncernanta la salamandrojn, estus onidire atenca interveno en la sanktajn posed-rajtojn.

Kontraŭe la alia partio oponis, ke la salamandroj, kiel estaĵoj inteligentaj kaj altgrade responsaj, povas arbitre kaj plej diversmaniere atenci validajn leĝojn. Kial posedanto de salamandroj estus kulpa, kaj portus respondecon pro eventualaj deliktoj, pri kiuj liaj salamandroj kulpiĝos? Tia risko sendube subfosus la privatan entreprenemon sur kampo de la salamandraj laboroj. En la maro ne estas bariloj, oni diris; la salamandrojn vi ne povas fermi, por havi ilin sub kontrolo. Tial necesas leĝe devoligi la salamandrojn mem, ke ili respektu la homan juran ordon kaj sekvu la instrukciojn por ili eldonotajn.19

Kiel estas konate, la unuaj leĝoj por la salamandroj estis eldonitaj en Francio. La unua paragrafo determinis la devojn de la salamandroj en kazoj de mobilizo kaj milito; la dua leĝo (nomata lex Deval) ordonis al la salamandroj, ke ili rajtas loksidiĝi nur sur tiuj lokoj de la bordo, kiujn destinos al ili ilia posedanto aŭ kompetenta departamenta ofico; la tria leĝo deklaris, ke la salamandroj estas devigataj senkondiĉe obei ĉiujn policajn ordonojn; en kazo, ke ili ne farus tion, la polic-oficoj rajtas puni ilin per fermo en seka kaj hela loko aŭ eĉ per forpreno de laboro por pli longa tempo. Post tio la maldekstrumaj partioj prezentis en la parlamento proponon, ke estu ellaborita sociala leĝaro por la salamandroj, kiu determinus iliajn labordevojn kaj taskus al labordonantoj certajn devoligojn por la laborantaj salamandroj, (ekzemple dusemajnan feriadon en la tempo de la printempa pariĝo); male, la ekstrema maldekstruma partio postulis, ke la salamandroj estu tute elpelitaj kiel malamikoj de la laboranta popolo, ĉar en servo de kapitalismo ili laboras tro multe kaj preskaŭ senpage kaj per tio endanĝerigas la vivnivelon de la laborista klaso. Pravigon de ĉi tiu postulo pruvis striko en Brest kaj grandaj demonstracioj en Parizo; estis multaj vunditoj kaj la ministerio de Deval estis devigita demisii. En Italio la salamandroj estis subigitaj al Speciala Salamandra Korporacio, konsistanta el labordonantoj kaj oficoj, en Nederlando ili estis administrataj de la ministerio de akvokonstruaĵoj, koncize, ĉiu ŝtato solvis la salamandran problemon siamaniere kaj diference; sed la amaso da ofic-aktoj, per kiuj estis reguligataj la publikaj devoj kaj konvene limigita la animala libereco de la salamandroj, estis ĉie entute egala.

Memkomprene, tuj kun la unuaj leĝoj por la salamandroj aperis homoj, kiuj en nomo de jura logiko konkludis, ke se la homa socio taske donas al la salamandroj certajn devojn, ke ankaŭ ĝi devas atribui al ili iajn rajtojn.

Ŝtato donanta al la salamandroj leĝojn, agnoskas ilin ĝuste per tio estaĵoj responsaj kaj liberaj, juraj subjektoj, ja eĉ siaj ŝtatanoj; tiukaze necesas iel ordigi ilian civitanan rilaton al ŝtato, sub kies jurisdikcio ili vivas.

Ankaŭ eblus opinii la salamandrojn fremdaj enmigrintoj, sed tiukaze ŝtato ne povus taske doni al ili certajn servojn kaj devojn en tempoj de mobilizo kaj milito, kiel okazas (esceptante Anglion) en ĉiuj civilizitaj landoj.

Certe ni postulos de la salamandroj en kazo de militkonflikto, ke ili defendu niajn bordregionojn; sed poste ni ne povas kontesti al ili certajn civitanajn rajtojn, ekzemple balotrajton, kunvenrajton, reprezenton en diversaj publikaj korporacioj kaj tiel plu.20 Oni eĉ proponis, ke la salamandroj havu ian submaran aŭtonomion; sed ĉi tiuj kaj la aliaj konsideroj restis nete akademiaj; okazis nenia praktika solvo, ĉefe tial ne, ĉar la salamandroj neniam kaj nenie postulis civitanajn rajtojn.

Simile sen rekta intereso kaj intervenoj flanke de la salamandroj estis okazanta alia granda diskuto, okupi ĝanta pri demando, ĉu la salamandroj povas esti baptitaj.

La Katolika Eklezio defendis dekomence konsekvence la vidpunkton, ke ne; ĉar la salamandroj, ne estante posteuloj de Adamo, ne estis koncipitaj en la prapeko, ankaŭ ne povas esti absolvitaj de ĉi tiu peko per la sakramento de bapto. La Sankta Eklezio neniel volas decidi la demandon, ĉu la salamandroj havas senmortan animon aŭ alian partoprenon en la graco kaj Dia savo; ĝia korfavoro al la salamandroj povas esti esprimita nur en tio, ke ĝi memoros ilin en speciala preĝo, kiu estos legata en difinitaj tagoj kun preĝo por la animoj en la purtagorio kaj kun propeto por la nekredantoj21. Malpli simpla estis la afero por la protestantaj konfesioj; ili atribuis tamen al la salamandroj racion kaj tial kapablon kompreni la kristanan instruon, sed hezitis fari ilin membrojn de la eklezio kaj tial ankaŭ fratojn en Kristo.

Tial ili limigis sin je tio, ke ili eldonis (en mallongigita teksto) la Sanktan Skribon por salamandroj sur akvorezista papero kaj disvastigis ĝin en multmilionaj ekzempleroj; ankaŭ oni pripensis konsistigi por la salamandroj (analoge al Basic-English) ian Basic-Christian, bazan kaj simpligitan kristanan instruon; sed eksperimentoj tiurilate faritaj elvokis tiom da teologiaj disputoj, ke fine oni rezignis pri tio22. Ne tiom da skrupuloj havis kelkaj religiaj sektoj (nome amerikaj), kiuj elsendadis al la salamandroj siajn misiistojn, por ke ili prediku al ili la veran kredon kaj baptu ilin laŭ la vortoj de la Sankta Skribo:

Iru kaj disĉipligu ĉiujn naciojn. Sed nur malmultaj misiistoj sukcesis penetri post la lignotabulan barilon, apartigantan la salamandrojn disde la homoj; la labordonantoj malhelpis al ili la aliron al la salamandroj, por ke ili per sia prediko superflue ne detenu ilin de laboro.

Tiam do oni povis tie aŭ alie vidi predikanton, starantan ĉe la gudrita barilo inter hundoj, furioze bojantaj kontraŭ siaj malamikoj sur alia flanko de la barilo, kiu vane, sed fervore ekzegezis la Dian Vorton.

Laŭ kiom estas konate, iom pli grandan disvastiĝon atingis inter la salamandroj monismo; pluraj salamandroj kredis ankaŭ je materiismo, ora bazo kaj aliaj sciencaj dogmaroj. Iu populara profesoro, nomata Georgo Sequenz, verkis eĉ kuriozan religian instruon por la salamandroj, kies ĉefa kaj plej supera artikolo estis kredo je la Granda Salamandro. Ĉi tiu kredo tamen tute ne enradikiĝis ĉe la salamandroj, sed des pli da adeptoj ĝi trovis inter homoj, ĉefe en grandaj urboj, kie preskaŭ dumnokte estiĝis aro da sekretaj temploj por la salamandra kulto23. La salamandroj mem en pli posta tempo preskaŭ ĝenerale akceptis alian kredon, pri kiu ne estas konate, de kie ĝi aperis inter ili; ĝi estis adorado de grandega Moloko[73] kun homa kapo; onidire ili havis kolosajn submarajn idolojn el gisfero, kiujn ili igis al si fari ĉe Armstrong[74] aŭ Krupp, sed pliaj detaloj pri iliaj kultaj ceremonioj, onidire neordinare kruelaj kaj sekretaj, neniam malkaŝiĝis, ĉar ili okazadis sub la akvo. Ŝajnas, ke ĉi tiu kredo disvastiĝis ĉe ili tial, ĉar la nomo Moloko rememorigis al ili la natursciencan (molche) aŭ la germanan (Molch), nomon por salamandro.

* * *

Kiel el la antaŭaj alineoj evidentas, la Salamandra Demando komence kaj dum longa tempo estis prezentata nur tiusence, ĉu kaj ĝis kia mezuro la salamandroj kiel raciaj kaj konsiderinde civilizitaj estaĵoj kapablas ĝui certajn homajn rajtojn, eĉ se nur ĉerande de la homa socio kaj homa ordo; alivorte ĝi estis interna demando de unuopaj ŝtatoj, solvata en kadro de la civitana rajto.

Dum pluraj jaroj eĉ ne ideeto venis al iu, ke la Salamandra

Demando povas havi vastan signifon internacian, kaj eble ke necesos trakti la salamandrojn ne nur kiel inteligentajn estaĵojn, sed ankaŭ kiel la salamandran kolektivon aŭ la salamandran nacion. Verdire, la unuan paŝon al ĉi tiu koncepto de la Salamandra Problemo faris tiuj iom ekscentraj kristanaj sektoj, provantaj bapti la salamandrojn, invokante la vortojn de la Sankta Skribo:

Iru kaj disĉipligu ĉiujn naciojn. Per tio unuafoje estis dirite, ke la salamandroj estas io kiel nacio24. Sed la unuan vere internacian kaj principan agnoskon de salamandroj kiel nacio, alportis nur la fama deklaro de la Komunista Internacio, subskribita de kamarado Molokov kaj adresita al ”ĉiuj subpremataj kaj revoluciaj salamandroj de la tuta mondo.”25 Eĉ se tiu proklamo, kiel ŝajnas, rekte ne influis la salamandrojn, tamen ĝi elvokis konsiderindan eĥon en la mondgazetaro kaj estis multe sekvata almenaŭ en tiu direkto, ke sur la salamandrojn komencis pluvi flamaj alvokoj de la plej diversaj partioj, ke ili, kiel granda salamandra tuto aliĝu al tiu aŭ alia ideologia aŭ sociala programo de la homa socio26.

Nun komencis okupiĝi pri la Salamandra Problemo ankaŭ Internacia Laboroficejo en Ĝenevo. Tie koliziis du konceptoj: unu agnoskis la salamandrojn kiel nova laboranta klaso kaj pretendis, ke al ili estu pliampleksigita ĉia socia leĝaro, koncernanta la labortempon, pagatajn feriojn, invalidan kaj maljunaĝ-asekurojn kaj tiel plu; kontraŭe la dua koncepto proklamis, ke en la salamandroj kreskas danĝera konkurenco al la homaj laborfortoj, ke la salamandran laboron kiel kontraŭsocialan oni devas simple malpermesi. Kontraŭ ĉi tiu propono protestis ne nur la reprezentantoj de la labordonantoj, sed ankaŭ delegitoj de la laboristaro, rimarkigante, ke la salamandroj ne estas nur la nova labor-armeo, sed ankaŭ granda kaj ĉiam pli grava kliento. Kiel ili citis, lastatempe plialtiĝis en mezuro ĝis nun neniam okazinta la okupiteco en la fakoj metalindustria (labor-ilaro, maŝinoj kaj metalaj idoloj por la salamandroj), armil-industria, kemia industrio (submaraj eksplodaĵoj), paperproduktado (lernolibroj por la salamandroj), cemento, ligno, art-nutraĵoj (Salamander-Food[75]) kaj multaj aliaj fakoj; la ŝiptonelaro altiĝis kompare al la antaŭsalamandraj tempoj je 27%, la karbominado je 18,6%. Nerekte pro altiĝo de la okupiteco kaj bonstato ĉe homoj, grandi ĝas spezo en la aliaj industriaj branĉoj. Fine, lastatempe la salamandroj mendas diversajn maŝin-partojn laŭ siaj propraj desegnaĵoj; laŭ tio ili mem muntas sub la akvo pneŭmatikajn borilojn, martelojn, submarajn motorojn, presmaŝinojn, akvo-disaŭdigilojn kaj aliajn aparatojn de propra konstrukcio. Ĉi tiujn konsistaĵojn ili pagas per la plialtigita laborrezulto; nuntempe jam unu kvinono de la tuta mondproduktado en la peza industrio
kaj preciza mekaniko dependas de la salamandraj mendoj. Nuligu la salamandrojn, kaj vi povas fermi unu kvinonon de la fabrikoj; anstataŭ la nuntempa prosperado vi havos milionojn da senlaboruloj. Internacia Labor-Oficejo ja ne povis ne preteratenti ĉi tiujn kontraŭdirojn; fine post longa traktado oni atingis almenaŭ tian kompromisan solvon, ke ”la supre cititaj okupitoj de grupo S (amfibia) rajtas esti okupataj nur sub akvo aŭ en akvo, sur bordoj nur ĝis proksimeco de dek metroj disde linio de la maksimuma alfluso; ili ne darfas mini karbon aŭ nafton sur la marfundo; ili ne rajtas produkti por la sekreta konsumo paperon, tekstilaĵojn aŭ artledojn el maralgoj” kaj tiel plu; ĉi tiuj limigoj taskitaj al la salamandra produktado, estis kodigitaj en dek naŭ alineoj, kiujn pli detale ni ne citas ĉefe tial, ĉar ilin, memkomprene, oni nenie atentis; sed kiel grandioza, vere internacia solvo de la Salamandra Problemo, el vidpunktoj ekonomia kaj sociala, la menciita kodekso estis meritplena kaj impona verko.

Iom malpli rapide progresis la alia internacia agnosko de salamandroj, nome sur la kampo de kulturaj rilatoj.

Kiam aperis en la fakgazetaro la ofte citata traktaĵo ”Geologia konsisto de la marfundo apud Bahamoj”, subskribita de John Seaman, neniu sciis, ke temas pri scienca verko de sciplena salamandro; sed kiam al sciencistaj kongresoj aŭ al la adreso de diversaj akademioj kaj doktaj societoj venadis de esploristoj-salamandroj informoj kaj studoj el la fakoj de oceanografio, geografio, hidrobiologio, supera matematiko kaj aliaj ekzaktaj sciencoj, tio kaŭzis nemalgrandajn embarasojn, eĉ indignon, kiun la granda d-ro Martel esprimis per la vortoj:

”Tiu fibestaro volas nin instrukcii?” La japana sciencisto d-ro Onoŝita, aŭdacinta citi informon de iu salamandro (estis io pri evoluo de la ovoflava sako ĉe la larvoj de la profundmara fiŝeto Argyropelecus hemigymnus Cocco), li estis bojkotata de sciencistoj kaj harakiris; por universitatoj estis afero de honoro kaj kastfiero ignori ĉian sciencan laboron de la salamandroj. Des pli grandan atenton (se ne indignon) ekscitis la gesto farita de Centre Universitaire de Nice27 per invito al solena prelego de d-ro Charles Mercier, klerega salamandro el la Tulona haveno, kiu kun rimarkinda sukceso prelegis pri la teorio de konikoj en la neeŭklida geometrio. Ĉi tiun manifestacion ĉeestis kiel delegitino por la Ĝenevaj organizoj ankaŭ Mme Maria Dimineanu; ĉi tiu eminenta, grandanima damo estis tiel emociita de la modesta konduto kaj klereco de d-ro Mercier (”Pauvre petit,” onidire ŝi esprimiĝis, ”il est tellement laid[76]!”), ke ŝi taskis al si por sia nelacigebla aktiva vivo, ke la salamandroj estu akceptitaj kiel anoj de Ligo de Nacioj. Vane ŝtatviroj klarigis
al la elokventa kaj energia damo, ke la salamandroj, havante en la mondo nek sian propran ŝtatan suverenecon, nek sian propran ŝtatan teritorion, ne povas esti membroj de Ligo de Nacioj. Mme Dimineanu komencis propagandi la ideon, ke la salamandroj do ricevu ie sian liberan teritorion kaj sian submaran ŝtaton. Tiu ideo estis sufiĉe malbonvena, eĉ rekte riska; tamen fine oni trovis feliĉan solvon, nome ĉe Ligo de Nacioj instali specialan Komisionon por Studo de la Salamandra Problemo, al kiu estos invititaj ankaŭ du delegitoj Salamandroj; kiel unua, laŭ insisto de sinjorino Dimineanu, estis nomumita d-ro Charles Mercier el Tulono, la dua estis iu Don Mario, dika kaj klerega salamandro el Kubo, science laboranta en la fako de planktono kaj nerita pelago.

Per tio la tiutempaj salamandroj atingis la plej superan internacian agnoskon de sia ekzisto28.

Ni vidas do la salamandrojn en forta kaj permanenta progreso. Ilia nombro estas taksata je sep miliardoj, kvankam kun la kreskanta civilizacio ilia naskokvanto abrupte malpliiĝas (je dudek ĝis tridek larvoj el ĉiu femalo jare). Ili loĝatigis jam pli ol sesdek procentojn da ĉiuj marbordoj; ankoraŭ la polusbordoj ne estas loĝataj, sed la kanadaj salamandroj komencis koloniigi la bordregionon de Groenlando, kie ili eĉ forpuŝas la eskimojn en la enlandon kaj transprenas en siajn manojn la fiŝadon kaj negocadon kun fiŝoleo. Man-en-mane kun ilia materiala impeto kontinuas ankaŭ ilia civilizacia progreso; ili enviciĝas inter la klerajn naciojn kun deviga lerneja frekventado kaj povas fieri pri multaj centoj da propraj submaraj ĵurnaloj, aperantaj en milionoj da ekzempleroj, pri modele establitaj sciencaj institutoj kaj tiel plu. Kompreneble, ĉi tiu kultura evoluo ne okazis en ĉio glate kaj sen interna rezisto; ni scias ja neordinare malmulte pri la internaj aferoj de la salamandroj, sed laŭ pluraj signoj (ekzemple laŭ tio, ke estis trovitaj kadavroj de salamandroj kun formorditaj nazoj kaj kapoj), ŝajnas, ke dum ne mallonga tempo regis sub la marnivelo treniĝanta kaj pasia ideologia konflikto inter Oldsalamandroj kaj Junsalamandroj. La Junsalamandroj versimile evidente estis por la progreso senrezerva kaj nelimigata kaj diskonigadis, ke ankaŭ sub la akvo oni atingu ĉian kontinentan klerecon tute kaj plene, esceptante nek futbalon, flirton, faŝismon kaj seksajn perversiojn; male la Oldsalamandroj, kiel ŝajnas, konservative inklinegis al la natura salamandreco kaj neniel volis rezigni je la malnovaj bonaj bestaj kutimoj kaj instinktoj; sendube ili kondamnis la febran avidadon pri la novaĵoj kaj vidis en ĝi dekadencan fenomenon kaj perfidon je la hereditaj salamandraj idealoj; certe ankaŭ ili ĵaluzis pri la fremdaj influoj, al kiuj blinde subiĝas la nuntempa tentita junularo, kaj demandis, ĉu tia simiado laŭ la homoj indas la fierajn kaj memkonsciajn salamandrojn29. Ni povas facile imagi, ke estis lanĉitaj sloganoj kiel: Returne al Mioceno!

For kun ĉio, kio volas nin homigi! Al batalo por la aŭtentika salamandreco! Kaj tiel plu. Sendube estis ĉi tie ĉiuj premisoj por vigla generacia konflikto de opinioj kaj por profundaj spiritaj revolucioj en evoluo de la salamandroj; ni bedaŭras, ke ni ne povas citi pri ili pluajn detalojn, sed ni esperu, ke la salamandroj faris el ĉi tiu konflikto, kion nur ili povis.

Nun ni trafas do la salamandrojn survoje al la plej alta florado; sed ankaŭ la homa mondo ĝuas eksterordinaran prosperon. Fervore oni konstruas novajn bordregionojn, sur la malnovaj malprofundaĵoj kreskas novaj firmaĵoj, meze de oceano leviĝas artaj fluginsuloj; sed ĉio ĉi estas nenio kompare al la gigantaj teknikaj projektoj pri plena rekonstruo de nia terglobo, atendantaj nur, ke iu financu ilin. La salamandroj laboras senripoze en ĉiuj maroj kaj sur la randoj de ĉiuj kontinentoj, dum daŭras la nokto; ŝajnas, ke ili estas kontentaj kaj postulas por si nenion, nur laboron kaj eblon bori en la bordoj truojn kaj koridorojn de siaj mallumaj barakoj. Ili havas siajn submarajn kaj subterajn urbojn, siajn enprofundajn metropolojn, siajn Essen’ojn kaj Birmingamojn sur la marprofundo, en profundo de dudek ĝis kvindek metroj; ili havas siajn troplenajn fabrik-kvartalojn, havenojn, transportliniojn kaj milionajn aglomeraĵojn; simple ili havas sian pli-malpli konatan30, sed teknike, kiel ŝajnas, alte progresintan mondon. Ili ne havas siajn fand-fornegojn kaj metalurgiajn uzinojn, sed homoj liveras al ili metalojn interŝanĝe por ilia laboro. Ili ne havas proprajn eksplodaĵojn, sed tiujn vendadas la homoj al ili. Ilia movo-materio estas la maro kun sia tajdo, kun siaj malsupraj fluoj kaj temperatur-diferencoj; kio alia estas la civilizacio ol kapablo utiligi aĵojn, kiujn elpensis iu alia? Eĉ se la salamandroj, ni diru, ne havas siajn proprajn ideojn, ili povas tute bone havi sian sciencon.

Ili ne havas siajn muzikon aŭ literaturon, sed ili povas perfekte ekzisti sen tio; kaj la homoj komencas konstati, ke ĉio de la salamandroj estas fabele moderna.

Vidu, oni jam povas ĉe la salamandroj diverson lerni – kaj ne mirinde; ĉu la salamandroj ne estas supermezure sukcesaj, kaj el kio alia la homoj prenu ekzemplon, se ne el sukcesoj? Ankoraŭ neniam en la historio de la homaro oni tiom produktadis, konstruadis kaj perlaboradis, kiel en ĉi tiu granda epoko. Kion fari, kun la salamandroj venis en la mondon grandega progreso kaj idealo, nomata Kvanto. ”Ni, homoj de la Salamandra Epoko,” oni diras kun justa fiero; kien elrampus la malnoviĝinta Homa Epoko kun sia lanta, bagatela kaj senutila filigranado, kiun oni nomis kulturo, arto, neta scienco aŭ iel! La veraj, konsciaj homoj de la Salamandra Epoko ne plu vanigos sian tempon per cerbumado pri la Esenco de la Aferoj; ili apenaŭ kapablos okupiĝi pri ilia nombro kaj amasproduktado. La tuta estonteco de la mondo konsistas en tio, konstante altigadi la produktadon kaj konsumon; tial devas esti ankoraŭ pli da salamandroj, por ke ili povu ankoraŭ pli produkti kaj forvori. La salamandroj estas simple la Kvanto. Ilia epoka faro estas en tio, ke ili estas tiel multaj. Nur nun la homa inĝenio povas labori plenintense, ĉar ĝi laboras pogrande, kun ekstrema produktadkapacito kaj rekorda ekonomia spezo; mallonge, ĝi estas granda tempo. – Kio do ankoraŭ mankas, por ke dum la ĝenerala kontento kaj prospero efektiviĝu la Feliĉa Nova Epoko? Kio malhelpas, ke naski ĝu la sopirata Utopio, en kiu oni rikoltus ĉiujn ĉi teknikajn triumfojn kaj grandiozajn eblojn, kiuj al la homa bonfarto kaj salamandra diligenteco malfermiĝas plu kaj plu, ĝis vidneatingeblo?

Vere nenio; ĉar nun Komerco kun la salamandroj estos kronita ankaŭ per la ŝtatista antaŭvidemo anticipe zorganta, ke foje ĝi ne knaru en la radoaro de la Nova Epoko. En Londono kunvenas konferenco de la ĉemaraj ŝtatoj, en kiu estas ellaborita kaj aprobita Internacia Konvencio pri Salamandroj. Altaj kontraktpartneroj devoligas sin reciproke, ke ili ne sendados siajn salamandrojn en suverenajn akvojn de la aliaj ŝtatoj; ili ne toleros, ke iliaj salamandroj iamaniere atencu la teritorian integrecon aŭ agnoskitan interes-sferon de kiu ajn alia ŝtato; nenimaniere ili intervenos en la salamandraj aferoj de alia marpotenco; en kazo de kolizio inter siaj kaj fremdaj salamandroj ili subiĝos al la Haga Arbitracia Tribunalo; siajn salamandrojn ili armos per neniaj armiloj, kies kalibro superus la kutimajn subakvajn pistolojn kontraŭ ŝarkoj (tiel nomataj Ôafránek-gun aŭ sharkgun); ili ne allasos, ke iliaj salamandroj ligu iajn ajn pli proksimajn rilatojn kun la salamandroj, surbordigitaj al alia ŝtata suvereneco; ili ne konstruos helpe de salamandroj novajn kontinentojn aŭ pligrandigos siajn teritoriojn sen anticipa aprobo de la Konstanta Mar-Komisiono en Ĝenevo kaj tiel plu. (Entute tridek sep paragrafoj.)

Kontraŭe estis rifuzita la brita propono, ke la mar-potencoj devontigu sin ne subigadi siajn salamandrojn al la deviga soldata instrukciado; la franca propono, ke la salamandroj estu internaciigitaj kaj subigitaj al Internacia Salamandra Ofico por Reguligo de la Mond-Akvoj; la germana propono, ke al ĉiu salamandro estu brulmarkita signo de ŝtato, kies subulo ĝi estas; plua germana propono, ke al ĉiu marpotenco estu permesita nur certa nombro da salamandroj en la difinita nombro-rilato; la itala propono, ke al ŝtatoj kun superfluo da salamandroj estu donitaj novaj koloniigotaj bordoj aŭ parceloj sur marfundo; la japana propono, ke super la salamandroj (de la naturo nigraj) efektivigadu internacian mandaton la japana nacio, kiel reprezentanto de la koloraj rasoj31. Plejparto de la proponoj estis forŝovita al venonta konferenco de la marpotencoj, sed tiu pro diversaj kaŭzoj ne plu okazis.

”Per ĉi tiu internacia akto,” skribis en Le Temps M.

Jules Sauerstoff,” estas sekurigita la estonteco de la salamandroj kaj la paca evoluo de la homaro dum longaj jardekoj. Ni gratulas al la Londona Konferenco pro sukcesa finigo de ĝiaj malfacilaj konsiliĝoj; ni gratulas ankaŭ al la salamandroj, ke per la donita statuto ili ĝuas protekton de la Haga Tribunalo; nun ili povas kun trankvilo kaj konfido dediĉi sin al sia laboro kaj sia submara progreso.

Estu emfazite, ke malpolitigo de la Salamandra Problemo, kiu atingis esprimon en la Londona Konferenco, estas unu el la plej gravaj garantioj de la tutmonda paco; nome senarmigo de la salamandroj malgrandigas probablon de la submaraj konfliktoj inter unuopaj ŝtatoj. Fakto estas, ke – eĉ se daŭras tiel multaj lim- kaj potenckonfliktoj preskaŭ sur ĉiuj kontinentoj – la mondpacon atencas nenia aktuala danĝero, almenaŭ ne flanke de la maro. Sed ankaŭ sur la firma tero paco ŝajnas esti pli bone sekurigita ol iam ĝi estis; la marŝtatoj estas plene absorbitaj de konstruado de novaj bordoj kaj povas vastigadi siajn teritoriojn en la mondmaron, anstataŭ strebi pluŝovi siajn limojn sur la firma tero. Ne plu necesos batali per fero kaj gaso pri ĉiu spano de la tero; sufiĉos simplaj hakfosiloj kaj ŝoveliloj de la salamandroj, por ke ĉiu ŝtato povu konstrui al si tiom da teritorio, kiom ĝi bezonas; kaj ĉi tiun kvietan salamandran laboron por la paco kaj bonfarto de ĉiuj nacioj ĝuste garantias la Londona Konvencio. Ankoraŭ neniam la mondo estis tiel proksima al la daŭra paco kaj trankvila, sed glora florado kiel ĝuste nun. Anstataŭ la Salamandra Problemo, pri kiu oni tiom parolis kaj skribis, eble prave oni parolos pri la Ora Salamandra Epoko.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.