La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 21

Printempe, unu jaron post la reveno al Karakorum la Ĥano denove fortiriĝas, al la milito kontraŭ Hsia, la khatunon Byrte li lasas rezidi en la regentojurto kun la filo Ogotaj apud si kaj ekrajdas fronte de siaj elektitaj gvardianoj, ĉiuj sur blankaj ĉevaloj, kun la standardo levita sur sia stango kaj kun multaj militsignoj kiuj flagras kaj klakas en la vento.

Eĉ ne unufoje la Ĥano rerigardas, neniu povas rimarki ĉu li forlasas Karakorum mankosente aŭ senpeziĝe, ĉu li intuas ke li neniam plu revenos tien aŭ ĉu male li atendas ke li tie pasigos sian maljunecon, sen dubo la venonta milito lin plene okupas, tiu fina konflikto kun malnova kaj perfida malamiko.

La Ĥano kaj lia gvardio rajdas orienten, direkte al la bordoj de Kerulen kie la armeo estas kuntirita sub la plejalta komando de Tuli, cent kvindek mil bataluloj kun duobla aŭ triobla nombro da ĉevaloj kaj trajno pli ol kutime ampleksa, portata de kameloj kaj tirata de poefagoj, kun abundaj provizoj kaj pezaj sieĝomaŝinoj.

Dum tiu marŝo la Ĥanon trafas akcidento, ĝuste dum li spronurĝe rajdas sur malebena tereno lia ĉevalo stumblas kaj falas, li mem trafas sub la ĉevalon kaj ricevas ĝian tutan pezon sur sin, li kunmordas la dentojn kontraŭ akra doloro kaj restas kuŝanta sur la grundo kiam la ĉevalo jam restarigis sin, konvulsie, ne povante apogi sin sur unu kruro.

La Ĥano ne permesas al la urĝe descendintaj viroj ĉirkaŭantaj lin, ke ili helpu al li stariĝi, lia vizaĝo malheliĝis pro doloro kaj pro kolerego kiu frapas internen, la viroj staras tie, lasinte fali la manojn, neniu kuraĝas proksimiĝi al la Ĥano kiu nun montras al la ĉevalo kaj faras geston.

Tiam ili rimarkas ke la ĉevalo rompis unu kruron kaj ili komprenas ke la Ĥano deziras ĝian mortigon, unu el ili elingas sian glavon kaj ĝin puŝas profunden en la bruston de la ĉevalo, poste li elŝiras la ankoraŭ vivantan, sangoŝprucantan koron kaj ĝin etendas al la Ĥano.

Tiu prenas la ĉevalkoron per unu mano kaj ĝin forte premas, li tion faras adiaŭe al sia ĉevalo kaj ankaŭ helpe kontraŭ siaj propraj doloroj, la sango fluas inter liaj fingroj kaj falas strie sur la grundon.

Post tio la Ĥano diras inter kunpremitaj dentoj: Helpu min sur alian ĉevalon kaj ni rajdos plu! kaj la viroj alkondukas ĉevalon, metas sur ĝin la selon de la Ĥano kaj lin levas sur ĝin, la ŝvito fluas sur lia vizaĝo, sed li nur premas la ĉapelon pli suben sur la frunto kaj komencas rajdi antaŭen, fronte de la gvardio kiel antaŭe.

Liaj doloroj estas tre duraj, sed li eltenas ilin, ĝis li subite ne povas teni sian urinon, ĝi komencas flui laŭ la internflankoj de la femuroj, sed li ne konsideras ĝin, nur firmdecide plurajdas.

La kolero kiu frapis internen kaj sin turnis kontraŭ li mem lante cedas spacon al postaj konsideroj: Kial tio okazis al li kaj kial ĝuste nun, al li, kiu falis de ĉevaloj sennombrajn fojojn dum sia vivo kaj neniam leziĝis, ĉu tion kaŭzis la rigido kaj pezo de la oldeco aŭ ĉu estis pura hazardo?

Sed ĉu ekzistas hazardoj kiuj signifas nenion pli, nenion kaŝas malantaŭ si: ĉu la akcidento estas antaŭsigno, mavaŭgura omeno antaŭ la venonta milito, aŭ ĉu ĝi havas sian fundon en iu restanta hezito en li mem, en kaŝita disspliteco de la volo, kaj tial fundamente estas proprakulpa akcidento?

Vespere oni devas levi la Ĥanon de la ĉevalo kaj lin porti en la tendoĉaron kiun oni ĝiskondukis, li havas fortan febron kaj la ŝvito fluas ĉiam plu, la vizaĝo flamas ruĝa kaj li forte soifas, dum la nokto li malbone dormas kaj sin turnadas ĝemante sur sia kuŝejo, matene li ordonas ekiron, tamen ne ascendas sian ĉevalon sed restas en la lante antaŭen ruliĝanta kibitko.

– • –

Sub la komando de Tuli la armeo ekmarŝas kaj sin tiras suden tra Gobio per rapidaj moviĝoj, la Ĥano kun parto de sia gvardio pli malrapide sekvas, li daŭre havas dolorojn kaj febron, kiuj indikas ke li ricevis internajn vundojn ĉe la falo de la ĉevalo, li estas devigita veturi kuŝe sternita sur sia kuŝejo en kibitko.

La ŝvito daŭre prifluas lin, li ne povas teni sian urinon, la muŝoj svarmas ĉirkaŭ li kaj ne eblas ilin forĉasi el la tendo, kiom ajn li trinkas soifo lin turmentas kaj liaj membroj komencas ŝveli, li iritiĝas kaj danĝeras kiel vundita rabobesto, kuŝas tie kun kunpremitaj dentoj kaj fermitaj okuloj, eĉ ne ĝemo eliĝas krom dum la intermita, maltrankvila dormo.

Khulan, la merkitino, ne akompanas lin ĉifoje kaj li rifuzas al si mem sendi por ŝi, li apenaŭ eltenas kelkajn junajn katajinojn kiuj konstante troviĝas ĉemane en la tendo, ili kapablas preskaŭ tute senrimarkigi sin mem dum ili samtempe singarde flegas lin, forviŝas lian ŝviton kaj urinon, ŝanĝas liajn vestojn, donas al li trinki.

La Ĥano eĉ ne pensas pri reiro aŭ rezigni sian partoprenon, lia volo nur akriĝas de la misfortuno kaj malhelpo, nun pli ol iam la milito devas realiĝi je ĉia prezo, ĉu tio kostos al li la vivon aŭ ne, ĝisfine li mem partoprenos, tion postulas lia gloro kiel batalulo kaj mongolo kaj la plej altranga el ĉiuj ĥanoj.

Li luktas kontraŭ la doloroj, la senĉesa dolorego super la koksoj, kiu ĉe ĉiu skuiĝo de la kibitko sendas kvazaŭ blankajn fulmojn de doloro tra li, kaj ne malpli li batalas kontraŭ la febraj halucinoj, la konfuzaj vidoj kaj trudfantazioj kiuj plenigas lin, nebule nerealaj kaj tamen altrudaj, tiel lacigaj kaj malfacile forĉaseblaj.

Ĉiutage venas kurieroj, la plej rapidaj el la sagokurieroj, kiuj komunikas al la Ĥano la raportojn de Tuli pri la avancado de la armeo kaj la faroj de la malamiko: komenca interpuŝiĝo okazas ĉe la limo al Hsia, kie tanguta soldataro ĉefe konsista el tibetanoj kaj turkoj, estas venkita kaj grandparte mortigita.

La trupestro de la tangutoj, la ruza tibetano Aŝamgambu, post tio kuntiras sian defendon al la plej forte fortikigitaj urboj kaj kiom eble evitas renkonti la mongolarmeojn en aperta batalo, Tuli uzas la kutiman mongolan taktikon, rapide trabreĉas la fortikaĵojn per terura alsturmo aŭ kontentiĝas ĉirkaŭante izoli la urbojn kaj poste urĝe daŭrigi la marŝon.

La due plej granda urbo en la Hsia-regno falas post duraj bataloj en kiuj murrompiloj, katapultoj kaj fajroĵetiloj trabreĉas la fortikaĵojn, la ŝprucantaj naftoflamoj apertas breĉojn tra kiuj la rajdantoj de Tuli penetras inter falintaj muroj, brulantaj traboj kaj haldoj da nigriĝantaj kadavroj.

Samtempe la farto de la Ĥano pliboniĝas tiom ke li povas lasi la kibitkon veturi tagojn kaj noktojn seninterrompe, kun ŝanĝoj al ĉiam novaj tirbovoj, dum la vojon antaŭ li ebenigas granda labortaĉmento kaj matoj estas sternataj sub la radoj ĉe la malfacilaj lokoj, la Ĥano nun ankaŭ povas lasi sin porti ĝis la platformo de la kibitko kaj de tie rigardi super la lando tra kiu li veturas.

Jam la Hsia-regno, la malaminda, estas konkerata, kaj la Ĥano povas ĝoji vidante prirabitajn kaj bruligitajn urbojn kaj vilaĝojn, sobstamfitajn agrojn, ruinigitajn digojn, transbordiĝintajn akvojn kun flosantaj korpoj de homoj kaj bestoj, li ĉiam preterveturas fulgitajn ŝtonamasojn, karbiĝintajn trabojn, hundojn kiuj hurlante fuĝas, porkogregojn satŝtopitajn de kadavroj kaj tiel pezmovajn ke ili lasas al la rajdantoj sin sobtreti provante mordi la krurojn de la ĉevaloj.

Poiome la Ĥano ĝisvenas al Tuli kaj la ĉefparto de la armeo, proksimiĝas la aŭtuno, la foliaj arboj jam komencas flavi ĝi kaj la noktoj ekfridiĝas, la distaj monteĝoj lumas blankaj de novfalinta neĝo, la tangutkomandanto fine komprenas la neceson renkonti la mongolarmeon en aperta batalo antaŭ ol la vojo apertiĝos al Erikaja, la ĉefurbo, kaj ankaŭ ĝi enfermi ĝos aŭ falos ĉe la alsturmado.

La interpuŝiĝo okazas sur ebenejo ĉe Huang-ho, kie la transbordiĝinta akvo ĵus glaciiĝis, kio igas la ĉevalojn gliti kaj faras la atakojn malfacile fareblaj, la mongoloj tiam volvas ŝtofon aŭ felojn ĉirkaŭ la ĉevalhufoj tiel ke ili pli bone kontraŭstaras la glitiĝon, ili povas ataki la tangutojn kun supera rapideco kaj forto, kiuj kaŭzas ke tiuj ĵetiĝas de la ĉevaloj en sendefendan amasaĵon kaj estas buĉataj, la sango fluas vaporante sur la glacion kaj frostiĝas al malhelruĝa kovraĵo.

La restoj de la tangutarmeo kiu eskapas kun sia trupestro Aŝamgambu estas senĉese persekutata, forĉasiĝas ĝis inter la Alaŝan-montoj, tie ili estas atingitaj kaj mortigitaj aŭ dispeliĝas en malgrandaj aroj kiuj malaperas laŭsupren sur la montdeklivoj, Aŝamgambu mem estas kaptita kaj kondukata al antaŭ la Ĥano, estas devigita sterni sin antaŭ ties piedoj je sia tuta longo, post tio li estas verdiktita al morto pro partopreno en la perfido de la Hsia-reĝo kaj ceremonie ekzekutita pro konsidero al siaj batalistaj meritoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.