La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 13

La Ĥanon atingis famo pri olda saĝa katajo laŭdire vivanta en la Alaŝan-montaro apud la limo al Hsia, ermito kiu restadas en malfacile alirebla groto kaj rifuzas rilati kun la ekstera mondo, oni lin opinias nemortebla kaj laŭaserte li instruas ke potenco estas senpotenco kaj senpotenco la vera potenco.

Eble tiu afero pri la potenco pli ol tiu pri la senmorteco vekas la interesiĝon de la Ĥano, li vokas al si ĉefulon super mil soldatoj kaj ordonas al tiu venigi la saĝan katajon al Karakorum, li responsu per sia vivo ke la oldulo venu ĝis antaŭ la Ĥano kaj nenio lin ĝenu survoje, la vojaĝo lin ne lacigu nek kaŭzu al li ĉagrenon.

La ĉefulo rajdas kun siaj mil soldatoj tra la dezerto suden kaj venas al la montaro Alaŝan, senmalfacile li trovas vojmontriston al la restadejo de la vastfama saĝulo, tamen ili devas halti antaŭ apika monta muro: tie supre apud rokŝtupo la oldulo vivas en sia kaverno, neniam li desupras, kiuj volas lin viziti devas grimpi supren riskante sian vivon.

La montomuro tamen bagatele obstaklas antaŭ la viroj de la Ĥano, dekvira grupo tuj komencas sin movi supren, dum la cetera trupo atendas sube, al la dek grimpantoj la supreniro estas pli malfacila ol ili prekalkulis kaj ili devas fari temporaban ĉirkaŭiron, ankaŭ la rokŝtupo supre montras sin tre streta kaj malfacile irebla.

La oldulo sidas ĉe la aperturo de sia kaverno, kun suprenturnita vizaĝo kaj fermitaj okuloj, ŝajnas ke li ne rimarkas la venon de la vizitantoj aŭ li nur ne lasas sin ĝeni de ili, ili tie staras silentaj kaj lin rigardas sen ke li faras plej etan movon.

Sin turnas la ĉefulo al li kaj diras: Ni vin salutas de la granda Ĥano, al kiu atingis la famo de via saĝo kaj kiu deziras vin renkonti!

La oldulo ne sin movas nek apertas la okulojn kaj nenion respondas antaŭ ol pasis kelka tempo, tiam li milde diras, per febla voĉo: La famo pri la granda Ĥano siavice atingis eĉ ĝis ĉi tie ĉe mi, sed mi havas nenion por diri al li kaj ne deziras lin renkonti.

La viroj de la Ĥano ŝokiĝis, sed regas sin, kaj la ĉefulo diras:

La potenco de la Ĥano estas tiel granda ke neniu povas ion nei al li, lia deziro estas ke vi akompanu nin al lia urbo Karakorum kaj donu al li parton de via saĝo.

La oldulo respondas: Potenco estas nenio alia ol senpotenco, neniu povas min devigi al io, ĉar morto ne ekzistas por mi, sed mia instruo diras al mi ke mi nenion kontraŭstaru, ke tio estus nur vana kaj detrua, mi tamen preferus ne fari laŭ la deziro de la Ĥano, mi jam ne forlasis ĉi tiun kavernon de kiam mi antaŭ longe venis ĉi tien kaj mi volas resti ĉi tie ĝis mi eniros la ĉiomon.

La ĉefulo diras ke la volo de la Ĥano estas la sola leĝo de la mondo kaj ke ili devas lin konduki kun si al Karakorum, sed li komprenas ke la oldulo ne povas degrimpi la monton kaj apenaŭ rajdi ĉevale tra la dezerto.

Li konsideras ĉu ili povos lin porti malsupren, sed trovas la riskon tro granda, anstataŭe li igas kunligi iliajn ĵetŝnurojn, volvas la oldulon per kelkaj vestoj kaj fiksligas lin, sen ke li faras plej etan reziston aŭ eĉ malfermas la okulojn, poste ili lin singarde mallevas suben laŭ la vertikala montmuro kaj poste mem malsuprengrimpas.

La oldulo ne povas rajdi, neniam sidis sur ĉevalo, kaj ili devas havigi portseĝon al li, tian kian nobelaj katajoj kutimas uzi, ĝi fiksjungiĝas inter du ĉevaloj akompanataj de kvar rajdantoj, du ambaŭflanke de la du portantaj ĉevaloj, kaj la oldulo estas levita en la portseĝon, merĝas inter silkaj kusenoj sub la baldakeno, sen ke li ankoraŭ apertas la okulojn eĉ kiam la kurtenoj estas fermŝovitaj ŝirme kontraŭ suno kaj polvo.

Ekiras la trupo revoje tra la dezerto, la ĉefulo zorgeme elektas la plejeble bonan vojon kaj ne vojaĝas tro rapide nek tro lante, la unua konsidere al la fragila oldulo, la lasta konsidere al la pacienco de la Ĥano.

La ĉefulo ofte enrigardas la portseĝon, demandas la oldulon ĉu li ion deziras, sed la oldulo respondas nur per leĝera kapskuo ne malfermante la okulojn, li estas tre magra kaj minca, tiel sekiĝinta ke neniam li ŝvitas eĉ guton, kaj li konsumas nenion krom iom da akvo kaj rizo.

Lia eltenforto tamen sin montras neatendite granda, neniam li plendas pri la vojaĝo kaj ne ŝajnas tre laciĝinta, nek elĉerpita de la dezertvarmego aŭ portseĝa skuado, la ĉefulo tamen fojon post fojo timas ke la oldulo jam mortis kaj postlasis nur sian elsekiĝintan korpon, ĉar li ne sin movas nek malfermas la okulojn, li devas paroli al li kaj trankviliĝi de lia respondo.

Fine li ne povas deteni sin demandi la oldulon ĉu tiu nenion vidas, ĉu li neniam malfermas la okulojn, kaj la respondo venas laŭ lia milda kutimo: Ne malfermante la okulojn mi vidas ĉion kion mi bezonas vidi, la videblaj objektoj nur ombras kaj konfuzas la iluminiĝon.

La ĉefulon ĉiam pli kaptas iaspeca timo pro tiu rimarkinda homo, emanas forto de li malgraŭ lia fragileco, forto simila al sekreta elradiado kiu ne havas rilaton kun la forto de la korpo, mildeco kiu sentiĝas pli densa kaj pli nepenetrebla ol muro.

Ne renkontinte eĉ plej etan reziston la ĉefulo tamen trovas la taskon unu el la plej malfacilaj kiujn li iam plenumis, li timas ke la oldulo iamaniere vanuos antaŭ ol ili atingos Karakorum, eble senspure kiel ventopuŝeto, eble postlasante la sensignifan oldan korpon sen vivo, sekan kaj malpezan kiel branĉofasko.

Kaj se io okazos al la oldulo, se li mortos aŭ vanuos, tiam lia propra vivo estos forperdita.

– • –

La Ĥano fervoras renkonti la saĝan katajon tuj kiam ties alveno anonciĝas, sed li sin regas kaj lasas al li antaŭe ripozi neĝenite unu tagon kaj unu nokton post la vojaĝo, poste la oldulo estas kondukita ĝis antaŭ la regento en ties jurton kaj al li estas ofertita arĝenta seĝo tute proksime al tiu.

La aĝa katajo ŝajnas ankaŭ ne nun levi la palpebrojn, tamen vidas kaj leĝere klinas la kapon kiel signo ke li perceptas la ĉeeston de la Ĥano, la Ĥano siaparte rigardas tra preskaŭ nerimarkeblaj okulfendetoj en la profundaj haŭtfaltoj, kaj tiamaniere ili silente rigardas aŭ perceptas unu la alian dum kelka tempo.

La Ĥano diras: Mi vin dankas pro tio ke vi venis la longan vojon ĝis ĉi tie, mi esperas ke la vojaĝo ne estis tro ĝena kaj traktis vin malbone, sed via famo pro granda saĝo atingis min kaj mi volis vin renkonti.

La oldulo: Via deziro ne ebligis al mi elekton, ho Ĥano, ĉar mia instruo diras al mi neniam ion kontraŭstari, sed mi tuj klarigis ke mi havas nenion kion diri al vi.

La Ĥano: Ĉu en tio konsistas via saĝo, nenion kontraŭstari kaj nenion havi por diri?

La oldulo: Vi min ĝuste komprenis, ho Ĥano, ion kontraŭstari kondukas nur al antagonismoj kaj konfliktoj, el kiuj venas nenio bona, sed kiu ne kontraŭstaras tiu ĉirkaŭas kaj supervenkas tion, al kio li cedas, ĉar tio pro mankanta kontraŭstaro perdas sian forton.

Kaj mi havas nenion por diri al vi ĉar neniu ilumino povas transdoniĝi de unu homo al alia, kion oni diras estas komprenata laŭ la sperto kaj iluminiteco de la aŭskultanto, tial ĉiam miskomprenata, kaj kial paroli por esti miskomprenata?

La Ĥano: Viaj vortoj ŝajnas sagacaj, sed mi volus pli bone kompreni la penson malantaŭ ili, ĉu vi do volas respondi kelkajn demandojn kaj eble komence diri al mi vian nomon!

La oldulo: Mi ne havas nomon, ĉar mi tion ne bezonas, samkiel vi mem, ho Ĥano, ne uzas vian nomon, kaj mi, miaparte, antaŭ longe ankaŭ forgesis tiun nomon kiun mi eble posedis, estas jam pli ol sufiĉe ke oni min nomas la olda saĝulo, ĉar mi ne bone scias ĉu mi povas nomiĝi olda kaj scias jam tro bone ke mi ne estas saĝa, nur eble mi faris ian unuan paŝon al iluminiĝo.

La Ĥano: Via instruo ŝajnas konsisti en tio ke vi malatribuas al vi ĉion, kaj samtempe ĝi estas instruo kiun vi ne zorgas diskonigi, sed ĉu tio ne estas maniero malatribui al si la instruon mem?

La oldulo: Ĝi estas tao, la instruo kiu pli bone estas konigata per nediskonigado, ĉar taon oni povas kapti nur kiel metaforon, kvankam ankaŭ tiam manke: tao ne estas strebo nek estomaniero, ĉar la strebado elkludas la atingon kaj neniu povas posedi taon ne perdante taon.

La Ĥano: Daŭrigu, parolu plu!

La oldulo: Tao nome estas la malo de ĉio kio estas io difinita, tao nuligas, egaligas, estas forto kiu povas esti utiligata al nenio, potenco kiu sin montras nur en la foresto de potenco.

Taon oni plej bone povas kompari kun la akvo: neniam ĝi sin levas supren, ĉiam ĝi serĉas vojon malsupren, al la plejeble profunda situo por tie trovi sian ripozon, sian ne-agadon, tiun veran ekziston kiu similas memnihiligon: la akvo ne prezentas kontraŭstaron, ĝi cedas sed nur por ĉirkaŭi kaj plenigi, ĝi povas diseriĝi en plej malgrandajn gutojn sed ne ĉesas senŝanĝe esti si mem kaj ree kunserĉiĝi, ĉiam parto de sama nedetruebla tutaĵo.

La Ĥano: Sed ankaŭ la akvo havas sian kontraŭstaremon, ĝi subportas ŝipojn grandajn kiel domoj, ĝi povas disrompi potencajn digojn kaj antaŭenĵetiĝi kun eksterma furiozo: ĉu ankaŭ tiam validas tio kion vi nomas tao?

La oldulo: Ne, tao ne kontraŭstaras, nenion disrompas, la akvo estis nur metaforo sufiĉe proksima al tao sed tute ne identa kun tao.

La Ĥano: Laŭdire vi instruas ke potenco estas senpotenca kaj senpotenco estas la vera potenco, kiel mi komprenu tion?

La oldulo: Mi tion ne instruas, ĉar mi nenion instruas, sed mia kompreno diras al mi ke tiel estas: la potenco senpotencas se ĝi metiĝas antaŭ la vera senbezono, se ĝi nenion povas forrabi de mi, se nenion mi posedas kaj al nenio kroĉiĝas, ĉar kiel ĝi tiukaze povus elmontri sian potencon?

La Ĥano: La potenco povas rabi al vi la liberon kaj enfermi vin en karceron!

La oldulo: Nek libero nek karcero ekzistas por tiu kiu estas indiferenta al ambaŭ.

La Ĥano: La potenco povas rabi al vi viajn okulojn tiel ke vi nenion plu vidos!

La oldulo: Ne se mi sendependas de miaj okuloj kaj vidas pli klare sen ili.

La Ĥano: La potenco povas rabi al vi nutraĵon kaj trinkaĵon tiel ke vi mortos pro malsato kaj soifo.

La oldulo: Se por mi la morto ne troviĝas ankaŭ la vivon forrabi de mi ne eblas.

La Ĥano: Vi do estus nemortebla kaj nenio povus vin mortigi eĉ se via kapo estus dehakita kaj via korpo estus disŝirita?

La oldulo: Por mi ne plu estas diferenco inter vivo kaj morto, mia iluminiĝo de tao nuligis tiun diferencon.

La Ĥano: Ĉu vi celas ke vi korpe ne povas morti aŭ ke vi iel vivos post la morto?

La oldulo: Diferenco ne ekzistas, ĝi estas nur miskoncepto kiun tao plene travidas kaj disblovas kiel nebulon, ĉar la potenco senpotencas kaj la senpotenco estas la vera potenco.

La Ĥano: Mi povus havi emon provi tiun taon pri vi por vidi ĉu vi tamen ne trovos diferencon inter vivo kaj morto!

Dirante tion la Ĥano elingas sian kurtan glavon kaj la akran klingon direktas al la kolo de la olda katajo, premas la eĝon kontraŭ la faltozan haŭton, preta por puŝo, sed la oldulo eĉ la palpebrojn ne movas, li ŝajnas tute senscia pri la mortminaco.

La Ĥano retenas la glavon sampozicie, direktitan kontraŭ la gorĝon de la oldulo, ĝis lia propra mano ektremetas kaj li retiras la glavon, ŝovas ĝin en ĝian ingon, konvinkite ke li povus mortigi la saĝulon sen ke tiu eĉ levus la palpebrojn.

– • –

La interparolo inter la Ĥano kaj la olda katajo kontinuas alian tagon kiam ili sidas kune en la jurto de la regento.

La Ĥano: Vi pravas, se ĉiuj kiel vi apatius antaŭ la morto la potenco ne ekzistus, estas do la timo de la homoj antaŭ la morto kiu ebligas la potencon kaj kuntenas la regnojn: ĉu do timo estas io bona kaj kuraĝo io malbona?

La oldulo: La kuraĝo samkiel la potenco estas formo de timo kiu sin turnas kontraŭ aliaj, sed kuraĝo kaj timo per si mem estas nek bonaj nek malbonaj, nur rilate unu al la alia ili povas esti bonaj aŭ malbonaj, kaj se unu ne troviĝus ankaŭ la alia ne troviĝus kaj la mondo estus pli bona.

La Ĥano: Se la morto nenion signifas tiam ankaŭ mortigi nenion signifas, mi mortigis pli da homoj ol aliu ajn en la mondo, tio do nenion signifus kaj min nek meritigus nek malmeritigus?

La oldulo: Mortigi atestas pri timo, pri manko de vera kura ĝo, ĉar kiu nenion timas ankaŭ ne bezonas enspiri al aliaj timon kaj li ne mortigas, li havas tiun specon de kuraĝo kiu permesas al ĉiuj vivi, li venkas estante tiu malpleno kiun la aliaj plenigas, estante tiu malĉeesto de ago kiu igas aliajn agi.

La Ĉielo al neniu deziras bonon, la Ĉielo indiferentas kaj ne havas volon, ĝi rigardas al ĉiuj estaĵoj kiel al hundoj el pajlo; kio reale estas, tio ĉiam ekzistas kaj ne povas ne plenumi sin, la Ĉielo estas nur senfina malpleno, ne monto kiu vane provas plenigi la malplenon.

La vojo de la Ĉielo estas ebenigi, malpliigi la abundon kaj plenigi la mankon, supervenki la pli altan regionon sorbante ĝin en sian malaltecon, elproduktante la grandan per la malgranda, efiki ne efikante simile al la rado kiu nur rondiradas sed permesas al la ĉaro ruliĝi antaŭen.

La Ĥano: Sed kion permesas la Ĉielo, ĉu tio ne estas ĝia volo, kaj kio okazas, ĉu tio estas io alia ol la realo?

La oldulo: La Ĉielo estas pacienca kaj atendas, kaj tio kio okazas ĉiam montriĝas esti io alia ol tio kio ŝajnas okazi, kio ŝajnas reala ĉesas en nerealo kaj falas, la efikanta estas tio kio ne estas, estadon oni ne povas distingi de iĝado.

La Ĥano: Vi ŝajnas celi ke ĉiu strebado estas misfaro, ke ĉiu faro enhavas sian malsukceson, ĉiu ago sian memnihiligan malon?

La oldulo: Ho Ĥano, la saĝulo efikas ne volante tion kaj alstrebante nenion, li ne agas por atingi nek por plenumi, sed nur por malplenigi kaj prepari spacon, li ne regas, ne posedas, li malavancas kaj cedas, kaj per tio li akiras gravecon.

La Ĥano: Sed kion vi do volas ke regento faru: nur lasi fali la manojn kaj rezigni, ne praktiki potencon, ne gardi ian ordon, ne rebati siajn malamikojn, nur lasi ĉion dissolviĝi kaj flui kiel akvo, diseriĝi kaj fariĝi nenio, aŭ esti trafita de konkerantoj kaj fremdulregado?

La oldulo: La regento lasu la imanentajn leĝojn regi kaj ne eldevigu ilin el ilia stato de ekvilibro, li fidu la fortojn imanentajn en ĉio kaj lasu al ili esprimiĝi, lia eminento konsistu en tio ke li sin retenas kaj lasas al ĉio efiki laŭ sia naturo, li regu ne regante, sed cetere mi havas nenion per kio vin respondi, ho Ĥano!

La Ĥano: Mi divenas al kio vi celas, vi saĝa katajo, sed mi ne povas ĝuste travidi la sekvojn se mi agus kiel vi diras, mi tamen komencas kompreni kio estas ekvilibro, ĉio konsistigas ekvilibron kiun atingi estas malfacile kaj kiun reteni estas eĉ pli malfacile.

Mi maltimas la morton, same kiel vi, tamen alimaniere, mi uzis la mortotimon de aliaj kaj sur tiu timo mi konstruis mian imperion kaj mian potencon: ĉu ne restos la timo antaŭ la morto tiel longe kiel estos la deziro vivi, tiel ke la instinkto vivi daŭre konservos mian imperion kaj mian potencon?

La oldulo: La volo vivi kaj la timo antaŭ morto estas unu kaj sama, kiu ne sin liberigis de la vivovolo ankaŭ ne povas liberiĝi de mortotimo, la saĝo komenciĝas per la scio ke la vivo en sia plejinterna esenco ne sin distingas de la morto, ke ambaŭ enestas kiel partoj en unu sama esto, kiu estas tao, la nekaptebla, la eterne vanuema.

La Ĥano: Estas famo pri vi, saĝulo, ke vi ne povas morti sed vivos eterne, eble en tio sin kaŝas via sekreto, tial vi ne timas la morton kaj opinias ĝin unu kun la vivo?

La oldulo: Ho ne, Ĥano, mi delonge vivas kvazaŭ mi ne vivus, mi kiom eblas estas morta jam en la vivo, kaj tial la morto malfruas, sed ĝi venos fine kiam la limo inter vivo kaj morto plene nuliĝis, mi mem ne rimarkos kiam tio okazos, sed ĉi tiun korpon, kiun mi ankoraŭ priloĝas, oni trovos malplena kaj forlasita kiel tiun kokonon kiun papilio forlasis.

La Ĥano: Mi, miaparte, ne plu adheras al la vivo por mi mem, sed por zorgo pri la imperio kaj pro penso pri miaj posteuloj: se mi povus gajni ankoraŭ kelkajn jarojn mi povus venki la restantajn malamikojn kaj establi la plejeble bonan ekvilibron.

La oldulo: La malamikojn vi neniam finklude povos venki, iu definitiva ekvilibro neniam estiĝos, tial vi neniam povos vivi sufiĉe longe, eĉ se vi gajnus novan junecon foje post refoje.

La Ĥano: Ĉu vi konas iun tian eblecon al renova vivo, ĉu tio fine estas via plej interna sekreto?

La oldulo: Ho ne, Ĥano, mi neniun ajn sekreton el ajna speco posedas, ĉio ĉe mi estas aperta, malplena, kiel vi vidas, nenion mi havas por diri al vi, nenio mi estas, tial por mi same facilas morti kiel vivi.

La Ĥano: Mi longe ĝisatingis sur mia vojo, vi ankoraŭ pli longe sur la via, ni ne povas iri la saman vojon, ni havas nenion por diri unu al la alia, pri tio ni jam sufiĉe malŝparis vortojn, nun mi vin rekompencos ĉar vi venis al mi, se vi rekompencon volas akcepti, kaj vi povas resti ĉi tie se vi tion deziras aŭ reiri al via monto sammaniere kiel vi venis.

La oldulo: Mi obeis al tao kaj ne rezistis vin, ho Ĥano, ĉio fariĝis kiel mi prediris kaj via plenumita deziro sorbiĝis en sablon, mi reiros kiel mi venis, mi nenion bezonas kaj nenion deziras, nur unu mankon mi spertis ĉi tie, ho Ĥano: la abismo ekster mia kaverno kiu min memorigas pri la profundo, pri la falo kiu atendas tiun kiu ne vivas sufiĉe malalte.

La du viroj leĝere klinas la kapon unu al la alia kaj la saĝa olda katajo forestiĝas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.