|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJAŭtoro: Karel Čapek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ekzistas homoj kolektantaj poŝtmarkojn, kaj aliaj kolektantaj inkunablojn. Sinjoro Povondra, pordisto en la domo de G. H. Bondy, longe ne trovis sencon de sia vivo; jarojn li hezitis inter intereso pri la praepokaj tomboj kaj pasio por eksterlanda politiko; iun vesperon tamen subite aperis al li, kio ĝis nun mankis al li, por ke lia vivo estu plena vivo. Grandaj aferoj kutime venas neatendite.
Tiuvespere sinjoro Povondra legis ĵurnalon, sinjorino Povondrová estis riparanta la ŝtrumpojn de Francisko, kaj Francisko ŝajnigis, ke li lernas enfluojn de Danubo desur la maldekstra bordo. Estis agrabla silento.
”Por freneziĝo,” ekmumuris sinjoro Povondra.
”Nu, kio,” demandis sinjorino Povondrová tredante fadenon.
”Nu, kun salamandroj,” diris patro Povondra. ”ĝuste mi legas, ke en la lasta kvaronjaro estis venditaj sepdek milionoj da pecoj.”
”Tio estas multe, ĉu?” diris sinjorino Povondrová.
”Tion mi opinias. Ĝi estas ja kolosa cifero, panjo. Konsideru, sepdek milionoj!” Sinjoro Povondra kapskuis.
”Per tio oni devas gajni fabelajn sumojn! – Kaj kiom da laboro nun estas farata,” li aldiris post mallonga meditado.
”Jen mi legas, kiel ĉie galope oni konstruas novajn landojn kaj insulojn. Mi diras al vi, nun la homoj povas konstrui al si tiom da kontinentoj, kiom ili volos. Kia granda afero, patrino. Mi diras al vi, ke ĝi estas pli granda progreso ol la malkovro de Ameriko.” Sinjoro Povondra super tio enpensiĝis.” Nova historia epoko, ĉu ci scias? Jes, jes, panjo, ni vivas en la granda tempo.”
Sekvis denove longa hejma silento. Subite patro Povondra impete ekfumegis la pipon. ”Ĉe ekpenso, se ne mi estus, la afero ne estus okazinta!”
”Kiu afero?”
”La negocado kun salamandroj. La Nova Epoko. Konsiderante ĉion, fakte mi estis tiu, kiu ĉion ekfunkciigis.”
Sinjorino Povondrová okullevis de la trua ŝtrupo. ”Mi petas vin, kiel?”
”Ĉar tiam mi enlasis tiun kapitanon al sinjoro Bondy.
Se mi ne anoncus lin, neniam renkontiĝus tiu kapitano kun sinjoro Bondy. Se ne mi estus, panjo, estus nenio el la afero. Tute nenio.”
”Eble la kapitano trovus iun alian,” oponis sinjorino Povondrová.
En la piptubo de sinjoro Povondra malestime ekraslis.
”Vi tion komprenas! Tian aferon scias fari nur G. H.
Bondy. Karulin’, tiu vidas pli foren, ol kiu ajn alia. La aliaj vidus en tio eble nur stultaĵon aŭ trompon; sed nepre ne sinjoro Bondy! Li havas ja nazon, mia kara!” Sinjoro Povondra enpensiĝis. ”Tiu kapitano nome, kiel nur li nomi ĝis, Vantoĥ, tute ne aspektis laŭ tio. Tia dika provinca onklo. Alia pordisto dirus al li, kien, kien, la sinjoro ne estas hejme, kaj entute; sed mi havis ian antaŭsenton, aŭ kion. Mi anoncos lin, mi diris al mi; sinjoro Bondy eble insultos min, sed tion mi surprenos kaj lin anoncos.
Ĉiam mi diras, pordisto devas havi flarsenton por homoj.
Iam sonorigas homo aspektanta kiel barono, kaj dume li estas agento kun fridujoj. Kaj alifoje venas ia dika patreto kaj jen, kio enestas en li. Oni devas esti sperta pri homoj,” meditis patro Povondra. ”El tio vi vidas, Francisko, kion oni povas fari ankaŭ en subalterna posteno. Sekvu la ekzemplon kaj penu ĉiam plenumi vian devon, kiel mi mem tion faris.” Sinjoro Povondra solene kaj emocie kapskuis. ”Mi povis forrifuzi la kapitanon kaj ŝpari al mi la ŝtuparon. Alia pordisto pufiĝus kaj brufermus la pordon antaŭ lia nazo. Kaj tiel li vanigus tian fabelan progreson en la mondo. Memoru, Francisko, se ĉiu homo plenumus sian devon, estus hej en la mondo. Kaj aŭskultu atente, kiam mi diras ion al vi.”
”Jes, paĉjo,” murmuris Francisko malfeliĉe.
Patro Povondra ektusis. ”Donu al mi tondilon, panjo.
Tion mi eltondu el la ĵurnalo, por havi foje post mi ian memoraĵon.”
Tiel do okazis, ke sinjoro Povondra komencis amasigi eltondaĵojn pri la salamandroj. Pro lia kolekta pasio ni dankemas por multo da materialo, kiu alie forgesiĝus. Li eltondadis kaj kaŝadis ĉion, kion nur kie ajn li trovis presite pri la salamandroj; ne estu sekretigite, ke post iaj komencaj malfacilaĵoj li ellernis dezertigi en sia preferata kafejo ĵurnalojn, en kiuj estis ia ajn mencio pri salamandroj, kaj atingis specialan, preskaŭ sorĉistan virtuozecon en tio, kiel li sciis diskrete elŝiri el ĵurnalo la respektivan paĝon kaj malaperigi en poŝo ĝuste antaŭ la okuloj de sinjoro ĉefkelnero. Kiel konate, ĉiuj kolektantoj pretas ŝteli aŭ murdi, se temas pri tio, akiri novajn aĵojn por sia kolekto; sed tio neniel malaltigas ilian moralan karakteron.
Nun lia vivo havis sencon, ĉar ĝi estis vivo de kolektanto.
Ĉiuvespere li ordigis kaj tralegis siajn eltondaĵojn antaŭ la indulgaj okuloj de sinjorino Povondrová, scianta, ke ĉiu viro estas parte frenezulo kaj parte eta infano; prefere li ludu per la eltondaĵoj, ol iradu en gastejon kaj kartludu. Ŝi faris en komodo eĉ lokon por liaj skatoloj, kiujn li mem kungluis por sia kolekto; ĉu eblas postuli pli de edzino kaj mastrino?
G. H. Bondy foje ĉe ia okazo mem estis surprizita pro enciklopediaj scioj de sinjoro Povondra en ĉio, kio koncernas la salamandrojn. Sinjoro Povondra iom honteme konfesis, ke li kolektas ĉion kio nur ie estas presita pri salamandroj, kaj montris al sinjoro Bondy siajn skatolojn.
G. H. Bondy afable laŭdis lian kolekton; kion fari, nur grandaj sinjoroj scias esti tiel degnaj, kaj nur potencaj homoj povas feliĉigadi la aliajn, kvankam tio kostas ilin eĉ ne unu heleron; grandaj sinjoroj havas tion entute bone. Ekzemple sinjoro Bondy simple ordonis, ke al Povondra oni sendadu el la buroo de la Salamandro-Sindikato ĉiujn eltondaĵojn pri salamandroj, kiujn oni ne bezonas arkivi; kaj la feliĉega kaj iom konsternita sinjoro Povondra ricevadis ĉiutage tutajn pakaĵojn da dokumentoj en ĉiuj lingvoj de la mondo, el kiuj ĵurnaloj presitaj en la cirila, greka alfabetoj, skriboj hebrea, araba, ĉina, bengala, tamula, java, birma aŭ en taalik, plenigadis lin per pia respekto. ”Kiam nur mi ekpensas,” li diradis super ili, ”ke ĉio-ĉi sen mi ne estus!”
Kiel jam dirite, la kolekto de sinjoro Povondra konservis multe da historia materialo pri la tuta historio kun salamandroj; sed per tio ne estas dirite, ke ĝi povus kontentigi sciencan historiiston. Unue, sinjoro Povondra, ricevinta nenian fakan klerecon en la historiaj helpsciencoj kaj en arkivaj metodoj, aldonis al siaj eltondaĵoj nek font-indikon, nek la respektivan jarkalkulon, tial plejparte ni ne scias, kiam kaj kie tiu aŭ alia dokumento aperis. Due pro la superabundo de la materialo, kiu amasiĝis sub liaj manoj, sinjoro Povondra konservis ĉefe nur la longajn artikolojn, kiujn li opiniis gravaj, dum la koncizajn informojn kaj depeŝojn simple li forĵetadis en karbujon; sekve de tio konserviĝis al ni pri ĉi tiu tuta periodo nekutime malmulte da informoj kaj faktoj. Trie, en la aferon funde intervenis la mano de sinjorino Povondrová; kiam la skatoloj de sinjoro Povondra konsiderinde pleniĝis, silente kaj sekrete ŝi eligadis parton da eltondaĵoj kaj forbruligis ilin, kio ripetiĝis kelkfoje jare.
Ŝi savis nur tiujn, da kiuj ne tro venadis, kiel eltondaĵojn presitajn en la malabara, tibeta aŭ kopta skriboj; tiuj restis deponitaj preskaŭ komplete, sed pro iaj vakuoj en nia klereco ne tro ili utilas al ni. La materialo, al ni disponebla por historio de la salamandroj estas do esence malkompleta, simile kiel katastro-libroj el la oka jarcento post Kristo, aŭ kiel verkaro de la poetino Sapfo[68]; nur hazarde konserviĝis al ni dokumentaro pri tiu aŭ alia sektoro de tiu granda mond-okazado, kiun tamen malgraŭ ĉiaj interspacoj ni provos resumi sub la titolo Laŭ ŝtupoj al civilizacio.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.