La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 17

La tensio inter la malsamaj religioj en Karakorum fariĝas ĉiam pli forta, ili ĉiam pli intense strebas supervenki kaj forpuŝi unu la aliajn, kaj tial ili elrektigas ĉiam pli multajn kaj pli okulfrapajn kirkojn, moskeojn kaj templojn.

La kristanoj venintaj el okcidente estas malmultaj sed rimedriĉaj, ili konstruas katedralon kun multaj spajroj similaj al suprendirektaj glacikonusoj, kaj interne en ĝi tronas madono kiu plenigas la tutan altaran muron, skulptita kaj pentrita per oro kaj ĉiellazuro, kaj bonnutrita diinfano kiu etendas sin por ŝvelpufa patrinmamo.

La nestorianoj, la orientaj kristanoj kiuj estis forpelitaj el Bizancio, ĉiam plu kontentiĝas per kelkaj kirkoj el ligno, sufiĉe modestaj, grizverdaj pro vento kaj vetero, kun unu sola spajro ornamita per simpla lignokruco, eĉ ne orumita sed nigregudrita, sed kompense renkontas la vizitantojn interne de la kirkoj viraltaj krucoj el arĝento, kiuj brilas blindige en la lumo.

La islamanoj havas siajn moskeojn, rondpufaj kaj blankegrizaj kiel vesponestoj, apud ĉiu sin levas minareto kontraŭ la ĉielo kiel dia brako, blanka kaj ronda, kun spaco por la muezino plej alte sub kronanta lunserpo el oro.

La buddhanoj elrektigis multajn templojn en kataja stilo, kun suprenfleksitaj tegmentoj simile al ĉapelrandaĵoj, kun ruĝpentritaj kolonoj kaj gigantaj, skulptitaj lotusfloroj, ruĝaj aŭ blankaj, kaj iliaj Buddhostatuoj estas skulptitaj el potencaj trunkoj de cedroligno, orumitaj, rekte starantaj kun la nesondebla plenlunvizaĝo ridanta supre sub la plafono aŭ sternite kuŝantaj, dormantaj sub mallevitaj palpebroj.

La lamaaj pastroj el Tibeto konstruis siajn templojn en terasoj kvazaŭ ili estus elrektigitaj sur montdeklivoj, la preĝturniloj rotacias tie kun flirtantaj paperrubandoj, la fandita butero brulas en pelvetoj tage kaj nokte, la pastroj svarmas kiel abeloj ĉe abelujo, altaj kvazaŭ ili iradus sur stilzoj en siaj ĝispiedaj vestoj kaj konuse eltiritaj ĉapeloj, superŝutitaj per magiaj signoj, serpentoj kaj drakoj, disradie dornaj sunoj, duonlunoj kaj stelfiguroj.

La temploj de la taoistoj estas ornamitaj per eternaj floroj kaj homfiguroj en nur natura grandeco, gardantaj prapatroj, saĝaj instruistoj kaj justaj registoj.

Tiu konkurado inter la religioj per la grandeco kaj pompo de la konstruaĵoj tamen ne sufiĉas, ili devas ne nur superbrili unu aliajn sed ankaŭ superlaŭti unu aliajn, uzi vokojn aŭ klangojn en sia servo.

La okcidentaj kristanoj havas la plej fortajn kirksonorilojn, tondrajn bronzajn bruilojn kiuj sonas kaj sonoras laŭtakte aŭ misritme unu kun la aliaj, ĉe sunsubiro, ĉe matenkrepusko kaj multfoje dum la tago, tondrado kaj resonado kiu igas la aeron vibri, la objektojn tremi, birdojn maltrankvile ekflugi.

La nestorianoj havas pli fragilajn sonorilojn kiujn ne eblas kompari kun la pezaj bronzklangoj, ili sonas pli simile al batoj kontraŭ lado kaj martelado kontraŭ fero, sed kompense ili plifortiĝas per tamburoj, iu pli kaj pli rapida frapado sur tamburoj, rulsona bruo kiu similigas ilin al la ŝamanoj kaj plezurigas la menson de la mongoloj.

La islamanoj rezignas pri aliaj sonefektoj krom la homvoĉo, de iliaj altaj minaretoj leviĝas la voĉo de la muezino ĉiujn matenojn kaj vesperojn, penetra kaj tirata, proklamante en la lingvo de la profeto mem ke Allah estas granda kaj neniu dio estas krom Allah.

La buddhanoj martelas siajn pendantajn gongojn el bronzo, tondranta resonado kvazaŭ ambicianta veki la dormantajn diojn mem, kaj la lamaoj blovas en obtuzaj bronzluroj aŭ poefagaj kornoj, longajn blekantajn sonojn kiuj altiĝas kaj refalas, sin tordas kvazaŭ en spiralo kaj penetras ĉiujn kontraŭojn, dum la taoistoj male utiligas la silenton, ke ĝi parolu por ili, aŭ igas etajn arĝentsonorilojn klingi en la vento, delikate kaj tintileske.

La Ĥano ekzilis ĉiujn tiujn kirkojn kaj templojn al la periferio de la urbo, nur kiam li hazarde rajdpasas tie nepras al li vidi tiujn vantajn konstruaĵojn kaj elmeti sin al la tondrado kaj tintado kaj vokado de ili, sed ankaŭ distance liaj oreloj estas sentemaj kiel tiuj de tigro por tiuj ĝenaj sonoj, li vidas ankaŭ ke la turoj kaj spajroj superas la regentojurton en alto, sentas miskontenton pri tio sed tamen rezignas interveni.

Poste li rimarkas ke tiuj konstruaĵoj glorantaj diversajn diojn ofte estas elmetitaj al fulmofrapoj, fojon post fojo okazas ke iu el ili ekbrulas, kaj la plej altan moskeon grave dama ĝas fulmo, la lunarko el oro fandiĝas kaj falas grunden kiel dornoza bulo, la turo fendiĝas desupre ĝisgrunde.

Tiam la Ĥano trovas ke la fremdaj diodomoj tiris al si la koleron de la Ĉielo, iliaj dioj estas senpotencaj kontraŭ Tengri kaj ne povas protekti siajn proprajn rezidejojn, la Ĥano nun ordonas ke la altaj turoj kaj spajroj estu forigitaj, kaj ĉar la tintado en sonoriloj kaj alispecaj klangoj kaj vokoj povas ĝeni la benignajn spiritojn de la aero kaj altiri al si la malignajn, ankaŭ ĉiuj tiuj sonoj estu malpermesitaj kaj silento regu.

– • –

Pastroj kaj aliaj reprezentantoj de variaj kredoj paŝas ĝis antaŭ la Ĥano kaj akuzas unu la aliajn:

La islamanoj diras: Ho Ĥano, vi devas interveni kontraŭ tiuj malfidelaj hundoj kiuj malkonfesas Allah, la solan veran dion, proklamitan de lia profeto Muhammed, tiuj hundoj kiuj per siaj falsaj dioj kaj herezaj doktrinoj prineas kaj primokas ĉion kio estas sankta!

Plej malbonaj el ili ĉiuj estas la kristanoj de okcidento kiuj adoras tri malsamajn diojn kaj insolentas aserti ke ili estas unu sola dio, krome ili adoras virinon kiun ili asertas esti la patrino de dio, abomenaĵo sen komparo, ili ankaŭ rompas ĉiujn diajn ordonojn, preĝas en riproĉinda maniero ne lavinte siajn manojn, sin donas al avaro kaj drinkado, kontraŭstaras ĉian fratecon inter homoj kaj kondamnas ĉiujn krom malgranda nombro al eterna brulado en la fajro de la infero.

Neniu idoldoktrino estas pli danĝera ol tiu kristanismo, kaj pro tio ni insistas ĉe vi, ho Ĥano, ke vi malpermesu ilin en via regno, ekzilu ĉiujn kristanojn aŭ eĉ prefere ekstermu ilin per fajro kaj glavo!

La okcidentkristanoj diras: La idaro de la diablo mem parolis, Islamo estas la plej ruiniga el ĉiuj herezoj, ilia Allah estas falsa dio kiu estiĝis por spiti al Kristo kaj delogi la sensciajn, ĉiuj kiuj sekvas lin certe jes brulos eterne en la fajro de la infero!

Vi, ho Ĥano, devas scii tion same bone kiel ni, vi batalis kontraŭ tiu bando kaj ĝin venkis, kune ni devas oponi tiun ĉiam same danĝeran kaj militavidan Islamon, por finfine meti finon al ĝia potenco kaj ekstermi ĝiajn adeptojn de la tera surfaco!

Ni kristanoj nin levas antaŭ ĉio kontraŭ tio ke al Islamo estas permesate dissemi ĝian damaĝon ĉi tie en Karakorum, meze en via imperio, ho Ĥano, kaj ni postulas ke vi tuj ekstermu tiujn skorpiojn kaj vipurojn aŭ almenaŭ permesu al ni ekbatali kontraŭ ili!

La nestorianoj diras: Ni estas la veraj kristanoj, ne tiu feĉo de la okcidentaj landoj kun iliaj lascivaj papoj, iliaj amasigitaj riĉaĵoj kaj ilia senmezura potencavido, sed ni kiu agnoskas la sanktan Nestorion, la fondinton de la sola vera kristanismo, kaj ni kondamnas tiujn falsajn kristanojn kiuj malkonfesis nin kaj nin forpelis de la okcidentaj landoj, ĉi tien al tiuj ĉi regionoj kie ni trovis azilon en via regno, ho Ĥano.

Nun ili eĉ ne detenas sin de penetro en niajn vicojn kaj de pludaŭra persekuto, tiaj kristanoj estas eĉ pli abomenaj ol la islamanoj, sed eĉ tiuj ne havas aferon ĉi tie inter ni, dum ni nestorianoj jam longe kapablis vivi en paco kun la ŝamanoj de la mongoloj, kiel dekretas via leĝo, ho Ĥano, kaj ni faras peton al vi ke vi forpelu tiujn fremdajn herezdoktrinojn de Karakorum kaj de via tuta orienta imperio!

La ŝamanoj diras: Ĉiuj tiuj fremdaj instruoj penetrintaj de la randoj de la mondo forĵetindas, ankaŭ tiu nestoriana instruo pretendanta hejmi ĉitie, ĉar ĝi estas nenio alia ol apenaŭ maskita kristanismo kaj ĝi vivas per tio kion ĝi ŝtelis de ni ŝamanoj, sed ĝi malhavas same tiel kiel ĉiu alia fremda instruo iun veran komprenon pri tio kio esencas, iliaj revelacioj kaj aŭguradoj estas nenio alia ol mizeraj postimitoj, nur ni ŝamanoj kapablas enspekti sonĝojn kaj rivelitajn viziojn kaj previdi kio okazos, deturni la misfortunon, agordi milde la spiritojn, establi rilaton kun la Eterna Blua Ĉielo.

Ho Ĥano, prefere ol lasi ilin kun ilia korupto inter ni, estus forpeli ĉiujn tiujn instruojn de tie ĉi, el via regno, ke la Ĉielo ne koleru kaj turnu sian bonvolon for de ni!

Post tio ankaŭ buddhanoj, lamaaj pastroj, taoistoj kaj ankoraŭ aliaj pledantoj por malsamaj religiaj kredoj alpaŝas kaj akuzas unu la aliajn, kondamnas unuavice siajn plej proksimajn konkurantojn, sed krom tio ankaŭ ĉiujn aliajn instruojn krom la propra, la religioj de oriento kaj okcidento tamen estas tro fremdaj reciproke por sin turni unu kontraŭ la aliaj kun vere fanatika pasio, ili unu la aliajn konsideras tiel lontanaj kaj absurdaj formoj de superstiĉo kaj devojiĝo ke ili opinias unu aliajn relative sendanĝeraj, samkiel ili ankaŭ ne aparte atakas la inocentan kaj senkleran paganismon.

Kiam la Ĥano pacience kaj ne sen glimeto de ironia interesi ĝo en la okulfendetoj jam aŭskultis sufiĉe longe pri la variaj plendoj li ekvortas:

Vi reprezentantoj de la diversaj instruoj de okcidento kaj oriento ĉiuj estas malamikoj reciproke kaj nur mia potenco malhelpas vin ĵetiĝi sur vin reciproke, forpeli kaj neniigi unu aliajn, vi interbatalas pri viaj dioj kaj instruoj, vi ne volas konsenti unu al la aliaj ian ajn scion aŭ komprenon, eĉ ne la rajton ekzisti, ĉiu el vi kredas sin senerara kaj posedanta la solan veron.

Sed mi diras al vi ke iom da kompreno kaj vero troviĝas ĉiuloke, ili ne estas rezervitaj al unu sola instruo, kaj tial mi ne permesas ke unu instruo estu metita antaŭ alian, ke iu dio estu respektata pli ol alia, ĉar super ili ĉiuj staras la neimagebla plejalta dio, kiun ajn nomon ni donas al li kaj kiun ajn koncepton ni faras al ni pri li: mi mem kiel mongolo sekvas la komprenon de mia popolo kaj adoras Tengri, la Ĉielon, sed mi ne trudas mian kredon al iu alia.

Kaj nun mi ordonas al vi ĉiuj teni pacon unu kun la aliaj, lasi al ĉiu havi sian kredon kaj adori tiun dion kiun li elektas, tio estas skribita en mia leĝo, en Jassa, kaj kiu ribelas kontraŭ ĝiaj ordonoj estu forpelita de mia regno aŭ perdu sian vivon!

Post la parolo de la Ĥano sekvas profunda silento, ekscititaj kaj koleraj la pastroj kaj predikantoj komencas forpasi el la regentotendo, subigitaj sed pafante malamajn rigardojn unuj kontraŭ aliaj.

– • –

Al la Ĥano en Karakorum alvenas sendito kun skribo de la Papo en Romo, kaj post traduko la enhavo estas prezentata al la Ĥano, kiu aŭskultas kun malsereniĝanta mieno.

La skribo lin adresas kiel cezaron de la mongoloj, poste la Papo informas kiu li mem estas: La spirita mastro de la kristanaro, la anstataŭanto de la sola vera, ĉiopova kaj triunua Dio sur tero.

Ni eksciis, diras la skribo, ke viaj hordoj severe vandalis en pluraj kristanaj landoj kaj kaŭzis grandan perdon de homvivoj, malĝojon kaj mizeron, kaj ankaŭ signifajn perdojn de proprietaĵo: ni nun vin avertas plej severe kontraŭ daŭra praktikado de tiaj fiagoj kaj elverŝado de kristana sango kio venos sur vian kapon kiel eterna damno, dis kiu nur ni povos vin liberigi.

Aliflanke ankaŭ venis en nian scion ke vi per via militado kaŭzis signifan malvenkon al la senpiaj anoj de Islamo, ke vi venkis plurajn el ĝiaj plej potencaj regentoj konkerante iliajn regnojn, ke vi ĉe tio donis liberecon al multaj kristanoj konfesi sian kredon kaj ke vi penetris ĝis proksime al la sankta urbo Jerusalemo, kiu bedaŭrinde ankoraŭ ĉiam estas sub la manoj de la malamikoj de la kristanaro.

Por via propra bono, cezaro de la mongoloj, ŝajnas al ni el neceso postulate ke vi faru aliancon kun ni, metu vin flanke de la kristanaro kaj kune kun niaj senkomparaj militarmeoj kaŭzu al Islamo la finan malvenkon, liberigante la sanktan urbon Jerusalemon kaj por ĉiam metante finon al la minaco venanta de ĝiaj malamikoj.

Ankaŭ estas nia alta volo ke vi, cezaro de la mongoloj, vin prezentu ĉe ni en Romo ĉe la sankta trono por kisi la ringon sur nia mano tiel sigelante la pakton inter ni, ke vi ĉe tio konfesu vian kredon je la sola vera Dio kiu posedas ĉiun potencon en la ĉielo kaj sur la tero ekde la komenco de la tempoj ĝis ilia fino.

Ni parolas en la nomo de la sola vera Dio kaj admonas vin, mongolcezaro: pripensu ke la eterna beato de via animo samkiel la futura ekzisto de via imperio dependas de via decido!

Apenaŭ la skribo estis legita, kiam la Ĥano ordonas ke la sendito estu enkondukita, la viro en sia longa nigra pastrovesto timigite falas genue antaŭ la regento, kiu demandas al li ĉu li konas la enhavon de la skribo.

Post jesa respondo de la sendito la Ĥano kun mavaŭgura sinrego eldiras: Kaj tamen vi aŭdacas ĝin transdoni al mi, ĉu vi kredas ke oni senpune povas ofendi la Ĥanon, ĉu via ignoro kaj tiu de via papo estas tiel granda?

La palaj lipoj de la sendito tremas kaj li kuraĝas nenion respondi, la Ĥano lin observas tra kunpremitaj okulfendoj, fine li diras: Laŭjuste tio devus kosti al vi la vivon, sed mi sentas inklinon respondi la skribon de via papo kaj korekti liajn missciojn, poste vi povos reporti la respondon al li.

La Ĥano signas al sia skribisto kaj post momento da pensado li komencas dikti respondon al la Papo en Romo:

Vi, Papo, vin turnas al mi evidente ne bone sciante kiu mi estas, mi tamen regas super la pli granda parto de la mondo, ankaŭ super multaj kristanoj, ne farante diferencon inter ili kaj aliaj, dum via kristaneco ampleksas kelkajn landojn plej fore en la okcidento, tro sensignifajn por logi al konkero.

Tial ne decas al vi, kiu estas la pli malforta, oferti al mi aliancon por kontraŭmiliti la anojn de Islamo, mi ne estas malamiko de la islama kredo, kiun male mi protektas same kiel mi protektas ĉiujn aliajn religiojn, kaj viaj ŝvelpufaj vortoj pri via ĉiopotenca Dio ŝajnas senenhavaj kiam vi kun lia apogo eĉ ne povis konkeri de liaj malamikoj tiun urbon kiun vi nomas sankta.

Mia dio estas Tengri, la Eterna Blua Ĉielo, kaj se li ne estas la sola li tamen evidente estas pli potenca ol la via kaj ceteraj dioj en la mondo, mi lin taksas plej alte pro tio ke li estas la dio de mi kaj mia popolo, sed mi pro tio ne forkondamnas aliajn diojn sed permesas ties adoron interne de mia imperio.

Ne decas al vi, Papo, pro io min riproĉi aŭ eldiri minacojn, ankaŭ ne postuli mian sinprezenton en via urbo por kisi vian ringon kaj deklari min konfesanto de via Dio.

Anstataŭe vi mem povas veni ĉi tien al mia urbo Karakorum kaj meti vin kaj la kristanaron sub mian protekton, tiel ke paco povu regi inter niaj landoj kaj al ĉiu Dio estu aljuĝita tio, kio al li apartenas!

Per tio la respondo de la Ĥano estas preta kaj li ordonas ke ĝi estu skribita en diferencaj lingvoj, ankaŭ en tiu de la Papo mem, kaj estu provizita per la sigelo de la Ĥano, ke ĝi estu tuj sendita per la atendanta sendito.

– • –

Flanke de la religiaj aferoj la Ĥano devas ankaŭ ektrakti la problemojn de la kreskanta komercado, kaj li sin turnas al Jeliu:

Kiel vi scias, multescia katajo, la moro inter la mongoloj ĉiam estis preni kaj doni, ne praktiki interŝanĝan komercadon kaj marĉandadon, eĉ malpli rekte aĉeti kaj vendi, tiaĵon oni konsideris humiliga afero, signo de avido kaj ŝrumpinteco de koro.

Ĉiam estis memevidenta rajto inter la mongoloj kaj ankaŭ alte taksate rabi kaj predi tuj kiam ili estis sufiĉe fortaj aŭ ruzaj por sukcesi en tio, tamen nur kiam temis pri malamikoj kaj fremduloj kun kiuj ili ne estis aliancaj.

Tiun rajton preni akompanis la devo doni, kaj kiu multon prenis havis devon multon doni, tio ĉiam estis neskribita leĝo, kaj kiu ricevis donacojn donis eĉ pli valorajn donacojn rekompence, tiamaniere ne tro amasiĝis posedaĵoj, ili ne restis ĉe unu aŭ alia, sed migris inter homoj, kaj tio inter la mongoloj okazis anstataŭ komercado.

Sed vi mem, saĝa Je-liu, tre favoras komercadon kaj diversspecan traktadon, ĉar ĉiam ankoraŭ vi ja estas katajo, kaj nun mi volas aŭdi kion vi havas por diri pri tiu afero, ĉu la komercado estu permesata disvastiĝi interne de la mongola imperio kaj komenci forpuŝi la malnovan moron?

Je-liu respondas: Ho Ĥano, la mongola moro estis perfekta dum la klano estis malgranda kaj nomada, sed nun interne de la vastampleksa imperio fariĝis ĉiam pli maleble ĝin sekvi, pro tio ke labortaskoj kaj artlertoj sin dividas je senkompare pli da manoj kaj en vaste diferencaj direktoj, tiel ke diversaj produktoj devas transportiĝi inter diversaj lokoj kaj trovi distribuon laŭ malsamaj bezonoj.

Interne de la klano ĉiu familio produktis kion ili antaŭ ĉio bezonis kaj ceterajn aferojn ili povis havigi al si rabante kaj predante aŭ eble ricevi kiel donacon, sed nun interne de la granda imperio necesas ke ĉiu per interŝanĝo povu akiri kion li bezonas, kaj tial fariĝis necesa alte evoluinta interŝanĝa komercado.

Tia interŝanĝa komercado devas esti perata kaj zorgata de apartaj komercistoj aŭ interŝanĝistoj, tiuj devas krediti al si konvenan profiton el sia laboro kaj pro tio la prezo de varo altiĝas dum ĝi migras de la faranto al la akiranto, tiun prezon oni ne ĉiam povas ekzakte determini kaj tial ĝi devas fariĝi objekto de marĉando, konkurado inter la interesoj de la vendanto kaj la aĉetanto.

Sed ĉar ofte estas malfacile rekte interŝanĝi varojn unuj kontraŭ aliaj necesas iu regulebla valoro kiel interaĵo, tial jam longe inter la katajoj estas uzata tio kion oni nomas mono, vi mem ilin vidis, ho Ĥano, tiujn monerojn el metalo stampitajn per bildoj kaj enskriboj, al viaj bataluloj ili ofte trafis en la manojn kaj tiuj ne rare malestime forĵetis ilin kiel senvaloraĵojn, sed tion ili faris pro malsaĝo, ĉar la moneroj ne estis senvaloraj estante interŝanĝeblaj kontraŭ varoj.

La Ĥano: Via ekspliko estas lerta kaj bone klarigas pri kio temas, vi do konsilas al mi ne nur lasi la interŝanĝan komercadon daŭri, sed ankaŭ ĝin kuraĝigi kaj lasi ĝin kreski, eĉ enkonduki tiujn monerojn pri kiuj vi parolas kaj kiujn mi vidis uzataj, ak inter katajoj ak inter kharasmoj, moneroj el oro aŭ arĝento aŭ iu pli simpla metalo kiujn tiuj popoloj tiel alte taksis ke ili ne malofte oferis por ili la vivon.

Sed se mi nun estus preta fari tiun paŝon, de kie venu la moneroj kaj kiel ilia valoro estu determinita, kiel oni igu la mongolojn kaj la aliajn popolojn akcepti ilin kiel kompenson por laboro aŭ varoj, kiel la interŝanĝo per ili okazu trans la limoj al aliaj regnoj, kaj kiel oni malhelpu ke homoj komencu kolekti monerojn en siaj kestoj kaj degeneri al avido?

Je-liu: Pli da oficistoj kaj skribistoj estus necesaj, la oficistoj devus rangi super la komercistoj kaj kontroli ilin, sed la oficistoj siavice respondecu antaŭ la regento kaj estu kontrolataj de li, en tiu maniero vasta imperio povas resti submetita al la volo de la regento kaj esti devigita en ĉio obei ĝin.

La moneroj devus esti submetitaj al sia propra buroo, kiun mi mem volonte prenos sur min starigi, se vi tiel deziras, ho Ĥano, kaj ĉiu monero portu vian bildon kaj skribon, samkiel via sigelo, ĝi estu cifere markita per sia valoro kaj tiu valoro estu sama en la tuta imperio samkiel ekster ĝiaj limoj, valoro kiu estu garantiata per via bildo, ho Ĥano, kaj validu kiel etendo de via potenco.

La Ĥano: Mia decido poiome maturiĝu, mi jam povas vidi la avantaĝojn de moneroj kaj komercado, sed mi ankaŭ timas la sekvojn, la imanentajn reefikojn, kaj multaj demandoj ŝajnas al mi neresponditaj, eble tio estas paŝoj kiuj devas atendi ĝis miaj posteuloj ilin realigos, sed tiel nemortala kiel vi ŝajnas, saĝa Je-liu, vi kredeble estos tiu kiu starigos vian buroon por la moneroj!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.