La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Pa?o

Libro unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Libro dua
1 2 3
Libro tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
Notoj

3. Incidento en la Manika Markolo

Nelonge poste la belga transportŝipo Oudenbourgh navigis el Ostendo al Ramsgato. Kiam ĝi estis meze de la Kaleza Markolo, la deĵoranta oficiro observis, ke duonmejlon sude de la kutima kurso ”io okazas en la akvo”; ĉar li ne povis distingi, ĉu temas pri iu dronanto, li ordonis navigi al la potence ondigita loko. Proksimume ducent pasaĝeroj rigardis de la alventa flanko strangan spektaklon: ie-tie la akvo ekŝprucis en perpendikla kolono, ie-tie elĵetiĝis io kvazaŭ nigra korpo; la marsurfaco en diametro de ĉirkaŭ tricent metroj sovaĝe ruliĝis kaj bolis kaj aŭdeblis elprofunde ŝtorma bruego aŭ muĝado. ”Ŝajnis, kvazaŭ sub la akvo erupcius negranda vulkano.”

Kiam Oudenbourgh lante proksimiĝis al tiu loko, subite ekŝprucegis proksimume dek metrojn de la pruo grandega apika ondo kaj ekbruegis terura detonacio. La tuta ŝipo impete leviĝis kaj la ferdekon inundis pluvo de preskaŭ bolanta akvo; samtempe kun ĝi klakis sur la pruo forta nigra korpo, tordiĝanta kaj eliganta akresonan kriĉon; estis brogita salamandro kun rompita spino.

La komandanta oficiro ordonis retronavigon, por ke la ŝipo ne troviĝu rekte en la mezo de ĉi tiu eksplodanta infero; sed intertempe komenciĝis eksplodoj en ĉiuj flankoj kaj la marsurfaco estis plenkovrita de pecoj de disŝiritaj salamandroj. Fine oni sukcesis turni la ŝipon, kaj Oudenbourgh plenvapore fuĝis norden. Tiam ekkrakegis terura detonacio proksimume sescent metrojn post ĝia pobo kaj el la maro leviĝis grandegaj, eble cent metrojn altaj akvo- kaj vaporkolonoj. Oudenbourgh direktis al Harwich kaj disaŭdigis ĉiuflanken sendratan averton: ”Atenton, atenton, atenton! Sur linio Ostendo – Ramsgato granda danĝero de submaraj eksplodoj.

Kaŭzo nekonata. Ni konsilas eviton al ĉiuj ŝipoj!” Intertempe daŭris la bruegado kaj krakegado, preskaŭ same, kiam okazas marmanovroj; sed nenio estis videbla pro la ŝprucanta akvo kaj vaporo. Sed el Dovero kaj Kalezo jam plenvapore navigis torpedŝipoj kaj destrojeroj kaj rapidegis militaj aerflotoj al tiu loko; sed atinginte ĝin, ili trovis nur la surfacon malklarigitan de flava ŝlimo kaj plenkovritan de senvivaj fiŝoj kaj disŝiritaj salamandroj.

En la unua momento oni parolis pri mineksplodoj en la Markolo; sed kiam ambaŭflanke de la Kaleza Markolo la bordoj estis fermitaj de soldatĉenoj kaj kiam la angla ĉefministro la kvaran fojon en la mondhistorio interrompis sabate vespere sian semajnfinon kaj haste revenis en Londonon, oni komencis suspekti, ke temas pri evento de ekstreme grava internacia signifo. La ĵurnaloj alportadis la plej alarmajn onidirojn, sed mirige ĉifoje ili restis ankoraŭ malproksime de la realaĵo; tiam neniu eĉ scietis, ke dum kelkaj krizaj tagoj Eŭropo kaj kun ĝi la tuta mondo staris nur paŝon de milita konflagracio. Nur kelkajn jarojn poste, kiam ano de la tiama brita kabineto, Siro Tomaso Mulberry malvenkis en la balotado por la parlamento kaj sekve de tio eldonis siajn politikajn memuarojn, eblis legosciiĝi, kio fakte tiam okazis; sed tiutempe jam neniun ĝi interesis.

La afero tutkoncize estis jena: Kiel Francio, ankaŭ Anglio komencis, ĉiu de sia flanko, konstrui en la Manika Markolo submarajn salamandrajn fortikaĵojn, per kiuj eblus en kazo de milito fermi la tutan Markolon; kompreneble poste ambaŭ grandpotencoj reciproke sin kulpigadis, ke komencis la alia flanko; sed al la vero respondas, ke ambaŭ komencis la fortikigajn laborojn samtempe pro timo, ke la najbara kaj amikiĝinta ŝtato povus devanci la alian. Mallonge, sub la surfaco de la Kaleza Markolo elkreskis unu kontraŭ la alia du kolosaj betonfortikajoj, armitaj per pezaj kanonoj, torpedĵetiloj, vastaj minzonoj kaj entute per ĉiuj plej modernaj akiraĵoj, kiujn tiutempe la homa progreso atingis en la militarto; sur la angla flanko ĉi tiu terura marfunda fortikaĵo estis ekipita per du divizioj de pezarmitaj salamandroj kaj per tridek mil laborsalamandroj, sur la franca flanko per tri divizioj da unuarangaj militsalamandroj.

Ŝajnas, ke la krizan tagon renkontiĝis meze de la Markolo sur la marfundo laborkolono de la britaj salamandroj kun la salamandroj francaj, kaj ke inter ili okazis ia miskompreno. Sur la franca flanko estis asertite, ke iliaj trankvile laborantaj salamandroj estis atakitaj de la britaj, kiuj volis ilin forpeli; la britaj armitaj salamandroj laŭdire provis fortreni kelkajn salamandrojn francajn, kiuj kompreneble defendis sin. Post tio la britaj militsalamandroj komencis pafi kontraŭ la francajn salamandrajn laboristojn per grenadoj kaj minĵetiloj, tial la francaj salamandroj estis devigitaj uzi la samajn armilojn. La franca registaro sentis sin devigata postuli de la registaro de Lia Brita Majesto plenan satisfakcion kaj evakuon de la disputebla submara sektoro kaj same certigon, ke similaj kazoj venonte ne ripetiĝos.

Kontraŭe la brita registaro anoncis per speciala noto al la registaro de la Franca Respubliko, ke la francaj militizitaj salamandroj penetris sur la anglan duonon de la Markolo kaj pretis meti tie minojn. La britaj salamandroj atentigis ilin, ke ili troviĝas sur ilia laborteritorio; la francaj ĝisdente armitaj salamandroj respondis per ĵetado de grenadoj, kaj mortigis kelkajn salamandrajn laboristojn britajn. La registaro de Lia Majesto kun bedaŭro sentis sin devigata postuli de la registaro de la Franca Respubliko plenan satisfakcion kaj garantion, ke venonte la francaj militaj salamandroj ne surpaŝos la anglan duonon de la Manika Markolo.

Post tio la franca registaro anoncis, ke ĝi ne povas plu toleri, ke la najbara ŝtato konstruu submarajn fortresojn en senpera proksimo de la francaj bordoj. Kio koncernas la miskomprenon sur la fundo de la Markolo, la registaro de la respubliko proponas, ke en senco de la Londona Konvencio la disputiga afero estu prezentita al la Haga Arbitracia Tribunalo.

La brita registaro respondis, ke ĝi ne povas kaj ne intencas la sekurecon de la britaj bordoj subigi al ia ekstera decido. Kiel la atencita ŝtato ĝi postulas denove kaj kun ĉia emfazo senkulpigon, kompenson de damaĝo kaj garantion por estonteco. Samtempe la mediteranea angla floto, ankranta apud Malto, fornavigis plenvapore direkte okcidenten; la atlantika ŝiparo ricevis ordonojn koncentriĝi apud Portsmouth kaj Yarmouth.

La franca registaro ordonis mobilizon de kvin klasoj maristaj.

Ŝajnis, ke neniu el ambaŭ ŝtatoj povas jam cedi; finfine estis klare, ke temas pri nenio pli malgranda ol pri hegemonio super la tuta Markolo. En tiu kriza momento Siro Tomaso Mulberry konstatis la surprizan fakton, ke sur la angla flanko nek militaj nek laboraj salamandroj (almenaŭ de jure) ekzistas, ĉar sur la britaj insuloj ĝis nun validas la malpermeso, eldonita de Siro Samuelo Mandeville, laŭ kiu eĉ ne unu salamandro rajtas esti okupata sur la bordo aŭ en la suverenaj akvoj de la britaj insuloj. Laŭ tio la brita registaro ne povis oficiale supozi, ke la francaj salamandroj atakis la anglajn salamandrojn; la tuta afero ŝrumpis je demando, ĉu la francaj salamandroj intence aŭ nur erare suriris fundon de la suverenaj akvoj britaj. La oficoj de la respubliko promesis enketi la aferon; la angla registaro eĉ ne proponis, ke la konflikto estu prezentita al Haga Arbitracia Tribunalo.

Poste la brita kaj franca admiralitatoj akordiĝis, ke inter la submaraj fortresoj en la Manika Markolo restos neŭtrala zono en larĝo de kvin kilometroj, per kio neordinare estis firmigita amikeco inter ambaŭ ŝtatoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.