La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 7

La reveno al Karakorum apenaŭ estas hejmenveno por la Ĥano, se li kiel nomado sentas tiriĝon al iu aparta loko tio estas al la regiono de lia origino, la rivervaloj, paŝtejoj kaj montodeklivoj de lia infanaĝo, krom al la propra klano, la propra homtribo, sed jam antaŭ longe li trovis ke tio estas io pli malpli perdita, precipe ĝi ekzistas kiel imago ene en li sen ia vera similo en la realo, li vidis kaj spertis tro multe, lia mondo tiel senmezure vastiĝis ke la origina mondo malvastiĝis ĝis nerekoneblo, rivervalojn, ebenaĵojn kaj montojn li renkontis en tiel multaj direktoj ke li ne plu povas ilin nete distingi, kaj la propra klano pleje similas al parencaro kiu lin ĉirkaŭas, jam antaŭ longe li unuigis la inter si militantajn mongolojn kaj poste ilin aliancigis kun multaj aliaj gentoj, kiuj nun ĉiuj konsistigas lian popolon, ankaŭ la plej foraj kiuj partas en lia imperio.

Tial la Ĥano nenie povas hejmi aŭ aparte preferi iun lokon al alia, Karakorum li ne elektis pro inklino sed pro hazardo kunefike kun la sinprezenta neceso.

Kiel nomado li ne volas fiksiĝi en iu ajn urbo, sed kiel reganto de la mondo li devas havi ĉefurbon, lokon de kolektiĝo, fiksan punkton, ĉar tion postulas imperio same kiel rado necesigas nabon.

Karakorum kompareblas kun la kalmo en la mezo de uragano aŭ al la plej interna digo kie la fortoj sin kolektas kaj ŝargiĝas antaŭ ol ili liberiĝas, ia granda oazo de paco kaj abundo meze en la dezerta lando, fonto de la ĉiamrenovaj militkampanjoj elirantaj de tie.

Ne ripozon nek liberiĝon de regadzorgoj signifas Karakorum al la Ĥano, nek tempon dum kiu li ne plu bezonus pensi pri militoj kaj konkeroj, nur pri paca firmigo de sia regado: ne, eĉ tro bone li scias ke lia restado en Karakorum ne povas longdaŭri, ke la bataloj neniam finiĝos, ke lia ĉeesto kaj interveno baldaŭ estos postulataj aliloke.

La Ĥano tion trakomprenas pli bone ol ajniu: la imperio devas esti konstante refirmigata kaj vastigata por ne regresi, la leĝo de militado senindulgas kaj ne koncedas spirpaŭzon, paco kaj trankvilo signifus diseriĝon de la regno, sinkon de la popoloj en pigron kaj komforton, dum samtempa ekflagro de internaj antagonismoj kaj luktoj: tio validas por ĉiuj popoloj sed pleje por la lia, la militemaj mongoloj, por kiuj iom longa paco estus fatala, amasiĝo de sovaĝaj instinktoj sen ellaso, violentaj pasioj sen celo kaj malŝargo.

Vivo kaj morto dependas unu de alia, kie la vivo kreskas forta la morto devas rikolti same forte, la mongoloj estas gento de la liberaj ebenoj kaj neniam povas radiki kiel arboj, neniam resti en senmovo: tiam ili senigus sin de sia rajto de unuenaskito al vagado, al vivo sur ĉevaloj kaj en jurtoj, al vastoj kun greso kaj brutaro, ruliĝantaj ĉaroj, moveblaj tendvila ĝoj.

Sub Jassa, tiu leĝo kiun li estas establanta por la futuro, la regado de la mongoloj restos kaj malhavos similaĵon surteran, ĉar tia estas la leĝo de la luktopova moviĝado, diktata de la volo de la Ĉielo, per severaj sed justaj ordonoj, konstanta kaj sana alternado inter ŝargo kaj ellasiĝo, inter violento kaj volupto, inter necesa ripozo kaj same necesa sturmasalto.

Tia estas la konvinko de la Ĥano, samtempe ricevita heredo kaj konfirmita sperto, tamen ne sen kontraŭdiroj kaj hezitoj kiuj sin montris ĉiam pli nete dum la imperio kreskis kaj la mondo sin vastigis.

Ofte dum siaj ĉiutagaj rajdoj la Ĥano pensas pri Jassa, rigardas en sin mem kaj ĝisatendas ke la vortoj elfontiĝu, ke ili kuŝu pretaj sur la lango por elparoli, la ĝustaj vortoj kun tiu forto kiu ilin portos antaŭen dum multaj generacioj kaj ne permesos ilin misinterpreti aŭ disipiĝi.

Kiam li do revenas, saturita de siaj vortoj, li tuj vokas skribiston kaj eksidas sola kun li, neniu rajtas ilin ĝeni, neniu rajtas aŭskulti, kvazaŭ ĉirkaŭŝvebas mallaŭta flustro la jurton de la regento: La Ĥano diktas sian leĝon.

Iujfoje la skribisto estas Tatatunga, la lerta kaj alte fidata turko, kiu enkondukis la mongolan uigurskribon: skribarto kiu sugestas pri serpentoj sinuantaj ĉirkaŭ flutoj kaj nodligantaj sin mem kaj ankaŭ subite elŝovantaj kornon aŭ akran dornon, skribo kiu artlerte desegnatas per pinta peniko mergita en tuĉo.

Sed Tatatunga estas tre okupata homo, konservanto de la grandsigelo kiun li inventis por bono de la Ĥano kaj krom tio juĝisto kun tasko sekvi la preskribojn en Jassa kaj zorge apliki ilin en la realo, krome li estas viro oldiĝanta, ĝenata de peza ventro.

Lia anstataŭanto tial ofte estas Ŝigi-Kutuku, lia disĉiplo plej eminenta, ne malpli lerta skribisto ol Tatatunga mem, krom tio multe pli juna kaj rapida, zorgata de la Ĥano kiel infaneto ekde kiam li ĉirkaŭkrablis inter mortfalintaj tataroj post batalo, iu milita trovinfaneto de fremda sango sed kreskinta kaj edukita inter mongoloj.

La Ĥano sidas en sia kutima rajdpozo kun suprentiritaj kruroj kaj kun la okulfendetoj kuntiritaj, nur la lipoj sin movas dum lante kaj nete li prononcas siajn vortojn, siajn formulojn de la leĝo, kaj li nenion ŝanĝas, nur donas al la skribisto tempon noti la vortojn antaŭ ol li daŭrigas per la sekva frazo.

Kiam la Ĥano estas preta li montras per kapklino ke la skribisto povas foriri kaj etendas la manon por la pergamenrulo, li rigardas la ĵus registritan tekston zorge, sed je distanco de preskaŭ braklongo, malmiope, kaj ŝajnas kvazaŭ li ĝin legus, ĝin primeditus.

Eble dependas de profunde sidanta malfido pri la magia arto de skribado, eble de lia malfido kontraŭ ĉiu homo krom li mem, sed li ne permesas al la skribisto laŭtlegi la tekston kiun tiu skribis, sed alvokas alian kiu prezentas la skribon al li, malrapide, frazon post frazo, kaj la Ĥano zorge aŭskultas, aprobe kapsignas, certas nun ke ĉio estas korekte komprenita kaj notita, legebla por iu ajn kiu majstras la arton kaj scikapablas la lingvon.

Tiel Jassa kreiĝas simile al lante kreskanta konstruaĵo, muro kie ĉiu vorto estas ŝtono ekokupante sian difinitan lokon, sed flanke de Jassa la Ĥano diktas ankaŭ pli ĝeneralajn, utilajn vortojn de saĝo por tiu kolekto kiu nomiĝas Bilik.

Pri la batalulo havas por diri ĉi tion Jassa:

La batalulo ne pensu pri sia vivo, tio estas la plej bona maniero eviti sian morton.

Kiu pensas pri sia vivo facile ĝin perdos, kiu ne zorgas ĉu li mortos pli verŝajne travivos.

En la batalo ĉiu estas la aliaj, li sin konservas perdigante sin inter la batalkamaradoj.

En la batalo la plej bona batalulo estas dividita en du, unu berserke batalas ekster sinrego, la alia lin prigardas kaj konservas la sinregon.

La forta batalulo ne postulu same multe de la pli malfortaj kiel de si mem, li estu ilia ŝparita forto.

La batalulo spiru profunde kiel dormanto meze en la batalo, tio donas al li eltenivon kaj longigas lian brakon.

La batalulo neniam subtaksu sian adversulon, sed el sia malsupereco li ĉerpu forton kaj ruzon por supervenki lin.

Por faligi bovidon oni ne uzas samgrandan forton kiel por faligi bovon.

Kompati malamikon estas kvazaŭ meti vipurojn sub la vestojn.

Estas pli saĝe mortigi tuj ol pli tarde.

Al kiu eblas vivi iom longe, tiu ofte kredas ke li entute ne bezonos morti.

Malamiko kiu povas uziĝi kontraŭ malamiko per tio ne fariĝas unu el la niaj.

Kiu perfidas unu povas samfacile perfidi alian, tial neniam lin fidu.

Kiu sin submetas ne plu estas malamiko, li gajnis sian vivon, sed farinte nesingardan movon li povos ĝin perdi.

La batalulo ne pensu pri predo antaŭ ol li jam venkis en la batalo.

Predado neniam estas rajto sed ĉiufoje donaco.

Konkeritajn virinojn la batalulo ne devas elmeti al malnecesa perforto, ili soltas naski al li filojn kiuj gloros lian nomon.

Armiloj kiuj neniam trinkis sangon baldaŭ ĉesas esti armiloj.

Kie la batalulo pasis, tie la greso la plej bone kreskas.

– • –

La Ĥano elrajdas el Karakorum, ekipita por iom longa marŝo, akompanata de kelkaj konfidenculoj kaj je ioma distanco de trupo da bataluloj, tiajn marŝojn daŭrantajn kelkajn tagojn kaj noktojn li de tempo al tempo faras.

Enpense li tiam kaj ofte ankaŭ alitempe revenas al la neevitebla estonta milito, la kampanjo suden por obeigi la aplomban kaj ribelan Hsia, kun plilongiĝo orienten por la fina interpuŝi ĝo kun la du Katajo-regnoj.

Li sentas ke lia tempo forfluas, fluas for kiel manpleno da sablo inter la fingroj, tio lin faras jen senpacienca, kvazaŭ li volus rapidigi la eventojn kaj meti ĉion en la pasintecon, jen penseme kvieta, primedita, kvazaŭ li volus resti ĉe ĉiu momento, kapti ĝin per la manoj kaj ĝin reteni.

Li rajdas kun sia akompanantaro supren laŭ la valo de Orkhon, havas la riveron enlime de proksima vidkampo tamen ne sin tenante apud la bordo, kaj en la dua tago ili atingas tiom foren ke la ĉevaloj hufas en alta, ankoraŭ freŝa greso kaj la ombro falas sur ilin de arboj kreskantaj ĉiam pli dense kaj pli alten.

Inter la pli malhelaj koniferoj kun ties rektaj trunkoj la betuloj staras kun denstufaj kronoj kie kelkaj folioj jam komencis flaviĝi kaj sobŝvebi teren, dum la trunkoj blankas laktee, iujfoje nigramakulaj, kun ŝelo skvamiĝanta kaj flagranta en la vento.

Kapreoloj forfuĝas de la rajdantoj, scivoleme haltas kaj sin returnas por vidi, kun fervore flarantaj muzeloj, kaj pezaj arbaraj birdoj krake ekflugas inter la arboj tiel ke la ĉevaloj ĵetmovas la kapon.

Ofte ili transrajdas riveretojn kiuj blankŝaŭme sin ĵetas deklive malsupren kaj inter la ŝtonoj ili povas vidi trutojn kiuj forsaltas, urso kiu provas kapti fiŝojn en la malprofunda akvo montras la dentojn kontraŭ ili antaŭ ol li peze forpiedas.

Ili alvenas oblongan lagon kiu spegulas la bluan spacon kaj montras striojn en la akvo post roto de cignoj kiuj fornaĝas kun la koloj leĝere klinitaj, ne turnante la kapon.

La Ĥano ofte aŭdis pri pli granda lago pli norde, kie la fajfantaj demonoj tenas sin kaj vekas la subitajn puŝventojn, sed tio estas ie trans tiu loko kie Orkhon kunfluas kun Selenga, kaj tiel foren li neniam iris laŭ tiu direkto.

Li pensas pri tio ke ĉi tiu regiono estas strange netuŝita kaj senhoma, kvazaŭ transira regiono inter malsamaj gentoj kaj vivformoj, la nomadoj de la altebenoj malofte penetras tien kaj la ĉasistaj triboj sin tenas pli interne en la sovaĝaj terenoj.

Li primeditas ĉu eble estas tro malmulte da homoj en iuj partoj de la mondo kaj tro multaj aliloke, ĉu ne estus ebla ia egaligo: vera imperio povas vastiĝi nur en iom popolataj regionoj, potenco ĉiam signifas potencon super homoj, sed kie tro multaj troviĝas la potenco ankaŭ povas signifi malmultigi ilin.

La Ĥano ne certe scias kial li faras tiun marŝon supren laŭ la valo, enen en la arbarregiono, sed estas kvazaŭ li ion serĉus aŭ kvazaŭ io lin tirus tien, eble nur iu memoro el la infaneco lin pelas, iu duone forgesita impreso de tiu regiono.

Li ofte haltas kaj ĉirkaŭrigardas de la ĉevaldorso, nenion dirante, eble de iu tia valo inter arbokovritaj deklivoj venis iu branĉo de lia klano, kaj eble iu dormetanta instinkto vekiĝis en li.

Areto da altaj arboj kiuj kreskas aparte sur malgranda altaĵo nun lin tiras al si, li haltas antaŭ tiuj arboj kaj ilin zorgesplore rigardas, poste li descendas la ĉevalon kaj iras inter la rektajn, kolonsimilajn trunkojn.

Estas larikoj kun siaj kronoj svingiĝantaj unuj kontraŭ aliaj alte en la spaco, la suno tie vidiĝas kiel flugilflirtanta birdo el fajro inter la branĉaro kun la fajnaj, verdaj pingloj, la trunkoj staras tie kiel martelitaj el kupro, la ventsusuro en la kronoj atingas la grundon kiel ritma muĝetado.

La Ĥano longe staras tie en la arbareto, kun suprenturnita vizaĝo, kvazaŭ ravite: li aŭskultas, enspiras la freŝan odoron de la arboj, dum li samtempe sin turnas enen en si mem, eble al leviĝanta memoro, malklara rememoro pri io.

Daŭras longe antaŭ ol li revenas al siaj akompanantoj, sed tiam lia decido estas farita kaj li ĝin sciigas decidvorte, tiun arbareton sur la kolino li elektas sia estonta ripozejo, tie li entombiĝu mongolmaniere, akompanate de ĉevaloj kaj servistoj kiel decas al ĥano, kaj la arbareto post nun estu protektata, armita gardo deĵoru ĉe ĝi tage kaj nokte tiel longe kiel daŭros la imperio de la mongoloj, sed neniu ŝtono aŭ enskribo atestu pri li kiu tie ripozas, nur tiuj altaj arboj kiuj atingas Ĉielen kaj susuras pro ventoj el ĉiuj direktoj.

Post tempo de deca silento post la vortoj de la Ĥano ili ĉiuj denove eksidas ĉevalen kaj ekiras revoje al Karakorum.

– • –

Pri la rilato inter fajro kaj akvo la Ĥano notigas en sia kolekto de saĝo, en Bilik:

Fajro kaj akvo estas neunuigeblaj fortoj kiuj ne estu direktitaj unu kontraŭ la alia.

Fajro kaj akvo ambaŭ estas same necesaj por la konservo de la vivo, kaj por la gentoj sur la altebenoj ambaŭ estas same karaj kaj devas esti utiligataj ŝpare, la fajro pro la malmulta disponeblo de hejtaĵo, la akvo pro sia malabundo.

Fajro purigas same kiel akvo, sed en malsamaj manieroj: fajro purigas for la nevideblan, akvo la videblan.

La fajro obeas la volon de la Ĉielo, sed ankaŭ afinas al la demono Ebliss: el tio venas la duobla naturo de la fajro, ĝia netaksebla beno kaj la danĝero kiun ĝi samtempe ĉiam enhavas.

La fajro pro tio ĉiam devas esti gardata, nutrata singarde, simile sovaĝbestan idon kies malsovaĝon oni ne povas fidi.

La fajro estas vira, tial ĝi precipe estu prizorgata de virinoj.

Neniu tranĉilo kaj neniu armilo proksimu la fajron, viando en kaldrono boligita super fajro ne estu tranĉata de tranĉilo.

Estas je mortpuno malpermesite estingi fajron per akvo, ĝi estu sufokita aŭ elstamfita.

Sama malpermeso kaj puno validas kontraŭ urinado en fajron same kiel ene en jurto aŭ en fluantan akvon.

Tiel same ĉiu alia malpurigo de akvo estas malpermesita, neniu rajtas baniĝi en fluanta akvo aŭ igi trinki siajn brutojn tie, ĉar ambaŭ malpurigas.

Vestoj ne estu lavataj, ankaŭ ne vazoj uzataj en la mastrumado, tio estas sennecesa malŝparo de akvo.

Ĉe fulmotondrado validas apartaj preskriboj, ĉar la fulmotondroj prezentas okazajn ellasiĝojn de la demona furiozo de Ebliss, permesitajn de la Ĉielo: terura kunsturmiĝo inter la fajro kaj la akvo.

Kio faras la fulmotondrojn tiel teruraj al la homa naturo estas ĝuste tiu kunsturmiĝo inter la malkongruaj fortoj fajro kaj akvo.

La plej kuraĝaj bataluloj ne malofte raptiĝas de paniko dum fulmotondroj kaj ili sensaĝe sin ĵetas en plej proksiman akvon, en riveron aŭ lagon.

Akvo aŭtem ne ŝirmas kontraŭ la tondrofajro sed anstataŭe ĝin tiras al si, samkiel la pluvego ŝajnas elvoki la fulmojn kaj aldoni al ilia furiozo anstataŭ estingi ilin.

Tial al neniu licas proksimiĝi al akvo dum fulmotondro kaj kiu havas okupon ĉe akvo tuj ĝin ĉesigu kaj foriĝu de tie.

Ordinara fajro ne povas kontraŭrimedi la tondrofajron, male ĝi provokas la fulmon kaj ĝin tiras al si, tial la fajro ene en jurtoj estu estingita ĉe fulmotondro kaj neniu fumo devas elscendi tra la tendaperturo, ĉar ankaŭ la fumo povas altiri al si la fulmon.

Jurtoj ne estas plej bona restejo ĉe fulmotondroj, ili facile elmetiĝas al trafoj kaj ekbrulas, precipe antaŭ ol la pluvo atingis tramalsekigi la feltoŝtofon sufiĉe.

La plej sekure ĉe ĉiuj fulmotondroj estas sin plate meti sur la grundon, diste for de ĉiuj elstaraj objektoj, precipe arboj sed ankaŭ altaj rokoj.

Bestoj estas pli vundeblaj de la fulmo ol homoj, precipe ĉevaloj kiuj havas abunde sangon kaj plenas de varmego, tial bataluloj kaj aliaj rajdistoj forlasu siajn ĉevalojn dum fulmotondro, tiel ke ili ne estos faligitaj de la fulmo kune kun ili.

Tiel la homo en multaj manieroj devas kontribui por teni apartaj fajron kaj akvon, dum li ĉiam ilin ambaŭ uzas en ĝusta maniero por povi vivi.

– • –

Kataj estis dividita en du regnojn militantajn inter si: la norda Kin-regno kaj la suda Sung-regno, la unua nomata La Ora kaj ĝia regento La Ora Imperiestro, ĝin ŝirmis okcidente kontraŭ atakoj de nomadaj hordoj la granda muro kaj norde vasala ŝtato sub la princo de Liao.

Pluraj el la plej fidataj armeestroj de la Ĥano iuperiode estis en la servo de la Kin-imperiestro dum ties bataloj kontraŭ la Sung-regno, kaj dum tiu tempo ili havigis al si valoregajn sciojn pri la lando kaj revenis por rakonti pri la fantastaj riĉaĵoj tie atendantaj konkeranton, pri la grandegaj kaj pompaj urboj, pri lando kiu estis en sia tuto floranta ĝardeno kaj samtempe prirampata kiel formikejo de nigraharaj homoj, pri riveroj kaj kanaloj kie flosantaj domoj moviĝis per veloj, pelataj de la vento.

Centoj da dissenditaj gvatistoj same revenis de Kin kaj povis informi pri la fortikaĵoj de la urboj kaj pri tiuj apartaj fortresoj kiuj ŝirmadis la montpasejojn, pri armeo kiu nombris duonan milionon da soldatoj, el kiuj tamen nur kvarono estis rajdantoj kaj ekipitaj per pafarkoj, pri la bolanta malkontento en la norda vasala regno kie la feraj viroj de la Liao-dinastio estis pretaj ribeli kontraŭ siaj katajaj subpremantoj.

La Ora Imperiestro konsideris ankaŭ la mongolojn unu el siaj suborditaj popoloj kaj la Ĥanon sia Komandanto kontraŭ La Ribelantoj, kaj kiam la olda imperiestro mortis lin sukcedis filo kiu sin nomis Wai Wang kaj postulis ne nur imposton de la mongoloj sed ankaŭ ke la Ĥano ceremonie per genuado sin submetu antaŭ la elsenditaj dekretoj de la imperiestro.

Kiam la printempo en la jaro de la Ŝafo ekfloris super la altebenoj la Ĥano ekmovis siajn militfortojn, li dispartigis ilin en tri armeojn por marŝi tra Gobio laŭ malsamaj vojoj kaj ataki la Kin-regnon el tri direktoj samtempe, la Ĥano mem komandis la mezan armeon, ĉiuj abunde disponis pri transportkameloj kolektitaj en suda kaj okcidenta Gobio dum la kampanjoj de la lastaj jaroj, kaj ĉiu rajdsoldato kiel kutime havis plurajn ĉevalojn, fortajn kaj bone nutritajn post la abunda printempa paŝtiĝado.

Komence en la frusomero la armeoj de la Ĥano jam pasis tra la dezertregiono kaj atingis la grasajn paŝtejojn en Ongüt, ĝuste antaŭ la montĉeno kun la granda muro kiu ŝirmis la Kin-regnon kaj Chung-tu, la imperiestran ĉefurbon.

De siaj gardoturoj la katajoj povis vidi la tri armeojn proksimi ĝi el malsamaj direktoj tra la altebeno, komence videblaj kiel grandegaj nuboj el polvo, disvastigante sin kiel gigantaj drakoj, sed la mesaĝoj tiam sendataj al la imperiestro estis malfavore ricevataj, li ne lasis sin ĝeni dum sia pentrado sur silkoŝtofo aŭ en siaj tre ceremoniaj ĉaspartioj, kiom koncernis lin kaj la Oran Regnon kelkaj barbarhordoj proksimiĝantaj?

La sekretaj partianoj de la mongoloj inter la limgardistaro malfermis unu el la pordegoj en la granda muro por la armeo de la Ĥano, kiu enmarŝis renkontante nenian grandan kontraŭstaron kaj sin dividis en malsamajn taĉmentojn por ventumilforme disvastiĝi en la landon, ili atakis la imperiestrajn trupojn en pereigaj kuratakoj, antaŭensturmis super la piedsoldatoj kaj falĉis ilin per sagosvarmoj, depafitaj dum plena galopo, la fortikigitaj urboj submetiĝis aŭ estis enfermitaj, la kamparo estis prirabata, la vilaĝoj brulis, la rikoltoj estis distretitaj, bestoj kaj homoj mortigitaj, en la riveroj flosis kadavroj kaj la akvo ruĝiĝis pro sango.

La soldataroj de la Ĥano penetris ĝis antaŭ la ĉefurbo, kie la imperiestro Wai Wang estis kaptita de paniko kaj volis fuĝi, sed estis devigita resti kaj flaminspiri la siajn al rezisto, la Ĥano cirkumrajdis kun sia gvardio sur grandkreskaj, nigraj ĉevaloj kaj inspektis el ekstere la imponajn fortikaĵojn, la altajn murojn kaj batalturojn, la akvoplenajn ĉirkaŭfosojn kaj masivajn defendkonstruojn kun iliaj ŝtonĵetaj katapultoj kaj fajroŝprucaj tuboj.

Ili rajdis tra ĝardenoj inter floroj kaj fruktoj de specoj kiujn ili neniam antaŭe vidis, la ĉevaloj distretis maturajn melonojn kaj kukurbojn, ruĝece oreaj fruktoj falis nombre sur ilin de la arboj, kaj ili tramarŝis papavokampojn kiuj flimris per sia silksimila ruĝa brilo antaŭ ili, akvo glitrante fluis en longaj fluiloj kaj ĉie sin levis konstruetoj, apertaj pavilonoj kun rande suprenvolbitaj vitroverdaj tegmentoj kaj kolonoj pentritaj sangoruĝaj kun inkrustaĵoj el oro.

Atente kaj samtempe penseme la Ĥano rigardis ĉion tra siaj okulfendetoj, lia volo konkeri estis nemalpliiĝinta kaj nerompebla, sed la tasko kontinue kreskis antaŭ li, Kin estis grandega regno, tamen ne nur per sia vasteco, ĉar la distancoj al la ĉefo de rajdantoj ne ŝajnis tre grandaj, sed per sia denseco, sia nekredebla kundensiĝo de homoj, siaj konstruoj kaj kultivata fertilo, sia konsterna kombino de forto kaj feblo, masiva potenco kaj fragila delikato.

La Ĥano malinsistis sieĝi Chung-tu kaj retiris siajn trupojn, post kio la remarŝo tra Gobio okazis komencaŭtune, venkinto kiu jes certe ĉifoje ne povis plenumi la konkeron, sed pleniĝinto de utila sperto kaj de neŝancelebla rezoluto reveni.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.