La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 19

Kaj la ĉiutaga vivo kontinuas en Karakorum, la Ĥano daŭre povas senti ĝojon ĉe naskiĝo de ĉevalido, observi kiel ĝi liberiĝas de la naskiĝmembrano, estas purlekata de la ĉevalino, ŝanceliĝe stariĝas sur siaj altaj stilzosimilaj kruroj kaj denove resinkas, restariĝas kaj serĉas sian vojon al la mamo kun la varmega, forta lakto, li aŭdas multescian viron aserti ke gigantaj bestoj ekde praoldaj tempoj ripozas profunde en la tero, ilia specio estas malaperinta ekde tiu forfora epoko dum abundis akvo en la altebeno, kiam kanoj kaj filikoj kreskis alte kiel arbaroj, kaj la karno de tiuj animaloj estus ankoraŭ manĝebla se ĝi estus retrovita, tiel bone ĝi estas ŝirmata sube en la tero, li vidas akvoserĉantojn eliri, sed iliaj instrumentoj estas malcertaj kaj iliaj montroj ne fidindaj, kie ili indikas fosadon oni ofte trovas nenian akvon kaj oni devas forlasi la vakajn kavojn en la grundo, aliaj viroj havas lertecon profundiĝi en abismojn kaj esplori la fundojn de ravinoj, rare ili trovas interesaĵojn, sed ili lernis kapti skorpiojn kaj serpentojn per la manoj ne suferante lezojn, salon oni devas mezuri per mezuriloj kaj forteni de akvo, sed la salo mem estas senmezura laŭ la naturo kaj ŝajnas ne eviti akvon, ĝi sin miksas kun la akvo kaj ŝajnas konsumiĝi de ĝi ĝis montriĝas ke la salo anstataŭe konsumis la akvon, salo estas necesaĵo kiu certaloke fariĝis malbenaĵo, la nura vido de ĝi dolorigas la okulojn, memorigas pri neĝo en akra sunbrilo, kiu blindigas kaj larmigas la okulojn ankaŭ de bataluloj, la rapidecon de la sagokurieroj oni devas prijuĝi parte konsiderante la venton, ĉu ili iras kiel laŭventaj aŭ kontraŭventaj rajdantoj, tio ofte malfaciligas takson kiuj el ili estas plej meritaj, kelkaj el ili montriĝas tro uzi siajn sonorilojn sur sia vojo, aliaj kutimas tro ofte montri la metalplaton kun sia rajtigo kiun ili portas en ĉeno ĉirkaŭ la kolo, estis eltrovite ke glacibloko povas transvivi la plej varmegan someron se ĝi estas kovrita per dika tavolo de folioj, abeloj ĉe kaveto en la grundo ofte indikas mielon elfoseblan, akridoj povas troviĝi meze en la dezerto kaj provizi bonvenan manĝoregalon, sed se ili tro multiĝas ili vekas malapetiton kaj ne plu manĝeblas, grundoj kiujn dezertigis fajro kelkiam povas esti priŝutitaj de serpentoj kiuj karbiĝis en la flamoj aŭ kuŝas tie bonrostitaj, tiel ke ilia karno bongustas kaj tentas ankaŭ tiujn kiuj aliam ne estas serpentomanĝantoj kiel la katajoj, post neĝoŝtormo oni ne malofte devas eliri kaj elfosi ŝafgregojn, kiuj kuŝas neĝkovritaj, dense kunpremitaj sub la kumuloj, la neĝo degelis ĉirkaŭ ili pro la varmo kaj ofte apertiĝis aertruoj tiel ke la ŝafoj ne sufokiĝis sed travivis, preni la varman sterkon de la bestoj en la manoj estas rimedo kontraŭ malĝojoj, kaj imagi, ke la steloj de la vintra nokto estas rajdantaro survoje, donas forton, sed neniu volonte eliras sur la neĝon dum la plenlunaj noktoj kiam lupohurloj silentigas la hundobojojn, la olduloj estas honorataj per tio ke oni tiras maĉpecojn el sia propra buŝo kaj enmetas en iliajn, junulo kiu sin ornamas per ruĝpentritaj ŝafkornoj volas montri sian virecon, kaj junulinoj kiuj klinas sin antaŭen vidante ŝtonon ĵetiĝi malkaŝas sian seksmaturecon, virino ofte malkvietas kiel folio en la vento antaŭ ol ŝi fekundi ĝas, ŝi povas vidi viron fari certan movon kiu humidigas ŝian sinon kaj fleksigas ŝiajn genuojn, okazas foje ke virinoj naskas en tendoĉaro dum okazanta batalo kaj tia nasko okazas neordinare facile, la ombro de foliaro kiu sin movas kontraŭ muro estas vido kiu longe povas resti en la memoro, eble ĝi memorigas pri la flagrado en la felto de la jurto kiam ventoblovo ĝin kaptas, troviĝas ankaŭ tendoj tiel malpezaj kaj maldikaj ke la ombro de la preterkurantaj nuboj ilin penetras, la ŝtormo povas subite alporti tutajn plenbrakumojn da floroj de fore, sen ke ili perdis eĉ sian odoron, en iu mateno la ebeno povas esti ŝutita de cignoj, tiel dense ke ili nur malfacile povas disetendi la flugilojn kaj leviĝi fluge, iujfoje eĉ la tero mem vidiĝas malfermiĝi kaj peni naski oni ne scias kion, sed tio kio similis vaginon refermas sin denove sen tio ke io okazis, sablo aŭ akvo povas mezuri la tempon, ankaŭ en la malhelo dum la nokto, se vazo havanta truon en sia fundo permesas lantan forfluadon, viro povas ami blankan kaj nigran ĉevalojn same, ili fariĝas por li kiel tago kaj nokto, ambaŭ same nemalhaveblaj, ĝis antaŭ nelonge ŝlosiloj estis objektoj nekonataj kaj oni ridis pri seruroj, komercistoj elmontras nigrajn ŝtonojn kiuj povas esti ĉenditaj kaj brulas, ili asertas ke ne temas pri sorĉo, sed tio eble dependas nur de tio ke ili scias ke sorĉo estas punata.

Atingas la orelojn de la Ĥano ke unu el liaj virinoj estas al li malfidela, li provas memori la akuzatinon sed apenaŭ kapablas, li kredas ke li ŝin vizitis nur unufoje, sed sciigas sin pri ŝia jurto kaj neatendite enpaŝas tien.

La virino iom surpriziĝas, sed li ne povas nete vidi ĉu ŝi ŝajnas ĝoja pro la vizito aŭ embarasita, kaj kiam li subite sentas deziron al ŝi, eble ĝuste pro la suspekto, li repuŝas ĝin kaj foriras parolinte kelkajn sensignifajn vortojn kun ŝi.

Li ankaŭ elserĉas la indikitan viron, junan batalulon, kura ĝan kaj bonreputan, kaj la Ĥano falas en heziton kiel li sin tenu: laŭ Jassa malfidela virino perdigis sian vivon, sed la Ĥano povas amnestii ŝin kaj tio ne malofte okazas.

Ĉikaze temas aŭtem pri unu el la virinoj de la Ĥano mem, ŝia malfidelo estas krimo kontraŭ li mem kaj ne facile povas lasiĝi senpuna, tio povus esti komprenita kiel malforto ĉe li se ĝi koniĝus, eble kiel signo de oldiĝo.

Sed tamen estas ja nur afero de akuzo kaj ne necesas ke li elesploru la veron, li povas deturni ĝin, preventi ĝin, tiom pli ke la virino propre estas por li indiferenta kaj li havas nenian uzon de ŝi.

Li venigas la virinon kaj la indikitan batalulon samtempe, soliĝas kun ili en la regenta jurto, kaj el ilia maniero terurite paliĝi li elkomprenas ke la akuzo devas esti vera, sed li diras:

Vi, batalulo, distingis vin per kuraĝo kaj lerto, tial mi volas premii vin donacante al vi unu el miaj propraj virinoj, ŝi estas juna kaj alloga, kaj mi kredas ke vi trovos plezuron en ŝi!

La batalulo kaj la virino sobfalis antaŭ la Ĥano, pretaj preĝi por sia vivo, kaj nun ilin kaptas konfuzo, ili senhelpe rigardas unualian.

La batalulo povas nur balbuti: Ho, Ĥano, via boneco estas senlima, mi malindas tiun donacon kaj ne scias kiel mi povos vin danki!

La Ĥano diras, pli malmilde nun: Nenia danko necesas, batalulo, sed kun la donaco iras kondiĉo: vi foriru al servado plej fore okcidente kaj kunprenu la virinon, kaj vi neniam kalkulu kun tio ke vi revenos!

La batalulo: Jen kondiĉo kiu plenigas min per ĝojo, ho Ĥano, kaj faras la donacon eĉ pli bonvena!

La Ĥano faras geston ke ili povas foriri, kvazaŭ senpacience, malrestas vortoj dirindaj kiujn perdi pri tiu afero, la batalulo kaj la virino tuŝas la plankon per la frunto, stariĝas kaj foriĝas kune.

La Ĥano kontentas pri sia ago, sed dediĉas iom da penso al tio kiel la batalulo kaj la virino perceptas tion, ĉu ili travidas lian agon aŭ ne, ĉu ili sentos lian indulgon kiel ŝarĝon sur si, lian donacon kiel akuzon unu kontraŭ la alia, lian scion kiel restantan minacon super si kiel ajn foren ili foriros.

La deziro de la Ĥano pri virinoj ne plu revenas tiel ofte, sed kiam la deziro estiĝas li ankaŭ posedas la kapablon, nenio el tio okupas liajn pensojn, li tamen rimarkas ke lia deziro ĉiam pli komencas direkti sin al novaj virinoj, prefere junaj virinoj, dum li preteriras aliajn.

La merkitinon Khulan li dum longe preferas antaŭ aliaj, ŝi lin akompanis dum la lastaj kampanjoj kaj vivis kiel reĝino en sia propra silke subŝtofita jurto kun servistinoj kaj sklavinoj, belega kaj fajra virino ŝi estas kaj flamo ĉe kiu li povis sin varmigi, ne nur elserĉi pro volupto.

Sed nun estas kvazaŭ ŝi ne plu logas lin, malcertas ĉu tio pleje dependas de li aŭ de ŝi, li daŭre ŝin vizitadas, sed sentas al ŝi nenian deziron, ili nur sidas kune en konfido, preskaŭ samkiel li kunestas kun sia unua edzino Byrte.

La Ĥano vizitadas jurtojn de aliaj virinoj por kontentigi sian deziron, li ankoraŭ ne atingis ekkoni ĉiujn virinojn apartenajn al li, preterpase elektitajn de li mem aŭ donitajn al li kiel donacoj, lin atendantajn en siaj jurtoj kaj prohibitajn al aliaj viroj, katajinojn kaj turkinojn kaj persinojn de nobla deveno, tre junajn kaj malpli junajn, belajn aŭ alimaniere neordinarajn, rafinitajn kiel eburaj forĝaĵoj aŭ vivajn kiel junaj ĉevalinoj, elaste sveltajn aŭ ŝvele fortikajn.

La Ĥano ne bone scias kiujn li preferas, li tiriĝas de unu al alia speco de virino, strange ŝanĝiĝema, eble iom desrevita pri ĉiuj, aŭ eble pri si mem, ofte sen deziro reveni al tiuj kiujn li unufoje vizitis, li ofte pensas ke la virinoj ne plu estas tiaj kiel antaŭe, sed ankaŭ – propre ne volante tion rekoni – ke ankaŭ li mem ne samas kiel antaŭe, kaj la volupto de viro ja tamen plejmulte dependas de li mem.

Kion do serĉas la Ĥano ĉe la virinoj, ĉu li bezonas tiun ĝuon kiu tamen duone desrevas lin, ĉu li ne same bone povus rezigni ĝin, ĉu li volas vidi pli da filoj naskiĝi kaj kreski ĉirkaŭ li dum liaj tagoj de maljuneco, aŭ ĉu li serĉas pruvon antaŭ si mem kaj aliaj pri sia restanta vireco, sia nemalkreskinta forto?

La demandoj ankoraŭ ne atakas lin serioze dum ankoraŭ deziro kaj kapablo egalas, sed subite la kapablo lin perfidas malgraŭ ke la deziro restas, kaj tio lin konsternas kaj humiligas, fariĝas problemo kiu okupas lin.

Li iras de unu virinjurto al alia, kun la maltrankvilo de olda urso kiu ne povas trovi sian vintroneston, li sidas tie rigardante la diversajn virinojn, ofte foriras nenion dirinte, aŭ li tuŝas ilin, sentas iliajn korpojn kontraŭ la sia, ekkuŝas apud ilin aŭ sur ilin: la deziro hantas lin sed la kapablo plu mankas.

Li igas siajn virinojn malrapide sin desvesti antaŭ li kaj movi ĝi dance aŭ sin klini en tentaj pozoj, sed ankaŭ tio ne efikas, nur intensigita deziro sen kapablo: severa humiligo por viro kiel li, la Ĥano kiu potencas decidi pri sennombraj homvivoj, kiu povas havigi sennombrajn virinojn el ĉiuj flankoj de la mondo, kaj li ne kapablas ilin uzi, ne perĝui ilin!

Li permesas al la virinoj provi ĉiujn siajn artojn kun li, li kiu ĉiam malestimis kaj kondamnis tiaĵojn, sed tio kondukas nur al duonfaritaj agoj kiuj ne satigas lian deziron kaj malbone kaŝas liajn defetojn, tiam li povas kaptiĝi de obstina antipatio kontraŭ iu virino kiu humiligis lin per tiuj ekscitoj kiujn li mem permesis, li brutale ŝin forpuŝas kaj eble ekzilas ŝin de Karakorum por ĉiam.

Eĉ okazas ke venas al li la penso ke li lasu mortigi ŝin aŭ mem mortigu ŝin, ĉar ŝi transpaŝis lian skribitan leĝon, sed ĝustatempe li sin retenas, tio estus lasi sin tiri tro disten kaj estus memkontraŭdira, li estas la Ĥano kaj ne decas al li perdi la sinregon.

Li tamen ne longe restas viktimo de tiu obsedo, li ne estas tia ke li lasas eĉ sian propran deziron regi lin, li rifuzas lasi sin peli al frenezaĵoj kaj ridindigi sin, li mobilizas sian tutan volforton kontraŭ tiu deziro sen kapablo, bridas kaj forpuŝas ĝin.

Kaj tiam, post kelka tempo, montriĝas ke lia febleco estis maldaŭra, ke li venkis ĝin, la deziro kaj kapablo reunuiĝis, li povas denove trovi ĝuon ĉe siaj virinoj, sed li komprenis la averton, ĉiu fojo nun estas donaco anstataŭ memevidentaĵo, disponaĵo kiun li ne disipu.

– • –

Pri la rilato inter viroj kaj virinoj la Ĥano lasas skribi:

La plej elstara tasko de la viro laŭ la volo de la Ĉielo estas fari militon, tiu de la virino estas naski filojn kiuj fariĝu bataluloj kaj filinojn kiuj nasku novajn filojn.

Krome estas la tasko de la virino labori por la familio, prizorgi la jurtojn kaj la gregojn, prepari feltojn kaj ledojn kaj aliajn necesaĵojn, tiel ke ŝi ĉiel povu helpi kaj apogi la viron en lia militado.

Estas juste kaj ĝuste ke la viro prenas al si tiujn virinojn al kiuj li havas deziron kaj bezonas, tiel ke li povu ilin fekundigi kaj generi multajn filojn kaj estontajn batalulojn.

La virino ne posedas egalan rajton preni al si aliajn virojn se la viro kiun ŝi havas povas ŝin fekundigi, sed se li ne povas ŝi havu liberon serĉi aliajn virojn.

Estas nature ke filo havas deziron al la virinoj de la patro, sed nur se la patro mortas kaj postlasas siajn virinojn la filo estas libera por transpreni ilin, tamen esceptante tiun virinon kiu lin naskis kaj estas lia propra patrino.

Se troviĝas pluraj filoj la rajto transpreni la virinojn de la patro unuavice iras al la plej aĝa filo, sed tiu povas laŭ sia libera volo rezigni pri iu, iuj aŭ ĉiuj virinoj favore al la pli junaj fratoj.

Prave kaj rajte ekzistas tia ekvilibro inter viroj kaj virinoj ke tute junaj viroj vole inklinas al iom nejunaj kaj maturaj virinoj, dum malpli junaj kaj maturaj viroj ofte preferas tute junajn kaj nespertajn virinojn.

Kiam virino fariĝas tro maljuna por naski infanojn estas riproĉinde plu verŝi sian semon en ŝin, la samo validas por junulino tiel juna ke ŝi ankoraŭ ne estas fekundigebla.

Belaj virinoj, kiom ajn dezirindaj laŭ sia eksteraĵo, ofte estas pli fridaj ol malpli belaj, ne malofte donas malmultan ĝuon kaj rezultigas desreviĝon al kiu malfacile eblas sin adapti.

Tiu virino kiu donas la plej grandan ĝuon prefere estu elserĉata en la mallumo, ĉar ne unuavice la okuloj devas ŝin ĝui kaj la vido ofte konfuzas.

Unu virino aŭtem ne donas samspecan ĝuon al malsamaj viroj, male estas tiel saĝe aranĝite ke virino kiu ŝajnas al unu viro malmulte aŭ tute ne ĝuinda povas doni plej grandan plezuron al alia.

Kion la viro ĝuas laste kaj fine, ne tiom estas la virino, kiom sian propran imagon kaj sian propran forton, se lia imago estas sufiĉe viva kaj lia forto sufiĉe granda kiu ajn virino donas al li ĝuon.

Estas riproĉinde se viro uzas aliajn aperturojn de virino ol tiun tra kiu ŝi koncipas, tio signifas misverŝitan semon sen utilo kaj atestas pri laca deziro kiu bezonas ripozon.

Ne nur riproĉinde sed je puno de morto prohibite estas por viro uzi alian viron anstataŭ virino.

Bataluloj ne darfas adheri al siaj ĉevaloj kaj tentiĝi uzi ilin anstataŭ virinoj, tiam ili fordisipas sian forton senutile kaj perdas la ĝustan furiozon en la bataloj.

La milito rezultigas rajton perforti virinojn en lokoj konkeritaj, tio konsistigas valoran allogon kaj instigon en la militado, sed tiaj perfortaĵoj ne estu praktikataj troe nek fariĝu konstanta kutimo, ĉar tiam ili subminas la forton kaj deziron de la batalulo.

La viro ĉiam prizorgu ke li konservu la ĝustan rilaton inter sia forto kaj sia deziro, ĉar tro multe da unu kaj tro malmulte da alia kondukas al malfeliĉo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.