La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 24

Kaj ĉie, kie tiriĝas la procesio de morto, ekkantas la bar doj sian adiaŭon al la Ĥano:

La jurto del Morto ruliĝas antaŭen, grincas la radoj, ĝemas la bovoj, ĉar tie ene ripozas la Ĥano.

Eĥiĝas la vokoj super la dezertebenoj kaj la montoj ilin ĉiudirekte ripetas: La granda Ĥano mortis!

La greso en la valoj kaj kanaroj ĉirkaŭ la riveroj flustras kaj susuras: La granda Ĥano mortis!

En la vokoj del anseroj, sur la flugiloj del akridoj, portiĝas la sciigo tra la mondo: La granda Ĥano mortis!

La sagokurieroj antaŭenflugas sur ŝaŭmantaj ĉevaloj kaj tintigas siajn sonorilojn: La granda Ĥano mortis.

Jes, la granda Ĥano mortis, la plej granda el ĉiuj mongoloj forpasis, sed potenco lia daŭras.

La akvoj haltigas siajn kurojn, la altaj pinoj sin ĵetegas abismen kaj la tero tordiĝas pro doloro.

La bestoj kiujn li ĉasis, la ĉevaloj kiujn li rajdis, haltas inter la ombroj por lin memori.

La fumoj, kiuj leviĝas el la jurtoj, sin klinas, kaj la vento venas kun odoro de rozoj freŝigitaj de pluvo.

La granda Ĥano mortis: lamentoj, lamentoj pro lia forpaso kaj jubilo, jubilo pro tio, ke li ekzistis!

Ŝargita li estis kiel fulmotondra nubo per la volo del Ĉielo kaj blindumis tutmondon per siaj fulmoj.

Neniam antaŭe homo rajdis sian ĉevalon tiom foren en sunsubiron kaj sunleviĝon.

Kiel venkinto senpara kaj senkompara li staris antaŭ la maro senlima kaj la ĝisnubaj montoj.

La plej ekstremajn finojn del mondo li klinis unu al la alia kiel oni streĉas pafarkon ĝis romplimo.

La plej disigitan li unuigis simile ponton kiu pli grandegis ol iu pluvarko.

Li pereigis kaj starigis, prenis kaj donis same superabunde, neniu kaj nenio povis kontraŭstari, kaj lia justeco estis neŝancelebla kaj senindulga kiel tiu del Ĉielo mem.

Kiel neniu alia li estis venĝanto de ofendoj kaj premianto de fidelo, lumbrila suno del mongoloj.

Lia glavo estis kiel fulmo el serenblua ĉielo, lia militarto kiel kunpuŝiĝo de ardanta fero kaj pura glacio.

Li venis kun la ŝtormovento kaj ŝriadis kiel la sovaĝa stalono, sed li ankaŭ estis kiel serena vintrotago kun staraj fumoj rekte enspacen.

Per sia saĝo li apertis korojn kaj penetris intestojn, li interpretis ĉiujn kaŝitajn signojn simile la plej grandan el ŝamanoj.

Li vastigis la mondon kaj preparis spacon por tio, kio devas veni, por tio, kio leviĝos.

Li kondukis sian popolon tra la pordego del Futuro, de kie returno ne eblas.

Grandaj tempoj, gigantaj bataloj! klangoj de arkotendenoj, fajfoj de sagoj en la acideta odoro de verŝita sango!

Por siaj popolanoj li estis la ŝildo, kiu ilin levis, la lanco kiu ilin ĵetegis antaŭen.

Por siaj malamikoj li estis la granda tremo, kiu penetris ĝis en la dormo kaj vizioj.

Jes, la granda tremego por landoj, kiuj ŝvelis en sia sterko kaj grasiĝis en la fumo, por la pigraj popoloj en iliaj urboj el ŝtono.

La mondarbo mem tremis pro la paŝoj de la granda Ĥano, tremis kiel kverko el fero kun folioj el kupro.

En ĉiuj direktoj: submetiĝo aŭ pereo, postulo de senperfido kiel ostaĝo por la vivo.

Kaj ĉiu ribelo nuligita en pli granda ribelo simile al flamo en furiozanta fajro.

Lia gloro hejmas en senlimo kaj nekredeblo, lia jurto estas kiel la volbo del Ĉielo mem.

Eĉ ne makuleto de forgeso obskurigos lian memoron, tiu aglo kiu balais super la tero.

La granda Ĥano estas for, sed liaj heredintoj restas, la filoj del aglo, kiuj sin ĵetegas del altoj.

Ankaŭ en la mortoregno li estos regento, la hundoj del abismego nenion kapablos kontraŭ li.

Dum sia dormo li ampleksos sian imperion, ĉion posedos kaj ĉion fordonos, plej potenca el ĉiuj sed kun manoj vakaj.

La pura nomado, simpla kaj serena kiel la greso en la vento, frata, malavara, senperfida!

Kaj samtempe la plej timiga mongolo, kiu longe tremigos la mondarbon kiel kverkon el fero kun folioj el kupro!

La granda Ĥano mortis, la granda Ĥano neniam mortos!

Tiel kantas la mongolaj bardoj, tiel ili daŭros, kantante, multgeneracie.

”... la nombro de l’ vortoj en lingvo de l’ homoj estas senfina ...”

L. L. Zamenhof, 1888

”Postuli (kiel kelkfoje okazas) simpligon kaj normigon de la lingvo al – se eble – unu sola nivelo estas miskompreni la aferon. Tio kondukus al ruiniga nivelado anstataŭ al strebinda evoluo. Ĝi signifus katastrofan elpovrigon por ĉiuj, ĉar tio rabus al la lingvo (kaj per tio al la homo) ĝian funkcion de multflanke efika instrumento kaj specialigita, nuancita, rafinita rimedo de serĉado kaj komunikado.”

Artur Lundkvist


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.